Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.39.0-wmf.23 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Gadget Gadget talk Gadget definition Gadget definition talk Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/I/Ĉapitro 21 — Knabineto kun alumeto 0 6054 62915 54035 2022-08-11T03:20:10Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Knabineto kun alumetoj | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 20 — Dano Holger|Ĉapitro 20 — Dano Holger]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 22 — Bildo el kastelremparo| Ĉapitro 22 — Bildo el kastelremparo]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Du'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 21 — Knabineto kun alumetoj'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> Estis terure malvarme; neĝo faladis, kaj fariĝis jam vespero; tio estis la lasta vespero en la jaro, vespero de Silvestro. En tiu malvarmo kaj en tiu mallumo sur la strato iris malgranda malriĉa knabino kun nekovrita kapo kaj nudaj piedoj. Estas vero, ke ŝi havis sur si pantoflojn, kiam ŝi foriris el sia domo; sed tio estis tre grandaj pantofloj, ili autaŭe estis uzataj de ŝia patrino, tiel grandaj ili estis, kaj ilin la knabineto perdis, kiam ŝi rapidis transkuri la straton, kiam du kaleŝoj kun furioza rapideco pretergalopis; unu pantoflon oni plu ne povis trovi, kaj kun la alia forkuris iu knabo, kiu promesis, ke li uzos ĝin kiel lulilon, kiam li iam havos infanojn. Tiamaniere la malgranda knabino iradis sur la nudaj graciaj piedetoj, kiuj de malvarmo estis tute ruĝaj kaj bluaj. En sia malnova antaŭtuko ŝi portis amason da alumetoj, kaj unu fasketon ŝi tenis en la mano. En la daŭro de la tuta tago neniu ion aĉetis de ŝi, neniu donis al ŝi almozon. Malsata kaj tremanta de frosto la kompatinda knabineto trenadis sin pluen kaj aspektis jam tute senespera kaj senkuraĝa. La neĝaj flokoj faladis sur ŝiajn longajn blondajn harojn, kiuj en belaj bukloj pendis super ŝia nuko, sed pri tiu ornamo ŝi certe ne pensis. El ĉiuj fenestroj radiis hela brilo de kandeloj, kaj sur ĉiuj stratoj estis sentata la odoro de bongusta ansera rostaĵo. Estis ja vespero de Silvestro, kaj tiu penso okupis ĉiujn sentojn de la malgranda knabino. En unu angulo inter du domoj; el kiuj unu iom pli elstaris sur la straton ol la alia, ŝi kaŭre sidiĝis. Ŝiajn malgrandajn piedetojn ŝi subtiris sub sin, ŝi tamen ankoraŭ pli suferis de la frosto, kaj malĝraŭ tio ŝi ne kuraĝis iri hejmen, ĉar ŝi ne vendis ankoraŭ eĉ unu skatoleton da alumetoj, ne ricevis ankoraŭ eĉ unu speson. Ŝi certe ricevus batojn de la patro, kaj malvarme estis ja hejme ankaŭ; ili tie havis super si nur la tegmenton, kaj la vento akre fajfadis internen, kvankam en la plej grandajn fendojn estis enŝovitaj pajlo kaj ĉifonoj. Ha, kia agrablaĵo estus nun unu alumeto! Se ŝi nur povus kuraĝi elpreni unu el la skatoleto, ekfroti ĝin je la muro kaj varmigi al si sur ĝi la fingrojn! Fine la infano eltiris unu el la alumetoj, "Riŝ!" kiel ĝi eksplodis, kiel ĝi brulis! La alumeto eligis varman helan flamon, kiel malgranda kandelo, kiam ŝi tenis ĉirkaŭ ĝi sian maneton. Tio estis mirinda flamo; la malgranda knabino havis la impreson, kvazaŭ ŝi sidas antaŭ granda fera forno kun latunaj fermiloj kaj latunaj ornamaĵoj; la fajro brulis tiel bele kaj varmigis tiel agrable! La knabineto jam etendis siajn piedojn, por varmigi ankaŭ ilin, - tiam la flamo estingiĝis. La forno malaperis, ŝi sidis kun stumpeto de forbrulinta alumeto en la mano. Ŝi ekbruligis alian alumeton, ĝi brulis, ĝi lumis, kaj tiu loko de la muro, sur kiun falis la lumo, fariĝis travidebla kiel gazo. La rigardo de la knabineto penetris rekte en la ĉambron, kie la tablo estis kovrita per blindige blanka tablotuko kaj delikata porcelano kaj sur ĝi plej bonguste vaporis rostita ansero, farĉita per prunoj kaj pomoj. Kaj kio estis ankoraŭ pli ravanta, - la ansero elsaltis el la plado kaj kun forko kaj tranĉilo en sia dorso balanciĝante ekiris sur la planko; ĝi iris ĝuste en la direkto al la malriĉa knabino. Sed la alumeto estingiĝis, kaj oni vidis plue nur la dikan malvarman muron. Ŝi ekbruligis novan alumeton. Kaj jen la knabineto sidis sub plej belega Kristnaska arbo; ĝi estis ankoraŭ pli granda kaj multe pli riĉe ornamita ol tiu, kiun ŝi en la sankta vespero vidis tra la vitra pordo ĉe la riĉa komercisto. Miloj da kandeloj brulis sur la verdaj branĉoj, kaj mikskoloraj bildoj, similaj al tiuj, kiuj estis ekspoziciitaj en la fenestroj de la magazenoj, rigardis sur ŝin; la knabineto etendis al ili ambaŭ manojn, - tiam la alumeto estingiĝis. La multo da Kristnaskaj kandeloj leviĝis pli kaj pli alten, kaj nur nun ŝi vidis, ke tio estis la helaj steloj. Unu el ili falis malsupren kaj trenis post si tra la ĉielo longan strion da fajro. "Nun iu mortas!" diris la knabineto, ĉar la maljuna avino, kiu sola estis afabla en rilato al ŝi, sed nun jam delonge plu ne vivis, estis dirinta: "Kiam stelo falas, tiam unu animo leviĝas al Dio." Ŝi frotis denove unu alumeton je la muro; ĝi ĵetis ĉirkaŭ sin vastan lumon, kaj en la brilo de ĉi tiu staris la maljuna avino, hele prilumita, milda kaj afabla. "Avineto!" ekkriis la infano, "ho, prenu min kun vi! Mi scias, ke vi malaperos tuj, kiam la alumeto finiĝos, vi malaperos, kiel la varma forno, la bongusta ansera rostaĵo kaj la granda briletanta Kristnaska arbo!" Rapide ŝi ekbruligis la tutan restaĵon de la alumetoj, kiuj ankoraŭ troviĝis en la skatoleto, ŝi volis reteni la avinon; kaj la alumetoj disvastigis tian brilon, ke estis pli hele ol en luma tago. Tiel granda, tiel bela la avino neniam estis; ŝi prenis la malgrandan knabinon sur sian brakon, kaj ili ekŝvebis alten en brilo kaj ĝojo; malvarmo, malsato kaj timo malaperis, - ili estis ĉe Dio. Sed en la angulo ĉe la domo en la malvarma matena horo sidis la malgranda knabino kun ruĝaj vangoj, kun rideto ĉirkaŭ la buŝo, - senviva, frostiĝinta en la lasta tago de la jaro. La mateno de la nova jaro leviĝis super la malgranda kadavro, kiu sidis kun la alumetoj, el kiuj preskaŭ unu tuta skatoleto estis forbruligita. "Ŝi volis sin varmigi!" oni diris. Neniu sciis, kion belan ŝi vidis, en kia brilo ŝi kun la maljuna avino eniris en la ĝojon de nova jaro. <center>🙝&nbsp;🙟</center> [[ca:La petita venedora de llumins]] [[cs:Děvčátko se sirkami]] [[da:Den lille Pige med Svovlstikkerne]] [[en: Fairy tales of Andersen (Paull)/The Little Match Girl]] [[fi:Tyttö joka kaupitteli tulitikkuja]] [[fr:La Petite Fille et les allumettes (Andersen-Soldi)]] [[it:Quaranta novelle/La piccina dei fiammiferi]] [[pl:Dziewczynka z zapałkami]] [[pt:Contos de Andersen/A pequena vendedora de fósforos]] [[ru:Девочка со спичками (Андерсен/Ганзен)]] kxxvkkjdmdsrega1bccncwo1daux94c 62919 62915 2022-08-11T03:45:04Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Knabineto kun alumetoj | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 20 — Dano Holger|Ĉapitro 20 — Dano Holger]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 22 — Bildo el kastelremparo| Ĉapitro 22 — Bildo el kastelremparo]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Du'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 21 — Knabineto kun alumetoj'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> Estis terure malvarme; neĝo faladis, kaj fariĝis jam vespero; tio estis la lasta vespero en la jaro, vespero de Silvestro. En tiu malvarmo kaj en tiu mallumo sur la strato iris malgranda malriĉa knabino kun nekovrita kapo kaj nudaj piedoj. Estas vero, ke ŝi havis sur si pantoflojn, kiam ŝi foriris el sia domo; sed tio estis tre grandaj pantofloj, ili autaŭe estis uzataj de ŝia patrino, tiel grandaj ili estis, kaj ilin la knabineto perdis, kiam ŝi rapidis transkuri la straton, kiam du kaleŝoj kun furioza rapideco pretergalopis; unu pantoflon oni plu ne povis trovi, kaj kun la alia forkuris iu knabo, kiu promesis, ke li uzos ĝin kiel lulilon, kiam li iam havos infanojn. Tiamaniere la malgranda knabino iradis sur la nudaj graciaj piedetoj, kiuj de malvarmo estis tute ruĝaj kaj bluaj. En sia malnova antaŭtuko ŝi portis amason da alumetoj, kaj unu fasketon ŝi tenis en la mano. En la daŭro de la tuta tago neniu ion aĉetis de ŝi, neniu donis al ŝi almozon. Malsata kaj tremanta de frosto la kompatinda knabineto trenadis sin pluen kaj aspektis jam tute senespera kaj senkuraĝa. La neĝaj flokoj faladis sur ŝiajn longajn blondajn harojn, kiuj en belaj bukloj pendis super ŝia nuko, sed pri tiu ornamo ŝi certe ne pensis. El ĉiuj fenestroj radiis hela brilo de kandeloj, kaj sur ĉiuj stratoj estis sentata la odoro de bongusta ansera rostaĵo. Estis ja vespero de Silvestro, kaj tiu penso okupis ĉiujn sentojn de la malgranda knabino. En unu angulo inter du domoj; el kiuj unu iom pli elstaris sur la straton ol la alia, ŝi kaŭre sidiĝis. Ŝiajn malgrandajn piedetojn ŝi subtiris sub sin, ŝi tamen ankoraŭ pli suferis de la frosto, kaj malĝraŭ tio ŝi ne kuraĝis iri hejmen, ĉar ŝi ne vendis ankoraŭ eĉ unu skatoleton da alumetoj, ne ricevis ankoraŭ eĉ unu speson. Ŝi certe ricevus batojn de la patro, kaj malvarme estis ja hejme ankaŭ; ili tie havis super si nur la tegmenton, kaj la vento akre fajfadis internen, kvankam en la plej grandajn fendojn estis enŝovitaj pajlo kaj ĉifonoj. Ha, kia agrablaĵo estus nun unu alumeto! Se ŝi nur povus kuraĝi elpreni unu el la skatoleto, ekfroti ĝin je la muro kaj varmigi al si sur ĝi la fingrojn! Fine la infano eltiris unu el la alumetoj, "Riŝ!" kiel ĝi eksplodis, kiel ĝi brulis! La alumeto eligis varman helan flamon, kiel malgranda kandelo, kiam ŝi tenis ĉirkaŭ ĝi sian maneton. Tio estis mirinda flamo; la malgranda knabino havis la impreson, kvazaŭ ŝi sidas antaŭ granda fera forno kun latunaj fermiloj kaj latunaj ornamaĵoj; la fajro brulis tiel bele kaj varmigis tiel agrable! La knabineto jam etendis siajn piedojn, por varmigi ankaŭ ilin, - tiam la flamo estingiĝis. La forno malaperis, ŝi sidis kun stumpeto de forbrulinta alumeto en la mano. Ŝi ekbruligis alian alumeton, ĝi brulis, ĝi lumis, kaj tiu loko de la muro, sur kiun falis la lumo, fariĝis travidebla kiel gazo. La rigardo de la knabineto penetris rekte en la ĉambron, kie la tablo estis kovrita per blindige blanka tablotuko kaj delikata porcelano kaj sur ĝi plej bonguste vaporis rostita ansero, farĉita per prunoj kaj pomoj. Kaj kio estis ankoraŭ pli ravanta, - la ansero elsaltis el la plado kaj kun forko kaj tranĉilo en sia dorso balanciĝante ekiris sur la planko; ĝi iris ĝuste en la direkto al la malriĉa knabino. Sed la alumeto estingiĝis, kaj oni vidis plue nur la dikan malvarman muron. Ŝi ekbruligis novan alumeton. Kaj jen la knabineto sidis sub plej belega Kristnaska arbo; ĝi estis ankoraŭ pli granda kaj multe pli riĉe ornamita ol tiu, kiun ŝi en la sankta vespero vidis tra la vitra pordo ĉe la riĉa komercisto. Miloj da kandeloj brulis sur la verdaj branĉoj, kaj mikskoloraj bildoj, similaj al tiuj, kiuj estis ekspoziciitaj en la fenestroj de la magazenoj, rigardis sur ŝin; la knabineto etendis al ili ambaŭ manojn, - tiam la alumeto estingiĝis. La multo da Kristnaskaj kandeloj leviĝis pli kaj pli alten, kaj nur nun ŝi vidis, ke tio estis la helaj steloj. Unu el ili falis malsupren kaj trenis post si tra la ĉielo longan strion da fajro. "Nun iu mortas!" diris la knabineto, ĉar la maljuna avino, kiu sola estis afabla en rilato al ŝi, sed nun jam delonge plu ne vivis, estis dirinta: "Kiam stelo falas, tiam unu animo leviĝas al Dio." Ŝi frotis denove unu alumeton je la muro; ĝi ĵetis ĉirkaŭ sin vastan lumon, kaj en la brilo de ĉi tiu staris la maljuna avino, hele prilumita, milda kaj afabla. "Avineto!" ekkriis la infano, "ho, prenu min kun vi! Mi scias, ke vi malaperos tuj, kiam la alumeto finiĝos, vi malaperos, kiel la varma forno, la bongusta ansera rostaĵo kaj la granda briletanta Kristnaska arbo!" Rapide ŝi ekbruligis la tutan restaĵon de la alumetoj, kiuj ankoraŭ troviĝis en la skatoleto, ŝi volis reteni la avinon; kaj la alumetoj disvastigis tian brilon, ke estis pli hele ol en luma tago. Tiel granda, tiel bela la avino neniam estis; ŝi prenis la malgrandan knabinon sur sian brakon, kaj ili ekŝvebis alten en brilo kaj ĝojo; malvarmo, malsato kaj timo malaperis, - ili estis ĉe Dio. Sed en la angulo ĉe la domo en la malvarma matena horo sidis la malgranda knabino kun ruĝaj vangoj, kun rideto ĉirkaŭ la buŝo, - senviva, frostiĝinta en la lasta tago de la jaro. La mateno de la nova jaro leviĝis super la malgranda kadavro, kiu sidis kun la alumetoj, el kiuj preskaŭ unu tuta skatoleto estis forbruligita. "Ŝi volis sin varmigi!" oni diris. Neniu sciis, kion belan ŝi vidis, en kia brilo ŝi kun la maljuna avino eniris en la ĝojon de nova jaro. <center>🙝🙟</center> [[ca:La petita venedora de llumins]] [[cs:Děvčátko se sirkami]] [[da:Den lille Pige med Svovlstikkerne]] [[en: Fairy tales of Andersen (Paull)/The Little Match Girl]] [[fi:Tyttö joka kaupitteli tulitikkuja]] [[fr:La Petite Fille et les allumettes (Andersen-Soldi)]] [[it:Quaranta novelle/La piccina dei fiammiferi]] [[pl:Dziewczynka z zapałkami]] [[pt:Contos de Andersen/A pequena vendedora de fósforos]] [[ru:Девочка со спичками (Андерсен/Ганзен)]] 769zsfzr33sk8snsjme171hxzwbm8ld Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/I/Ĉapitro 22 — Bildo el kastelremparo 0 6055 62916 54036 2022-08-11T03:43:38Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Bildo el kastelremparo | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 21 — Knabineto kun alumeto|Ĉapitro 21 — Knabineto kun alumetoj]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 23 — El fenestro en Vartou|Ĉapitro 23 — El fenestro en Vartou]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Du'''</big></center> <center><big>''' Ĉapitro 22 — Bildo el kastelremparo'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> Estas aŭtuno, ni staras sur la remparo de la kastelo kaj rigardas sur la maron, sur la multajn ŝipojn kaj transen al la Sveda bordo, kiu alte leviĝas en la lumo de la vespera suno. Malantaŭ ni la remparo krute malleviĝas. Tie staras belaj arboj, la flavaj folioj defalas de la branĉoj. En la profundo staras malserenaj, malbonimpresaj domoj kun lignaj palisaroj, kaj interne, kie iradas la gardostarantoj, estas tre malvaste kaj malĝoje; sed ankoraŭ pli malserenaj estas tie poste la kradfenestraj malliberejoj, en kiuj sidas malliberuloj, la plej gravaj krimuloj. Radio de la subiranta suno enfalas en la nudan kameron. La suno lumas sur bonulojn kaj malbonulojn! La malserena kolermiena malliberulo rigardas la malvarman radion de la suno per malama rigardo. Malgranda birdo alflugas al la kradita fenestro. La birdo kantas por bonuloj kaj malbonuloj! Ĝi kantas mallongan "kvivit" , restas, batas per la flugilo, elpinĉas el ĝi plumon, hirtigas la aliajn plumojn ĉirkaŭ la kolo, - kaj la malbona homo en la katenoj tion rigardas. Pli milda esprimo aperas sur lia malama vizaĝo. Penso, kiun li mem ne povas klarigi al si, elnaĝas en lia brusto; ĝi estas parenca al la radio de la suno, kiu falas tra la krado, parenca al la bonodoro de la violoj, kiuj en printempo abunde kreskas tie ekstere. Subite eksonas ĉaskorno, ĉarme kaj forte. La birdo forflugas de la krado de la malliberulo, la radio de la suno malaperas, kaj mallume estas interne en la kamero, mallume en la koro de la malbona homo; sed la suno tamen enlumis, la birdo enkantis. Sonu plue, vi tonoj de la bela ĉaskorno! La vespero estas milda, la maro estas glata kiel spegulo kaj silenta. <center>🙝&nbsp;🙟</center> == Veja também == * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/register/eventyr_e.html Hans Christian Andersen : Fairy tales] – Jean Hershot * [http://hca.gilead.org.il/ Andersen’s Fairy Tales and Stories] 1j9viav0vg473obzg1xnp1liu1w2n7k 62918 62916 2022-08-11T03:44:46Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Bildo el kastelremparo | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 21 — Knabineto kun alumeto|Ĉapitro 21 — Knabineto kun alumetoj]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 23 — El fenestro en Vartou|Ĉapitro 23 — El fenestro en Vartou]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Du'''</big></center> <center><big>''' Ĉapitro 22 — Bildo el kastelremparo'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> Estas aŭtuno, ni staras sur la remparo de la kastelo kaj rigardas sur la maron, sur la multajn ŝipojn kaj transen al la Sveda bordo, kiu alte leviĝas en la lumo de la vespera suno. Malantaŭ ni la remparo krute malleviĝas. Tie staras belaj arboj, la flavaj folioj defalas de la branĉoj. En la profundo staras malserenaj, malbonimpresaj domoj kun lignaj palisaroj, kaj interne, kie iradas la gardostarantoj, estas tre malvaste kaj malĝoje; sed ankoraŭ pli malserenaj estas tie poste la kradfenestraj malliberejoj, en kiuj sidas malliberuloj, la plej gravaj krimuloj. Radio de la subiranta suno enfalas en la nudan kameron. La suno lumas sur bonulojn kaj malbonulojn! La malserena kolermiena malliberulo rigardas la malvarman radion de la suno per malama rigardo. Malgranda birdo alflugas al la kradita fenestro. La birdo kantas por bonuloj kaj malbonuloj! Ĝi kantas mallongan "kvivit" , restas, batas per la flugilo, elpinĉas el ĝi plumon, hirtigas la aliajn plumojn ĉirkaŭ la kolo, - kaj la malbona homo en la katenoj tion rigardas. Pli milda esprimo aperas sur lia malama vizaĝo. Penso, kiun li mem ne povas klarigi al si, elnaĝas en lia brusto; ĝi estas parenca al la radio de la suno, kiu falas tra la krado, parenca al la bonodoro de la violoj, kiuj en printempo abunde kreskas tie ekstere. Subite eksonas ĉaskorno, ĉarme kaj forte. La birdo forflugas de la krado de la malliberulo, la radio de la suno malaperas, kaj mallume estas interne en la kamero, mallume en la koro de la malbona homo; sed la suno tamen enlumis, la birdo enkantis. Sonu plue, vi tonoj de la bela ĉaskorno! La vespero estas milda, la maro estas glata kiel spegulo kaj silenta. <center>🙝🙟</center> == Veja também == * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/register/eventyr_e.html Hans Christian Andersen : Fairy tales] – Jean Hershot * [http://hca.gilead.org.il/ Andersen’s Fairy Tales and Stories] mr4yv2mth0pusrfw8zxb90hrcdaci3t Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/I/Ĉapitro 23 — El fenestro en Vartou 0 6056 62917 54037 2022-08-11T03:44:11Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = El fenestro en Vartou | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 22 — Bildo el kastelremparo|Ĉapitro 22 — Bildo el kastelremparo]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 24 — Malnova strata lanterno|Ĉapitro 24 — Malnova strata lanterno]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Du'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 23 — El fenestro en Vartou'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> Apud la verda remparo, kiu ĉirkaŭas Kopenhagon, staras granda ruĝa konstruaĵo kun multe da fenestroj, en kiuj kreskas balzaminoj kaj geranioj; mizere ĝi aspektas interne, kaj malriĉaj maljunaj homoj loĝas en ĝi. Tio estas la tiel nomata Vartou. Jen en la supra ĉambreto maljuna fraŭlino apogas sin al la kadro de la fenestro: ŝi deŝiras velkintan folion de sia balzamino kaj rigardas al la verda remparo, kie ludas gajaj infanoj. Pri kio ŝi pensas? Dramo el la vivo preterportiĝas antaŭ ŝia spirito. La malriĉaj infanoj, kiel feliĉe ili ludas! Kiaj ruĝaj vangoj, kiaj radiantaj okuloj! sed ili havas sur si nek ŝuojn nek ŝtrumpojn. Ili ludas sur tiu loko de la verda remparo, kie, kiel rakontas la legendo, antaŭ multe, multe da jaroj, kiam la tero tie ĉiam pli kaj pli faladis profunden, oni logis senkulpan infanon kun floroj kaj ludiloj en nefermitan tombon, kiun oni masonfermis, dum la infano ludis kaj manĝis. Depost tiu tempo la remparo fortikiĝis kaj baldaŭ kovriĝis per abunda herbo. La infanoj ne sciis la legendon, alie ili ankoraŭ nun aŭdus la ploradon de la infano tie sub la tero kaj la roso sur la herbo aperus al ili kiel varmegaj larmoj. Ili ne sciis la historion pri la Dana reĝo, kiu, kiam la malamikoj ekstere staris tendare, preterrajdis ĉi tie kaj ĵuris, ke li ne kapitulacos. Tiam venis virinoj kaj viroj kaj verŝis bolantan akvon malsupren sur la blanke vestitajn malamikojn, kiuj en la neĝo rampis supren sur la ekstera flanko de la remparo. Gaje ludis la malriĉaj infanoj. Ludu, ho malgranda knabino! Baldaŭ venos la jaroj, jes, la varmege alsopirataj, la feliĉaj jaroj: la konfirmatoj promenas mano en mano, vi iras en blanka vesto, kiu al via patrino kaŭzis tre grandajn elspezojn, kvankam ĝi estas rekudrita el pli granda, malnova vesto! Vi ricevas ruĝan ŝalon, kiu longe treniĝas post vi; sed tial oni ankaŭ povas vidi, kiel granda ĝi estas, multe tro granda. Vi pensas pri via parada vesto kaj pri Dio. Belega estas la promenado sur la remparo! Kaj la jaroj rapide preterkuras, ofte kun malluma tago, sed kun junece gaja menso, kaj vi ricevas amikon, kvankam vi mem preskaŭ tion ne rimarkas. Vi renkontiĝas. Vi promenas sur la remparo en la unuaj tagoj de la printempo, kiam ĉiuj sonoriloj de preĝejoj proklamas la grandan pentotagon. Oni ne povas ankoraŭ trovi violojn, sed ekstere antaŭ Rosenborg staras arbo kun la unuaj verdaj burĝonoj; tie vie haltas. Ĉiujare la arbo elkreskigas verdajn branĉojn, tion faras nenia koro en homa brusto, ĝin traglitas pli da mallumaj nuboj, ol kiom la nordo scias. Malfeliĉa infano! tombo fariĝas la fianĉa ĉambro de via fianĉo, kaj vi fariĝas maljuna fraŭlino: El Vartou vi malantaŭ balzaminoj rigardas la ludantajn infanojn, vi vidas la ripetiĝadon de via propra historio. Kaj ĝuste tiu dramo el la vivo preterportiĝas antaŭ la animo de tiu maljuna fraŭlino, kiu tie rigardas al la remparo, kie lumas la suno, kie la infanoj kun la ruĝaj vangoj, sed sen ŝtrumpoj kaj sen ŝuoj ĝojkrias, kiel ĉiuj aliaj birdoj de la ĉielo. <center>🙝🙟</center> == Veja também == * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/register/eventyr_e.html Hans Christian Andersen : Fairy tales] – Jean Hershot * [http://hca.gilead.org.il/ Andersen’s Fairy Tales and Stories] * [http://books.google.com.br/books?id=KjO8I2HmfyEC&pg=PT10&dq=By+the+Almshouse+Window&hl=pt-BR&sa=X&ei=r1JlUvSyKIeK9QT6wIAY&ved=0CD0Q6AEwAg#v=onepage&q=By%20the%20Almshouse%20Window&f=false Fairy Tales from Hans Christian Andersen] ndkakng3mh8p6hf62f4psj2vchurwlf Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/I/Ĉapitro 24 — Malnova strata lanterno 0 6057 62922 54038 2022-08-11T03:46:00Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Malnova strata lanterno | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 23 — El fenestro en Vartou|Ĉapitro 23 — El fenestro en Vartou]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 25 — Najbaraj familioj|Ĉapitro 25 — Najbaraj familioj]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Du'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 24 — Malnova strata lanterno'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> Ĉu vi aŭdis jam la historion pri la malnova strata lanterno? Ĝi certe ne estas tre gaja kaj amuza, tamen unu fojon oni povas ĝin aŭskulti. Tio estis bona malnova strata lanterno, kiu dum tre multe da jaroj bone servis, sed nun devis esti forigita. Tio estis la lasta vespero, kiun ĝi sidis sur sia kolono kaj prilumis la straton, kaj en la koro estis al ĝi tiel, kiel al maljuna baletistino, kiu dancas la lastan vesperon kaj scias, ke komencante de morgaŭ ŝi malgaje pasigados sian vivon en soleca subtegmenta ĉambreto. La lanterno sentis veran teruron antaŭ la morgaŭa tago, ĉar ĝi sciis ja, ke en tiu tago ĝi la unuan fojon devas aperi en la urba domo, por ke sinjoroj la urbaj delegitoj ĝin ekzamenu, ĉu ĝi ankoraŭ estas uzebla, ĉu ne. Tie oni devis decidi, ĉu oni povas ankoraŭ sendi ĝin sur unu el la pontoj, por tie lumi, aŭ al unu el la fabrikoj en la kamparo; eble ĝi tuj devos migri al la fandisto, por ke li ĝin disfandu. Estas vero, ke tiam oni povos fande aliformigi ĝin en ĉion eblan, eĉ en ion plej altan, sed ĝin maltrankviligis tio, ke ĝi ne sciis, ĉu ĝi povos tiam konservi la memoron pri sia ekzistado en formo de strata lanterno. Sed kiel ajn la afero estos, en ĉiu okazo ĝi devos ja fordisiĝi de la lanternisto kaj de lia edzino, kiujn ĝi rigardis tute kiel sian familion. Ĝi fariĝis lanterno, kiam li fariĝis lanternisto. Tiam la virino estis tre delikata kaj fiera, nur vespere ŝi honoradis la lanternon per ekrigardo, kiam ŝi preterpasis ĝin, sed dum la tago neniam. Sed en la lastaj jaroj, kiam ili ĉiuj tri, la lanternisto, lia edzino kaj la lanterno, fariĝis maljunaj, la virino ĝin ankaŭ vartadis, solide purigadis kaj enverŝadis en ĝin oleon. Honestaj estis la geedzoj, ili ne trompis la lanternon eĉ je unu guto. Tio estis ĝia lasta vespero sur la strato, kaj morgaŭ ĝi devis prezentiĝi en la urba domo; ĉi tiuj du mallumaj pensoj okupis la lanternon, kaj tial oni povas prezenti al si, kiel ĝi brulis. Sed ankaŭ aliaj pensoj trudiĝis al ĝi. Multe ĝi estis vidinta, multe ĝi estis priluminta, eble tiom same multe, kiom la tridek ses sinjoroj urbaj delegitoj, sed tion ĝi ne diris, ĝi eŝtis bonkora maljuna lanterno, kiu neniun volis ofendi, precipe sian estraron. Multe, multe elnaĝis en ĝia memoro, kaj de tempo al tempo la flamo en ĝi ekflagradis, kvazaŭ interna voĉo dirus al ĝi: "ankaŭ min oni rememoros!" Ekzemple jen estis iam bela juna homo, - jes, multe da jaroj pasis de tiu tempo; li venis kun letero skribita sur rozokolora papero tre delikata kaj kun oraj randoj; gracie ĝi estis skribita, tio estis skribkaraktero de sinjorino. Li legis ĝin dufoje, kisis ĝin, ekrigardis per ambaŭ siaj okuloj al mi kaj diris: "Mi estas la plej feliĉa homo!" Jes, nur li kaj mi sciis, kio staris en la unua letero de lia amatino. - Mi memoras ankoraŭ du aliajn okulojn; estas mirinde, kiajn pensajn saltojn oni povas fari. Ĉi tie sur la strato okazis pompa enterigira ceremonio; la juna bela virino kuŝis en la ĉerko sur la velurkovrita funebra veturilo. Tia granda amaso da floroj kaj kronoj kovris la ĉerkon, tia granda multo da torĉportantoj akompanis la procesion, ke mia brilo tute paliĝis. La trotuaro estis plena de dense amasiĝintaj homoj, kiuj ĉiuj sekvis la funebran procesion; sed kiam la torĉoj preterpasis kaj mi ekrigardis ĉirkaŭen, mi vidis, ke iu staras ankoraŭ ĉe la kolono kaj ploras; neniam mi forgesos tiujn du okulojn, plenajn de malĝojo, kiuj ekrigardis al mi supren. Tiel la maljuna strata lanterno, kiu lumis hodiaŭ la lastan fojon, estis maltrankviligata de multaj pensoj. La gardostaranto, kiu estas anstataŭata, scias ja, kiu estas lia posteulo, kaj povas diri al li kelke da vortoj, sed la lanterno ne konis sian anstataŭonton, kaj tamen ĝi ja povus doni al tiu diversajn notojn pri pluvo kaj malbonvetero, ĝis kiu loko la lunlumo atingas sur la trotuaro kaj de kiu flanko blovas la vento. Ĉe la strata defluilo staris tri estaĵoj, kiuj prezentis sin al la lanterno, supozante, ke ĝi estas la fordononto de la ofico. Unu el ili estis kapo de haringo, kiu, kiel oni scias, lumas en mallumo, kaj ĝi tial havis la konvinkon, ke tio estus granda ŝparo de oleo, se ĝi ricevus la postenon sur la lanterna kolono. La dua estis peco da putra ligno, kiu ankaŭ disĵetas ĉirkaŭen de si kelkan brilon, ĉiuokaze pli grandan ol la haringo; krom tio ĝi estis la lasta peco de arbo, kiu iam estis ornamo de la arbaro. La tria estis lampiro. De kie ĉi tiu venis en la nuna jartempo, la lanterno ne povis kompreni, sed la lampiro ĉi estis kaj ankaŭ lumis; sed la putra ligno kaj la kapo de haringo ĵuris, ke ĝi povoscias lumi nur en difinita tempo kaj ke tial ĝi neniel estas konsiderinda. La malnova lanterno diris, ke neniu el ili lumas sufiĉe, por servi kiel strata lanterno, sed tion neniu el ili kredis; kaj kiam ili aŭdis, ke la lanterno mem ne estos la fordonanto de la ofico, ili diris, ke tio estas tre ĝojiga cirkonstanco, ĉar ĝi estas jam tro malforta de maljuneco, por fari ĝustan elekton. Subite de la angulo de la ŝtrato venis la vento, ekbruis tra la fumtruo de la lanterno kaj diris al ĝi: "Kion tio signifas? Mi aŭdas, ke vi volas morgaŭ foriri? Ĉu nun efektive estas la lasta vespero, en kiu mi vin trovas ĉi tie? En tia okazo vi ricevos de mi adiaŭan donacon. Mi nun bonorde aerumos vian kranion tiel, ke ne sole vi povos klare kaj precize rememori tion, kion vi vidis kaj aŭdis, sed vi havos tian klaran kapon, ke ĉion, kio en via ĉeesto estos rakontata aŭ legata, vi ĉion vidos antaŭ vi kiel vivantan." "Ho, tio estas tro multe!" diris la malnova strata lanterno. "Koran dankon! Se oni nur ne refandos min!" "Tio ne okazos!" respondis la vento. "Jen mi trablovos al vi vian keston de memoro; se vi povos ricevi ankoraŭ aliajn similajn donacojn, vi povos ankoraŭ ĝui sufiĉe gajan vivovesperon!" "Se oni nur ne refandos min!" diris la lanterno; "ĉu ankaŭ por tia okazo vi povas garantii al mi la konservon de la memoro?" "Maljuna lanterno, estu prudenta!" diris la vento kaj komencis blovi. Dume aperis la luno. "Kian adiaŭan donacon vi donas?" demandis la vento. "Mi donacas nenion!" respondis la luno; "mi estas ja nun en la stadio de malkreskado, kaj la lanternoj neniam lumis al mi, sed mi lumis al la lanternoj!" Kaj la luno iris returne malantaŭ la nubojn, ĉar ĝi ne volis, ke oni ion eltrudu de ĝi. Guto da akvo, tiel granda kiel el tegmenta defluilo, nun falis ĝuste sur la fumtruon de la lanterno; sed la guto rakontis, ke ĝi venas el la grizaj nuboj kaj estas ankaŭ donaco kaj eble la plej bona. "Mi trapenetros vin tiel, ke vi ricevos la kapablon, se vi tion deziros, dum unu nokto tiel perfekte rustiĝi, ke vi tute disfalos kaj fariĝos polvo." Sed la lanterno rigardis tion kiel donacon malbonan, kaj ankaŭ la vento opiniis tiel same. "Ĉu vi havas nenion pli bonan? ĉu vi havas nenion pli bonan?" ĝi blovis tiel laŭte, kiel ĝi povis. Tiam falis radianta falstelo, kiu tiris post si longan luman strion. "Kio tio estis?" ekkriis la kapo de haringo. "Ĉu ne stelo falis tie malsupren? Mi havis la impreson, ke ĝi flugis en la lanternon. Nu, se la oficon deziras eĉ tiaj alte starantaj personoj, tiam ni povas trankvile iri hejmen." Kaj tion ĝi faris, kaj la aliaj ankaŭ; sed la malnova lanterno subite eklumis mirinde forte. "Tio estis bela donaco!" ĝi diris. "La helaj steloj, pri kiuj mi ĉiam tiel forte ĝojis kaj kiuj tiel belege radias, kiel mi en efektiveco neniam povis radii, kvankam mia tuta celado kaj penado estis direktita al tio, ili min, malnovan lanternon, ne lasis nerimarkita, sed ili sendis unu el la siaj al mi kun donaco, kiu konsistas en la kapablo, ke ĉio, kion mi mem memoras kaj vidas tute klare, povas esti vidata ankaŭ de tiuj, kiujn mi amas; kaj tio ja efektive estas la vera ĝojo, ĉar se oni ne povas dividi ĝin kun aliaj, ĝi estas nur duona ĝojo!" "Tio estas tre estiminda pensmaniero!" diris la vento. "Sed bedaŭrinde vi ne scias; ke por tio oni bezonas vakskandelojn. Se oni ne ekbruligas en vi vakskandelon, tiam neniu el la aliaj povas ion vidi ĉe vi. Tion la steloj ne pripensis; ili opinias, ke ĉio, kio lumas, enhavas en si almenaŭ unu vakskandelon. Sed nun mi estas jam laca!" diris la vento, "nun mi ekripozos." Kaj ĝi ekripozis. La sekvantan tagon, nu, la sekvantan tagon ni povas transsalti; la sekvantan vesperon la lanterno kuŝis sur la brakseĝo, kaj kie? Ĉe la maljuna lanternisto. Pro sia longa fidela servado li, konforme al sia peto, ricevis de sinjoroj la urbaj delegitoj la permeson preni al si la malnovan lanternon kiel sian propraĵon. Antaŭe ili ridis lin pro lia peto, ili tamen donis al li sian konsenton, kaj jen nun la lanterno kuŝis sur la brakseĝo, tute apude de la varma forno, kaj ŝajnis, kvazaŭ ĝi pro tio fariĝis pli granda, ĝi okupis preskaŭ la tutan seĝon. La maljunaj geedzoj sidis ĉe sia vespermanĝo kaj ĵetadis afablajn rigardojn al la malnova lanterno, al kiu ili volonte donus lokon ĉe la tabto mem. Kvankam ili loĝis en kelo, kiu troviĝis du ulnojn sub la tero kaj al kiu la eniro kondukis tra pavimita vestiblo, tamen agrabla varmo regis en ilia ĉambro, ĉar draprandaĵoj ĉirkaŭ la pordo gardis kontraŭ ĉia trablovo. Tute pure kaj bonorde estis ĉi tie, kurtenoj kovris la litolokon kaj la malgrandajn fenestrojn, kaj sur unu el la fenestraj bretoj staris du strangaj florpotoj. La maristo Kristiano alportis ilin kun si el Hindujo; tio estis du elefantoj el argilo sen dorso, sur kies loko el la enŝutita tero kreskis en unu el ili plej bela poreo, kiu prezentis la tutan legomĝardenon de la maljunaj geedzoj, en la dua kreskis granda floranta geranio, kiu prezentis la florĝardenon. Sur la muro pendis granda diverskolora bildo kun la subskribo: "Kongreso de Vieno" ; tie ĉiuj reĝoj kaj imperiestroj prezentiĝis egale bone. Ŝvarcvalda horloĝo kun plumbaj peziloj faradis "tik-tak" kaj ĉiam iris tro frue, sed la maljunaj homoj diris, ke tio estas pli bona ol se ĝi irus tro malfrue. Ili manĝis sian vespermanĝon, kaj la malnova strata lanterno kuŝis, kiel ni diris, sur la brakseĝo tute apude de la varma forno. La lanterno havis la impreson, kvazaŭ la tuta mondo renversiĝis. Sed kiam la lanternisto ĝin ekrigardis kaj parolis pri tio, kion ili ambaŭ kune travivis, en pluvo kaj en bona vetero, en la klaraj mallongaj someraj vesperoj kaj en neĝa blovado, kiam li kun sopiro iradis al la hejma kelo, tiam por la malnova lanterno ĉio denove estis en ordo; ĉar ĝi ja ĉion tion vidis tiel, kvazaŭ tio ĝuste nun starus antaŭ ĝiaj okuloj. Jes, la vento efektive donis al ĝi bonan internan lumon. Ili estis tre diligentaj kaj viglaj, la maljunaj geedzoj, neniun horon ili pasigis en senlaboreco. Dimanĉe posttagmeze ili elprenadis tiun aŭ alian libron, plej volonte ian priskribon de vojaĝo, kaj la maljuna viro laŭte legadis pri Afriko, pri la grandaj arbaroj kaj elefantoj, kiuj vagas, tie sovaĝe, kaj la maljuna virino aŭskultadis atente kaj rigardadis nerimarkate al la argilaj elefantoj, kiuj estis florpotoj. "Mi preskaŭ tute klare povas tion prezenti al mi!" ŝi diradis. Sed la lanterno tiam sentis la plej sopiran deziron, ke ĉi estu ia vakskandelo, kiun oni povus ekbruligi kaj starigi en ĝi, ĉar tiam tiuj homoj vidus ĉion tiel precize, kiel la lanterno tion vidis, la altajn arbojn, la dense interplektitajn branĉojn, la nudajn nigrajn homojn surĉevale kaj tutajn amasojn da elefantoj, kiuj per siaj larĝaj piedoj dispremadis la kanojn kaj arbetaĵojn. "Kion povas helpi al mi ĉiuj miaj kapabloj, se ne ĉi estas vakskandelo!" ĝemis la lanterno. "Ili havas nur oleon kaj seban kandelon, kaj tio ne sufiĉas!" Unu tagon en la kelon estis enportita tuta fasko da vakskandelaj stumpetoj; la grandajn pecojn oni bruligis, kaj la malgrandajn la maljuna virino uzis por vaksi per ili sian fadenon ĉe la kudrado. Vakskandeloj do nun ĉi estis, sed al neniu venis en la kapon enmeti peceton en la lanternon. "Jen mi staras kun miaj fenomenaj kapabloj!" diris la lanterno; "mi havas ĉion en mi, sed mi ne povas tion komuniki al ili! Ili eĉ ne suspektas, ke mi povas aliformigi iliajn blankajn murojn en plej belajn tapetojn, en riĉajn arbarojn, en ĉion, kion ili nur povas deziri! Ili tion eĉ ne suspektas!" Frotpurigita kaj brilpura la lanterno staris en angulo, kie ĝi tuj faladis en la okulojn; estas vero, ke la homoj mokadis la malnovan eluzitaĵon, kiel ili tion nomis, sed la maljunaj geedzoj ne atentis tion, por ili la lanterno estis kara kaj valora. Unu tagon - tio estis la naskiĝtago de la maljuna lanternisto - la maljuna virino aliris al la lanterno, ridetis kaj diris: "Hodiaŭ mi volas por lia honoro ilumini la ĉambreton." La lanterno ekknaris en sia lada kamentubo, pensante: "Fine en ilian kapon venas lumo!" Sed oni metis en ĝin nur oleon, ne vakskandelon. Ĝi brulis dum la tuta vespero, sed ĝi konvinkiĝis, ke la donaco de la steloj, la plej bona el ĉiuj donacoj, por ĉi tiu vivo restos senviva trezoro. Tiam ĝi eksonĝis - se oni havas tiajn kapablojn, oni povas sonĝi - ke la maljunuloj mortis kaj ke gi mem venis al ferfandisto por esti refandita. Ĝi havis la saman antaŭtimon kiel tiam, kiam ĝi estis venonta en la urbodomon kaj ekzamenota de sinjoroj la urbaj delegitoj. Kvankam ĝi posedis la kapablon rustiĝi kaj disfali en polvon, ĝi tamen ne faris uzon de tio, kaj tial ĝi venis en la fandofornon kaj fariĝis plej bela fera kandelingo, kiu tre taŭgis por vakskandeloj. Ĝi havis la formon de anĝelo, kiu portis bukedon, kaj mezen en la bukedon oni enmetadis la kandelon. La kandelingo ricevis lokon sur verda skribtablo, kaj la ĉambro estis tre hejmeca kaj komforta. Tie staris multe da libroj, tie pendis grandvaloraj bildoj, tio estis la ĉambro de poeto. Ĉio, kion li pensis kaj skribis, preterpasadis antaŭ li tute korpe kaj vivante. Lia ĉambro aliformiĝadis en profundajn mallumajn arbarojn, en sunplenajn herbejojn, kie gravamiene promenadis la cikonio, kaj en ferdekon de ŝipo alte sur ondiĝanta maro. "Kiajn kapablojn mi tamen posedas!" diris la malnova lanterno, vekiĝante. "Mi preskaŭ deziregas, ke oni min refandu! Sed ne, tiel longe kiel la maljunaj geedzoj vivas, tio ne fariĝu! Ili min amas pro mia nuna formo. Mi anstataŭas ja al ili proprajn infanojn, ili min purigis kaj donis al mi oleon, kaj al mi estas tiel same bone, kiel al tiu mura pentraĵo, kiu prezentas la kongreson, kvankam ĝi estas ja io tre altranga!" Depost tiu tempo ĝi havis pli da interna trankvileco, kaj tion la honesta malnova strata lanterno plene meritis. <center>🙝🙟</center> == Veja também == * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/register/eventyr_e.html Hans Christian Andersen : Fairy tales] – Jean Hershot * [http://hca.gilead.org.il/ Andersen’s Fairy Tales and Stories] [[cs:Stará svítilna]] [[en:The Old Street Lamp]] [[fr:Le Vieŭ Réverbère]] [[ru:Старый уличный фонарь (Андерсен/Ганзен)]] nrlmbm04cvckehpngtdk6ul30odqn80 Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/I/Ĉapitro 25 — Najbaraj familioj 0 6058 62921 54039 2022-08-11T03:45:54Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Najbaraj familioj | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 24 — Malnova strata lanterno|Ĉapitro 24 — Malnova strata lanterno]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 26 — Malgranda Tuk|Ĉapitro 26 — Malgranda Tuk]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Du'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 25 — Najbaraj familioj'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> Vere, oni povus supozi, ke en la vilaĝa lageto okazis ia grava fariĝo, sed en efektiveco nenio okazis. Ĉiuj anasoj, ĉu ili en plej bela anima trankvileco kuŝis sur la akvo, ĉu ili staris sur la kapo - ĉar tion ili bonege povosciis - per unu fojo ekkuris sur la teron. En la malseka argila grundo oni povis vidi la postesignojn de iliaj piedoj, kaj ilian kriadon oni aŭdis jam en granda malproksimeco. La akvo forte ekmoviĝis; ĵus ĝi estis ankoraŭ klara kiel spegulo, oni vidis en ĝi ĉiun arbon, ĉiun arbetaĵon ĉe la bordo kaj la malnovan vilaĝanan domon kun la truoj en la frontono kaj kun la nesto de hirundoj, sed antaŭ ĉio la grandan rozarbetaĵon plenan de floroj, kiu de la muro preskaŭ rekte pendis super la akvo; kaj kiel pentraĵo ĉio klare kopiiĝis en ĝi, nur kun la diferenco, ke ĉio staris sur la kapo. Sed kiam la akvo nun malkvietiĝis, ĉio intermiksiĝis kaj la tuta bildo malaperis. Du anasaj plumoj; kiuj defalis de la anasoj, kiam ili ekflugis supren, balanciĝadis supren kaj malsupren, kaj subite ili ekpeliĝis, kvazaŭ blovo de vento ektuŝus la akvon, sed tute ne ĉi estis vento, kaj baldaŭ ili denove kuŝis trankvile kaj la akvo fariĝis glata kiel spegulo. Denove oni klare vidis la frontonon kun la nesto de hirundoj kaj ankaŭ la rozarbetaĵon; ĉiu rozo speguliĝis, ili vere estis belegaj, sed ili mem tion ne suspektis, ĉar neniu tion diris al ili. La suno lumis inter la delikatajn bonodorajn foliojn, kaj la rozoj sentis sin tiel same feliĉaj kiel ni, kiam agrablaj pensoj trairas nian animon. "Kiel bela estas la ekzistado!" diris ĉiu rozo. "Se mi povus ankoraŭ havi ian deziron, mi nur dezirus, ke mi povu kisi la sunon pro tio, ke ĝi estas tiel varma kaj klara. Ankaŭ la rozojn tie sur la fundo de la akvo mi volus kisi, ili similas al ni en plej frapanta maniero. Mi volus kisi la ĉarmajn junajn birdojn tie en la nesto; kelkaj similaj troviĝas ankaŭ supre super ni. Ili elŝovas la kapetojn kaj pepas tre mallaŭte; ili ne havas ankoraŭ plumojn, kiel ilia patro kaj ilia patrino. Ni havas bonajn najbarojn, kiel super ni, tiel ankaŭ sub ni. Ho, kiel bela estas la ekzistado!" La malgrandaj idoj supre kaj sube - la subaj estis ja nur la respeguliĝo en la akvo - estis paseroj, ilia patro kaj ilia patrino estis ankaŭ paseroj. Ili okupis la malplenan neston de hirundoj de la pasinta jaro, en ĝi ili nun kuŝis kaj rigardis ĝin kiel sian hejmon. "Ĉu ili estas anasidoj, tiuj, kiuj tie naĝas?" demandis la junaj paseroj, kiam ili vidis la plumojn de anasoj, kiuj naĝis sur la akvo. "Se vi demandas, faru saĝajn demandojn!" respondis la patrino. "Ĉu vi ne vidas, ke tio estas plumoj, viva vesta ŝtofo simila al tiu, kiun mi havas kaj kiun vi ricevos, sed la nia estas pli delikata! Se ni nur havus ilin ĉi tie supre en la nesto, ĉar ili varmigas. Mi volus nur scii, kio tiel ektimigis la anasojn! Kredeble estis io en la akvo, ĉar mi ja certe ne estas la kaŭzo, kvankam mi iom tro laŭte diris al vi ‚pep’. La dikkapaj rozoj devus tion scii, sed ili scias nenion, ili ĉiam nur rigardas sin mem kaj odoras. Ĉi tiuj najbaroj jam forte tedis al mi." "Aŭskultu la ĉarmajn malgrandajn birdojn tie supre!" diris la rozoj; "ili volas nun ankaŭ komenci kanti; ili tion ne povas ankoraŭ fari bone, sed la afero jam iros! Kian grandan ĝojon tio kredeble donas! Estas efektive tre agrable havi tiajn gajajn najbarojn!" Subite venis galope du ĉevaloj, al kiuj oni devis trinkigi akvon. Vilaĝana knabo sidis sur unu el ili, kaj li estis demetinta ĉiujn siajn vestojn, nur sian nigran ĉapelon, tre grandan kaj larĝan, li portis fiere sur la kapo. La knabo fajfis tiel vigle, kiel malgranda birdo, kaj enrajdis en la plej profundan lokon de la lageto. Kiam li alproksimiĝis al la rozarbetaĵo, li deŝiris unu rozon kaj enŝovis ĝin sur la ĉapelon. Tiele li opiniis sin bone ornamita, kaj li forrajdis. La aliaj rozoj postrigardis sian fratinon kaj demandis unu la alian: "Kien ŝi veturas?" sed neniu el ili tion sciis. "Ho; se mi povus elveni en la mondon!" diris unu rozo al alia. "Tamen ankaŭ ĉi tie hejme en nia propra verdaĵo estas bele! Dum la tago la suno lumas tiel varme, kaj en la nokto la ĉielo lumas ankoraŭ pli bele. Tion ni povas vidi tra la multaj malgrandaj truoj, kiuj troviĝas en ĝi." Tio, kion ili rigardis kiel truojn, estis la steloj, ĉar la rozoj ne sciis pli ĝuste. "Ni alportas ĉirkaŭ la domo vivon kaj movadon!" diris la pasera patrino, "kaj nestoj de hirundoj alportas feliĉon, diras la homoj, tial ili ĝojas, ke ili nin havas. Sed tiuj najbaroj, tuta arbetaĵo kun rozoj, kiu suprenrampas la muron, alportas malsekecon. Espereble oni ne permesos al ĝi plu stari tie, tiam tie almenaŭ povos kreski greno. La rozoj taŭgas nur por rigardi ilin kaj flari ilin, aŭ maksimume por meti ilin sur la ĉapelon. Ĉiujare, tion mi scias de mia patrino, ili defalas, la vilaĝanino ilin salas, ili ricevas francan nomon, kiun mi ne povas elparoli kaj kiu min eĉ tute ne interesas, kaj por havi bonan odoron, oni metas ilin sur ardantan feran tabulon. Vidu, en tio konsistas ilia tuta kariero, ili taŭgas nur por la okuloj kaj la nazo. Tion sciu!" Kiam fariĝis varme kaj la kuloj dancis en la varma aero kaj la nuboj ruĝe ardis venis la najtingalo kaj kantis al la rozoj, ke la belo similas en ĉi tiu mondo al la lumo de la suno kaj vivas eterne. Sed la rozoj pensis nur, ke la najtingalo prikantas sin mem, kaj tion oni ja facile povis supozi. Ili ne havis eĉ la plej malgrandan supozon, ke la kantado povas koncerni ilin, ili tamen ĝojis pri tio kaj meditis, ĉu ankaŭ ĉiuj junaj paseroj ne fariĝos najtingaloj. "Mi komprenis tre bone, kion la birdo kantis!" diris la juna pasero, "nur unu solan vorton mi ne povas klarigi al mi: kio estas la belo?" "Ho, tio estas nenio!" diris la pasera patrino, "tio koncernas nur la eksteran aspekton. Supre en la kavalira bieno, kie la kolomboj havas sian propran domon kaj ĉiutage estas nutrataj sur la korto per pizoj kaj greno - mi manĝis kun ili, kaj ankaŭ al vi mi havigos la eblon tion fari, ĉar diru al mi, kun kiu vi havas rilatojn, kaj mi diros al vi, kiu vi estas - tie supre en la kavalira bieno oni tenas du birdojn kun verda kolo kaj kun kufo sur la kapo. Ilia vosto povas disetendiĝi en la formo de granda rado kaj ŝanĝbrilas en ĉiuj koloroj tiel, ke oni ricevas doloron de la okuloj. Ili estas nomataj pavoj, kaj ili estas la belo. Sed se oni nur iom senplumigus ilin, ili aspektus ne alie ol ni ĉiuj. Mi hakus ilin per mia beko, se ili ne estus tiel grandaj!" "Mi ilin hakos!" diris la plej malgranda el la junaj paseroj, kaj ĝi ne havis ankoraŭ eĉ plumojn. En la vilaĝana domo loĝis du junaj homoj; ili tre amis unu la alian, estis diligentaj, kaj ĉiu laboro fariĝadis vigle sub iliaj manoj, kaj ĉie regis eleganteco kaj pureco: En dimanĉa mateno la juna virino eliris, prenis plenan manon da plej bonodoraj rozoj, metis ilin en glason kun akvo kaj starigis ĝin sur la komodo. "Nun mi vidas, ke estas dimanĉo" diris la viro, kisis sian amatan edzineton, kaj tiam ili sidiĝis, legis himnon el la preĝolibro, tenis sin reciproke je la manoj, kaj la suno brilis tra la fenestroj sur la freŝajn rozojn kaj sur la junajn homojn. "Tia vidaĵo vere povas enuigi!" diris la pasera patrino, kiu el la nesto ĝuste enrigardis en la ĉambron, kaj tial ĝi forflugis. Tion saman ĝi faris en la sekvanta dimanĉo, ĉar ĉiun dimanĉon la florbukedo en la glaso estis renovigata, kaj ĉiam la rozarbetaĵo floris egale bele. La junaj paseroj, kiuj nun kovriĝis per plumoj, tre deziris ankaŭ tien flugi, sed la patrino ordonis: "Restu!" kaj tial ili restis. Ĝi ekflugis; sed ĝi mem ne sciis, kiel tio fariĝis, - ĝi ekpendis subite en kaptilo el ĉevalharoj, kiun kelkaj knaboj fiksis al branĉo. La ĉevalharoj forte laĉiĝis ĉirkaŭ la piedo, ho, tiel forte, kvazaŭ ĝi estus tuj detranĉigonta; kia turmento, kia teruro tio estis! Rapide alsaltis la knaboj, kaptis la birdon kaj maldelikate kaj dolorige premis ĝin en la manoj. "Tio estas nur pasero!" ili ekkriis, sed tamen ili ne lasis ĝin plu forflugi. Ili rapidis kun ĝi hejmen, kaj ĉiufoje, kiam ĝi kriis, ili frapadis ĝin sur la bekon. En la vilaĝana domo staris maljuna viro, kiu povosciis pretigadi diversajn specojn de sapo. Li estis gaja kolportisto, kaj kiam li ekvidis la paseron, kun kiu la knaboj venis kaj kiu, laŭ ilia diro, havis por ili nenian valoron, li demandis: "Ĉu vi volas, ke ni ĝin beligu?" Ĉe tiuj vortoj la paseran patrinon atakis granda tremo. El sia kesto, en kiu kuŝis plej belaj farboj, li prenis grandan kvanton da brilanta orfoliaĵo, la knaboj devis salti en la domon kaj alporti ovon, kaj per ĝia blanko li ŝmiris la birdon de ĉiuj flankoj. Poste li algluis la orfoliaĵon, tiel ke la pasera patrino estis tute orita. Ĝi tamen ne pensis pri sia ornamo, ĝi tremis per ĉiuj membroj. Krom tio la sapisto elŝiris el la subŝtofo de sia malnova jako ruĝan ĉifonon, eltranĉis el ĝi dentvican kokan kreston kaj algluis ĝin al la birdo sur la kapo. "Nun rigardu, kiel la ora birdo flugas!" li diris kaj forliberigis la paseron, kiu en plej terura angoro forflugis en la hela lumo de la suno. Ho, kiel ĝi brilis! Ĉiuj paseroj, eĉ granda korniko timiĝis pro tiu stranga vidaĵo, ili tamen flugis post ĝi, ĉar ili volis scii, kiaspeca eminenta birdo tio estas. "De kie? De kie?" kriis la korniko. "Atendu, atendu!" diris la paseroj. Sed la pasera patrino ne volis atendi; plena de angoro kaj teruro ĝi flugis hejmen; de laceco ĝi preskaŭ falis sur la teron, kaj ĉiam pli da birdoj kolektiĝis, malgrandaj kaj grandaj. Kelkaj alflugis al ĝi tute proksime, por beki ĝin, "Rigardu ĝin! Rigardu ĝin!" ĉiuj kriis. "Rigardu ĝin! Rigardu ĝin!" kriis la idoj, kiam ĝi alproksimiĝis al la nesto. "Tio certe estas juna pavo; jen estas ĉiuj koloroj, kiuj dolorigas la okulojn, kiel patrino diris; pep! tio estas la belo!" Kaj ili ekhakis per siaj malgrandaj bekoj, tiel ke ĝi ne povis enflugi. La teruro paralizis al ĝi la langon, tiel ke ĝi ne povis plu eldiri "pep!" kaj des pli ĝi certe jam ne povis diri: "Mi estas via patrino!" La aliaj birdoj nun ĉiuj ekbatis ĝin tiel, ke ĉiuj ĝiaj plumoj elŝiriĝis, kaj kovrita de sango la pasera patrino falis malsupren en la rozarbetaĵon. "Malfeliĉa besto!" diris la rozoj, "Venu, ni vin kaŝos! Apogu al ni vian kapeton!" La pasera patrino ankoraŭ unu fojon etendis siajn flugilojn, poste ĝi denove alpremis ilin al si, kaj ĉe la najbara familio, la freŝaj, belaj rozoj, ĝi mortis. "Pep!" diris la junaj paseroj en la nesto. "Estas nekompreneble, kie patrino hodiaŭ restas tiel longe! Tio ne estas ja eble ia ruzo de ŝia flanko, por ke ni de nun mem zorgu pri ni. La domon ŝi restigis al ni kiel heredaĵon; sed kiu el ni estos ĝia sola posedanto, kiam ni ricevos infanojn?" "Jes, mi ne povas teni vin ĉi tie, kiam mi havos ĉirkaŭ mi familian rondon!" diris la plej malgranda. "Mi ricevos pli da edzinoj kaj infanoj ol vi!" diris la dua. "Sed mi estas la plej aĝa!" diris la tria. Ĉiuj komencis forte disputi batis per la flugiloj, hakis per la bekoj, kaj puf! unu post la alia elfalis el la nesto. Jen ili kuŝis, sed ilia kolero ankoraŭ ne kvietiĝis. La kapon ili klinis al unu flanko kaj palpebrumis per la okulo, kiun ili direktis supren. Tia estis ilia maniero, kiam ili koleris unu la alian. Iom flugi ili jam povis, poste ili ankoraŭ pli ekzercis sin, kaj fine ili faris interkonsenton, ke, se ili volos reciproke sin trovi, ili diros kiel rekonan signon la vorton "pep" kaj trifoje ŝovelos per la maldekstra piedo. La ido, kiu restis en la nesto, aranĝis sin tiel oportune, kiel ĝi povis, ĉar nun ĝi estis ja domposedanto. Tamen la ĝojo ne daŭris longe. En la nokto subite flamanta fajra kolono frapis tra la fenestroj, flamoj aperis sub la tegmento, la seka pajlo ekbrulis, la tuta domo forbrulis, kaj la juna pasero mortiĝis, sed la junaj homoj feliĉe sin savis. Kiam la sekvantan matenon leviĝis la suno kaj ĉio ŝajnis refreŝigita kiel post kvieta nokta dormo, el la rubo de la vilaĝana domo elstaris nur kelke da nigraj karbigitaj traboj, kiuj apogis sin al la kamentubo; densa fumo leviĝadis el la fundamento, sed antaŭ ĝi staris freŝe kaj florante la nedifektita rozarbetaĵo, kies branĉoj kaj floroj klare speguliĝis en la kvieta akvo. "Ha, kiel bele aspektas la rozoj tie antaŭ la forbrulinta domo!" diris unu preterpasanta viro. "Tio estas la plej ĉarma malgranda bildo! Mi devas ĝin havi!" La viro elprenis el la poŝo libron kun blankaj folioj, prenis sian krajonon, ĉar li estis pentristo, kaj desegnis la fumiĝantajn trabojn apud la falegon minacanta kamentubo (kiu kliniĝis ĉiam pli kaj pli), sed sur la antaŭa plano staris la granda floranta rozarbetaĵo, kiu estis mirinde bela kaj kiu ja sola estis la kaŭzo, pro kiu la tutaĵo estis desegnita. Poste en la tago pretervenis du el la paseroj, kiuj ĉi tie naskiĝis, "Kie estas la domo?" ili demandis; "kie estas la nesto? Pep! Ĉio forbrulis, kaj nia forta frato ankaŭ forbrulis, Tian profiton li havas de tio, ke li restis posedanto de la nesto. La rozoj eliris el la katastrofo feliĉe, ili staras ankoraŭ kun ruĝaj vangoj. La malfeliĉon de la najbaro ili ne rigardas do kiel kaŭzon por funebro. Mi plu ne parolos al ili! krom tio, ĉi tie estas tre malbele, mi opinias!" Post tiuj vortoj ili forflugis. En la malfrua aŭtuno estis bela sunluma tago; oni povis pensi, ke oni troviĝas en la mezo de la somero. Antaŭ la granda ŝtuparo de la bienhavanto estis seke kaj pure, kaj tie promenadis la kolomboj, nigraj kaj blankaj kaj de ĉiuj eblaj koloroj, ili brilis en la lumo de la suno, kaj la maljunaj kolombaj patrinoj hirtigis siajn plumojn kaj diris al siaj idoj: "Staru grupe, staru grupe!" ĉar tiel ili pli bone aspektis. "Kio estas la malgrandaj grizaj estaĵoj, kiuj saltas inter ni?" demandis unu maljuna kolombo, kies okuloj briletis ruĝe kaj verde. "Tio estas paseroj, bonaj bestetoj! Ĉiuj diras kun gloro por ni, ke ni estas bonkoraj kaj gastamaj, kaj tial ni toleru, ke ili beku grajnojn kune kun ni. Ili ne enmiksas sin en la interparoladon kaj tergratas tiel belete per la piedetoj." Jes, ili tergratis, trifoje ili tergratis per la maldekstra piedo, sed ili diris ankaŭ "pep" , kaj per tio ili sin reciproke rekonis; tio estis tri paseroj de la forbrulinta domo. "Ĉi tie troviĝas bonega manĝaĵo!" diris la paseroj. Kaj la kolomboj iradis unuj ĉirkaŭ la aliaj, tenis sin fiere kaj konservis ĉiu sian opinion. "Ĉu vi vidas la kropkolombon?" diris unu al alia, "kaj ĉu vi vidas, kiel ĝi glutas pizojn? Ĝi ricevas tro multe! Ĝi ricevas la plej bonajn; Ĉu vi vidas, kiel tiu perdas la plumojn ĉirkaŭ la kresto? Ĉu vi vidas la koleran, venenan beston! Mur-mur-mur!" Kaj la okuloj de ĉiuj briletis tute ruĝe de kolero kaj galeco. "Staru grupe, staru grupe! Malgranda griza! Mur-mur-mur!" Tiel ili murmuradis senĉese. La paseroj havis bonan apetiton, kaj ili bone aŭskultis, ili eĉ stariĝadis kune kun la kolomboj, sed tio ne estis al ili bone alaspekta. Ili estis nun sataj, kaj tial ili apartiĝis de la kolomboj kaj interŝanĝis reciproke siajn opiniojn pri ili. Poste ili trasaltetis sub la barilo de la ĝardeno, kaj ĉar la pordo de la ĝardena dometo estis nefermita; unu el ili saltetis sur la sojlon de la pordo. La kontentigo de sia malsato faris ĝin kuraĝa. "Pep!" ĝi diris, "tion mi permesas al mi!" "Pep!" diris la dua, "tion mi ankaŭ permesas al mi, kaj eĉ iom pli malproksimen!" kaj ĝi ensaltetis en la ĝardenan dometon. Homoj tie ne estis, tion la tria bone rimarkis, kaj tial ĝi flugis ankoraŭ pli internen kaj diris: "Au ĉio aŭ nenio! Nur nenion duonan. Cetere ĝi estas ridinda homa nesto. Kiam multe da aĵoj ĉi tie staras! Kaj vidu, kio estas tio tie?" Ĝuste antaŭ la paseroj floris ja la konataj rozoj, ili speguliĝis en la akvo, kaj la karbigitaj traboj apogis sin al la duone falinta kamentubo. Ha, kiel tio estas ebla! Kiamaniere tio venis en la ĉambron de la kavalira bieno? Ĉiuj tri paseroj volis forflugi trans la rozojn kaj la kamentubon, sed plata muro, kontraŭ kiun ili flugis, malhelpis, al ili plenumi sian intencon. Tio estis nur pentraĵo, granda belega ekzemplero, kiun la pentristo kreis laŭ sia malgranda skizo. "Pep!" diris la paseroj, "tio estas nenio, tio estas nur trompaĵo. Pep! Tio estas la belo! Ĉu vi en tio ion komprenas? Mi certe ne!" kaj tiam ili forflugis, ĉar homoj eniris en la ĉambron. Pasis pli ol unu jaro; la kolomboj estis jam multe murmurintaj. Dum la vintro la paseroj estis suferintaj de frosto, kaj dum la tuta somero ili estis vivintaj gaje; ĉiuj estis fianĉigitaj aŭ edzigitaj, aŭ kiel alie oni volas tion nomi. Ili havis infanojn, kaj ĉiu el ili kompreneble asertis pri sia infano, ke ĝi estas la plej bela kaj plej saĝa. Unu flugis tien, alia aliloken; kaj ĉe la renkontiĝo ili rekonadis sin reciproke per la "pep" kaj la trifoja tergratado per la maldekstra piedo. La plej aĝa el ili estis nun jam maljuna fraŭlino, ĝi ne havis neston nek infanojn. Ĝi tre volis vidi iam grandan urbon, kaj tial ĝi flugis en Kopenhagon. Tie apud la kastelo kaj apud la kanalo, sur kiu troviĝis ŝipoj kun pomoj kaj potoj, staris granda belkolora domo. La fenestroj estis malsupre pli larĝaj ol supre, kaj kiam la paseroj enrigardis, ili havis la impreson, kvazaŭ ili rigardas ne en ĉambron, sed en tulipon, volvaĵoj de plej diversaj koloroj briletis al ili renkonte, kaj meze en la tulipo staris blankaj homoj. Ili estis parte el marmoro, parte el gipso, sed por paseraj okuloj tio ne prezentas ian diferencon. Sur la domo staris kupra ĉaro kun kupraj ĉevaloj antaŭe, kaj la diino de venko, ankaŭ el kupro, tenis la kondukilojn. Tio estis la muzeo de Thorwaldsen "Kiel ĝi brilas, kiel ĝi brilas!" diris la pasera fraŭlino; "tio kredeble estas la belo! Pep! Ĝi estas ankoraŭ pli granda ol pavo." Ĝi