Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.39.0-wmf.25 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Gadget Gadget talk Gadget definition Gadget definition talk Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1925.pdf/17 104 18764 63148 2022-08-23T16:55:35Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>komunan uzon? Tion ĉi vi povus tre oportune fari, ĉu (kiel faris {{Sro|Sentis}} en ''Urso en montoj'') signante per notelo mulsupre de la paĝo la novan vortradikon, kies signifon kaj devenon vi montrus, ĉu aldonante en fino de la libro liston de ĉiuj vortradikoj de vi enkondukitaj kun mallonga traduko nacia aŭ klarigo esperanta. Almenaŭ, se la lastaj rimedoj ŝajnas tro penigaj, estus bone distingi tiajn vortojn per speciala marko, k. ekz. steleto aŭ kursivaj presliteroj, k. t. p. Nur, kiam la agado de tiuj aŭ similaj procedoj fariĝos ĝenerala kaj konstanta kutimo en la Esperanta verkistaro, nur tiam la Lingva Komitato povos efike plenumi la oficon al ĝi truditan de la Esperantistoj, t. e. kontroli kaj reguligi la evoluadon de la lingvo. {{f|'''II'''|c}} Pri la traduko aŭ klarigo de la radikoj, ni penis atingi kiel eble plej altan gradon de klareco, uzante tamen kiel eble plej malgrandan nombron da vortoj; sed ni plene konscias, ke laŭ tiu rilato ni restis ankaŭ tre {{sic|malprokisme|malproksime}} de la celo. Nia sola senkulpigo estas, ke ni provis unuaj fari ion ne ankoraŭ provitan. Tiuj pli bone faros, kiuj venos poste. Eble oni miros, ke en Vortaro Esperanto-esperanta, do esence internacia ni aldonis tamen francan do nacian tradukon al la internacia aŭ esperanta traduko. Tion ĉi ni decidis fari pro la jenaj kaŭzoj. Unue, ni deziris, ke nia Vortaro, krom ĝia internacia utiligebleco, povu ankaŭ servi por la divastigo de Esperanto inter niaj samlandanoj t. e. en<noinclude><references/></noinclude> ibo6xmf2k2ijh2wbkl0v1yoap8gwh3w Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1925.pdf/18 104 18765 63149 2022-08-23T17:04:33Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>Francujo kaj samtempe por la divastigo de Franca lingvo inter niaj alilandaj samideanoj t. e. en la tuta mondo. La Francaj Esperantistoj ricevis ofte de siaj samlandanoj la riproĉon, ke, klopodante por la disvastigo de Esperanto, ili rekte laboras kontraŭ Francujo, kies lingvo povas rajte pretendi la oficon de universala interkomunikilo, kaj ke ili estas do malamikoj de sia propra patrujo. Sed la ofico, kiun povas rajte pretendi la franca lingvo ekster Francujo, tute diferencas de la rolo celata kaj jam parte plenumita de Esperanto kiel internacia helplingvaĵo. Eĉ se Esperanto estus fariĝinta la dua lingvo de ĉiu homo sur la tuta terglobo, restus ankaŭ ĉe ĉiuj kleruloj, ĉe ĉiuj amantoj de alta civiliziteco, la deziro konatiĝi kun la franca lingvo, ne por uzi ĝin kiel rimedon por internaciaj rilatoj, sed por ĝui ĝin kiel esprimon de unu el la plej belaj naciaj spiritoj en la homaro t. e. la spirito mem de Francujo. Pli vere, en tiu hipotezo, la nombro de aspirantoj al Franca kulturo senmezure pligrandiĝus en ĉiuj partoj de la mondo, ĉar ĉiuj homoj, al kia ajn nacio ili apartenus, povus havi dank’ al Esperanto mirindajn faciligojn por lerni la lingvon kaj esplori la literaturon francan. Tion ĉi mi jam klarigis en mia antaŭparolo al la ''Esperantista Gramatiko de'' ''Franca Lingvo'' verkita de {{Sro|Bourlet}}; kaj pro tio ĉi ankaŭ mi aldonis al la jena Vortaro Esperanto-esperanta tradukaron francan, tiamaniere ke ĝi povu utili al la tuta internacia Esperantistaro por la lernado de nia nacia franca lingvo<ref>Estas ankoraŭ alia tre grava kaŭzo, kiun mi klarigos en venonta ''Postparolo al Plena Vortaro Esperanto-Esperanta''.</ref>. Cetere ni estus tre feliĉaj, se nia ekzemplo estus imitata de niaj alilandaj samideanoj, t. e. se aperus<noinclude><references/></noinclude> rdjkwrnbafflfzrrhevvqdu9t9d34wa 63150 63149 2022-08-23T17:05:07Z Lepticed7 3194 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>Francujo kaj samtempe por la divastigo de Franca lingvo inter niaj alilandaj samideanoj t. e. en la tuta mondo. La Francaj Esperantistoj ricevis ofte de siaj samlandanoj la riproĉon, ke, klopodante por la disvastigo de Esperanto, ili rekte laboras kontraŭ Francujo, kies lingvo povas rajte pretendi la oficon de universala interkomunikilo, kaj ke ili estas do malamikoj de sia propra patrujo. Sed la ofico, kiun povas rajte pretendi la franca lingvo ekster Francujo, tute diferencas de la rolo celata kaj jam parte plenumita de Esperanto kiel internacia helplingvaĵo. Eĉ se Esperanto estus fariĝinta la dua lingvo de ĉiu homo sur la tuta terglobo, restus ankaŭ ĉe ĉiuj kleruloj, ĉe ĉiuj amantoj de alta civiliziteco, la deziro konatiĝi kun la franca lingvo, ne por uzi ĝin kiel rimedon por internaciaj rilatoj, sed por ĝui ĝin kiel esprimon de unu el la plej belaj naciaj spiritoj en la homaro t. e. la spirito mem de Francujo. Pli vere, en tiu hipotezo, la nombro de aspirantoj al Franca kulturo senmezure pligrandiĝus en ĉiuj partoj de la mondo, ĉar ĉiuj homoj, al kia ajn nacio ili apartenus, povus havi dank’ al Esperanto mirindajn faciligojn por lerni la lingvon kaj esplori la literaturon francan. Tion ĉi mi jam klarigis en mia antaŭparolo al la ''Esperantista Gramatiko de'' ''Franca Lingvo'' verkita de {{Sro|Bourlet}}; kaj pro tio ĉi ankaŭ mi aldonis al la jena Vortaro Esperanto-esperanta tradukaron francan, tiamaniere ke ĝi povu utili al la tuta internacia Esperantistaro por la lernado de nia nacia franca lingvo<ref>Estas ankoraŭ alia tre grava kaŭzo, kiun mi klarigos en venonta ''Postparolo al Plena Vortaro Esperanto-Esperanta''.</ref>. Cetere ni estus tre feliĉaj, se nia ekzemplo estus imitata de niaj alilandaj samideanoj, t. e. se aperus<noinclude><references/></noinclude> 3n0cecntwdos5ss394zt7hdm0nrz744