memoris ankoraŭ el sia infaneco, kion ĝia patrino opiniis la plej granda belo. Ĝi flugis malsupren sur la korton; tie ankaŭ estis belege, tie la muroj estis pentrornamitaj per palmoj kaj branĉoj, kaj meze sur la korto staris granda rozarbetaĵo en plena florado. Ĝi etendis siajn freŝajn branĉojn kun la multaj rozoj super unu tombo. Tie, kie saltetis multe da paseroj, ĝi eniris. "Pep!" kaj tri tergratoj per la maldekstra piedo. Tiun saluton ĝi en la daŭro de longa tempo ofte ripetis, sed neniu ĝin komprenis, ĉar tiuj, kiuj unu fojon disiĝis, ne renkontas sin ĉiutage. Tiu saluto fariĝis ĉe ĝi jam kutimo; sed hodiaŭ fine troviĝis du maljunaj paseroj kaj unu juna, kiuj diris "pep" kaj tergratis per la maldekstra piedo. "Ha, bonan tagon, bonan tagon!" Tio estis tri maljunuloj el la pasera nesto kaj unu juna ido, apartenanta al la familio. "Ĉi tie do ni nin renkontis!" ili diris. "Ĝi estas altranga loko, sed por manĝegi ĉi tie bedaŭrinde troviĝas malmulte. Tio estas la belo! Pep!" Jen eliris multaj homoj el la flankaj ĉambroj, en kiuj staris la belegaj marmoraj bildoj, kaj iris al la tombo, kiu enhavis en si la grandan majstron, kiu kreis la marmorajn figurojn. Ĉiuj, kiu venis, staris kun lumantaj okuloj ĉe la tombo de Thorwaldsen. Kelkaj kolektis la defalintajn foliojn de rozoj kaj kaŝis ilin. El tre malproksimaj lokoj alvenis adorantoj de Thorwaldsen; Anglujo, Germanujo kaj Francujo alsendis reprezentantojn; la plej bela sinjorino deŝiris unu el la rozoj kaj fiksis ĝin al sia brusto. Tial la paseroj supozis, la rozoj ĉi tie regas, ke la tuta domo estas konstruita nur por ili, kaj ŝajnis al ili, ke tio estas iom tro; sed ĉar ĉiu el la homoj prenis al si memorigaĵon de la rozarbetaĵo, ili ankaŭ ne volis esti malpli bontonaj. "Pep!" ili diris, balais la teron per siaj vostoj kaj strabis per unu okulo al la rozoj. Tuj ĉe la unua rigardo ili konvinkiĝis, ke tio estis la malnovaj najbaroj; kaj tiel efektive estis. La pentristo, kiu estis desegninta la rozarbetaĵon apud la forbrulinta domo, ĉirkaŭ la fino de la jaro ricevis la permeson elfosi ĝin, kaj, ĉar ne povis troviĝi rozoj pli belaj, li transdonis ilin al la konstruinto de la muzeo. Ĉi tiu plantis ĝin sur la tombo de Thorwaldsen, kie ĝi floris kiel bildo de la belo kaj donadis siajn ruĝajn bonodorajn florojn, por ke oni portu ilin kiel memorigaĵon en fremdajn landojn. "Ĉu vi ricevis ĉi tie en la urbo ian oficon?" demandis la paseroj. La rozoj movetis la kapon; ili rekonis la grizajn najbarojn kaj ĝojis pri la revidiĝo. "Kia beno tio estas vivi kaj flori, revidi malnovajn amikojn kaj ĉiutage vidi ĉirkaŭ si afablajn vizaĝojn! Ĉi tie estas tiel, kvazaŭ ĉiu tago estus granda festo!" "Pep!" diris la paseroj, "jes, tio estas la malnovaj najbaroj! Ni bone ankoraŭ memoras ilian devenon de la vilaĝa lageto. Pep! Kian honoron ili atingis! Ekzistas estaĵoj, kiuj atingas tion dormante. Kio rimarkinda troviĝas en tia ruĝa makulaĵo; mi vere ne komprenas! Krom tio tie sidas eĉ velkinta folio, kiom mi vidas!" Kaj ili komencis tiel longe pinĉadi la folion, ĝis ĝi defalis, kaj pli freŝa kaj pli verda tiam aperis la arbetaĵo, kaj la rozoj bonodoris en la lumo de la suno sur la tombo de Thorwaldsen, al kies senmorta nomo aliĝis ilia beleco. <center>🙝🙟</center> == Veja também == * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/register/eventyr_e.html Hans Christian Andersen : Fairy tales]] – Jean Hershot * [http://hca.gilead.org.il/ Andersen’s Fairy Tales and Stories] [[cs:Sousedé]] [[en:The Neighbouring Families]] [[ru:Соседи (Андерсен/Ганзен)]] 4u6cv5elqva51orsccuwc4vexim1171 Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/I/Ĉapitro 26 — Malgranda Tuk 0 6059 62920 54040 2022-08-11T03:45:44Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Malgranda Tuk | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 25 — Najbaraj familioj|Ĉapitro 25 — Najbaraj familioj]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 27 — La ombro|Ĉapitro 27 — La ombro]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Du'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 26 — Malgranda Tuk'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> Jes, tio estis la malgranda Tuk. En efektiveco lia nomo ne estis Tuk, sed kiam li ne povis ankoraŭ bone paroli, li mem sin nomis Tuk; tio devis signifi Karolo, estas bone, se oni tion scias. Li devis vartadi sian malgrandan fratinon Gustavinon, kiu estis ankoraŭ multe pli malgranda ol li, kaj krom tio li devis ankaŭ lernadi siajn lecionojn, sed tiuj ambaŭ aferoj ne povis bone iri kune. La kompatinda knabo sidis kun sia fratineto sur la genuoj kaj kantis al ŝi ĉiujn kantojn, kiujn li sciis, kaj de tempo al tempo li ĵetadis kaŝitan rigardon en sian libron de geografio, kiu kuŝis antaŭ li malfermita. Ĝis morgaŭ li devis ellerni parkere ĉiujn urbojn en la provinco Zelando kaj enbati en sian memoron iliajn rimarkindaĵojn. Jen lia patrino kiu estis elirinta, venis hejmen kaj prenis la malgrandan Gustavinon; Tuk ekkuris al la fenestro kaj legis tiel pene, ke li de legado preskaŭ blindigis siajn okulojn, ĉar estis jam krepusko, kaj lia patrino ne havis rimedojn, por aĉeti kandelojn. "Jen la maljuna lavistino eliras tie el la strateto!" diris la patrino, elrigardante tra la fenestro, "Ŝi apenaŭ povas treni sin mem, kaj devas tamen porti ankoraŭ la sitelon de la pumpilo. Elsaltu, kara Tuk, estu brava knabo kaj helpu al la maljuna virino!" Tuk tuj elsaltis kaj helpis; sed kiam li venis returne hejmen, estis jam plena nokto, pri kandelo oni ne povis eĉ paroli, kaj li devis iri en la liton. Tio estis malnova litbenko. Sur ĝi li kuŝis nun kaj pensis pri sia leciono de geografio, pri la provinco Zelando kaj pri ĉio, kion la instruisto diris pri ĝi. La leciono kompreneble devis esti lernata, sed tion li ja nun ne povis fari. La libron de geografio li ŝovis sub la kapkusenon, ĉar li aŭdis, ke tio multe helpas al la memorado de leciono; kun certeco oni tamen ne povas tion fidi. Tiel li nun kuŝis kaj pensis kaj pensis, kaj subite li havis la impreson, kvazaŭ iu kisas lin sur la okuloj kaj la buŝo; li dormis, kaĵ tamen li samtempe ne dormis; estis al li, kvazaŭ lin rigardas la mildaj okuloj de la maljuna lavistino. Ĉi tiu diris afable: "Estus granda honto, se vi ne scius vian lecionon! Vi helpis al mi, nun mi helpos al vi, kaj la bona Dio tion ĉiam faros!" Subite la libro sub la kapo de la malgranda Tuk eksusuris kaj ekbruetis. "Put, put! put, put!" Tio estis kokino, kiu eniris, kokino el la urbeto Kjöge. "Mi estas unu el la kokinoj de Kjöge!" Kaj ĝi diris la nombron de la loĝantoj kaj rakontis pri la batalo, kiu tie okazis kaj kiu en efektiveco ne estis priparolinda. "Kribel, krabel, bum!" jen iu enfaletis. Tio estia ligna birdo, kiu nun alpaŝis; tio estis la papago de la birdopafado en Prästo. Ĝi raportis, ke tie loĝas precize tiom da loĝantoj, kiom da najloj ĝi havas en la korpo. Ĝi estis ankaŭ sufiĉe da fiereco kaj malmodesteco. "Ĉe mi loĝis Thorwaldsen. Bum! Mi havas belan situacion!" Sed la malgranda Tuk ne kuŝis, li subite fariĝis sidanta sur ĉevalo. Li rajdis galope, galope. Belege vestita kavaliro kan lumanta kasko kaj gaje flirtanta plumaĵo tenis lin antaŭ si sur la ĉevalo. lli rajdis tra la arbaro al la malnova urbo Vordingborg, kaj tio estis granda, bruoplena urbo. Altaj turoj fiere staris sur la reĝa kastelo, kaj lumo de kandeloj elradiis malproksimen tra la fenestroj. Kantoj kaj dancoj plenigis la salonon. La reĝo Valdemar kaj junaj riĉe ornamitaj fraŭlinaj turniĝadis en gaja danco. Fariĝis mateno, kaj kiam la suno leviĝis, enfalis en la teron la urbo kaj la kastelo de la reĝo, unu turo post la alia, fine staris nur unu turo sur la monteto, sur kiu antaŭe troviĝis la kastelo. La nova urbo estis tre malgranda kaj malriĉa; la lernejaj knaboj venis kun siaj libroj sub la brako kaj diris: "Du mil loĝantoj" , sed tio estis trograndigita, tiom multe tie ne estis. Kaj la malgranda Tuk kuŝis en sia lito; li havis la impreson, ke li sonĝas kaj tamen ne sonĝas. Sed iu troviĝis tute apud li. "Malgranda Tuk! Malgranda Tuk!" oni flustris. Tio estis maristo, tute malgranda persono, kvazaŭ li estus kadeto. "Mi havas por vi multe da salutoj el Korsör. Ĝi estas potence disvolviĝanta, vigla urbo, al kiu la vaporŝipoj kaj fervojo alvenigas riĉaĵojn kaj vojaĝantojn. Antaŭe oni ĝin nomis malbela urbo, sed tio estas opinio, kiu jam perdis sian sencon. Mi kuŝas ĉe la maro, diris Korsör, mi havas bonajn vojojn kaj agrablajn arbaretojn, mi naskis poeton, kiu estas interesa, kaj tion oni ne pri ĉiuj povas diri. Mi volis elsendi ŝipon por ĉirkaŭmonda veturo; estas vero, ke mi tion ne faris, sed mi povus tion fari; kaj krom tio mi disvastigas belegajn bonodorojn, ĝuste apud mia pordego floras la plej belaj rozoj." La malgranda Tuk ilin vidis. Ruĝe kaj verde fariĝis antaŭ liaj okuloj; sed kiam la koloroj disapartiĝis, li ekvidis arbarkovritan deklivon senpere apud klara golfeto. Alte supre staris belega malnova preĝejo kun du altaj pintaj turoj. El la deklivo fluetis fontoj en formo de dikaj radioj de akvo, tiel ke ilia plaŭdiĝado estis aŭdebla malproksime. Apude sidis maljuna reĝo kun ora krono sur siaj longaj defalantaj haroj; tio estis la reĝo Hroar ĉe la fontoj, apud la urbo Roeskilde, kiel la loko nun estas nomata. Kaj laŭ la milde leviĝanta deklivo en la malnovan preĝejon iris manon en mano ĉiuj reĝoj kaj reĝinoj de Danujo, ĉiuj kun la ora krono sur la kapo, kaj la orgeno ludis, kaj la fontoj fluetis. La malgranda Tuk ĉion vidis, ĉion aŭdis. "Ne forgesu la delegitaron!" diris la reĝo Hroar. Subite ĉio denove malaperis! ha, kie do ĝi restis? Kiel per turno de la mano ĉio forpasis. Kaj jen tie staris maljuna virino, ŝi estis ĝardenistino, ŝi venis el Sorö, kie herbo kreskas sur la vendeja placo. Ŝian grizan tolan antaŭtukon ŝi suprenŝovis trans la kapon ĝis la dorso. La antaŭtuko estis tute malseka, videble estis antaŭe pluvo. "Jes, pluvis!" ŝi diris, kaj tiam ŝi rakontis kelke da komikaj scenoj el la komedioj de Holberg, kaj ŝi sciis ankaŭ la teatraĵon "Valdemar kaj Absalon" . Sed subite ŝi ŝrumpis, ŝancelis la kapon, faris geston kvazaŭ ŝi volas salti kaj ekkriis: "Kvak! Estas malseke! Estas malseke! Estas ĉarmege en Sorö, tomba silento regas super tiu urbo!" En momento ŝi fariĝis rano. "Kvak!" kaj ŝi denove fariĝis la maljuna virino. "Oni devas sin vesti konforme al la vetero!" ŝi diris. "Estas malseke! Estas malseke! Mia urbo estas kiel botelo. Ĉe la korkŝtopado oni devas eniri, kaj poste oni devas denove eliri! Antaŭe mi havis marĉajn fiŝojn, kaj nun mi havas viglajn ruĝvangajn knabojn sur la fundo de la botelo; ili lernas saĝecon: lingvon grekan, grekan, hebrean, Kvak!" Sonis kvazaŭ ranoj kvakas aŭ iu kun akvobotoj iras en marĉa akvo. Estis ĉiam la sama sono, tiel monotona, tiel enuiga, tiel terure enuiga, ke la malgranda Tuk enfalis en profundan dormon, kaj tio estis bonefika por li. Sed eĉ en tiu dormo li havis sonĝon; lia malgranda fratino Gustavino kun la bluaj okuloj kaj la blondaj buklaj haroj subite estis jam plenkreska bela knabino, kaj, kvankam ŝi ne havis flugilojn, ŝi povosciis flugi, kaj ili flugis trans Zelandon kun ĝiaj arbaroj kaj bluaj akvoj. "Ĉu vi aŭdas kokokrion, malgranda Tuk? Kokeriko! La kokinoj suprenflugas el la urbo Kjöge! Vi ricevos kokinaron, tiel grandan, tiel grandan, vi ne suferos malsaton nek mizeron! Vi depafos la birdon, kiel oni diras, la papagon, kiun vi konas, vi fariĝos riĉa kaj feliĉa homo! Via domo leviĝos majeste, kiel la turo de la reĝo Valdemar. Riĉajn ornamaĵojn ĝi havos, kun statuoj el marmoro, similaj al tiuj, kiuj troviĝas ĉe la rando de Prästo. Vi min komprenas? Via nomo glorkovrite flugos malproksimen tra la mondo, kiel la ŝipo, kiu devis eliri el Korsör, kaj en la urbo Roeskilde - ne forgesu la delegitaron!" diris la reĝo Hroar - tie vi parolos bone kaj saĝe, ho malgranda Tuk, kaj kiam oni poste iam portos vin en la tombon, vi dormos tiel trankvile,... - "Kvazaŭ mi kuŝus en Sörö!" diris Tuk kaj vekiĝis. Estis hela luma mateno. Li nenion povis rememori el sia sonĝo, sed tion li ankaŭ ne devis fari, ĉar oni ne devas scii, kio estos poste. Li elsaltis el la lito, tralegis sian lecionon kaj tuj ĝin sciis. Kaj la maljuna lavistino enŝovis la kapon tra la pordo kaj diris: "Koran dankon, bona infano, ke vi hieraŭ tiel helpis al mi. Dio donu al vi plenumon de via plej bona sonĝo!" La malgranda Tuk tute ne sciis, kion li sonĝis, sed Dio tion sciis. <center>🙝🙟</center> == Veja também == * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/register/eventyr_e.html Hans Christian Andersen : Fairy tales]] – Jean Hershot * [http://hca.gilead.org.il/ Andersen’s Fairy Tales and Stories] [[cs:O malém Ťoku]] [[en:Little Tuk]] [[ru:Маленький Тук (Андерсен/Ганзен)]] 6m1yalon3gpeh1r97gd99fnxcmfn3hb Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/I/Ĉapitro 27 — La ombro 0 6060 62923 54041 2022-08-11T03:46:34Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = La ombro | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 26 — Malgranda Tuk| Ĉapitro 26 — Malgranda Tuk]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 28 — Malnova domo|Ĉapitro 28 — Malnova domo]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Du'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 27 — La ombro'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> En la varmaj landoj la suno radias alian varmegon ol ĉe ni. La homo ricevas koloron malluman, kaj en la plej varmegaj landoj la brula suno faras el ili negrojn. Sed tio estis nur la simple varmaj landoj, kien transveturis unu instruita homo el niaj malvarmaj. Li pensis, ke li tie povos ankaŭ promenadi sur la stratoj, kiel en sia patrujo, sed tion li devis baldaŭ malkutimi. Li kaj ĉiuj prudentaj homoj devis trankvile resti en la domo. La kovriloj de la fenestroj kaj la pordoj restis fermitaj la tutan tagon. Oni povus pensi, ke la tuta domo dormas, aŭ ke neniu estas en la domo. La mallarĝa strato, kie li loĝis, estis ankoraŭ tiel konstruita, ke de mateno ĝis vespero oni havis tie la tutan varmegon de la suno. La instruita homo el la malvarmaj landoj estis homo juna kaj saĝa homo; al li ŝajnis, ke li sidas en brulanta forno. Ĉi tio lin tro suferigis. Li tute maldikiĝis, kaj eĉ lia ombro fariĝis multe pli malgranda ol en la patrujo, ĝi ankaŭ suferis de la suno. Nur vespere, kiam la suno estis subirinta, ili reviviĝis. Estis efektiva plezuro tion vidi. Apenaŭ lumo estis enportita en la ĉambron, la ombro sin eltiris sur la tuta muro, ĝis la plafono kaj eĉ iom sur la plafono mem. Ĝi intence faris sin tiel longa, ĝi devis sin eltiri, por ree ricevi fortojn. La scienculo eliris sur la balkonon, por tie sin eltiri, kaj apenaŭ la steloj eklumis el la klara etero, li eksentis novan vivon. Sur ĉiuj balkonoj de la strato - kaj en la varmaj landoj ĉiu fenestro havas balkonon - montriĝis homoj, ĉar aeron oni bezonas, eĉ se oni kutimis esti bruligata de la suno. Vivo komenciĝis supre kaj malsupre. Tajloroj kaj botistoj - ĉiuj homoj eliris sur la straton, tabloj kaj seĝoj estis elportataj, lumo brulis ĉie, brulis pli ol mil kandeloj; unu babilis, alia kantis, kaj la homoj promenis, la veturiloj veturis, la azenoj iris... tin-tin-tin, ĉar ili portis sonoriletojn. Tie mortintoj kun kanto estis enterigataj, la knaboj de la strato bruis, la sonoriloj de la preĝejoj sonoris, per unu vorto - vivo kaj movado regis malsupre sur la strato. Nur en la unu domo, kiu staris rekte kontraŭ la loĝejo de la alilanda scienculo, estis tre silente, kaj tamen tie kredeble iu loĝis ĉar sur la balkono staris floroj, kiuj belege kreskis, - iu do kredeble ilin priverŝadis, kaj homoj nepre devis tie esti. La pordo kontraŭe estis ankaŭ malfermata vespere, sed tie interne estis mallume, almenaŭ en la antaŭa ĉambro, - el interne estis aŭdata muziko, kiu al la alilanda scienculo ŝajnis neesprimeble bela. Sed eble ĝi estis tia nur en lia imago, ĉar li trovis tie en la varmaj landoj ĉion neesprimeble bela, se nur la malbona suno ne estus. La mastro de la alilandulo diris, ke li ne scias, kiu loĝas en la kontraŭa domo, ke oni tie ne vidas ja eĉ unu personon, kaj pri la muziko - li trovas ĝin malbele enuiga. "Ĝi estas tiel, kiel se iu ripetas pecon, kiu estas por li tro malfacila kaj kiun li ne povas ellerni, ĉiam la sama peco. ‚Mi malgraŭ ĉio ĝin venkos!’ li diras, sed li tamen ĝin ne venkas, kiel ajn longe li ludas." Unu fojon en nokto la alilandulo vekiĝis; li dormis ĉe malfermita pordo de balkono, la kurtenoj antaŭ la pordo dismoviĝis de bloveto de la vento, kaj al li ŝajnis, ke de la kontraŭa balkono venas mirinda brilo. Ĉiuj floroj brilis en plej belegaj koloroj, kaj en la mezo inter la floroj staris gracia aminda fraŭlino, kiu ŝajne ankaŭ brile radiis. La okuloj de la scienculo preskaŭ tute blindiĝis de tio, kaj ne estas mirinde, ĉar li ilin efektive tro forte malfermis, kaj krom tio, li ankoraŭ estis ĵus dorminta. Per unu salto li estis sur la planko; tre mallaŭta li stariĝis post la kurteno, sed la fraŭlino jam ĉi ne estis, la brilo estingiĝis. La floroj plu jam ne brilis, sed ili staris ankoraŭ en sia antaŭa beleco. La pordo estis ne tute fermita, kaj profunde el interne sonis mallaŭta kaj agrabla muziko, kiu povis enigi ĉiun en plej dolĉajn sonĝojn. Tio estis efektive io mireginda. Kiu povis tie loĝi? Kie estis la eniro? En la partero estis nur magazeno, kaj estis ja ne eble, ke la homoj ĉiam trakurus tra tio. Unu vesperon la alilandulo sidis sur sia balkono, malantaŭ li en la ĉambro brulis lumo, tial estis tute nature, ke la ombro estis videbla sur la muro de la kontraŭa loĝejo. Tiel ĝi sidis tie inter la floroj sur la balkono, kaj ĉiun fojon, kiam la alilandulo sin movis, la ombro sin ankaŭ movis, ĉar tion ĝi ordinare faras. "Mi pensas, ke mia ombro estas la sola vivanta estaĵo, kiun oni povas trovi tie kontraŭe!" diris la scienculo. <center>🙝🙟</center> "Rigardu, kiel bele ĝi sidas tie inter la floroj, la pordo estas ne tute fermita, kaj nun la ombro devus esti tiel saĝa kaj eniri kaj ĉion bone rigardi, kio estas interne, kaj poste, reveninte, rakonti al mi, kion ĝi tie vidis. Jes, jes, mia ombro, vi devus peni esti utila al mi!" li diris ŝerce. "Estu tiel bona kaj eniru! Nu, vi ne volas,iri?" Kaj li balancis sian kapon al la ombro, kaj la ombro rebalancis sian kapon. "Jes, jes, iru, sed baldaŭ revenu!" La scienculo leviĝis, kaj lia ombro sur la kontraŭa balkono ankaŭ leviĝis; la scienculo sin turnis, kaj la ombro sin ankaŭ turnis; se iu bone rigardus, li povus klare vidi, ke la ombro eniris en la ne tute fermitan pordon de la balkono de la kontraŭa domo ĝuste en tiu momento, en kiu la alilandulo eniris en sian ĉambron kaj mallevis post si la longan kurtenon, En la sekvanta mateno la scienculo eliris, por trinki kafon kaj legi gazetojn. "Kio tio estas?" li diris, kiam li eliris en la lumon de la suno, "mi ja ne havas ombron! Ĝi do hieraŭ vespere efektive foriris kaj jam ne revenis; estas efektive ĉagrene!" Ne tiel la perdo de la ombro mem lin ĉagrenis, kiel tio, ke en la malvarmaj landoj estas rakontata unu ĉiukonata historio pri homo sen ombro. Se nun la scienculo revenos en la patrujon kaj rakontos, kio okazis al li, oni diros, ke tio estas nur ripetaĵo, kaj tio malplaĉis al li. Tial li decidis tute ne paroli pri tio, kaj tiel estis tute prudente. Vespere li denove eliris sur sian balkonon, la lumon li tute bone metis malaantaŭ si, ĉar li sciis, ke la ombro ĉiam volas, ke ĝia sinjoro estu por ĝi barilo, - sed li tamen ne povis ĝin elricevi. Li faris sin granda, li faris sin malgranda, sed nenia ombro venis, nenia ombro montriĝis. Li diris: "Hm, hm!" sed nenio helpis. Estis kompreneble ĉagrene; sed en la varmaj landoj dank' al Dio ĉio kreskas rapide, kaj post unu semajno li ekvidis kun granda plezuro, ke el la piedoj kreskas ĉe li nova ombro, kiam li iras en la lumon! la radiko certe restis. Post tri semajnoj li jam havis ne tro malgrandan ombron, kaj kiam li ekreveturis en la patrujon en la malvarmaj landoj, ĝi en la vojo ĉiam pli kaj pli kreskis, tiel ke ĝi fine fariĝis tiel longa kaj granda, ke jam la duono estus sufiĉa. Tiel la scienculo revenis en sian landon, skribis librojn pri la vero en la mondo, pri la bono kaj belo kaj tiel li pasigis tagojn kaj jarojn. Pasis multe da jaroj. Unu vesperon li sidas en sia ĉambro, kaj jen subite oni frapas tre mallaŭte je la pordo. "Eniru!" li diris, sed neniu venas; tial li malfermis mem, kaj jen antaŭ li staras neordinare maldika homo, kun tre stranga eksteraĵo. Cetere la homo estis tre riĉe vestita, li estis videble grava persono. "Kun kiu mi havas la plezuron paroli?" demandis la scienculo. "Jes, mi tiel ankaŭ pensis," diris la eleganta homo, "ke vi min ne rekonos! Mi fariĝis tro korpa, mi litere ricevis karnon kaj ostojn. Vi kredeble neniam pensis, ke vi vidos min iam en tia bona farto! Ĉu vi ne rekonas vian malnovan ombron? Jes, vi certe ne kredis, ke mi iam ankoraŭ revenos. Mi havis feliĉon depost la tago, kiam mi estis ĉe vi la lastan fojon; mi ĉiuflanke fariĝis tre bonhava. Se mi volas min elaĉeti el mia servado, mi estas sufiĉe riĉa por tio!" Kaj li eksonigis tutan faskon da multekostaj sigeliloj, kiuj pendis apud lia horloĝo, kaj metis sian manon en la dikan oran ĉenon, kiun li portis ĉirkaŭ la kolo. Sur ĉiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj, kiuj ĉiuj estis veraj. "Ne, mi ne povas ankoraŭ rekonsciiĝi!" diris la scienculo. "Kiel tio estas ebla!" "Io ordinara tio efektive ne estas!" diris la ombro, "sed vi ja mem ankaŭ ne apartenas al la homoj ordinaraj, kaj mi, kiel vi scias, de mia infaneco ĉiam iris laŭ viaj piedosignoj. Tuj, kiam vi trovis, ke mi estas sufiĉe matura, por min mem trabati tra la mondo, mi komencis propran vojon. Mi troviĝas en la plej brila situacio, sed nun venis al mi ia dezirego vidi vin ankoraŭ unu fojon antaŭ via morto, ĉar morti iam vi ja devas. Ankaŭ ĉi tiujn landojn mi volis vidi ankoraŭ unu fojon, ĉar oni ja ĉiam amas sian patrujon. <center>🙝🙟</center> Mi scias, ke vi ricevis alian ombron; ĉu mi devas al ĝi aŭ al vi ion pagi? Estu tiel bona kaj diru al mi!" "Ha, tio estas efektive vi!" diris la scienculo. "Tio estas ja multege mirinda! Neniam mi kredus, ke al iu lia malnova ombro povus reveni en formo de homo!" "Diru al mi, kiom mi devas pagi!" diris la ombro, "ĉar mi ne volas resti ies ŝuldanto!" "Kiel vi povas tiel paroli!" diris la scienculo, "pri ia ŝuldo oni ĉi tie tute ne povas ja paroli. Uzu vian liberecon kiel ĉiu alia! Mi tre ĝojas pri via feliĉo! Sidiĝu, malnova amiko, kaj rakontu al mi per malmulte da vortoj, kiel tio okazis kaj kion vi tie vidis en la varmaj landoj ĉe la najbaro de kontraŭe!" "Jes, tion mi al vi rakontas;" diris la ombro, sidiĝante; "sed vi devas al mi promesi, ke vi al neniu en ĉi tiu urbo rakontos, ke mi estis via ombro! Mi intencas fianĉiĝi, mi povas nutri pli ol unu familion!" "Ne zorgu!" diris la scienculo, "mi al neniu diros, kiu en efektiveco vi estas; prenu mian manon! Mi promesas, kaj unu homo - unu vorto!" "Unu vorto - unu ombro!" diris la ombro, ĉar tiel li ja devis paroli. Cetere estis efektive mirinde; kiel tute li estis homo. Lia nigra vesto estis el plej kara ŝtofo, krom tio li portis elegantajn botojn kaj ĉapelon, kiu povis estis kunpremata, tiel ke oni povis vidi nur la supran plataĵon kaj la randojn, ne parolante jam pri la jam konataj sigeliloj, ora ĉeno kaj ringoj kun diamantoj. Jes, la ombro estis tre bone vestita, kaj ĉi tio plej certe faris lin heroo. "Nun mi rakontos!" diris la ombro, kaj ĉe tio li metis siajn piedojn kun la elegantaj botoj forte premante sur la novan ombron, kiu kuŝis kiel hundo antaŭ la piedoj de la scienculo; li faris tion pro fiereco, aŭ eble li volis ligi ĝin al si. La kuŝanta ombro tamen sin tenis silente kaj trankvile, por povi bone aŭskulti; ĝi kredeble ankaŭ volis scii, kiel ĝi povus sin liberigi kaj fariĝi propra sinjoro. "Ĉu vi scias, kiu loĝis en la domo kontraŭ ni?" demandis la ombro; "ĝi estis la plej bela el ĉio, ĝi estis la poezio! Mi restis tie tri semajnojn, kaj tio estas tiel same, kiel se oni vivus tri mil jarojn kaj legus ĉiujn verkojn poeziajn kaj sciencajn, - tion mi diras, kaj ĝi estas vero. Mi ĉion vidis, kaj mi ĉion scias!" "La poezio!" ekkriis la scienculo, "jes, jes, ĝi vivas sensociete en la grandaj urboj! La poezio! Jes; mi ĝin vidis unu minuton, sed mi tiam estis ankoraŭ dormanta! Ĝi staris sur la balkono kaj lumis, kiel la nordlumo. Rakontu, rakontu! Vi estis sur la balkono, vi eniris tra la pordo, kaj poste...." "Poste mi estis en la antaŭĉambro," plue rakontis la ombro. "Vi ofte sidis kaj penis rigardi en la antaŭĉambron. Tie ne estis lumo, tie estis io kiel duonlumo; sed granda nombro da ĉambroj tie estis unu post la alia kaj tra iliaj malfermitaj pordoj oni povis ilin vidi ĉiujn. Tie jam estis tre lume, la grandega forto de la maro da lumo min certe mortigus, se mi alirus proksime al la fraŭlino; sed mi estis prudenta, mi ne rapidis, kaj tio estas bona!" "Kaj kion vi tie vidis, mia kara?" demandis la scienculo. "Mi vidis ĉion, kaj mi ĝin rakontos al vi; sed... ĝi ne estas fiereco de mia flanko, tamen... kiel homo libera, kaj ĉe mia instruiteco, ne parolante jam pri mia bona situacio kaj riĉeco... mi kore dezirus, ke vi parolu al mi ne ‚mia kara’ , sed ‚sinjoro!’" "Pardonu, sinjoro!" diris la scienculo, "ĝi estas nedetruebla malnova kutimo! Vi estas tute prava, kaj de nun mi jam memoros. Sed rakontu al mi, sinjoro, ĉion, kion vi vidis!" "Ĉion!" diris la ombro, "ĉar mi ĉion vidis kaj ĉion scias!" "Kian aspekton havis la ĉambroj internaj?" demandis la scienculo "Ĉu tie estis kiel en freŝa arbaro? ĉu tie estis kiel en sankta preĝejo? ĉu la ĉambroj estis kiel stelplena ĉielo, kiam oni staras sur altaj montoj?" "Ĉio tie estis!" diris la omhro, "Mi ja ne tute eniris, mi restis en la antaŭa ĉambro, en la duonlumo, sed tiu loko estis tre bona, mi ĉion vidis, mi ĉion scias. Mi estis en la palaco de la poezio, en la antaŭĉambro." "Sed kion vi vidis? Ĉu tra la grandaj ĉambroj iris ĉiuj dioj de la antikva tempo? ĉu tie batalis la antikvaj herooj? ĉu tie ludis ĝojaj infanoj kaj rakontis siajn sonĝojn?" "Mi diras al vi, mi tie estis, kaj vi komprenos, ke mi ĉion vidis, kion oni tie povis vidi! Se vi tien enirus, vi ĉesus esti homo, sed mi fariĝis homo, kaj samtempe mi ekkonis mian internan naturon, la parencecon kiun mi havas kun la poezio. Kiam mi estis ankoraŭ ĉe vi, mi pri tio ne pensis, sed ĉiufoje, kiam la suno leviĝis aŭ malleviĝis, mi ĉiam - vi certe ankoraŭ memoras - fariĝis tiel mirinde granda; en la lumo do la luno mi estis preskaŭ ankoraŭ pli klara ol vi mem. <center>🙝🙟</center> Tiam mi ne komprenis mian naturon, nur en la antaŭĉambro de la poezio mi ĝin ekkonis, - mi fariĝis homo! Mi eliris el tie, fariĝinte matura viro, sed vi jam plu ne estis en la varmaj landoj. Estante jam homo, mi nun hontis tiel iri, kiel mi iris; mi ne havis botojn, vestojn, la tutan homan eksteraĵon, kiu donas al la homo lian signifon. Mi serĉis lokon por min kaŝi, jes, al vi mi povas tion konfesi, ĉar vi artan sekreton en nenia libro malkaŝos, - mi min kaŝis sub la vesto de unu vendistino de sukerpanoj. La virino eĉ ne scietis, al kia grava persono ŝi donis kaŝejon. Ne pli frue ol vespere mi eliris; mi kuradis sur la strato en la lumo de la luno, mi min eltiradis laŭ la muroj, tio estis tiel agrabla por mia dorso! Mi kuris supren kaj malsupren, rigardis tra la plej altaj fenestroj en la ĉambrojn kaj sur la tegmentojn, mi rigardis, kien neniu povis rigardi, kaj mi vidis, kion neniu alia vidis, kion neniu alia devis vidi. La mondo, por diri la veron, estas sufiĉe malbona! Mi ne volus esti homo, se nur ne regus la malsaĝa kredo, ke esti homo havas ian gravan signifon! Mi vidis la plej nekredeblajn aferojn ĉe virinoj, kiel ankaŭ ĉe viroj, ĉe gepatroj kaj ĉe la dolĉaj anĝelaj infanoj; mi vidis, kion neniu homo devus scii, kion tamen ĉiuj tiel volus scii - la malbonaĵon ĉe la najbaroj. Se mi skribus gazeton, kiom da legantoj ĝi ricevus! Sed mi skribis tuj al la interesataj personoj mem, kaj teruro ekregis en ĉiuj urboj, en kiujn mi venis. Oni min timis, kaj oni penis plaĉi al mi. La profosoroj faris min profesoro, la tajloroj donis al mi novajn vestojn, tiel ke mi ilin havas en sufiĉa kvanto; la monfaristoj faris monon por mi, kaj la virinoj diris al mi, ke mi estas bela. - Per tio mi fariĝis la homo, kiu mi estas, kaj nun mi diras al vi adiaŭ! Jes estas mia karto, mi loĝas sur la Suna Flanko, kaj en pluva vetero mi ĉiam estas hejme!" Dirinte tion, la ombro foriris. "Mirinde!" diris la scienculo. Pasis kelke da jaroj, kaj unn tagon la ombro subite denove venis. "Kiel vi fartas?" li demandis. "Ha!" diris la sciencnlo, "mi skribas pri la vero, la belo kaj la bono, sed por tiaj aferoj ĉiu orelo estas surda; mi tute malesperas, ĉar tio min tre doloras." "Mi el nenio faras al mi ĉagrenon!" diris la ombro, "kaj tial mi grasiĝas, kaj ĉi tio devas esti la celo de ĉiu prudenta homo. Vi ĝis nun ankoraŭ ne scias vivi en la mondo. Vi ankoraŭ tute perdos la sanon. Vi devas veturi! Mi en la somero faros veturon, ĉu vi volas min akompani? Mi deziras havi vojkamaradon, - ĉu vi volas kunveturi en karaktero de mia ombro? Ĝi estus por mi granda plezuro havi vin apud mi; mi pagos la koston de la vojaĝo." "Tio estas jam malmodesteco neniam aŭdita!" diris la scienculo. "Laŭ tio, kiel oni ĝin prenas!" diris la ombro. "Vojaĝo redonos al vi la fortojn. Se vi volas esti mia ombro, mi prenos sur min la tutan koston de la vojaĝo." "Jam tro senhonte!" diris la scienculo. "Sed la mondo jam estas tia!" diris la ombro, "kaj tia ĝi restos!" Kaj kun tiuj ĉi vortoj la ombro foriris. La seienculo fartis tute ne bone; zorgoj kaj suferoj lin turmentis, kaj tio, kion li parolis pri la vero kaj bono kaj belo, estis preskaŭ por ĉiuj kiel rozoj por bovo. Fine li efektive malsaniĝis. "Vi aspektas kiel ombro!" diris al li la homoj, kaj teruro atakis la scienculon ĉe tiu ĉi penso. "Vi devas nepre veturi en banlokon!" diris la ombro, kiu venis al li. "Nenio alia restas! Mi vin kunprenos pro malnova konateco. Mi pagos la vojaĝon, kaj vi poste verkos priskribon de la vojaĝo, kaj en la vojaĝo vi penos min amuzi. Mi veturas en banlokon, ĉar mia barbo ne volas kreski kiel ĝi devus, tio ankaŭ estas malsano, kaj barbon oni devas havi! Estu prudenta kaj akceptu mian proponon, ni ja veturos kiel kamaradoj." Kaj ili veturis; la ombro nun estis sinjoro, kaj la sinjoro estis ombro. Ili veturis kune. Sur ĉevalo aŭ sur piedoj ili ĉiam estis kune, flanko ĉe flanko, unu antaŭ aŭ post la alia, laŭ la staro de la suno. <center>🙝🙟</center> La ombro sin tenis ĉiam sur la flanko sinjora, kaj la scienculon tio malmulte ĉagrenis; li havis tre bonan koron kaj estis tre pacema kaj amikema, kaj tial li unu tagon diris al la ombro: "Ĉar ni jam fariĝis vojkamaradoj kaj krom tio ni de la infaneco ĉiam estis kune, ni trinku nun porfratiĝon, kaj ni estu pli familiaraj unu kun la alia." "Vi esprimis vian penson," diris la ombro, kiu nun ja estis efektive la sinjoro; "vi parolis rekte el la koro kaj bonintence, tial mi ankaŭ parolos el la koro kaj egale bonintence. Vi, estante homo instruita, scias tre bone, kiel kaprica estas la naturo, Multaj homoj ne povas tuŝeti malglatan paperon; aliaj per la tuta korpo ektremas, se oni gratas per karbo sur vitro; mi ricevas tian saman senton, se vi parolas al mi familiare; mi sentas min kiel alpremita al la tero, kiel se mi estus denove en mia antaŭa dependeco de vi. Vi vidas, ke tio ne estas fiereco, sed sento. Mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiare, mi mem tamen kun plezuro parolos kun vi senceremonie, kaj tiel mi almenaŭ duone plenumos vian deziron." Kaj de tiu tempo la ombro sinjore paroladis kun sia estinta sinjoro. "Kia malaltiĝo!" pensis la scienculo, "ke mi devas lin respekti kiel sinjoron kaj li kun mi parolas tute senceremonie!" Sed vole-ne-vole li devis konsenti. Ili venis en banlokon, kie troviĝis multaj alilanduloj kaj inter ĉi tiuj unu tre bela reĝidino, kies malsano estis tio, ke ŝi tro bone vidis, kaj ĉi tio estas tre danĝera. Ŝi tuj ekvidis, ke la nova veninto estas tute alia persono ol ĉiuj ceteraj. "Li venis ĉi tien, por rapidigi la kreskon de sia barbo; tiel oni diras, sed mi bone vidas la efektivan kaŭzon de lia veno, - li ne havas ombron." Ŝi estis tre scivola, kaj tial ŝi sur la promenejo tuj komencis paroladon kun la alilanda sinjoro. Estante reĝidino, ŝi ne bezonis fari grandan ceremonion, kaj tial ŝi diris: "Via malsano estas tio, ke vi ne havas ombron!" "Via reĝidina moŝto jam komencis tute saniĝi!" respondis la ombro. "Via konata malsano de tro bona vidado estas perdita; vi saniĝis: mi havas ombron tute neordinaran. Ĉu vi ne vidas la personon, kiu min ĉiam akompanas? Aliaj homoj havas ombron ordinaran, sed mi ne amas aferojn ordinarajn. Kiel oni la vestojn de siaj servistoj faras el pli bona ŝtofo ol oni portas mem, tiel mi donis al mia ombro la formon de homo, kaj, kiel vi vidas, mi eĉ donis al ĝi apartan ombron. Tio estas vere io tre multekosta, sed mi amas vivi alie ol ĉiuj!" "Kiel!" pensis la reĝidino, "ĉu mi efektive saniĝis? Ĉi tiu banloko estas vere por mia malsano la plej helpa! La akvo en nia tempo havas tre mirindajn fortojn. Tamen mi ne forveturos el la banloko, ĉar nun ĉi tie nur fariĝas interese. La alilandulo tre plaĉas al mi. Ke nur lia barbo ne kresku, ĉar tiam li forveturos." Vespere en la granda salono de baloj dancis la reĝidino kun la ombro. Ŝi estis malpeza, sed li estis ankoraŭ pli malpeza; tian dancanton ŝi ankoraŭ neniam havis. Ŝi rakontis al li, el kiu lando ŝi estas, kaj li konis la landon, li tie estis, sed ŝi tiam ne estis en la patrujo. Li rigardis supre kaj malsupre tra la fenestroj kaj vidis multajn aferojn, kaj tial li povis respondi al la reĝidino kaj rakonti al ŝi tiajn aferojn, ke ŝi forte miregis. Li devis estis la plej saĝega homo sur la tuta tero. Ŝi ricevis grandan respekton por lia vasta sciado. Kiam ili post tio denove dancis kune, ŝi enamiĝis je li, kion la ombro bone vidis. Ĉe la sekvanta danco la konfeso de ŝia amo troviĝis jam sur ŝia lango, sed ŝi estis ankoraŭ tiel prudenta, ke ŝi ekpensis pri sia lando kaj regno kaj pri la multo da homoj, kiujn ŝi estis iam regonta. "Saĝa homo li estas!" ŝi diris al si mem, "tio estas bona; kaj li dancas belege, tio ankaŭ estas bona; sed egale grava demando estas, ĉu li estas sufiĉe instruita. Mi provos lin ekzameni." Kaj ŝi komencis proponadi al li demandojn pri la plej malfacilaj aferoj, pri kiuj ŝi mem ne povus respondi; kaj la ombro faris mirigitan mienon. "Ĉi tion vi ne povas respondi!" diris la reĝidino. "Ĉi tion mi sciis ankoraŭ estante en la lernejo!" diris la ombro; "mi pensas, ke ĉi tion eĉ mia ombro tie ĉe la pordo povus respondi." "Via ombro!" ekkriis la reĝidino, "tio estus tre mirinda!" "Mi ne diras certe, ke ĝi povos," diris la ombro, "sed tiel mi supozas, ĉar ĝi ja tiel longe min akompanis kaj aŭdis, mi tiel supozas! Sed permesu, via reĝidina moŝto, sciigi vin, ke ĝi estas tiel fiera kaj volas, ke oni ĝin rigardu kiel homon; ke por teni ĝin en bona humoro, kaj tia ĝi devas esti, por doni bonajn respondojn - oni devas paroli al ĝi tute kiel al homo." "Tia fiereco plaĉas al mi!" diris la reĝidino. Kaj ŝi iris al la instruita homo apud la pordo kaj parolis kun li pri la suno kaj la luno, pri la internaĵo kaj la eksteraĵo de la homo, kaj li respondis saĝe kaj bone. "Kia homo li devas esti, se li havas tian saĝegan ombron!" pensis la reĝidino; "ĝi estus efektiva beno por mia popolo kaj regno, se mi lin elektus por esti mia edzo. Mi tion faros!" La reĝidino kaj la ombro baldaŭ estis pretaj inter si, tamen ĉi tion neniu devis sciiĝi, ĝis ili venos en la landon de la reĝidino, "Neniu, eĉ ne mia ombro!" diris la ombro, kaj ne sen kaŭzo li tion diris. Baldaŭ ili venis en la landon, en kiu la reĝidino regis, kiam ŝi estis hejme, "Aŭskultu, amiko!" diris la ombro al la scienculo, "nun mi fariĝis tiel feliĉa kaj multepova, kiel nur estas eble, tial mi volas ankaŭ por vi fari ion neordinaran. Vi ĉiam loĝos ĉe mi en la palaco, vi veturos kun mi en mia propra reĝa kaleŝo kaj ricevos jaran pagon de centmil oraj moneroj. Por tio vi devas permesi, ke ĉiu kaj ĉio nomu vin ombro. Ne diru, ke vi iam estis homo, kaj unu fojon en la jaro, kiam mi sidos sur la balkono en la lumo de la suno kaj montros min al la popolo, vi devos kuŝi ce miaj piedoj kiel efektiva ombro. Ĉar mi konfesas al vi, mi edziĝos je la reĝidino; ankoraŭ hodiaŭ vespere ni festos la edziĝon." "Ne, tio estas jam tro multe!" diris la scienculo, "tion mi ne volas, tion mi ne faros! Tio estus trompi la tutan landon kune kun la reĝidino! Mi diros ĉion, ke mi estas la homo kaj vi estas nur ombro, kiu portas vestojn de homo!" "Neniu al vi kredos!" diris la ombro. "Estu prudenta, aŭ mi vokos la gardistojn!" "Mi iros rekte al la reĝidino!" diris la scienculo. - "Sed mi iros antaŭe!" ekkriis la ombro, "kaj vi iros en malliberejon!" Kaj tien la scienculo efektive devis iri, ĉar la soldatoj obeis la ombron, sciante, ke la reĝidino volas lin fari ŝia edzo. "Vi tremas?" demandis la reĝidino, kiam la ombro eniris; "ĉu io okazis al vi? ne malsaniĝu hodiaŭ, kiam ni volas vespere festi nian edziĝon." "Al mi okazis la plej terura afero; kiu povas okazi!" diris la ombro; "prezentu al vi - jes, tia malforta kapo de ombro ne povas longe sin teni - prezentu al vi, mia ombro freneziĝis, ĝi diras kaj ripetas, ke ĝi estas la homo kaj mi - prezentu al vi - mi estas ĝia ombro!" "Terure!" ekkriis la reĝidino; "oni ĝin ja enŝlosis?" "Kompreneble! Mi timas, ke ĝi jam neniam ricevos ree la prudenton!" "Malfeliĉa ombro!" rediris la reĝidino, "mi ĝin tre bedaŭras; estus tre bone por ĝi, se oni ĝin liberigus de ĝia malfeliĉa vivo. Se mi bone pripensas, mi trovas, ke estas necese ĝin senbrue tute forigi." "Kvankam tio estus por mi tre dolora!" diris la ombro, "ĉar ĝi estis fidela servanto!" Kaj li ŝajnigis, ke li ĝemas. "Vi havas bonan karakteron!" diris la reĝidino. Vespere la tuta urbo estis feste iluminita, la kanonoj tondris "bum!" kaj la soldatoj faris paradon. La reĝidino kaj la ombro eliris sur la balkonon, por sin montri kaj ankoraŭ unu fojon ricevi la ĝojan kaj tondran "vivu!" de la popolaj amasoj. La instruita homo nenion aŭdis de la tuta ĝoja kriado, ĉar al lia vivo estis farita fino. <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/register/eventyr_e.html Hans Christian Andersen : Fairy tales] – Jean Hershot * [http://hca.gilead.org.il/ Andersen’s Fairy Tales and Stories] [[cs:Nevěrný stín]] [[en:The Shadow]] [[fr:L’Ombre (Andersen-Soldi)]] [[pl:Cień (Andersen, przekł. Niewiadomska)]] [[ru:Тень (Андерсен/Ганзен)]] 1g2q728gyr79ie99e5taon5t9uivmy5 Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/I/Ĉapitro 28 — Malnova domo 0 6061 62924 54042 2022-08-11T03:46:47Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Malnova domo | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 27 — La ombro|Ĉapitro 27 — La ombro]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 29 — Guto da akvo|Ĉapitro 29 — Guto da akvo]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Du'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 28 — Malnova domo'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> En unu flanka strateto staris malnova, tre malnova domo; ĝi havis la aĝon de preskaŭ tricent jaroj. Tion oni povis legi ĉe la balkono, kie la nombro de la jaro estis eltranĉita kune kun tulipoj kaj volvaĵoj ĉe lupolo. Tie troviĝis tutaj versoj an antikva literformo, kaj super ĉiu fenestro en la balkono estis eltranĉita karikatura vizaĝo. Unu etaĝo multe elstaris super la alia, kaj tute sub la tegmento troviĝis plumba defluilo, kiu en sia fluo havis ornamon en formo de kapo de drako. La pluva akvo devis eliri el la buŝo de la drako, ĝi tamen eliradis tra la ventro, ĉar La defluilo havis truon. Ĉiuj aliaj domoj de la strato estis novaj kaj elegantaj, kun grandaj fenestraj vitroj kaj glataj muroj, oni povis hone vidi, ke kun la malnova domo ili volas havi neniajn rilatojn. Ili certe pensis: "Kiel longe ankoraŭ tiu malnova domaĉo staros ĉi tie ĉe la strato kiel spektaklo por ĉiuj? Krom tio la balkonaĵo elstaras tiel forte antaŭen, ke ĉiuj kiuj rigardas el niaj fenestroj, sur tiu flanko ne havas perspektivon. La ŝtuparo laŭ sia larĝeco similas al ŝtuparo de kastelo kaj laŭ sia alteco al ŝtuparo de preĝeja turo. La fera balustrado aspektas kiel la pordo de tomba arkaĵo kaj krom tio ĝi havas ankoraŭ latunajn butonojn. Tio montras malbonan guston!" Ĝuste kontraŭe ĉe la strato ankaŭ staris novaj kaj belaj domoj, kaj ili pensis kiel la aliaj; sed ĉe la fenestro sidis malgranda knabo kun freŝaj ruĝaj vangoj, kun helaj, radiantaj okuloj, kaj al li tiu malnova domo plaĉis plej multe, kiel en la lumo de la suno, tiel ankaŭ en la lumo de la luno. Kaj kiam li rigardis la muron kontraŭe, de kiu defalis la kalko, tiam li povis sidi longe kaj per sia vigla imago prezenti al si la plej strangajn bildojn pri tio, kiel la strato antaŭe kredeble aspektis kun siaj ŝtuparoj, balkonaĵoj kaj pintaj frontonoj, En sia spirito li povis vidi soldatojn kun halebardoj kaj tegmentajn defluilojn, kiuj etendiĝis en formo de drakoj kaj serpentoj. La domo estis tiel bona ĝuo por la okuloj! Tie en la domo loĝis maljuna viro; kiu ĉiam ankoraŭ portis la malnovamodajn ĝisgenuajn pantalonojn, surtuton kun grandaj latunaj butonoj kaj perukon, pri kiu oni povis tuj vidi, ke ĝi estas vera peruko. Ĉiumatene, venadis al li maljuna homo, por ordaranĝi kaj plenumi la irkomisiojn, krom tio la maljuna viro en la ĝisgenuaj pantalonoj estis tute sola en la malnova domo. De tempo al tempo li aliradis al la fenestro kaj elrigardadis, kaj la malgranda knabo kapsalutadis lin, kaj la maljuna viro resalutadis per la kapo. En tia maniero ili antaŭe konatiĝis inter si kaj poste fariĝis amikoj, kvankam ili neniam parolis unu kun la alia, sed tio estis ja ne grava. La malgranda knabo aŭdis, ke liaj gepatroj diris: "La maljuna homo en tiu domo estas tre bonstata, sed li vivas tiel terure solece!" Unu dimanĉon la malgranda knabo envolvis ion en pecon da papero iris malsupren antaŭ la pordon, kaj kiam preteriris la maljuna homo, kiu plenumadis la irkomisiojn, li diris al li: "Aŭskultu, ĉu vi volas alporti ĉi tion de mi al la maljuna homo tie? Mi havas du stanajn soldatojn, ĉi tio estas unu el ili; li havu ĝin, ĉar mi scias, ke li estas tiel tute sola!" La vizago de la maljuna homo subite fariĝis tute gaja, li movetis la kapon kaj forportis la stanan soldaton en la malnovan domon kontraŭe. Baldaŭ de tie venis la demando, ĉu la malgranda knabo ne dezirus mem fari tie viziton. Li ricevis por tio la permeson de siaj gepatroj, kaj tiamaniere li venis en la malnovan domon. La latunaj butonoj ĉe la balustrado de la ŝtuparo brilis multe pli forte ol ordinare; oni povus supozi, ke ili estas frotpurigitaj por la honoro de la vizitanto; kaj ŝajnis, ke la skulptitaj trumpetistoj - ĉar ĉe la pordo troviĝis trumpetistoj - blovas per ĉiuj fortoj, almenaŭ iliaj vangoj aspektis multe pli plenblovitaj ol antaŭe. Ili trumpetis: "Tratteratra! La malgranda knabo venas! Tratteratra!" kaj tiam la pordo malfermiĝis. La tuta koridoro estis pendkovrita per malnovaj portretoj, kavaliroj en armaĵo kaj virinoj en silkaj vestoj. La armaĵoj kraktintis kaj la silkaj vestoj brue susuris! Poste montriĝis ŝtuparo, kiu kondukis multe da ŝtupoj supren, kaj kelke da ŝtupoj malsupren, kaj jen oni staris sur balkono. Ĝi estis tre ruina, ĉie montriĝis grandaj truoj kaj longaj fendoj, el kiuj kreskis herbo kaj folioj, ĉar la tuta balkono kaj la muroj al la flanko de la korto estis kovritaj de tiom multe da herbo, ke ĉio aspektis kiel ĝardeno, kvankam tio estis nur balkono. Tie staris malnovamodaj florpotoj, kiuj prezentis vizaĝojn kun azenaj oreloj; sed la floroj estis tute lasitaj al si mem kaj kreskis sovaĝe. En unu poto troviĝis diantoj, elŝoviĝintaj ĉiuflanken, trunkido apud trunkido, kaj ili sciigadis tute klare: "La aero min karesis, la suno min kisis kaj promesis al mi por dimanĉo malgrandan floron, malgrandan floron por dimanĉo!" De tie oni iris en ĉambron, kies muroj estis kovritaj per porka ledo. Oraj floroj presitaj sur ĝi, prezentis agrablan vidaĵon. „Oritaĵo forviŝiĝas, Porka led' ne detruiĝas!“ parolis la muroj. En la ĉambro staris brakseĝoj kun altaj skulptitaj dorsoj kaj kun brakoj sur ambaŭ flankoj. "Sidiĝu! sidiĝu!" ili parolis. "Ho, kiel krakas en mi interne! Baldaŭ mi kredeble ankaŭ ricevos podagron, kiel la malnova ŝranko! Podagron en la dorso, ho!" Post tio la malgranda knabo eniris en la balkonaĵan ĉambron, en kiu sidis la maljuna viro. "Koran dankon pro la stana soldato, mia malgranda amiko!" diris la maljuna viro, "kaj dankon pro tio, ke vi venis al mi!" "Dank', dank'!" aŭ "Krak', krak'!" ekbruis ĉiuj mebloj; ili estis en tia granda nombro, ke por rigardi la malgrandan knabon, ili unuj al la aliaj preskaŭ baris la vojon. Meze sur la muro pendis portreto de bela juna kaj vivema virino, sed en kostumo de la tempoj de la praavoj, kun pudritaj haroj kaj rigida tola jupo. Ŝi ne diris "dank'" nek "krak'" , sed ŝi rigardis la knabon per tre mildaj okuloj, kaj la knabo tuj demandis la maljunan viron: "Kie vi prenis ŝin?" "De la malnovaĵisto tie!" diris la maljuna viro. "Tie pendas ankoraŭ multe da bildoj; neniu ilin konas aŭ interesiĝas pri ili, ĉar la personoj, kiujn ili prezentas, ĉiuj estas enterigitaj; sed en antaŭlonga tempo mi ĉi tiun konis, nun ŝi estas mortinta kaj jam de duono da jarcento ŝi plu ne ekzistas sur la tero." Sub la portreto pendis en kadro kaj sub vitro velkinta florbukedo; ĝi verŝajne ankaŭ havis la aĝon de duono da jarcento, tiel malnova ĝi aspektis. La pendolo ĉe la granda horloĝo iradis tien kaj reen, la montriloj rondiradis, kaj ĉio en la ĉambro maljuniĝadis ĉiam pli kaj pli, sed la tempo fluis ne rimarkate de ili. "Ĉe mi hejme oni diras," komencis denove la malgranda knabo, "ke vi vivas terure solece!" "Ho," li respopdis, "la malnovaj pensoj kaj ĉio, kion ili vekas en mia animoa venas kaj vizitas min, kaj nun vi ja ankaŭ venis! Mi fartas tre bone!" Li prenis de la breto bildolibron. Kiom! multe oni povis tie vidi! Longaj procesioj, plej strangaj kaleŝoj, kiuj en nia tempo jam de tre longe malaperis sur la stratoj; ludkartoj, sur kiuj la bildoj prezentis soldatojn kaj urbanojn kun flirtantaj standardoj; la bildoj de la tajloroj estis kun tondilo, kiu estis tenata de du leonoj, kaj la bildoj de la botistoj havis ne boton, sed aglon kaj ankoraŭ dukapan, ĉar la botistoj devas ĉion havi tiel, ke ili povu diri: tio estas paro. Ho, kia bildolibro ĝi estis! La muljuna viro iris en la apudan ĉambron, por preni konfitaĵon, pomojn kaj nuksojn; por malgranda knabo tie en la malnova domo tute ne estis malbone. "Mi ne povas elteni!" subite diris la stana soldato, kiu staris sur la komodo; "ĉi tie estas tiel solece kaj malgaje; ne, kiam oni alkutimiĝis al familia vivo, oni tute ne povas alkutimiĝi al la timvekanta silento en ĉi tiu domo! Mi ne povas tion elteni! La tago pasas tiel malrapide kaj la nokto ankoraŭ pli malrapide. Ĉi tie tute ne estas tiel, kiel tie ĉe vi, kie via patro kaj via patrino tiel vigle babilas kaj kie vi kun viaj karaj gafratoj faras tiel belan bruegadon. H0, kiel solece estas ĉe la maljuna viro! Ĉu vi pensas, ke iu donas al li kison? Ĉu vi pensas, ke li ricevas karesajn rigardojn aŭ kristnaskan arbon? Lin atendas ankoraŭ nur malvarma tombo! Mi ne povas tion elteni!" "Vi ne devas prezenti al vi vian situacion en tia nigra koloro!" diris la malgranda knabo; "al mi ŝajnas, ke ĉi tie estas tre bele, des pli ke ĉiuj malnovaj pensoj kaj ĉio, kion ili vekas en la animo de la maljuna viro, venas vizite!" "Sed ilin mi ne vidas kaj ne konas!" diris la stana soldato; "mi ne povas elteni!" "Vi devas!" respondis la malgranda knabo. La maljuna viro aperis nun denove kun plej gaja vizaĝo; kun plej bona konfitaĵo, kun pomoj kaj nuksoj, kaj tial la malgranda knabo plu ne pensis pri la stana soldato. Feliĉa kaj kontentega la malgranda knabo venis hejmen. Tagoj kaj semajnoj pasis de tiu tempo, kaj al la malnova domo kaj el la malnova domo oni amike kapsalutadis sin reciproke; poste la malgranda knabo denove tien venis. La skulptitaj trumpetistoj trumpetis: "Tratteratra! la malgranda knabo venis! tratteratra!" La glavoj kaj armaĵoj sur la portretoj de la prapatroj kraktintis, la silkaj vestoj brue susuris, la porka ledo babilis, kaj la malnovaj ŝeĝoj havis artriton en 1a dorso: "Aj!" Estis tute tiel same, kiel la unuan fojon, ĉar tie, ed tiu domo, unu tago pasadis kiel la alia kaj unu horo kiel la alia. "Mi ne povas elteni!" diris la stana soldalto, "mi ploris per stanto! Ĉi tie estas tro malgaje! Mi preferus iri en militon kaj perdi la manojn kaj la piedojn! Tio almenaŭ estus ŝanĝo. Mi ne povas elteni. Nun mi scias, kion tio signifas, ricevi viziton de siaj malnovaj pensoj kaj de ĉio, kion ili povas veki en la animo. Mi ricevis la viziton de miaj pensoj, kaj vi povas kredi al mi, ke tio por longa tempo ne donas plezuron. En la fino mi estis jam preta malsuprensalti de la komodo. Vin ĉiujn tie en la domo kontraŭe mi vidis tiel klare, kvazaŭ vi efektive estus ĉi tie. Tio estis denove la dimanĉa mateno, kiun vi kredeble ankoraŭ memoras. Vi, infanoj, staris ĉiuj antaŭ la tablo kaj kantis la sanktan kanton; kiun vi kantas ordinare ĉiumatene. Vi staris pie kun kunmetitaj manoj, la patro kaj la patrino estis tiel same en solena spiritstato kaj subite la pordo malfermiĝis, kaj oni enportis la malgrandan fratinon Marion, kiu ne havas ankoraŭ la aĝon de du jaroj kaj ĉiam dancas; kiam ŝi nur aŭdas iaspecan muzikon aŭ kanton. Kvankam oni penis deteni ŝin de tio, ŝi tamen komencis danci, sed ŝi tute ne povis alkonformiĝi al la takto; ĉar la tonoj de la sankta kanto estis tro tirataj. Tial ŝi staris antaŭe sur unu piedeto kaj klinis la kapon tute antaŭen, kaj poste sur la alia piedo denove klinante la kapon tute antaŭen, sed ĉio ĉi tio ne alakordiĝis. Vi ĉiuj staris tre serioze, kvankam tio estis por vi tre malfacila, sed mi interne devis tiel forte ridi, ke mi defalis de la tablo kaj batis al mi tuberon; kiun mi ĝis nun ankoraŭ havas, ĉar estis ne dece, ke mi ridis. Sed la tutaĵo denove pasas antaŭ mi kune kun ĉio, kion mi depost tiam travivis. Tio kredeble estas la malnovaj pensoj kaj tio, kion ili vekas en la animo. Rakontu al mi, ĉu vi dimanĉe ankoraŭ kantas? Rakontu al mi ion pri la malgranda Mario! Kaj kiel fartas mia kamarado, la alia stana soldato? Jes, li estas vere feliĉa! Mi ne povas elteni!" "Vi estas fordonacita!" diris la malgranda knabo; "vi devas resti. Ĉu vi ne povas tion kompreni?" La maljuna viro venis kun kesto, en kiu oni povis vidi multe: tie estis dometoj el kreto kaj skatoloj de balzamo kaj malnovaj kartoj, tiel grandaj kaj tiel oritaj, kiel oni nun neniam vidas plu. La enhavon de granda kestoj oni trarigardis, kaj ankaŭ la fortepianon oni malfermis. La interna flanko de la kovrilo estis ornamita per pejzaĝo, kaj nur raŭke sonis la tonoj, kiujn la maljuna viro eligis; poste li mallaŭte kantetis por si mem iun kanton. "Jes, tion ŝi kantis!" li diris, kaj ĉe tio li movetis la kapon al ŝia portreto, kiun li aĉetis de la malnovaĵisto, kaj hele eklumis ĉe tio la okuloj de la maljuna viro. "Mi volas en militon! Mi volas en militon!" kriis la stana soldato tiel laŭte, kiel li povis, kaj li ĵetis sin rekte sur la plankon. Ha, kie li malaperis! La maljuna viro serĉis, la malgranda knabo serĉis, sed li malaperis kaj li restis malaperinta. "Mi lin jam trovos!" diris la maljunulo, sed li neniam plu lin trovis, la planko havis tro multe da truoj kaj fendoj. La stana soldato falis tra fendon kaj kuŝis nun en nefermita tombo. La tago pasis, la malgranda knabo venis hejmen, kaj semajnoj post semajnoj pasis. La fenestroj forte kovriĝis per glacio. La malgranda knabo devis longe sidi kaj vaporblovi sur la fenestrojn, por ricevi truon, tra kiu li povus rigardi al la malnova domo kontraŭe. Tie la neĝo enpenetris en ĉiujn volvaĵojn kaj surskribojn: la tuta ŝtuparo estis ulnoalte kovrita de neĝo, kvazaŭ neniu loĝus en tiu domo. Tie efektive neniu loĝis, la maljuna viro mortis. Vespere antaŭ la pordo haltis veturilo, kaj sur ĝi oni lin en lia malvasta ĉerko forveturigis en la kamparon, por ripozigi lin tie en lia hereda tombo. Tiel li nun veturis, sed neniu akompanis lin, ĉar ĉiuj liaj amikoj estis jam mortintaj. Nur la malgranda knabo ĉe la preterveturado de la veturilo sendis al ĝi perfingran kison. Kelke da tagoj poste en la malnova domo estis aranĝita aŭkcia vendado. La malgranda knabo vidis el sia fenestro, kiel oni ĉion forportis: la malnovajn kavalirojn kaj la malnovajn sinjorinojn, la florpotojn kun la longaj oreloj, la malnovajn seĝojn kaj la malnovajn ŝrankojn. Ĉio disiĝis, unuj objektoj venis en unujn manojn, aliaj en aliajn manojn. Ŝia portreto, kiun li estis trovinta ĉe la malnovaĵisto, migris returne al la malnovaĵisto, kaj tie ĝi restis por ĉiam, ĉar neniu plu konis la virinon kaj neniu interesiĝis pri la malnova bildo. En la printempo oni detruis la malnovan domon mem, ĉar ĝi estis nur malnova masonaĵo, kiel diris la homoj. El la strato oni povis rigardi rekte en la ĉambron kun la porkledaj tapetoj, kiuj estis deŝiritaj en formo de ĉifonoj; la verdaĵo de la balkono sovaĝe pendis ĉirkaŭ la falantaj traboj. Tiel ĉio tie estis ebenigita kun la tero. "Oni bone faris!" diris la najbaraj domoj. Sur la sama terpeco oni konstruis belan domon kun grandaj fenestroj kaj blankaj glataj muroj, sed en la antaŭa parto, kie estis starinta la malnova domo, oni aranĝis malgrandan ĝardenon, kaj al la najbaraj muroj suprenvolviĝis branĉoj de sovaĝaj vinberoj. La ĝardenon ĉirkaŭis fera krada barilo kun bela pordo, antaŭ kiu la homoj ofte haltadis kaj enrigardadis. Amase balanciĝadis la paseroj sur la vinberbranĉoj kaj babiladis inter si en sia lingvo tiel bone, kiel ili povis, sed ne pri la malnova domo, kiun ili plu ne memoris. Pasis multe da jaroj; el la malgranda knabo fariĝis viro, brava viro, kiu kaŭzadis al siaj gepatroj nur ĝojon. Li vivis kun sia juna edzino ankoraŭ la mielan tempon, kaj li enloĝiĝis kun ŝi en tiu domo, antaŭ kiu troviĝis la ĝardeno. Unu fojon li staris apud ŝi, kiam ŝi plantis simplan kampan floron, kiu plaĉis al ŝi. Ŝi plantis ĝin per sia propa malgranda mano kaj albatis la teron per la fingroj. "Aj!" Kio tio estis? Ŝi pikvundis sin. La pinto elstaris el la mola tero. Tio estis - jes, prezentu al vi! - tio estis la stana soldato, la sama, kiu iam perdiĝis tie ĉe la maljuna viro, iom post iom traglitis tra traboj kaj rubo kaj dum multe da jaroj kuŝis en la tero. La juna virino viŝis la soldaton antaŭe per verda folio kaj poste per sia delikata poŝtuko, de kiu iris tre agrabla bonodoro; la stana soldato havis la impreson kvazaŭ li vekiĝis el profunda sveno. "Montru lin al mi!" diris, la juna viro, ridis kaj balancis la kapon. "La sama li kredeble certe ne estas, sed li rememorigas al mi historion, kiun mi havis kun stana soldato, kiam mi estis ankoraŭ malgranda knabo!" Kaj li rakontis al sia edzino pri la malnova domo kaj la maljuna viro kaj pri la stana soldato, kiun li sendis al tiu, ĉar li estis tiel terure sola. Li rakontis tion tiel klarbilde, kvazaŭ tio okazus nun antaŭ iliaj okuloj, tiel ke ĉe la juna virino aperis en la okuloj larmoj pri malnova domo kaj la maljuna viro. "Estas tamen eble, ke tio estas la sama stana soldato!" ŝi diris, "Mi konservos lin kaj konservos ankaŭ en la memoro ĉion, kion vi rakontis al mi. Sed la tombon de la maljuna viro vi devas montri al mi!" "Nu ĝin mi ne konas," li diris, "kaj neniu ĝin konas! Ĉiuj liaj amikoj estis mortintaj, neniu lin flegis, kaj mi estis ja malgranda knabo." "Kiel terure sola li kredeble estis!" ŝi ekkriis. "Terure sola!" diris la stana soldato, "tamen estas tre bele, se oni ne estas forgesita!" "Tre bele!" diris io tute apude de ili, sed krom la stana soldato neniu vidis, ke tio estis ĉifono de la porkleda tapeto. Sian tutan oritaĵon ĝi perdis, ĝi aspektis kiel malseka tero, sed sian opinion ĝi tamen konservis kaj esprimis ĝin: „Oritaĵo forviŝiĝas, Porka led' ne detruiĝas!“ Sed la stana soldato tion ne kredis. <center>🙝🙟</center> == Veja também == * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/register/eventyr_e.html Hans Christian Andersen : Fairy tales] – Jean Hershot * [http://hca.gilead.org.il/ Andersen’s Fairy Tales and Stories] [[cs:O starodávném domku]] [[en:The Old House]] [[eo:Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 28 — Malnova domo] [[fr:La Vieille Maison (Andersen-Soldi)]] [[pl:Stary dom (Andersen, przekł. Mirandola)]] [[ru:Старый дом (Андерсен/Ганзен)]] [[eo:Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 28 — Malnova domo] 7wr5yrb1ljgehemmpb7u7ain7x7nj9r Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/I/Ĉapitro 29 — Guto da akvo 0 6062 62925 54043 2022-08-11T03:46:59Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Guto da akvo | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 28 — Malnova domo|Ĉapitro 28 — Malnova domo]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 1 — Historio de unu patrino| Ĉapitro 1 — Historio de unu patrino]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Du'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 29 — Guto da akvo'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> Vi certe ja konas grandigan vitron, rondan vitron, kiu ĉion faras centoble pli granda ol ĝi estas en efektiveco? Se oni ĝin prenas kaj tenas antaŭ la okulo kaj rigardas tra ĝi akvoguton el la lageto, tiam oni vidas pli ol milon da strangaj bestetoj, kiujn oni ordinare neniam vidas en la akvo, sed kiuj vere kaj efektive tie troviĝas. Tio aspektas preskaŭ kiel tuta telero plena de kraboj, kiuj rampas unuj sur kaj inter la aliaj kaj estas tiel manĝegemaj, ke ili deŝiras unuj al la aliaj la manojn kaj piedojn, angulojn kaj rondojn, kaj malgraŭ tio ili estas siamaniere gajaj kaj viglaj. Nu, estis iam homo, kiun ĉiuj nomis Juko-Piko, tiel li estis nomata. Li ĉiam volis el ĉio havi la plej bonan, kaj se li ne povis tion havi simple, li prenis ĝin per sorĉado. Jen li sidas unu tagon kaj tenas sian grandigan vitron antaŭ la okulo kaj rigardas akvoguton, kiun li prenis el strata marĉeto. Ha, kia baraktado tie estis! Ĉiuj miloj da infuzorioj baraktadis, saltadis, ĉirkaŭŝiradis kaj manĝadis unu la alian. "Sed tio estas ja tute abomeninda!" ekkriis la maljuna Juko-Piko; "ĉu oni ne povas admoni ilin, ke ili vivu inter si en paco kaj trankvileco, kaj aranĝi, ke neniu el ili miksu sin en la aferojn de la aliaj!" Li pensis kaj pensis, sed li ne trovis rimedon, kaj tial li devis sorĉi. "Mi devas doni al ili koloron, por ke ili fariĝu rekoneblaj!" li diris, kaj li enverŝetis tre malgrandan guton da ruĝvinsimila fluidaĵo en la akvoguton, sed tio estis plej bonspeca sango de sorĉistino. Tiam ĉiuj tiuj strangaj bestetoj en sia tuta korpo fariĝis rozkololraj; la guto ricevis la aspekton de tuta urbo, sur kies stratoj svarmis nudaj sovaĝaj homoj. "Kion vi tie havas?" demandis alia maljuna sorĉisto, kiu ne havis nomon, en kio ĝuste konsistis lia bontoneco. "Se vi povos diveni, kio tio estas," respondis Juko-Piko, "tiam mi ĝin donacos al vi; sed oni ne povas tion facile diveni, se oni tion ne scias!" La sorĉisto, kiu ne havis nomon ekrigardis tra la grandiga vitro. Tio aspektis efektive kiel granda urbo, en kiu ĉiuj homoj kuradis sen vestoj. Estis terure, sed ankoraŭ pli terure estis vidi, kiel unu puŝas kaj frapas la alian, kiel ili reciproke sin pinĉas kaj tiras, mordas kaj ŝiras. Kio estis malsupre, flugis supren, kio estis supre, falis malsupren. "vidu, vidu! Lia kruro estas pli longa ol mia! Baf! Ĝin for!" Jen estas unu, kiu havas malgrandan elkreskaĵon malantaŭ la orelo, malgrandan senkulpan elkreskaĵon, sed ĝi doloras lin, kaj tial ĝi plu ne doloru. Kaj li ekhakis lin kaj ŝiris lin kaj formanĝis lin pro la malgranda elkreskaĵo. Jen unu sidis silente kiel juna knabino kaj deziris nur, ke oni lasu lin en trankvilo kaj paco. Sed la juna knabino nepre devis eliri, kaj ili tiris ŝin kaj disŝiris ŝin kaj formanĝis ŝin. "Tio estas tre amuza!" diris la sorĉisto. "Jes, sed kio tio estas laŭ via opinio?" demandis Juko-Piko. "Ĉu vi povas tion diveni?" "Tion oni vidas ja klare!" diris la alia. "Tio estas Kopenhago aŭ ia alia granda urbo, ili ja ĉiuj estas egalaj unu al la alia. Granda urbo tio estas!" "Tio estas akvo el strata marĉeto!" diris Juko-Piko. <center>🙝🙟</center> == Veja também == * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/register/eventyr_e.html Hans Christian Andersen : Fairy tales] – Jean Hershot * [http://hca.gilead.org.il/ Andersen’s Fairy Tales and Stories] [[cs:Kapka vody]] [[en:The Drop of Water]] [[ru:Капля воды (Андерсен/Ганзен)]] 8hp16t0efm4pzfr61o7lpmwyef72vtw Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 1 — Historio de unu patrino 0 6063 62938 54080 2022-08-11T03:50:30Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Historio de unu patrino | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 29 — Guto da akvo|Ĉapitro 29 — Guto da akvo]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 2 — Kolumo|Ĉapitro 2 — Kolumo]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 1 — Historio de unu patrino'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> Ĉi tie en nia lando la plej granda verda folio certe estas la folio. de lapo. Se oni tenas ĝin antaŭ sia korpo, ĝi povas perfekte servi kiel antaŭtuko, kaj se oni metas ĝin sur la kapon, ĝi en pluva vetero faras tiajn samajn servojn kiel pluvombrelo, ĉar ĝi estas terure granda. Neniam lapo kreskas sola, ne, kie unu kreskas, tie kreskas ankaŭ aliaj; ĝi estas io belega, kaj la tuta belegaĵo estas mangaĵo por limakoj. La grandaj blankaj limakoj, kiuj en la antikvaj tempoj prezentis amatan manĝaĵon. de altklasaj homoj kaj ankoraŭ nun en Italujo estas rigardataj kiel plezure uzata fasta manĝaĵo, bone laboris sur la lapoj kaj diris: "He, kiel bongusta ĝi estas!" ĉar ili rigardis ĝin kiel la plej bongustan manĝajon; ili vivis de folioj de lapoj, kaj por tio la lapoj estis semataj. La afero estis en proksimeco de malnova kavalira bieno; kie oni plu, ne manĝis limakojn kaj kie ili tute elmortis; la lapoj tamen ne elmortis, ili kreskis kaj kreskis sur ĉiuj vojetoj kaj bedoj, oni tute plu ne povis helpi al si kontraŭ ili, tie estis vera arbaro da lapoj. Tie aŭ alie staris sola pomarbo aŭ prunarbo, sen tio oni neniam povus suspekti, ke tio estas ĝardeno. Ĉie estis lapoj, kaj tie loĝis la du lastaj tre maljunaj limakoj. Kian aĝon ili havis, ili mem ne sciis, sed ili ankoraŭ tre bone memoris, ke estis iam multe pli da ili, ke ili devenas el familio, kiu enmigris el fremdaj landoj, kaj ke por ili kaj por iliaj samgentanoj estis plantita la tuta arbaro. Ekstere de la arbaro ili neniam estis; tamen al ili ne estis nesciate, ke en la mondo troviĝas ankoraŭ io alia, kio estas nomata kavalira bieno. Tie supre oni estas kuirata, de kio oni fariĝas nigra, kaj poste oni estas metata sur arĝentan pladon; sed kio okazas plue, tion ili ne sciis. Cetere, kion tio signifas, esti kuirata kaj kuŝi sur arĝenta plado, tion ili ne povis prezenti al si, sed ia neklara sento diris al ili, ke tio kredeble estas io belega kaj tre honora. Nek la majskaraboj, nek la bufoj aŭ lumbrikoj, kiujn ili demandis pri tio, povis doni al ili informon pri tio, neniu el ili estis kuirita aŭ kuŝis sur arĝenta plado. La maljunaj blankaj limakoj estis la plej honorindaj en la mondo, kiel ili tre bone sciis; nur por ili ekzistis la arbaro, kaj la kavalira bieno ekzistis por tio, ke ili povu esti kuirataj kaj metataj sur arĝentan pladon. Ili vivis nun tre solece kaj feliĉa, kaj ĉar ili ne havis infanojn, tial ili adoptis malgrandan simplan limakon, kiun ili edukis kiel sian propran infanon. La etulo tamen ne volis kreski, ĉar ĝi estis de tro malalta deveno. Sed la maljunaj limakoj, precipe la patrino, opiniis, ke ili tamen rimarkas ian pligrandiĝon, kaj la patrino petis la patron, ke se li ne povas vidi, li pripalpu la malgrandan konkon de la limako, kaj li pripalpis kaj trovis, ke la patrino estas prava. Unu tagon estis forta pluvo. "Aŭskultu, kiel sur la lapoj frapas kaj plaŭdas!" diris la limako-patro. "Jen venas jam gufoj!" diris la limako-patrino. "Ili jam kuras malsupren laŭlonge de la trunko! Vi vidos, kiel malseke ĉi tie fariĝos. Mi estas tre ĝoja, ke ni posedas nian bonan domon kaj la etulo ankaŭ havas sian. Pri ni estas kompreneble pli bone zorgite ol pri ĉiuj ceteraj kreitaĵoj, kaj el tio oni povas vidi, ke al ni apartenas la regado en la mondo! De la momento de nia naskiĝo ni posedas domon, kaj la lapa arbaro estas plantita por ni! Mi volus nur scii, kiel malproksime ĝi etendiĝas kaj kio estas ekstere de ĝi!" "Ekstere estas nenio!" diris la limako-patro. "Pli bone ol ĉe ni nenie povas esti, kaj mi havas nenion por deziri!" "Jes," diris la patrino, "mi volus veni en la kavaliran bienon, esti kuirata kaj metata sur arĝentan pladon; tio estis la sorto de ĉiuj niaj prapatroj, kaj vi povas kredi al mi, ke tio enhavas en si ion tute eksterordinaran!" "La kastelo eble ruiniĝis," diris la limako-patro, "aŭ la lapa arbaro superkreskis ĝin tiel, ke la homoj ne povas plu eliri. Oni ankaŭ tute ne bezonas rapidi, sed tio estas jam via naturo, vi ĉiam rapidas tiel terure, kaj la etulo ankaŭ jam komencas tiel agi. En la daŭro de tri tagoj li ja suprenrampis la trunkon; mi ricevas kapturnon, kiam mi nur suprenrigardas al li!" "Ne insultu!" diris la limako-patrino, "li rampas tiel singarde, li certe ankoraŭ havigos al ni ĝojon; ni havas ja nenion alian, por kio ni povus vivi! Sed ĉu vi pensis jam pri tio, kie ni prenos por li edzinon? Ĉu vi ne opinias, ke malproksime, malproksime en la lapa arbaro troviĝas ankoraŭ iu el nia speco?" "Nigraj limakoj, mi opinias, kredeble troviĝas en granda kvanto," diris la maljunulo, "nigraj limakoj sen domo, sed ili malgraŭ sia sintrotakseco apartenas al la simpla popolo. Ni tamen povas komisii tion al la formikoj; ili kuradas tien kaj reen, kvazaŭ ili havus ian laboron; ili certe scias pri ia edzino por nia limaketo!" "Vere, mi scias pri unu plej bela!" diris unu formiko; "sed mi timas, ke oni ne povos tion aranĝi, ĉar la afero koncernas reĝidinon!" "Tio ne malhelpas!" diris la gemaljunuloj. "Ĉu ŝi havas domon?" "Ŝi havas palacon!" diris la formiko, "la plej belan formikan palacon kun sepcent koridoroj." "Ne, mi tre dankas!" diris la limako-patrino, "ni ne volas, ke nia filo iru en formikan amason! Se vi scias nenion pli bonan, tiam ni nin turnos al la blankaj kuloj; ili flugadas malproksimen en pluvo kaj en suna lumo, kaj ili konas la lapan arbaron de interne kaj de ekstere!" "Ni havas edzinon por li!" diris la kuloj. "Cent homajn paŝojn de ĉi tie sidas sur grosarbetaĵo malgranda limakino kun domo; ŝi staras en la vivo tute sole, kaj ŝi havas sufiĉan aĝon, por edziniĝi. Estas nur cent homaj paŝoj de ĉi tie!" "Bone, ŝi venu al li!" diris la gemaljunuloj; "li havas lapan arbaron, kaj ŝi havas nur unu arbetaĵon!" Kaj oni venigis la malgrandan limakan fraŭlinon. Pasis ok tagpoj ĝis ĝia alveno, sed tio ĝuste estis la plej eminenta; per tio ŝi pruvis, ke en ŝi fluas vera limaka sango. Post tio oni aranĝis la edziĝan feston. Ses lampiroj lumis tiel bone, kiel ili povis; krom tio la soleno pasis tute silente, ĉar la maljunaj limakoj ne povis toleri bruon kaj gajecon. Sed anstataŭe la limako-patrino faris belan parolon; la patro ne povis; li estis tro emociita; kaj poste ili transdonis al ili kiel heredaĵon la tutan lapan arbaron kaj ripetis tion, kion ili ĉiam diradis, ke tiu arbaro estas la plej bona aĵo en la mondo, kaj ke ke ili vivos honeste kaj estiminde kaj multobliĝos; tiam ili kaj iliaj infanoj iam venos en la palacon, estos kuirataj ĝisnigre kaj metataj sur arĝentan pladon. Post la fino de la parolo la gemaljunuloj rampis en siajn domojn kaj neniam plu elvenis; ili dormis. La juna limaka paro regis en la arbaro kaj ricevis grandnombran idaron, sed neniam oni ilin kuiris kaj neniam oni ilin metis sur arĝentan pladon; kaj de tio ili konkludis ke la palaco disfalis kaj ĉiuj homoj en la mondo mortis; kaj ĉar neniu al ili kontraŭparolis, tio kompreneble estis rigardata kiel veraĵo. La pluvo frapadis la lapajn foliojn, por fari al ili tamburan muzikon, la suno lumadis, por aranĝi por ili en la lapa arbaro maron da lumo, kaj ili estis tre feliĉaj, kaj la tuta familio sentis sin feliĉa, kaj tia ĝi efektive estis. <center>🙝🙟</center> == Veja também == * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/register/eventyr_e.html Hans Christian Andersen : Fairy tales] – Jean Hershot * [http://hca.gilead.org.il/ Andersen’s Fairy Tales and Stories] * [[Fabeloj de Andersen/Rakonto pri patrino|Rakonto pri patrino]] [[ca:Història d'una mare]] [[cs:Matka (Andersen)]] [[cs:Povídka o matce]] [[en:Fairy tales of Andersen (Paull)/The Story of a Mother]] [[it:Quaranta novelle/Storia di una mamma]] [[pl:Matka (Andersen, przekł. Niewiadomska)]] [[pl:Opowieść o matce]] [[ru:История одной матери (Андерсен/Ганзен)]] 2b5grvn33f62qqtt3i9uwh8f67onfvp Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 12 — Estas tute certe 0 6146 62937 54072 2022-08-11T03:50:21Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Estas tute certe | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 11 — En la lasta tago|Ĉapitro 11 — En la lasta tago]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 13 —Cigna nesto|Ĉapitro 13 — Cigna nesto]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 12 — Estas tute certe'''</big></center> {{multicol}}<div class="prose"><div style="text-align:justify"> "Ĝi estas tute terura historio!" diris unu kokino sur la kontraŭa flanko de la vilaĝo, kie la historio tute ne okazis. "Ĝi estas terura historio tie en la kokinejo! Mi timus hodiaŭ nokte dormi sola. Estas bone, ke ni estas en la stalo en granda amaso." Kaj ŝi rakontis! tiel, ke al la aliaj kokinoj hirtiĝis la plumoj kaj la koko mallevis la kreston. Estas tute certe! Sed ni komencu de la komenco, kaj ĉi tiu okazis en kokinejo sur la alia flanko de la vilaĝo. La suno malleviĝis, kaj la kokinoj flugis supren; unu el la kokinoj, kiu havis blankajn plumojn kaj mallongajn piedojn, metis siajn laŭprogramajn ovojn, kaj kiel kokino ĝi en ĉiu rilato estis respektinda. Kiam ĝi okupis sian ŝtupeton, ĝi purigis sin per la beko kaj perdis ĉe tio unu plumon. "Ĝi estas for!" ĝi diris; "ju pli mi min purigas, des pli bela mi fariĝas ankoraŭ!" Tion ĝi diris ŝerce, ĉar inter la kokinoj ĝi estis konata pro sia gaja humoro, sed cetere ĝi estis, kiel ni diris, tre respektinda; kaj ĝi endormiĝis. Ĉirkaŭe regis mallumo, unu kokino sidis apud la alia, kaj tiu, kiu sidis plej proksime de ĝi, ne dormis. Ĝi aŭdis kaj samtempe ne aŭdis, kiel oni ja devas agi en ĉi tiu mondo, se oni volas konservi komfortan trankvilecon. Tamen ĝi ne povis deteni sin, por ne diri al sia alia najbarino: "Ĉu vi aŭdis, kion oni diris ĉi tie? Mi neniun nomas, sed ĉi tie troviĝas unu kokino, kiu volas senplumiĝi, por bele aspekti; se mi estus koko, mi ĝin malestimus." Ĝuste super la kokinoj sidis la strigino kaj la striginedzo kaj la striginidoj; ĉiuj membroj de tiu familio havis akrajn orelojn, ili aŭdis ĉiun vorton, kiun diris la najbara kokino, kaj ili ruladis siajn okulojn, kaj la strigino-patrino ventumadis ilin per siaj flugiloj. "Ne aŭskultu; vi tamen ja aŭdis, kion oni tie diris? Mi aŭdis tion per miaj propraj oreloj, kaj oni vere devas multe aŭdi, antaŭ ol oni ilin perdas. Tie troviĝas kokino, kiu tiagrade forgesis, kio konvenas por kokino, ke ĝi sidas kaj elŝiras al si ĉiujn plumojn, kaj permesas al la koko tion rigardi!" "Prenez garde aŭ en fants!" diris la strigo-patro, "tio ne estas taŭga por infanoj!" "Sed mi rakontos tion al la strigo, kiu loĝas kontraŭe! Ĝi estas tiel respektinda strigino!" Kaj la patrino forflugis. "Hu-hu, hu-hu!" ili ambaŭ trumpetis, kaj ĝuste al la kolomboj en la kolombejon. "Ĉu vi aŭdis? Ĉu vi aŭdis? Hu-hu! tie troviĝas kokino, kiu por la koko elŝiris al si ĉiujn plumojn! Ĝi mortos de malvarmo, se ĝi ne estas jam mortinta! Hu-hu!" "Kie? Kie?" pepis la kolomboj. "Sur la kontraŭa korto! Mi tion preskaŭ mem vidis. Estas en efektiveco ne konvene tion rakonti, sed estas tute certe!" "Kredu, kredu ĉiun vorton!" diris la kolomboj kaj pepis tion malsupren en sian kokinejon. "Tie troviĝas kokino, kelkaj eĉ diras, ke du kokinoj, kiuj elŝiris al si ĉiujn plumojn, por ne aspekti kiel la aliaj kaj por altiri al si per tio la atenton de la koko. Tio estas riska afero, oni povas malvarmumi kaj morti de febro, kaj ili ambaŭ mortis!" "Vekiĝu! Vekiĝu!" kriis la koko kaj flugis sur la barilon; la dormo ankoraŭ estis en ĝiaj okuloj, sed malgraŭ tio ĝi kriis: "Tie tri kokinoj mortis pro malfeliĉa amo al koko; ili elŝiris al si ĉiujn plumojn. Ĝi estas malbela historio, mi ne volas konservi ĝin por mi, kurigu ĝin pluen!" "Kurigu ĝin pluen!" fajfis la vespertoj, kaj la kokinoj kriis, kaj la kokoj kriis: "Kurigu ĝin pluen! Kurigu ĝin pluen!" Kaj tiamaniere la historio rondiris de kokinejo al kokinejo kaj fine atingis tiun lokon, de kiu ĝi komence eliris. "Kvin kokinoj," oni diris, "elŝiris al si ĉiujn plumojn, por montri, kiu pro amo al la koko plej multe malgrasiĝis, kaj poste ili hakis sin reciproke ĝis sango kaj falis senvive, kaŭzante malhonoron kaj honton al sia familio kaj grandan perdon al sia posedanto." La kokino, kiu perdis la elliberiĝintan malgrandan plumon, kompreneble ne rekonis en tio sian propran historion, kaj ĉar ĝi estis respektinda kokino, ĝi diris: "Mi malestimas tiun kokinon, sed bedaŭrinde ekzistas multaj tiaspecaj! Pri tio oni ne devas silenti, kaj mi faros, kion mi povos, ke la historio venu en la gazeton, por ke la tuta mondo tion eksciu. Tion la kokinoj meritis, kaj ankaŭ ilia familio!" Kaj tio venis en la gazeton kaj oni ĝin presis, kaj estas tute certe: el malgranda plumo povas fariĝi kvin kokinoj. <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [[:w:Angla lingvo|(en)]] [http://hca.gilead.org.il/no_doubt.html There is no doubt about it!] * [[:w:Angla lingvo|(en)]] [http://www.andersenstories.com/en/andersen_fairy-tales/there_is_no_doubt_about_it There is no doubt about it!] sm6le0mg5pko84fulcl73mdp3x0526u Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 13 —Cigna nesto 0 6147 62936 54073 2022-08-11T03:50:06Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Cigna nesto | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 12 — Estas tute certe| Ĉapitro 12 — Estas tute certe]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 14 — Bona humoro|Ĉapitro 14 — Bona humoro]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 13 —Cigna nesto'''</big></center> {{multicol}}<div class="prose"><div style="text-align:justify"> Inter la Orienta maro kaj la Norda kuŝas malnova cigna nesto, kiu estas nomata Danujo. En ĝi naskiĝis kaj naskiĝas cignoj, kies nomoj neniam ĉesos esti famaj. En la antikva tempo de ĉi tie flugis popolo da cignoj trans la Alpojn sur la verdan ebenaĵon de Milano, kie oni povis belege loĝi. La popolo da cignoj estis nomata Longobardoj. Alia grupo kun brilantaj plumoj kaj fidelecaj okuloj ekloĝis en Bizantio, sidiĝis ĉirkaŭ la imperiestra trono kaj etendis siajn larĝajn flugilojn, por ĝin ŝirmi. Ĝi ricevis la nomon Varengoj. De la bordoj de Francujo eksonis krio de timego antaŭ la sangaj cignoj, kiuj aperis el la nordo kun fajro sub la flugiloj, kaj la popolo preĝis: "Savu nin, ho Dio, kontraŭ la sovaĝaj Normandoj!" Sur la lukse verda herbotero de Anglujo, sur la libera bordo, staris la Dana cigno kun la triobla reĝa krono sur la kapo kaj etendis sian sceptron super la landon. Genue ĵetis sin la idolanoj sur la bordo de Pomerio, kiam venis la Danaj cignoj kun la standardo de la kruco kaj kun eltirita glavo. Tio estis en tempo tre antikva, vi diras. Sed ankaŭ pli proksime al nia tempo oni vidis potencajn cignojn, kiuj elflugis el la nesto. Radio de fulmo disigis la aeron, radio de fulmo prilumis la landojn de la mondo, la cigno dispelis per la fortaj batoj de siaj flugiloj la krepuskan nebulon, kaj la stela ĉielo montriĝis pli klare; estis tiel, kvazaŭ ĝi pli alproksimiĝis al la tero; tio estis la cigno Tycho Brahe. "Jes, tiam!" vi diras, "sed nun en niaj tagoj!" Nun ni vidis cignon post cigno, kiuj montriĝis en majesta flugado. Unu el ili glitigis siajn flugilojn sur la kordoj de la ora harpo, kaj sonado aŭdiĝis tra la nordo, la rokoj de Norvegujo leviĝis pli alten en la sunlumo de la tempo antikva; oni aŭdis bruon en la pinaroj kaj betularoj. La dioj, herooj kaj noblaj virinoj de la nordo montriĝis en la profunda malluma interno de la arbaroj. Ni vidis, kiel unu cigno frapis per siaj flugiloj la marmoran rokon, tie ke ĝi rompiĝis, kaj la belaj bildoj, kiuj ĝis tiam ligite kuŝis en la ŝtono, eliris en la lumon de la tago, kaj la homoj ĉirkaŭe en la lando levis siajn kapojn, por rigardi tiujn potencajn bildojn. Ni vidis, kiel tria cigno ŝpinis la pensfadenon, kiu nun kuras de lando al lando ĉirkaŭ la tuta tero, tiel ke la vorto flugas tra la landoj kun rapideco de fulmo. Dio amas la malnovan cignan nestan inter la Orienta maro kaj la Norda. Venu tra la aero potencaj birdoj, por ĝin detrui; "tio ne fariĝos!" Eĉ la senplumaj birdidoj stariĝas en rondo ĉirkaŭ la rondo de la nesto, ni tion vidis, ili lasas al si haki la junan bruston, ke ĝia sango fluas, ili batas per la beko kaj la ungegoj. Jarcentoj pasos super ĝi, el la nesto elflugos cignoj, ili estos vidataj kaj aŭdataj ĉirkaŭe en la mondo, antaŭ ol venos la tempo, kiam oni povos diri kun vereco: "Tio estas la lasta cigno, la lasta kanto el la cigna nesto." <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://hca.gilead.org.il/swans_ne.html The Swan’s Nest] - angle 77zw3du0lgoguqvnkn4vva29yswplsb Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 14 — Bona humoro 0 6148 62935 54074 2022-08-11T03:49:57Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Bona humoro | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 13 —Cigna nesto|Ĉapitro 13 —Cigna nesto]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 15 — Kora sufero| Ĉapitro 15 — Kora sufero]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 14 — Bona humoro'''</big></center> {{multicol}}<div class="prose"><div style="text-align:justify"> De mia patro mi ricevis la plej bonan heredaĵon, bonan humoron. Kaj kiu estis mia patro? Nu, tio koncerne la humoron havas kun ĝi nenian rilaton! Li estis vigla kaj bone nutrita, grasa kaj ronda, la ekstero kaj lia interno estis en plena kontrasto kun lia profesio. Kaj kia estis lia profesio, lia situacio en la socio? Nu, se tio tuj en la komenco de la libro estus skribita kaj presita, tiam verŝajne kelkaj legantoj metus la libron flanken kaj dirus: "tio aspektas por mi tro teruraĵe, kun io simila mi volas havi nenian aferon." Kaj tamen mia patro estis nek senfeligisto, nek ekzekutisto, kontraŭe, lia profesio metadis lin ofte en la antaŭon de la plej respektindaj homoj de la urbo, kaj tiam li okupadis tiun lokon kun plena rajto kaj plena kompetenteco, li devis esti la unua antaŭ la episkopo, antaŭ la plej pursangaj princoj, ― kaj li efektive estis la unua ― li estis koĉero de funebra veturilo! Nu, mi ĝin diris! Kaj tion mi povas diri, ke kiam oni vidis mian patron sidantan tie supre antaŭ la omnibuso de la morto, en lia longa kaj larĝa nigra mantelo kaj kun la nigrafranĝa triangula ĉapelo sur la kapo, kaj kiam oni samtempe vidis lian vizaĝon, kiu estis vigla, ronda kaj gaja, kiel oni pentras la sunon, tiam oni ne povis pensi pri funebro kaj tombo. Tiu vizaĝo parolis: "Ne estas grave, estas multe pli bone, ol kiel oni pensas!" Nu, de li mi havas mian bonan humoron kaj la kutimon ofte iradi sur la tombejon; kaj tio estas tre interesa, se oni nur venas tien kun bona humoro, ― kaj krom tio mi abonas la Gazeton de Anoncoj, kiel li ankaŭ faris. Mi ne estas plu tre juna, ― mi havas nek edzinon, nek infanojn; nek bibliotekon, sed ― kiel mi diris ― mi abonas la Gazeton de Anoncoj, tio sufiĉas al mi, tio estas por mi la plej bona gazeto, kaj tia ĝi estis ankaŭ por mia patro; ĝi alportas utilon kaj enhavas ĉion, kion homo bezonas scii: kiu predikas en la preĝejoj, kaj kiu predikas en la novaj libroj; kie oni povas ricevi domojn, servistojn, vestojn kaj nutraĵojn, kiu disvendas kaj kiu forlasas la mondon; kaj krom tio oni tie legas tiom multe pri bonfarado kaj tiom multe da senkulpaj versoj; tie oni legas proponojn pri edziĝo kaj pri interkunveno, kiuj estas akceptataj aŭ malakceptataj! Ĉio estas simpla kaj natura! Vere, se oni abonas la Gazeton de Anoncoj, oni povas vivi feliĉe kaj ankaŭ lasi sin enterigi, ― kaj tiam oni ĉe la fino de sia vivo havas tiom multe da papero, ke oni povas tre mole ripozi sur ĝi, se oni ne amas ripozi sur rabotaĵo. La Gazeto de Anoncoj kaj la tombejo estas kaj ĉiam estis miaj plej spiritvekaj ekskursoj, miaj du plej efikaj banlokoj por la bona humoro. La Gazeto de Anoncoj estas havebla por ĉiuj; sed akompanu min sur la tombejon, ni tien iru, kiam la suno lumas kaj la arboj estas verdaj; ni trapaŝu inter la tomboj! Ĉiu el ili similas al fermita libro kun la dorso supren, oni povas legi la titolon, kiu diras, kion la libro enhavas, kaj tamen nenion diras; sed mi havas informojn, mi havas informojn, akiritajn de mia patro kaj de mi mem. Ili troviĝas en mia tombolibro, kaj tio estas libro, kiun mi mem aranĝis al mi por utilo kaj plezuro. Tie ili ĉiuj troviĝas kaj ankoraŭ iom pli! Jen ni estas sur la tombejo. Ĉi tie, post la blanke farbita ligna kradaĵo, kie iam interne staris rozarbeto, ― nun ĝi plu ne ĉi estas, sed iom da vinko el la tombo de la najbaro etendas ĉi tien sian fingron, por tamen iom ornami la lokon, ― ĉi tie tombokuŝas tre malfeliĉa homo, kaj tamen, kiam li vivis, li estis bonstata, havis bonan porvivaĵon kaj eĉ iom pli, sed li tro prenadis al la koro la mondon, t, e. la arton. Kiam li vespere sidis en la teatro, por ĝui plenanime, li perdadis ĉian spiritan ekvilibron, se la maŝinisto faris eĉ la plej malgrandan eraron, se li faris tro helan lumon malantaŭ la disko de la luno, aŭ se sur insulo en la Sundo montriĝis palmo, aŭ kakto en Tirolo, aŭ fagarbaroj alte supre en Norvegujo. Ĉu tio ne estas tute indiferenta? Kiu pensas pri tiaspecaj aferoj? Ĝi estas ja nur teatraĵo, kiu devas nin amuzi. Jen la publiko aplaŭdis tro multe, jen ĝi aplaŭdis tro malmulte. "Ĝi estas malseka ligno," li diradis, "ĝi hodiaŭ vespere ne volas bruli." Li ĉirkaŭdirektis siajn okulojn sur la publikon, por vidi, kiaspecaj homoj tie troviĝas, kaj kun teruro li rimarkis, ke ili ridas tute malĝuste, ridas en tiaj lokoj, kie estis nenio ridinda, kaj pro tio li koleris kaj suferis kaj estis malfeliĉa homo, kaj nun li estas en la tombo. Ĉi tie tombokuŝas tre feliĉa homo, mi volas diri altklasa homo, de alta deveno, kaj tio estis lia feliĉo, ĉar alie el li neniam io fariĝus; sed ĉio en la naturo estas tiel saĝe aranĝita, ke estas plezuro pensi pri tio. Liaj vestoj estis broditaj antaŭe kaj malantaŭe, kaj li ludis en la salono tian rolon, kian ludas multekosta tirilo de sonorilo, kiu ĉiam havas malantaŭ si bonan dikan laĉon, kiu plenumas la veran servadon. Li ankaŭ havis malantaŭ si bonan laĉon, anstataŭanton, kiu plenumadis la servadon kaj plenumas ĝin ankoraŭ nun, malantaŭ alia, nova brodita tirilo de sonorilo. Ĉio estas nun tiel saĝe aranĝita, ke oni facile povas resti kun bona humoro. Ĉi tie tombokuŝas... nu, tio estas tre bedaŭrinda afero... ĉi tie kuŝas homo, kiu en la daŭro de sesdek sep jaroj penadis eldiri bonan spritaĵon; li vivis nur por trovi ian bonan spritaĵon; kaj laŭ sia konvinko li efektive trovis tian spritaĵon, kaj li tiel multe ĝojis pro tio, ke li mortis, mortis de ĝojo, ke li ĝin trovis, kaj neniu havis de tio profiton, neniu aŭdis la bonan spritaĵon. Mi nun povas prezenti al mi, ke pro la bona spritaĵo li nun eĉ en la tombo ne havas ripozon; ĉar ni supozu, ke tio estis spritaĵo, kiu devas esti dirita ĉe la matenmanĝo, se ĝi volas esti efika, kaj ke li, kiel mortinto, laŭ la komuna opinio povas montriĝi nur noktomeze, tiam lia spritaĵo ne estas konforma al la tempo, neniu ridas, kaj li kun sia bona spritaĵo nur povas denove lasi sin enterigi. Tio estas malĝoja tombo. Ĉi tie kuŝas tre avara virino; kiam ŝi ankoraŭ vivis, ŝi leviĝadis en la nokto kaj miaŭadis, por ke la najbaroj pensu, ke ŝi havas katon; tiel avara ŝi estis! Ĉi tie kuŝas fraŭlino el bona familio; en societo ŝi ĉiam devis aŭdigadi sian voĉon, kaj tial ŝi kantadis: "Mi manca la voce!" Sed tio ankaŭ estis la sola veraĵo, kiu en la daŭro de ŝia vivo eliris el ŝiaj lipoj. Ĉi tie kuŝas junulino de alia speco! Kiam la kanario de la koro komencas krii, tiam la saĝo ŝtopas per la fingroj la orelojn. La bela junulino troviĝis en la plena aŭreolo de la edzeco!... Tio estas triviala historio, sed ĝi estas belete esprimita.... Lasu la mortintojn ripozi! Ĉi tie kuŝas vidvino, ŝi havis ĉiam cignan kanton en la buŝo kaj strigan galon en la koro. Ŝi iradis en la familiojn, por serĉi kaptaĵon, por elspioni la malkorektaĵojn de la proksimuloj. Ĉi tie estas tombo familia; ĉiuj membroj de la familio estis en tiel intima konkordo, ke se la tuta mondo kaj la gazeto asertis: "estas tiel", kaj la malgranda filo venis el la lernejo kaj diris: "oni rakontis tion al mi en tia maniero" tiam oni rigardis lian manieron kiel la sole ĝustan, ĉar li apartenis al la familio. Kaj se iam okazis, ke la koko de la familio kriis en noktomezo, tiam ili diris, ke estas mateno, se eĉ ĉiuj noktogardistoj kaj horloĝoj de la urbo diris, ke estas noktomezo. La granda Goethe finis sian Faŭston per la rimarko: "povas esti daŭrigata"; tio povas ankaŭ havi valoron koncerne nian migradon sur la tombejo. Mi ofte venas ĉi tien. Se tiu aŭ alia el miaj amikoj aŭ malamikoj tro transpaŝas la limojn, tiam mi eliras, elserĉas herbolokon kaj konsekras ĝin por li aŭ por ŝi, kiun mi en tiu momento volus enterigi, kaj mi tuj ilin enterigas. Tiamaniere ili tie kuŝas senvivaj kaj senfortaj; Ĝis ili revenas kiel homoj novaj kaj pli bonaj. Ilian vivon, rigardatan el mia vidpunkto, mi enportas en mian tombolibron; kaj tiel devus agi ĉiuj homoj, ili ne devus koleri, kiam iu faras al ili malbonan pecon, sed tuj enterigi lin, konservi al si sian bonan humoron kaj plue aboni la Gazeton de Anoncoj, tiun de la popolo mem kaj ofte tre bone redaktatan gazeton. Kiam venos la tempo, ke mi mem kun la historio de mia vivo devos esti bindita en la tombon, tiam faru super mi la surskribon: "Bona humoro". Tio estas mia historio. <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [[:w:Angla lingvo|(en)]] [http://hca.gilead.org.il/cheerful.html A Cheerful Temper] 9kpitht46x58wcxlayz02b3370cpq0y Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 15 — Kora sufero 0 6149 62934 54075 2022-08-11T03:49:50Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Kora sufero | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 14 — Bona humoro|Ĉapitro 14 — Bona humoro]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 16 — Ĉio sur sian ĝustan lokon!|Ĉapitro 16 — Ĉio sur sian ĝustan lokon!]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 15 — Kora sufero'''</big></center> {{multicol}}<div class="prose"><div style="text-align:justify"> Tio, kion ni nun volas rakonti, en efektiveco estas historio en du partoj; la unua parto povus resti nerakontita, ― ĝi tamen donos al ni antaŭsciigojn, kaj tiaj ĉiam estas utilaj. Ni loĝis en la kamparo, en bieno. Unu tagon okazis, ke la tieaj gemastroj forestis. Tiam aperis unu virino el la plej proksima vilaĝo; ŝi havis kun si sian mopson kaj venis, kiel ŝi diris, por proponi akciojn de sia tanejo. Ĉar ŝi havis ĉiujn siajn paperojn kun si, ni konsilis al ŝi, ke ŝi metu ilin en koverton kaj skribu sur ĉi tiu la adreson de la bienmastro: "Ĝenerala milita komisario, bienmastro, k. t. p." Ŝi obeis, prenis la plumon, haltis kaj petis nin, ke ni ankoraŭ unu fojon ripetu al ŝi la adreson, sed malrapide. Ni tion faris, kaj ŝi skribis: sed meze de la vortoj "ĝenerala milita" ŝi denove haltis, ekĝemis kaj diris: "Mi estas nur virino!" La mopson ŝi dum la skribado metis sur la plankon, kaj ĝi akceptis tiun traktadon kun murmurado, ĉar ĝi ja ankaŭ estis kunprenita por sia plezuro kaj por sia sano, kaj en tiaj okazoj oni ne devas esti metata sur la plankon. Plata nazo kaj grasa dorso estis ĝiaj generalaj distingaj signoj. "Ĝi ne mordas!" diris la virino; "ĝi plu ne havas dentojn. Ĝi estas kiel membro de la familio, fidela kaj defendema, sed ofte miaj nepoj ĝin incitas; ili ludas edziĝofeston, kaj tiam ĝi ĉiam devas esti la fianĉino, sed tio ĝin lacigas, la kompatindan beston." Ŝi transdonis al ni siajn paperojn kaj prenis la mopson sur la brakon. Tio estas la unua parto, kiun ni povus ne rakonti. "La mopso mortis!" tio estas la dua parto. Estis unu semajno poste; ni venis en tiun vilaĝon kaj ekloĝis en la hoteleto. Niaj fenestroj estis turnitaj al la korto, kiu per barilo estis dividita en du partojn; en unu parto pendis feloj kaj haŭtoj, krudaj kaj tanitaj; tie staris ĉiaj laboriloj necesaj por tanejo, kaj la tanejo apartenis al nia vidvino. La mopso estis mortinta tiun matenon kaj enterigita tie sur la korto. La nepoj de la vidvino, t. e. de la tanistino ― ĉar la mopso neniam estis edzigita ― albatis la tombon, kaj tio estis bela tombo, estis kredeble plezuro kuŝi en ĝi. La tombo estis ĉirkaŭbarita per potkrevitaĵoj kaj ŝutkovrita per sablo; ili starigis sur ĝi bierbotelon kun la kolo supren, kaj tio tute ne estis alegoria. La infanoj dancis ĉirkaŭ la tombo, kaj la plej aĝa el la knaboj, praktika junulo sepjara, proponis, ke oni faru el la tombo publikan ekspozicion, nome por ĉiuj infanoj de la sama strato. Pro la eniro oni pagu unu butonon, kaj tio estis io, kion posedis ĉiu knabo kaj kion li povis ankaŭ liveri al la knabinoj; kaj tiu propono estis unuanime akceptita. Kaj ĉiuj infanoj el la strato kaj el la flanka strato venis kaj pagis ĉiu sian butonon. Inter ili troviĝis pli ol unu, kiu en tiu posttagmezo povis iri nur kun unu ŝelko, sed kompense li vidis la tombon de la mopso, kaj tio valoris sufiĉe. Sed ekstere, antaŭ la korto de la tanejo, tute apud la pordo, sidis malgranda ĉifonvestita knabino, ĉarma infano kun plej belaj buklaj haroj kaj kun okuloj tiel bluaj kaj helaj, ke estis plezuro rigardi ilin. Ŝi ne diris eĉ unu vorton, ŝi eĉ ne ploris, sed ĉiufoje, kiam la pordo estis malfermata, ŝi rigardadis tiel malproksimen, kiel ŝi povis. Ŝi ne posedis butonon, kiel ŝi sciis, kaj tial ŝi malĝoje restis ekstere, staris tie, ĝis ĉiuj vidis la tombon kaj ĉiuj foriris. Tiam ŝi sidiĝis, almetis la malgrandajn brunajn manojn al la okuloj kaj abunde ekverŝis larmojn; ŝi sola ne vidis la tombon de la mopso. Tio estis kora sufero, tre granda, tia ke ofte eĉ la suferoj de plenkreskuloj ne povas esti pli grandaj. Ni vidis tion de supre, ― kaj kiam oni vidas tion de supre, oni facile povas rideti pri tio, kiel ankaŭ pri multaj el niaj propraj kaj fremdaj suferoj! Tio estas la historio, kaj kiu ĝin ne komprenas, tiu povas preni akciojn de la tanejo de la vidvino. <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [[:w:Angla lingvo|(en)]] [http://hca.gilead.org.il/great_gr.html A Great Grief] * [[:w:Portugala lingvo|(pt)]] [http://cruzdesavoia.wordpress.com/2010/05/07/magoas-do-coracao/ Mágoas do Coração] q2r6fz5ilvg0nbq8wuu9qj31v6ybhtk Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 16 — Ĉio sur sian ĝustan lokon! 0 6150 62933 54076 2022-08-11T03:49:40Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Ĉio sur sian ĝustan lokon! | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 15 — Kora sufero|Ĉapitro 15 — Kora sufero]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 17 — Koboldo ĉe la butikisto|Ĉapitro 17 — Koboldo ĉe la butikisto]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 16 — Ĉio sur sian ĝustan lokon!'''</big></center> {{multicol}}<div class="prose"><div style="text-align:justify"> Tio estis antaŭ pli ol cent jaroj. Malantaŭ la arbaro, ĉe la granda lago, staris malnova kastelo, ĉirkaŭita de profunda foso, en kiu kreskis junko kaj kano. Tute apude de la levponto staris maljuna saliko, kiu kliniĝis super la kanejo. De malproksime de la intermonto sonis vokado de kornoj kaj piedfrapado de ĉevaloj, kaj tial la malgranda anserknabino rapidis peli sian gregon de la ponto flanken, ĉar la ĉasistaro galope alproksimiĝadis. Ĝi alproksimiĝadis tiel rapide, ke la knabineto devis vigle salti sur unu el la grandaj ŝtonoj apud la ponto, por ne esti renversata. Ŝi estis ankoraŭ preskaŭ infano, delikata kaj malgrasa, sed kun ĉarma esprimo sur sia vizaĝo kaj kun du mirinde helaj okuloj; tion tamen la bienmastro ne rimarkis; meze de la brua galopado, kun kiu li pelis antaŭen, li turnis la vipon en sia mano kaj ekpuŝis la knabineton por simpla plezuro rekte en la bruston, tiel ke ŝi falis malantaŭen. "Ĉio sur sian ĝustan lokon!" li ekkriis; "for en la balaaĵon!" Kaj ĉe tio li ridis, ĉar tio devis esti amuza, kaj la aliaj ankaŭ ridis. La tuta societo senfine kriis kaj bruis, kaj la ĉashundoj bojis; estis, kiel diras la kanto: "Jen alflugas riĉaj birdoj!" Dio scias, kiel riĉa li tiam ankoraŭ estis. La kompatinda anserknabino en sia falado etendis la manojn, por trovi apogon, kaj kaptis unu el la malsuprenpendantaj branĉoj de la saliko. Sur ĝi ŝi teniĝis ŝvebe super la ŝlimo, kaj kiam la sinjoroj kune kun la hundoj malaperis malantaŭ la pordego, ŝi penis levi sin supren, sed la branĉo rompiĝis, kaj la anserknabino peze falis en la kanejon; sed en la sama momento ŝi sentis, ke ies forta mano ŝin kaptas. Tio estis vaganta vendisto, kiu de kelka malproksimeco ĉion vidis kaj nun rapidis alporti al ŝi helpon. "Ĉio sur sian ĝustan lokon!" li mokripetis la vortojn de la bienmastro kaj eltiris ŝin sur sekan lokon; la derompitan branĉon li apogis al la loko, el kiu ĝi estis elŝirita, tamen "ĉio sur sian ĝustan lokon" bedaŭrinde ne ĉiam estas plenumebla! Tial li enŝovis la branĉon en la molan teron. "Kresku, se vi povas, kaj liveru al ili tie en la kastelo bonan fluton." Li volonte havigus al la bienmastro kaj al lia kamaradaro solidan vipadon. Post tio li iris en la kastelon, sed ne en la festosalonon, ― por tio li estis tro maleminenta; li povis eniri nur en la servistejon, kaj tie oni pririgardis liajn komercaĵojn kaj marĉandis pri ili. Sed de la festenejo sonadis malsupren kriado kaj bruado, kiu devis prezenti kantadon; pli bone ili ne povosciis tion fari. Tie bruis ridado kaj bojado de hundoj, tie regis diboĉado kaj drinkado. Vino kaj maljuna biero ŝaŭmis en glasoj kaj kruĉoj, kaj la plej favorataj hundoj partoprenis en la festenado. Tiu aŭ alia el la bojistoj estis kisata de la sinjoretoj, post kiam ili antaŭe viŝis al ĝi la buŝegon per la longaj pendantaj oreloj. Oni envokis la vagvendiston kun liaj komercaĵoj, sed nur por ke ili povu amuziĝi pri li. La vino eniris, kaj la prudento eliris. Ili verŝis al li bieron en ŝtrumpon, por ke li ankaŭ povu trinki, sed tre rapide; tio estis tiel eksterordinare saĝa spritaĵo kaj tre ridiga. Tutaj gregoj da brutoj, vilaĝanoj kaj vilaĝkortoj estis metataj sur karton kaj malgajnataj. "Ĉio sur sian ĝustan lokon!" diris la vagvendisto, kiam li feliĉe denove elliberiĝis el tiu Sodom kaj Gomora, kiel li tion nomis. "La libera landvojo, ĝi estas mia ĝusta loko, tie supre mi ne estis en mia elemento." Kaj la malgranda anserknabino kapsalutis lin de post la barilo. Pasis tagoj, pasis semajnoj, kaj montriĝis, ke la derompita salika branĉo, kiun la vagvendisto enŝovis en la teron apud la foso, konserviĝis ĉiam freŝa kaj verda, ĝi eĉ elkreskigis novajn branĉidojn. La anserknabino vidis, ke la branĉo enradikiĝis, kaj ŝi kore ĝojis pri tio, ĉar ŝi havis la senton, kvazaŭ tio estas ŝia arbo. Jes, la arbeto kreskis; sed ĉio alia en la bieno pro drinkado kaj kartludado forte malkreskis; tio estas du ruloj, sur kiuj oni ne povas bone stari. Kiam pasis ne plenaj ses jaroj, la bienmastro devis kun bastono kaj sako elmigri el la bieno kiel almozulo, La bienon aĉetis riĉa vagvendisto, kaj nome ĝuste tiu, kiu iam servis kiel ridataĵo kaj mokataĵo, kiam oni proponis al li bieron en ŝtrumpo. Sed honesteco kaj laboremeco donas favoran venton, kaj jen la vagvendisto nun estis mastro en la bieno. Sed de tiu tempo la kartludado ne estis plu tolerata en la bieno. "Tio estas malbona legaĵo," li diris, "ĝi venas de tio, ke la diablo, vidinte la unuan fojon la Biblion, volis krei karikaturaĵon, kiu estus simila al ĝi, kaj tiam li elpensis la kartludadon!" La nova bienmastro prenis al si edzinon, kaj kiu ŝi estis? Ŝi estis la malgranda anserknabino, kiu ĉiam estis honesta, pia kaj bona; kaj en la novaj vestoj ŝi aspektis tiel elegante kaj bele, kvazaŭ ŝi de sia naskiĝo estus altklasa fraŭlino. Kiamaniere tio fariĝis? Nu, por nia aferplena tempo tio estas tro longa historio, sed fakte tiel estis, kaj la plej grava afero venos poste. Ĉarme kaj bele estis en la malnova bieno; la patrino zorgis mem pri la internaj aferoj de la domo kaj la patro pri la eksteraj. La beno tie kvazaŭ ŝprucis fonte; kaj kie estas bona ordo, tie venas en la domon ĉiam pli granda bonstato. La malnova kastelo estis ordita kaj farbita, la fosoj estis purigitaj, kaj oni tie plantis fruktarbojn; ĉarme kaj bele ĉio aspektis tie, kaj la planko estis brilanta kaj pura. En la granda salono en la vintraj vesperoj sidadis la mastrino kun siaj servistinoj kaj ŝpinadis lanon kaj linon; kaj ĉiun dimanĉon vespere oni tie laŭte legadis el la Biblio, kaj tion faradis la komerca konsilano mem, ĉar la vagvendisto fariĝis komerca konsilano, sed tiun titolon ricevis nur en la lastaj jaroj de sia vivo. La infanoj kreskis ― ili havis infanojn ― kaj ili ĉiuj ricevis bonan instruadon, sed ili cetere ne ĉiuj havis egale bonajn kapojn, kiel estas ja en ĉiu familio. Sed la salika branĉo tie ekstere fariĝis belega arbo, libera kaj ne ĉirkaŭtranĉita ĝi tie staris. "Ĝi estas nia genealogia arbo!" diradis la gemaljunuloj, kaj la arbo devas esti respektata, ili diradis al siaj infanoj, ankaŭ al tiuj, kiuj ne havis bonan kapon. Pasis cent jaroj. Estis en nia tempo; el la lago fariĝis marĉo, kaj la malnova sinjora domo estis kvazaŭ forviŝita; longforma marĉeto kun ruinoj de ŝtonkadroj flanke estis la tuta restintaĵo el la profunda foso, kaj tie staris ankoraŭ maljuna belega arbo, kiu klinis siajn branĉojn malsupren; tio estis la genealogia arbo. Ĝi tie staris kaj sciis, kiel bela povas esti saliko, kiam ĝi estas liberlasata al si mem. Estas vero, ke la arbo en la mezo de sia trunko estis krevinta de la radiko ĝis la supro, la ventego iom klinis ĝin flanken, sed ĝi staris, kaj el ĉiuj ĝiaj fendoj kaj krevoj, en kiujn la vento kaj malbonvetero enigis fruktonaskan teron, kreskis floroj kaj herbo; precipe tute supre, kie la grandaj branĉoj dividiĝas, kreiĝis plenforme malgranda pendanta ĝardeno kun framboj kaj birdoherbo, eĉ malgranda beleta sorparbo enigis tie radikojn kaj staris gracie kaj elegante alte supre en la mezo de la maljuna saliko, kiu speguliĝadis en la nigra akvo, kiam la vento forpelis la akvolentojn en angulon de la marĉeto. Tute apude de ĝi mallarĝa irvojeto kondukis trans la servutan grenkampon. Sur la supro de la monteto, tute apude de la arbaro, kun bela perspektivo staris la nova kastelo, granda kaj luksa, kun fenestraj vitroj tiel klaraj, ke oni povus pensi, ke tie tute ne troviĝas vitroj. La granda ŝtuparo antaŭ la portalo aspektis kiel laŭbo, formita el rozarbetoj kaj grandfoliaj kreskaĵoj. La herbotero estis tiel pura kaj verda, kvazaŭ matene kaj vespere oni pririgardus ĉiun apartan herbeton. Interne en la salono pendis luksaj pentraĵoj kaj staris seĝoj kaj sofoj, tegitaj per veluro kaj silko, kiuj preskaŭ povis iri per siaj propraj piedoj, tabloj kun brilantaj marmoraj platoj kaj libroj en marokenaj bindoj kaj kun oraj tranĉpartoj.... Jes, tiuj, kiuj tie loĝis, estis efektive riĉaj homoj, ili estis altklasaj homoj, ili estis baronoj. Ĉio tie estis konforma unu al la alia. "Ĉio sur sian ĝustan lokon!" ili ankaŭ diris, kaj tial ĉiuj pentraĵoj, kiuj en la malnova kastelo iam ornamis la murojn, estis nun pendigitaj en la koridoro, kondukanta al la servistejo. Tio estis efektiva senvaloraĵo, precipe la du malnovaj portretoj, el kiuj unu prezentis viron en rozokolora surtuto kaj kun grandega peruko, la alia sinjorinon kun pudritaj alte frizitaj haroj kaj kun ruĝa rozo en la mano, sed ambaŭ egale estis ĉirkaŭitaj de granda krono el salikaj branĉoj. Multe da rondaj truoj troviĝis en ambaŭ portretoj, kio venis de tio, ke la junaj baronoj ĉiam pafadis per siaj pafarkoj sur la du maljunajn homojn. Tio estis la komerckonsilano kaj la komerckonsilanedzino, ili, de kiuj devenis la tuta genero. "Ili tamen ne apartenas tute al nia familio!" diris unu el la malgrandaj baronoj. "Li estis vagvendisto, kaj ŝi estis anserknabino. Ili ne estis kiel la patro kaj la patrino." La portretoj estis malnova senvaloraĵo, kaj "ĉio sur sian ĝustan lokon!" oni diris, kaj tiamaniere la praavo kaj la praavino venis en la koridoron, kondukantan al la servistejo. La filo de la pastro estis doma instruisto en la kastelo. Unu tagon li iris kun la junaj baronoj kaj kun ilia plej aĝa fratino, kiu antaŭ ne longe estis konfirmita, laŭlonge de la irvojeto, kiu kondukis al la maljuna saliko; dumvoje ŝi ligis bukedon el kampaj floroj; "ĉio sur sian ĝustan lokon!" kaj sub ŝiaj manoj aperis artaĵo de neordinara beleco. Dum sia okupiĝado ŝi aŭskultis tre atente ĉion, kio estis parolata, kaj estis al ŝi agrable aŭdi, kiel la filo de la pastro rakontas pri la fortoj de la naturo kaj pri la historio de grandaj viroj kaj virinoj; ŝi estis sana, bonega naturo, kun perfekte nobla spirito kaj animo kaj kun koro kapabla sincere ampleksi ĉion, kion Dio kreis. Ĉe la maljuna saliko ili haltis; la plej juna el la baronoj petis, ke oni detranĉu al li fajfilon de la saliko, kiel li ricevis jam de aliaj salikoj, kaj la filo de la pastro derompis branĉon. "Ho, ne faru tion!" diris la juna baronino; sed tio estis jam farita. "Tio estas ja nia maljuna, fama arbo! Mi ĝin tiel amas! Tial oni hejme min mokos, sed tio estas por mi indiferenta. Oni rakontas legendon pri la arbo...." Kaj ŝi rakontis ĉion, kion ŝi aŭdis pri la arbo, pri la malnova kastelo, pri la anserknabino kaj la vagvendisto, kiuj unuafoje renkontiĝis ĉi tie kaj fariĝis la genergepatroj de la eminenta genero kaj de la juna baronino. "Ili ne volis lasi sin nobeligi, la maljunaj honestaj homoj!" ŝi diris. "Ilia amata devizo estis: ‚ĉio sur sian ĝustan lokon!’ kaj ili opiniis, ke ili ne atingos altecon, se ili lasos sin altigi per mono. Nur ilia filo, mia avo, fariĝis barono; oni diras, ke li estis tre instruita, alte estimata, amata de la princoj kaj princinoj, kaj ke li partoprenadis en ĉiuj iliaj festoj. Lin ĉiuj en la domo respektas plej multe, sed mi mem ne scias, mi trovas en la maljuna paro ion, kio tiras al ili mian koron; ĉarme kaj agrable, hejmece kaj patriarke verŝajne estis en la malnova kastelo, kie la mastrino kun ĉiuj servistinoj sidadis, kaj ŝpinadis kaj la maljuna sinjoro laŭte legadis el la Biblio!" "Ili estis bravegaj homoj, saĝaj homoj!" diris la filo de la pastro; kaj subite ili eniĝis en interparoladon pri nobeleco kaj burĝeco, kaj oni preskaŭ povus pensi, ke la filo de la pastro ne apartenas al la burĝaro, tiel forte li laŭdis la superecon, kiun donas la apartenado al la nobelaro. "Estas feliĉo aparteni al genero, kiu distingiĝis, kaj per tio havi jam en la sango la instigon progresadi en ĉio brava. Estas agrablege havi generan nomon, kiu ebligas la eniron en la plej eminentajn familiojn. Nobeleco signifas noblecon, ĝi estas la ora monero, kiu portas sian valoron en sia stampo. La spirito de la tempo asertas, kaj multaj poetoj kompreneble konsentas, ke ĉio, kio estas nobela, estas malbona kaj malsaĝa, kaj ke kontraŭe, ĉe la malriĉuloj ĉio brilas, kaj des pli hele, ju pli profunden oni iras. Sed tiun opinion mi ne kunhavas, ĉar ĝi estas tute erara, tute malĝusta. En la pli altaj klasoj oni ofte trovas kortuŝantan trajton de karaktero; mia patrino rakontis al mi pri unu, kaj mi povus aldoni multe da aliaj. Ŝi estis vizite en unu altklasa domo en la urbo; ŝajnas al mi, ke mia avino estis la nutristino kaj vartistino de la sinjorino de tiu domo. Mia patrino staris en la ĉambro apud la maljuna altenobela sinjoro; subite li ekvidis, ke maljuna virino kun lambastonoj enlamis sur la korton; ŝi venadis ĉiudimanĉe kaj ricevadis po kelke da moneroj. "Jen estas la malfeliĉa kriplulino," diris la sinjoro, "la irado estas por ŝi tiel malfacila!" kaj antaŭ ol mia patrino komprenis lian intencon, li elkuris tra la pordo malsupren laŭ la ŝtuparo, la forte maljuna ekscelenco mem malsupreniris al la malfeliĉa virino, por antaŭliberigi ŝin de la malfacila iro por la almozo. Tio kompreneble estas nur negrava trajto, sed simile al la doneto de la vidvino ĝi sonoras el la profundo de la koro, sonoras el la interno de la homa naturo; kaj tion la poeto devas montri, ĝuste en nia tempo li devas pri tio kanti, tio bone efikas, tio kvietigas kaj pacigas. Sed se homido, havante bonrasan sangon kaj genealogian liston kiel la Arabaj ĉevaloj, simile al tiuj ĉevaloj staras sur la malantaŭaj piedoj, blekas sur la stratoj kaj diras en la ĉambro: "ĉi tie estis homoj el la strato!" se tie estis iu burĝo, ― tie la nobeleco komencis putri, tie ĝi fariĝis tia masko, kian faris al si Thespis, kaj oni ridas pri tiu persono, kaj ĝi fariĝas objekto de satiro." Tiel parolis la filo de la pastro, la parolo estis iom longa, sed dume la fajfilo estis pretigita. En la kastelo estis granda societo, tie troviĝis multe da gastoj el la ĉirkaŭaĵo kaj el la urbo, sinjorinoj vestitaj bonguste kaj sinjorinoj vestitaj senguste. La granda salono estis plena de homoj. En grupo respektege staris en angulo la pastraro de la ĉirkaŭaĵo, kvazaŭ devus okazi enterigo sed tie estis gaja festo, ĝi nur ankoraŭ ne sufiĉe ekmoviĝis. Granda koncerto devis esti donata, kaj tial la juna barono kunportis sian fajfilon, sed ĉiuj liaj penoj kaj la penoj de lia patro, por eligi ian tonon, estis vanaj, kaj tial oni decidis, ke ĝi estas tute sentaŭga. Oni aŭdis muzikon kaj kantadon, en tia maniero, kiel ĝi plej multe plaĉis al la plenumantoj; cetere ĝi estis sufiĉe bona. "Vi ankaŭ estas virtuozo!" diris unu kavaliro, kiu estis ĝusta filo de siaj gepatroj, "vi ludas fluton, kaj vi mem ĝin eltranĉas. Tio estas la genio, kiu ĉion povoscias, ĝi troviĝas sur la bona loko.... Dio gardu! mi estas tute moderna, kaj tia oni devas esti. Ne vere, vi nin ĉiujn ravos per ĉi tiu malgranda instrumento?" Kaj dirante tion, li transdonis al la filo de la pastro la malgrandan fluton, kiu estis eltranĉita el la saliko tie ĉe la marĉeto, kaj laŭte kaj bone aŭdeble li anoncis, ke la doma instruisto ludos solon sur la fluto. Oni volis sin amuzi pri li, tio estis facile komprenebla, kaj tial la doma instruisto ne volis ludi, kvankam li povosciis tion tre bone; sed ili insistis, ili devigis lin, kaj tial li prenis la fluton kaj almetis ĝin al la buŝo. Tio estis mirinda fluto! El ĝi eliris tono, tiel longe tirita, kiel sono de lokomotivo, kaj ankoraŭ multe pli akra. Ĝi sonis tra la tuta bieno, tra la parko kaj arbaro, tre malproksimen en la landon, kaj kun tiu tono leviĝis ventego, kiu bruis: "Ĉio sur sian ĝustan lokon!" Kaj tiam la patro, kvazaŭ portita de la vento, ekflugis el la kastelo rekte en la dometon de la brutisto, kaj la brutisto flugis ne en la salonon ― tien li ne povis veni, ― sed supren en la servistejon, mezen de la altkvalita servistaro, kiu paradis en silkaj ŝtrumpoj, kaj tiuj fieraj homoj tute rigidiĝis de teruro, ke tia maleminenta persono kuraĝas sidi meze de ili ĉe la tablo. Supre en la festosalono la juna baronino flugis al la supra fino de la tablo, kie ŝi meritis sidi, kaj flanke de ŝi ricevis sian lokon la filo de la pastro, kaj tie ili sidis kune, kvazaŭ ili estus gefianĉoj. Maljuna grafo el la plej malnova genero de la lando restis ne forŝovite sur sia honora loko, ĉar la fluto estis justa, kaj tia oni devas esti. La sprita kavaliro, kiu kaŭzis la ludon de la fluto, li, kiu estis vera infano de siaj gepatroj, flugis kapantaŭe inter la kokinojn, sed ne sola. Tre malproksime en la landon sonis la fluto, kaj de ĉie oni aŭdis pri grandaj okazintaĵoj. Riĉa komercista familio, kiu veturis en kvarĉevala kaleŝo, estis tute elblovita el la kaleŝo kaj ne ricevis eĉ lokon malantaŭe. Du riĉaj kampuloj, kiuj en la lasta tempo fariĝis tro grandaj, estis malsuprenblovitaj en ŝliman foson. Tio estis danĝera fluto! Feliĉe ĝi krevis ĉe la unua tono, kaj tiel estis bone, nun ĝi returne venis en la poŝon: "ĉio sur sian ĝustan lokon!" En la sekvanta tago oni ne plu parolis pri la okazintaĵo; de tio devenas la kutimdiro: "returne enpoŝigi la fluton". Ĉio estis denove en ia antaŭa ordo, esceptinte tion, ke la du malnovaj portretoj, la vagvendisto kaj la anserknabino, pendis supre en la festosalono, kien ili estis transblovitaj; kaj kiam efektiva artkompetentulo diris, ke ili estas pentritaj de majstra mano, ili tie ankaŭ restis kaj oni ilin metis en bonan staton; oni ja antaŭe ne sciis, ke ili havas ian valoron, kaj kiel oni povus tion scii? Nun ili pendis sur la honora loko, "Ĉio sur sian ĝustan lokon!" kaj tien ĝi venas. La eterneco estas longa, pli longa ol la rakonto. <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [[:w:Angla lingvo|(en)]] [http://hca.gilead.org.il/right_pl.html Everything in the Right Place] [[cs:Každý na své místo]] [[en:Everything in the Right Place]] [[pl:Wszystko na swojem miejscu]] [[ru:Всему своё место (Андерсен/Ганзен)]] nt23j5u6yfovl0l3n3rcwo0rcoioaez Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 17 — Koboldo ĉe la butikisto 0 6151 62932 54077 2022-08-11T03:49:27Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Koboldo ĉe la butikisto | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 16 — Ĉio sur sian ĝustan lokon!| Ĉapitro 16 — Ĉio sur sian ĝustan lokon!]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 18 — Post jarmiloj|Ĉapitro 18 — Post jarmiloj]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 17 — Koboldo ĉe la butikisto'''</big></center> {{multicol}}<div class="prose"><div style="text-align:justify"> Estis iam efektiva studento, kiu loĝis en subtegmenta ĉambreto kaj nenion posedis; estis ankaŭ efektiva butikisto, kiu loĝis en bona loĝejo kaj posedis la tutan domon, kaj kun li sin tenis la koboldo, ĉar ĉe li ĉiun Kristnaskan vesperon li ricevadis pladon da kaĉo kun granda peco da butero en ĝi; tion la butikisto povis doni; tial la koboldo restis en la butiko, kaj tio estis tre instrua. Unu vesperon la studento eniris tra la malantaŭa pordo, por persone aĉeti por si sian kandelon kaj fromaĝon; li havis neniun por sendi, kaj tial li iris mem. Li ricevis tion, kion li petis, li pagis, kaj la butikisto kaj lia edzino kapsalutis lin. Ĉi tiu lasta estis virino, kiu povosciis pli ol kapsaluti, ŝi havis talenton! La studento ankaŭ kapsalutis kaj komencis legi la paperfolion, en kiu estis envolvita la fromaĝo. Tio estis folio, elŝirita el malnova libro, kiu ne meritis esti disŝirita; tio estis malnova libro plena de poezio. "Jen kuŝas ankoraŭ pli da tio!" diris la butikisto; "mi donis pro tio al maljuna virino kelke da kafaj faboj; se vi pagos al mi du spesdekojn, vi ricevos la restaĵon." "Koran dankon!" diris la studento; "donu ĝin al mi anstataŭ la fromaĝo. Mi povas manĝi nur buterpanon; estus peko, se la tuta libro estus disŝirita. Vi estas brava homo, praktika homo, sed pri poezio vi komprenas ne pli ol ĉi tiu tino!" Tio estis diro neĝentila, precipe koncerne la tinon, tamen la butikisto ridis, ĉar tio estis ja dirita nur ŝerce. Sed la koboldo koleris, ke oni povas permesi al si diri ion similan al butikisto, kiu estas domposedanto kaj vendas la plej bonan buteron. Kiam fariĝis nokto, la butiko estis fermita kaj krom la studento ĉiuj estis en la lito, la koboldo eniris kaj prenis la parolilon de la mastrino, kiun ŝi dum la dormado ne bezonis. Sur kiun ajn objekton en la ĉambro li ĝin metis, ĉiu ricevis parolkapablon kaj povis eldiri siajn pensojn tiel same bone, kiel la dommastrino; sed ĉiufoje nur unu objekto povis tion havi, kaj tio estis feliĉo, ĉar alie ili ja parolus ĉiuj kune. La koboldo metis la parolilon sur la tinon, en kiu kuŝis la malnovaj gazetoj. "Ĉu efektive estas vero, ke vi ne scias, kio estas poezio?" "Jes, tion mi scias," diris la tino, "tio estas io; kio staras en la malsupra parto de la gazetoj kaj estas detranĉata; mi opinias ne sen kaŭzo, ke mi havas en mi pli multe da ĝi, ol la studento, kaj kompare kun la butikisto mi estas ja nur senvalora tino." La koboldo metis la parolilon sur la kafmuelilon; ha, kiel ĝi komencis krakadi! Li metis ĝin sur la tino kun butero kaj sur la tirkeston kun la mono; ĉiuj havis la saman opinion, kiel la tino, kaj tion, pri kio ĉiuj opinioj konsentas, oni devas respekti. "Nun la studento ĝin ricevu!" Kaj la koboldo iris kun ĝi senbrue laŭ la kujreja ŝtuparo supren en la subtegmentan ĉambreton, en kiu loĝis la studento. En la ĉambreto estis lume; la koboldo rigardis tra la serura truo kaj vidis, ke la studento legas en la disŝirita libro el la butiko. Sed kiel hele tie estis! El la libro iris hela radio, kiu disvolviĝis en trunkon, en potencan arbon, kiu leviĝis kaj larĝe etendis siajn branĉojn super la studento. Ĉiu folio estis freŝa kaj suke verda, kaj ĉiu floraĵo estis bela knabina kapo, kelkaj estis kun okuloj mallumaj kaj radiantaj, aliaj kun bluaj kaj mirinde klaraj. Ĉiu frukto estis lumanta stelo, kaj mirinde belega kantado kaj sonado aŭdiĝis en la senornama ĉambreto. Nu, tian belegecon la malgranda koboldo neniam antaŭe prezentis al si kaj neniam aŭdis paroli pri ĝi. Tial li restis starante sur la piedfingroj kaj rigardis, ĝis la lumo estingiĝis; la studento videble estingis sian lampon kaj enlitiĝis, sed la koboldo ĉiam ankoraŭ staris, ĉar plue kaj plue sonis la kantado, kviete kaj belege, ĉarma dormetiga kanto por la studento, kiu kuŝiĝis por ripozi. "Ĉi tie estas nekompareble bele!" diris la koboldo, "tion mi neniam atendus! Mi dezirus resti ĉe la studento!" Kaj li pripensadis, pripensadis, tamen fine li ekĝemis: "La studento ne havas kaĉon!" Kaj li foriris, jes, li iris returne al la butikisto. Estis bone, ke li venis, ĉar la tino preskaŭ eluzis la tutan parolilon de la mastrino; ĉion, kion ĝi en sin enprenis, ĝi senlace elŝprucigadis tra la sama flanko, kaj ĵus ĝi volis turniĝi, por elfluigi tion ankaŭ tra alia flanko, sed ĝuste tiam venis la koboldo kaj reprenis la parolilon de la mastrino. Sed la tuta butiko, de la monkesto ĝis la brulligno, de tiu tempo formadis siajn opiniojn konforme al la opinioj de la tino; ĉiuj estimis ĝin en tia grado kaj havis tian konfidon al ĝi, ke ĉiufoje, kiam la butikisto legis el sia vespera gazeto la informojn pri arto kaj teatroj, ili firme kredis, ke tiuj informoj venas de la tino. Sed la koboldo ne sidadis plu silente, aŭskultante ĉiujn saĝaĵojn tie malsupre; ne, tuj kiam montriĝadis lumo el la subtegmenta ĉambreto, la radioj estis kvazaŭ fortikaj ankroŝnuroj, kiuj tiradis la koboldon supren; kaj li devis iri supren kaj rigardi tra la serura truo, kaj tie ĉirkaŭbruis lin io majesta, simila al tio, kion ni sentas ĉe la ondiĝanta maro, kiam Dio en ventego paŝas super ĝi; kaj tiam la koboldo verŝadis larmojn, li mem ne sciis, pro kio li ploras, sed en tiuj larmoj estis ia mirinda beno. Kiel ĉarmega tio sendube estus, se li sidus ĉe la studento sub la arbo, sed tio ja estis ne ebla, ― li estis jam kontenta je sia serura truo. Li staris tie ankoraŭ en la malvarma koridoro, kiam la aŭtuna vento jam blovis tra la truoj de la tegmento kaj la malvarmo estis tre granda. Sed la malgrandulo eksentis tion nur tiam, kiam la lumo en la subtegmenta ĉambreto estis estingita kaj la tonoj fariĝis neaŭdeblaj pro la vento. Hu, tiam li eksentis froston kaj returne grimpis malsupren en sian varman angulon; tie estis oportune kaj komforte! Kaj kiam venis la Kristnaska kaĉo kun granda peco da butero, ― nu, tiam la butikisto estis por li la plej grava persono. Sed en la mezo de la nokto la koboldo vekiĝis pro terura bruo ĉe la fenestraj kovriloj; homoj tie ekstere frapegis sur ili, la gardisto fajfis, ― estis brulo; la tuta strato estis hele lumita; ĉu brulis ĉi tie en la domo aŭ ĉe la najbaro? Kie? Estis terura tumulto, terura konfuzo. La butikistino estis tiel konsternita, ke ŝi elprenis siajn orajn orelringojn el la oreloj kaj metis ilin en la poŝon, por ja ion savi, la butikisto prenis siajn valorajn paperojn kaj la servistino sian silkan mantilon, kiun ŝiaj rimedoj permesis al ŝi aĉeti. Ĉiu volis savi la plej bonan, kaj tion volis ankaŭ la koboldo, kaj per unu salto li flugis supren laŭ la ŝtuparo en la ĉambreton al la studento, kiu tute trankvile staris ĉe la malfermita fenestro kaj rigardis la fajron, kiu ekflamis en la kontraŭa domo. La koboldo kaptis la mirindan libron, kiu kuŝis sur la tablo, ŝovis ĝin en sian ruĝan ĉapon kaj tenis ĝin forte per ambaŭ manoj; la plej bona trezoro de la domo estis savita. Poste li rapidis pluen, sur la tegmenton, al la plej supra pinto de la kamentubo, kaj tie li sidis, prilumita de la brulanta kontraŭa domo, tenante ambaŭ manojn forte alpremite al sia ruĝa ĉapo, en kiu kuŝis la trezoro. Nun li ekkonis sian internan karakteron, eksciis, al kiu li en efektiveco apartenas. Sed kiam la fajro estis estingita kaj la malgrandulo denove rekonsciiĝis, li diris: "Ili ambaŭ havu sian parton en mi; tute disiĝi de la butikisto mi ne povas, pro la kaĉo!" Kaj tio estis tute laŭ homa naturo! Ni, ĉiuj aliaj, ankaŭ ja iras al la butikisto ― pro la kaĉo. <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [[:w:Angla lingvo|(en)]] [http://hca.gilead.org.il/goblin.html The Goblin and the Huckster] * [[:w:Angla lingvo|(en)]] [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/hersholt/TheGoblinAndTheGrocer_e.html The Goblin and the Grocer] lvf9u5n9wh1fmnmts37yehejypbvkam Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 18 — Post jarmiloj 0 6152 62931 54078 2022-08-11T03:48:49Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Post jarmiloj | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 17 — Koboldo ĉe la butikisto|Ĉapitro 17 — Koboldo ĉe la butikisto]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 19 — Sub la saliko|Ĉapitro 19 — Sub la saliko]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 18 — Post jarmiloj'''</big></center> {{multicol}}<div class="prose"><div style="text-align:justify"> Post jarmiloj ili alflugos sur la flugiloj de la vaporo tra la aero trans la monda oceano! La junaj loĝantoj de Ameriko vizitos la maljunan Eŭropon. Ili venos al la ĉi tie starantaj monumentoj kaj al la sian brilon perdintaj lokoj, kiel ni en nia tempo pilgrimas al la ruiniĝintaj belegaĵoj de la suda Azio. Post jarmiloj ili venos. Tamizo, Danubo, Rejno ankoraŭ ruliĝas; Blankmonto staras kun sia neĝa supro, la nordlumo ĵetas sian helan brilon super la landojn de la nordo, sed generacio post generacio fariĝis polvo, tutaj vicoj da potenculoj de la tempo estas forgesitaj, kiel tiuj, kiuj nun dormas en la monteto, sur kiu la bonhava farunkomercisto, posedanto de la monteto, aranĝis al si benkon, por tie sidi kaj rigardi la platan ondiĝantan grenkampon. "Al Eŭropo!" vokas la juna generacio de Ameriko, "al la lando de la prapatroj, al la sankta lando de la rememoroj kaj de la fantazio, al Eŭropo!" La aerŝipo alvenas; ĝi estas plena de vojaĝantoj, ĉar la veturado tra la aero estas pli rapida ol sur la maro; la elektromagneta drato sub la oceano jam telegrafis, kiel granda estas la aera karavano. Jam montriĝas Eŭropo, tio estas la Irlanda marbordo, kiu aperas, sed la pasaĝeroj ankoraŭ dormas; ili volas, ke oni veku ilin nur tiam, kiam ili komencos ŝvebi super Anglujo. Tie ili eliras sur la teron de Eŭropo en la lando de Shakespeare, kiel ĝin nomas la homoj belspiritaj, en la lando de la politiko, en la lando de la maŝinoj, kiel ĝin nomas aliaj. Tutan tagon daŭras ĉi tie la restado, tiom multe da tempo la multeokupita generacio dediĉas al la grandaj Anglujo kaj Skotujo. Tra la kanala tunelo oni veturas al Francujo, al la lando de Karolo la Granda kaj de Napoleono. Oni eldiras la nomon de Molière, la scienculoj parolas pri skolo klasika kaj skolo romantika en la profunda antikveco, kaj oni gloras heroojn, poetojn kaj scienculojn, kiujn nia tempo ne konas sed kiuj estas naskotaj sur la kratero de Eŭropo: en Parizo. La aerŝipo flugas super la landon, el kiu eliris Kolumbo, kie naskiĝis Cortez kaj kie Calderon kantis siajn dramojn en belritmaj versoj; belaj nigrokulaj virinoj loĝas ankoraŭ en la florantaj valoj, kaj per antikvaj kantoj oni citas la nomojn de Cid kaj de Alhambra. Tra la aero super la maro oni flugas al Italujo, kie troviĝis la antikva eterna Romo; ĝi malaperis; la Campagna estas dezerto; de la preĝejo de la Sankta Petro oni montras unu solan murrestaĵon, tamen oni dubas pri ĝia aŭtenteco. Nun al Grekujo, por tradormi nokton en la riĉa hotelo sur la supro de Olimpo; tiam oni ja povos diri, ke oni tie estis. Oni veturas al Bosforo, por tie halti por kelke da horoj kaj rigardi la lokon, kie staris Bizantio. Malriĉaj fiŝkaptistoj elĵetas sian reton tie, kie la legendo rakontas pri la ĝardeno de la haremo en la tempo de la Turkoj. Oni veturas super ruinoj de potencaj urboj ĉe la larĝa Danubo, de urboj, kiujn nia tempo ne konas, sed en tiu aŭ alia loko ― super lokoj plenaj de rememoroj, kiuj ankoraŭ estas leviĝontaj el la interno de la tempo ― la aera karavano malleviĝas kaj baldaŭ denove leviĝas. Jen tie malsupre kuŝas Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa reto de fervojoj kaj kanaloj, la landoj, kie Luther predikis, Goethe kantis kaj kie Mozart siatempe tenis la sceptron de la tonoj. Grandaj nomoj brilis en scienco kaj arto, nomoj, kiujn ni ne konas. Unu tagon oni restas en Germanujo kaj unu tagon en la nordlando, en la patrujo de Oersted kaj de Linné kaj en Norvegujo, la lando de la antikvaj herooj kaj de la eterne junaj viroj de la nordo. Dum la reveturado hejmen oni trapasas Islandon, Gejzer plu ne bolas, Hekla estingiĝis, sed kvazaŭ eterna ŝtona tabelo de la legendo la forta roka insulo staras meze de la bruanta maro. "En Eŭropo ekzistas multe da vidindaĵoj!" diras la juna Amerikano; "kaj ni vidis tion en ok tagoj. Kaj oni povas tion fari, kiel la granda vojaĝisto ― ĉi tie estas citata nomo, kiu apartenas al tiu tempo ― pruvis en sia fama verko: ‚Eŭropo en ok tagoj’." <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [[:w:Angla lingvo|(en)]] [http://hca.gilead.org.il/thousand.html In a Thousand Years] * [[:w:Angla lingvo|(en)]] [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/hersholt/ThousandsOfYearsFromNow_e.html Thousands of Years from Now] [[en:Fairy Tales and Other Stories (Andersen, Craigie)/In a Thousand Years]] c1x65oybpeewd2v1z0dxgjmgwy8k52z Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 19 — Sub la saliko 0 6153 62930 54079 2022-08-11T03:48:39Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Sub la saliko | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 18 — Post jarmiloj|Ĉapitro 18 — Post jarmiloj]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 20 — Kvin en unu silikvo|Ĉapitro 20 — Kvin en unu silikvo]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 19 — Sub la [[:w:Saliko|saliko]]'''</big></center> {{multicol}}<div class="prose"><div style="text-align:justify"> La regiono de Kjöge estas tre nuda kaj dezerta; estas vero, ke la urbo kuŝas ĉe la marbordo, kaj tio certe estas io bela, sed povus esti pii bele ol estas: ĉirkaŭe vidiĝas nur plata tero, kaj ĝis la arbaro estas sufiĉe malproksime. Tamen se oni sur ia loko havas sian efektivan hejmon, oni trovas en ĝi ion belan, al kio oni poste eĉ en la plej bela angulo de la tero povas sopiri. Kaj ni devas konfesi, ke en unu malproksime kuŝanta parto de Kjöge, kie paro da mizeraj ĝardenoj etendiĝas ĝis la rivereto, kiu ne malproksime de tie alfluas al la maro, en somera tempo povis esti sufiĉe ĉarme. Tiel precipe opiniis du malgrandaj najbaraj infanoj, Knut kaj Anjo, kiuj tie ordinare ludadis kaj rampadis unu al la alia tra sub la grosarbetaĵoj. En unu el la ĝardenoj staris sambuka arbeto, en la dua staris maljuna saliko, kaj precipe sub ĉi tiu la infanoj volonte ludadis, kaj tio estis permesata al ili, malgraŭ ke la arbo staris tute apude de la rivereto, en kies akvon ili facile povis enfali; sed Dio ne forturnas siajn okulojn de la infanoj, alie estus tre malbone. Ili ankaŭ estis tre singardaj, la knabo koncerne akvon estis eĉ tia timemulo, ke estis ne eble inklinigi lin preni en somero banon ĉe la marbordo, kiam la aliaj infanoj ja tiel volonte iradis en la akvon kaj plaŭdadis per la piedetoj. Li devis aŭskulti pro tio multe da mokado kaj ne povis protesti. Sed unu fojon la malgranda Anjo de la najbaro havis sonĝon, ke ŝi veturis en boato en la golfeto de Kjöge kaj Knut aliris rekte al ŝi; la akvo antaŭe atingis ĝis lia kolo kaj poste fermiĝis super lia kapo. Depost la momento, kiam Knut aŭdis tiun sonĝon, li plu ne toleris, ke oni lin nomu timemulo koncerne la akvon, sed li montradis la sonĝon de Anjo; ĝi estis lia fiero, sed en akvon li tamen ne iradis. La malriĉaj gepatroj ofte kunvenadis, kaj Knut kaj Anjo ludadis en la ĝardenoj kaj sur la landvojoj, ĉe kiuj ambaŭflanke etendiĝis fosoj, enkadrigitaj de tuta vico da salikoj. Tiuj arboj ne estis belaj, iliaj suproj estis dehakitaj, sed ili ankaŭ staris ne por ornamo, sed por utilo. Pli bela estis la maljuna saliko en la ĝardeno, kaj sub ĝi ili ofte sidis. En Kjöge ĉiujare okazadis tre vizitata foiro, kaj en la foira tempo tie staris tutaj stratoj da tendoj kun silkaj rubandoj, botoj kaj ĉiaspecaj aliaj objektoj. Tiam tie regis vigla interpremado; ordinare tiam estis pluva vetero, kaj tiam oni sentis la elvaporiĝadon de la maldelikataj vestoj de la kampuloj, sed ankaŭ la mielkukoj eligadis dolĉan odoron. Tie estis tuta budo plena de mielkukoj, kaj la plej bona flanko de la afero estis tio, ke la homo, kiu ilin vendadis, dum la foiro ĉiam loĝadis ĉe la gepatroj de la malgranda Knut, kaj sekve de tio la knabo regule ricevadis malgrandan mielkukon, de kiu ankaŭ Anjo ricevadis sian parton. Ankoraŭ pli grava estis tio, ke la kukvendisto povosciis rakonti historiojn, kaj al tio pri ĉia objekto, eĉ pri siaj mielkukoj. Pri ĉi tiuj li unu vesperon rakontis historion, kiu sur ambaŭ infanoj faris tiel profundan impreson, ke ili ĝin poste neniam forgesis, kaj tial eble estos plej bone, se ni ĝin ankaŭ aŭskultos, des pli ke ĝi estas mallonga. "Sur la tablo," li rakontis, "iam kuŝis du mielkukoj, el kiuj unu havis la formon de viro kun ĉapelo sur la kapo, la alia la formon de fraŭlino, sen ĉapelo, sed ornamita per iom da oraĵo sur la kapo. Ili havis la vizaĝon sur tiu flanko, kiu estis turnita supren, kaj sur tiun flankon oni devis rigardi ilin, ne sur la dorsan flankon, sur kiun oni neniam devas rigardi homon. La viro havis sur la maldekstra flanko maldolĉan migdalon, kiu prezentis lian koron, sed la fraŭlino estis pura mielkuko. Ili kuŝis kiel specimenoj sur la tablo, ili kuŝis longe, kaj tiamaniere ili reciproke enamiĝis, sed unu ne diris tion al la alia, tamen oni devas tion fari, se oni volas, ke io fariĝu el tio." "Li estas viro, li devas diri la unuan vorton," pensis la fraŭlino, sed ŝi estus tre kontenta, se ŝi povus sciiĝi, ke ŝia amo trovis reciprokecon. Li estis pli avida en siaj pensoj, kaj tiaj ĉiam estas la viroj; li sonĝis, ke li estas vivanta strata knabo kaj posedas kvar spesdekojn, kaj ke tial li aĉetis la fraŭlinon kaj manĝis ĝin. Tagojn kaj semajnojn ili kuŝis sur la tablo kaj elsekiĝis: la pensoj de la fraŭlino fariĝis pli delikataj kaj pli virinaj. "Sufiĉas al mi, ke mi kuŝis apud li sur la tablo!" ŝi pensis, kaj ŝi rompiĝis en la mezo. "Se ŝi scius pri mia amo, tiam ŝi certe eltenus iom pli longe!" li pensis. "Kaj tio estas la historio, kaj jen ili estas ambaŭ!" diris la kukvendisto. "Ili estas rimarkindaj pro sia biografio kaj pro sia silenta amo, kiu neniam kondukas al io. Vidu, jen vi ilin havas!" Kaj li donis al Anjo la viron, kiu estis ankoraŭ tuteca, kaj Knut ricevis la rompiĝintan fraŭlinon; ili tamen estis tiel emociitaj de la historio, ke la koro ne permesis al ili formanĝi la geamantojn. Sed en la sekvanta tago ili iris kun la kukoj sur la tombejon, kie la muroj de la preĝejo estis kreskokovritaj de plej bela hedero, kiu en vintro kaj en somero kovris la murojn simile al luksa tapiŝo. Inter la volvaĵoj de la hedero ili starigis la mielkukojn en la sunlumo kaj rakontis al amaso da aliaj infanoj la historion pri la silenta amo, kiu neniam havis ian taŭgon, t. e. la silenta amo, ― ĉar la historio estis tre ĉama, tion ĉiuj trovis. Kiam ili denove volis ekrigardi la mielan paron, montriĝis, ke unu granda knabo ― nur pro malboneco li tion faris ― formanĝis la rompiĝintan fraŭlinon. La infanoj ploris pro tio, kaj poste, por ke la kompatinda viro ne restu tute soleca en la mondo, ili lin ankaŭ formanĝis, sed la historion ili neniam forgesis. Ĉiam la infanoj estis kune, ĉe la sambuka arbeto kaj sub la saliko, kaj la malgranda knabino per arĝentosona voĉo kantadis la plej ĉarmajn kantojn. Knut bedaŭrinde ne multe komprenis en muziko, sed li almenaŭ komprenis la vortojn, kaj tio jam havas ian valoron. La homoj en Kjöge, eĉ la ferbutikistino, haltadis kaj aŭskultadis Anjon. "Dolĉan voĉon havas la ĉarma knabineto!" ili diradis. Tio estis belegaj tagoj, sed ili ne daŭris eterne. La najbaroj disiris; la patrino de la malgranda knabino mortis, la patro volis denove edziĝi en Kopenhago kaj povis tie ricevi oficon; oni proponis al li oficon de kuriero, kio promesis esti tre enspeziga afero. La najbaroj disiĝis kun larmoj, kaj precipe la infanoj ploris maldolĉe. Sed la maljunuloj promesis, ke ili almenaŭ unu fojon en jaro skribos al si reciproke. Knut estis donita al ŝuisto por lernado, la gepatroj ne povis plu lasi lin senokupa. Kaj poste li estis konfirmita. Ho, kiel volonte li por tiu festo irus en Kopenhagon, por vidi la karan Anjon, sed li ne iris tien kaj li ankaŭ neniam tie estis, kvankam la urbo estas nur kvin mejlojn malproksima de Kjöge. La turojn tamen Knut ĉe klara vetero vidis jam elstarantajn super la golfeto, kaj en la tago de sia konfirmo li klare vidis briletadon de la ora kruco sur la Dipatrina preĝejo. Ha, kiel multe li pensadis pri Anjo! Ĉu ŝi lin ankoraŭ memoras? Jes, kompreneble! Al Kristnasko venis letero de ŝia patro al la gepatroj de Knut; liaj aferoj en Kopenhago iras bone, kaj Anjon pro ŝia bela voĉo atendas granda feliĉo. Oni ŝin akceptis en la teatron, en tiun, kie oni kantas; ŝi ricevis jam pro tio iom da mono, kaj el tiu mono ŝi sendas al la karaj najbaroj en Kjöge tutan taleron, por ke ili per tio faru al si ĝojan Kristnaskan vesperon. Ili trinku por ŝia sano, tion ŝi mem propramane aldonis en postskribo, en kiu ankoraŭ estis dirite: "Amikan saluton al Knut!" Ili ĉiuj ploris, kaj tamen la tutaĵo estis ja tiel ĝojiga, sed ili ploris pro ĝojo. Ĉiutage Knut pensadis pri Anjo, kaj nun li vidis, ke ŝi ankaŭ memoras pri li. Ju pli alproksimiĝis la tempo, kiam li estis fariĝonta submajstro, des pli klare li sentis en sia animo, ke li kore amas Anjon kaj ke ŝi devas fariĝi lia kara edzineto. Tiam rideto ĉirkaŭis lian buŝon kaj pli vigle li tiradis la ŝuistan fadenon, dum la piedo pli streĉe tiris la streĉrimenon. Per la aleno li trapikis al si fingron, sed tio ne estis grava por li. Li certe ne volis esti muta, kiel la du mielkukoj, tiu historio estis por li atentinda instruo. Kaj li fariĝis submajstro, kaj li estis faronta sian submajstran vojaĝon. Fine li la unuan fojon en sia vivo estis venonta en Kopenhagon, kaj tie li jam havis majstron. Kiel surprizita kaj ĝoja estos Anjo! Ŝi havis nun la aĝon de deksep jaroj kaj li estis deknaŭjara. Jam en Kjöge li volis aĉeti por ŝi oran ringon, sed post pripenso li tion ne faris; ĉar en Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belan. Li diris adiaŭ al la maljunuloj kaj en forte pluva aŭtuna tago li piede ekiris la vojon. La folioj faladis de la arboj; malseka ĝis la haŭto li la unuan fojon eniris en Kopenhagon kaj prezentis sin al sia nova majstro. La plej proksiman dimanĉon Knut volis fari viziton al la patro de Anjo. Li metis sur sin la novajn submajstrajn vestojn kaj la novan, ankoraŭ en Kjöge aĉetitan ĉapelon, kiu estis al li tiel bone alaspekta. Antaŭe li ĉiam portadis ĉapon. Li trovis la domon, kiun li serĉis, kaj ekiris malsupren laŭ la multe da ŝtupoj. Oni povis ricevi kapturnon de tio, kiel la homoj en tiu komplikita amaso da stratoj estis pakitaj unuj super la aliaj. La interno de la loĝejo montris kelkan bonhavecon, kaj la patro de Anjo akceptis lin kun plej granda amikeco. Kvankam lia dua edzino estis nekonata al Knut, ŝi tamen donis al li la manon kaj enverŝis al li kafon. "Anjo tre ĝojos, kiam ŝi vidos vin!" diris la patro. "Vi fariĝis ja tre ĉarma junulo! Nu, vi vidos ankaŭ ŝin. Ha, kia knabino ŝi estas! Ŝi havigas al mi multe da ĝojo, kaj kun la helpo de Dio ŝi havigos al mi ankoraŭ pli! Ŝi loĝas nun en sia propra ĉambro kaj pagas al ni lupagon pro ĝi." La patro mem frapis tre ĝentile kaj modeste sur la pordo, kvazaŭ li estus fremdulo, kaj kiam ŝi diris "eniru!" ili eniris. Kiel ĉarme estis la aspekto interne! Tian ĉambron oni certe ne povus trovi en la tuta Kjöge, la reĝino ne povus havi pli elegantan ĉambron. Tapiŝoj kovris la plankon, fenestraj kurtenoj atingis ĝis la planko, efektiva velura seĝo tie staris, ĉie la rigardo falis sur florojn kaj pentraĵojn, kaj en la ĉambro troviĝis spegulo tiel granda kiel pordo, tiel ke oni devis bone atenti, ke oni ne paŝu en ĝin. Knut ĵetis sur ĉion unu rigardon, sed li vidis tamen nur Anjon, kiu nun staris antaŭ li kiel plenkreska knabino; ŝi estis tute alia, ol kiel Knut ŝin imagis al si, sed multe pli bela; per nenio ŝi similis al siaj samaĝulinoj en Kjöge, kaj kiel eleganta kaj altmonda ŝi estis! Sed kiel strange ŝi rigardis Knuton! Tamen nur dum unu momento, poste ŝi kuris al li renkonte, kvazaŭ ŝi volus lin kisi. Ŝi tion ne faris, sed ŝi preskaŭ jam estis faronta tion. Oni vidis sur ŝi la sincaran ĝojon, kiun kaŭzis al ŝi la revido de la amiko de ŝia infaneco; helaj larmoj de ĝojo staris en ŝiaj okuloj. Ŝi havis senfine multe por demandi kaj por rakonti de la gepatroj de Knut ĝis la sambuka arbeto kaj la saliko, kiujn ŝi konstante nomadis panjo-sambuko kaj paĉjo-saliko, kvazaŭ ili ankaŭ estus homoj, kaj tiaj ili ja ankaŭ povis ŝajni tiel same bone, kiel iam la mielkukoj. Ankaŭ pri ĉi tiuj ili babilis, pri ilia silenta amo, kiel ili kuŝis sur la tablo kaj rompiĝis, kaj ĉe tio ili ambaŭ kore ridis. Sed la sango brulis al Knut en la vangoj, kaj lia koro batis pli forte ol ĉiam! Ne, ŝi vere ne fariĝis fiera! Ŝi ankaŭ estis, kiel li bone rimarkis, la kaŭzo, kiu igis ŝiajn gepatrojn peti lin resti por la tuta vespero. Ŝi enverŝis la teon, mem prezentis al li tason da ĝi kaj poste prenis libron kaj laŭte voĉlegis. Knut havis la impreson, kvazaŭ tio, kion ŝi legis, parolas ĝuste pri lia amo, tiel plene ĝi estis en konsento kun liaj propraj pensoj. Poste ŝi kantis simplan kanton, sed, elirante el ŝia buŝo, la kanto fariĝis tuta historio, kvazaŭ ŝia propra koro en ĝi elverŝiĝis. Jes, ŝi certe estis aminta Knuton. La larmoj pretervole fluis ĉe li sur la vangoj. Li ne povis elbalbuti eĉ unu solan vorton, li ŝajnis al si mem tre malsaĝa, kaj tamen ŝi premis al li la manon kaj diris: "Vi havas bonan koran, Knut! Restu ĉiam tia, kia vi estas!" Tio estis nekompareble bela vespero; post tia vespero estis ne eble dormi, kaj Knut efektive ne dormis. Ĉe la adiaŭo la patro de Anjo diris: "Nun vi certe nin ne tute forgesos; montru al ni, ke vi ne lasas pasi tutan monaton, antaŭ ol vi denove venos nin vidi!" Tial li dimanĉe povis ja kuraĝe veni denove, kaj tion li intencis fari. Sed ĉiun vesperon post la fino de la laboro ― ili laboris ĉe lumo ― Knut eliradis; li iradis tra la strato, en kiu loĝis Anjo, kaj li rigardadis supren al ŝia fenestro, kie preskaŭ ĉiam brulis lumo. Unu vesperon li eĉ vidis tute klare la ombron de ŝia kara vizaĝo sur la kurteno de la fenestro; tio estis bela vespero! Al la majstredzino ne plaĉis, ke li vespere ĉiam vagadas, kiel ŝi tion nomis, kaj ŝi balancadis la kapon; sed la majstro ridis. "Li estas juna homo!" li diris. "Dimanĉon ni nin vidos; kaj tiam mi diros al ŝi, kiel ŝi sola plenigas ĉiujn miajn pensojn, kaj ke ŝi devas fariĝi mia kara edzineto; kvankam mi estas nur malriĉa ŝuista submajstro, mi povas ja fariĝi majstro, mi laboros kaj mi strebos antaŭen! Jes, mi tion diros al ŝi, el amo silenta nenio rezultas, tion instruis al mi la mielkuko!" Venis la dimanĉo, kaj Knut venis; sed kiel malfeliĉe aranĝigis la cirkonstancoj! Ĉiuj estis invititaj kaj devis tion diri al li. Anjo premis al li la manon kaj demandis: "Ĉu vi iam estis jam en la operejo? Vi devas iam tion fari! Merkredon mi kantos, kaj, se vi havas tempon, mi sendos al vi bileton. Mia patro scias, kie loĝas via majstro." Kiel afabla tio estis de ŝia flanko! Merkredon tagmeze efektive alvenis sigelita koverto sen ia letereto, sed la bileto troviĝis en ĝi, kaj vespere Knut la unuan fojon en sia vivo iris en la teatron. Kaj kion li vidis? Li vidis Anjon, mirinde belan, vere ĉarmegan. Estas vero, ke ŝi edziniĝis je fremda persono, sed tio estis ja nur komedio, io, kion ili teatre prezentis, tion Knut sciis, alie ŝia koro certe ne permesus al ŝi sendi al li bileton, por ke li tion vidu. Ĉiuj aplaŭdis kaj laŭte aprobis, kaj Knut kriis "hura!" Eĉ la reĝo ridetis al Anjo, kvazaŭ li ankaŭ ĝojus pri ŝi. Ho ĉielo, kiel senfine malgranda Knut sin sentis! Sed li amis ŝin tiel profunde, kaj ankaŭ ŝi tiel lin amis; kaj la viroj devas ja diri la unuan vorton, kiel opiniis la mielkuka fraŭlino; la historio efektive enhavis en si multe. La sekvantan dimanĉon Knut denove iris tien. Liaj pensoj estis tiel solenaj, kiel ĉe la plej sankta akto. Anjo estis sola kaj akceptis lian viziton; ne povis esti pli bona aranĝiĝo de la cirkonstancoj. "Estas bone, ke vi venas!" ŝi diris; "mi jam preskaŭ volis sendi al vi la patron, sed mi antaŭsentis, ke vi hodiaŭ vespere venos; mi devas komuniki al vi, ke vendredon mi forveturos al Francujo, mi devas tion fari, por ke el mi fariĝu io taŭga." Al Knut subite fariĝis tiel, kvazaŭ la ĉambro ronde turniĝas kun li, kvazaŭ lia koro volas krevi; sed eĉ unu larmo ne aperis en liaj okuloj, kiel ajn videble estis, kiel profunde tiu sciigo lin afliktis. Anjo tion vidis kaj ŝi ankaŭ preskaŭ ekploris. "Ho honesta fidela animo!" ŝi diris, ― kaj ĉi tiu amika alparolo malligis la langon de Knut, kaj li konfesis al ŝi, kiel kore li ŝin amas kaj ke ŝi devas fariĝi lia kara edzineto. Dum li tion parolis, li vidis, ke Anjo fariĝas kadavre pala; ŝi ellasis lian manon kaj diris serioze kaj malĝoje: "Ne malfeliĉigu vin mem kaj min, Knut! Mi restos por vi ĉiam bona fratino, kiun vi povas fidi, ― sed nenio pli!" Kaj ŝi ekkaresis per sia mola mano lian varmegan frunton. "Dio donas al ni forton por multo, se oni nur mem volas!" En tiu momento eniris ŝia duonpatrino. "Knut estas en plena malespero pro mia baldaŭa forveturo!" ŝi diris; "estu do viro!" Kaj ŝi frapis lin sur la ŝultro; ŝi ŝajnigis, kvazaŭ ili parolis nur pri la vojaĝo kaj pri nenio alia. "Infano!" ŝi diris. "Kaj nun vi devas denove esti bona kaj prudenta, kiel tiam, kiam ni ambaŭ estante infanoj ludadis sub la saliko!" Knut havis tian senton, kvazaŭ peco de la mondo deŝiriĝis, liaj pensoj estis kiel senvola fadeno, elmetita en la venton. Li restis, li ne sciis, ĉu ili petis lin pri tio, sed afablaj kaj bonaj ili estis. Anjo enverŝis al li teon kaj kantis, sed tio ne estis la antaŭa sonado, kaj tamen ĝi estis nekompareble bela; la koro preskaŭ disŝiriĝis en li; kaj poste ili disiĝis. Knut ne etendis al ŝi la manon, sed ŝi prenis lian manon kaj diris: "Vi donos ja al via fratino la manon por adiaŭ, mia malnova frato de ludoj!" Ŝi ridetis sub larmoj, kiuj fluis malsupren sur ŝiaj vangoj, kaj ŝi ripetis: "mia frato". Sed ĉu tio povis multe helpi! Tia estis la adiaŭo. Ŝi forveturis ŝipe al Francujo, kaj Knut vagadis tra la malpuraj stratoj de Kopenhago. La aliaj submajstroj de la metiejo demandis lin, kial li tiel senripoze vagas tien kaj reen kaj pri kio li meditas; li vizitu kun ili la amuzejojn, li estas ja juna sango. Ili kune iris en salonon de dancado. Multe da belaj knabinoj tie troviĝis, sed certe neniu simila al Anjo, kaj ĉi tie, kie li esperis forgesi ŝin, ĝuste ĉi tie ŝi staris tute vivanta antaŭ lia animo. "Dio donas forton por multo, se oni nur mem volas!" ŝi diris. Profunda enpensiĝo okupis lian menson, li kunmetis siajn manojn, ― kaj la violonoj ludis kaj la knabinoj dancis ĉirkaŭ li. Li ektimis, li havis la senton, ke tio ne estas loko, kien li povus konduki kun si Anjon, ŝi loĝis ja ĉiam en lia koro, ― kaj tial li eliris. ekkuris tra la stratoj kaj preteriris la domon, en kiu ŝi estis loĝinta. Estis mallume en tiu domo, ĉie estis mallume, malplene kaj solece; la mondo iris sian vojon kaj Knut sian. Fariĝis vintro, kaj la akvoj glaciiĝis; estis tiel, kvazaŭ ĉio sin aranĝas por la morta dormo. Sed kiam venis la printempo kaj la unua vaporŝipo foriris, li eksopiris foren el sia patrujo, for, for en la malproksiman mondon, nur ne tro proksime de Francujo. Li ligis sian tornistron kaj ekmigris profunden en Germanujon, de urbo al urbo, sen halto kaj ripozo. Nur tiam, kiam li atingis la ĉarmegan urbon Nurenbergon, li denove akiris certan trankvilecon, li povis resti. Tio estas rimarkinda malnova urbo, kvazaŭ eltranĉita el bildolibro. La stratoj kuŝas tute laŭ sia propra plaĉo, la domoj absolute ne zorgas pri tio, ke ili staru en unu vico. Balkonaĵoj kun turetoj, spiralaĵoj kaj statuoj elsaltas super la trotuaron, kaj alte supre de la strange pintitaj tegmentoj iras ĝis la mezo de la strato tegmentaj defluiloj en la formo de drakoj kaj hundoj. Ĉi tie Knut staris sur la bazaro kun la tornistro sur la dorso; li staris apud unu el la malnovaj fontanoj, inter kies fiere leviĝantaj akvaj radioj staris helaj figuroj el kupro, bibliaj kaj historiaj. Beleta servistino estis prenanta akvon; ŝi refreŝigis Knuton per freŝa trinko, kaj, ĉar ŝi havis tutan manon plena de rozoj, ŝi donis al li ankaŭ unu el ili, kaj tio ŝajnis al li bona antaŭsigno. El la preĝejo tute apude penetris al li la sonoj de orgeno; la sonoj estis tiel solenaj kaj hejmecaj, kvazaŭ ili venus el la preĝejo de Kjöge, kaj tial li eniris en la grandan katedralon. La suno lumis tra la pentritaj vitroj inter la altaj graciaj kolonoj en la internon. Lia animo agordiĝis pie, lia menso fariĝis kvieta. Li serĉis kaj trovis bonan majstron en Nurenbergo, kaj li restis ĉe li kaj lernis la lingvon. La malnovaj fosoj ĉirkaŭ la urbo estas aliformigitaj en malgrandajn legomĝardenoj, sed la altaj muregoj kun siaj pezecaj turoj ankoraŭ staras. La ŝnuristo tordas siajn ŝnurojn sur la ligna vojeto, kiu iras laŭlonge de la murego, kaj tie ĉiuflanke el fendoj kaj truoj kreskis siringaj arbetaĵoj, kiuj superpendigis siajn branĉojn super la malgrandaj malaltaj domoj ĉe la interna flanko de la urba murego. En unu el tiuj domoj loĝis la majstro, ĉe kiu Knut laboris, kaj super la tegmenta fenestro de lia dormoĉambro etendis siajn branĉojn siringa arbetaĵo. Ĉi tie li pasigis unu someron kaj unu vintron; sed kiam venis la printempo, li ne povis plu elteni; la siringo staris en plena florado kaj odoris tiel hejmece, kvazaŭ ĝi starus en la ĝardeno de Kjöge, ― kaj tial Knut diris adiaŭ al sia majstro kaj transiris al alia, pli en la mezo de la urbo, kie staris nenia siringo. Lia metiejo troviĝis tute apude de unu el la malnovaj ŝtonaj pontoj, sub kiu staris senĉese bruanta malalta akva muelejo. Malantaŭ ĉi tiu fluis rapida rivero, kiu ruliĝadis kvazaŭ inter du vicoj da domoj, ĉe kiuj ĉie pendis malmodernaj kadukaj balkonoj. Aspektis, kvazaŭ ili volas fali en la akvon. Ĉi tie kreskis nenia siringo, ĉi tie oni ne vidis eĉ florpoton kun iom da verdaĵo, sed ĝuste kontraŭe staris granda maljuna saliko, kiu kvazaŭ forte sin tenis je la apude staranta domo, por ke la torento ĝin ne forŝiru. Ĝi etendis siajn branĉojn super la rivero tute tiel same, kiel la saliko ĉe la rivereto de Kjöge. En efektiveco li nur transmigris de la panjo-sambuko al la paĉjo-saliko. La arbo ĉi tie havis, precipe ĉe la lunlumo, ion, kio igis lin sin senti: „... tiel Dane en la koro, Ĉe la lumo de la luno!“ Sed ne la lunlumo faris tian efikon, ne, tio estis la maljuna saliko. Li ne povis elteni; kaj kial? Demandu la salikon, demandu la florantan siringan arbetaĵon! Kaj li diris adiaŭ al sia majstro kaj al Nurenbergo kaj formigris. Al neniu li parolis pri Anjo; plej profunde en la koro li kaŝis sian malĝojon, kaj tute specialan gravecon li atribuis al la historio pri la mielkukoj. Nun li komprenis, kial la viro tie sur la maldekstra flanko havis maldolĉan migdalon; li mem havis de tio maldolĉan guston; kaj Anjo, kiu ĉiam estis tiel milda kaj ridetanta, estis nur mielkuko. Li havis la senton, kvazaŭ la rimeno de lia tornistro lin premas, tiel ke fariĝis al li malfacile spiri; li malstreĉis ĝin, sed nenio helpis. Nur duono de la mondo estis ekster li, la duan duonon li portis en si. Nur kiam li ekvidis la altajn montojn, la mondo denove aperis al li pli granda, liaj pensoj denove direktis sin al la ekstera mondo, en liaj okuloj aperis larmoj. La Alpoj ŝajnis al li kvazaŭ la kunmetitaj flugiloj de la tero. Kio estus, se ĝi ilin levus, se ĝi disetendus iliajn grandajn plumojn kun la miksospecaj bildoj de nigraj arbaroj, bruantaj akvoj, nuboj kaj neĝamasoj! En la lasta tago de la mondo la tero levos siajn grandajn flugilojn, suprenflugos al Dio kaj krevos kiel veziko en Liaj klaraj radioj! "Ho, se venus jam la lasta tago!" li ĝemis. Silente li migris tra la lando, kiu aperis al li kvazaŭ abunda fruktoĝardeno; de la lignaj balkonoj kapsalutis lin ŝpinantaj knabinoj, la suproj de la montoj ardis en la ruĝa vespera suno, kaj kiam li ekvidis la verdajn lagojn inter la mallumaj arboj, li rememoris la marbordon ĉe la golfeto de Kjöge; kaj melankolio sed ne doloro, plenigis lian bruston. Tie, kie Rejno ruliĝas antaŭen kiel unu sola longa ondo, falegas, estas vipata kaj aliformiĝas en neĝblankajn nubajn masojn, ― la ĉielarko flirtas super ili kiel libera rubando, ― tie li rememoris la akvan muelejon apud Kjöge, kie la akvo bruis kaj estis vipata. Volonte li restus en la senbrua urbo ĉe Rejno, ― sed tie estis tiom multe da siringoj kaj tiom multe da salikoj, ― kaj tial li ekmigris pluen trans la altajn potencajn montojn, tra fendegoj de rokoj kaj laŭ vojoj, kiuj pendis ĉe la ŝtona murego kvazaŭ nestoj de hirundoj. La akvo bruis en la profundo, la nuboj kuŝis sub li; super arĝente blankaj kardoj, Alpaj rozoj kaj neĝo li paŝadis en la varma somera suno; kaj poste li diris adiaŭ al la landoj de la nordo kaj ekiris malsupren inter kaŝtanarboj, inter vinberĝardenoj kaj maizaj kampoj. La montaro fariĝis disiga muro inter li kaj ĉiuj liaj rememoroj, kaj tiel estis bone. Granda belega urbo kuŝis antaŭ li, ĝi estis nomata Milano, kaj ĉi tie li trovis Germanan majstron, kiu donis al li laboron. La metiejo, en kiun li venis, apartenis al maljuna estiminda geedza paro. Baldaŭ ili ekamis la silenteman submajstron, kiu malmulte parolis, sed des pli multe laboris kaj estis pia kaj kristaneca. Ŝajnis, ke Dio forprenis de li la pezan ŝarĝon de la koro. Lia plej granda plezuro estis leviĝi de tempo al tempo sur la potencan marmoran preĝejon, kiu, kiel al li ŝajnis, estis farita el la neĝo de lia hejmo kaj prezentis la formojn de ĉiaspecaj bildoj, pintaj turoj kaj florornamitaj liberaj haloj. El ĉiu angulo, de ĉiu pinto kaj de ĉiu arko ridetis al li blankaj statuoj. Super si li havis la bluan ĉielon, sub si la urbon kaj la vaste etendiĝantan ebenaĵon de Lombardio, kaj norde la altajn montarojn kun la eterna neĝo, ― kaj tiam li pensis pri la preĝejo de Kjöge kun la volvaĵoj de hedero ĉirkaŭ la ruĝaj muroj, sed li ne sopiris iri tien returne. Ĉi tie malantaŭ la montoj li volis esti iam enterigita. Unu jaron li vivis ĉi tie; pasis tri jaroj de post la tempo, kiam li forlasis la hejmon. Unu fojon lia majstro kondukis lin en la urbon, ne en la cirkon, por vidi la lertajn rajdistojn, ne, en la grandan operejon kaj tio efektive estis salono, kiu meritis esti vidita, En ĉiuj sep etaĝoj unuj super la aliaj pendis silkaj kurtenoj, kaj de la planko ĝis la plafono en kapturna alteco sidis plej elegantaj sinjorinoj kun florbukedoj en la manoj, kvazaŭ ili volus iri al balo. La sinjoroj estis en plene paradaj vestoj, kaj sur multaj el ili brilis oro kaj arĝento. La salono estis prilumita tagohele, kaj subite ekbruis la muziko, forte kaj ravante bele. Ĉi tie regis nekompareble pli granda lukso ol en la operejo de Kopenhago, sed tie estis ja Anjo, kaj ĉi tie.... Sed kiel? Ĉu tiu estis sorĉo? La kurteno estis tirita flanken, kaj ankaŭ ĉi tie staris Anjo en oro kaj silko, kun ora krono sur la kapo. Ŝi kantis, kiel povas kanti nur anĝelo de Dio; ŝi elpaŝis antaŭen tiom multe, kiom ŝi povis, ŝi ridetis, kiel tion povis fari nur Anjo; ŝi rigardis rekte al Knut. La malfeliĉa Knut ekkaptis la manon de sia majstro kaj ekkriis laŭte: "Anjo!" Sed feliĉe la laŭtega muziko superbruis lian krion. La majstro faris al li kapmoveton: "Certe ŝi estas nomata Anjo!" Kaj li prenis presitan folieton kaj montris, ke ŝia nomo, ŝia tuta nomo tie staris. Ne, tio ne estis sonĝo! Ĉiuj ĝojkriis de ravo kaj ĵetis al ŝi florojn kaj bukedoĵn, kaj ĉiufoje, kiam ŝi foriris, oni ŝin revokadis; ŝi iradis kaj venadis kaj denove venadis. Ekstere sur la strato homoj amasiĝis ĉirkaŭ ŝia kaleŝo kaj tiris ĝin, kaj Knut estis la plej antaŭa kaj la plej feliĉa. Kiam ili atingis ŝian belan hele prilumitan domon, Knut staris senpere ĉe la pordeto de la kaleŝo. Oni ĝin malfermis, kaj ŝi eliris. La lumo falis ĝuste sur ŝian ĉarman vizaĝon kaj ŝi afable ridetis kaj dankis kaj ne povis kaŝi sian emocion. Ŝi rigardis Knuton rekte en la vizaĝon, sed ŝi lin ne rekonis. Sinjoro kun stelo sur la brusto etendis al ŝi la brakon, ili, kiel oni rakontis, estis interfianĉigitaj. Post tio Knut iris en sian loĝejon kaj pakis sian tornistron; li volis, li devis iri hejmen, al la siringo kaj al la saliko, ― ha, pli rapide sub la salikon! Oni petis lin, ke li restu; nenia admono povis lin reteni; ili atentigis lin, ke la vintro alproksimiĝas, ke en la montaro jam elfalis neĝo; sed laŭ la postesignoj de la malrapide iranta veturilo ― por ĝi oni devis ja fari vojon ― li povas iri, kun la tornistro sur la dorso kaj apogante sin sur sia bastono. Kaj senripoze li iris al la montoj, iris supren kaj malsupren; li estis jam tre laca kaj vidis ankoraŭ neniun vilaĝon nek domon. La steloj komencis lumi super li, liaj piedoj ŝanceliĝis, li sentis kapturnon. Profunde malsupre en la valo nun ankaŭ eklumis steloj, li havis la senton, kvazaŭ la ĉielo etendiĝis ankaŭ ĝis sub li. Li sentis sin malsana. La steloj en la valo plimultiĝis kaj fariĝis ĉiam pli helaj; ili moviĝadis tien kaj reen. Tio estis malgranda vilaĝo, el kiu la lumoj briletis al li supren, kaj kiam li tion komprenis, li streĉis siajn lastajn fortojn kaj atingis malgrandan enveturejon en ĝi. Tutan tagon li restis tie, ĉar lia korpo postulis ripozon kaj flegon. En la valo regis vetero rosa kaj pluva. Sed kiam unu matenon aperis gurdisto kaj eksonigis melodion el la hejmo de Knut, el Danujo, Knut ne povis plu elteni; dum multe, multe da tagoj li iradis, kun tia rapideco, kvazaŭ li celus veni hejmen, antaŭ ol ĉiuj formortis. Sed al neniu li parolis pri sia sopiro, neniu povus supozi, ke li portas en si koran suferon, la plej profundan, kiun oni povas porti. Tion oni kaŝas antaŭ la mondo, tio ne donas plezuron, tion oni kaŝas eĉ antaŭ la amikoj, kaj li ne havis amikojn. Kiel fremdulo li migris en fremda lando hejmen, norden. En la sola letero el la hejmo, kiun la gepatroj antaŭ longa tempo skribis al li, estis dirite: "Vi ne estas vera Dano, kiel ni ĉiuj hejme; ni estas ankoraŭ el malnova materialo, sed al vi plaĉas nur fremdaj landoj!" La gepatroj povis tiel skribi, ― ho, kiel malmulte ili do lin konis! Estis vespero, li iris sur la libera landvojo: komencis frosti; la lando mem fariĝis ĉiam pli plata, kaj kampoj kaj herbejoj etendiĝis senfine malproksimen. Jen ĉe la vojo montriĝis granda saliko; ĉio aspektis tiel hejme, tiel Dane! Li sidiĝis sub la saliko, li sentis sin tiel laca, lia kapo kliniĝis, liaj okuloj fermiĝis por ripozo, sed li sentis, ke la saliko klinas sur lin siajn branĉojn. La arbo faris sur li impreson de maljuna granda homo, tio estis paĉjo-saliko mem, kiu prenis lin en siajn brakojn kaj portis la lacan filon hejmen, al la Dana lando, al la libera sabla marbordo, al lia gepatra urbo Kjöge, al la roza ĝardeno de lia infaneco. Jes, tio estis la saliko de Kjöge mem, ĝi eliris en la mondon, por lin serĉi kaj trovi, kaj nun li estis trovita kaj portita hejmen en la malgrandan ĝardenon ĉe la rivereto, kaj ĉi tie staris Anjo en sia tuta beleco kun ora krono sur la kapo, kiel li vidis ŝin lastfoje, kaj ŝi vokis: "Bonvenon!" Kaj ĝuste antaŭ ili staris du strangaj figuroj, sed ili aspektis multe pli home, ol en lia infaneco, ili ankaŭ ŝanĝiĝis. Tio estis la du mielkukoj, la viro kaj la virino, ili montris sin per sia ĝusta flanko kaj bone aspektis. "Koran dankon!" diris ambaŭ al Knut; "vi malligis niajn langojn, vi instruis nin, ke siajn pensojn oni devas kuraĝe esprimi, ĉar alie nenio rezultas! Sed nun io rezultis: ni interfianĉiĝis!" Kaj ili ekiris tra la stratoj de la urbo, kaj ankaŭ per la dorsa flanko ili bone aspektis, tiel ke oni nenion povis diri kontraŭ ili. Ili iris rekte en la preĝejon, kaj Knut kaj Anjo sekvis ilin. Ili ankaŭ iris mano en mano. Kiel antaŭe staris ankoraŭ la preĝejo kun siaj ruĝaj muroj kaj la abunda verda hedero. La granda portalo malfermiĝis ambaŭflamken, la orgeno laŭte sonis, kaj popare ili iris al la altaro. "La gesinjoroj antaŭe!" ili diris, "la fianĉigitaj mielkukoj!" Kaj ĉi tiuj aliris al Knut kaj Anjo, kaj ambaŭ paroj ekgenuis sur la ŝtupoj de la altaro. Anjo klinis sian kapon super lian vizaĝon, kaj glacie malvarmaj larmoj elfluis el ŝiaj okuloj. Tio estis la glacio, kiun ŝia koro disfandis dank' al lia forta amo, kaj tiuj larmoj falis sur liajn brulantajn vangojn, kaj... pro tio li vekiĝis, kaj li vidis, ke li sidas sub la maljuna saliko en la fremda lando, en la vintre malvarma vespero. Malvarmiga hajlo vipis lian vizaĝon. "Tio estis la plej bela horo el mia vivo!" li diris, "sed ĝi estis sonĝo. Dio donu, ke mi ankoraŭ unu fojon sonĝu pri ŝi!" Kaj li fermis siajn okulojn, li dormis, li sonĝis. Matene falis neĝo, ĝi kovris la piedojn de Knut, sed li dormis. Vilaĝanoj iris al la preĝejo kaj ili vidis, ke jen sidas junulo metiisto; li estis senviva, frostmortinta sub la saliko. <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [[:w:Angla lingvo|(en)]] [http://hca.gilead.org.il/under_wi.html Under the Willow-Tree] * [[:w:Angla lingvo|(en)]] [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/hersholt/UnderTheWillowTree_e.html Under The Willow Tree] [[cs:Pod vrbou]] [[en:Under the Willow-Tree]] [[pl:Pod starą wierzbą]] [[ru:Под ивой (Андерсен/Ганзен)]] l6di6qsy6t4p4t6t9pmrvau9zns9rch Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 20 — Kvin en unu silikvo 0 6154 62929 54081 2022-08-11T03:48:26Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Kvin en unu silikvo | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 19 — Sub la saliko|Ĉapitro 19 — Sub la saliko]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 21 — Folio el la ĉielo|Ĉapitro 21 — Folio el la ĉielo]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 20 — Kvin en unu [[:w:Silikvo|silikvo]]'''</big></center> {{multicol}}<div class="prose"><div style="text-align:justify"> Kvin pizoj troviĝis en unu [[:w:Silikvo|silikvo]], ili estis verdaj, kaj la silikvo estis verda, kaj tial ili opiniis, ke la tuta mondo estas verda, kaj ili estis pravaj. La silikvo kreskis, kaj la pizoj kreskis; ili alkonformigis sin al la loĝejo; rekte en unu vico ili sidis. Ekstere brilis la suno kaj varmigis la silikvon, la pluvo faris ĝin pura kaj travidebla. Estis en ĝi varme kaj bele, lume en la tago kaj mallume en la nokto, kiel devis esti, kaj la pizoj, sidante tie, fariĝis ĉiam pli grandaj kaj pli meditemaj, ĉar ili ja devis per io sin okupi. "Ĉu ni restos ĉi tie por ĉiam?" ili diris. "Ĉu ni ne fariĝos malmolaj de la longa sidado? Ŝajnas al ni, ke ankaŭ tie ekstere io ekzistas; ia antaŭsento tion diras al ni!" Kaj pasis semajnoj; la pizoj fariĝis flavaj, kaj la silikvo fariĝis flava. "La tuta mondo fariĝas flava!" ili diris, kaj tion ili povis aserti tute prave. Subite ili eksentis puŝon en la silikvo; oni ĝin deŝiris, ĝi venis en homajn manojn, kaj kune kun multaj aliaj plenaj silikvoj ĝi estis ŝovita en poŝon de surtuto. "Nun oni nin baldaŭ malfermos!" ili diris, kaj sopire ili tion atendis. "Mi volus nur scii, kiu el ni iros plej malproksimen," diris la plej malgranda pizo. "Tio nun baldaŭ montriĝos." "Fariĝu, kio volas!" diris la plej granda. "Krak!" la silikvo krevis, kaj ĉiuj kvin pizoj elruliĝis en la lumon de la suno. Ili kuŝis en mano de infano; malgranda knabo tenis ilin forte kaj diris, ke la pizoj estas ĝuste bonaj por lia krakpafilo; kaj tuj li metis unu pizon en la pafilon kaj forpafis ĝin. "Nun mi flugas en la malproksiman mondon! Retenu min, se vi povas!" Kaj ĝi malaperis. "Mi," diris la dua, "flugos rekte en la sunon, ĝi estas ĝusta silikvo kaj tre deca por mi." Ĝi malaperis. "Ni dormas tie, kien ni venas," diris la du aliaj, "sed ni ruliĝos ankoraŭ antaŭen!" Kaj ili ruliĝis antaŭe sur la teron, antaŭ ol ili estis metitaj. "Ni venos plej malproksimen!" "Fariĝu, kio volas!" diris la lasta, kaj oni pafis ĝin alten. Ĝi flugis en la direkto al la malnova breto sub la fenestro de la frontona ĉambreto, ĝuste en fendon, kiu estis plena de musko kaj de malkompakta tero, kaj la musko varmigante ĝin ĉirkaŭkovris. Tie ĝi kuŝis kaŝita, sed ne forgesita de Dio. "Fariĝu, kio volas!" ĝi diris. En la malgranda frontona ĉambreto loĝis malriĉa virino, kiu en la tago eliradis, por purigi fornojn, segi lignon kaj fari aliajn malfacilajn laborojn, ĉar ŝi havis forton kaj ŝi estis laborema, sed ŝi tamen restis malriĉa. Hejme en la malgranda ĉambro dume kuŝadis ŝia duone plenkreska sola filino; ŝi estis delikata kaj subtila; tutan jaron ŝi estis jam kuŝinta en la lito, kaj ŝajnis, ke ŝi povas nek vivi nek morti. "Ŝi iros al sia malgranda fratino," diris la virino. "Mi havis nur du infanojn, kaj estis al mi sufiĉe malfacile zorgi por ambaŭ, tiam Dio dividis kun mi kaj prenis unu el ili al Si! Nun mi tre volus konservi la duan, kiu ankoraŭ restis al mi, sed Li videble ne volas lasi ilin disigitaj, kaj ŝi prepariĝas iri supren al sia malgranda fratino!" Sed la malsana knabino ne mortis; pacience kaj silente ŝi kuŝadis dum la tuta longa tago, dum ŝia patrino forestis por laborenspezi. Estis printempo kaj ankoraŭ frua mateno. Ĝuste kiam la patrino volis iri al sia laboro, la suno tre afable enlumis tra la malgranda fenestro sur la plankon, kaj la malsana knabino direktis sian rigardon sur la malsupran fenestran vitron. "Kio estas tie la verdaĵo, kiu vidiĝas apud la vitro? Ĝi moviĝas en la vento!" La patrino aliris al la fenestro kaj duone ĝin malfermis. "He!" ŝi diris, "tio vere estas juna pizo, kiu elburĝoniĝis kun siaj vardaj folietoj. Kiamaniere ĝi venis ĉi tien en la fendon? Jen vi havas ja malgrandan ĝardenon, kiun vi povas kun ĝuo rigardadi!" La lito de la malsanulino estis alŝovita pli proksimen al la fenestro, de kie ŝi povis vidi la elburĝoniĝantan pizon, kaj la patrino eliris al laboro. "Patrino, mi pensas, ke mia sano denove reboniĝas!" diris vespere la malgranda knabino. "La suno hodiaŭ lumis al mi tiel varme. La malgranda pizo disvolviĝas bonege; kaj mi ankaŭ volas disvolviĝi kaj denove plisaniĝi en la lumo de la suno." "Ho, se tiel fariĝus!" diris la patrino, ŝi tamen ne kredis, ke tio estus ebla. Sed apud la verda kreskaĵeto, kiu inspiris al ŝia infano tiajn ĝojajn pensojn pri vivo, ŝi starigis malgrandan bastonon, por ke la vento ne difektu ĝin. Malsupre ĉe la breto ŝi alligis fortan fadenon kaj tiris ĝin ĝis la supra parto de la fenestra kadro, por ke la volvaĵo de la pizo akiru punkton de apogo, kiam ĝi elkreskos alten, kaj tiel efektive fariĝis. Oni povis de unu tago ĝis la sekvanta vidi, kiel ĝi pligrandiĝis. "Ha, ĝi ricevas eĉ floraĵojn!" diris la virino unu matenon, kaj nun ankaŭ ĉe ŝi aperis la espero kaj la kredo, ke la malgranda knabino resaniĝos. Ŝi rimarkis, ke la infano en la lasta tempo parolis pli vigle, ke en la lastaj matenoj ŝi mem leviĝis en la lito kaj sidis kaj kun radiantaj okuloj rigardis sian malgrandan pizĝardenon, kiu konsistis el la unu sola pizo. En la sekvanta semajno la knabineto la unuan fojon sidis pli ol tutan horon. Feliĉa ŝi sidis en la varma lumo de la suno, la fenestro estis malfermita, kaj ekstere oni povis vidi blankruĝan pizan floraĵon, plene elvolviĝintan. La malgranda knabino alklinis sian kapon kaj kisis tre faciltuŝe la delikatajn folietojn. Tiu tago estis por ŝi festotago. "La bona Dio mem ĝin plantis kaj prosperigis, por doni al vi, mia kara infano, kaj al mi la esperon kaj ĝojon!" diris la ĝoja patrino kaj ridetis al la floraĵo, kiel al bona de Dio sendita anĝelo. Sed ni revenu al la aliaj pizoj. Tiu, kiu elflugis en la malproksiman defluilon kaj trafis en la kropon de kolombo, kie ĝi kuŝis kiel Jona en la ventro de la baleno. La du mallaboremaj havis tian saman sukceson, ili ankaŭ estis formanĝitaj de kolomboj, kaj tio almenaŭ estas alporto de solida utilo; sed la kvara, kiu volis flugi ĝis la suno, ― ĝi falis en la stratan defluilon kaj kuŝis tie dum tagoj kaj semajnoj, en la malpura akvo, kie ĝi terure ŝvelis. "Mi fariĝas belege dika!" diris la pizo. "Mi ankoraŭ krevos, kaj mi opinias, ke pli grandan sukceson neniu pizo povas havi nek iam havis. Mi estas la plej distingita el la kvin, kiuj troviĝis en la sama silikvo!" Kaj la strata defluilo donis al tiu opinio sian aprobon. Sed ĉe la tegmenta fenestro staris la juna knabino kun lumantaj okuloj, kun la brilo de saneco sur la vangoj, kaj ŝi kunmetis siajn delikatajn manojn super la piza floraĵo kaj dankis pro ĝi Dion. "Por mi estas ĉarma mia pizo!" diris la strata defluilo. <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [[:w:Angla lingvo|(en)]] [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/hersholt/FivePeasFromAPod_e.html?oph=1 The Hans Christian Andersen Center] * [[:w:Angla lingvo|(en)]] [http://www.andersenstories.com/en/andersen_fairy-tales/five_peas_from_a_pod Andersen Fairy Tales] n4ontckpg72m2aymka4t72ulc2lgsfy Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 21 — Folio el la ĉielo 0 6558 62928 54082 2022-08-11T03:48:18Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Folio el la ĉielo | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 20 — Kvin en unu silikvo|Ĉapitro 20 — Kvin en unu silikvo]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 22 — Ŝi estis tute sentaŭga|Ĉapitro 22 — Ŝi estis tute sentaŭga]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 21 — Folio el la ĉielo'''</big></center> {{multicol}}<div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::Alte supre en la maldensa klara aero flugis anĝelo kun floro el la ĝardeno de la ĉielo, kaj dum li kise alpremis siajn lipojn al la floro, malgranda folieto deliberiĝis kaj falis sur la malsekan teron meze de arbaro, kaj tuj ĝi ricevis radikojn kaj elkreskigis plantidojn inter la aliaj kreskaĵoj. ::"Tio estas ja stranga plantido!" diris tiuj kreskaĵoj, kaj neniu el ili volis en ĝi sian parencon, nek la kardo, nek la urtiko. ::"Tio verŝajne estas speco de ĝardena kreskaĵo!" ili diris kaj moke ridis, kaj poste ili komencis ŝercadi pri ĝi kiel pri ĝardena kreskaĵo. Sed la folio ĉiam pli kaj pli kreskis kiel nenia alia kreskaĵo kaj elkreskigis volvobranĉojn, kiuj etendiĝis malproksimen ĉirkaŭe. ::"Kien vi celas?" diris la altaj kardoj, kiuj sur ĉiu folio havis pikilojn; "vi kuras senlime ĉiuflanken, vi nenie havas difinitan lokon! Ni ne povas stari ĉi tie kaj vin porti." ::Venis ta vintro, la neĝo kovris la kreskaĵon, sed de ĝi la neĝa kovro ricevis brilon, kvazaŭ de malsupre trafluus ĝin sunlumo. En la printempo tie staris floranta kreskaĵo tiel bela, kiel neniu alia en la arbaro. ::Venis profesoro de botaniko, kiu havis ĉe si ateston, ke li estas tio, kio li estas; li pririgardis la kreskaĵon, gustumis ĝin, sed pri ĝi nenio estis dirita en lia scienco pri kreskaĵoj; li neniel povis trovi, al kiu klaso ĝi apartenas. ::"Tio estas variaĵo!" li diris; "mi ĝin ne konas; ĝi ne estas registrita en la sistemo!" ::"Ĝi ne estas registrita en la sistemo!" diris la kardoj kaj la urtikoj. La grandaj arboj ĉirkaŭe aŭdis tion, kio estis dirita, kaj ili ankaŭ vidis, ke tio ne estas arbo de ilia speco, sed ili nenion diris, nek bonan nek malbonan, kaj tio ĉiam estas la plej senriska, se oni estas malsaĝa. ::Jen venis en la arbaron malriĉa, senkulpa knabino; ŝia koro estis pura, ŝia saĝo estis granda per ŝia kredo, ŝia tuta heredaĵo en ĉi tiu mondo estis malnova Biblio, sed el la folioj de ĉi tiu libro parolis al ŝi la voĉo de XXX Dio: "Se la homoj volas fari al vi malbonon, tiam rememoru la historion pri Jozef:" "Ili intencis malbonon en sia koro, sed Dio turnis ĉion al bono." "Se vi suferas maljuste, se oni vin ne komprenas kaj mokas, tiam rememoru pri Li, pri la plej pura kaj plej bona, pri Li, kiun oni mokis kaj alnajlis al la kruco, sur kiu Li preĝis: "Ho patro, pardonu al ili, ĉar ili ne scias, kion ili faras!"" ::Ŝi haltis antaŭ la mirinda kreskaĵo, kies verdaj folioj odoris dolĉe kaj refreŝige kaj kies floraĵoj brilis en la klara sunlumo kvazaŭ vera multkolora fajraĵo; kaj el ĉiuj el ili iris sonoj, kvazaŭ la kreskaĵo havus en si profundan fonton de melodioj, kiu eĉ dum jarmiloj ne elĉerpiĝos. Kun pia meditado ŝi pririgardis tiun tutan mirindaĵon de Dio. Ŝi klinis unu el la branĉoj, por povi bone pririgardi la floraĵojn kaj enspiri ilian bonodoron, kaj en ŝia spirito fariĝis lume, kaj en sia koro ŝi eksentis feliĉon. Ŝi tre dezirus posedi unu el la floraĵoj, sed la koro ne permesis al ŝi deŝiri ĝin, ĉar ĝi ja tre baldaŭ forvelkus ĉe ŝi. Ŝi prenis nur unu solan el la verdaj folioj, portis ĝin hejmen, metis ĝin en sian Biblion, kaj tie ĝi kuŝis, freŝa, ĉiam freŝa, kaj nevelkanta. ::Inter la folioj de la Biblio ĝi kuŝis kaŝita; kune kun la Biblio ĝi estis metita sub la kapon de la juna knabino, kiam ĉi tiu post kelke da semajnoj kuŝis en la ĉerko, kun la sankta seriozeco de la morto sur la pia vizaĝo, kvazaŭ la tera polvo montris stampon de tio, ke ŝi nun staras antaŭ sia Dio. ::Sed tie en la arbaro floris la mirinda kreskaĵo, el kiu baldaŭ disvolviĝis bela arbo, kaj ĉiuj migrobirdoj venis kaj kliniĝis antaŭ ĝi, precipe la hirundo kaj la cikonio. ::"Tio estas alilandaj manieroj!" diris la kardoj kaj lapoj, "tian sintenadon ni ĉi tie hejme ja neniam permesos!" ::Kaj la nigraj arbaraj limakoj kraĉis kontraŭ la arbon. ::Poste venis la porkopaŝtisto, li elŝiris kardojn kaj plektokreskaĵojn, por fari el ili cindron. La tutan mirindan arbon, kiun li elŝiris kune kun ĉiuj ĝiaj radikoj, li enligis ankaŭ en sian pakon. "Ĝi ankaŭ devas alporti utilon!" li diris, kaj la faro estis plenumita. ::Longan tempon post tio la reĝo de la lando malsaniĝis je tre profunda melankolio; li estis diligenta kaj laborema, sed nenio helpis; oni voĉlegis al li la plej seriozajn verkojn kaj la plej facilajn, kiujn oni povis trovi, sed nenio helpis. Tiam oni ricevis informon de unu el la plej grandaj saĝuloj, al kiu oni sin turnis; li sciigis, ke ekzistas certa rimedo, por refortigi kaj resanigi la suferanton. "En la propra regno de la reĝo, en la arbaro kreskas arbeto, havanta ĉielan devenon, tiel ĝi aspektas, oni tute ne povas erari." Kaj li aldonis desegnon de la kreskaĵo, kiu estis facile ekkonebla. "Ĝi estas verda en vintro kaj en somero; prenu ĉiuvespere freŝan folion de ĝi kaj metu ĝin al la reĝo sur la frunton, tiam liaj pensoj denove fariĝos klaraj, kaj bela sonĝo en la nokto fortigos lin por la morgaŭa tago!" ::Tio estis sufiĉe klara; kaj ĉiuj kuracistoj kune kun la profesoro de botaniko eliris en la arbaron. ::Sed kie estis la kreskaĵo? ::"Kredeble mi metis ĝin kunalie en mian pakon!" diris la porkopaŝtisto; "el ĝi jam delonge fariĝis cindro, sed mi ne komprenis pli bone!" ::"Li ne komprenis pli bone!" ekkriis ĉiuj. "Malklereco, malklereco, kiel granda vi estas!" Tiujn vortoj la porkopaŝtisto povis preni al si al la koro, ĉar pri li kaj pri neniu alia ili parolis. ::Eĉ unu folion oni ne povis trovi; la sola, kiu ekzistis, kuŝis en la ĉerko de la mortintino, kaj tion neniu sciis. ::La reĝo mem en sia melankolio iris en la arbaron al tiu loko. "Ĉi tie la arbeto staris," li diris, "ĝi estas sankta loko!" ::La lokon oni ĉirkaŭbaris per ora kradaĵo, kaj tage kaj nokte apud ĝi staris gardostaranto. ::La profesoro de botaniko skribis sciencan verkon pri la ĉiela kreskaĵo, kaj pro tio li ricevis oron, kio faris al li grandan plezuron. La oro estis tre utila por li kaj por lia familio, kaj tio estis la plej bona en la tuta historio, ĉar la kreskaĵo malaperis kaj la reĝo estis melankolia kaj malĝoja. "Sed tia li estis jam antaŭe!" diris la gardostaranto. ::<center>🙝🙟</center> == Vidu ankaŭ == * [http://hca.gilead.org.il/heaven.html Gilead] * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/hersholt/ALeafFromHeaven_e.html The Hans Christian Andersen Center] * [http://www.gutenberg.org/files/27200/27200-h/27200-h.htm#heaven Gutenberg] * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=070&l=da&r=en Anderson Stories] - angle kaj dane * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=070&l=it&r=es Anderson Stories] - itale kaj hispane frt4vxnnu3pjzg17yy7rddojy4dk8hx Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 22 — Ŝi estis tute sentaŭga 0 6559 62927 54083 2022-08-11T03:48:07Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Ŝi estis tute sentaŭga | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 21 — Folio el la ĉielo|Ĉapitro 21 — Folio el la ĉielo]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 23 — Lasta perlo|Ĉapitro 23 — Lasta perlo]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 22 — Ŝi estis tute sentaŭga'''</big></center> {{multicol}}<div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::La urbestro staris ĉe la malfermita fenestro; li havis sur si supran ĉemizon kun brusta pinglo, kaj li estis tre glate razita; propramane li sin razis kaj faris al si nur unu solan malgrandan vundeton, sed ĉi tiun li kovris per peceto da gazeta papero. ::"Ts! ts! Knabeto!" li vokis. ::La knabeto estis la filo de lavistino, li estis preteriranta malsupre kaj respekte deprenis sian ĉapon; la ĉapo havis enfleksitan ŝirmilon, kaj krom tio ĝi estis tiel aranĝita tiel praktike, ke oni povis ŝovi ĝin en la poŝon. En siaj malriĉaj, sed puraj kaj tre zorge flikitaj vestoj kaj kun pezaj lignaj ŝuoj sur la piedoj la knabo staris respektege, kvazaŭ li staris antaŭ la reĝo mem. ::"Vi estas bona knabo!" diris la urbestro, "vi estas ĝentila knabo! Via patrino certe lavas tolaĵon tie ĉe la rivero? Tien vi certe devas porti tion, kion vi tie havas en via poŝo? Estas malbona afero kun via patrino! Kiom vi tie havas?" ::"Duonon da botelo!" diris la knabo per timoplena mallaŭta voĉo. ::"Kaj hodiaŭ matene ŝi ricevis tian saman kvanton?" plue demandis la urbestro. ::"Ne, tio estis hieraŭ!" respondis la knabo. ::"Du duonoj faras unu tuton! Ŝi estas tute sentaŭga. Malbone estas kun tiu klaso de popolo! Diru al via patrino, ke ŝi hontu. Neniam fariĝu drinkemulo, sed vi tamen ja fariĝos tia. ― Kompatinda infano! Vi povas iri!" ::La knabo foriris! la ĉapon li tenis ankoraŭ en la mano, kaj la vento blovis tra liaj blondaj haroj, tiel ke ili leviĝadis en la formo de longaj tufoj. Li turnis sin malantaŭ la angulon kaj iris tra strateto malsupren al la rivero, kie la patrino staris en la akvo apud le lavbenko kaj batadis per lavbatiloj la tolaĵon. La akvo fluis kun granda forto, ĉar la kluzoj de la akva muelejo estis malfermitaj, kaj al la lavbenko minacis la danĝero esti forportita. La lavistino devis sin kontraŭpremi. ::"Mi apenaŭ jam povas kontraŭstari!" ŝi diris; "estas bone, ke vi venas, ĉar mi bezonas malgrandan refortiĝon! Estas malvarme ĉi tie en la akvo, kaj jam ses horojn mi tiel staras. Ĉu vi havas ion por mi?" ::La knabo eltiris la botelon, kaj la patrino almetis ĝin al la buŝo kaj trinkis unu gluton. ::"Ho, kiel bone ĝi efikas! Kiel ĝi varmigas! Ĝi estas tiel same bona, kiel varma manĝo kaj tamen ne tiel kara. Trinku, mia knabo! Vi aspektas tiel pale, vi suferas de frosto en la maldikaj vestoj; jam estas ja aŭtuno. Hu! La akvo estas malvarma! Ke mi nur ne malsaniĝu! Sed tion mi ne faros. Donu al mi ankoraŭ unu guton kaj trinku vi ankaŭ, sed nur malgrandan guteton, vi ne devas alkutimiĝi al tio, mia kara kompatinda infano!" ::Ŝi iris ĉirkaŭ la ponto, sur kiu staris la knabo, kaj eliris sur la teron; la akvo fluis de la basta mato, kiun ŝi por ŝirmo alligis ĉirkaŭ sia korpo, la akvo fluis de ŝiaj vestoj. ::"Mi turmentas min tiom, ke al mi preskaŭ la sango elŝprucas el sub la ungoj, sed tio estas indiferenta, se mi nur vin, mia kara infano, povos honeste trairigi tra la mondo!" ::En la sama momento venis iom pli maljuna virino, ankaŭ malriĉa laŭ siaj vestoj kaj aspekto. Per unu piedo ŝi lamis, kaj treege granda falsa buklo pendis super unu el ŝiaj okuloj, kiu per tio devis esti kovrata, sed la sekvo estis nur tio, ke la difektaĵo de la okulo estis ankoraŭ pli rimarkebla. Tio estis amikino de la lavistino, "Lamkarolino kun la buklo", kiel la najbaroj ŝin nomis. ::"Ho vi malfeliĉa, kiel vi devas turmentiĝi kaj stari en la malvarma akvo! Vi vere ion bezonas, por revarmiĝi, kaj tamen oni ne volas permesi al vi la guton, kiun vi ricevas!" Kaj tuj la tuta parolo de la urbestro al la knabo estis rakontita al la lavistino. Lamkarolino aŭdis ĝin tutan, kaj ŝi koleris pro tio, ke li tiel povas paroli al la infano pri ĝia propra patrino kaj pri la guto, kiun ŝi ricevas, dum la urbestro aranĝas grandajn tagmanĝojn, kie la vino estas trinkata po tutaj boteloj. "Delikataj vinoj kaj fortaj vinoj," ŝi diris, "estas tie metataj sur la tablon, kaj multaj trinkas pli ol ili soifas. Sed tion oni ne nomas drinki! Ili estas taŭgaj; sed vi estas tute sentaŭga!" ::"Tiel do li parolis al vi, mia infano!" diris la lavistino, kaj ŝiaj lipoj tremante moviĝis. "Li diris, ke vi havas patrinon, kiu estas tute sentaŭga! Eble li estas prava, tamen al la infano li ne devus tion diri! Sed el tiu domo multe, multe da malbono venis sur min!" ::"Vi servis ja tie en la domo, kiam la gepatroj de la urbestro ankoraŭ vivis kaj tie loĝis; multe da jaroj pasis de tiu tempo! De post tiu tempo oni jam formanĝis multe da salo, tiel ke oni povas jam havi soifon!" ::Kaj Lamkarolino ridis maldolĉe. "Hodiaŭ estas granda tagmanĝo ĉe la urbestro; en efektiveco oni volis ĝin revoki, sed estis por ili jam tro malfrue, la manĝo estis jam pretigita. Mi aŭdis tion de la servisto. Antaŭ unu horo venis letero kun la sciigo, ke la pli juna frato mortis en Kopenhago!" ::"Mortis!" ekkriis la lavistino kaj fariĝis kadavre pala. ::"Jes!" diris la virino. "Ĉu vi tion tiel forte prenas al via koro? Nu, vi konis lin, ĉar vi servis ja en la domo." ::"Li mortis! Li estis la plej brava, la plej bona homo; Dio ne ricevos multe da tiaj, kiel li." Kaj la larmoj fluis sur ŝiaj vangoj. "Ho mia Dio! Ĉio turniĝas ĉirkaŭ mi! Tio venas de tio, ke mi eltrinkis la botelon, mi ne povis tion traelporti! Mi sentas min tiel malsana!" Kaj ŝi forte apogis sin al barilo. ::"Ho Dio, al vi fariĝas tute malbone, patrineto!" diris la virino. "Tamen eble ĝi pasos! Ne, vi efektive estas malsana! Plej bone estos, ke mi vin konduku hejmen!" ::"Sed la tolaĵo tie!" ::"Lasu min zorgi pri tio! Prenu min sub la brako! La knabo povas resti ĉi tie kaj gardi, poste mi revenos kaj lavos la restaĵon; restis nur malmulte da pecoj!" ::La lavistino ŝanceliĝis sur siaj piedoj. ::"Mi staris tro longe en la malvarma akvo! De hodiaŭ matene mi nenion manĝis nek trinkis! La febro traskuas mian korpon! Ho Sinjoro Jesuo, helpu min veni hejmen! Mia malfeliĉa infano!" Kaj ŝi komencis plori. ::La knabo ploris kaj baldaŭ restis sola ĉe la rivero apud la malseka tolaĵo. ::La du virinoj iris malrapide, la lavistino ŝanceliĝadis; ili iris malsupren en la strateton, poste sur la grandan straton, preteriris la domon de la urbestro, kaj antaŭ tiu domo la lavistino falis sur la pavimon. Homoj alkuris amase. ::Lamkarolino enkuris en la domon, por venigi helpon. La urbestro rigardis kun siaj gastoj eksteren tra la fenestroj. ::"Tio denove estas la lavistino!" li diris; "ŝi drinkis iom super la soifo; ŝi estas tute sentaŭga! Estas domaĝe la belan knabon, kiun ŝi havas. La infano vere plaĉas al mi; sed la patrino estas tute sentaŭga!" ::Oni ŝin rekonsciigis kaj kondukis en ŝian malriĉan loĝejon, kie oni tuj metis ŝin en la liton. La honesta animo, Lamkarolino, iris prepari por ŝi tason da varma biero kun butero kaj sukero, trinkaĵon, kiun ŝi rigardis kiel la solan veran universalan rimedon, kaj poste ŝi iris al la lavbenko, lavis sufiĉe malbone, sed tamen bonintence, la tolaĵon, tirante ĝin en efektiveco tute malsekan sur la teron, kaj prenis ĝin por konservi. ::Vespere ŝi sidis en la mizera ĉambreto ĉe la lavistino. Kelke da rostitaj terpomoj kaj bongustan grasan pecon da ŝinko ŝi ricevis por la malsanulino de la kuiristino de la urbestro, kaj ĝin manĝis kun apetito la knabo kaj Lamkarolino; la malsanulino ĝuis nur sole la odoron, kiu, kiel ŝi diris, estis tiel nutra. ::La knabo iris en la liton, en la saman liton, en kiu kuŝis la patrino, sed li havis sian lokon laŭlarĝe ĉe ŝiaj piedoj kaj kovris sin per malnova antaŭlita tapiŝo, kiu estis kunkudrita el ruĝaj kaj bluaj strioj. ::La lavistino fartis iom pli bone; la varma biero ŝin pli fortigis, kaj la odoro de la delikata manĝajo faris al ŝi bone. ::"Koran dankon, vi bona animo!" ŝi diris al Lamkarolino; "ĉion, ĉion mi diros al vi, se la knabo dormas! Ŝajnas al mi, ke li jam dormas. Kiel dolĉe kaj ĉarme li aspektas kun fermitaj okuloj! Li ne scias, kion lia patrino devas suferi! Dio neniam devigu lin sperti similan mizeron! ― Kiam mi servis ĉe la komerca konsilano, la patro de la urbestro, okazis, ke la plej juna el la filoj, kiu tiam estis studento, alveturis hejmen. Tiam mi estis juna, sovaĝa kaj varmegsanga, tamen honesta, tion mi kuraĝe povas aserti antaŭ la vizaĝo de Dio!" diris la lavistino, ― "la studento estis gaja kaj ĝoja, ĉarmega homo! ::Ĉiu guto da sango en li estis honesta kaj bona. Pli bonan homon la tero neniam portis sur si. Li estis filo de la domo, kaj mi estis nur servistino, tamen ni promesis al ni reciproke fidelecon en ĉasteco kaj honesteco. Kiso ne estas ja peko, des pli, se oni sin reciproke efektive amas. Li konfesis tion al sia patrino; ŝi anstataŭis al li Dion ĉi tie sur la tero, kaj ŝi estis tiel saĝa, tiel karesplena kaj amoplena. ― Li forveturis, kaj antaŭ tio li metis al mi sian oran ringon sur la fingron. Kiam li forveturis, mia sinjorino vokis min en sian ĉambron. Serioza kaj tamen milda ŝi tie staris, ŝi parolis, kiel nur Dio povus paroli, kaj klare prezentis al mi la grandan diferencon inter li kaj mi koncerne la spiriton kaj klerecon. ::Nun li vidas nur tion, kiel bele vi aspektas, sed via aspekto ŝanĝiĝos. Vi ne ricevis la saman edukon, kiel li; vi ne estas reciproke egalaj unu al la alia en la regiono de la spirito, kaj en tio estas la malfeliĉo. Mi estimas la malriĉulon,’ ŝi diris, ‚ĉe Dio li eble ricevos pli altan lokon, ol multaj el la riĉuloj, sed sur la tero oni ne devas dekliniĝi de la vojo, se oni volas veni antaŭen, ĉar alie la veturilo renversiĝus, kaj vi ambaŭ estus elĵetitaj! Mi scias, ke brava homo, metiisto, svatiĝas al vi, la gantisto Erik; li estas vidvo, ne havas infanojn kaj estas bonstata. Pensu pri tio!’ Ĉiu vorto, kiun ŝi diris, penetris en mian koron kiel tranĉilo, sed la sinjorino estis prava, kaj tio min premis kaj humiligis. ::― Mi kisis al ŝi la manon kaj ploris per maldolĉaj larmoj, kaj ankoraŭ pli mi ploris, kiam mi eniris en mian ĉambreton kaj ĵetis min sur mian liton. Malfacila estis tiu nokto, kiu sekvis; Dio scias, kiel mi suferis kaj batalis kun mi mem. La sekvantan dimanĉon mi iris komuniiĝi, por denove plenigi mian koron per lumo kaj paco. Tiam okazis kvazaŭ aranĝo de Dio: ĝuste kiam mi eliris el la preĝejo, mi renkontis la gantiston Erik. Nun miaj duboj finiĝis; laŭ la socia situacio kaj cirkonstancoj ni estis taŭgaj unu por la alia, li eĉ estis bonhava homo. Tial mi aliris rekte al li, prenis lian manon kaj diris: ‚Ĉu vi pensas ankoraŭ pri mi?’ ― ‚Jes, kaj tiel estos ĉiam kaj eterne,’ li respondis. ― ‚Ĉu vi volas knabinon, kiu vin estimas kaj ŝatas, kvankam ŝi vin ankoraŭ ne amas? ::Sed ankaŭ la amo povas ja ankoraŭ veni!’ ― ‚Ĝi venos!’ li diris, kaj tiam ni donis al ni reciproke la manojn. Mi iris hejmen al mia sinjorino; la oran ringon, kiun donis al mi ŝia filo, mi portis ĉe mia brusto; dum la tago mi ne povis porti ĝin sur la fingro, sed ĉiun vesperon mi surfingrigis ĝin, tuj kiam mi enlitiĝis. Mi kisadis la ringon tiel forte, ke la lipoj al mi sange fendiĝis. Poste mi donis ĝin al mia sinjorino kaj komunikis al ŝi, ke en la venonta semajno mi estos preĝejanoncita kun la gantisto. Tiam mia sinjorino ĉirkaŭprenis min kaj kisis min, ― ŝi ne diris, ke mi estas tute sentaŭga, sed tiam mi eble ankoraŭ estis pli bona, kvankam mi ne estis ankoraŭ spertinta tiom multe da malfeliĉoj en la mondo. En la Kandelfesto okazis mia edziniĝo; kaj dum la unua jaro nia stato estis bona, ni havis servistojn kaj servistinojn, kaj vi tiam servis ĉe ni." ::"Ho, vi estis bonega mastrino!" diris Lamkarolino; "neniam mi forgesos, kiel bonaj estis vi kaj via edzo!" ::"En la bonaj jaroj vi estis ĉe ni! Infanojn ni tiam ne havis. La studenton mi neniam plu vidis! Aŭ pli ĝuste, mi, mi lin vidis, sed li min ne vidis. Li alveturis al la enterigo de sia patrino. Mi vidis lin, kiam li staris ĉe la tombo, li estis blanka kiel kreto kaj tre malĝoja, sed tio estis pro la patrino. Kiam poste mortis la patro, li estis eksterlande kaj ne alveturis, kaj ankaŭ poste li ne estis ĉi tie. Li neniam edziĝis, tion mi scias tute certe. Li estis advokato. Min li ne memoris; kaj se li min vidus, mi dubas, ĉu li min rekonus, tiel malbele mi aspektas. Kaj tio ja ankaŭ estas bona!" ::Kaj ŝi rakontis pri la malfacilaj tagoj de sia tempo de suferoj, kiel ŝin trafis unu malfeliĉo post la alia. Ili posedis mil spesmilojn; kaj ĉar ĉe ilia strato oni povis ricevi domon pro kvarcent spesmiloj, kaj oni havus profiton, se oni ĝin disĵetus kaj konstruus novan domon, ili ĝin aĉetis. ::La masonistoj kaj ĉarpentistoj faris antaŭkalkulon, laŭ kiu la kostoj prezentis la sumon de ankoraŭ dumil spesmiloj. Krediton Erik havis, la monon oni pruntis al li en Kopenhago, sed la ŝipisto, kiu estis alportonta al li tiun monon, pereis kun sia ŝipo, kaj la mono ankaŭ pereis. ::"Ĝuste tiam naskiĝis mia kara knabo, kiu ĉi tie dormas. La patro enfalis en malfacilan longedaŭran malsanon. Dum tri kvaronoj da jaro mi devis lin vestadi kaj senvestigadi. Nia stato fariĝis ĉiam pli kaj pli malbona; ni pruntis kaj pruntis; ĉio, kion ni posedis, malaperis; kaj la patro mortis. ― Mi turmentiĝis, mi luktis kaj strebis por la infano, mi frotpurigadis ŝtuparojn kaj lavadis tolaĵon, maldelikatan kaj delikatan; sed Dio volis, ke mi ne havu pli bonan sorton, Li tamen certe min liberigos kaj zorgos pri la knabo." ::Kaj ŝi endormiĝis. ::Matene ŝi sentis sin plifortigita kaj, kiel ŝi opiniis, sufiĉe forta, por iri denove al sia laboro. Apenaŭ ŝi eniris en la malvarman akvon, ŝin subite atakis sveno. Konvulsie ŝi palpadis ĉirkaŭ si per la mano, faris paŝon en la direkto al la tero kaj falis senkonscie. La kapo kuŝis sur la tero, sed la piedoj en la rivero; la lignajn ŝuojn, en kiuj ŝi estis starinta sur la fundo, ― en ĉiu el ili troviĝis iom da pajlo ― forportis la fluo. Tie ŝin trovis Lamkarolino, kiu volis alporti al ŝi kafon. ::Dume en ŝian hejmon venis postulo de la urbestro, ke ŝi tuj venu al li, ĉar li havas ion por komuniki al ŝi. Estis tro malfrue. Oni venigis barbiron, por fari al ŝi sangellason; la lavistino plu ne vivis. ::"Si drinkmortiĝis!" diris la urbestro. ::En la letero, kiu alportis la sciigon pri la morto de la frato, estis ankaŭ komunikita la enhavo de la testamento, kaj tie estis dirite, ke mil ducent spesmiloj estas testamentataj al la gantista vidvino, kiu iam servis ĉe la gepatroj. Laŭ maniero, kiu montriĝos plej bona, tiu mono devas esti donata, per pli grandaj aŭ pli malgrandaj partoj, al ŝi aŭ al ŝia infano. ::"Videble inter ŝi kaj mia frato io okazis!" diris la urbestro; "estas bone, ke ŝi malaperis de la vojo; la knabo nun ricevos la tutan sumon, kaj mi transdonos lin al honestaj homoj, por ke el li fariĝu brava metiisto." Kaj al tiuj vortoj Dio donis sian benon. ::La urbestro venigis la knabon al si, promesis, ke li zorgos pri li, kaj diris, ke estas bone, ke lia patrino mortis, ĉar ŝi estis tute sentaŭga. ::Oni portis ŝin sur la tombejon, sur la tombejon de la malriĉuloj; Lamkarolino plantis sur la tombo malgrandan rozarbeton, la knabo staris apude de ŝi. ::"Mia kara patrino!" li diris, kaj larmoj fluis el liaj okuloj; "ĉu estas vere, ke ŝi estis tute sentaŭga?" ::"Ho, ŝi estis tre taŭga!" respondis la maljunulino kaj ekrigardis al la ĉielo. "Mi scias tion de multe da jaroj kaj precipe de la lasta nokto. Mi diris al vi, ŝi estis tre taŭga, kaj la bona Dio en Sia feliĉa regno ĉiela ankaŭ tion diros, kiom ajn multe la mondo asertos, ke ŝi estis sentaŭga!" <center>🙝🙟</center> == Vidu ankaŭ == * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=065&l=en&r=da Andersen Fairy Tales] - angle kaj dane * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=065&l=es&r=it Andersen Fairy Tales] - hispane kaj itale * [http://hca.gilead.org.il/good_for.html Gilead] [[en:She was Good for Nothing]] [[cs:Nestála za nic!]] [[da:“Hun duede ikke”]] i87jdm6jsyi7hxzdvy8cmlyfmam0iea Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 23 — Lasta perlo 0 6561 62926 54084 2022-08-11T03:48:00Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Lasta perlo | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 22 — Ŝi estis tute sentaŭga|Ĉapitro 22 — Ŝi estis tute sentaŭga]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 24 — Du pavimbatiloj|Ĉapitro 24 — Du pavimbatiloj]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 23 — Lasta perlo'''</big></center> {{multicol}}<div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::Estis iam riĉa domo, feliĉa domo. Ĉio en ĝi, kiel la gesinjoroj, tiel ankaŭ la servistoj, eĉ la amikoj de la domo, estis feliĉaj kaj ĝojaj; hodiaŭ naskiĝis heredanto, filo; kaj la patrino kaj la infano fartis bone. ::La lampo en la komforta dormoĉambro estis duone kovrita, pezaj silkaj kurtenoj el multekostaj ŝtofoj pendis tute kuntiritaj antaŭ la fenestroj. ::La tapiŝo ŝur la planko estis dika kaj mola kiel musko, ĉio logis al dormeto, al dormo, al refortiga ripozo, kal al tiu allogo ankaŭ la flegistino ne povis kontraŭstari, ŝi dormis, kaj ŝi povis tion fari, ĉar ĉio estis bona, ĉio estis kontentiga. La protekta spirito de la domo staris ĉe la kapoparto de la lito; super la infano ĉe la brusto de la patrino etendiĝis plenforma reto el brilantaj steloj, riĉa aspektaĵo, ĉiu el tiuj steloj estis perlo de feliĉo. La bonaj feinoj de la vivo ĉiuj alportis al la ĵusnaskito siajn donojn; tie brilis sano, riĉeco, feliĉo, amo, per unu vorto ĉio, kion homoj povas deziri al si sur la tero. ::"Ĉio estas alportita kaj donita al la infano!" diris la protekta spirito. ::"Ne!" eksonis subite voĉo tute apude, ĝi venis de la bona anĝelo de la infano. "Unu feino ankoraŭ ne alportis sian donon, sed ŝi ĝin alportos, ŝi ĝin iam alportos, se ĝis tiam eĉ pasos multe da jaroj. La lasta perlo mankas!" ::"Mankas! Ĉi tie nenio devas mankil Kaj se efektive estas tiel, tiam ni ŝin serĉu, la potencan feinon, ni iru al ŝi!" ::"Ŝi venos, ŝi iam venos! Ŝia perlo havas la destinon definitive ligi la florkronon." ::"Kie ŝi loĝas? Kie estas ŝia hejmo? Diru ĝin al mi, mi iros kaj prenos la perlon!" ::"Vi tion volas!" diris la bona anĝelo de la infano; "mi kondukos vin al ŝi, kie ajn ŝi estos trovebla! Ŝi ne havas konstantan restejon, ŝi eniras en la palacon de la reĝo, kiel ankaŭ en la kabanon de la plej malriĉa vilaĝano, kaj neniun homon ŝi preterpasas sen postesigno, al ĉiuj ŝi alportas sian donacon, ĉu ĝi estas tuta mondo, ĉu ludilo! Ankaŭ al ĉi tiu infano ŝi venos, pli aŭ malpli frue. Sed bone, ni iru, por preni la perlon, la lastan perlon en ĉi tiu riĉaĵo!" ::Mano en mano ili ŝvebis al tiu loko, kiu en tiu momento estis la hejmo de la feino. ::Tio estis granda domo kun mallumaj koridoroj, malplenaj ĉambroj, kaj mirinde silenta; vico da fenestroj estis malfermita, tiel ke la malvarma aero povis enpenetri; la longaj blankaj malsuprenpendantaj kurtenoj moviĝadis en la blovado de la aero. Meze en la ĉambro staris malfermita ĉerk ::o, kaj en ĉi tiu kuŝis la kadavro de virino, kiu estis ankoraŭ en sia plej bona aĝo; ŝi estis kovrita per plej belaj rozoj, tiel ke oni povis vidi nur la kunmetitajn delikatajn manojn kaj la serenigitan de la morto noblan vizaĝon kun la alta seriozeco de konsekriteco al Dio. ::Apud la ĉerko staris la edzo kaj la infanoj, tuta amaseto; la plej malgranda sidis sur la brako de la patro; ili donis sian lastan saluton. La edzo kisis al ŝi la manon, la karan manon, kiu nun estis kiel velkinta folio kaj kiu antaŭe vartadis kaj flegadis ilin kun forto kaj karesemeco. ::Maldolĉaj, pezaj larmoj falis per grandaj gutoj sur la plankon, sed neniu vorto estis dirita. La profunda silento ĉirkaŭe kaŝis en si tutan mondon da doloroj. Silente, kun retenata plorĝemado ili foriris. ::Kandelo tie staris, la flamo flagradis en la aerblovo, neniu ordis la longan ruĝan meĉbrulaĵon. Fremdaj homoj eniris, ili metis la kovrilon de la ĉerko super la mortintinon, ili albatis la najlojn, laŭte sonis la batoj de la martelo tra la ĉambroj kaj koridoroj de la domo, penetrante dolorplene en la sangantajn korojn. ::"Kien vi min kondukas?" demandis la protekta spirito; "ĉi tie ne loĝas feino, kies perlo kunalie apartenas al la plej bonaj donoj de la vivo!" "En ĉi tiu loko ŝi loĝas, ĉi tie en ĉi tiu sankta horo," diris la gardanta anĝelo kaj montris al unu angulo; tie, kie dum sia vivo la patrino estis sidinta inter floroj kaj pentraĵoj, kie ŝi, kiel la benplena feino de la domo, ame ridetadis al la edzo, al la infanoj kaj al la amikinoj, kie ŝi, kiel la sunradio de la domo, estis la koro kaj subteno de ĉio, ― tie nun sidis fremda virino en longaj silkaj vestoj. Tio estis la malĝojo, ŝi regis nun ĉi tie kiel mastrino, ŝi estis nun patrino anstataŭ la mortintino. Brule varmega larmo ruliĝis malsupren sur ŝian bruston, ĝi aliformiĝis en perlon. Ĝi brilis per ĉiuj koloroj de la ĉielarko, kaj la anĝelo ĝin prenis, kaj la perlo lumis kiel stelo en la sepkolora brilo. ::"La perlo de la malĝojo, la lasta, kiu ne devas manki, per kiu la brilo kaj potenco de la aliaj fariĝas ankoraŭ pli alta. Rigardu ĉi tie la brilon de la ĉielarko, de tiu, kiu interligas la teron kun la ĉielo. Anstataŭ ĉiu el niaj karuloj, kiu foriĝas de ni per la morto, ni havas unu amikon en la ĉielo pli, al kiu iras nia sopirado. En la tera nokto ni rigardas supren al la steloj, al la perfekteco. Rigardu la perlon de la malĝojo, en ĝi kuŝas la spiritaj flugiloj, kiuj portas nin for de ĉi tie." <center>🙝🙟</center> == Vidu ankaŭ == * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=067&l= Andersen Fairy Tales] - angle kaj dane * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=067&l=es&r=en Andersen Fairy Tales] - angle kaj hispane * [http://hca.gilead.org.il/last_pea.html Gilead] pnaqgx3zrcmrehbhjgs0997kaq0i3af Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 24 — Du pavimbatiloj 0 6562 62950 54085 2022-08-11T03:53:56Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Du pavimbatiloj | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 23 — Lasta perlo|Ĉapitro 23 — Lasta perlo]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 25 — Ĉe la plej ekstrema maro|Ĉapitro 25 — Ĉe la plej ekstrema maro]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 24 — Du pavimbatiloj'''</big></center> {{multicol}}<div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::Ĉu vi iam vidis pavimbatilon? Tion, kion la pavimistoj ofte nomas "virgulino", instrumenton, kiun ili uzas por la batebenigo de la ŝtona pavimo. Ĝi estas tuta el ligno, malsupre ĝi estas larĝa kaj ĉirkaŭita de fera ringego, kaj supre mallarĝa kaj havanta tenilon, kiu prezentas kvazaŭ ĝiajn brakojn. ::Sur unu korto staris du tiaj pavimbatiloj, ili staris meze de ŝoveliloj, mezuriloj kaj puŝĉaroj. Inter ili disvastiĝis la famo, ke la pavimbatiloj ne devas plu esti nomataj "virgulinoj", sed "stampiloj", kaj ke tio en la lingvo de la pavimistoj estas la plej nova kaj de nun la sole ĝusta nomo por tio, kion ni en la antaŭa tempo nomadis "virgulino". ::Inter ni homoj ekzistas kategorio da personoj, kiujn oni nomas "emancipitaj virinoj"; al tiu kategorio apartenas pensionestrinoj, akuŝistinoj, dancistinoj, kiuj povoscias stari sur unu piedo, modistinoj kaj vartistinoj, kaj al tiu kategorio de emancipitinoj alkalkulis sin ankaŭ la du "virgulinoj" sur la korto; en la vojkonstrua oficejo ili estis konataj kiel virgulinoj, kaj ili neniel volis forrifuzi sian bonan malnovan nomon kaj lasi sin nomi "stampiloj". ::"Virgulino estas homa nomo," ili diris, "sed stampilo estas objekto, kaj ni ne permesos, ke oni nin nomaĉu objekto." ::"Mia fianĉo estus preta forrifuzi mian manon," diris la pli juna, kiu estis fianĉigita kun ŝtipbatilo; tio estas aparato, servanta al enbatado de ŝtipoj, ĝi faras sekve en maldelikata formo tion saman, kion la virgulino faras en formo delikata. "Li volas havi min kiel virgulinon, sed kiel stampilon eble ne, kaj tial mi ne povas permesi, ke oni min rebaptu." ::"Mi preferas lasi derompi al mi ambaŭ brakojn!" diris la pli maljuna. ::Sed la puŝĉaro havis alian opinion, kaj la puŝĉaro estis persono respektinda, ĉar ĝi mem rigardis sin kiel kvaronon da kaleŝo, pro tio, ke ĝi moviĝadis sur unu rado. ::"Mi devas diri al vi, ke la nomo virgulino estas sufiĉe vulgara kaj multe ne tiel bontona, kiel la nomo stampilo, ĉar per la portado de ĉi tiu nomo vi estos alligata al la klaso de sigeliloj, kaj pensu ekzemple pri la sigelo de konfido! Mi sur via loko volonte forrifuzus la nomon virgulino." "Neniam! Por tio mi estas tro maljuna!" diris la pli aĝa. ::"Kredeble vi ne aŭdis ankoraŭ pri la Eŭropa neceseco!" diris la maljuna honesta mezurilo. "Oni devas sin limi, sin discipline submeti, alkonformiĝi al la tempo kaj al la bezono, kaj se estas starigita leĝo, ke virgulino estu nomata stampilo, tiam ĝi nepre devas esti nomata stampilo. Ĉiu objekto havas sian propran mezuron." ::"Nu," diris la pli juna, "se jam nepre devas fariĝi ŝanĝo, mi lasus nomi min fraŭlino; "fraŭlino"; almenaŭ ĉiam enhavas al si la ideon pri virgulino." ::"Sed mi preferas lasi dishaki min en pecetojn," diris la maljuna virgulino. ::Nun komenciĝis la laboro; la virgulinoj ekveturis, oni metis ilin sur la puŝĉaron, kaj tio en ĉiu okazo estis delikateco, sed oni tamen ilin nomis stampiloj. ::"Vir...!" ili diris, batante la pavimon. "Vir...!" kaj ne multe mankis, ke ili elparolu la tutan vorton "virgulino", sed ili mallonge interrompis la vorton, ili retenis tion, kio jam ŝvebis ĉe ili sur la lango, ĉar ili komprenis, ke al ili ne estas permesite protesti. Sed reciproke ili nomadis sin virgulino kaj laŭdadis la bonan malnovan tempon, kiam oni ĉiun objekton nomadis laŭ ĝia vera nomo kaj kiam oni estis nomata virgulino, se oni estis virgulino. Kaj virgulinoj ili ambaŭ restis, ĉar la ŝtipbatilo, la granda martelego, efektive forrifuzis la manon de la pli juna; kun stampilo li volis havi nenion komunan. <center>🙝🙟</center> == Vidu ankaŭ == * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=066&l=en&r=es Andersen Fairy Tales] - angle kaj hispane * [http://hca.gilead.org.il/two_maid.html Gilead] kfr1wtcvk2cl1a2ra7e2yqdpqt91g1a Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 25 — Ĉe la plej ekstrema maro 0 6563 62949 54086 2022-08-11T03:53:49Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Ĉe la plej ekstrema maro | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 24 — Du pavimbatiloj|Ĉapitro 24 — Du pavimbatiloj]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 26 — Ŝparmonujo|Ĉapitro 26 — Ŝparmonujo]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 25 — Ĉe la plej ekstrema maro'''</big></center> {{multicol}}<div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::Kelke da grandaj ŝipoj estis elsenditaj malproksimen al la norda poluso, por difini la limojn de la lando, kiu tie etendiĝas malproksime en la maron, kaj por esplori, kiel malproksimen la homoj tie povas penetri. ::Jam de longa tempo ili tie vagadis inter nebulo kaj glacio kaj eltenis multe da klopodoj kaj danĝeroj. Nun komenciĝis la vintro, la suno staris sub la horizonto; dum multe, multe da monatoj nun estis regonta tie unu sola longa nokto. Ĉio ĉirkaŭe ŝajnis unu peco da glacio. La neĝo kuŝis alte, kaj sur la neĝo mem estis aranĝitaj abelujformaj domoj, el kiuj unuj estis tiel grandaj, kiel niaj Hunaj tomboj, aliaj havis nur tian grandecon, ke ili povis loki en si nur du ĝis kvar homojn. Tamen ne estis mallume, la nordlumoj brilis ruĝe kaj blue, ĝi estis eterna belega fajraĵo; kaj la neĝo brilis, la nokto tie estis longa lumetanta krepusko. ::En la plej luma tempo alvenis amasoj da indiĝenoj, kiuj en siaj vilaj peltaj jakoj prezentis strangan vidaĵon; ili veturis en glitveturiloj, kiuj estis kunmetitaj el puraj pecoj da glacio. Tutajn amasojn da feloj ili altrenis, kaj la neĝaj domoj ricevis el ili varmajn tapiŝojn; feloj servis kiel matracoj kaj litkovriloj, el kiuj la ŝipanoj sub la neĝaj kupoloj aranĝis siajn dormolokojn, dum ekstere la neĝo kraketadis kaj regis tia frosto, kian ni ĉe ni ne havas eĉ en la plej kruela vintro. Ĉe ni estis ankoraŭ aŭtuno, pri tio ili tie malproksime nun pensis; ili rememoris la sunradiojn hejme kaj la ruĝeflavajn foliojn, kiuj pendis sur la arboj. La horloĝo montris, ke estas vespero kaj tempo por dormi, kaj en unu el la neĝaj domoj du homoj jam kuŝiĝis por ripozo. ::La plej juna havis ĉe si sian plej bonan, plej riĉan trezoron el la hejmo, tiun, kiun la avino donis al li antaŭ lia forveturo; tio estis la Biblio. Ĉiun nokton ĝi kuŝis sub lia kapo; de post siaj infanaj jaroj li sciis, kio tie estas skribita; ĉiun tagon li legis unu pecon, sur lia kuŝloko ofte venadis al li en la kapon la sanktaj vortoj: "Se mi prenus flugilojn de la matenruĝo kaj restus ĉe la plej ekstrema maro, min tamen tien kondukus Via mano kaj Via dekstremano min tenus." Kaj sub tiuj vortoj de la vero li fermadis la okulojn, la dormo venadis kaj venadis la sonĝo, la spirita revelacio en Dio. Lia animo restis vigla sub la ripozo de la korpo. Li tion sentis, kvazaŭ melodioj de malnovaj karaj konataj kantoj sonas ĉirkaŭ li. ::Milda sunvarma spireto ĉirkaŭblovis lin, kaj de sia kuŝloko li vidis super si lumon, kvazaŭ la neĝa kupolo estus traradiita de ekstere. Li levis sian kapon; la brilanta blankaĵo ne estis la muro aŭ la plafono, tio estis la grandaj flugiloj sur la ŝultroj de anĝelo, kaj li rigardis en la milde lumantan vizaĝon de ĉi tiu. El la folioj de la Biblio leviĝis la anĝelo kiel el kaliko de lilio, larĝe etendis siajn brakojn, kaj la muroj de la neĝa kabano falis kiel aera, malpeza, nebula vualo. La verdaj kampoj kaj montetoj de la hejmo kun ĝiaj ruĝbrunaj arbaroj kuŝis ĉirkaŭe en la senbrua sunlumo de bela aŭtuna tago. La nesto de la cikonioj estis malplena, sed ankoraŭ pendis la pomoj sur la sovaĝa pomarbo, kvankam la folioj jam defalis. ::La ruĝaj rozofruktoj lumis, kaj la sturno fajfis en la malgranda verda kaĝo super la fenestro de la vilaĝana domo, kie estis la patrodomo de lia hejmo. La sturno fajfis, kiel oni lin lernigis, kaj la avino pendigis birdoherbon super la kaĝo, kiel antaŭe la nepo ĉiam faradis. La filino de la forĝisto, juna kaj bela, staris ĉe la puto kaj suprenĉerpis akvon, kapsalutis la avinon, kaj la avino faris kapsignon kaj montris leteron, kiu alvenis de tre malproksime. Hodiaŭ matene ĝi alvenis el la malvarmaj landoj, de alte supre, de la norda poluso, kie troviĝas la nepo, ― Dio lin gardu. Ili ridis kaj ploris, kaj li, sub glacio kaj neĝo, li, kiu en la spirita mondo sub la flugiloj de la anĝelo ĉion tion vidis kaj aŭdis, ridis kune kun ili kaj ploris kun ili. ::La letero estis laŭte legata, eĉ la vortoj de la Biblio: "Ĉe la plej ekstrema maro min tamen tien kondukus Via mano kaj Via dekstra mano min tenus." Kvazaŭ mirindaj tonoj de orgeno sonis ĉirkaŭe, kaj la anĝelo kuŝigis siajn flugilojn kiel vualon ĉirkaŭ la dormanto.... La sonĝo finigis, mallumo plenigis la neĝan domon, sed la Biblio kuŝis sub lia kapo, kredo kaj espero kuŝis en lia koro. Dio estis kun li, kaj la hejmo estis kun li ― "ĉe la plej ekstrema maro". <center>🙝🙟</center> == Vidu ankaŭ == * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=068&l=en&r=es Andersen Fairy Tales] - angle kaj hispane * [http://hca.gilead.org.il/uttermst.html Gilead] 22lpv6bspr2lqcsd5gprqhusa395ohu Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 26 — Ŝparmonujo 0 6565 62948 54088 2022-08-11T03:53:43Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Ŝparmonujo | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 25 — Ĉe la plej ekstrema maro|Ĉapitro 25 — Ĉe la plej ekstrema maro]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 27 — Ib kaj malgranda Kristino|Ĉapitro 27 — Ib kaj malgranda Kristino]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 26 — Ŝparmonujo'''</big></center> {{multicol}}<div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::La ĉambro de la infanoj estis plena de ludiloj; supre sur la ŝranko staris la ŝparmonujo, kiu estis el argilo kaj havis la formon de porko. Sur la dorso ĝi kompreneble havis fendon, kiun oni ankoraŭ pligrandigis per tranĉilo, por ke ankaŭ arĝentaj taleroj povu trapenetri; kaj du taleroj efektive jam enmigris tien krom la multaj malgrandaj moneroj. La ŝparmonujo estis tiel plene ŝtopita, ke la mono ĉe la skuado plu ne sonoris, kaj tio estas la plej alta grado, kiun ŝparmonujo povas atingi. Nun la porko staris supre sur la ŝranko kaj rigardadis malsupren sur ĉion en la ĉambro, ĝi sciis ja, ke per tio, kion ĝi enhavas en sia korpo, ĝi ĉion povas aĉeti, kaj tio donas agrablan konscion. ::Tion pensis ankaŭ la aliaj, kvankam ili tion ne diris laŭte, ili ja havis sufiĉe da aliaj temoj por parolado. Unu tirkesto de la komodo estis duone elŝovita, kaj tie oni povis vidi grandan pupon, kiu estis iom malnova kaj havis flikkudritan kolon. Ĝi elrigardis kaj diris: "Ni nun ludu homojn; tio ĉiuokaze iom valoras." Tiam fariĝis ĝenerala movado, eĉ la bildoj sur la muro returnis sin, por montri, ke ili ankaŭ havas malantaŭan flankon, kaj tion neniu povis nei. ::Estis mezo de la nokto, la luno enbrilis tra la fenestro kaj donis senpagan lumon. Jen la ludo devis komenciĝi, kaj ĉio estis invitita, eĉ la infana kaleŝeto, kvankam ĝi apartenis al la pli malsubtilaj ludiloj. "Ĉiu havas sian specialan bonecon," ĝi diris, "ne ĉiuj povas esti nobelaj, iu devas plenumi la laborojn, kiel oni ordinare diras." ::Nur la ŝparmonujo sola ricevis la inviton skribe; ĝi okupis tro altan situacion, ke oni povu supozi, ke ĝi akceptos inviton buŝan. Ĝi ankaŭ ne bonvolis doni respondon, ĉu ĝi venos, kaj ĝi ne venis. Se oni volas, ke ĝi partoprenu, ĝi devas povi ĝui la ludon el sia loĝejo, al tio oni povas sin alkonformigi; kaj ili sin alkonformigis. ::La malgranda pupteatro tuj estis starigita tiel, ke oni povis rekte enrigardi. Ili volis antaŭe ludi komedion kaj poste oni intencis aranĝi tetrinkadon, ĉe kiu samtempe estos farataj spiritekzercoj. La balancĉevalo parolis pri kurdresado kaj pri rasa sango, la infana kaleŝeto pri fervojoj kaj pri la forto de vaporo, ― tio apartenis ja al ilia fako, kaj ili povosciis paroli pri tio. La ĉambra horloĝo parolis pri politik' tik' tik'; ĝi sciis, kion sonis la sonorilo, sed oni asertis, ke ĝi iras malĝuste. La kana bastono staris fiere sur sia pinto kaj apogis sin per sia arĝenta kapeto, ĝi estas ja metalgarnita supre kaj malsupre. Sur la sofo kuŝis du broditaj kusenoj, sufiĉe beletaj, sed iom malsaĝaj. Kaj tiamaniere la komedio povis komenciĝi. ::Ĉiuj sidis kaj rigardis; poste iu proponis, ke oni aplaŭdu, kraku kaj bruu, por elesprimi la ĝeneralan ĝojon. Sed la rajdvipo diris, ke ĝi neniam krakas por fari komplezon al maljunuloj, sed nur por la honoro de nefianĉigitaj. "Mi krakas por ĉiuj!" asertis la krakpizo. "Ĉu por junuloj, ĉu por maljunuloj, ĉiam do estas krakate!" diris la kraĉujo. Tiaj proksimume estis la pensoj, per kiuj ĉiu sin okupis dum la teatra prezentado. La teatraĵo estis tute senvalora, sed oni ĝin bone prezentis. Ĉiuj aktoroj turnis eksteren sian pentritan flankon, ili estis tiel faritaj, ke oni rigardu nur unu ilian flankon, ne la dorsan flankon. Ĉiuj ludis bonege, tute en la antaŭa parto de la teatro; la drato, per kiu ili estis kondukataj, estis tro longa, sed pro tio ili fariĝis pli rimarkeblaj; la flikkudrita pupo estis tiel kortuŝita, ke ĝia kunkudro disiĝis, kaj eĉ la ŝparmonujo estis tiel efikita, ke ĝi decidis ion fari por unu el la aktoroj kaj enskribi en sia testamento, ke li, kiam venos iam la tempo, kuŝu apud ĝi en la nefermita ĉerko. ::La ĝuo efektive estis tiel alta kaj pura, ke oni decidis ne trinki teon, sed tuj komenci la spiritekzercojn, kion oni nomis "ludi homojn". Tiu homado absolute ne enhavis en si ian malican mokon, ĉar ili nur ludis. ::Ĉiu estis okupita de siaj propraj pensoj kaj de la rimarkindaj ideoj de la ŝparmonujo. Ĝiaj pensoj estis direktitaj plej malproksimen en la estontecon, ĝi pensis ja pri testamento kaj enterigo kaj pri tio, kio tiam devas esti farata. ― Ha, kiam ajn tio venas, ĝi ĉiam venas, antaŭ ol oni ĝin atendas. ― Krak'! jen ĝi falis de la ŝranko, kuŝis sur la planko en mil pecetoj, kaj la moneroj gaje dancis ĉirkaŭen kaj saltis. La plej malgrandaj turniĝis en rondo, la grandaj ruliĝis, precipe unu el la arĝentaj taleroj, kiu nepre volis iri matproksimen en la mondon. Nu, ĝia deziro plenumiĝis, kaj ĉiuj aliaj devis ĝin sekvi. La pecetoj de la argila porko estis ĵetitaj en la balaaĵejon, sed jam en la sekvanta tago sur la ŝranko staris denove simila ŝparmonujo. Moneroj ankoraŭ ne troviĝis en ĝi, kaj tial ĝi ankaŭ ne povis kraktinti; per tio ĝi similis al la antaŭa, kaj tio jam estas ia komenco, ― kaj per tio ni finos. <center>🙝🙟</center> == Vidu ankaŭ == * [http://hca.gilead.org.il/moneybox.html Gilead] * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=069&l=en&r=es Andersen Fairy Tales] - angle kaj hispane [[en:Fairy Tales and Other Stories (Andersen, Craigie)/The Money-pig]] [[da:Pengegrisen]] [[ru:Свинья-копилка (Андерсен/Ганзен)]] eaiug8dmdhox8bd99nq3lpbs9g312i1 Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 27 — Ib kaj malgranda Kristino 0 6566 62947 54089 2022-08-11T03:53:33Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Ib kaj malgranda Kristino | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 26 — Ŝparmonujo|Ĉapitro 26 — Ŝparmonujo]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 28 — Johanĉjo-malsaĝulo|Ĉapitro 28 — Johanĉjo-malsaĝulo]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 27 — Ib kaj malgranda Kristino'''</big></center> {{multicol}}<div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::Proksime de Gudenaa, apud la arbaro de Silkeborg, simile al granda remparo leviĝas altaĵo, nomata Aasen, kaj sub ĝi staris, eĉ nun ankoraŭ staras, malgranda vilaĝana domo, ĉirkaŭita de kelke da malgrasaj grenkampoj; la sablo travidiĝas tra la maldensaj spikoj de sekalo kaj hordeo. ::Sufiĉe multe da jaroj pasis de post la fariĝoj, kiujn ni volas rakonti; la homoj, kiuj tiam loĝis en la dometo, mastrumadis sian malgrandan vilaĝanan posedaĵon, kaj ili havis tri ŝafojn, unu porkon kaj du bovojn; por diri mallonge, ili havis sufiĉajn vivrimedojn, ĉar ili kontentiĝis je sia modesta sorto; ili povus eĉ teni paron da ĉevaloj, sed ili diris kiel la aliaj vilaĝanoj: "Ĉevalo sin mem formanĝas, nutrante ĝi konsumas." ::Jeppe-Jäns en somero prilaboradis sian malgrandan plugokampon, kaj en vintro li per lerta kaj diligenta mano pretigadis lignajn ŝuojn. Ne mankis al li ankaŭ helpanto; kune kun li laboris unu homo, kiu tute perfekte povosciis la ellaboradon de lignaj ŝuoj; ili estis fortikaj kaj samtempe ankaŭ malpezaj kaj elegantaj. Ŝuojn kaj lignajn kulerojn ili skulptadis; tio donadis monon, kaj oni ne povis nomi Jeppe-Jänson malriĉa homo. ::La malgranda Ib, la sepjara knabo, la sola infano de la domo, sidadis apude kaj rigardadis, ofte li tranĉis pecon da ligno kaj iufoje ankaŭ tranĉis al si la fingron; sed unu tagon li eltranĉis du pecetojn da ligno, kiuj similis al malgrandaj lignaj ŝuoj. Ili estos donacitaj, li diris, al la malgranda Kristino, kiu estis malgranda filino de ŝipisto; ŝi estis delikata kaj ĉarma, kiel infano de altklasaj gepatroj. Neniu povus supozi, ke ŝi devenas el dometo, kiu estas konstruita el torfo kaj staras sur la erikejo. ::Tie loĝis ŝia patro, li estis vidvo kaj laborenspezadis per tio, ke li ŝipadis brullignon el la arbaro al Silkeborg, kaj ofte de tie eĉ pli malproksimen ĝis Randers. Li havis neniun, kiu povus priatenti la malgrandan Kristinon, kiu estis unu jaron pli juna ol Ib, kaj tial ŝi preskaŭ ĉiam estis kun li, sur la ŝipo aŭ inter la eriko kaj vakciniaj arbustetoj. Se li iam devis veturi ĝis Randers, li tiam transkondukadis la malgrandan Kristinon al Jeppe-Jäns. ::La ludado kaj manĝado ĉe Ib kaj la malgranda Kristino iris tre bone; ili fosadis kaj ŝutadis teron, ili grimpadis kaj vagadis, kaj unu tagon ili ambaŭ tute solaj supreniris sur la altaĵon kaj eniris iom malproksimen en la arbaron; unu fojon ili tie trovis ovojn de skolopo, kaj tio estis granda okazintaĵo. ::Ib ankoraŭ neniam estis sur la erikejo, li ankoraŭ neniam veturis tra la lagoj al Gudenaa, sed nun tio estis okazonta; li estis invitita de la ŝipisto, kaj la antaŭirantan vesperon li akompanis lin al lia domo. ::Sur la brulligno, kiu estis alte amasigita sur la ŝipo, frue matene sidis ambaŭ infanoj kaj manĝis panon kaj frambojn. La ŝipisto kaj lia servanto per siaj stangoj puŝis la ŝipon antaŭen, la fluo faciligis ilian laboron, kaj rapide ili veturis laŭ la fluo de la rivero kaj tra la lagoj, kiuj sur ĉiuj flankoj ŝajnis fermitaj de arbaro kaj kanoj. Sed tamen ĉiam denove montriĝadis ia traveturejo, kvankam la maljunaj arboj eĉ malsuprenkliniĝis al ili kaj la kverkoj etendis al ili siajn senŝeligitajn branĉojn, kvazaŭ ili havis retiritajn manikojn kaj volis montri siajn ostecajn nudajn brakojn. Maljunaj alnoj, kiujn la fluo depuŝis de la dekliva bordo, per siaj radikoj forte teniĝis je la fundo kaj aspektis kiel malgrandaj arbaraj insuloj. Akvolilioj balanciĝadis sur la akvo, estis belega veturo. Fine oni venis al la angilkaptejo, kie la akvo bruis tra la kluzoj. Kiom multe Ib kaj Kristino povis tie vidi! ::Tiam tie ekzistis ankoraŭ neniu fabriko aŭ vilaĝo, tie staris nur la malnova angildigo, kiu okupis la fortojn de ne multe da homoj. La falado de la akvo tra la kluzoj kaj la kriado de la sovaĝaj anasoj tiam estis la solaj signoj de vivo en la silenta naturo. Kiam la brulligno estis elŝarĝita, la patro de Kristino aĉetis al si grandan faskon da angiloj kaj buĉitan porkideton, kaj ĉion kune en korbo li starigis malantaŭe en la ŝipo. Poste ili ekveturis kontraŭflue hejmen, sed la vento estis favora, kaj ĉar ili streĉis la velojn, tial estis tiel same bone, kvazaŭ ili estus tirataj de du ĉevaloj. ::Kiam la ŝipo velveturis tra la arbaro kaj oni atingis la lokon, de kiu la ŝipservisto havis nur mallongan distancon ĝis sia loĝejo, li kaj la patro de Kristino eliris sur la bordon, kaj antaŭ tio la patro ordonis al la infanoj, ke ili estu trankvilaj kaj singardaj. Tion ili tamen ne longe faris; ili devis rigardi en la korbon, en kiu estis konservataj la angiloj kaj la porkideto, la porkideton ili nepre devis alte levi kaj teni, kaj ĉar ili ambaŭ volis ĝin teni, ili elfaligis ĝin, kaj rekte en la akvon. La fluo ĝin forportis, tio estis terura okazintaĵo. ::Ib en timego elsaltis sur la teron kaj kuris ian distapcon, poste venis ankaŭ Kristino. "Prenu min kun vi!" ŝi kriis, kaj poste ili ambaŭ rapide saltis en la arbetaĵaron. Baldaŭ la ŝipo kaj la rivero malaperis antaŭ iliaj okuloj. Ankoraŭ kelkan pecon ili kuris, kaj tiam Kristino falis kaj ekploris; Ib ŝin levis. ::"Venu kun mi!" li diris; "nia domo troviĝas tie proksime." Sed bedaŭrinde ĝi ne troviĝis tie proksime. Ili iris kaj iris super velkintaj folioj kaj sekaj defalintaj branĉoj; kraketis sub iliaj malgrandaj piedoj. Jen ili aŭdis fortan kriadon, ― ili ekstaris silente kaj aŭskultis. Subite ekkriis aglo, tio estis malbela krio, kiu ilin terure timigis, sed antaŭ ili en la arbaro kreskis plej belaj mirteloj en nekredebla multego. Ĉio estis tro alloga, por ke ili ne restu, kaj ili restis kaj manĝis kaj ricevis tute bluajn buŝon kaj vangojn. Jen denove aŭdiĝis voko. ::"Ni ricevos batojn, pro la porkideto!" diris Kristino. ::"Ni iru al mia hejmo!" diris Ib; "nia domo certe staras ĉi tie en la arbaro!" Kaj ili iris; ili venis al vetura vojo, sed hejmen ĝi ne kondukis, kaj fariĝis mallume, kaj ili timis. La neordinara silento ĉirkaŭe estis interrompata nur de la malbela kriado de gufo aŭ de la kantado de birdoj, kiujn ili ne konis. Fine ambaŭ implikiĝis en arbetaĵo, Kristino ploris kaj Ib ploris, kaj post kiam ili tiel estis plorintaj kelkan tempon, ili kuŝiĝis sur la verdaĵo kaj endormiĝis. ::La suno staris jam alte sur la ĉielo, kiam ili vekiĝis; estis al ili tre malvarme, sed Ib opiniis, ke tie supre sur la altaĵo, sur kiun la suno tra inter la arboj tiel brile lumis, ili povus varmiĝi, kaj de tie ili ankaŭ povus vidi la domon de liaj gepatroj. Sed ili troviĝis malproksime de ĝi, en tute alia parto de la arbaro. Kun grandega malfacileco ili suprengrimpis tute sur la altaĵon, kaj jen ili staris sur kruta deklivo apud klara lago kun travidebla akvo. Granda nombro da fiŝoj naĝadis en ĝi, prilumitaj de la radioj de la suno. Tio, kion la infanoj vidis, estis por ili tute neatendita, kaj tute apude ili ekvidis arbeton plenan de nuksoj. Ili deŝiris kaj klakis kaj manĝis la delikatajn kernojn, kiuj komencis formiĝi. Jen aperis nova surprizo, eĉ teruro. El la arbetaĵo eliris granda maljuna virino, kies vizaĝo estis bruna kaj kies haroj estis brile nigraj; la blanko en ŝiaj okuloj lumis kiel ĉe negro. Ŝi portis ligaĵon sur la dorso kaj bastonegon en la mano; tio estis ciganino. La infanoj ne tuj komprenis, kion ŝi diris; kaj ŝi elprenis el la poŝo tri grandajn nuksojn, pri kiuj ŝi diris, ke en ĉiu el ili estas kaŝitaj la plej ĉarmaj objektoj, ke tio estas sorĉaj nuksoj. Ib rigardis la virinon; ŝi estis tre afabla, kaj tial Ib ricevis kuraĝon kaj demandis, ĉu li ricevos la nuksojn; la virino donis ilin al li kaj ŝirkolektis al si plenan poŝon da nuksoj avelaj. ::Ib kaj Kristino rigardis per grandaj okuloj la tri sorĉajn nuksojn. ::"Ĉu en ĉi tiu troviĝas kaleŝo kun ĉevaloj?" demandis Ib. ::"Eĉ ora kaleŝo kun oraj ĉevaloj!" respondis la virino. ::"En tia okazo donu ĝin al mi!" petis la malgranda Kristino, kaj Ib donis ĝin al ŝi, kaj la virino enligis al ŝi la nukson en ŝian koltukon. ::"Ĉu en ĉi tiu troviĝas tia sama bela koltuko, kiel Kristino havas?" demandis Ib. ::"Dek koltukoj tie troviĝas!" respondis la virino, "kaj krom tio ankoraŭ elegantaj vestoj, ŝtrumpoj kaj ĉapelo." ::"En tia okazo mi ĝin ankaŭ volas havi!" diris Kristino, kaj la malgranda Ib donis al ŝi ankaŭ la duan nukson. La tria estis malgranda kaj nigra. ::"Ĉi tiun vi povas konservi por vi!" diris Kristino, "ĝi ankaŭ ja estas tre bela." ::"Kaj kion ĝi enhavas?" demandis Ib. ::"Tion, kio estas plej bona por vi!" respondis la ciganino. ::Kaj Ib forte tenis sian nukson. La virino promesis, ke ŝi kondukos ilin al ĝusta vojo hejmen, kaj ili iris, sed ĝuste en la direkto ĝuste kontraŭa al tiu, en kiu ili devus iri; oni tamen ne devas pro tio akuzi ŝin, ke ŝi intencis ŝteli la infanojn. ::Meze en la senvojeta arbaro ili renkontis la arbariston Chrän, kiu konis Ibon, kaj per lia helpo Ib kun la malgranda Kristino venis returne hejmen kie oni estis en granda timo pri ili, Ili ricevis pardonon, kvankam ili ambaŭ tute juste meritis la vergon, unue ĉar ili faligis en la akvon la porkideton kaj due ĉar ili forkuris, Kristino revenis hejmen al sia erikejo, kaj Ib restis en la malgranda arbara domo. La unua, kion li faris vespere, estis tio, ke li elprsnis la nukson, kiu enhavis en si la "plej bonan" objekton. Li metis ĝin inter la pordon kaj sojlon kaj alpremis la pordon; la nukso krakis kaj rompiĝis, sed en ĝi ne troviĝis plena kerno; ĝi havis en si ian specon de flartabako aŭ vermopulvoro. Ĝi estis vermotrua, kiel oni ordinare diras. ::"Jes, tion mi povis antaŭvidi!" diris al si Ib; "kaj efektive, kiamaniere en ĝi, en tiel malgranda nukso, povus trovi lokon la plej bona objkto! Kristino el siaj du nuksoj ricevos nek elegantajn vestojn nek oran kaleŝon." ::Venis la vintro, kaj venis la nova jaro. ::Pasis multe da jaroj. Ib devis nun komenci la vizitadon de antaŭkonfirmaciaj lecionoj, kaj la pastro loĝis sufiĉe malproksime. En tiu tempo unu fojon venis la ŝipisto kaj rakontis al la gepatroj de Ib, ke la malgranda Kristino intencas akcepti servolokon. Li diris, ke tio estas por ŝi vera feliĉo, ke ŝi trafas en tiel bonajn manojn, ke ŝi povos servi ĉe tiel bonaj homoj. Ŝi iros al la riĉaj gemastroj de drinkejo en la ĉirkaŭaĵo de Herning; tie ŝi helpados al la mastrino, kaj se ŝi taŭgos kaj estos konfirmita, ili ŝin restigos ĉe si. ::Ib kaj Kristino diris al si reciproke adiaŭ; iliaj gepatroj rigardis ilin kiel gefianĉojn. Ĉe la adiaŭo ŝi montris al li, ke ŝi ĉiam ankoraŭ posedas la du nuksojn, kiujn ŝi tiam ricevis de li, kiam ili perdis la vojon en la arbaro; ŝi ankaŭ rakontis, ke en sia kofro ŝi konservas la lignajn ŝuojn, kiujn li, estante knabo, eltranĉis el ligno kaj donacis al ŝi. ::Ib estis konfirmita, sed restis en la domo de sia patrino, ĉar li estis lerta lignoŝuisto kaj somere li administradis la malgrandan terposedaĵon tiel, ke ŝi estis plene kontenta. Ŝi havis por tio nur lin, ĉar la patro de Ib mortis. ::Nur malofte, ordinare nur per poŝtisto aŭ per vaganta angilvendisto, oni aŭdis ion pri Kristino. Ĉe la riĉaj gemastroj estis al ŝi bone, kaj kiam ŝi estis konfirmita, ŝi skribis al sia patro kaj komisiis al li ankaŭ saluti Ibon kaj lian patrinon. En la letero ŝi skribis pri donaco de ses novaj ĉemizoj kaj bela vesto, kiujn ŝi ricevis de siaj gemastroj. Tio estis efektive bonaj sciigoj. ::En la sekvanta printempo en unu bela tago oni frapis je la pordo de Ib kaj de lia patrino, kaj eniris la ŝipisto kun Kristino; ŝi venis vizite por unu tago. Ĝuste troviĝis okazo, por veturi ĝis la plej proksima najbaraĵo kaj returne, kaj ŝi uzis ĝin. Ŝi estis bela kaj ĉarma kiel delikata fraŭlino kaj havis sur si belajn vestojn, kiuj estis kudritaj gustoplene kaj estis al ŝi bone alaspektaj. En plena parado ŝi tie staris, kaj Ib havis sur si siajn malnovajn ĉiutagajn vestojn. La ĝojo kaj surprizo faris lin muta! Kvankam li prenis ŝian manon, tenis ĝin forte, kaj plena feliĉo radiis el liaj okuloj, li siajn lipojn tamen ne povis movi; sed des pli rapide la malgranda Kristino ekmovis siajn lipojn, ŝi rakontis multe kaj vigle kaj kisis Ibon sur la buŝo. ::"Ĉu vi ankoraŭ min konas?" ŝi demandis. Sed eĉ kiam ili ambaŭ restis solaj kaj li ĉiam ankoraŭ staris kaj tenis ŝian manon, li povis nur elbalbuti: "Vi fariĝis eleganta sinjorino, kaj mi devas montri min al vi en mia malpura kitelo! Kiel ofte mi pensis pri vi kaj pri la malnova tempo!" ::Brako sub brako ili iris sur la altaĵon kaj rigardis trans Guldenaa al la erikejo kun ĝiaj verdaj montetoj, sed Ib nenion diris; tamen kiam ili diris al si reciproke adiaŭ; en lia animo estis tute klare, ke Kristino devas fariĝi lia edzino; jam en ilia infaneco oni ja nomadis ilin gefianĉoj; ili estis, kiel li opiniis, fianĉigita paro, kvankam neniu el ili mem tion eldiris. ::Nur kelke da horoj ili povis ankoraŭ esti kune, ĉar ŝi devis iri returne al tiu loko, kie ŝi elkaleŝiĝis, por morgaŭ frue matene ekveturi returne. ::Ŝia patro kaj Ib akompanis ŝin; estis hela lunlumo, kaj kiam ili alvenis al sia celo kaj devis disiĝi, Ib tute ne povis ellasi ŝian manon. Kiel ajn klare liaj rigardoj esprimis la deziron de lia koro, li tamen povis eldiri ĝin nur per malmulte da vortoj, sed ĉiu el ili venis el la plejprofundo de la koro. "Se vi en la lasta tempo ne alkutimiĝis al tro eleganta vivo," li diris, "kaj se vi estus kontenta vivi en la domo de mia patrino kun mi kiel kun via edzo, tiam ni fariĝu geedzoj!... Sed ni povas ja ankoraŭ iom atendi!" ::"Jes, venos tempo, venos konsilo, Ib!" ŝi diris; kaj ŝi premis al li la manon, kaj li kisis ŝin sur la buŝo. "Mi havas konfidon al vi, Ib!" diris Kristino, "kaj mi opinias, ke mi vin amas; sed lasu min antaŭe pripensi!" Kaj ili disiĝis. Ib rakontis al la ŝipisto, ke li kaj Kristino estas jam kvazaŭ fanĉigitaj, kaj la ŝipisto trovis, ke estas tiel, kiel li ĉiam pensis. Li akompanis Ibon hejmen kaj dormis kun li en unu lito, kaj tie plu ne estis parolate pri la fianĉiĝo. ::Pasis unu jaro; du leterojn skribis al si reciproke Ib kaj Kristino, kaj ĉiu el ili estis subskribita: "fidela ĝis la morto". Unu tagon la ŝipisto venis al Ib kaj transdonis al li salutojn de Kristino. La transdono de la pluaj sciigoj videble estis por li malfacila, sed la esenco estis, ke al Kristino estas bone, eĉ pli ol bone, ŝi estas ja bela knabino, estimata kaj amata; ke la filo de la mastro venis vizite hejmen; ke li havas en Kopenhago tre gravan kaj altkvalitan oficon, komizecon en kontoro, ke Kristino al li plaĉis kaj ŝi lin ankaŭ trovas laŭ sia gusto, ke liaj gepatroj ankaŭ ne kontraŭparolas, sed ke nun la koro de Kristino rememorigas al ŝi, ke kredeble Ib ĉiam ankoraŭ pensas pri ŝi, kaj ke tial ŝi estas preta forpuŝi de si sian feliĉon. Tiel parolis la ŝipisto. ::Ib en la unua momento ne diris eĉ unu vorton, sed li paliĝis, skuis la kapon kaj poste diris: "Kristino ne devas forpuŝi de si sian feliĉon!" "Skribu al ŝi vian opinion per kelke da vortoj!" diris la ŝipisto. Kaj Ib skribis; sed li ne povis meti la vortojn tiel, kiel li volis, li trastrekis kaj disŝiris, ― tamen ĝis la mateno li elverkis leteron al la malgranda Kristino, kaj jen estas ĝia enhavo: ::„La leteron, kiun vi skribis al via patro, mi legis, kaj mi vidas el ĝi, ke al vi en ĉiuj rilatoj estas bone kaj ke vi povas havi eĉ sorton ankoraŭ pli bonan. Demandu vian propran koron, Kristino, kaj pripensu bone, kio vin atendas, se vi min prenos. Mi povas proponi nur malmulte. Ne pensu pri mi nek pri tio, kio fariĝos el mi, sed nur pri via propra profito! Per nenia promeso vi estas ligita al mi, kaj se en via koro vi faris al mi ian promeson, mi liberigas vin de ĝi. Plena kaj ĉiurilata feliĉo venu sur vin, kara Kristino! Dio espereble ankaŭ por mia koro donos konsilon. ::Por ĉiam via sincera amiko. Ib.“ ::<center>🙝🙟</center> ::La letero estis forsendita, kaj Kristino ĝin ricevis. ::La tagon de sankta Marteno estis farita pri ŝi edziĝanonco kiel en la preĝejo sur la erikejo, tiel ankaŭ en Kopenhago, kie loĝis la fianĉo, kaj tien ŝi veturis kun sia bopatrino, ĉar la fianĉo pro siaj multaj okupoj ne povis entrepreni la vojaĝon al Jutlando. Laŭ interkonsento Kristino renkontiĝis kun sia patro en la vilaĝo Funder, tra kiu ŝia vojo kondukis kaj kiu troviĝis ne malproksime de ŝia hejma erikejo; tie ili reciproke diris al si adiaŭ. Oni iom eksciis pri tio, sed Ib nenion diris; li estas tre meditema, diris lia maljuna patrino. Jes, profunde enpensa kaj meditema li estis, kaj tial li denove rememoris la tri nuksojn, kiujn li kiel infano ricevis de la ciganino kaj el kiuj li du fordonis al Kristino. Tio estis tiuj sorĉaj nuksoj, kiuj devis alporti al Kristino oran kaleŝon kun ĉevaloj kaj plej belajn vestojn. Jes, jes, tio plenumiĝis! Tiun tutan lukson la sorto tie en la potenca reĝurbo Kopenhago donis al ŝi. Por ŝi tio plenumiĝis! Por Ib la nukso enhavis en si nur nigran polvon kaj teron. "Tion, kio estas la plej bona por li," kiel diris la ciganino, ― jes, tio ankaŭ plenumiĝis, por li la plej bona estis polvo kaj tero. Nun li komprenis klare, kion la virino aludis: en la nigra tero, en la malvarma tombo estos por li plej bone. ::Pasis jaroj, ― ne multaj, sed ho ve, al Ib ili ŝajnis tiel longaj; la maljunaj gemastroj de la drinkejo mortis, unu mallonge post la alia. La tutan havon, multajn milojn da taleroj, heredis la filo. Jes, nun Kristino povis veturi en ora kaleŝo kaj porti elegantajn vestojn. ::En la du sekvantaj jaroj la patro ricevis de Kristino neniun leteron, kaj kiam fine unu letero alvenis, tiam la riĉeco kaj la plezuroj estis malaperintaj. La kompatinda Kristino! Nek ŝi nek ŝia edzo povosciis etendi siajn piedojn konforme al la litkovrilo; la riĉaĵo foriris, kiel ili ĝin akiris, ĝi havis sur si neniun benon. ::La eriko floris, kaj la eriko denove velkis; pli ol unu vintro pelis la neĝon super la erikejo kaj super la altaĵo, kie Ib loĝis en silenta izoliĝo. ::La printempa suno lumis, kaj Ib estis prilaboranta sian kampon. Subite li per sia plugilo surpuŝiĝis sur ion, kio ŝajnis al li siliko; ia stranga objekto, simila al nigra rabotaĵo, elŝoviĝis sur la supraĵon, kaj kiam Ib ĝin levis, li rimarkis, ke ĝi estas el metalo; la loko, kiun la plugilo difektis, brilis tute strange. Tio estis peza, granda ora brakringo el antikva idolista tempo. Li estis disfosinta tombon de antikva grandegulo, kaj li trovis ĝian plej multekostan ornamon. Ib montris tion al sia pastro, kiu klarigis al li ĝian altan valoron. Poste li iris kun li al la distriktestro, kiu raportis pri tio en Kopenhagon kaj donis al Ib la konsilon, ke li mem transdonu al la estraro la grandvaloran trovitaĵon. ::"Vi trovis en la tero la plej bonan, kion ĝi povis doni al vi!" diris la distriktestro. ::"La plej bonan!" pensis Ib. "La plej bonan por mi ― kaj en la tero! En tia okazo la ciganino ja tamen estis prava, se tio estis la plej bona!" Ib veturis per la poŝta ŝipo al la ĉefurbo; al li, kiu ĝis nun estis veturinta nur ĝis Gudenaa, la nuna vojaĝo ŝajnis kvazaŭ vojaĝo transoceana. ::Kaj Ib alvenis en Kopenhago. ::Oni pagis al li la valoron de la trovita oro, tio estis granda sumo: mil spesmiloj. Tial Ib nun povis permesi al si vagadon tra la strata labirinto de Kopenhago. ::Ĝuste en la vespero antaŭ sia forveturo al Aarhus li devojiĝis en la stratoj, trafis en tute alian direkton, ol li intencis iri, kaj trans la Kolona ponto li trafis al la Kristiana Haveno anstataŭ al la remparo ĉe la Okcidenta pordego. Kvankam li tenis sin je la okcidenta direkto, li tamen tre forte dekliniĝis de la bezonata vojo. Neniun homon oni povis vidi sur la strato. Malgranda knabino eliris el mizera domo; Ib petis informon pri la vojo, kiun li serĉis. La knabineto surpriziĝis, ekrigardis al li supren, kaj en ŝiaj okuloj montriĝis larmoj. Li demandis, kio al ŝi estas; ŝi diris ion, kion li ne komprenis, kaj kiam ili ambaŭ troviĝis sub lanterno kaj la lumo falis rekte sur ŝian vizaĝon, al li fariĝis tute strange en la animo, ĉar li ekvidis antaŭ si la malgrandan Kristinon, ŝian tute vivantan portreton, tute tian, kian li ŝin rememoris el la tempo, kiam ili ambaŭ estis infanoj. ::Li sekvis la malgrandan knabinon en la mizeran domon kaj supreniris laŭ la mallarĝa ruiniĝinta ŝtuparo ĝis malgranda kurba ĉambreto sub la tegmento. Peza, sufoka aero plenigis la ĉambreton, nenia lumo tie estis. ::En unu augulo aŭdiĝis ĝemado, kaj el tie penetradis malfacila spirado. ::Ib ekbruligis alumeton. Sur mizera lito tie kuŝis la patrino de la infano. ::"Ĉu mi eble povas en ia maniero helpi al vi?" demandis Ib. "La infano renkontis min sur la strato, sed mi mem estas ĉi tie tute fremda en la urbo. Ĉu ne troviĝas ĉi tie ia najbaro aŭ iu alia, kiun mi povus voki?" Kaj dirante tion, li levis ŝian kapon. ::Tio estis Kristino el la erikejo! ::De longa tempo ŝia nomo tie en Jutlando ne estis elparolata, ĉar tio kaŭzus grandan tumulton en la silenta meditado de Ib, kaj cetere la famo kaj la vero rakontis ja nenion bonan: la multo de mono, kiun ŝia edzo heredis de siaj gepatroj, faris lin malhumila kaj facilanima. Sian konstantan servolokon li forrifuzis, dum duono da jaro li vojaĝadis en la eksterlando, poste li revenis kaj faris ŝuldojn; ĉiam pli kaj pli la veturilo kliniĝis kaj fine ĝi renversiĝis. Liaj multaj gajaj tablamikoj asertis, ke li meritas sian sorton, ĉar li vivis ja kiel absoluta malsaĝulo. Unu matenon oni trovis lian kadavron en la palaca lageto. ::De post lia morto Kristino suferis tre multe; ŝia pli juna malgranda infano, kiu naskiĝis ankoraŭ dum la bonstato, mortis; nun Kristino atingis tian gradon, ke danĝere malsana, forlasita, ŝi kuŝis en mizera ĉambreto, en tia mizera stato, kian ŝi en siaj junaj jaroj sur sia senhoma erikejo eble povus toleri, sed kiu nun, post ŝia alkutimiĝo al pli bonaj cirkonstancoj, treege sentigis al ŝi ŝian mizeron. Ŝia pli aĝa infano, kiu ankaŭ estis malgranda Kristino, suferadis kun ŝi mizeron kaj malsaton, kaj ŝi nun alkondukis al ŝi Ibon. ::"Mi timas, ke la morto disigos min de mia malfeliĉa infano!" ŝi ĝemis; "kien en la mondo ŝi tiam povos iri!" Plu ŝi nenion povis diri. ::Ib denove ekflamigis alumeton kaj trovis peceton da kandelo, kiun li ekbruligis; per tio la mizera ĉambreto almenaŭ iom prilumiĝis. ::Ib rigardis la malgrandan knabinon kaj rememoris Kristinon en ŝiaj junaj jaroj. Pro Kristino li povis esti bona por tiu infano, kiu estis por li fremda kaj nekonata. La mortantino lin rigardis, ŝiaj okuloj fariĝis pli kaj pli grandaj.... Ĉu ŝi lin rekonis? Li tion ne eksciis, eĉ unu vorton li plu ne aŭdis de ŝi. ::<center>🙝🙟</center> ::Estis en la arbaro de Gudenaa, proksime de la erikejo. La aero estis griza, la eriko komencis velki, la okcidentaj ventegoj peladis la flavajn foliojn en la rivereton kaj trans la erikejon, sur kiu ĉiam ankoraŭ staris la domo, konstruita el torfo; en ĝi nun loĝis fremdaj homoj. Sed ĉe la bazo de la altaĵo, sub la ŝirmo de altaj arboj, staris malgranda domo, blanka kaj afablaspekta. En la ĉambro brulis torfo en la forno, en la ĉambro estis sunbrilo, kiu lumis el du infanaj okuloj. Kiel printempa kantado de alaŭdo sonis la parolo el la ruĝa ridetanta buŝo de la infano. Vivo kaj gajeco regis en la domo, la malgranda Kristino ĵus alveturis. Ŝi sidis sur la genuoj de Ib; Ib anstataŭis al ŝi patron kaj patrinon, kiuj ambaŭ malaperis, kiel sonĝo malaperas ĉe infano kaj ĉe plenkreskulo. Ib sidis en la pura, beleta domo, bonhava homo; la patrino de la malgranda infano kuŝis sur la tombejo de malriĉuloj en la reĝurbo Kopenhago. ::Ib havis monon en la kesto, kiel oni asertis, monon el la tero, kaj krom tio li havis ja ankaŭ la malgrandan Kristinon. ::<center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://hca.gilead.org.il/ib_and_l.html Gilead] * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=072&l= Andersen Fairy Tales] - angle kaj hispane [[en:Ib and Little Christine]] [[da:Ib og lille Christine]] [[es:Ib y Cristina]] [[ru:Иб и Христиночка (Андерсен/Ганзен)]] 1aorbsxqf4xs9i1zom0lgosdmecx5hn Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 28 — Johanĉjo-malsaĝulo 0 6567 62946 54090 2022-08-11T03:53:07Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Johanĉjo-malsaĝulo | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 27 — Ib kaj malgranda Kristino|Ĉapitro 27 — Ib kaj malgranda Kristino]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 29 — Dorna vojo de la honoro|Ĉapitro 29 — Dorna vojo de la honoro]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 28 — Johanĉjo-malsaĝulo'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> {{multicol}}<div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::Tie en la kamparo estis malnova biena domo, kaj en ĝi loĝis bienposedanto, kiu havis du filojn, kiuj estis tiel spritaj, ke eĉ duono de tiu spriteco sufiĉus. Ili volis svatiĝi al la filino de la reĝo, kaj por tio ili havis la rajton, ĉar la reĝidino lasis sciigi, ke ŝi prenos kiel edzon tiun, kiu plej lerte kaj plej saĝe povos interparoli kun ŝi. ::Ambaŭ dum ok tagoj sin preparis, tio estis la plej longa tempo, kiu estis donita al ili por tio, sed ĝi estis sufiĉa, ĉar ili havis antaŭklerecon, kio ĉiam estas utila. Unu el ili sciis parkere la tutan latinan leksikonon kaj tri jarlibrojn de la urba gazeto, kiel de la komenco ĝis la fino, tiel ankaŭ returne. La dua konatiĝis kun ĉiuj paragrafoj de ĉiuj korporaciaj leĝoj kaj kun tio, kio devas scii ĉiu korporaciestro. Tiamaniere, li pensis, li povas paroli pri aferoj regnaj kaj sciencaj. Krom tio li povosciis brodi ŝelkojn, ĉar li estis kapabla kaj lerta. ::"Mi ricevos la reĝidinon!" ili ambaŭ diris, kaj tial ilia patro donis al ĉiu el ili po unu bela ĉevalo; tiu, kiu sciis parkere la leksikonon kaj la gazetojn, ricevis ĉevalon karbonigran, kaj tiu, kiu estis kompetenta pri korporaciaĵoj kaj povosciis brodi, ricevis laktoblankan; kaj post tio ili ŝmiris al si la angulojn de la buŝo per fiŝoleo, por ke ili fariĝu pli flekseblaj. Ĉiuj servistoj estis malsupre sur la korto, por vidi, kiel ili sidiĝas sur ĉevalon. En tiu momento aperis la tria frato, ― ĉar estis tri da ili, sed neniu kalkulis la trian kiel fraton, ĉar li ne posedis tiel saman miregindan instruitecon kiel la du aliaj, kaj ĉiuj nomadis lin nur Johanĉjo-malsaĝulo. ::"Kien vi volas iri, ke vi metis sur vin la festan surtuton?" li demandis. "Al la kortego, por interparoli kun la reĝidino! Ĉu vi ne aŭdis, kio estis tamburita en la tuta lando?" Kaj ili rakontis al li tion. ::"Ĉu vere! En tia okazo mi ankaŭ devas tie esti!" diris Johanĉjo-malsaĝulo, kaj la fratoj ridis pri li kaj forrajdis. ::"Patro, donu al mi ĉevalon!" diris Johanĉjo-malsaĝulo. "Mi ricevas grandan deziron edziĝi. Se ŝi min prenos, tiam ŝi min prenos, kaj se ŝi min ne prenos, tiam mi tamen ŝin prenos!" ::"Kia babilaĵo!" diris la patro. "Al vi mi ne donos ĉevalon. Vi ja ne povoscias paroli! Viaj fratoj, tio estas io alia, ili estas bonegaj bravuloj!" ::"Se vi ne volas doni al mi ĉevalon," diris Johanĉjo-malsaĝulo, "mi prenos la kapron, ĝi apartenas al mi kaj povas min porti!" Kaj li sidiĝis rajde sur la kapro, frapis ĝiajn flankojn per siaj kalkanoj kaj forgalopis laŭlonge de la landvojo. Hu, kiel rapide li rajdis! "Jen mi venis!" ekkriis Johanĉjo-malsaĝulo kaj komencis kanti tiel, ke ĉie aŭdiĝis resonoj. ::La fratoj rajdis antaŭen tute silente; ili ne parolis eĉ unu vorton, ili devis ankoraŭ unu fojon pripensi ĉiujn bonajn ideojn, kiujn ili intencis elmeti. ::"He ho! he ho!" kriis Johanĉjo-malsaĝulo, "jen mi venis! Vidu, kion mi trovis sur la vojo!" Ĉe tiuj vortoj li montris al ili mortintan kornikon, kiun li trovis. ::"Malsaĝulo!" ili kriis al li, "kion vi volas fari kun ĝi?" ::"Mi ĝin donacos al la reĝidino!" ::"Jes, faru tion!" ili diris, ridis kaj rajdis pluen. ::"He ho! he ho! Jen mi venis! Vidu, kion mi nun trovis! Tion oni ne trovas sur la vojo ĉiutage!" ::La fratoj denove sin returnis, por vidi la maloftan trezoron. ::"Malsaĝulo!" ili diris, "tio estas ja malnova ligna ŝuo, kies supra parto defalis! Ĉu ankaŭ ĉi tion la reĝidino ricevos?" ::"Ŝi ĝin ricevos!" diris Johanĉjo-malsaĝulo, kaj la fratoj ridis, rajdis pluen kaj antaŭiĝis al li je granda distanco. ::"He ho! he ho! Jen mi venis!" ekkriis Johanĉjo-malsaĝulo. "Ha, fariĝas ĉiam pli bone! He ho! He ho! Tio estas nekomparebla!" ::"Kion vi nun denove trovis?" demandis la fratoj. ::"Ho!" diris Johanĉjo-malsaĝulo, "en efektiveco pri tio oni ne parolas! Sed kiel forte ŝi ĝojos, la reĝidino!" ::"Fi!" diris la fratoj, "tio estas ja ŝlimo, kiu estas elĵetita el la vojaj fosoj." ::"Tute vere!" diris Johanĉjo-malsaĝulo, "kaj ĝi estas de plej delikata speco, tiel ke oni ĝin tute ne povas teni en la mano!" Kaj li plenigis al si per tio la poŝon. ::Sed la fratoj rajdis tiel rapide, kiel ili povis, kaj antaŭiĝis al li je tuta horo. Ili haltis ĉe la urba pordego, kie la svatiĝantoj, laŭ la ordo de sia alveno, estis numerataj kaj starigataj en vicoj, po ses en unu vico, kaj tiel dense, ke ili ne povis movi la brakojn. Tio estis tre bona, ĉar alie ili reciproke deŝirus al si la vestojn. ::Ĉiuj aliaj loĝantoj de la lando staris ĉirkaŭe de la palaco, ĝis la fenestroj, por vidi, kiel la reĝidino akceptas la svatiĝantojn. Strange! Apenaŭ iu el ili transpaŝis la sojlon de ŝia ĉambro, tuj lia oratora talento lin forlasis. ::"Ne taŭgas!" diris la reĝidino. "For!" ::Jen venis tiu el la fratoj, kiu sciis parkere la leksikonon, sed dum la longa starado en la vicoj li ĝin tute forgesis. Krom tio la planko knaris kaj la plafono estis el spegula vitro, tiel ke li vidis sin mem starantan surkape, kaj ĉe ĉiu fenestro staris tri skribistoj kaj unu urba plejaĝulo, kiuj enskribis ĉion, kio estis parolata, por ke ĝi tuj trafu en la gazetojn kaj povu esti vendata pro du spesdekoj ĉe ĉiu stratangulo. Estis terure, estis timegige! Kaj aldone al ĉio la forno estis tiel forte hejtita, ke ĝi estis arderuĝa. ::"Ĉi tie estas tre varmege!" komencis sian paroladon la svatiĝanto. ::"Ĝi venas de tio, ke mia patro hodiaŭ rostas junajn kokojn!" diris la reĝidino. ::Be! li staris senhelpe, tian respondon li ne atendis; eĉ unu vorton li ne povosciis diri, ĉar li pensis, ke li esprimis eksterordinare profundpensan opinion. Be! ::"Ne taŭgas!" diris la reĝidino. "For!" Kaj li devis foriĝi. Venis la dua frato. ::"Ĉi tie estas tre varmege!" li diris. ::"Jes, ni rostas hodiaŭ junajn kokidojn!" respondis la reĝidino. ::"Kion vi bonvo...?" li demandis, kaj ĉiuj skribistoj enskribis: "kion vi bonvo...." ::"Ne taŭgas!" diris la reĝidino. "For!" ::Nun venis Johanĉjo-malsaĝulo, kiu sur sia kapro enrajdis rekte en la ĉambron. "Estas ja terura varmego!" li diris. ::"Ĝi venas de tio, ke mi rostas junajn kokojn!" respondis la reĝidino. "Tio estas ja bonega!" diris Johanĉjo-malsaĝulo; "en tia okazo mi kredeble povos ankaŭ rosti kornikon!" ::"Volonte mi faros al vi la komplezon!" respondis la reĝidino, "sed ĉu vi havas ion, en kio oni povus ĝin rosti? ĉar mi havas ĉi tie nek poton nek paton." ::"Sed tio ne mankas al mi!" ĝoje ekkriis Johanĉjo-malsaĝulo. "Jen estas bonega kuirvazo?" Kaj li eltiris la malnovan lignan ŝuon kaj metis en ĝin la kornikon. ::"Tio ŝufiĉas por tuta tagmanĝo!" diris la reĝidino. "Sed kie ni prenos la saŭcon?" ::"Ĝin mi havas en la poŝo!" diris Johanĉjo-malsaĝulo ridetante. "Mi havas tiom multe; ke mi ne bezonas ŝpari!" Kaj li elverŝis iom da ŝlimo el la poŝo. ::"Tio al mi plaĉas!" diris la reĝidino; "vi povoscias ja respondi, vi povoscias paroli, kaj vin mi volas fari mia edzo! Sed ĉu vi scias, ke ĉiu vorto, kiun ni diras kaj diris, estas enskribata kaj morgaŭ aperos en la gazetoj? Ĉe ĉiu fenestro vi vidas tri skribistojn kaj unu urban plejaĝulon, kaj la plejaĝulo estas la plej malbona, ĉar li ne bone aŭdas!" Tion ŝi diris nur por timigi lin. Kaj ĉiuj skribistoj ridis kaj faris inkmakulon sur la planko. ::"Tiuj sinjoroj tie!" respondis Johanĉjo-malsaĝulo. "Nu, al la plejaĝulo mi devas fari plej bonan donacon!" Li elturnis siajn poŝojn kaj ĵetis al la plejaĝulo la tutan ŝlimon rekte en la vizaĝon. ::"Bone vi helpis al vi!" diris la reĝidino. "Tion mi ne povoscius fari! Sed mi tion kredeble ankoraŭ lernos!" ::Kaj tiamaniere Johanĉjo-malsaĝulo fariĝis reĝo, ricevis edzinon kaj kronon kaj sidis sur trono, kaj ĉion ĉi tion ni eksciis el la gazeto de la urba plejaĝulo, ― kiu cetere ne estas plene fidinda. <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=071&l=en&r=it Andersen Fairy Tales] - angle kaj itale [[en:Fairy Tales and Other Stories (Andersen, Craigie)/Jack the Dullard]] [[da:Klods-Hans]] [[ru:Ганс Чурбан (Андерсен/Ганзен)]] tltnl9o5xo1h6xjzwu50zadzd251qd7 Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 29 — Dorna vojo de la honoro 0 6568 62945 54091 2022-08-11T03:52:58Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Dorna vojo de la honoro | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 28 — Johanĉjo-malsaĝulo|Ĉapitro 28 — Johanĉjo-malsaĝulo]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 30 — Juda knabino|Ĉapitro 30 — Juda knabino]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 29 — Dorna vojo de la honoro'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::Malnova fabelo havas la superskribon: "Dorna vojo de la honoro"; tiun vojon devis trairi unu ĉasisto, nomata Bryde, kiu atingis altan honoron kaj rangon, sed nur post longaj kaj multaj malagrablaĵoj kaj danĝeroj en sia vivo. Multaj el ni certe aŭdis tiun fabelon en sia infaneco aŭ eble legis ĝin en la pli malfruaj jaroj kaj pensis ĉe tio pri sia propra nerimarkata dorna vojo kaj multaj malagrablaĵoj. Fabelo kaj realeco estas tre proksimaj unu de la alia, sed la fabelo havas harmonian solvon jam ĉi tie sur la tero, sed la realeco ofte forŝovas la solvon trans la teran vivon, en la eternecon. ::La monda historio estas magia lanterno, kiu per lumbildoj sur la malluma fono de la epoko montras al ni, kiel la bonfarantoj de la homaro, la martiroj de la genio, iras laŭ la dorna vojo de la honoro. ::El ĉiuj tempoj, el ĉiuj landoj montriĝas tiuj lumaj bildoj, ĉiu nur por unu momento, sed tamen prezentante la enhavon de tuta vivo, tutan vivon kun ĝiaj bataloj kaj venkoj. Ni rigardu kelkajn apartajn el la granda kvanto de la martiroj, el tiu granda kvanto, kiu ne havos limon, antaŭ ol la tero pereos. ::Ni vidas plenan amfiteatron, la Nuboj de Aristofano eligas torentojn da moko kaj da gajeco en la homan amasegon. De sur la scenejo la spirite kaj korpe plej rimarkinda viro de Atenoj, kiu por la popolo estis ŝildo kontraŭ la tridek tiranoj, estas ridindigata. Li, kiu en la tumulto de la batalo savis Alcibiadon kaj Ksenofonton, li, kies spirito leviĝis super la diojn de la antikveco, li mem troviĝas en la teatro. Li leviĝis de la benko de la rigardantoj kaj prezentis sin, por ke la ridantaj Atenanoj povu kompari, ĉu li kaj lia karikaturo sur la scenejo estas similaj unu al la alia. Rektiĝinte li staras antaŭ ili, tre alte super ĉiuj. ::Vi, sukoplena, verda venena cikuto, devus esti la simbolo de Atenoj, ne la olivarbo. ::Sep urboj disputis pri la honoro esti la naskiĝloko de Homer, tio estas tiam, kiam li jam plu ne vivis! Rigardu lin dum lia vivo! Tiam li travagadis tiujn samajn urbojn, deklamante siajn versojn, por akiri vivrimedojn; la penso pri la morgaŭa tago grizigas liajn harojn. Li, la plej potenca vidanto, estas blinda kaj soleca; la akraj dornoj disŝiras en ĉifonojn la mantelon de la reĝo de la poetoj. ::Liaj kantoj ankoraŭ vivas, kaj nur per ili solaj vivas la dioj kaj herooj de la antikveco. ::Bildo post bildo elnaĝas el la oriento kaj el la okcidento, ili estas disigitaj unu de la alia per la loko kaj tempo, kaj tamen tio estas la samaj vojpartoj sur la dorna vojo de la honoro, kie la kardo floras nur tiam, kiam oni devas ornami la tombon. ::Sub palmoj alproksimiĝas kameloj, riĉe ŝarĝitaj per indigo kaj aliaj grandvaloraj trezoraĵoj. La reganto de la lando sendas ilin al li, kies kantoj estas la ĝojo de la popolo, la gloro de la lando. Li, kiun envio kaj mensogo forpelis el la patrujo, li nun estas trovita. La karavano alproksimiĝas al la urbeto, kiu donis al li rifuĝon. Mizera funebra procesio elmoviĝas el la pordego kaj malhelpas la karavanon. La mortinto estas ĝuste li, kiun ili serĉas: Firdusi. La dorna vojo de la honoro estas finita! La Afrikano kun la maldelikataj vizaĝtrajtoj, la dikaj lipoj, la nigraj krispaj haroj sidas sur la marmora ŝtuparo de la palaco en la ĉefurbo de Portugalujo kaj petas almozojn. Tio estas la fidela sklavo de Camoens, sen li kaj sen la kupraj moneroj, kiujn oni ĵetas al li, lia sinjoro, "la kantisto de Luziado", devus morti de malsato. ::Nun staras multekosta monumento super la tombo de Camoens. ::Denove bildo! ::Malantaŭ feraj kradoj montriĝas homo kadavre pala, kun longa senorda barbo. "Mi faris eltrovon, la plej grandan de post jarcentoj!" li krias, "kaj de pli ol dudek jaroj oni min tenas ĉi tie enŝlositan!" ― "Kiu li estas?" ― "Frenezulo!" respondas la observisto de la frenezulejo. "Kiajn ideojn homo povas havi! li manie imagas al si, ke per vaporo oni povas moviĝi antaŭen!" Tio estas Salomono de Caus, la eltrovinto de la forto de vaporo, kiu per la neklaraj vortoj de antaŭsento ne estis komprenita de Richelieu kaj mortas, enŝlosita en frenezulejo. ::Jen staras Kolumbo, kiun iam la strataj buboj persekutadis kaj mokadis pro tio, ke li volis malkovri novan mondon. Li ĝin malkovris: ĝoje sonas la sonoriloj ĉe lia venka reveno hejmen, sed la envio baldaŭ sonas ankoraŭ pli laŭte. La malkovrinton de mondo, lin, kiu levis super la maron kaj donacis al sia reĝo la Amerikan orlandon, oni rekompencas per feraj ĉenoj. Ili, pri kiuj li deziras, ke oni ilin metu en lian ĉerkon, atestas pri tio, kiel la mondo kaj la samtempuloj povoscias taksi meritojn. ::Bildo aperas post bildo, riĉa estas la dorna vojo de la honoro! ::Jen en mallumo kaj nokto sidas tiu, kiu mezuris la altecon de la montoj de la luno, li, kiu penetris en la universon ĝis la planedoj kaj steloj, li, la potenca, kiu aŭdis kaj vidis la spiriton en la naturo, kiu sentis, ke la tero sub li turniĝas: Galilei. Blinda kaj surda li sidas tie en la jaroj de sia maljuneco, turmentata de la riproĉoj de la konscienco pro la malkonfeso, apenaŭ havanta sufiĉe da forto, por levi sian piedon, tiun saman piedon, per kiu li iam en anima doloro, kiam la vorto de la vero estis forstrekita kaj neinigita, ekfrapis la teron, kolere kriante : "Ĝi tamen turniĝas!" ::Jen staras virino kun menso de infano, kun entuziasmo kaj kredo, ― la standardon ŝi portas antaŭ la batalanta militistaro kaj alportas al sia patrujo venkojn kaj savon. Ĝojkrioj sonas, ― kaj la lignaro estas ekbruligata: Johanino, la virgulino de Orleano, la sorĉistino, estas forbruligita. ::― Jes, eĉ posta jarcento kraĉas sur la blankan lilion: Voltaire, la satiruso de la prudento, kantas pri "La pucelle". ::En la kongreso en Viborg la Dana nobelaro forbruligas la leĝojn de la reĝo, ― ili lumas en la flamo, prilumas la tempon kaj leĝdonanton, ĵetas brilon de gloro en la malluman malliberejan turon, kie li sidas kun griza kapo, kurbigita, gratante per la ungoj sulkojn en la ŝtona tablo, li, kiu iam estis reganto super tri regnoj, la populara reĝo, la amiko de la urbanoj kaj de la vilaĝanoj: Kristiano la Dua, li kun la severa spirito en la severa tempo. Malamikoj skribis lian historion. Lian dudeksepjaran malliberecon ni memoru, kiam ni rememoras lian kulpon. ::Jen ŝipo forveturas de Danujo, viro staras ĉe la alta masto, li rigardas la lastan fojon al la malnova hejmo: Tycho Brahe, kiu levis ĝis la steloj la nomon de Danujo kaj kiun oni pro tio rekompencis per afliktoj kaj ĉagreno, ― li veturas al fremda lando. "La ĉielo estas ĉie, kion mi bezonas plu!" estas liaj propraj vortoj; li forveturas, la plej glora viro de Danujo, libera kaj honorata en fremda lando! ::Mi staras en Ameriko, ĉe unu el la grandaj riveroj; granda amaso da homoj kolektiĝis; oni diras, ke ŝipo povos veturi kontraŭ la vento kaj malbonvetero, ke ĝi estos potenco kontraŭ la elementoj: Roberto Fulton estas nomata tiu, kiu diras, ke li tion atingos. La ŝipo komencas sian iradon; subite ĝi haltas. La popolamaso ridas, krias, fajfas; lia propra patro ankaŭ fajfas kun la aliaj. "Malmodesteco! Frenezo! Tio estas meritita rekompenco! Oni enŝlosu la malsaĝulon!" Sed jen oni rompas malgrandan najlon, kiu por momento retenis la maŝinon, la radoj turniĝas la ŝoveliloj venkas la kontraŭstaron de la akvo, la ŝipo veturas...! ::La vaporbobeno aliformigas inter la landoj de la mondo la horojn en minutojn. ::Homaro! ĉu vi komprenas la feliĉon, kiun donas la minuto de tiu konscio, de tiu klariĝo de la spirito koncerne ĝian taskon, la minuto, en kiu ĉiuj vundoj, ricevitaj sur la dorna vojo de la honoro, ofte eĉ pro sia propra kulpo, cedas la lokon al saniĝo, bonfarto, forto kaj klareco, la minuto, en kiu la malharmonio aliformiĝas en harmonion, la homoj vidas la elmontriĝon de la favorkoreco de Dio, kiun perceptas nur aparta individuo, sed kiu per li fariĝas apartanaĵo de ĉiuj? ::Tiam la dorna vojo de la honoro montriĝas en sia brilo de gloro. Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas elektitaj por pilgrimi sur tiu vojo kaj aliĝi al la vico de la konstruistoj de la ponto, kiu ligas la homaron kun Dio. ::Per potencaj flugiloj ŝvebas la spirito de la historio tra la tempoj kaj ― por kuraĝigo kaj konsolo, por meditiga kvieteco ĝi montras en brilplenaj bildoj sur nokte malluma fono la dornan vojon de la honoro, kiu ne finiĝas sur la tero kiel en fabeloj per brilo kaj ĝojo, sed trans la tempo direktiĝas en la eternecon. <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=073&l=en&r=es Andersen Fairy Tales] - angle kaj hispane * [http://hca.gilead.org.il/thorny_r.html Gilead] ogilmg1flvd922y4fxh5ywwdiw1jkia Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 30 — Juda knabino 0 6569 62944 54093 2022-08-11T03:52:50Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Juda knabino | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 29 — Dorna vojo de la honoro|Ĉapitro 29 — Dorna vojo de la honoro]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 31 — Kolo de botelo|Ĉapitro 31 — Kolo de botelo]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 30 — Juda knabino'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::En la lernejo de la malriĉuloj, inter la aliaj infanoj troviĝis malgranda juda knabino, vigla kaj bona, la plej lerta kaj kapabla el ĉiuj; sed en unu el la lernofakoj ŝi ne povis partopreni, en la lecionoj de religio; ŝi estis ja en Kristana lernejo. ::Estis permesite al ŝi teni antaŭ si sian libron de geografio aŭ prepari siajn taskojn, sed ĉi tiuj estis rapide pretigataj. Tiam antaŭ ŝi kuŝis malfermita libro, sed la knabineto ne legis en ĝi, ŝi sidis kaj aŭskultis, kaj baldaŭ la instruisto rimarkis, ke ŝi sekvas la instruadon kun tia atento, kiel preskaŭ neniu el la aliaj knabinoj. ::"Legu en via libro!" li diris milde kaj serioze, sed la knabineto rigardis lin per siaj nigraj radiantaj okuloj, kaj kiam li ankaŭ ŝin pri io demandis, ŝi donis pli ĝustajn respondojn ol ĉiuj aliaj. Ŝi aŭdis, komprenis kaj perceptis. ::Ŝia patro estis malriĉa honesta homo; kiam li transdonis sian filinon al la lernejo, li metis la kondiĉon, ke oni ne instruu al ŝi la Kristanan religion. Se oni forliberigus ŝin por tiu lernohoro, tio ĉe la aliaj infanoj eble povus veki malkontentecon kaj iajn specialajn pensojn, tial ŝi restadis, sed tio ne povis daŭri pli longe. ::La instruisto iris al la patro kaj diris, al li, ke li devas aŭ forpreni sian filinon el la lernejo, aŭ lasi ŝin fariĝi Kristanino. "Mi ne povas elteni, kiam mi vidas tiujn brulantajn okulojn, tiun ardon kaj kvazaŭ animan soifon je la vortoj de la Evangelio!" diris la instruisto. ::La patro ekploris: "Mi mem scias nur malmulte el nia propra religio, sed ŝia patrino estis filino de Izrael, forta kaj fidela en sia kredo, sur ŝia mortlito mi donis al ŝi la promeson, ke nia infano neniam estos baptita Kristane; mi devas plenumi mian promeson, mi rigardas ĝin kiel interligon kun Dio." ::La malgranda Juda knabino estis forprenita el la lernejo de la Kristanoj. ::Pasis jaroj. ::En unu el la plej malgrandaj urbetoj de Jutlando, en malriĉa urbana domo servis malriĉa knabino de Mosea religio, tio estis Sara. Ŝiaj haroj estis nigraj kiel ebono, ŝiaj okuloj estis mallumaj kaj tamen plenaj de brilo, kiel ordinare estas ĉe la filinoj de la oriento. La trajtoj de la vizaĝo ĉe la nun tute plenkreska knabino montris ankoraŭ la saman esprimon, kiu iam lumis sur la vizaĝo de la infano, kiam ŝi sidis sur la lerneja benko kaj kun pensoplena rigardo aŭskultis. ::Ĉiun dimanĉon el la preĝejo sonadis la ludado de la orgeno kaj la kantado de la paroĥanoj kaj penetradis trans la strato ĝis la kontraŭe staranta domo, kie la Juda knabino, diligenta kaj fidela en sia profesio, staris ĉe sia laboro. "Venu, ho tago de Dio, eniru en mian koron kaj faru ĝin pura kaj sankta!" tiel sonis la leĝo de la juna Judino, sed ŝia tago de Dio, ŝia sabato, estis labortago de la Kristanoj, kaj ŝi povis teni ĝin sankta nur en sia koro. Sed kion antaŭ Dio signifas tago kaj horo? Ĉi tiu penso naskiĝis en ŝia animo, kaj en dimanĉo de la Kristanoj ŝia preĝmeditado estis malpli malhelpata. Kiam la sonado de la orgeno kaj la sankta kantado penetradis al ŝi en la kuirejon, tiam eĉ ĉi tiu loko fariĝadis silenta kaj sankta. Tiam ŝi legadis la Malnovan Testamenton, la trezoron kaj propraĵon de sia popolo, kaj nur tion, ĉar tio, kion ŝia patro parolis al ŝi, kiam li ŝin forprenis el la lernejo, profunde penetris en ŝian koron, la promeso, kiun li estis doninta al ŝia mortanta patrino, ke Sara neniam fariĝos Kristanino, neniam forlasos la religion de siaj gepatroj. La Nova Testamento estis kaj devis resti por ŝi ŝlosita libro, kaj tamen ŝi sciis multe el ĝi, brilante kaj lumante tio staris antaŭ ŝi en la rememoroj el ŝia infaneco. ::Unu vesperon ― ŝi sidis en angulo de la ĉambro ― ŝi aŭdis, kiel ŝia mastro laŭte antaŭlegas, kaj ŝi povis senĝene lin aŭskulti, ĉar li legis ne el la Evangelio, sed el malnova historia libro. La historio rakontis pri Hungara kavaliro, kiu estis kaptita de Turka guberniestro, kiu lasis aljungi lin kune kun la bovoj al la plugilo, peladi per vipado kaj terure mokadi, ĝis li tute senfortiĝis. ::La edzino de la kavaliro vendis ĉiujn siajn juvelojn, garantidonis la kastelon kaj la terposodaĵojn, liaj amikoj kolektis grandajn sumojn, ĉar preskaŭ nekredebla estis la elaĉeta mono, kiu estis postulata; la mono tamen estis kolektita, kaj oni lin liberigis de la malhonoro kaj sklaveco. ::Malsana kaj suferanta li revenis en sian hejmon. Sed baldaŭ denove eksonis ĝenerala alvoko kontraŭ la malamikojn de la Kristaneco. La malsanulo tion aŭdis, kaj nun li plu ne povis ripozi; li lasis sin levi sur sian batalan ĉevalon, liaj vangoj denove ruĝiĝis, liaj fortoj videble revenis, kaj li elmoviĝis kaj venkis. Ĝuste tiu guberniestro, kiu estis ordoninta aljungi lin al la plugilo, moki kaj suferigi, fariĝis nun lia kaptito kaj estis metita de li en la malliberejon de lia hereda kastelo; sed jam en la unua horo de lia enŝlositeco venis al li la kavaliro kaj demandis sian kaptiton: ::"Kio, laŭ via opinio, vin atendas?" ::"Mi scias!" respondis la Turko, "repago!" ::"Jes, la repago de la Kristanoj!" diris la kavaliro; "la Kristaneco ordonas al ni pardoni al niaj malamikoj, ami nian proksimulon. Dio estas la amo! Veturu pace al via hejmo kaj al viaj karaj, fariĝu milda kaj bona koncerne tiujn, kiuj suferas!" ::Tiam la kaptito forte ekploris. "Kiel mi povus pensi, ke io simila estas ebla! Mi estis tute certa, ke min atendas turmentoj kaj martireco, kaj tial mi prenis venenon, kiu post kelke da horoj min mortigos. Mi devas morti, kontraŭ tio okzistas nenia helpo! Sed antaŭ ol mi mortos, sciigu al mi la instruon, kiu enhavas en si tian amon kaj favorkorecon, ĝi estas granda kaj Dia! Donu al mi la eblon morti en ĝi, morti kiel Kristano!" ::Kaj lia peto estis plenumita. ::Tiel rakontis la historio, la legendo, kiu estis voĉlegita; ĉiuj aŭskultis kun streĉita atento kaj intereso, sed la plej grandan impreson ĝi faris sur tiu, kiu sidis forlasita en la angulo, sur la servistino Sara, sur la Juda knabino. Grandaj pezaj larmoj staris en ŝiaj brilantaj karbonigraj okuloj. ::Tie ŝi sidis kun tiu infana animo, kun kiu ŝi iam sidis sur la benko de la lernejo kaj aŭskultis la altajn instruojn de la Evangelio. La larmoj fluis sur ŝiaj vangoj. ::"Mia infano ne fariĝu Kristanino!" sonis la lastaj vortoj de la patrino sur la lito de morto, tio tremigis ŝian koron kaj animon, kaj la leĝo diris plue en ŝia interno: "Respektu la patron kaj la patrinon!" ::"Mi ne estas ja Kristanino! Ili vokas min Juda knabino. Tiel moke kriis post mi la knaboj de la najbaro la lastan dimanĉon, kiam mi haltis antaŭ la malfermita pordo de la preĝejo kaj enrigardis tien, kie la altaraj kandeloj brulis kaj la preĝantoj kantis. De post mia lerneja tempo ĝis la nuna tago en tio kuŝis kaj kuŝas por mi forto de la Kristaneco, kiu, simile al sunlumo, profunde lumas en la koron, eĉ se mi kovras antaŭ tio miajn okulojn. Sed, ho patrino, mi ne afliktos vin en via tombo, mi ne rompos la sanktan promeson, kiun la patro al vi donis. Mi ne legos la Kristanan Biblion, mi havas ja Dion de miaj prapatroj, por apogi al Li mian kapon!" ::Jaroj pasis. ::La mastro mortis, la mastrino troviĝis en premita situacio, la servistino fariĝis nenecesa; tamen Sara restis, ŝi estis ŝia helpantino en la mizero, ŝi subtenis la tutan mastraĵon. Ŝi laboris ĝis malfrue vespere kaj havigadis panon per la laboro de siaj manoj. Troviĝis neniu pli proksima parenco, kiu povus zorgi pri la familio, en kiu la patrino krom tio fariĝadis kun ĉiu tago ĉiam pli malforta kaj jam de multaj monatoj estis alkatenita al la lito. Tiam Sara vartadis, flegadis, laboradis, milda kaj pia, beno en la malriĉa domo. ::"Tie kuŝas la Biblio!" diris la malsanulino; "voĉlegu al mi ion el ĝi en ĉi tiu longa vespero; mi tiel kore sopiras aŭdi la vorton de Dio!" ::Sara klinis sian kapon. Ŝiaj manoj kunmetiĝis ĉirkaŭ la Biblio, el kiu ŝi legis al la malsanulino. Ofte ŝi verŝadis larmojn, sed ŝiaj okuloj fariĝis pli klaraj kaj en ŝia animo fariĝis pli klare. "Patrino, via filino ne ricevos la bapton de la Kristanoj, ŝi ekstere ne estos alkalkulata al ilia komunumo, pri tio ni interkonsentis sur ĉi tiu tero, sed super ĝi... la unueco estas pli granda en Dio. Li akompanas nin trans la morton!... Li punas la teron, kaj, soifiginte ĝin, li ĝin riĉigas. Ho, mi tion komprenas! Tio fariĝas per Li kaj en Li: Kristo." ::Ŝi tremis ĉe la elparolado de la sankta nomo; fajra bapto ŝin trafluis, pli forta, ol la korpo povas traelporti, kaj ŝia korpo kliniĝis pli senforte ol la korpo de la malsanulino, ĉe kiu ŝi maldormis. ::"Malfeliĉa Sara!" oni diris, "la laboro kaj maldormado ŝin trolacigis!" ::Oni venigis ŝin en la malsanulejon de la malriĉulejo, kie ŝi mortis kaj de kie oni ŝin enterigis, sed ne sur la tombejo de la Kristanoj, ― tie ne ekzistis loketo por la Juda knabino, ― ne, ekstere apud la muro oni ŝin metis en la teron. ::Kaj la suno de Dio, kiu lumis sur tombojn de la Kristanoj, lumis ankaŭ super la tombo de la Juda knabino tie ekstere, kaj la kantoj, kiuj sonadis sur la tombejo de la Kristanoj, penetris ankaŭ super ŝian tombon. ::Ankaŭ al ĝi sonis la proklamo: "ekzistas reviviĝo en Kristo, en Li, kiu diris al siaj disĉiploj: Johano baptis per akvo, sed vi estu baptataj per la Sankta Spirito!" <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://hca.gilead.org.il/jewish_m.html Gilead] * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=074&l=en&r=es Andersen Fairy Tales] [[en:The Jewish Maiden]] [[cs:Židovka]] [[el:Η κόρη της σχολής των απόρων παίδων]] [[ru:Еврейка (Андерсен/Ганзен)]] e2acjb7bwtioa5pu03thopq77fvrikr Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 31 — Kolo de botelo 0 6570 62943 54094 2022-08-11T03:52:44Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Kolo de botelo | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 30 — Juda knabino|Ĉapitro 30 — Juda knabino]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 32 — Ŝtono de la saĝuloj|Ĉapitro 32 — Ŝtono de la saĝuloj]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 31 — Kolo de botelo'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::En la malvasta kurba strato inter multaj malriĉaj domoj staris mallarĝa kaj alta domo el traboj, kiu estis sufiĉe ruinigita. Nur malriĉaj homoj loĝis en ĝi, kaj la plej malriĉan aspekton havis la subtegmenta ĉambreto, kie antaŭ la malgranda fenestro en la lumo de la suno pendis malnova ligna kaĝo, kiu ne havis eĉ bonordan pladeton por akvo, sed nur renversitan kolon de botelo kun korko malsupre. Maljuna virgulino staris ĉe la malfermita fenestro; ŝi ĵus ornamis per herbo la kaĝon, en kiu malgranda kanabeno saltetadis de stango sur stangon kaj gaje kantis. ::"Jes, vi povas kanti!" diris la kolo de botelo. Kompreneble, ĝi ne diris tion tiel, kiel ni povas diri, ĉar kolo de botelo ne povas ja paroli, sed ĝi pensis tion en si, kiel ni homoj parolas kun ni mem. "Jes, vi povas kanti, vi havas ĉiujn viajn membrojn sendifekte; sed vi devus elprovi simile al mi, kion tio signifas, se oni perdis sian malsupran parton, posedas nur kolon kaj buŝon kaj ankoraŭ kun korko en ĝi, kiel mi, tiam vi ne kantus. Sed estas bone, ke almenaŭ unu estas gaja! Mi ne havas kaŭzon por kanti, kaj mi tion eĉ ne povas; tion mi povis nur tiam, kiam mi estis ankoraŭ tuta botelo kaj oni min frotis per korko. Tiam mi fariĝis vera alaŭdo, tiam oni min nomis la granda alaŭdo. Mi estis en la arbaro kun la familio de la peltisto, kaj oni festis la fianĉiĝon de la filino. Mi tion ankoraŭ memoras tiel, kvazaŭ tio estis hieraŭ. Mi multe travivis, se mi pripensas ĉiujn miajn sortojn. Mi estis en fajro kaj en akvo, malsupre en la nigra tero kaj pli alte ol povas leviĝi multaj aliaj. kaj nun mi ŝvebas antaŭ la kaĝo en la aero kaj sunlumo. Estus peninde aŭskulti mian historion, sed mi ne parolas pri tio laŭte, ĉar mi ne povas!" ::Sed en si mem ĝi rakontis aŭ pripensis sian tutan historion, kiu estis sufiĉe rimarkinda, kaj la malgranda birdo gaje kantis sian melodion, kaj malsupre sur la strato oni veturis kaj iris, ĉiu pensis nur pri siaj aferoj aŭ pri nenio, sed la kolo de botelo pensis pri sia historio. ::Ĝi rememoris la ardantan fandofornon en la fabriko, en kiu ĝi per blovado naskiĝis; ĝi memoris ankoraŭ, ke ĝi estis tute varmega, enrigardis en la bruantan fornon, la lokon de sia naskiĝo, kaj forte deziris tuj returne ensalti en ĝin, sed ke iom post iom, laŭgrade de sia malvarmiĝo, ĝi komencis senti sin bone tie, kie ĝi estis. Ĝi staris en vico kun tuta regimento da fratoj kaj fratinoj, ĉiuj el la sama forno, sed parto el ili estis formitaj kiel boteloj por ĉampano, parto kiel boteloj por biero, kaj tio estas grandega diferenco. Estas vero, ke poste en la mondo bierbotelo povas enhavi en si la plej bonan "Lacrimae Christi" kaj ĉampanbotelo povas esti plenigita per ciro, sed al kio oni estas naskita, tion oni tuj povas vidi laŭ la eksteraĵo, nobelo restas nobelo, eĉ se ĝi havas ciron en sia ventro. ::Ĉiuj boteloj baldaŭ estis enpakitaj kaj kun ili ankaŭ nia botelo. Tiam ĝi ne pensis, ke ĝi finos kiel kolo de botelo, de ŝtupo al ŝtupo veninte ĝis tio, ke ĝi servos kiel trinkvazeto por birdo, kio en ĉiu okazo estas ja honesta ekzistado, ĉar oni ja almenaŭ estas io. La taglumon ĝi denove ekvidis nur tiam, kiam en kelo de vinkomercisto ĝi kune kun siaj kamaradoj estis elpakita kaj la unuan fojon tralavita, kio elvokis ĉe ĝi strangan senton. Ĝi kuŝis nun malplena kaj senkorka kaj sentis sin iel malvigla; io mankis al ĝi, sed ĝi mem ne sciis, kio al ĝi mankas. Jen oni ĝin plenigis per bona, belega vino, oni ĝin ŝtopis per korko, sigelis, kaj oni algluis al ĝi paperon kun la surskribo: "Unuaranga kvalito". Estis tiel, kvazaŭ tiu vino ĉe ekzameno ricevis la plej bonan noton, sed la vino efektive estis bona, kaj la botelo ankaŭ estis bona. Kiam oni estas juna, oni estas lirikulo. Io sonis kaj kantis en ĝi, pri belo kaj ĉarmo, kio estis ja tute nekonata al ĝi, pri verdaj sunlumaj montoj kie la vino naskiĝas, kie viglaj knabinoj kaj gajaj junuloj kantas kaj sin kisas. Ho, kiel bela estas la vivo! Pri ĉio ĉi tio sonis la interno de la botelo, kiel ĉe la junaj poetoj, kiuj ofte ankaŭ nenion scias pri tio. ::Unu matenon oni ĝin aĉetis. Al la lernoknabo de la peltisto estis ordonite alporti botelon da vino de la plej bona speco; kaj ĝi estis metita en la korbon de manĝaĵoj al la tie jam troviĝantaj ŝinko, kolbaso kaj fromaĝo; apude kuŝis plej bela butero kaj plej bonspeca pano. La filino de la peltisto mem ĉion enpakis; ŝi estis tiel juna, tiel bela! La brunaj okuloj ridis, rideto ĉirkaŭis la buŝon, kiu povosciis paroli tiel same bone, kiel la okuloj. Ŝi havis delikatajn molajn manojn; ili estis blankaj, sed la kolo kaj brusto estis ankoraŭ pli blankaj. Oni tuj povis vidi, ke ŝi estas unu el la plej belaj knabinoj de la urbo, kaj tamen ŝi ne estis ankoraŭ fianĉinigita. ::Kiam la familio elveturis en la arbaron, la korbo kun la manĝaĵoj staris sur le genuoj de la filino. Inter la puntoj kaj la brusta banto elstaris la kolo de la botelo; sur la korko ĝi havis ruĝan sigelon kaj rigardis al la juna knabino rekte en la infanan vizaĝeton. Ĝi tamen rigardis ankaŭ al la juna piloto, kiu sidis ĝuste apud ŝi. Li estis ŝia de infaneco amiko, filo de portretisto. Antaŭ nelonge li kontentige kaj feliĉe trapasis sian ekzamenon de piloto, kaj morgaŭ li estis forveturonta sur belega ŝipo al malproksimaj landoj. Pri tio estis multe parolate dum la enpakado, kaj dum tiu parolado oni ne povis vidi multe da plezuro en la okuloj kaj ĉirkaŭ la buŝo de la eleganta filino de la peltisto. ::Ambaŭ junaj homoj iris en la verdan arbaron, ili parolis kune, ― jes, pri kio ili en efektiveco parolis? Tion la botelo ne aŭdis, ĝi staris en la korbo de la manĝaĵoj. Daŭris sufiĉe longe, antaŭ ol oni ĝin elprenis; sed kiam tio estis farita, okazis ankaŭ ĝojigaj aferoj, ĉiuj okuloj ridis, ankaŭ la okuloj de la filino de la peltisto, sed ŝi parolis malpli kaj ŝiaj vangoj ardis kiel du ruĝaj rozoj. ::La patro prenis la plenan botelon kaj la korktirilon. Ho, estas io specialsenta, kiam oni tiamaniere la unuan fojon estas eltirata! La kolo de botelo neniam poste povis forgesi tiun solenan momenton; kiam la korko eliris, en la kolo de la botelo aŭdiĝis muĝo, kaj poste kluk-klukado, kiam la vino verŝiĝis en la glasojn. ::"Por la sano de la fianĉigita pareto!" diris la patro, kaj ĉiu glaso estis malplenigita ĝisfunde, kaj la juna piloto kisis sian belan fianĉinon. ::"Feliĉon kaj benon!" diris ambaŭ gemaljunuloj. La juna homo ankoraŭ unu fojon plenigis la glasojn. "Reveno hejmen kaj edziĝo en plej baldaŭa tempo!" li ekkriis; kaj kiam la glasoj estis malplenaj, li prenis la botelon, levis ĝin alte supren kaj diris: "Vi partoprenis en la plej bela tago de mia vivo, vi al neniu plu servu!" Kaj li ĵetis la botelon alten en la aeron. ::Tiam la filino de la peltisto certe ne pensis pri tio, ke ŝi ankoraŭ vidos tiun botelon, sed tiel estis poste okazonta. La botolo falis en la densan kanaron ĉe la malgranda arbara lago; la kolo de botelo ankoraŭ memoris tre bone, kiel ĝi tie kuŝis kaj meditis. "Mi donis al ili vinon, kaj ili donis al mi akvon de marĉo; sed ilia intenco estis bona!" Ĝi ne povis plu vidi la gefianĉojn kaj la ĝojajn gemaljunulojn, sed ankoraŭ longe ĝi aŭdis, kiel ili ĝojkrias kaj kantas. Poste venis du malgrandaj vilaĝanaj knaboj, enrigardis en la kanaron, rimarkis la botelon kaj prenis ĝin; nun ĝi estis prizorgita. ::Hejme en la arbara domo, kie ili loĝis, hieraŭ estis ilia plej aĝa frato, maristo, kaj diris adiaŭ, ĉar li intencis entrepreni pli grandan vojaĝon. ::Nun la patrino staris kaj ankoraŭ pakis tion aŭ alian, kun kio la patro estis ironta hodiaŭ vespere en la urbon, por ankoraŭ unu fojon vidi la filon kaj transdoni al li saluton de si kaj de la patrino. Boteleto da spica brando estis jam metita en la pakaĵeton, kiam subite aperis la knaboj kun pli granda, pli ampleksa botelo, sia trovitaĵo. Ĝi povis enpreni en sin pli ol la boteleto, kaj krom tio la brando ĝuste estis tre bona por malboniĝinta stomako, ĝi havis almiksaĵon de hiperiko. La nunan fojon la botelo ricevis ne ruĝan vinon kiel antaŭe, ĝi ricevis nur maldolĉajn gutojn, sed ili ja ankaŭ estas tre bonaj ― por la stomako. La nova botelo devis iri en la pakaĵeton anstataŭ la malgranda. Kaj tiamaniere la botelo denove komencis migradon, ĝi venis sur ŝipon en la posedon de Petro Jensen, kaj tio estis ĝuste tiu sama ŝipo, sur kiu troviĝis la juna piloto; sed li ne vidis la botelon, kaj kredeble li ĝin ankaŭ plu ne rekonus kaj ne pensus: tio estas tiu botelo, el kiu ni trinkis por la honoro de nia fianĉiĝo kaj por mia feliĉa reveno hejmen. ::Estas vero, ke ĝi ne enhavis en si plu vinon, tamen ion tiom same bonan. Ĉiufoje, kiam Petro Jensen ĝin elprenis, liaj kamaradoj lin nomadis "la" apotekisto. Li verŝadis el ĝi la bonan medicinaĵon, tiun, kiu helpis por la stomako; kaj ĝi efektive helpis tiel longe, kiel ĝi enhavis en si ankoraŭ almenaŭ kelke da gutoj. Tio estis gaja tempo, kaj la botelo kantadis, kiam oni ĝin frotis per la korko. Tiam ĝi ricevis la nomon de granda alaŭdo, alaŭdo de Petro Jensen. ::Pasis longa tempo, la botelo staris malplena en angulo. Unu fojon ― ĉu tio estis dum la veturado tien, ĉu dum la revena veturado, la botelo ne sciis tute precize ― okazis terura malfeliĉo. Leviĝis ventego, altaj ondegoj, nigraj kaj pezaj alruliĝis; ili levis la ŝipon kaj ĵetadis ĝin tien kaj reen; la masto rompiĝis, unu ondego trabatis tabulon, la pumpiloj estis senefikaj. Estis mallumega nokto, la ŝipo iris al la fundo, sed en la lasta minuto la juna piloto skribis sur folieton: "En la nomo de Jesuo, ni dronas!" Li skribis la nomon de sia fianĉino, sian propran kaj ankaŭ la nomon de la ŝipo, enŝovis la paperon en malplenan botelon, kiu troviĝis plej proksime de li, forte enŝtopis la korkon kaj ĵetis la botelon en la malkvietegan maron. Li ne sciis, ke tio estis la sama botelo, el kiu li al si kaj al ŝi enverŝis la glason de ĝojo kaj de espero. Nun ĝi balanciĝadis sur la ondegoj kun saluto kaj sciigo pri morto. ::La ŝipo iris al la fundo, la ŝipanaro dronis, sed la botelo flugis kiel birdo, ĝi havis ja en si koron, aman leteron. Kaj la suno leviĝis, kaj la suno subiris, por la botelo ĝi prezentis vidaĵon similan al tiu, kiun iam en la tempo de ĝia naskiĝo prezentis la ardanta forno, en kiun ĝi havis sopiran deziron flugi returne. Ĝi devis batali kontraŭ senventeco kaj kontraŭ novaj ventegoj, sed ĝi ne rompiĝis sur iu roko, neniu ŝarko ĝin englutis. Pli ol tutan jaron ĝi vagadis, jen norden, jen suden, kiel la maraj fluoj ĝin irigis. Cetere ĝi estis sia propra sinjoro, tamen ankaŭ tio povas tedi. ::La skriboportanta folieto, la lasta adiaŭ de la fianĉo al la fianĉino, povus kaŭzi nur grandan malĝojon, se ĝi trafus en la ĝustajn manojn. ::Sed kie estis tiuj manoj, ili, kiuj en la tago de la fianĉiĝo sur la verda herbo lumis kiel blankiĝanta tolo sur la freŝa herbotero? Kie estis la filino de la peltisto? Kie estis eĉ la lando, kaj kiu lando estis plej proksime? Tion la botelo ne sciis; ĝi naĝis kaj naĝis, kaj fine tiu naĝado tute tedis ĝin, tio ne estis ĝia destino. Kaj tamen ĝi naĝis, ĝis ĝi fine alnaĝis al tero, al fremda lando. Ĝi ne komprenis eĉ unu vorton el tio, kion oni tie parolis, tio ne estis la lingvo, en kiu ĝi antaŭe aŭdis paroli, kaj multe oni perdas, se oni ne komprenas la lingvon. ::Oni levis la botelon kaj pririgardis ĝin, la tie kuŝantan folieton oni rimarkis, elprenis, turnis kaj returnis, sed oni ne komprenis tion, kio estis skribita sur ĝi; oni komprenis, ke la botelo estis ĵetita el la ŝipo intence kaj ke sur la folio estas klarigita la kaŭzo de tio, sed kio en efektiveco tie estas skribita; tio estis la enigmo, ― kaj oni denove ŝovis la folion en la botelon, kaj ĉi tiun oni starigis en granda ŝranko, en granda ĉambro, en granda domo. ::Ĉiufoje, kiam venis fremduloj, oni elprenadis la folion, turnadis kaj returnadis ĝin, tiel ke la teksto, skribita per krajono, fariĝis ĉiam pli kaj pli nelegebla; fine neniu plu povis rekoni, ke tie troviĝis literoj. La botelo staris ankoraŭ unu jaron en la ŝranko, poste oni metis ĝin en la subtegmenton, kaj tie ĝin kovris polvo kaj araneaĵo. Tiam ĝi rememoris la pli bonajn tagojn, kiam en la freŝa arbaro ĝi enverŝis la ruĝan vinon kaj kiam ĝi balanciĝadis sur la ondegoj kaj havis en si transdonotan sekretan leteron, adiaŭan ĝemon. ::Nun ĝi dum dudek jaroj staris en la subtegmento; ĝi povus stari ankoraŭ pli longe, se oni ne rekonstruus la domon. La tegmenton oni deĵetis, la botelon oni rimarkis kaj priparolis, sed ĝi ne komprenis la lingvon; la lingvon oni ne ellernas per tio, ke oni staras en la subtegmento, eĉ ne en la daŭro de dudek jaroj. "Se mi restus malsupre en la ĉambro," ĝi pensis, "tiam mi eble ĝin ellernus." ::Nun oni ĝin purigis kaj tralavis, kaj ĝi vere tion bezonis; ĝi sentis sin tute klara kaj travidebla, en sia maljuneco ĝi fariĝis denove juna, sed la folieto, kiun ĝi estis portinta en si, dum la lavado tute sentaŭgiĝis. ::Oni plenigis nun la botelon per semgrajnoj, ĝi ne sciis, de kia speco ili estis. Oni ĝin ŝtopis per korko kaj envolvis, ŝi plu ne vidis lumon nek eĉ lumeton, ne parolante jam pri suno aŭ luno, tamen "ion oni devas ja vidi, kiam oni vojaĝas", pensis la botelo. Sed ĝi nenion vidis, ― kompense ĝi faris la plej gravan aferon: ĝi vojaĝis kaj venis tien, kien ĝi devis veni; tie oni ĝin elpakis. ::"Kiom multe ili tie en la eksterlando klopodis pri ĝi!" oni diris, "kaj malgraŭ tio ĝi tamen krevis!" Sed ĝi ne krevis. La botelo nun komprenis ĉiun vorton, kiun oni parolis, ĉar oni parolis en la lingvo, kiun ĝi estis aŭdinta ĉe la fandoforno kaj ĉe la vinkomercisto kaj en la arbaro kaj sur la ŝipo; la sola bona, ĝusta, malnova lingvo, kiun oni povas kompreni. Ĝi revenis en sian naskiĝlandon, ĝi ricevis saluton de bonveno. Pro granda ĝojo ĝi preskaŭ elsaltis al ili el la manoj, ĝi eĉ preskaŭ tute ne rimarkis, ke oni eltiris la korkon kaj ĝin mem oni ŝutmalplenigis kaj metis en la kelon, por forigi kaj forgesi ĝin. En la hejmo estas plej bone, eĉ en kelo! ::Tie neniam venis al ĝi en la kapon pripensi, kiel longe ĝi tie jam kuŝas; ĝi kuŝis tie oportune, kaj kiam ĝi jam longe estis kuŝinta, venis iam homoj, prenis la botelojn kaj ĝin ankaŭ. ::En la ĝardeno estis granda festo; brulantaj lampoj pendis en girlandoj, paperaj lanternoj radiis kiel grandaj diafanaj tulipoj. Estis belega vespero, la aero estis kvieta kaj klara; la steloj lumis hele, kaj la novluno staris sur la ĉielo, en efektiveco oni vidis la tutan rondan lunon kiel blue-grizan globon kun ora bordero; por bonaj okuloj tio prezentiĝis tre bele. ::La flankaj vojetoj estis ankaŭ prilumitaj, almenaŭ tiom, ke oni havu sufiĉe da lumo por la plua irado. Tie inter la plektobariloj estis starigitaj boteloj, el kiuj ĉiu havis kandelon, kaj inter ili staris ankaŭ nia malnova konato, kiu estis iam finonta kiel kolo de botelo, kiel akvovazeto por birdo. En tiu momento ĝi trovis ĉion ĉi tie senfine bela, ĝi estis denove en verdaĵo, ĝi denove partoprenis en festo kaj ĝojo, aŭdis kantadon kaj muzikon, la susuradon kaj zumadon de multe da homoj, precipe de tiu flanko de la ĝardeno, kie pendis la koloraj paperaj lanternoj. Estas vero, ke ĝi mem staris ĉe flanka vojeto, sed ĝuste tio donis materialon por meditado; la botelo staris kaj portis sian kandelon, staris ĉi tie por utilo kaj plezuro, kaj tio estas la plej ĝusta. En tia horo oni forgesas eĉ dudek jarojn, pasigitajn en subtegmento, kaj tion forgesi estas bone. ::Tute antaŭ ĝi preteriris sola paro, brako sub brako, kiel tiu paro da gefianĉoj tie en la arbaro, la piloto kaj la filino de la peltisto; la botelo havis tian senton, kvazaŭ ĝi denove travivis tion. En la ĝardeno promenadis la gastoj de la dommastro kaj ankaŭ aliaj homoj, al kiuj estis permesite rigardi ĉi tiujn kaj la tutan belegecon. Inter ili iris ankaŭ unu maljuna fraŭlino; ĉiuj ŝiaj parencoj formortis, sed amikoj ne mankis al ŝi. Ŝi havis ĝuste la saman penson, kiel la botelo, ŝi pensis pri la verda arbaro kaj pri unu juna gefianĉa paro, kiu havis por ŝi tre grandan intereson, ĉar ŝi mem ja estis duono de tiu paro. Tiam ŝi estis festinta sian plej feliĉan horon, kaj ĝin oni neniam forgesas, eĉ se oni fariĝas tre maljuna fraŭlino. Sed ŝi ne rekonis la botelon, kaj ĉi tiu ne rekonis ŝin; tiel oni en la mondo preterpasas sin reciproke, ― ĝis oni sin denove renkontas, kaj tio okazis al ili ambaŭ, ili ja renkontiĝis en la urbo. ::El la ĝardeno la botelo denove venis en la manojn de vinvendisto; oni ĝin plenigis per vino, kaj poste oni ĝin vendis al la aerveturisto, kiu la sekvantan dimanĉon intencis suprenflugi kun la balono. Estis grandega svarmo da homoj, kiuj venis de ĉiuj flankoj, por rigardi; eksonis regimenta muziko, kaj multe da preparoj estis faritaj. La botelo tion vidis el korbo, en kiu ĝi kuŝis apud vivanta kuniklo, kiu estis tute malgaja, ĉar ĝi sciis, ke ĝi devas flugi supren nur por poste esti faligata malsupren en paraŝuto. La botelo sciis nenion pri leviĝado nek pri falado, ĝi vidis, ke la balono ĉiam pli kaj pli ŝvelas, kaj kiam ĝi plu ne povis fariĝi pli granda, ĝi komencis leviĝadi ĉiam pli kaj fariĝis ĉiam pli maltrankvila. Subite la ŝnuregoj, kiuj ĝin tenis, estis distranĉitaj, kaj nun ĝi ekflugis supren kun la aerveturisto, la korbo, la botelo kaj la kuniklo. Bruege eksonis la muziko, kaj ĉiuj homoj kriis "hura!" ::"Tio estas stranga ideo, tiel leviĝi en la aeron!" pensis la botelo; "tio estas tute nova ŝipveturado. Tie supre oni ja ne povas vagi!" ::Multaj miloj da homoj rigardis la balonon, kaj la maljuna fraŭlino ankaŭ ĝin rigardis. Ŝi staris ĉe sia malfermita tegmenta fenestro, kie pendis la kaĝo kun la malgranda kanabeno, kiu tiam ankoraŭ ne havis glaseton por akvo, sed devis kontentiĝi je malgranda ligna kaliko. En la fenestro mem staris mirtujo, kiu estis ŝovita iom flanken, por ne esti elpuŝita, dum la maljuna fraŭlino sin klinis antaŭen, por rigardi. En la balono ŝi klare distingis la aerveturiston, kiu ellasis malsupren la kuniklon en la paraŝuto kaj poste trinkis por la sano de ĉiuj kaj post tio ĵetis la botelon alte supren en la aeron. La maljuna fraŭlino eĉ ne suspektis, ke ĝuste la saman botelon ŝi jam iam vidis flugantan antaŭ ŝi kaj ŝia amiko en ŝia tago de ĝojo, en la verda arbaro, en ŝia juneco. ::La botelo ne havis tempon por pensi, tute ne atendita estis por ĝi tio, ke ĝi subite troviĝis sur la plej alta punkto de sia vivo. Turoj kaj tegmentoj kuŝis profunde sub ĝi, la homoj ŝajnis ne pli grandaj ol formikoj. ::Jen ĝi malleviĝis, sed kun alia rapideco ol la kuniklo; la botelo transturniĝis en la aero, ĝi sentis sin tiel juna, tiel petolema, ĝi estis ankoraŭ duone plena de vino, sed ne longe. Kia vojaĝo! La suno prilumis la botelon, ĉiuj homoj observis ĝian flugadon, la balono jam delonge malaperis, kaj baldaŭ malaperis ankaŭ la botelo. Ĝi falis sur unu el la tegmentoj kaj rompiĝis, sed ĝiaj pecetoj estis ankoraŭ en tia svingiĝo, ke ili ne povis resti kuŝantaj, ili saltis kaj ruliĝis, ĝis ili atingis la korton kaj tie disrompiĝis en ankoraŭ pli malgrandajn pecetojn. Sole la kolo de la botelo restis nerompita, kaj oni ĝin detranĉis per diamanto. ::"Ĝin oni povas bone uzi kiel akvovazeton por birdo!" diris la kelmastro; sed li mem havis nek birdon nek kaĝon, kaj estus ja tro granda postulo havigi al si ilin nur pro tio, ke li posedis botelkolon, kiun oni povas uzi kiel akvovazeton por birdo. La maljuna fraŭlino en la subtegmenta ĉambreto povis trovi uzon por ĝi, kaj tial la botelkolo venis supren, estis provizita per korko, kaj tiu ĝia parto, kiu antaŭe estis turnita supren, nun estis turnita malsupren, kiel ofte okazas ĉe ŝanĝo. Ĝi ricevis freŝan akvon kaj estis pendigita antaŭ la kaĝo de la malgranda birdo, kiu tiel laŭte kantis, ke oni aŭdis resonadon. ::"Jes, vi povas kanti!" Tion diris la kolo de botelo, kaj ĝi estis ja siaspeca rimarkindaĵo, ĉar ĝi estis ja estinta en aerostato. Pli oni nenion sciis el ĝia historio. Nun ĝi pendis kiel birdvazeto, povis aŭdi, kiel la homoj malsupre sur la strato zumas kaj bruas, povis aŭdi la paroladon de la maljuna fraŭlino en ŝia ĉambreto. Ŝi ĝuste havis viziton, venis al ŝi samaĝa amikino, kaj ili babilis unu kun la alia, ― ne pri la kolo de botelo, sed pri la mirtujo ĉe la fenestro. ::"Vere vi ne devas elĵeti tri spesmilojn por la edziniĝa krono de via filino!" diris la maljuna fraŭlino; "vi ricevos tian kronon de mi, kaj ĝi estos kun plej belegaj floraĵoj. Ĉu vi vidas, kiel bele tie staras la floreto? Tio estas markoto de tiu mirtujo, kiun vi donacis al mi unu tagon post mia fianĉiĝo, de tiu mirtujo, de kiu mi post paso de unu jaro estis detranĉonta al mi mian propran edziniĝan kronon, sed tiu tago ne venis. La okuloj, kiuj devis lumi al mi por ĝojo kaj beno en ĉi tiu vivo, ― ili fermiĝis. Sur la fundo de la maro li dormas trankvile, la anĝela animo! La arbeto fariĝis maljuna arbo, sed mi fariĝis ankoraŭ pli maljuna, kaj kiam la arbeto forvelkis, mi prenis ĝian lastan freŝan branĉon, plantis ĝin en la teron, kaj el la branĉo nun fariĝis granda arbeto, kiu fine tamen atingos la rolon de edziniĝa ornamo, fariĝos la edziniĝa krono de via filino!" ::Larmoj staris ĉe tiuj vortoj en la okuloj de la maljuna fraŭlino; ŝi parolis pri la amiko de sia juneco, pri la fianĉiĝo en la arbaro. Ŝi pensis pri la toasto, kiu tiam estis eldirita, pensis pri la unua kiso; sed pri tio ŝi nenion diris, ŝi estis ja maljuna virgulino. Ŝi pensis pri tiom multaj da aferoj; sed pri tio ŝi ne pensis, ke tie antaŭ la fenestro troviĝas ankoraŭ rememoraĵo el tiu tempo, la kolo de botelo, kiu ekmuĝis, kiam la korko brue elsaltis. Sed la kolo de botelo ŝin ankaŭ ne rekonis, ĉar kvankam ĝi tre bone povus aŭdi la tutan historion, ĝi tamen tion ne faris. ::Kial? Ĝi pensis nur pri si mem! <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=077&l=en&r=it Andersen Fairy Tales] - angle kaj itale * [http://hca.gilead.org.il/bottle_n.html Gilead] [[da:Flaskehalsen]] [[en:The Bottle Neck]] [[ru:Бутылочное горлышко (Андерсен/Ганзен)]] 90ogiqobrbkcan1gkffzviytlgomhut Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 32 — Ŝtono de la saĝuloj 0 6571 62942 54095 2022-08-11T03:52:37Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Ŝtono de la saĝuloj | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 31 — Kolo de botelo|Ĉapitro 31 — Kolo de botelo]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 33 — Supo el kolbasaj bastonetoj|Ĉapitro 33 — Supo el kolbasaj bastonetoj]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 32 — Ŝtono de la saĝuloj'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::Vi konas ja la historion pri Holger, la Dano? Ni ĝin ne rakontos al vi, sed nur demandos vin, ĉu vi el ĝi memoras, ke "Holger, la Dano, militakiris la grandan landon Hindujon ĝis la orienta fino de la mondo, ĝis tiu arbo, kiu estas nomata arbo de la suno", kiel rakontas Christen Pedersen. Ĉu vi konas Christenon Pedersen? Ne estas grave, ĉu vi lin konas aŭ ne. Holger, la Dano, transdonis tie al la pastro Jon la regadon kaj reĝecon super la tuta Hindujo. Ĉu vi konas la pastron Jon? Ho, tio ankaŭ ne estas grava, se vi lin ne konas, ĉar pri li en nia historio tute ne estas parolate. Ĉi tie vi aŭdos nur pri la arbo de la suno "en Hindujo, oriente ĉe la fino de la mondo", kiel iam pensis tiuj, kiuj ne lernis geografion, kiel ni ĝin lernis. Sed tio ankaŭ estas ja indiferenta por ni. ::La arbo de la suno estis belega arbo tia, kian ni neniam vidis kaj vi ankaŭ neniam havos la okazon vidi. Ĝia branĉaro etendiĝis sur la spaco de kelkaj mejloj ĉirkaŭe, ĝi en efektiveco prezentis tutan arbaron, ĉiu el ĝiaj plej malgrandaj branĉoj estas siavice tuta arbo. Tie troviĝis palmoj, fagoj, pinioj, platanoj; ĉiuj specoj de arboj de la tuta mondo kreskis tie kiel malgrandaj branĉoj el la pli grandaj, kaj la grandaj branĉoj mem per siaj kurbaĵoj kaj fleksoj similis al valoj kaj altaĵoj. Ili estis kovritaj de velurmola verdaĵo, en kiu svarmis amasego da floraĵoj. Ĉiu branĉo estis kvazaŭ vasta florriĉa herbejo aŭ plej ĉarma ĝardeno. La suno ĵetadis sur la arbon siajn plej ardantajn radiojn, tio estis ja la arbo de la suno. ::Ĉi tie kolektiĝadis la birdoj el ĉiuj partoj de la mondo, la birdoj el la nepenetreblaj arbaroj de la malproksima Ameriko, el la rozĝardenoj de Damasko, el la arbaraj senhomejoj de la interna Afriko, kie la elefanto kaj la leono imagas al si, ke ili estas la solaj regantoj. Venadis la alcionoj, kaj la cikonio kaj la hirundo kompreneble ankaŭ venadis. ::Sed la birdoj ne estis la solaj vivantaj estaĵoj kiuj venadis ĉi tien. La cervo, la sciuro, la antilopo kaj centoj da aliaj bestoj, kurlertaj kaj belaj, sentis sin ĉi tie kiel hejme. La branĉaro de la arbo estis ja granda bonodora ĝardeno, kaj en ĝi, sur la loko, kie la plej grandaj branĉoj etendiĝis simile al verdaj altaĵoj, staris palaco el kristalo, kun elvido sur ĉiujn landojn de la mondo. Ĉiu el la turoj leviĝis simile al lilio, tra kies trunketo oni povis leviĝi supren, ĉar en ĝi troviĝis ŝtuparo. Vi povas facile kompreni, ke oni povis eliri sur la foliojn, kiuj prezentis balkonojn. ::En la ekstrema pinto de la floro mem troviĝis plej bela brilanta festosalono, kiu havis kiel tegmenton nur la bluan ĉielon kun la suno kaj steloj. En alia maniero la vastaj salonoj en la malsupra parto de la palaco estis tiel same belegaj. En iliaj muroj speguliĝis la tuta ĉirkaŭe kuŝanta mondo; oni povis observi en ili ĉion, kio okazis, tiel ke oni ne bezonis legi gazetojn, kiujn oni cetere ĉi tie ne havis. Ĉion oni povis vidi en vivantaj bildoj, se oni nur povus kaj volus tion rigardi, ĉar tro multe estas tro multe, eĉ por la plej saĝa homo, kaj ĉi tie loĝis la plej saĝa homo. Lia nomo estas tiel malfacile elparolebla, ke vi tute ne povus ĝin elparoli, kaj tial ĝi povas esti por vi indiferenta. ::Li sciis ĉion, kion homo povas scii, kiel ajn altan gradon de klereco li povas atingi sur la tero; li konis ĉiun elpenson, kiu estis farita aŭ ankoraŭ estis farota, sed ne pli, ĉar por ĉio ekzistas limo. La saĝega reĝo Salomono posedis nur duonon de tia saĝeco, kaj li estis ja tre saĝa; li havis potencon super la fortoj de la naturo kaj super potencaj spiritoj, eĉ la morto mem devis ĉiumatene prezenti al li la liston de tiuj, kiuj devis morti en tiu tago. Sed la reĝo Salomono ankaŭ devis morti, kaj tio estis la penso, kiu ofte mirinde vive okupadis la grandan esploremulon, la potencan sinjoron de la palaco en la arbo de la suno. Li ankaŭ, kiel ajn pli alte ol ĉiuj homoj li staris koncerne la saĝecon, devis iam morti, tion li sciis, kaj liaj infanoj ankaŭ devis morti. ::Kiel la folioj de la arbaro ili estis velkontaj kaj cindriĝontaj. Li vidis, kiel la homa generacio estis forblovita kiel la folioj de arbo, kaj li vidis, kiel nova generacio ekfloris. Sed la folioj, kiuj unu fojon defalis, neniam plu elkreskis denove, ili fariĝis polvo, ili penetris en aliajn kreskaĵojn. Kio fariĝas kun la homo, kiam venas la anĝelo de la morto? Kian signifon havas la morto? La korpo dissolviĝas, kaj la animo... kio ĝi estas? Kio ĝi fariĝas? Kien ĝi iras? "Al eterna vivo," diras la konsolo de la religio. Sed kia estas la transiro? Kie oni vivas kaj kiel? "En la ĉielo supre!" diras la piuloj; "supren ni iras!" ― ::"Supren!" ripetadis la saĝulo kaj rigardadis supren al la suno kaj al steloj. "Supren!" Kaj el la globa formo de la tero li vidis, ke supre kaj malsupre estas la sama afero, depende de la vidpunkto, kiun oni okupas sur la ŝvebanta globo. Kiam li leviĝis tiel alten, ĝis kie atingas la pintoj de la plej altaj montoj de la mondo, tiam la aero, kiun ni ĉi tie malsupre nomas la "pura ĉielo", prezentiĝis al li kiel karbonigra mallumo, simila al etendita tuko, kaj la suno prezentiĝis kiel ardanta globo sen radioj, nia tero kuŝis envolvita en flaveta nebulo. Ĉi tie estis la limo por la korpa okulo, ĉi tie ankaŭ estis starigita limo por la esplorado de la spirito! Kiel malgranda estas nia sciado! eĉ la plej saĝa homo sciis nur malmute el tio, kio por ni estas la plej grava. ::En unu ĉambreto de la palaco kuŝis la plej granda trezoro de la tero: ::"La libro de la vero". Li tralegis ĝin folion post folio. Tio estas libro, en kiu ĉiu homo povas legi, sed nur apartajn pecojn; por multaj okuloj la skribo aperas kiel tremanta, tiel ke ili ne povas deĉifri la vortojn. ::Sur kelkaj folioj la skribo ofte aperas tiel pala, tiel nedistingebla, ke oni pensas, ke oni havas antaŭ si malplenan folion. Ju pli saĝa oni estas, des pli multe oni povas legi, kaj la plej saĝa homo tralegas plej multe. La saĝulo en sia kristala palaco povosciis krom tio kolekti la lumon de la steloj kaj la lumon de la suno, la brilon de kaŝitaj fortoj kaj la fajron de spiritoj. Ĉe tiu fortigita kaj sur la foliojn direktita lumo, al li malkovriĝis ankoraŭ pli multe el la skribo, sed en tiu ĉapitro de la libro, kiu havas la surskribon "La postmorta vivo", oni ne povis vidi eĉ unu punkteton. Tiu fakto afliktis lin. Ĉu li ne povas havi la eblon eltrovi tian lumon, ĉe kies brilo lia okulo povus legi tion, kio estas skribita ĉi tie en la Libro de la Vero? ::Simile al la saĝa reĝo Salomono li ankaŭ komprenis la lingvon de la bestoj, li aŭskultadis iliajn kantojn kaj parolojn, sed per tio li koncerne tiun punkton ne fariĝis pli saĝa. Li esploris la kaŝitajn fortojn de la kreskaĵoj kaj de la metaloj, tiujn fortojn, kiuj havis la eblon forigi malsanojn, prokrasti la morton, sed ne neniigi ĝin. En ĉio, kio estis kreita kaj kion li povis atingi, li penis eltrovi la lumon, kiu povus priradii la problemon pri eterna vivo, sed li ĝin ne trovis, la Libro de la Vero kuŝis antaŭ li kvazaŭ kun senskribaj folioj. La Kristaneco montris al li en la Biblio la konsolon pri eterna vivo, sed li volis tion legi en sia propra libro, tamen en ĝi li nenion vidis. ::Li havis kvin infanojn, kvar filojn, instruitajn tiel, kiel la plej saĝa homo povas instrui siajn infanojn, kaj unu filinon, belan, mildan kaj saĝan, sed blindan, kio tamen ne ŝajnis manko por ŝi. La patro kaj la fratoj anstataŭis al ŝi la okulojn, ilia amo ĉirkaŭis ŝin per tia prizorgado, ke ŝi povis pensi, ke ŝi vidas per propraj okuloj. ::Neniam la filoj foriĝis el la salonoj de la palaco pli malproksimen, ol kie etendiĝis la branĉoj de la arbo, kaj la fratino ankoraŭ malpli. Ili estis feliĉaj infanoj en la hejmo de sia infaneco, en la lando de sia infaneco, en la belega, bonodora arbo de la suno. Simile al ĉiuj infanoj ili amis rakontojn, kaj la patro rakontis al ili multe, kion aliaj infanoj ne komprenus, sed ĉi tiuj infanoj jam nun estis tiel same saĝaj, kiel ĉe ni la plimulto de la maljunaj homoj. Li klarigis al ili tion, kion ili vidis en la vivantaj bildoj sur la muroj de la palaco, la laborojn de la homoj kaj la iron de la okazintaĵoj en ĉiuj landoj de la mondo. Ofte la filoj deziris esti ankaŭ tie ekstere kaj partopreni en ĉiuj tiuj grandaj faroj. ::Tiam la patro diradis al ili, ke la homa mondo havas vivon malfacilan kaj maldolĉan, ke la aferoj estas ne tute tiel, kiel ili tion vidas el sia bela infana mondo. Li paroladis al ili pri la belo, vero kaj bono, dirante, ke tiuj tri aferoj kunetenas la mondon kaj, ke sub la premado, kiun ili suferas, la mondo fariĝas juvelo, pli klara ol diamanto. Ilia utilo havas valoron antaŭ Dio, ĝi priradias ĉion, kaj ĝi estas en efektiveco tio, kion oni nomas "la ŝtono de la saĝuloj". Li diris al ili, ke simile al tio, kiel per la kreitaĵo oni atingas la certecon pri la ekzistado de Dio, tiel per la homoj mem oni atingas la certecon, ke ekzistas tia juvelo; pli li ne povas diri al ili pri tio, ĉar pli li ne scias. Tia rakontado por aliaj infanoj estus malfacile komprenebla, sed ĉi tiuj infanoj tion komprenis, kaj poste espereble ankaŭ la aliaj komprenos. ::Ili demandis la patron pri la belo, vero kaj bono, kaj li klarigis tion al ili, li diris al ili multe, li diris ankaŭ, ke kiam Dio kreis la homon el la tero Li donis al sia kreitaĵo kvin kisojn, fajrajn kisojn, korajn kisojn, ardantajn diajn kisojn, kaj ili estas tio, kion ni nun nomas la kvin sentoj. ::Per ili oni vidas, sentas kaj komprenas la belon, veron kaj bonon, per ili oni tion ŝatas, ŝirmas kaj akcelas. ::Pri tio la infanoj multe meditis, tage kaj nokte tio ŝvebis antaŭ ilia animo. Unu fojon la plej aĝa el la fratoj havis belegan sonĝon, kaj estas strange, la dua frato ankaŭ ĝin havis, kaj la tria ĝin havis, kaj la kvara, ĉiu el ili havis ĝuste la saman sonĝon. Li sonĝis, ke li elvojaĝis en la mondon kaj trovis tie la ŝtonon de la saĝuloj. Kiel luma flamo ĝi radiis sur lia frunto, kiam en la brilo de la mateno, sur sia sagrapida ĉevalo li galopis super la velure verdaj herbejoj de la ĝardeno de la hejmo returne al la patra kastelo, kaj la juvelo ĵetis tian ĉielan lumon kaj tian brilon sur la foliojn de la libro, ke fariĝis videbla tio, kio en ĝi estis skribita pri la vivo transe de la tombo. La fratino sonĝis nenion pri elvojaĝo en la malproksiman mondon, ŝi pri tio ne pensis, ŝia mondo estis la domo de ŝia patro. ::"Mi rajdos en la malproksiman mondon!" diris la plej aĝa; "mi devas sciiĝi, kio en ĝi fariĝas, kaj mi devas movi min inter la homoj. Nur al la bono kaj vero mi strebas, per ili mi defendos la belon. Multaj aferoj ŝanĝiĝos, kiam mi elpaŝos en la vivon!" Jes, kuraĝaj kaj grandaj estis liaj pensoj, kiel ĉe ni ĉiuj hejme en la angulo malantaŭ la forno, antaŭ ol ni elvenas en la mondon kaj sciiĝas, kiel efikas pluvo kaj dornopikoj. ::La kvin sentoj de la korpo kaj de la animo estis ĉe li, kiel ĉe la aliaj fratoj, tre bone disvolvitaj, sed ĉiu el la fratoj havis precipe unu senton, kiu per sia forto kaj disvolviĝo superis ĉiujn ceterajn. Ĉe la plej aĝa ĝi estis precipe la sento de vidado, kiun li povis fidi. Li havis, kiel li diris, okulojn por ĉiuj tempoj, okulojn por ĉiuj popoloj, okulojn, kiuj egale bone povis vidi la trezorojn profunde en la interno de la tero, kiel ankaŭ la internon de la homa brusto, kvazaŭ nur vitro gin kovrus, ― tio estas, li vidis pli ol ni povas vidi sur la vango, kiu ruĝiĝis aŭ paliĝis, kaj en la okulo, kiu ploras aŭ ridetas. Cervo kaj antilopo akompanis lin ĝis la okcidenta limo, kaj tie aperis la sovaĝaj cignoj, kiuj flugis al nord-okcidento. ::Ilin li sekvis, kaj jen li estis malproksime en la malproksima mondo; malproksime de la lando de la patro, kiu etendiĝas "ĝis la orienta fino de la mondo". Ho, kiel larĝe li malfermis la okulojn! Tie oni povis multe vidi, kaj estas ĉiam tute alia afero vidi la lokon kaj la objekton mem, ol nur admiri ĝin en bildoj, kiel ajn bonaj ĉi tiuj estas, kaj ili estis eksterordinare bonaj, la bildoj hejme en la palaco de lia patro. Pro mirego pri la tuta tumulto kaj pri la tuta karnavala parado, kiu estis elmetita sub la nomo de la belo, li preskaŭ perdis ambaŭ okulojn, li tamen ilin ne perdis, li havis por ili alian destinon. ::Fundamente kaj honeste li volis entrepreni la laboron ĉe la ekkonado de la belo, vero kaj bono; sed en kia stato la aferoj troviĝis? Li vidis, ke la malbelo ofte ricevas la kronon, kiu decas al la belo, ke la bono ofte ne estas rimarkata kaj la mezvaloraĵo kontraŭe estas aplaŭdata. Oni rigardis la nomon, ne la donon, la veston, ne la homon, la profesion, ne la talenton. Ne povis esti alie. ::"Nu, nun mi energie min enmiksos!" li pensis, kaj li sin enmiksis. ::Sed dum li serĉis la veron, venis la diablo, kiu estas la patro de la malvero mem. Plej volonte li al la vivanto tuj elbatus ambaŭ okulojn, sed tio estus tro malbelmaniera. La diablo faras sian laboron pli ĝentile; li permesis al li serĉi la veron, serĉi per siaj okuloj nur ĝin kaj la bonon, sed dum li fervore rigardadis ĉirkaŭen, la diablo enblovis al li spliton en la okulon, en ambaŭ okulojn, unu spliton post la alia. Tio ne estis bona por la vidado, eĉ ne por la plej bona vidkapablo. Poste la diablo ŝveligis la splitojn tiel, ke ili fariĝis traboj, kaj tiam liaj okuloj pereis. Nun la vidanto staris kiel blindulo meze de la vasta mondo kaj ne fidis plu siajn okulojn. La bonajn pensojn, kiujn li antaŭe havis pri la mondo kaj pri si mem, li forrifuzis, kaj kiam oni forrifuzas la mondon kaj sin mem, tiam oni por ĉiam pereas. ::"Pereis!" kantis la sovaĝaj cignoj, kiuj flugis trans la maro orienten; "pereis!" kantis la hirundoj, kiuj flugis orienten al la arbo de la suno, kaj por tiuj, kiuj tie restis, tio ne estis bonaj sciigoj. ::"Kvankam la vidanton trafis sorto malbona," diris la dua frato, "tamen la aŭdanto eble havos sorton pli bonan." Ĉe li precipe akrigita estis la sento de aŭdado, li povis aŭdi, kiel la herbo kreskas, tian perfektecon li atingis. ::Li faris koran adiaŭon kaj forrajdis kun bonaj kapabloj kaj bonaj intencoj. La hirundoj lin akompanis, kaj li akompanis la hirundojn, kaj jen li estis malproksime de la hejmo tie en la malproksima mondo. ::Eĉ en bona afero tro multe ofte estas malbone; pri tiu vero li baldaŭ devis konvinkiĝi. Lia sento de aŭdado estis tro forta, li aŭdis ja, kiel la herbo kreskas, sed pro tio li ankaŭ aŭdis la batadon de ĉiu homa koro en ĝojo kaj en sufero. Li havis la senton, kvazaŭ la mondo estas unu granda horloĝejo, kie ĉiuj horloĝoj batas "tik, tak", ĉiuj turhorloĝoj sonas "bam, bam". Estis neelporteble! Malgraŭ tio li tenis siajn orelojn streĉite, tiel longe kiel li povis. Fine la tuta kriado kaj bruado fariĝis tro forta por unu homo. ::Jen venis strataj buboj, havantaj la aĝon de sesdek jaroj, ― ne la aĝo ja faras la bubecon. Ili kriis kaj bruis; al tio oni eble povus ankoraŭ rideti, sed jen venis la klaĉado, kiu siblis tra ĉiuj domoj, stratoj kaj stratetoj ĝis la landvojo. La mensogo aŭdigis sin plej laŭte kaj estis la reganto, la tintilo de la klaŭno tintis kaj asertis, ke ĝi estas la sonorilo de preĝejo, per unu vorto ― la aŭdanto pensis, ke li freneziĝos, kaj li ŝtopis per la fingroj siajn ambaŭ orelojn, sed ĉiam li ankoraŭ aŭdis falsan kantadon kaj malbonan sonadon. Klaĉaĵo kaj ĉikanaĵo, netoleremaj kaj persiste subtenataj asertoj, kiuj ne valoris eĉ putran haringon, zumis sur la langoj tiel, ke de ilia lerta moviĝado aŭdiĝis konstanta klakado. ::Bruado kaj kriado estis interne kaj ekstere, oni ne povis plu elteni, oni povis freneziĝi! Li enŝovis la fingrojn pli profunden en siajn ambaŭ orelojn, ĉiam pli profunden, kaj fine krevis al li oreltamburoj, kaj nun li jam plu nenion aŭdis, ankaŭ ne la belon, veron kaj bonon. Li fariĝis silentema kaj malfidema, li havis konfidon al neniu, fine li eĉ al si mem ne konfidis, kaj tio estas granda malfeliĉo. Li ne sukcesis trovi la potencan juvelon kaj alporti ĝin hejmen, kaj li rezignis pri ĝi kaj pri si mem, kaj tio estis la plej malbona. La birdoj, kiuj flugis orienten, disvastigis la famon pri tio, ĝis ĝi atingis la palacon de la patro en la arbo de la suno; leteroj tien ne venadis, ĉar tien ne iris poŝto. ::"Nun mi provos!" diris la tria, "mi havas bonan nazon!" Tia diro estis ne tute delikata, sed li havis tian manieron de parolado, kaj ni devas preni lin tia, kia li estis. Li estis la bona humoro mem, kaj krom tio li estis poeto, vera poeto. Kion li ne povis esprimi, tion li kantis per versoj. Koncerne la iradon de la pensoj, li multe superis ĉiujn aliajn. ::"Mi sentas la meĉaĵon!" li ordinare diradis, kaj efektive la sento de flarado estis ĉe li disvolvita en plej alta grado kaj donis al li grandan regionon en la regno de la belo. "Unu amas la odoron de pomoj, kaj alia la odoron de ĉevalejo!" li diradis. "Ĉiu odora regiono en la regno de la belo havas sian publikon. Unuj sentas sin hejme en la odoro de la drinkejo, ĉe la fumiĝanta meĉaĵo de la seba kandelo, kie la malbonodoro de brando miksiĝas kun la malbona fumo de tabako; aliaj preferas sidi en la naŭza odoro de jasmeno kaj frotas sin per plej forta kariofila oleo, kiun oni nur povas flari. Aliaj serĉas la freŝan maran aeron, la sanecan venteton, aŭ supreniras sur la altan supron de monto kaj altigas sin super la agema tumulto de la ĉiutaga vivo!" Jes, tiel li parolis; li tenis sin tiel, kvazaŭ li jam antaŭe estis ekstere en la mondo, vivis kun la homoj kaj konas ilin, sed tio estis nur lia propra saĝo, tio estis lia poeta talento, kiun Dio donace metis al li en la lulilon. ::Jen li diris adiaŭ al la patra palaco en la arbo de la suno, trapaŝis la belegajn kampojn de la hejmo, sed poste li sidiĝis sur struton, kiu kuras pli rapide ol ĉevalo, kaj kiam li poste vidis la sovaĝajn cignojn, li saltis sur la dorson de la plej forta el ili. Li amis ŝanĝojn, kaj tial li flugis al la fremdaj landaj transe de la maro kun iliaj grandaj arbaroj, profundaj lagoj, potencaj montoj kaj fieraj urboj, kaj kien ajn li venis, tie ŝajnis, kvazaŭ sunlumo flugis super la ebenaĵo. Ĉiu floro, ĉiu arbeto odoris pli forte, havante la senton, ke proksime troviĝas amiko, protektanto, kiu ilin protektas kaj komprenas, eĉ la kripla rozarbeto levis siajn branĉojn, malvolvis siajn foliojn kaj aperigis plej ĉarman rozon. Ĉiu povis ĝin admiri, eĉ la nigra malseka arbara limako rimarkis ĝian belecon. ::"Mi stampos la floron per mia signo!" diris la limako. "Jen mi kraĉis sur ĝin, ion alian mi ne povas fari!" ::"Tiele bedaŭrinde estas la sorto de la belo en la mondo!" diris la poeto, kaj li kantis kanton pri tio, kantis ĝin laŭ sia maniero, sed neniu ĝin atentis. Tial li donis kelke da spesdekoj kaj plumon de pavo al la tamburisto, kaj ĉi tiu transponis la kanton por tamburo kaj tamburis ĝin en la urbo, sur ĉiuj stratoj kaj stratetoj. Nun la homoj aŭskultis kaj asertis, ke ili ĝin komprenas, ke ĝi estas tre profundpensa. Nun la poeto povis kanti pli da kantoj, kaj li kantis pri la belo, la vero kaj la bono, kaj oni aŭskultis tion en la drinkejo, kie fumiĝis la seba kandelo, oni aŭskultis tion sur la luksa herbejo en la arbaro kaj sur la libera maro. ::Ŝajnis, ke ĉi tiu frato en sia strebado estas pli feliĉa ol liaj du pli aĝaj fratoj. Sed tion la diablo ne povis toleri, kaj tial li tuj aperis kun la reĝaj kaj preĝejaj incensiloj kaj kun ĉiuj incensoj de honoro, kiuj nur ekzistas kaj kies pretigadon la diablo tiel bone komprenas. Li uzis la plej fortajn incensojn, kiuj por ĉiu alia estus turmentaj kaj eĉ al anĝelo farus kapturnon, des pli al simpla poeto. La diablo scias, kiel li devas preni la homojn! Per la incensoj li tiel ekposedis la poeton, ke ĉi tiu tute perdis la spiritan ekvilibron, forgesis sian celon, sian patran domon, per unu vorto ĉion, eĉ sin mem; li tute dissolviĝis en la fumo kaj incensoj. ::Ĉiuj birdetoj funebris, kiam ili tion aŭdis, kaj dum tri tagoj ili tute ne kantis. La nigra arbara limako fariĝis ankoraŭ pli nigra, ne pro malĝojo, sed pro envio. "Al mi," ĝi diris, "oni devus incensi, ĉar mi donis al li la ideon por lia plej glora kanto, la tamburkanto pri la irado de la mondo, mi kraĉis sur la rozon, mi povas starigi atestantojn pri tio!" ::Sed hejme en Hindujo oni nenion aŭdis pri tio, ĉiuj birdetoj ja funebris kaj silentis dum tri tagoj, kaj kiam la tempo de la funebro finiĝis, tiam montriĝis, ke la funebro estis tiel forta, ke ili tute forgesis, pri kiu ili funebris. Tiel iras la aferoj! ::"Nun mi ankaŭ devas eliri en la mondon kaj eble ne plu reveni, tiel same, kiel la aliaj!" diris la kvara frato. Li ankaŭ posedis bonan humoron, kiel tiu, kiu laŭaĝe estis plej proksima al li, sed li ne estis poeto, kaj ĝuste pro tio li havis plenan kaŭzon esti en bona humoro. Ili ambaŭ disvastigadis en la palaco viglecon kaj gajecon, nun el ĝi malaperis la lasta kvanto de la gajeco. La vidado kaj aŭdado ĉiam estis rigardataj de la homo kiel la plej gravaj sentaj kapabloj, kiujn oni deziras al si havi pleje fortajn kaj akrajn, la tri aliaj sentoj estas rigardataj kiel malpli gravaj. Sed tio tute ne estis la opinio de ĉi tiu filo, li precipe disvolvis al si la guston en ĉiu senco, en kiu oni povas kompreni tiun vorton, kaj la gusto havas grandan potencon kaj fortan signifon. Ĝi regas tion, kio iras tra la buŝo, kaj ankaŭ tion, kio trafluas la spiriton; tial la frato gustumadis ĉion, kio troviĝis sub la frunto, en la poto, en la botelo kaj en la plado. Tio estas la maldelikata flanko de lia profesio, li diris; ĉiu homo estis por li frunto, en kiu io bolis, ĉiu lando en spirita senco estis por li grandega kuirejo; kaj nun li volis forvojaĝi kaj elprovi ĉion per sia gusto. ::"Eble al mi la feliĉo estos pli favora, ol al miaj fratoj!" li diris. "Mi nun vojaĝos, sed kian veturrimedon mi elektu? Ĉu la aerostatoj estas jam elpensitaj?" li demandis sian patron, kiu sciis ja pri ĉiuj elpensoj, kiuj estis jam faritaj aŭ kiuj estis ankoraŭ farotaj. Sed la aerostatoj ankoraŭ ne estis elpensitaj, ankaŭ ne la vaporŝipoj nek la fervojoj. "Tio ne malhelpas," li diris, "mi tamen prenos aerostaton; mia patro scias, kiel ili devas esti pretigataj kaj direktataj, kaj mi tion lernos. Neniu ĝis nun konas tiun elpenson, kaj tial oni pensos, ke tio estas aera fenomeno. Post la uzo de la aerostato mi ĝin forbruligos, kaj por tiu celo vi devas doni al mi kelke da pecoj de la estonta elpensaĵo, kiun oni nomos ĥemiaj alumetoj." ::Ĉion ĉi tion li ricevis, kaj poste li ekflugis, kaj la birdoj akompanis lin multe pli malproksimen, ol ili akompanis la aliajn fratojn. Ili volis vidi, kiel iras la veturado, kaj ĉiam pli granda nombro da birdoj alflugis, ĉar ili estis tre scivolemaj. Ili pensis, ke tio, kio tie flugas, estas ia nova birdo! Imponanta sekvantaro aliĝis al ĝi. La aero fariĝis nigra de la birdoj, ili venis kiel granda nubo, kiel svarmo da akridoj super Egiptujo; kaj jen li estis ekstere en la malproksima mondo. ::"La orienta vento estis por mi bona amiko kaj brava helpanto!" li diris. ::"La orienta kaj la okcidenta vi volis diri? "diris la ventoj." Ni du laboris alterne, alie vi ne povus veturi nordokcidenten." ::Sed li ne aŭdis, kion diris la ventoj, kaj tio ne estas ja grava. La birdoj nun lin plu ne akompanis. Kiam ili estis kune en granda nombro, al kelkaj el ili la veturo tedis. "Jam tro multe ni faras por tiu objekto," ili diris; "ĝi povas ankoraŭ tro multe pensi pri si. Ĝi ne estas inda la postflugadon, ĝi estas nenio, ĝi estas absurdaĵo!" Tial ili restis, ili ĉiuj restis; la tuta afero estis ja senvaloraĵo. ::La aerostato malleviĝis super unu el la plej grandaj urboj, kie la aerveturanto sidiĝis sur la plej alta loko, sur la pinto de la preĝeja turo. La balono denove leviĝis supren, kion ĝi ne devis fari. Kie ĝi restis kaj kio el ĝi fariĝis, oni ne scias, sed tio ne estas ja grava, ĉar ĝi ne estis ankoraŭ elpensita. ::Jen la veturinto sidis tute alte sur la pinto de la preĝeja turo, la birdoj ne flugis al li, li fariĝis enuiga por ili, kaj ili fariĝis enuigaj por li. Ĉiuj kamentuboj de la urbo fumis kaj odoris. ::"Tio estas altaroj, kiuj estas starigitaj por vi!" diris la vento; ĝi volis diri al li ion agrablan. Tre kuraĝe li sidis ankoraŭ tie supre kaj rigardis malsupren sur la popolon sur la stratoj. Jen paŝis unu fiera pri sia monsako, alia estis fiera pri sia ŝlosilo malantaŭ la frako, kvankam li havis nenion por ŝlosi; unu estis fiera pri sia surtuto, kiu estis plena de tineoj, alia estis fiera pri sia korpo, kiun jam mordetadis la vermoj. ::"Ho vanteco! Jes, mi devas baldaŭ iri malsupren, por iom kirli en la potoj kaj gustumi!" li diris. "Sed mi volas ankoraŭ iomete sidi ĉi tie, la vento tiel agrable tiklas min sur la dorso, estas al mi tre komforte. Tiel longe, kiel la vento blovas, mi restos ĉi tie. Mi volas iom ripozi; estas bone longe resti matene en la lito, se oni havas multe por fari, diras la maldiligentulo. Sed maldiligenteco estas la radiko de ĉia malbono, kaj malbono ne ekzistas en nia familio, tion diras mi, kaj tion diras ĉiu sur la strato. Mi sidos ĉi tie tiel longe, kiel blovas la vento, tio estas por mi bongusta!" ::Kaj li restis; sed li sidis sur la ventmontrilo de la turo, ĝi konstante turniĝadis kun li, kaj tial li pensis, ke ĉiam blovas la sama vento; li restis, kaj tie li povis longe sidi. ::Sed en Hindujo en la palaco sur la arbo de la suno fariĝis malplene kaj silente, kiam la fratoj unu post la alia foriris. ::"Iliaj aferoj iras ne bone!" diris la patro; "neniam ili alportos hejmen la brilantan juvelon, por mi ĝi ne estas trovebla; ili malaperis, ili mortis!" Kaj li kliniĝis super la Libron de la Vero kaj rigide rigardis la folion, sur kiu li povus legi pri la postmorta vivo, sed li nenion povis vidi nek sciiĝi. ::La blinda filino estis lia konsolo kaj lia ĝojo: tutkore kaj amoplene ŝi estis alligita al li. Por lia ĝojo, por lia feliĉo ŝi deziris, ke la grandvalora juvelo estu trovita kaj alportita hejmen. En ĝojo kaj malĝojo ŝi pensadis pri siaj fratoj. Kie ili estas? Kie ili loĝas? Ŝi tre deziris, ke ŝi povu sonĝi pri ili, sed estas strange, eĉ en sonĝo ŝi ne povis kuniĝi kun ili. Fine unu nokton ŝi sonĝis, ke iliaj voĉoj sonas al ŝi, ke ili ŝin petegas pri io, ke ili vokas al ŝi el la malproksima mondo, kaj ŝi devis elvojaĝi, malproksimen, malproksimen, kaj tamen ŝi havis la senton, ke ŝi troviĝas ankoraŭ en la domo de sia patro; la fratojn ŝi ne trovis, sed en sia mano ŝi sentis kvazaŭ brulantan fajron, tio tamen ne doloris, ŝi tenis la brilantan juvelon kaj alportis ĝin al sia patro. ::Kiam ŝi vekiĝis, ŝi en la unua momento pensis, ke ŝi ĝin ankoraŭ tenas; tio estis ŝia ŝpinfasko, kiun ŝi premis en sia mano. En la longa nokto, kiu ŝin ĉirkaŭis, ŝi senĉese ŝpinadis, la fadeno sur ŝia ŝpinilo estis pli delikata ol araneaĵo; homaj okuloj ne povus distingi la apartan fadenon; ŝi malsekigis ĝin per siaj larmoj, kaj tial ĝi estis fortika kiel ankra ŝnurego. Si leviĝis, ŝia decido estis preta, la sonĝo devis fariĝi efektivaĵo. Estis nokto, ŝia patro dormis; ŝi kisis al li la manon, prenis sian ŝpinilon kaj alligis la finon de la fadeno al la domo de la patro, ĉar alie la malfeliĉa blindulino ja neniam povus trovi la vojon hejmen. Ĉi tiu fadeno devis esti ŝia teniĝilo, ĝin ŝi fidis, sed ne sin mem aŭ aliajn homojn. Ŝi deŝiris kvar foliojn de la arbo de la suno, ŝi volis transdoni ilin al la ventoj, por ke ĉi tiuj alportu ilin al la fratoj kiel leteron kaj saluton, se ŝi ilin ne trovos tie en la malproksima mondo. ::Kiel al ŝi estos en tiu mondo, al ŝi, la malfeliĉa blinda infano! Sed ŝi havis la nevideblan fadenon, je kiu ŝi povis teniĝi; sed antaŭ ĉio havis unu econ: profundan sentemecon, kiu estis en ŝi tiel forta, ke ŝi kvazaŭ havis okulojn sur la pintoj de la fingroj kaj orelojn en la koro. ::Tiamaniere ŝi elpaŝis en la bruan, tumultan, strangan mondon; kaj kien ajn ŝi venis, la ĉielo fariĝis sune hela, ŝi povis senti la varmajn radiojn, la ĉielarko elstreĉiĝis el la nigra nubo en la bluan aeron. Ŝi aŭdis la kantadon de la birdoj, ŝi spiris la bonodoron el la oranĝoĝardenoj kaj fruktoĝardenoj, kiu estis tiel forta, ke ŝi preskaŭ povis ĝin gustumi. Mildaj tonoj kaj belega kantado atingis ŝian orelon, sed ankaŭ bruo kaj krioj. Pensoj kaj opinioj strange disputis inter si reciproke. En la plej profunda angulo de ŝia koro aŭdiĝis la koraj kaj pensaj sonoj el la brusto de la homoj; ĥore sonadis al ŝi: <center> ::„Nur larmoj estas nia vivo, ::Nur sonĝo ploroplena!“ </center> ::Sed sonis ankaŭ la kanto: <center> ::„Kuniĝu tamen, ke la vivo ::Fariĝu rozoĉena!“ </center> ::Malgaje sonis: <center> ::„La maljunul' kaj la junulo ::Nur pri si mem memoras.“ </center> ::Sed sonis ankaŭ la respondo: <center> ::„En la arbaro, sur la kampoj ::Per amo ĉio floras.“ </center> ::Kaj kvankam ĉirkaŭe aŭdiĝis laŭta kantado: <center> ::„Pri ĉio ridu vi kaj moku, ::En ĥor' kun hunda bojo!“ </center> ::Tamen plej profunde en la koro de la blinda knabino sonis: <center> ::„Vi fidu Dion, Li vin gardos ::Eĉ sur danĝera vojo!“ </center> ::Kie ajn ŝi aperis en la rondo de viroj aŭ virinoj, ĉe maljunuloj aŭ junuloj, tie en la animoj eklumis la komprenado de la vero, bono kaj belo. Kien ajn ŝi venis, ĉu en la laborejon de artisto, ĉu en riĉan festosalonon, ĉu inter la bruantajn radojn de fabriko, ĉie fariĝis tiel, kvazaŭ la suna radio venis, la kordo eksonis, la floro odoris kaj la refreŝiga guto da roso falis sur la senfortiĝintan folion. ::Sed tion la diablo ne povis permesi. Li havas pli da saĝo ol dekmil viroj, kaj tial li elpensis rimedon, por helpi al si, Li iris al la marĉo, prenis vezikojn de malboniĝinta akvo kaj lasis ruliĝi super ili la sepoblan eĥon de mensogo, por ke ili per tio fariĝu pli fortikaj. Li pulvorigis pagitajn honorajn versojn kaj mensogajn supertombajn parolojn, kiom multe li povis akiri, kaj kuiris ilin en larmoj, kiujn ploris la envio. Sur tion li ŝutetis ŝminkon de la vangoj de flaveta fraŭlino, kaj el ĉio li kreis knabinon, kiu laŭ sia formo kaj manieroj tute similis al la blinda benportanta knabino. La homoj ŝin nomis "la milda anĝelo plena de profunda sento", kaj tiamaniere la artifiko de la diablo havis plenan sukceson. La mondo ne sciis, kiu el la du anĝeloj estis la vera, kaj kiamaniere la mondo povus tion scii! ::„Vi fidu Dion. Li vin gardos ::Eĉ sur danĝera vojo!“ ::kantis la blinda knabino kun plena fido. La kvar verdajn foliojn de la arbo de la suno ŝi transdonis al la ventoj, por ke ili portu ilin kiel saluton kaj leteron al ŝiaj fratoj, kaj ŝi estis tute certa, ke tio estos plenumita, ke estos plenumita eĉ tio, ke la juvelo troviĝos, tiu juvelo, kiu brilas pli ol ĉiuj surteraj belegaĵoj; ke de la frunto de la homaro ĝi radios al la domo de ŝia patro. ::"Al la domo de mia patro!" ŝi ripetis; "jes, sur la tero troviĝas tiu juvelo, kaj mi alportas kun mi pli ol la konvinkon pri tio; mi sentas ĝian ardon, pli kaj pli ĝi fariĝas sentebla en mia fermita mano. Ĉiun grajneton da vero, kiu estis sufiĉe delikata, por ke la akra vento povu ĝin forporti, mi kolektis kaj konservis; mi saturis ĝin per la odoro de ĉiuj belaĵoj, da kiuj en la mondo ekzistas tiom multe, eĉ por blindulo. Mi prenis la sonon, kiun la bono aperigis en la koro de homo, kaj mi almetis ĝin al tio. La tutaĵo, kiun mi alportas, estas nur polvero, sed ĝi estas polvo de la serĉata juvelo; mia tuta mano estas plenigita de ĝi!" Ŝi etendis sian manon ― renkonte al la patro. Ŝi estis en la hejmo, ŝi atingis ĝin en flugo de penso, ne ellasante la nevideblan fadenon, kiu kondukis al la domo de la patro. ::La malbonaj potencoj ĵetis sin kun la bruo de uragano sur la arbon de la suno kaj enpremis sin kun puŝo de vento tra la nefermita pordo en la ĉambreton. ::"La fino alproksimiĝas!" diris la patro kaj kaptis la manon, kiu malfermiĝis. ::"Ne!" ŝi ekkriis kun konscio de certeco, "ĝi ne povas alproksimiĝi! Mi sentas, ke la radio varmigas mian animon!" ::Kaj la patro ekvidis lumantan flamon, kiam la brilanta polvero el ŝia mano falis sur la blankajn foliojn de la libro, kiuj devis doni sciigon pri la certeco de la eterna vivo. En blindiga brilo tie montriĝis skribo, nur unu videbla vorto, la sola vorto: ::"Kredo." ::Kaj denove tie troviĝis la kvar fratoj; sopiro al la hejmo ilin atakis kaj gvidis, kiam la verda folio falis al ili sur la bruston. IIi venis, ilin sekvis la migrantaj birdoj, la cervo, la antilopo kaj ĉiuj bestoj de la arbaro. Ili ankaŭ volis partopreni en la ĝojo, kaj kial la bestoj tion ne faru, se ili povas? ::Kaj kiel ofte, kiam radio de la suno tra truo en la pordo falas en polvan ĉambron, ni vidas, ke tie moviĝas lumanta kolono da polvo, tute tiel same ― sed ne tiel maldelikate kaj mizere, eĉ la ĉielarko estas tro peza. ::kaj ne sufiĉe kolorriĉa en komparo kun la vidaĵo, kiu tie prezentiĝis ― tiel same el la folioj de la libro, el la lumanta vorto "kredo" ĉiu grajneto da vero leviĝis kun la brilo de la belo, kun la sono de la bono, radiante pli forte ol la fajra kolono en la nokto, kiam Moseo kaj la popolo Izrael vojiris al la promesita lando; el la vorto "kredo" leviĝis la ponto de espero al la eterna amo de la Plejpotenculo. <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://hca.gilead.org.il/p_stone.html Gilead] * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=085&l=en&r=es Andersen Fairy Tales] - angle kaj hispane * [http://www.visithcandersen.dk/e1-de-vises-steen.htm visit.andersen.dk] btp42xwe2iz74z06ndjqynrawk3sqd2 Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 33 — Supo el kolbasaj bastonetoj 0 6572 62941 54096 2022-08-11T03:52:18Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Supo el kolbasaj bastonetoj | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 32 — Ŝtono de la saĝuloj|Ĉapitro 32 — Ŝtono de la saĝuloj]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 34 — Nokta ĉapo de fraŭlo|Ĉapitro 34 — Nokta ĉapo de fraŭlo]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 33 — Supo el kolbasaj bastonetoj'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::"Tio estis hieraŭ bonega tagmanĝo!" diris unu nejuna musa sinjorino al alia, kiu ne estis partopreninta en la festeno. "Mi havis de post la musa reĝo la dudek-unuan lokon, kaj tio estas ja ne malgranda honoro! Koncerne la apartajn manĝmetojn, mi povas certigi vin, ke la aranĝo de la manĝaĵoj estis bonega! ŝima pano, lardhaŭto, sebaj kandeloj kaj kolbaso, ― kaj poste oni donis la samajn manĝmetojn denove de la komenco. Estis tiel, kvazaŭ oni donus al ni du manĝadojn. Regis tre agrabla humoro kaj senĝena interparolado, kiel en familia rondo. Krom la kolbasaj bastonetoj ― kiuj pro tio fariĝis objekto de parolado ― absolute nenio restis. ::Ĉe tiu okazo iu asertis, ke eĉ el kolbasa bastoneto oni povas kuiri supon. Aŭdis jam ĉiu pri tio, sed neniu iam gustumis tian supon, des pli neniu ion sciis pri la maniero de ĝia pretigado. Por la elpensinto de tiu supo oni eldiris tre lertspiritan toaston, dirante, ke li meritus esti direktoro de malriĉulejo! Ĉu tio ne estis sprita diro? Kaj la maljuna reĝo de la musoj leviĝis kaj promesis, ke tiun junan knabinon en la musa mondo, kiu povoscios pretigi la diritan supon plej bonguste, li faros sia edzino kaj reĝino. Estas donita templimo de unu jaro." ::"Tio estus bona afero!" respondis la alia muso; "sed kiel oni pretigas la supon?" ::"Jes, kiel oni ĝin pretigas?" Pri tio; demandis ĉiuj musaj sinjorinoj, junaj kaj maljunaj. Ĉiuj ili tre volus esti reĝino, sed neniu el ili havis grandan deziron preni sur sin la klopodojn de vojaĝo eksterlanden, por lerni la pretigadon, kaj tio tamen estis nepre necesa. Sed ne ĉiu estas kapabla forlasi sian familion kaj la malnovajn komfortajn kaŝiĝejojn. ::En fremda lando oni ne povas ĉiutage trovi ŝelon de fromaĝo kaj lardhaŭton, ne, tie oni riskas suferi malsaton, oni eĉ povas vivante esti formanĝata de kato. ::Ĉi tiuj pensoj estis la kaŭzo, pro kiu la plimulto timis entrepreni informiĝan vojaĝon. Nur kvar musaj fraŭlinoj, junaj kaj viglaj, sed el malriĉa familio, decidis forvojaĝi. Ili intencis direkti sin al la kvar diversaj flankoj de la mondo, kaj poste montriĝus, kiun sekvus la feliĉo. Ĉiu el ili prenis kun si kolbasan bastoneton, por rememorigadi al si la celon de sia vojaĝo; ĝi devis servi al ŝi kiel migrada bastono: ::La unuan de Majo ili komencis sian vojaĝon, kaj la unuan de Majo de la sekvanta jaro ili revenis, sed nur tri, la kvara ne aperis, donis pri si nenian sciigon, kaj nun estis la tago de la decido. ::"Ĉiam io malĝoja estas ligata kun la plej bonaj ĝojoj!" diris la musa reĝo, li tamen ordonis inviti ĉiujn musojn en la ĉirkaŭaĵo de multe da mejloj. Kiel lokon de kolektiĝo oni elektis la kuirejon. La tri fraŭlinoj, kiuj revenis el sia vojaĝo, staris aparte en unu vico. Anstataŭ la kvara, kiu mankis, oni starigis kolbasan bastoneton ĉirkaŭvolvitan per nigra krepo. Neniu havis la rajton esprimi sian opinion, antaŭ ol la tri estos parolintaj kaj la musa reĝo estos decidinta, kio plue devas esti priparolata. ::Nun ni aŭdos! ::Kion la unua knabino vidis kaj lernis dum la vojaĝo ::<center>🙝🙟</center> ::"Kiam mi elvojaĝis en la malproksiman mondon," diris la malgranda muso, „mi pensis, kiel tre multaj en mia aĝo, ke mi englutis la tutan saĝecon de la mondo; sed tion mi ne posedis, ― por tion ekposedi, oni bezonas longan tempon. Mi iris tuj sur la maron; mi iris kun ŝipo, kiu veturis norden. Mi estis aŭdinta, ke sur la maro la kuiristo devas povoscii helpi al si, sed estas facile helpi al si, kiam ĉie estas plene de lardo, de bareloj da peklita viando, kaj de ŝima faruno. Oni vivas bonege. Sed oni lernas nenion, kio havas ian rilaton al la pretigado de tiu fama supo. ::Dum multe da tagoj kaj noktoj ni devis veturi; ofte la ŝipo estis en danĝero, ofte ni devis suferi de malsekeco. Kiam ni fine atingis nian celon, mi forlasis la ŝipon; tio estis alte en nordo. ::Tio estas io stranga, kiam oni forlasis la hejman kaŝiĝejon, iris sur ŝipon, kie oni ankaŭ troviĝas en speco de kaŝiĝejo, kaj oni nun subite estas en la distanco de pli ol cent mejloj kaj staras en fremda lando. Tie troviĝis nepenetreblaj abiaj kaj betulaj arbaroj, kiuj eligadis fortan odoron, kiu malagrable tuŝis mian nazon. La sovaĝaj kreskaĵoj disvastigadis tiel spican odoron, ke mi devis terni kaj pensi pri kolbaso. Tie troviĝis grandaj arbaraj lagoj, la akvo de proksime aspektis tute klara, sed en kelka distanco ĝi ŝajnis nigra kiel inko. Sur ili naĝis blankaj cignoj, pri kiuj mi antaŭe pensis, ke ili estas ŝaŭmo, tiel trankvile ili sidis sur la akvo, sed poste mi vidis, kiel ili flugas, kaj mi vidis, kiel ili iras, kaj tiam mi ilin rekonis. Juĝante laŭ ilia irado, ili apartenas al la gento de la anseroj, neniu povas forrifuzi sian parencecon. Mi tenis min je mia gento, mi aliĝis al la arbaraj kaj al la kampaj musoj, kiuj cetere, precipe koncerne la regaladon, scias terure malmulte, kaj ĝuste la arto de regalado estis ja la motivo de mia vojaĝado. Eĉ la ebleco mem kuiri supon el kolbasaj bastonetoj ŝajnis al ili tiel nekomprenebla penso, ke la sciigo pri tio trakuris la tutan arbaron kiel fulmo, sed la solvon de tiu problemo ili rigardis kiel absolutan neeblaĵon. Tiam mi certe ne pensis, ke ĝuste tie, kaj eĉ ankoraŭ en la sama nokto, mi estos ensekretigita en la pretigadon. ::Tiam estis la tago de la sankta Johano, la mezo de la somero, kaj tial laŭ ilia opinio la arbaro odoris tiel forte, tial la kreskaĵoj estis tiel spicaj, la lagoj tiel klaraj kaj tamen tiel mallumaj kun la blankaj cignoj sur sia supraĵo. Ĉe la rando de la arbaro, inter tri-kvar domoj, estis starigita stango, alta kiel masto, kaj sur ĝia pinto pendis florkronoj kaj rubandoj, tio estis la Maja stango. Knaboj kaj knabinoj dancis ĉirkaŭ ĝi kaj kantis konkure kun la violono de la ludisto. Estis tre gaje de post la subiro de la suno en la daŭro de la tuta nokto, dum la plenluno disvastigis lumon preskaŭ tagan. Sed mi ne partoprenis en tio; kion malgranda muso povas fari en balo en la arbaro! Mi sidis sur la mola musko kaj tenis ĉirkaŭprenite mian kolbasan bastoneton. ::La luno lumis precipe sur unu lokon, kie staris arbo kaj sub ĝi troviĝis la plej delikata musko, tiel delikata, ke mi kuraĝas aserti, ke per sia delikateco ĝi similis al la altvalora felo de nia amata musa reĝo, sed ĝi havis verdan koloron, kio estis agrabla por la okuloj. Subite tien venis marŝante plej ĉarmaj malgrandaj personoj, ne pli grandaj ol ĝis la alteco de miaj genuoj; ili aspektis kiel homoj, sed estis pli proporciaj. Ili nomis sin elfoj, kaj ili havis elegantajn vestojn el florfolioj kun garnaĵo el flugiloj de muŝoj kaj de kuloj, kio aspektis tute ne malbone. Ŝajnis, ke ili ion serĉas, sed mi ne sciis kion, ĝis fine kelkaj el ili aliris al mi. La plej eminenta el ili montris mian kolbasan bastoneton kaj diris: "Jen estas ĝuste tia, kian ni bezonas! ĝi estas ĉirkaŭhakita, ĝi estas bonega!" kaj rigardante mian migradan bastonon, li estis ĉiam pli kaj pli ravata. ::"Nur prunti, sed ne restigi al si!" mi diris. ::"Ne restigi al si!" ili respondis ĉiuj kune, ili prenis la kolbasan bastoneton, kiun mi ellasis el miaj manoj, dancis kun ĝi al la delikata muskejo, kaj meze de la verdaĵo ili tie starigis mian bastonon. Ili ankaŭ volis havi Majan stangon, kaj tiu, kiun ili nun havis, estis ja por ili kvazaŭ speciale pretigita. Nun oni ĝin ornamis; ha, kiel bele ĝi nun aspektis. ::Malgrandaj araneoj ŝpinis ĉirkaŭ ĝi orajn fadenojn kaj ornamis ĝin per flirtantaj vualoj kaj flagoj, teksitaj tiel delikate, blankigitaj tiel perfekte en la lumo de la luno, ke al mi ekdoloris la okuloj. De la flugiloj de la papilio ili prenis kolorojn kaj ŝutis ilin sur la teksaĵon, kaj jen sur ĝi aperis floroj kaj diamantoj en brilanta belegeco, tiel ke mi plu ne rekonis mian kolbasan bastoneton. Tia Maja stango, kia fariĝis el ĝi, certe ne havas similan al si sur la tuta tero. Kaj nur nun venis la ĝusta granda elfa societo, tute sen vestoj, kaj tio montras ankoraŭ pli grandan elegantecon, ol povas doni la plej elegantaj vestoj. Mi ankaŭ estis invitita, ke mi rigardu la tutan belegecon, sed de kelka distanco, ĉar mi estis tro granda por ili. ::Jen komenciĝis la muziko. Estis tiel, kvazaŭ miloj da vitraj sonoriletoj ektintis, plene kaj forte; mi pensis, ke tion kantis la cignoj, eĉ ŝajnis al mi, ke mi povas distingi la voĉon de kukolo kaj de turdo. Fine oni havis la impreson, kvazaŭ la tuta arbaro sonoras, oni aŭdis voĉojn infanajn, sonoradon de sonoriloj kaj kantadon de birdoj, la plej ĉarmajn melodiojn, kaj ĉiuj tiuj harmoniaj sonoj eliradis el la Maja stango de la elfoj, ĝi anstataŭis plenan sonorilaron, kaj tamen ĝi estis nenio alia ol mia kolbasa bastoneto. Neniam mi povus kredi, ke ĝi povas tiom multe enhavi en si, sed ĉio dependas de tio, en kies manojn oni trafas. Mi efektive estis tre emociita; mi ploris, kiel malgranda muso nur povas plori, pro granda ĝojo. ::La nokto estis tro mallonga, sed tie norde en tiu tempo ĝi neniam estas pli longa. En la matena krepusko leviĝis venteto, la spegula supraĵo de la arbaraj lagoj krispiĝis, ĉiuj delikataj flirtantaj vualoj kaj flagoj forflugis tra la aero. La balanciĝantaj laŭboj el araneaĵoj, la pendantaj pontoj kaj balustradoj, kiuj estis konstruitaj de unu folio al la alia, disflugis kaj neniiĝis. Ses elfoj venis kaj alportis al mi returne mian kolbasan bastoneton, demandante, ĉu mi havas ian deziron, kiun ili povus plenumi. ::Tiam mi ilin petis, ke ili min informu pri la pretigado de supo el kolbasaj bastonetoj. ::"Kiel ni aranĝas ion similan," diris ridante la plej eminenta, "tion vi mem ja vidis autaŭ nelonge! Vi certe apenaŭ povis rekoni vian kolbasan bastoneton?" ::"Jes! Vi komprenas tion aranĝi!" mi diris, kaj mi nun rekte rakontis al ili, por kio mi entreprenis vojaĝon kaj kion oni atendas de ĝi hejme. ::"Kian profiton," mi diris, "havos la musa reĝo kaj nia tuta potenca regno de tio, ke mi vidis tiun belegaĵon! Mi ne povas elŝuti tion el la kolbasa bastoneto kaj diri: vidu, jen estas la bastoneto, kaj nun venas la supo! Tio almenaŭ estus parada manĝmeto, se oni povus satiĝi de ĝi!" ::Tiam la elfo trempis sian malgrandan fingron en la kaliko de blua violo kaj diris al mi: "Atentu, mi priŝmiras vian migradan bastonon, kaj kiam vi venos hejmen en la palacon de la musa reĝo, tiam ektuŝu per la bastoneto la varman bruston de via reĝo. Tiam el ĝi elkreskos violoj haj volvos sin ĉirkaŭ la tutan bastonon, eĉ en plej malvarma vintra tempo. Tiamaniere vi havos hejme memorigaĵon pri ni kaj ankoraŭ ion alian."“ Sed antaŭ ol la malgranda muso diris, kio estas tiu io, ĝi direktis sian bastoneton al la brusto de la reĝo, kaj efektive el ĝi elsaltis plej bela florbukedo, kiu odoris tiel forte kaj ĉarme, ke al la musoj, kiuj staris plej proksime de la fajrejo, la reĝo tuj ordonis, ke ili metu siajn vostojn en la fajron, por ke disvastiĝu odoro de brulaĵo, ĉar la odoro de la violoj estis traelportebla, ĝi ne estis de tiu speco, kiun oni amis. ::"Sed kio estis la aldona io, pri kiu vi parolis?" demandis la musa reĝo. ::"Jes," diris la malgranda muso, "ĝi estas tio, kion oni povas nomi la ĉefa afekto!" Kaj ĉe tiuj vortoj ĝi turnis la kolbasan bastoneton, kaj jen la floroj malaperis, ĝi tenis nur la nudan ligneton kaj movadis ĝin kiel taktobastonon. "Violoj estas por la vidado, por la flarado kaj por la palpado," diris al mi la elfo; "sed ankaŭ por la aŭdado kaj por la gustosento devas io resti!" Ĝi batis takton, kaj jen eksonis muziko, ne kiel la muziko en la arbaro ĉe la festo de la elfoj, ne, sed tia, kia decas por la kuirejo. Ha, kia senorda miksaĵo tio estis! Ĝi venis tute subite; estis tiel, kvazaŭ la vento bruas tra ĉiuj kamentuboj; la kaldronoj kaj potoj ekbolis, la forna ŝovelilo tondris sur la kupra kaldrono; kaj subite fariĝis silento. ::Oni aŭdis la obtuzan kantadon de la temaŝino, ĝi sonis tiel strange, oni ne sciis, ĉu ĝi volas ĉesi aŭ ĝuste dece komenci. La malgranda poto bolis, kaj la granda poto bolis, unu ne atentis la alian, ĉiu el ili videble pensis pri io tute alia. La malgranda muso ĉiam pli kaj pli sovaĝe svingadis sian taktobastonon, ― la potoj ŝaŭmis, ondiĝis, transbolis, la vento bruis, la kamentubo fajfis... hu, ha, fariĝis tiel terure, ke la malgranda musa fraŭlino mem perdis la bastonon. ::"Tio estis malfacila kuirado!" diris la maljuna musa reĝo; "ĉu ne estos baldaŭ preta la supo?" ::"Tio estis ĉio!" respondis la malgranda muso kaj faris riverencon. "Ĉio! nu, en tia okazo ni aŭdu, kion la sekvanta musa fraŭlino povas al ni raporti!" diris la musa reĝo. ::Kion rakontis la dua malgranda muso ::<center>🙝🙟</center> ::"Mi naskiĝis en la palaca biblioteko," rakontis la dua muso, „mi kaj aliaj el mia familio neniam havis la feliĉon veni en manĝoĉambron, des pli en manĝaĵejon. Nur tiam, kiam mi forveturis, kaj hodiaŭ ĉi tie mi vidis kuirejon. En la biblioteko ni vere ofte suferis, malsaton, sed kompense ni akiris al ni multe da scioj. Al ni penetris la famo pri la reĝa konkursa rekompenco, kiu estis proklamita por la pretigado de supo el kolbasaj bastonetoj, kaj, aŭdinte pri tio, mia maljuna avino altrenis unu manuskripton. ::Estas vero, ke ŝi ne povosciis tion legi, sed ŝi aŭdis iam, kiam oni ĝin voĉlegis, kaj tiam falis en ŝiajn orelojn la rimarko: "Se oni estas poeto, tiam oni eĉ el kolbasaj bastonetoj povas kuiri supon." Ŝi min demandis, ĉu mi estas poetino. Mi sciis, ke mi ne estas tio, kaj ŝi donis al mi la konsilon, ke mi penu fariĝi poetino. Mi demandis, kion oni bezonas por tio, ĉar trovi rimedon por tio ŝajnis al mi afero tiel same malfacila, kiel la pretigado de la supo. Sed mia avino, kiu ricevis bonan lernejan edukon, donis tuj la respondon, ke por tio oni bezonas tri aferojn: saĝon, fantazion kaj senton. "Se vi povas," ŝi diris plue, "alproprigi al vi ilin, tiam vi estos poetino kaj povos helpi al vi pri la kolbasaj bastonetoj." ::Tiam mi ekvojaĝis okcidenten al la malproksima mondo, por fariĝi poetino. ::Mi sciis, ke saĝo ĉe ĉiu afero estas la plej grava, la du aliaj partoj ne ĝuas la saman estimon. Tial mi antaŭ ĉio komencis serĉi saĝon. Jes, sed kie ĝi loĝas? "Iru al la formiko kaj fariĝu saĝa!" Tiel iam diris granda reĝo de la Hebreoj, tion mi sciis el la biblioteko, kaj mi ne haltis, antaŭ ol mi trovis grandan formikejon. Apud ĝi mi kuŝiĝis observonte, por fariĝi saĝa. ::La formikoj efektive estas tre respektinda popolo, ili estas la saĝo mem, ĉio ĉe ili estas preciza, kiel trakontrolita kalkula tasko; labori kaj meti ovojn estas, kiel ili diras, vivado en la tempo kaj zorgado pri la eterneco, kaj tion ili faras. Ili dividiĝas en formikojn purajn kaj malpurajn; la rango konsistas en numero. La formika reĝino egtas numero unu, kaj ŝia opinio estas la sole ĝusta, ŝi englutis la tutan saĝon, kaj scii tion estis por mi grave. Ŝi rakontis tiom multe, tio estis tiel saĝa, ke ĝi faris sur mi tute malsaĝan impreson. Ŝi diris, ke ŝia formika konstruaĵo estas la plej alta objekto en ĉi tiu mondo; sed tute apude de la formika konstruaĵo staris arbo, kiu estis pli, multe pli alta, tion oni ne povis nei, kaj tial oni tute ne parolis pri tio. ::Unu vesperon unu formiko per eraro tien trafis, ĝi rampis supren laŭ la trunko, eĉ ne ĝis la branĉaro, sed tamen pli alten ol iam antaŭe atingis ia formiko, kaj post tio ĝi haltis kaj iris returne hejmen. En la formikejo ĝi rakontis pri unu objekto, kiu troviĝas ekster la formikaĵo kaj estas multe pli alta; sed ĉiuj formikoj rigardis tiun maltiman aserton kiel ofendon de la tuta regno, kaj tial oni kondamnis la formikon al buŝumo kaj eterna izoliteco. Mallonge post tio alia formiko trafis al la arbo kaj faris la saman vojaĝon kaj eltrovon kaj ankaŭ parolis pri tio, sed, kiel oni diras, kun singardeco kaj per neklaraj esprimoj; kaj ĉar ĝi krom tio estis respektata formiko, unu el la puraj, tial oni kredis al ĝi, kaj kiam ĝi mortis, oni pro ĝiaj meritoj koncerne la sciencojn strarigis al ĝi ovan ŝelon kiel monumenton. ::Mi vidis, rakontis plue la malgranda muso, ke la formikoj senĉese kuradis kun sia ovo sur la dorso. Unu el ili perdis sian ovon, ĝi faris grandajn penojn, por returne ĝin ŝarĝi sur sin, sed ĝi ne povis sukcesi. Tiam alvenis du aliaj kaj helpis al ĝi per ĉiuj fortoj, tiel ke ili pro tio preskaŭ perdis siajn proprajn ovojn, sed tiam ili tuj ĉesis, ĉar ĉiu estas ja por si mem la plej proksima. La formika reĝino esprimis pri tio opinion, ke tiu ago pruvis samtempe la havadon de koro kaj de saĝo. "Ĉi tiuj du pruvas, ke ni staras plej supre super ĉiuj prudentaj estaĵoj. La saĝo estu kaj devas esti la plej grava afero, kaj la plej grandan saĝon havas mi!" Kaj ŝi leviĝis sur siaj malantaŭaj piedoj supren, ŝi faris sin per tio pli rimarkebla. Mi povis ŝin facile atingi, kaj mi ŝin englutis. Iru al la formiko kaj fariĝu saĝa! Nun mi havis en mi la reĝinon! ::Mi aliris nun pli proksime al la dirita arbo; tio estis kverko, ĝi havis altan trunkon, potencan kapon, kaj estis tre maljuna. Mi sciis, ke en ĝi loĝas vivanta ostaĵo, virino; ĝi estas nomata driado, ĝi naskiĝas kun la arbo kaj mortas kun ĝi. Mi aŭdis pri tio en la biblioteko. Nun mi vidis tian arbon, vidis tian kverkan knabinon. Ŝi terure ekkriis, kiam ŝi min ekvidis. Simile al ĉiuj virinoj ŝi forte timis nin musojn, sed ŝi ankaŭ havis por tio pli da kaŭzo ol la aliaj, ĉar la arbon, al kiu estis alligita ŝia propra vivo, mi povis submordeti. Mi ekparolis al ŝi amike kaj kore, kuraĝigis ŝin, kaj ŝi prenis min sur sian delikatan manon. Kiam la driado eksciis; por kio mi eliris en la malproksiman mondon, ŝi promesis, ke eble ankoraŭ en tiu sama vespero mi ricevos unu el la du trezoroj, kiujn mi ankoraŭ serĉis. Ŝi rakontis al mi, ke Phantasus estas bela kiel dio de amo kaj li estas ŝia tre bona amiko kaj ke li ofte ripozas ĉi tie sub la foliriĉaj branĉoj de la arbo, kiuj tiam ankoraŭ pli ĉarme kaj pli forte bruas super ili ambaŭ. ::Li nomas ŝin ordinare sia driado, kaj la arbon sia arbo. La tuberriĉa, forta kaj bela kverko estas tute laŭ lia gusto, la radikoj enpenetras profunde kaj fortike en la teron, la trunko kaj la kapo leviĝas alten en la freŝan aeron kaj sentas la turniĝantan neĝon, la akrajn ventojn kaj la varman sunlumon ĝuste tiel, kiel oni devas ilin senti. Kaj plue ŝi diris: "La birdoj tie supre kantas kaj rakontas pri la fremdaj landoj. Sur la sola velksekiĝinta branĉo la cikonio konstruis sian neston, tio estas bela ornamo, kaj oni povas ion aŭdi pri la lando de la piramidoj. Ĉio ĉi tio estas por Phantasus objekto de ĝojo: tio ankoraŭ ne sufiĉas al li, mi mem devas rakonti al li pri la vivo en la arbaro, de post la tempo, kiam mi estis ankoraŭ malgranda kaj la arbo estis ankoraŭ tiel delikata, ke urtiko povis ĝin kovri, ĝis la nuna tempo, kiam la arbo estas tiel granda kaj potenca. Restu ĉi tie sub la asperulo kaj bone atentu; kiam Phantasus venos, mi certe trovos ian okazon, por elŝiri plumon el liaj flugiloj, vi ĝin prenos, pli bonan ricevis neniu poeto; tiam vi havos sufiĉe!" ::Kaj Phantasus venis, plumo estis elŝirita al li, kaj mi ĝin ricevis,“ ::rakontis la malgranda muso; „mi devis tamen antaŭe teni ĝin en akvo, ĝis ĝi moliĝis, ĉar ĝi estis ankoraŭ tro malfacile digestebla, mi tamen ĝin formanĝetis. Tute ne estas facile fariĝi poeto, oni povas tre multe digesti. ::Nun mi posedis jam du objektojn: saĝon kaj fantazion, kaj per ili mi sciiĝis, ke la trian objekton oni povas trovi en la biblioteko, ĉar unu granda homo buŝe kaj skribe asertis, ke ekzistas romanoj, kiuj ekzistas nur por tio, ke ili liberigu la homojn de la superfluaj larmoj, ili sekve estas speco de spongoj, por ensorbi la sentojn. Mi rememoris kelke el tiuj libroj, ili ĉiam havis por mi tre apetitvekan aspekton, ili estis tiel legdifektitaj, tiel grasmakulaj, ili certe absorbis en sin tutajn fontojn kaj torentojn da larmoj. ::Mi revenis en la bibliotekon de mia hejmo, tuj formanĝetis preskaŭ tutan romanon, tio estas nur la molan parton, la esencan, sed la ŝelon, la bindon mi lasis netuŝita. Kiam mi estis digestinta ĉi tiun kaj ankoraŭ alian romanon, mi jam sentis, kiel io moviĝas en mi; mi manĝis ankoraŭ iom el tria, kaj jen mi fariĝis poetino, tion mi diris al mi mem, kaj tion diris ankaŭ aliaj. Mi havis kapdoloron, mi havis stomakdoloron, mi mem ne scias, kiajn diversajn aliajn dolorojn mi havis. Nun mi komencis pripensadi, kiujn historiojn oni povas ligi kun kolbasa bastoneto, kaj baldaŭ en mia kapo turniĝadis nur bastonetoj, stangetoj kaj najloj; jes, la formika reĝino havis eksterordinaran saĝon. Ĉiuj miaj pensoj estis okupitaj nur de bastonetoj kaj stangetoj. Ili devis doni temon por poemo, se oni estas poetino, kaj tio mi estas, tion mi laboratingis. Tial mi povos ĉiutage regali vin per bastoneto, per historio, ― jes, tio estas mia supo.“ "Ni aŭdu do la trian!" diris la musa reĝo. ::"Pip! pip!" aŭdiĝis subite en la pordo de la kuirejo, kaj malgranda muso ― ĝi estis la kvara el ili, tiu, pri kiu oni pensis, ke ĝi mortis, ― ensaltis kaj en sia rapidegeco renversis la bastoneton kun la funebra krepo. Tage kaj nokte ĝi kuris, ĝi uzis pakaĵvagonaron de fervojo, kaj tamen ĝi preskaŭ malfruiĝis. Ĝi puŝis si antaŭen, aspektis tre ekscitita, ĝi estis perdinta sian kolbasan bastoneton, sed ne la parolkapablon; senhezite ĝi tuj komencis paroli, kvazaŭ oni nur ĝin atendis, nur ĝin volis aŭdi kaj ĉio alia en la mondo tute ne interesis la mondon. Ĝi ekparolis tuj, ĝi parolis ĉion, kion ĝi volis. Ĝi venis tiel tute neatendite, ke neniu havis la tempon orientiĝi pri ĝi aŭ pri ĝia parolado. Nun ni aŭdu! ::Kion rakontis la kvara muso, kiu komencis paroli, antaŭ ol la tria parolis ::<center>🙝🙟</center> ::"Mi iris tuj en la plej grandan urbon," ĝi diris; "la nomon mi ne memoras, mi havas malbonan memoron por nomoj. Kune kun konfiskitaj pakaĵoj mi venis de la fervojo en la urbodomon, kaj tie mi kuris al la gardisto de la malliberuloj. Li rakontis pri siaj malliberuloj kaj precipe pri nnu, kiu eldiris nepripensitajn vortojn, kiuj poste estis rakontitaj pluen kaj penetris en la popolon." "La tutaĵo estas nur supo el kolbasaj bastonetoj," li diris, "sed la supon li facile povas pagi per sia kapo!" "Tio vekis en mi intereson por la malliberulo," rakontis plue la malgranda muso, kaj mi uzis okazon kaj enŝteliĝis al li. Malantaŭ ŝlositaj pordoj ĉiam troviĝas ia truo de musoj! ::Li aspektis pale, havis grandan barbon kaj grandajn lumantajn okulojn. La lampo fumis, kaj la muroj estis alkutimiĝintaj al tio, ili ne fariĝis pli nigraj. La malliberulo gratis sur la muro versojn kaj bildojn, blanke sur nigre, kio tre bone aspektis, sed mi ilin ne legis. Mi pensas, ke li enuis, mi estis bonveninta gasto. Li allogis min per pecetoj da pano, per fajfado kaj karesaj vortoj. Li tiel ĝojis pro mi, mi ricevis konfidon al li, kaj tiamaniere ni fariĝis amikoj. Li dividadis kun mi sian panon kaj akvon kaj donadis al mi fromaĝon kaj kolbason. Mi vivis tre bone. Sed mi devas konfesi, ke tamen precipe la bona traktado min allogis. Li permesis al mi kuradi sur liaj manoj kaj brakoj ĝis alte en la manikojn; li permesis al mi grimpadi en lia barbo, kaj li nomadis min sia malgranda amikino. Mi tre ekamis lin, amo ĉiam estas reciproka. ::Mi forgesis mian komision en la mondo, mi forgesis mian kolbasan bastoneton en fendo de la planko, kie ĝi ankoraŭ kuŝas. Mi volis resti tie, kie mi estis; se mi forirus, tiam la kompatinda malliberulo havus ja absolute neniun, kaj tio estas tro malmulte en ĉi tiu mondo! Mi restis, sed li ne restis! La lastan fojon li parolis al mi tiel malgaje, donis al mi duoblan kvanton da pano kaj da fromaĝo kaj ankoraŭ sendis al mi kison per la fingroj. Li iris kaj neniam plu revenis. Mi ne scias lian historion. "Supo el kolbasaj bastonetoj!" diris la gardisto, kaj tial mi iris al li. Sed al li mi ne devus konfidi. Estas vero, ke li prenis min sur sian manon, sed li metis min en kaĝon, en tretmuelilon. Tio estas io terura! Oni kuras kaj kuras kaj tamen ne formoviĝas de la loko, kaj oni estas ankoraŭ mokata! ::La nepino de la gardisto estis plej ĉarma infano, kun blondaj buklaj haroj, gajaj okuloj, kaj kun buŝo ĉiam ridanta. ‚Kompatinda malgranda museto!’ ŝi diris, enrigardis en mian malbelan kaĝon kaj forŝovis la feran riglilon, kaj per unu svingiĝo mi saltis sur la fenestran breton kaj de tie en la tegmentan defluilon. Libera, libera! Nur pri tio sola mi pensis, ne pri la celo de mia vojaĝo. ::Estis mallume, estis nokto, mi serĉis rifuĝon en malnova turo. Tie loĝis gardisto kaj strigo; mi malkonfidis al ili ambaŭ, precipe al la strigo. ::Ĝi similas al kato kaj havas la grandan malbonan econ, ke ĝi manĝas musojn. Sed oni povas erari, kaj tiel estis kun mi. Ĝi estis respektinda, tre klera maljuna strigo, ĝi sciis pli ol la gardisto kaj preskaŭ tiom same kiel mi. La junaj strigidoj pri ĉiu afero faradis grandan bruon. "Ne kuiru supon el kolbasaj bastonetoj!" ĝi diris, tio estis la plej kruela, kion ĝi povis diri, ĝi estis tre sentoplena por sia familio. Mi ricevis tian konfidon al ĝi, ke el la fendo, en kiu mi sidis, mi vokis al ĝi "pip!" Ĉi tiu konfido plaĉis al ĝi, kaj ĝi certigis al mi, ke ĝi volas preni min sub sian protekton. Nenia besto havos la rajton min difekti aŭ mortigi, tion ĝi rezervis al si mem por la vintro, kiam mankos manĝaĵo. ::En ĉiuj aferoj ĝi estis tre saĝa; ĝi klarigis al mi, ke sen la korno, kiu pendis ĉe lia flanko, la gardisto ne povus trumpeti. "Li estas terure fiera pri tio kaj imagas al si, ke li estas la strigo en la turo. Li havas mienon, kvazaŭ lia trumpetado estas io grava, sed ĝi estas tute malgrava. Supo el kolbasaj bastonetoj!" Mi petis ĝin pri la recepto por tiu supo, kaj ĝi donis al mi jenan klarigon: "Supo el kolbasaj bastonetoj estas homa parolmaniero, kiu havas diversajn signifojn, kaj ĉiu opinias, ke la signifo, kiun li atribuas al tiu esprimo, estas la sole ĝusta. Sed en efektiveco la tuta afero havas nenian valoron!" ::"Nenian valoron!" mi ripetis. "Tiu klarigo konsternis min. La vero ne ĉiam estas agrabla, sed la vero estas la plej alta afero! Tion diris ankaŭ la maljuna strigo. Mi pensis pri tio kaj venis al la konvinko, ke se mi alportos tion, kio estas la plej alta, mi alportos multe pli ol supon el kolbasaj bastonetoj. Tial mi rapidis veni ankoraŭ ĝustatempe hejmen kaj alporti la plej altan kaj plej bonan aferon: la veron. La musoj estas inteligenta kaj klera popolo, kaj la musa reĝo regas super ili ĉiuj. Li estas kapabla pro la vero fari min reĝino." ::"Via vero estas mensogo!" diris tiu muso, kiu ankoraŭ ne ricevis la permeson paroli. "Mi povas pretigi la supon, kaj mi tion faros." ::Kiel la supo estis kuirata ::<center>🙝🙟</center> ::"Mi ne entreprenis vojaĝon," diris la kvara muso. "Mi restis en la lando; kaj tio estas la ĝusta afero! Oni ne bezonas vojaĝi, oni povas ĉi tie ricevi ĉion tiel sama bone. Mi restis, mian scion mi lernis ne de supernaturaj estaĵoj, mi ĝin ne enmanĝis, mi ne parolis kun strigoj. Mia scio estas bazita sur mia propra pensado. Mi petas, starigu nun la kaldronan kaj plenigu ĝin per akvo ĝis la rando. Poste faru fajron kaj boligu la akvon; ĝi devas perfekte boli. Nun enĵetu tien la kolbasajn bastonetojn. Poste lia reĝa moŝto bonvolu meti la voston en la bolantan akvon kaj kirli per ĝi. Ju pli longe lia reĝa moŝto kirlos, des pli forta fariĝos la supo, ĝi nenion kostos. Ĝi bezonas neniajn aliajn kunmiksitaĵojn, nur kirli!" ::"Ĉu tion ne povas fari iu alia?" demandis la musa reĝo. ::"Ne," diris la muso, "la forto troviĝas nur en la vosto de la reĝo." ::La akvo bolis, kaj la musa reĝo stariĝis tute apude de la kaldrono, tiel ke la situacio fariĝis sufiĉe danĝera. Li etendis sian voston, kiel faras la musoj en la laktejo, kiam ili deĉerpus la kremon de plado kaj poste lekas sian voston. Sed sian voston li ne enŝovis pli ol en la varmegan vaporon, kaj tiam li tuj forsaltis kaj diris: "Kompreneble vi kaj neniu alia fariĝos mia reĝino. Kun la supo ni atendu ĝis nia ora edziĝo, tiam la malriĉuloj en mia regno havos ion, pri kio ili povos ĝoji, kaj tio estos longa ĝojo!" ::Kaj ili solenis sian edziĝon. Sed multaj musoj, reveninte hejmen, esprimis la opinion: "Oni ne povas tion nomi supo el kolbasaj bastonetoj, sed pli ĝuste supo el musa vosto!" ::Tiu aŭ alia parto el tio, kio estis rakontita, estis laŭ ilia opinio tute bone prezentita, sed la tutaĵo povus esti aranĝita alie! "Mi ekzemple rakontus tiel aŭ tiel...." ::Tio estis la kritiko, kaj ĉi tiu ĉiam estas saĝa... post la fakto. ::La historio rondiris tra la mondo; la opinioj pri ĝi estis malsamaj, sed la historio konserviĝis. Kaj tio estas la plej ĝusta, kiel en grandaj aferoj, tiel ankaŭ en malgrandaj, ankaŭ koncerne la supon el kolbasaj bastonetoj; oni nur ne esperu dankon pro tio! <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://www.andersenstories.com/en/andersen_fairy-tales/soup_from_a_sausage_skewer Andersen Fairy Tales] * [http://hca.gilead.org.il/soup_fro.html Gilead] [[en:Fairy Tales and Other Stories (Andersen, Craigie)/Soup on a Sausage-peg]] [[ru:Суп из колбасной палочки (Андерсен/Ганзен)]] 3lo13n7df1i8n3hjgoaghcldfweg1d1 Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 34 — Nokta ĉapo de fraŭlo 0 6573 62940 54097 2022-08-11T03:51:23Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Nokta ĉapo de fraŭlo | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 33 — Supo el kolbasaj bastonetoj|Ĉapitro 33 — Supo el kolbasaj bastonetoj]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 35 — Io|Ĉapitro 35 — Io]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 34 — Nokta ĉapo de fraŭlo'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::En Kopenhago ekzistas strato, kiu havas la strangan nomon "Hüske-strato". ::Kial ĝi estas tiel nomata, kaj kion tiu nomo signifas? Oni diras, ke tio estas nomo germana, sed per tia opinio oni estas maljusta kontraŭ la germanoj. Oni devus diri "Häuschen", kio signifas "malgrandaj domoj". En la malnovaj tempoj, antaŭ multe, multe da jaroj, la domoj estis nenio alia ol lignaj budoj, proksimume tiaj, kiajn ni ankoraŭ nun vidas sur la vendejoj. Kompreneble, ili estis iom pli grandaj kaj ili havis fenestrojn, sed la vitroj de la fenestroj estis el korno aŭ el bestaj vezikoj, ĉar en tiu tempo la posedado de vitro en ĉiuj domoj estis tro multekosta. Sed tio estis tiel longatempe antaŭe, ke kiam la avo de la avo prirakontis, li nomis tion la malnovaj tempoj. De tiu tempo pasis kelka nombro da jarcentoj. ::La komerco en Kopenhago troviĝis tiam en la manoj de la riĉaj komercistoj de Bremo kaj Lubeko; ili mem ne venadis, sed ili sendadis siajn komizojn. Ĉi tiuj loĝadis en la lignaj budoj de la "Hüskestrato" kaj vendadis bieron kaj spicojn. La germana biero tiam estis bonega kaj ekzistis diversaj specoj de ĝi: Brema, Prisinga, Emsa biero, eĉ la tiel nomata Brunsvika mumio, kaj krom tio ili vendadis plej diversajn spicojn, kiel ekzemple safranon, anizon, zingibron kaj precipe pipron. Ĉi tiu lasta ludis la ĉefan rolon, kaj pro tio la germanaj komizoj en Danujo ricevis la nomon pipristoj. Estas strange, ke tiujn junajn homojn oni en ilia hejmo ligadis per la promeso, ke ili ne edziĝos en Danujo. Multaj el ili fariĝis maljunaj sur sia posteno; ili devis mem prizorgi sian malgrandan mastrumaĵon, pretigi al si la liton, hejti k. t. p. Kelkaj vivis tute solece kiel maljunaj fraŭloj kaj havis tute originalan pensmanieron kaj strangajn kutimojn. Laŭ ili oni ĉiun needzigitan viron de solida aĝo nomadis "pipristo"; ĉion ĉi tion oni devas scii, por kompreni la sekvantan historion. ::Oni mokas maljunan fraŭlon, oni diras, ke li surmetu la noktan ĉapon, tiru ĝin super la orelojn kaj kuŝiĝu. ::Fraŭlo, fraŭlo-maljunulo, ::Haku lignon en angulo, ::Prenu ĉapon, enpakiĝu ::Kaj plej zorge enlitiĝu! ::Tiel oni kantas pri ili! Oni mokas la maljunan fraŭlon kaj lian noktan ĉapon ĝuste pro tio, ke oni lin kaj ĝin tre malmulte konas. Ho, la noktan ĉapon oni neniam deziru al si! Kaj kial ne? Aŭdu: ::En la plej malnova tempo la Hüskestrato ne estis pavimita, ĉie estis kavoj, kiel sur malbona veturvojo. La strateto estis tiel mallarĝa kaj la reciproke kontraŭstarantaj domoj tiel klinitaj unu al la alia, ke en somero ofte super la strato estis transtirata ŝnuro de unu domo al alia kaj la tuta atmosfero inter ili odoris pipron, safranon kaj zingibron. Malantaŭ la butika tablo ne staris multe da junaj homoj, ne, tio estis plejparte maljunaj fraŭloj, kaj ili tute ne estis, kiel ni eble povus pensi, en perukoj aŭ noktaj ĉapoj, en ĝisgenuaj pantalonoj kaj alte butonumitaj veŝtoj kaj surtutoj; ne, tiel estis vestita la avo de la avo, kaj tiel li estas portretita, sed la pipristoj ne havis la rimedojn por portretigi sin, kaj tamen en la nuna tempo ĝi havus por ni grandan valoron, se ni posedus la bildon de unu el ili, kiel li staris malantaŭ la butika tablo, aŭ kiel li en festotagoj iris en la preĝejon. ::La ĉapelo estis larĝrandaĵa kaj neordinare alta, kaj ofte iu el la plej junaj komizoj ornamis sian ĉapelon per plumo. La lana ĉemizo estis superkovrita per refaldita blanktola kolumo, la malvasta kamizolo estis butonumita ĝis supre, la mantelo libere pendis super tio, kaj la pantolonoj atingis ĝis interne de la larĝnazaj ŝuoj, ĉar ŝtrumpojn ili ne portis. En la zono sidis enŝovite la tranĉilo kaj la kulero, tie sidis ankaŭ eĉ granda tranĉilo por sindefendo, kaj per ĝi oni en tiu tempo ofte devis servi al si. Ĝuste tiel en la festotagoj estis vestita la maljuna Antono, unu el la plej maljunaj pipristoj de la Hüskestrato, li nur ne portis la altan ĉapelon, sed ĉapon, kaj sub ĝi ankoraŭ unu broditan ĉapeton, veran noktan ĉapeton, al kiu li tiel alkutimiĝis, ke li neniam ĝin demetis, kaj li posedis de tiu speco du ekzemplerojn. ::Ĉiu pentristo bone lin pentrus, li estis maldika kiel bastono, ĉirkaŭ lia buŝo kaj liaj okuloj estis plene de sulkoj, li havis longajn ostecajn fingrojn kaj grizajn tufajn brovojn. Super la maldekstra okulo pendis tuta tufo da haroj, kio aspektis ne tre bele, sed prezentis bonegan eksteran rekonilon. Oni sciis pri li, ke li estis el Bremo, kaj tamen li en efektiveco devenis ne de tie, tie loĝis nur lia mastro. Li mem estis el Turingio, el la urbo Eisenach, tute proksime de Wartburg, Pri tio la maljuna Antono ne parolis multe, sed des pli multe li pensadis pri tio. ::La maljunaj komizoj en la strateto ne ofte kunvenadis, ĉiu restadis en sia butiko, kiu estis fermata frue vespere, kaj tiam estis ĉie mallume. Nur tra la malgranda kornatavola fenestro de tegmenta ĉambreto penetradis eksteren senbrila lumeto, tie la maljuna sinjoro ordinare sidis sur sia lito kun sia germana preĝolibro en la mano kaj kantis sian vesperan preĝon. ::De tempo al tempo li ankaŭ paŝadis tien kaj reen ĝis malfrua nokto kaj okupadis sin jen per tio, jen per alio. Intereson liaj okupiĝoj certe ne povis prezenti. Estas malĝoja afero, kiam oni devas vivi kiel fremdulo en fremda lando, kie oni neniun interesas. ::Ofte kiam ekstere estis mallumega nokto kaj forte pluvis, ĉi tie certe estis tre malgaje kaj dezerte. Lanternojn oni ne vidis, esceptinte unu solan kaj tre malgrandan, kiu ĉe unu fino de la strateto pendis sub la bildo de la Sankta Virgulino, kiu estis pentrita sur la muro. Tiaj vesperoj estis longaj kaj solecaj, se oni ne havis ian laboron. Elpaki kaj enpaki, fari paperkornetojn kaj purigi la pesipelvon oni ne ĉiutage bezonas, sed tiam oni entreprenas ion alian, kaj tiel agis la maljuna Antono, li bonigadis al si mem sian tolaĵon kaj eĉ flikadis al si siajn ŝuojn. Kiam li fine enlitiĝis, li ordinare restigis la noktan ĉapeton sur la kapon, li nur tiris ĝin iom pli malsupren, sed baldaŭ li denove ŝovis ĝin supren, por vidi, ĉu la kandelo estas bone estingita, li pripalpis ĝin, kunpremis la meĉon per la fingroj kaj poste denove kuŝiĝis. ::Baldaŭ li rulis sin sur la alian flankon kaj denove ŝovis la noktan ĉapeton malsupren. Sed ofte subite venis al li en la kapon la penso, ĉu malsupre en la malgranda forno ĉiuj karboj elbrulis aŭ estas bonorde estingitaj. Povas ja esti, ke restis malgranda fajrero, ĝi povus doni fajron kaj kaŭzi malprofiton. Tiam li denove leviĝis el sia lito, malsuprengrimpis la ŝtupetaron, ĉar nomi ĝin ŝtuparo oni ne povis, kaj, veninte al la forno, li ordinare trovis en ĝi neniun fajreron kaj povis iri returne. Sed ofte, kiam li apenaŭ trairis duonon de sia vojo, al li fariĝis dube, ĉu la fera stango estas ŝovita antaŭ la pordon kaj ĉu la fenestraj kovriloj estas bone alfortikigitaj. ::Tiam li devis per siaj maldikaj piedoj denove iri malsupren. Al li estis malvarme, liaj dentoj frapis, kiam li post tio rampis en sian liton, ĉar la malvarmo ordinare nur tiam sentiĝas plej forte, kiam ĝi scias, ke ĝi devas foriri. La litkovrilon li tiris pli alten super si, la ĉapeton pli profunden super siaj oreloj, kaj li deturnis nun siajn pensojn for de la komerco kaj de la ĉagrenoj de la tago. Tamen veran animan kvietecon li ne atingis, ĉar nun venis la malnovaj rememoroj kaj pendigis siajn kurtenojn, kaj ĉi tiuj ofte estas kunetenataj de pingloj, je kiuj oni pikiĝas, "Aj!" oni ekkrias; kaj kiam ili enpikas profunde en la karnon kaj kaŭzas brulan doloron, tiam en la okuloj povas aperi larmoj. ::Ankaŭ al la maljuna Antono tio ofte okasis, varmegaj larmoj, la plej klaraj perloj fluis sur liaj vangoj. Ili falis sur la liktovrilon aŭ sur la plankon, kaj tiam aŭdiĝis tia sono, kvazaŭ krevus kordo de doloro. Ili elvaporiĝis, ili ekfulmis kiel hela flamo, sed ĉi tiu montris al li en sia lumo vivbildon, kiu neniam malaperis el lia koro. Se li sekigis al si la okulojn per la nokta ĉapeto, tiam la larmoj kaj la bildo dispremiĝis, sed ilia fonto ekzistis plue kaj restis, ĝi kuŝis en lia koro. La bildoj aperis ne en tia ordo, en kiu ili reciproke sin sekvis en la efektiveco, ofte montriĝis nur la plej doloraj, ankaŭ la melankolie ĝojaj lumante elŝoviĝis, sed ĝuste ĉi tiuj donis nun la plej grandan ombron. ::"Belaj estas la fagarbaroj de Danujo!" oni diris, sed ankoraŭ pli bele leviĝis en la okuloj de Antono la fagarbaroj de la regiono de Wartburg; pli potence kaj pli respektinde aperis al li la maljunaj kverkoj ĉirkaŭ la fiera kavalira kastelo, kie la plektokreskaĵoj pendis super la ŝtonegoj de la rokaj muroj. Pli dolĉe tie odoris la floraĵoj de la pomarboj ol en la Dana lando. Li tion sentis ankoraŭ tre vive: unu larmo ruliĝis, eksonis kaj eklumis. En ĝia lumo li vidis klare du malgrandajn infanojn, unu knabon kaj unu knabinon, kiuj ludis unu kun la alia. La knabo havis ruĝajn vangojn, blondajn buklajn harojn, honestajn bluajn okulojn. Tio estis filo de riĉa komercisto, la malgranda Antono, li mem. La malgranda knabino havis brunajn okulojn kaj nigrajn harojn, ŝi aspektis vigle kaj saĝe, ŝi estis filino de la urbestro, Molly. Ambaŭ ludis per pomo, ili ĝin skuis kaj aŭskultis, kiel interne bruis la kernoj. La pomon ili distranĉis, kaj ĉiu el ili ricevis parton; ili dividis inter si la kernojn kaj formanĝis ilin krom unu, kiun, kiel diris la malgranda knabino, oni devas meti en la teron. ::"Vi iam vidos, kio el tio fariĝos; el tio fariĝos io, pri kio vi certe ne pensas, tuta pomarbo, sed ne tuj." ::Kaj ili plantis la kernon en florpoton; ambaŭ ili ĉe tio fervore laboris; la knabo fosis per sia fingro truon en la tero, la malgranda knabino enmetis tien la kernon, kaj ambaŭ kovris ĝin per tero. ::"Sed vi ne elprenu ĝin morgaŭ returne, por vidi, ĉu ĝi ricevis radikojn," diris la malgranda Molly, "tion oni ne devas fari! Ĉe miaj floroj mi faris tion du fojojn, mi volis vidi, ĉu ili kreskas. Tiam mi ne komprenis pli bone, kaj la floroj mortis." ::La florpoto restis ĉe Antono, kaj en la daŭro de la tuta vintro li ĉiumatene iris rigardi ĝin, sed oni povis vidi nur la nigran teron. Jen venis la printempo, la suno denove lumis varme, tiam el la florpoto elkreskis du malgrandaj verdaj folietoj. ::"Tio estas mi kaj Molly!" diris Antono, "tio estas tre ĉarma, tio estas ravanta!" ::Baldaŭ aperis tria folio; kiun ĝi signifas? Kaj denove aperis unu kaj ankoraŭ unu. Kun ĉiu tago, kun ĉiu semajno la kreskaĵeto fariĝis pli granda, kaj fine ĝi disvolviĝis kaj fariĝis tuta arbo. Ĉio ĉi tio speguliĝis nun en la sola larmo, kiu dispremiĝis kaj malaperis. Sed ĝi povis denove leviĝi el la sama fonto, el la koro de la maljuna Antono. Proksime de Eisenach etendiĝas vico da ŝtonecaj montoj; inter ili elstaras unu ronda, konusforma, kiu havas sur si nek arbojn, nek arbetaĵojn aŭ herbon; ĝi estas nomata la monto de Venero. En ĝi loĝas sinjorino Venero, diino el la tempo idolana; en tiu tempo ŝi estis nomata sinjorino Holle; tion sciis kaj nun ankoraŭ scias ĉiu infano en Eisenach. ::Ŝi enlogis al si la noblan kavaliron Tannhäuser, la amkantiston el la kantista rondo de Wartburg. ::Ofte la malgranda Molly kaj Antono staris ĉe la monto, kaj unu fojon ŝi diris: "Ĉu vi kuraĝos ekfrapi kaj diri: Sinjorino Holle! Sinjorino Holle! Malfermu, ĉi tie estas Tannhäuser!" Antono ne kuraĝis tion fari. ::Sed Molly kuraĝis tion fari, tamen nur la vortojn "Sinjorino Holle, Sinjorino Holle" ŝi diris laŭte kaj klare, la ceteraĵon ŝi murmuretis tiel neklare en la venton, ke Antono estis konvinkita, ke en efektiveco ŝi nenion diris. Ĉe tio ŝi aspektis tiel maltima, tiel maltima, kiel en tiuj okazoj, kiam ŝi kune kun aliaj knabinoj renkontis lin en la ĝardeno kaj ĉiuj volis lin kisi, ĝuste pro tio, ke ili sciis, ke li ne volas lasi sin kisi kaj batas ĉirkaŭ si; ŝi sola povis tion fari. ::"Mi povas lin kisi!" ŝi diris fiere kaj ĉirkaŭprenis lian kolon. En tio konsistis ŝia vanteco, kaj Antono nenion havis kontraŭ tio, kaj li nenion pensis ĉe tio. Kiel ĉarma ŝi estis, kiel maltima ŝi estis! Oni diris, ke sinjorino Holle en la monto ankaŭ estas bela, sed ŝia beleco, kiel oni diris, estas la deloga beleco de la malbono. Sed la plej alta beleco, oni diris, devas esti simila al tiu, kiu ornamis la sanktan Elizabeton, la sanktan patroninon de la lando, la pian Turingian princinon, kies bonaj faroj per la legendo donis tie ĉarmon al multaj lokoj. En la kapelo pendis ŝia bildo, ĉirkaŭita de arĝentaj lampoj; sed al Molly ŝi tute ne estis simila. ::La pomarbo, kiun ambaŭ infanoj plantis, kreskis kun ĉiu jaro. Ĝi fariĝis tiel granda, ke oni devis ĝin transplanti en la ĝardenon, en la liberan aeron, kie faladis la roso, kie varme lumis la suno, kaj la arbo akiris forton, por kontraŭstari al la krueleco de la vintro. Kiam ĝi trapasis la kruelan premadon de la vintro, ĝi faris impreson, kvazaŭ per siaj floraĵoj ĝi volas doni esprimon al sia ĝojo. En aŭtuno ĝi donis du pomojn, unu por Molly kaj unu por Antono; se estus malpli, estus nebone. ::La arbo vigle kreskis, kaj Molly kvazaŭ konkuradis kun ĝi, ŝi estis freŝa kiel pomarba floraĵo. Sed la sorto ne permesis al Antono longe ĝui la vidon de tiu floraĵo. Ĉio ŝanĝiĝas, ĉio aliiĝas! La patro de Molly forlasis la malnovan hejmon, kaj Molly sekvis lin malproksimen, tre malproksimen de tie. En la nuna tempo pro la vaporveturiloj tio estas vojaĝo de nur malmulte da horoj, sed tiam oni bezonis por tio pli ol tutan tagon kaj tutan nokton, por veni de Eisenach ĝis la ekstrema limo de Turingio, ĝis la urbo, kiu ankoraŭ nun estas nomata Weimar. ::Molly ploris, kaj Antono ploris; sed ĉiuj tiuj larmoj kuniĝis en unu solan larmon, kaj ĉi tiu radiis per plej bela lumo de ĝojo. Molly konfesis al li, ke ŝi amas lin pli ol ĉiujn belegaĵojn de Weimar. ::Pasis unu jaro, pasis du, tri jaroj, kaj en la daŭro de tiu tempo alvenis du leteroj; unu estis transdonita de veturigisto de komercaĵoj, la dua estis sendita per vojaĝanto. La vojo, kiun ili devis traveturi, estis longa, malfacila, kaj ĝi kondukis per multaj dekliniĝoj kaj devojiĝoj preter multe da urboj kaj vilaĝoj. ::Tre ofte Antono kaj Molly kune estis aŭdintaj la historion pri Tristan kaj Isolda, tre ofte li sub ili ambaŭ prezentis al si sin kaj Molly'n, kvankam la nomo Tristan devis signifi, ke li elkreskis en malĝojo. Tio tute ne povis akordiĝi al Antono, kaj li ankaŭ neniam povus simile al Tristan alkutimiĝi al la penso: "ŝi min forgesis!" Sed Isolda ne forgesis ja la amikon de sia koro, kaj kiam ili ambaŭ mortis kaj estis enterigitaj sur du kontraŭaj flankoj de la preĝejo, la tilioj ĉe iliaj tomboj transkreskis la preĝejan tegmenton kaj ligis inter si siajn florantajn kapojn. Tio ŝajnis al Antono tiel bela kaj tamen samtempe ankaŭ tiel malgaja. Sed inter li kaj Molly ne povas okazi io malĝoja, kaj tial li fajfis kanton de la amkantisto Walther von der Vogelweide: ::Sub la tili' ĉe l' erikejo.... ::Kaj precipe bele sonis en ĝi la vortoj: ::El la arbaro en la valo ::Al tio kantis najtingalo! ::Ĉi tiu kanto konstante venadis al li sur la langon, li ĝin kantis kaj fajfis en la lunluma nokto, kiam li surĉevale rajdis tra la profunda vala vojo, por veni en Weimaron kaj viziti Molly'n. Li volis veni neatendite, kaj li venis neatendite. ::Oni akceptis lin amike, oni donis al li plenan pokalon da vino por bonveno, vigla societo, distinginda societo lin ĉirkaŭis, komforta ĉambro kaj bona lito estis pretaj por li, kaj tamen estis tute alie, ol kiel li pensis kaj revis. Li ne komprenis sin mem, li ne komprenis la aliajn, sed ni povas tion kompreni. Oni povas esti en la domo, oni povas esti en la familio kaj tamen ne havi tie fortajn radikojn; oni babilas kun si reciproke, kiel oni babilas en poŝta kaleŝo, oni konas sin reciproke, kiel oni sin konas reciproke en poŝta kaleŝo, oni ĝenas unu la alian, oni deziras, ke oni estu jam for aŭ ke nian bonan najbaron prenu la diablo. Ion de tio sentis Antono. ::"Mi estas honesta knabino," diris al li Molly, "mi ĝin mem tion diros al vi. Multe ŝanĝiĝis de post tiu tempo, kiam ni kiel infanoj ludis unu kun la alia; interne kaj ekstere fariĝis alie. Kutimo kaj volo ne povas regi nian koron. Antono, mi ne dezirus, ke vi rememoru min malamike, nun, kiam mi baldaŭ estos tre malproksime de ĉi tie, ― kredu al mi, mi ĉiam konservos vin en bona memoro, sed ami tiel, kiel mi nun scias, ke oni povas ami alian homon, mi neniam vin amis! Kun tio vi, devas paciĝi! Adiaŭ, Antono!" ::Kaj Antono ankaŭ diris adiaŭ, eĉ unŭ larmo ne aperis en liaj okuloj, sed li sentis, ke la amo al Molly malaperis el lia koro. Ardanta fera stango kaj glacie malvarma fera stango ŝiras al ni la haŭton de la lipo kun egala sento, kiam ni ĝin kisas, kaj li kisis egale forte en amo kaj en malamo. ::Malpli ol unu tagon Antono uzis, por veni returne al Eisenach, sed pro tio la ĉevalo, sur kiu li rajdis, baldaŭ pereis. ::"Kio grava tio estas!" li diris; "mi ankaŭ pereis, kaj mi ĉion neniigos, kio povas rememorigi al mi ŝin, ankaŭ vin, sinjorino Holle, sinjorino Venero, vi idolana virino! La pomarbon mi rompos, mi ĝin elŝiros kune kun la radikoj! Neniam ĝi plu floru nek portu fruktojn!" ::Sed la arbon li ne detruis, liaj propraj fortoj estis detruitaj, kaj en febro li kuŝis en la lito. Kio povus lin denove resanigi? Sed jen aperis medicinaĵo, kiu povis tion fari, la plej maldolĉa, kiun oni povas trovi, ĝi, kiu reskuas la senfortiĝintan korpon kaj la konsternegitan animon: la patro de Antono ĉesis esti riĉa komercisto. Malfacilaj tagoj, tagoj de elprovado staris antaŭ la pordo; la malfeliĉo alruliĝis; simile al grandaj ondegoj ĝi enfalis en la iam tiel riĉan domon. La patro fariĝis malriĉa homo, zorgoj kaj malfeliĉo lin paralizis. Tiam Antono devis pensi pri io alia ol pri sia ama aflikto kaj pri sia kolero kontraŭ Molly. Li devis nun anstataŭi en la domo la patron kaj la patrinon, li devis ordi, helpi, labori, li devis eĉ eliri en la malproksiman mondon, por laborenspezi sian panon. ::Li venis en Bremon, li konatiĝis kun mizero kaj kun malfacilaj tagoj, kaj ili faras la spiriton malmola aŭ mola, ofte tro mola. La mondo kaj la homoj tie montriĝis tute aliaj, ol kiel li imagis al si en sia infaneco. ::Kio estis por li nun la kantoj de la amkantistoj! Nenio krom sensignifaj sonoj, nenio krom senvaloraj parolmanieroj. Tiel li pensis dum kelka tempo; sed en alia tempo tiuj kantoj tremigis lian animon, kaj lia spirito fariĝis pia. ::"La volo de Dio estas la plej bona!" li tiam diris; "estis bone, ke Dio ne alligis al mi la koron de Molly; al kio tio nun kondukus, kiam la feliĉo tiel forturniĝis? Ŝi deturnis sin de mi, ĉar la minacintan ŝangon de la feliĉo ŝi sciis aŭ antaŭvidis. Tio estis favorkoreco de Dio en rilato al mi; estas plej bone tiel, kiel farigis. Ĉio fariĝas nur konforme al la saĝa aranĝo de Dio! Ŝi ne estis kulpa, kaj mi estis tiel kolera kontraŭ ŝi!" ::Jaroj pasis, la patro de Antono mortis, fremduloj loĝis en lia patra domo. Tamen la sorto permesis al li ankoraŭ ĝin revidi. Lia riĉa mastro sendis lin en negocajn vojaĝojn, kaj ĉi tiuj kondukis lin tra lia naskiĝurbo Eisenach. La malnova Wartburga kastelo ĉiam ankoraŭ staris senŝanĝe alte supre sur sia roka altaĵo, kun la ŝtona bildo de monaĥo kaj de monaĥino. La potencaj kverkoj donis al la tutaĵo la saman aspekton, kiel en lia infaneco. La nuda monto de Venero en sia mallume griza koloro elstaris nur malmulte el la valo. Volonte li ekkrius: "Sinjorino Holle, sinjorino Holle, malfermu la monton, tiam mi ja restos sur la tero de la hejmo!" ::Tio estis peka penso, kaj li pie faris signon de kruco. Malgranda birdo kantis en la plej proksima arbetaĵo, kaj al li denove venis en la kapon la malnova amkanto: ::El la arbaro en la valo ::Al tio kantis najtingalo! ::Tiom multe denove venis al li en la kapon ĉi tie en la urbo de sia infaneco, kiun li kun larmoj vidis denove. Lia patra domo staris ankoraŭ kiel antaŭe, sed la ĝardeno estis parte debarita. Kampa vojo kondukis tra angulo de la malnova ĝardeno, kaj la pomarbo, kiun li ne detruis, staris ankoraŭ tie, sed ekster la ĝardeno, sur la dua flanko de la vojo. ::Tamen la suno prilumadis ĝin ankoraŭ kiel antaŭe, kaj la roso refreŝigadis ĝin kiel antaŭe, ĝi portis abunde da fruktoj, la branĉoj fleksiĝis al la tero. ::"Ĝi prosperas!" li diris, "ĝi povas prosperi!" ::Tamen unu el la grandaj branĉoj estis derompita, petolemaj manoj tion faris, la arbo staris ja ĉe la veturvojo. ::"Oni deŝiras ĝiajn floraĵojn, ne donante dankon, oni ŝtelas ĝiajn fruktojn kaj derompas ĝiajn branĉojn. Ĉi tie oni povus diri, se oni povas paroli pri arbo kiel pri homo: super la lulilo oni ne kantis al la arbo, ke ĝi tiel tie staros. Ĝia historio komenciĝis tiel bele, kaj kio nun fariĝis el ĝi? Forlasita kaj forgesita ĝi estas, ĝardena arbo ekster la ĝardeno, ĉe la kampo kaj ĉe la landvojo. Ĉi tie ĝi staras sen defendo, skuata, frapata kaj kun rompitaj branĉoj. Kvankam ĝi de tio ne velksekiĝas, kun ĉiu jaro tamen la kvanto de ĝiaj floraĵoj fariĝas pli malgranda, la fruktoj ĉesas kreski, kaj fine... nu, la historio finiĝas!" ::Tion pensis Antono tie sub la arbo, tion li pensis ofte en la nokto en la soleca ĉambreto de sia ligna domo en la fremda lando, en la Hüskestrato en Kopenhago, kien lia riĉa mastro, la komercisto el Bremo, lin sendis, liginte lin per la kondiĉo, ke li ne edziĝos. ::"Edziĝi, ho, ho!" li diris laŭte kaj strange. ::La vintro venis frue, estis akra frosto; ekstere estis forta neĝvento, tiel ke ĉiu, kiu povis, restis interne de siaj kvar muroj. Tio estis la kaŭzo, pro kiu la najbaroj de Antono kontraŭe ne rimarkis, ke lia butiko dum du tutaj tagoj ne estis malfermita kaj li mem ne montriĝis. Kiu elirus ĉe tia vetero, se li povas ne fari tion? ::Tio estis grizaj, mallumaj tagoj, kaj en la butiko, kies fenestroj ja ne estis el vitro, regis nur duonlumo kaj poste mallumega nokto. La maljuna Antono dum du tagoj ne forlasis sian liton, li ne havis plu la forton por tio. La malbonegan veteron de ekstere li longan tempon antaŭe sentis en siaj membroj. Forlasita kuŝis tie la maljuna fraŭlo kaj ne povis helpi al si, li apenaŭ povis levi al la buŝo la kruĉon kun akvo, kiun li estis stariginta apud si, kaj nun eĉ la lasta guto estis eltrinkita. Ne la febro, ne la malsano, sed la maljuneco lin paralizis. Tie supre, kie li kuŝis, regis ĉirkaŭ li preskaŭ ĉiama nokto. Malgranda araneo, kiun li ne povis vidi, kontente kaj laboreme ŝpinadis super li sian teksaĵon, kvazaŭ por tio, ke tie troviĝu almenaŭ nova freŝa funebra krepo, kiam la maljunulo fermos por ĉiam siajn okulojn. ::Ho, kiel longa kaj dormema estis la tempo! Larmojn li ne havis, dolorojn ankaŭ ne; Molly ne vivis en liaj pensoj. Li havis la senton, ke la mondo kaj ĝia tumulto havas plu nenian rilaton al li, ke li kuŝas jam ekster ĝi: Neniu pensis ja pri li. Dum unu momento li eksentis malsaton, ankaŭ soifon li tre forte sentis. Sed neniu venis, por lin refreŝigi; neniu volis veni. Li ekpensis pri tiuj, kiuj devis perei de senforteco, li rememoris, kiel la sankta Elisabeto, kiam ŝi vivis ankoraŭ sur la tero, ŝi, la sanktulino de lia hejmo kaj de lia infaneco, la nobla dukino de Turingio, la alte eminenta sinjorino, mem iradis en la plej malriĉajn lokojn, kaj alportadis al la malsanuloj konsolon kaj refreŝigon. ::En hela brilo ŝiaj agoj ŝvebis antaŭ liaj okuloj. Li rememoris, kiel ŝi venadis al la suferantoj kaj parolis al ili vortojn de konsolo, kiel ŝi lavadis la vundojn de la suferantoj kaj al la malsatuloj alportadis manĝaĵon, kvankam ŝia severa domsinjoro ŝin koleris pro tio. Li rememoris la legendon, kiel unu fojon, kiam ŝi venis kun plena korbo, en kiu troviĝis vino kaj mangaĵoj, subite aperis ŝia edzo, kiu observis ĉiujn ŝiajn paŝojn, kaj kolere demandis, kion ŝi tie portas. Timiĝinte ŝi respondis, ke tio estas rozoj, kiujn ŝi ŝirkolektis en la ĝardeno; kaj kiam li, ne kredante, fortiris la tukon, kiu kovris la korbon, jen por la savo de la pia virino fariĝis miraklo, kaj la pano kaj ĉio en la korbo tie kuŝis aliformigitaj en rozojn. ::Tiel la sanktulino vivis en la animo de la maljuna Antono, tiel ŝi kvazaŭ vivante ŝvebis antaŭ liaj senfortiĝintaj okuloj, antaŭ lia lito en la mizera tabula budo de la Dana lando. Li senĉapigis sian kapon, rigardis al ŝi en la mildajn okulojn, kaj ĉio ĉirkaŭe estis plena de brilo kaj de rozoj, kaj ĉi tiuj disvastigadis tra la tuta ĉambro sian ĉarman bonodoron. ::Subite penetris al li agrabla odoro de pomoj; li vidis, kiel floranta pomarbo etendas al li siajn branĉojn, tio estis la sama pomarbo, por kiu li kaj Molly plantis la malgrandan kernon. ::La arbo ŝutis siajn aromajn foliojn sur lian varmegan frunton kaj malvarmetigis ĝin. Ili falis sur liajn sensukiĝintajn lipojn, kaj li havis la senton, kvazaŭ pano kaj fortiga vino lin refreŝigis. Kaj li sentis sin tiel facila; li ĝojis tiel sincere, ke li povas kviete ekdormeti. ::"Nun mi dormos!" li flustris mallaŭte; "la dormo bone efikas! Morgaŭ mi denove estos sana kaj leviĝos. Belege, belege! La pomarbon, plantitan en amo, mi vidas nun en belegeco!" ::Kaj li endormiĝis. ::La sekvantan tagon ― ĝi estis la tria tago, de post kiam la butiko estis fermita, la neĝo plu ne estis pelata de la vento ― la najbaroj de kontraŭe serĉis, kie estas la maljuna Antono, kiu ĉiam ankoraŭ ne montriĝis. Li kuŝis senvive elstreĉite kun la nokta ĉapeto premita inter la manoj. Oni ne surmetis ĝin sur lin en la tombo, li havis ja alian, puran kaj blankan. Kie nun estis la larmoj, kiujn li estis plorinta? Kie estis tiuj perloj? Ili restis en la nokta ĉapeto ― la veraj larmoj ne malaperas el la tolaĵo ― kune kun la ĉapeto ili estis kaŝitaj kaj forgesitaj. La malnovaj pensoj, la malnovaj sonĝoj restis ankoraŭ en la nokta ĉapeto de la maljuna fraŭlo. ::Ne deziru ĝin al vi! Ĝi farus vian frunton tro varmega, ĝi batigus pli forte viajn pulsojn, ĝi alportus al vi tiajn sonĝojn, kiuj estus kvazaŭ realaĵo. ::Tion spertis la unua, kiu ĝin metis sur sin, kaj tio estis ja duonon da jarcento poste, kaj tio estis la urbestro mem. Li sidis kun la edzino kaj dek unu infanoj, tre komforte inter siaj kvar muroj. Sed tuj li eksonĝis pri malfeliĉa amo, bankroto kaj zorgoj pri pano. ::"Hu, kiel la nokta ĉapeto varmigas!" li ekkriis kaj forŝiris ĝin, kaj tiam deruliĝis unu perlo kaj ankoraŭ unu; ili lumis kaj eligis strangan sonon. "Tio estas la artrito," diris la urbestro, "kiu fajreras antaŭ miaj okuloj!" ::Tio estis larmoj, ploritaj duonon da jarcento antaŭe, ploritaj de la maljuna Antono el Eisenach. ::Ĉiu, kiu poste surmetis la noktan ĉapeton, ricevis viziojn kaj sonĝojn, lia propa historio aliformiĝis en historion de Antono. Kreiĝis tuta fabelo, kreiĝis multaj, ilin rakontu aliaj. Ni rakontis nun la unuan, kaj ni finas per la vortoj: "neniam deziru al vi la noktan ĉapeton de la maljuna fraŭlo." <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://www.andersenstories.com/en/andersen_fairy-tales/the_old_bachelors_nightcap Andersen Fairy Tales] * [http://hca.gilead.org.il/old_bach.html Gilead] 2tchfkrd8ld47xdti7qmrem6bczodbl Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/III/Ĉapitro 35 — Io 0 6574 62939 54098 2022-08-11T03:51:14Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Io | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 34 — Nokta ĉapo de fraŭlo|Ĉapitro 34 — Nokta ĉapo de fraŭlo]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 1 — Lasta sonĝo de maljuna kverko|Ĉapitro 1 — Lasta sonĝo de maljuna kverko]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Tri'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 35 — Io'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::"Mi volas fariĝi io!" diris la plej aĝa el kvin fratoj; "mi volas alporti utilon al la mondo. Se mi eĉ havos la plej malgravan pozicion, tamen se tio, kion mi faros, estos bona, ĝi ĉiam havos ian valoron. Mi farados brikojn, ilin oni nepre bezonas, ― tiam mi estos ja ion farinta!" ::"Sed ion tro malgravan!" diris la dua frato. "Tio, kion vi volas fari, estas tute kiel nenio. Tio estas manlaborado, kiu povas esti farata per maŝino. Ne, en tia okazo mi preferas fariĝi masonisto, tio almenaŭ estas io, tio mi volas fariĝi. Tio estas ja pozicio, per kiu oni estas akceptata en la korporaciojn kaj fariĝas burĝo, ricevas propran standardon kaj propran gastejon. Jes, se la afero iros bone, mi povos mem teni helpantojn kaj esti nomata majstro, kaj mia edzino fariĝos majstredzino; tio estas ja io!" ::"Tio estas absolute nenio!" diris la tria; "tiam vi staros ankoraŭ ekster la efektivaj rangaj klasoj, da kiuj multaj ekzistas en la urbo, multe pli altaj ol la klaso de la majstroj. Vi povas esti tute brava homo, sed kiel majstro vi estos ja nur tio, kion oni nomas "simplulo". Ne, mi konas ion pli bonan! Mi volas fariĝi arĥitekturisto, eniri en la karieron artistan, mi volas leviĝi al tiuj, kiuj staras pli alte en la regiono de la spirito. Estas vero, ke mi devas komenci de malsupre, mi eĉ diros tute senĝene, ke mi devas komenci kiel ĉarpentista lernanto, mi devos porti ĉapon, kvankam mi kutimis porti silkan ĉapelon, mi devos kuradi alporti bieron kaj brandon por la simplaj submajstroj kaj permesi, ke ili parolu al mi "ci", kaj tio ne estas io agrabla. ::Sed mi imagos al mi, ke la tuta afero estas maskerado, ke tio estas maskerada libereco. Morĝaŭ, tio estas kiam mi fariĝos submajstro, mi iros mian propran vojon, kaj tiam la aliaj min plu ne interesos. Mi vizitados la akademion, mi lernos desegni, mi estos nomata arĥitekturisto, ― tio estas io, tio estas multe! Mi povas atingi la titolon "moŝto", eĉ ion pli, kaj mi konstruos kaj konstruos, tute kiel miaj antaŭuloj. Tio ĉiuokaze estas io, kion oni povas fidi! La tuta afero estas io!" ::"Tiu io min ne interesas!" diris la kvara frato; "mi ne volas iri laŭ fremdaj postesignoj, mi ne volas esti kopio, mi volas fariĝi genio, mi volas fariĝi pli taŭga ol vi ĉiuj kune! Mi kreos novan konstruarton, mi donos la ideon por konstruaĵo, kiu estos tute konforma al la klimato kaj materialo de la lando, al la nacieco de la lando, al la evoluo de nia jarcento, kaj al miaj konstruaĵoj mi aldonos ankoraŭ speciale konstruitan etaĝon, por montri mian genion!" ::"Sed se la klimato kaj la materialo ne taŭgos!" diris la kvina; "tio estos des pli malbona, ke ĝi havos influon. La ideo pri nacieco facile povas tiel etendiĝi, ke ĝi fariĝos afektaĵo, la evoluo de la jarcento povas iri ĝis senbridiĝo, kiel ofte la junularo senbridiĝas. Mi vidas, ke neniu el vi ion atingos, almenaŭ ne en tiu grado, kiel vi mem pensas. Sed agu, kiel vi volas; mi ne similos al vi, mi starigas min ekster via rondo, kaj pri tio, kion vi entreprenas, mi faros miajn observojn. Ĉiu objekto havas ion mallaŭdinidan, tion mi eltiros kaj priparolos, tio ĉiam io estas!" ::Kaj tiel li agis, kaj la homoj diris pri la kvina: "Li estas homo de tute speciala speco! Li havas bonan kapon, sed li nenion faras!" Sed ĝuste per tio li estis io. ::Vidu, tio estas nur malgranda historio, kaj tamen ĝi ne finiĝos, tiel longe, kiel staros la mondo! ::Sed ĉu nenio plu fariĝis el la kvin fratoj? Tio estus ja nenio! Aŭskultu do plue, tio estas tuta fabelo! ::La plej aĝa frato, kiu faradis brikojn, rimarkis, ke de ĉiu briko, kiam ĝi estis preta, deruliĝis spesdeko; ĝi estis nur monero kupra, sed multe da malgrandaj spesdekoj, metitaj unu sur la alian, aliformiĝis en spesmilon, kaj kie oni per ĝi frapas, ĉe la bakisto, ĉe la buĉisto kaj ĉe la tajloro, ĉe ili ĉiuj, tie la pordo larĝe malfermiĝas kaj oni ricevas, kion oni bezonas. Vidu, tion donis la brikoj; estas vero, ke kelkaj dispeciĝis aŭ rompiĝis, sed ili ankaŭ trovis por si uzon. ::En la vilaĝo patrino Margareto, la malriĉa virino, tre deziris konstrui al si malgrandan dometon; ŝi ricevis ĉiujn rompitajn brikojn kaj ankaŭ kelkan nombron da tutaj brikoj, ĉar la plej aĝa frato havis bonan koron kvankam li nur faradis brikojn. La malriĉa virino starigis al si mem sian domon; ĝi estis mallarĝa, unu fenestro sidis malrekte, la pordo estis tro malalta; kaj la pajla tegmento povus estis aranĝita pli bone, tamen ŝirmon kaj defendon ĝi donis kaj oni ĝin povis vidi de malproksime sur la maro, kies potenco rompiĝadis sur la digo. La salaj gutoj ŝprucadis sur la tutan domon, kiu ankoraŭ staris, kiam ĝia mastrino jam de longe estis mortinta, ― tion kaŭzis la fortikeco de la brikoj. ::La dua frato, ― nu, li povosciis konstrui alie, li lernis ja tion. Kiam li pretigis sian submajstran laboraĵon, li pakis sian tornistron kaj kantis la submajstran kanton: <center> ::„Mi migras, juna vojaĝant', ::En ĉiu lok' ŝatata, ::Pro forta brak', pro gaja kant' ::Volonte akceptata. ::Kaj kiam poste hejmen mi ::Revenos en la fino, ::Nesteton fondos mi kun ŝi, ::Kun mia karulino.“ </center> ::Kaj tiel li faris. Kiam li revenis en sian urbon kaj fariĝis majstro, li konstruis domon apud domo, tutan straton. Kiam la strato estis preta, bone aspektis kaj pligrandigis la urbon, tiam la domoj konstruis por li malgrandan domon, kiu fariĝis lia propraĵo. Sed kiel la domoj povis konstrui? Jes, demandu ilin, kaj ili ne respondos, sed la homoj respondos kaj diros: "Jes, certe la strato konstruis por li lian domon!" Ĝi estis malgranda kaj havis argilan plankon; sed kiam li dancis sur tiu planko kun sia fianĉino, ĝi fariĝis blanka kaj vaksita kaj el ĉiu ŝtono de la muro elkreskis floro, kio aspektis tiel same bone, kiel multekosta tapeto. Tio estis tre ĉarma domo kaj feliĉa geedza paro. La korporacia standardo flirtis antaŭ la domo, kaj submajstroj kaj metilernantoj kriis: "Hura!" ::Jes, tio estis io; kaj poste li mortis, tio ankaŭ estis io. ::Nun venis la vico de la arĥitekturisto, la tria frato, kiu antaŭe estis ĉarpentista lernanto, portis ĉapon kaj ludis la rolon de knabosendato, sed per la akademio li leviĝis ĝis la rango de arĥitekturisto, atingis la titolon "moŝto", konstruigis multe da domoj, kaj en la strato konstruita de lia frato, la masona majstro, li konstruigis domon por ĉi tiu, tiel ke la strato nun estis nomata per lia nomo; kaj la plej bela domo de la strato fariĝis lia propra; tio estis io, kaj li ankaŭ estis io, kaj ankoraŭ kun longa titolo antaŭe kaj malantaŭe. Liaj infanoj estis nomataj bonklasaj infanoj, kaj kiam li mortis, lia vidvino estis vidvino bonklasa, ― tio estas io. Lia nomo staris konstante sur la angulo de la strato kaj vivis en la buŝo de la popolo kiel nomo de strato, jes, tio estas io! ::Nun pri la genio, la kvara frato, kiu volis elpensi ion novan, ion tute precipan kaj ankoraŭ novan etaĝon; sed ĝi disfalis sub li, kaj li defalis kaj rompis al si la kolon, ― li tamen ricevis belegan enterigan procesion kun korporaciaj standardoj kaj muziko, floroj en la gazetoj kaj sur la strato. Tri funebraj paroloj estis eldiritaj super li, unu pli longa ol la alia, kaj li certe havus grandan plezuron, se li povus ilin aŭdi, ĉar li amis, ke oni parolu pri li. Sur lia tombo oni starigis monumenton, kvankam nur unuetaĝan, sed tio tamen estas ja io! ::Nun li estis mortinta, kiel la tri aliaj fratoj; sed la lasta, kiu ĉion kritikadis, transvivis ilin ĉiujn, kaj tiel ja ankaŭ devis esti, ĉar tiamaniere al li apartenis la lasta vorto, kaj por li estis grave havi la lastan vorton. Li estis ja la bona kapo, kiel diris la homoj. Fine ekbatis ankaŭ lia horo, li mortis kaj venis al la pordo de la ĉielo. Antaŭ tiu pordo oni ĉiam aperas duope. Li staris do nun tie kun alia animo, kiu ankaŭ volis eniri, kaj tio estis ĝuste la maljuna patrino Margareto de la apuddiga domo. ::"Verŝajne por kontrasto tio estas aranĝita, ke mi devas aperi ĉi tie samtempe kun ĉi tiu mizera animo!" diris la granda kritikisto. "Nu, patrineto, kiu ŝi estas? Ĉu ŝi ankaŭ volas eniri?" li demandis. La maljuna virino faris riverencon tiel bone, kiel ŝi povis, ĉar ŝi pensis ke tiu, kiu parolas kun ŝi estas sankta Petro mem! "Mi estas malriĉa simpla virino sen familio, la maljuna Margareto de la apuddiga domo!" ::"Nu, kion do ŝi tie malsupre faris kaj plenumis?" ::"Bedaŭrinde mi en tiu mondo plenumis nenion, kio povus ĉi tie malfermi al mi la eniron. Ĝi estos afero de pura favorkoreco, se mi ricevos permeson eniri tra la pordo!" ::"Kiele ŝi forlasis tiun mondon?" li demandis, por ion diri, ĉar estis al li enuige stari kaj devi atendi. ::"Nu, kiele mi ĝin forlasis, mi ne scias! Malsana kaj mizera mi estis en la lastaj jaroj, kaj tial verŝajne mi ne povis elteni, kiam mi elrampis el mia lito kaj elmetis min ekstere al la frosto kaj malvarmo. Tio estis ja kruela vintro, sed nun mi dank' al Dio ĉion trapasis. En la lastaj tagoj nenia venteto sin movis, sed estis terure malvarme, kiel via sankta moŝto scias. La glacio elŝoviĝis de la bordo en la maron tiel malproksime, kiel oni nur povis vidi; ĉiuj homoj el la urbo iris sur la glacion; ili tie kolektiĝis por glitkurado kaj por dancado, mi pensas, ke ili tiel tion nomas. Ĉie aŭdiĝis muziko kaj staris budoj kun refreŝigaĵoj. Mi povis aŭdi la tutan bruon eĉ en mia mizera ĉambreto, en kiu mi kuŝis. ::Vespere, kiam la luno jam estis leviĝinta sed donis nur malgrandan lumon, mi el mia lito rigardis tra la fenestro la tutan bordon. Ĝuste tie, kie la ĉielo kaj la maro kuntuŝiĝis, aperis subite stranga blanka nubo. Mi kuŝis kaj observis precipe la nigran punkton en ĝi, kiu fariĝis ĉiam pli kaj pli granda. Tiam mi ekkomprenis, kion ĝi signifas. Mi estas maljuna kaj sperta, kvankam tiun signon oni ne ofte vidas. Mi ĝin rekonis, kaj teruro min atakis. Du fojojn antaŭe en mia vivo mi jam vidis tiun aĵon, kaj mi sciis, ke baldaŭ leviĝos terura uragano kun alfluego, kiu trafos neatendite ĉiujn tiujn kompatindajn homojn, kiuj nun drinkis kaj saltis kaj estis gajaj. Junuloj kaj maljunuloj, la tuta urbo estis ja tie. ::Kiu povis ilin averti, se neniu el ili vidis kaj komprenis tion, kion mi nun komprenis. Nepriskribebla timego atakis min, sed ĝi ankaŭ enverŝis en min novan vivon, kiun mi jam delonge ne sentis en mi. Mi sukcesis eliri el la lito kaj altreni min ĝis la fenestro, sed plue miaj fortoj ne sufiĉis. Malfermi la fenestron mi ne povis. Mi povis vidi, kiel la homoj tie sur la glacio kuras kaj saltas, mi povis vidi la elegantan flagon, mi povis aŭdi, kiel la knaboj krias hura kaj la knabinoj kaj la junaj viroj kantas. Estis tre gaje, sed pli kaj pli alten leviĝis la blanka nubo kun la nigra sako en sia mezo. Mi kriis tiel laŭte, kiel mi povis, sed neniu min aŭdis, mi estis tro malproksime: ::Baldaŭ la ventego devis eksplodi, rompi la glacion, kaj ĉiuj tie devis nesaveble droni. Aŭdi min ili ne povis, por eliri al ili mi ne havis la forton. Ho, se mi povus per ia rimedo venigi ilin sur la teron! Tiam Dio inspiris al mi la ideon ekbruligi mian liton, prefere neniigi mian domon per fajro, ol permesi, ke la granda amaso da homoj mizere pereu. Feliĉe mi sukcesis ekbruligi la fajron, mi vidis la ruĝan flamon, mi savis min ekster la pordon, sed tie mi falis kaj restis kuŝanta, mi ne povis plu min teni sur la piedoj. Kiam mi forlasis la domon, la fajro alte ekflamis, eliĝis tra la fenestro super la tegmenton. Tuj oni sur la glacio rimarkis la fajron, kaj ĉiuj ekkuris tiel rapide, kiel ili nur povis, por helpi al mi, al la malfeliĉa kriplulino, kiu laŭ ilia opinio estis en danĝero forbruli. ::Ne troviĝis eĉ unu, kiu kurus ien aliloken. Mi aŭdis, kiel ili venis, sed mi ankaŭ aŭdis, kiel bruis en la aero, mi aŭdis, kiel tondris, kvazaŭ oni pafus el grandaj kanonoj, la alfluego levis la glacion kaj krevigis ĝin. Sed ili atingis la digon, kie la fajreroj flugadis super mi; mi venigis ilin ĉiujn ekster danĝeron. Sed verŝajne mi ne povis elteni la malvarmon kaj la timegon, kaj tiamaniere mi venis ĉi tien al la pordo de la ĉielo. Ĝi certe estos malfermita ankaŭ al tia mizera estaĵo kiel mi; kaj nun mi tie malsupre ja ankaŭ ne havas plu domon ĉe la digo, sed tio ne donas al mi ankoraŭ rajton de eniro ĉi tien" ::Tiam malfermiĝis la pordo de la ĉielo, kaj anĝelo enkondukis la maljunan virinon internen. Ŝi perdis ekstere unu litpajleron, unu el la pajlotrunketoj, sur kiuj ŝi estis kuŝinta en la lito, kiun ŝi ekbruligis, por savi la amason da homoj. La pajla trunketo aliformiĝis en puran oron, sed en tian oron, kiu kreskis kaj volviĝis supren en formo de plej helaj ornamaĵoj. ::"Vidu, tion alportis la malriĉa virino!" diris la anĝelo. "Kaj kion vi nun alportas? Sed mi scias, ke vi nenion plenumis, vi ne elfaris eĉ unu brikon. Se vi povus nun iri returne kaj alporti kun vi almenaŭ unu de vi faritan brikon! Estas vero, ke ĝi estus tute sentaŭga, se vi ĝin estus farinta, sed se ĝi estus farita kun bona volo, ĝi tamen estus io. Sed vi ne povas iri returne, kaj mi nenion, povas fari por vi." ::Tiam ekpetis por li la malriĉa animo, la virino el la apuddiga domo. "Lia frato faris ĉiujn brikojn kaj pecetojn, el kiuj mi konstruis mian mizeran dometon, kaj li donacis ilin al mi; por mi, la malriĉa virino, tio estis tre multe. Ĉu oni ne povus alkalkuli al li ĉiujn tiujn brikojn kaj pecojn? Tio estus ago de favorkoreco! Li ĝin bezonas, kaj ĉi tie estas ja la hejmo de favorkoreco!" ::"Via frato, tiu, kiun vi nomis la plej malgrava," diris la anĝelo, "li, kies honesta profesio estis rigardata de vi kiel la plej malalta, li donacas al vi parteton de sia regno ĉiela. Vi ne estos forpelita, vi ricevos la permeson resti ekstere kaj pripensi kaj serĉi kiamaniere vi povus rebonigi vian vivon tie malsupre, sed ĉi tien vi ne venos, antaŭ ol vi el bonaj faroj ne estos farinta almenaŭ ion!" ::"Tion mi povus esprimi pli bone!" pensis la granda kritikisto, sed li tion ne diris laŭte, kaj tio estis jam io. ::<center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://hca.gilead.org.il/somethin.html Gilead] * [http://www.andersenstories.com/en/andersen_fairy-tales/something Andersen Fairy Tales] [[en:Something]] [[da:“Noget”]] [[es:Algo]] [[pl:Coś (Andersen, przekł. Niewiadomska)]] [[ru:Кое-что (Андерсен/Ганзен)]] oe7uy2mxn7abq4xpojf3i3admlwj7wd Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/IV/Ĉapitro 1 — Lasta sonĝo de maljuna kverko 0 6575 62974 54116 2022-08-11T04:03:52Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Lasta sonĝo de maljuna kverko | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 35 — Io|Ĉapitro 35 — Io]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 2 — Abocolibro|Ĉapitro 2 — Abocolibro]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Kvar'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 1 — Lasta sonĝo de maljuna kverko'''</big></center> <center><big>'''Kristnaska fabelo'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::Sur alta deklivo, tute apude de la libera marbordo, staris vera maljuna kverko, kiu havis la aĝon de ĝuste tricent sesdek kvin jaroj. Sed tiu longa tempo por la arbo ne signifis pli ol tia sama nombro da tagoj por ni homoj. Ni maldormas en la tago, dormas en la nokto kaj havas tiam niajn sonĝojn, sed kun arbo estas alia afero, arbo maldormas en la daŭro de tri sezonoj, kaj nur en la komenco de la vintro ĝi endormiĝas, la vintro estas ĝia dormotempo, ĝia nokto post la longa tago, kiu estas nomata printempo, somero kaj aŭtuno. ::Dum multe da varmaj someraj tagoj la unutagaj muŝoj dancis ĉirkaŭ ĝia kapo, vivis, flugis kaj sentis sin feliĉaj; kaj kiam la malgranda estaĵo momenton ripozis en silenta feliĉo sur unu el la grandaj freŝaj kverkfolio;, tiam la arbo ordinare diradis: "Vi kompatinda malgranda estaĵo! Nur unu momenton daŭras via tuta vivo! Kiel mallonge! Kiel malĝoje!" ::"Malĝoje?" respondadis ordinare la unutaga muŝo, "kion vi pensas per tio? Ĉio estas ja tiel nekompareble luma kaj klara, tiel varma kaj belega, kaj mi estas tiel ĝoja!" ::"Sed nur unu tagon, kaj poste ĉio estas finita!" ::"Finita?" diris la unutaga muŝo. "Kio estas finita? Ĉu vi ankaŭ finiĝas?" ::"Ne, mi vivas multajn milojn da viaj tagoj, kaj mia tago ampleksas tutajn sezonojn. Tio estas io tiel longa, ke vi tute ne povus tion kalkuli!" ::"Ne, ĉar mi vin ne komprenas! Vi havas milojn da miaj tagoj, sed mi havas milojn da sekundoj, en kiuj mi povas esti ĝoja kaj feliĉa! Ĉu ĉiuj belegaĵoj de la mondo malaperos kiam vi mortos?" ::"Ne," diris la arbo, "la mondo certe ekzistos plue, senfine pli longe, ol kiel mi povas imagi al mi!" ::"Sed en tia okazo ni havas ja egalan daŭron de la vivo, sed ni nur malegale kalkulas." ::Kaj la unutaga muŝo dancis kaj suprenflugis en la aeron, ĝojis pri siaj delikataj artplenaj flugiloj, ĝojis pri ilia gazeco kaj velureco, ĝojis en la varma aero, kiu estis traspicita per la odoro de la trifoliplenaj kampoj, de sovaĝaj rozoj, de la siringo kaj lonicero, ne parolante jam pri la dolĉa odoro de la asperulo kaj de la sovaĝa mento. La odoro estis tiel forta, ke la unutaga muŝo pensis, ke ĝi iom ebriiĝis de tio. La tago estis longa kaj belega, plena de ĝojo kaj de dolĉa sento, kaj kiam la suno subiĝis, la malgranda muŝo sentis sin tiel agrable laca de la tuta ĝojo kaj feliĉo. La flugiloj ne volis plu ĝin porti, kaj tute mallaŭte ĝi malleviĝis sur la balanciĝantan trunketon de herbo, balancetis la kapon tiel, kiel nur ĝi povas balanceti, kaj ĝoje endormiĝis. Tio estis ĝia morto. ::"Kompatinda malgranda muŝeto!" diris la kverko, "tio estis ja tro mallonga vivo!" ::Kaj ĉiutage ripetiĝadis la sama dancado, la sama interparolado, la sama respondo kaj la sama endormiĝo; tio ripetiĝadis en ĉiuj generacioj de la unutagaj muŝoj, kaj ĉiuj ili estis tiel same feliĉaj, tiel same ĝojaj. La kverko travivis maldorme sian printempan matenon, sian someran tagmezon kaj sian aŭtunan vesperon, sed nun alproksimiĝis ĝia tempo de dormo, ĝia nokto. Alproksimiĝis la vintro. ::Jam la ventegoj kantis: "Bonan nokton, bonan nokton! Jen defalis folio, jen defalis alia! Ni deŝiras, ni deŝiras! Zorgu, ke vi povu dormi! Ni kantas al vi por dormo, ni skuas vin por dormo; sed ĉu ne vere, tio estas bonefika por la maljunaj branĉoj? Ili krakas de plezuro! Dormu dolĉe, dormu dolĉe! Tio estas via tricent-sesdek-kvina nokto; en efektiveco vi havas la aĝon de nur unu jaro! Dormu dolĉe! La neĝa nubo pretigos al vi molan liton, ĝi metos tutan litotukon, molan litkovrilon ĉirkaŭ viajn piedojn! Dormu en dolĉa ripozo kaj havu agrablajn sonĝojn!" ::Tute senfolia staris nun la kverko, por ripozi dum la tuta vintro kaj ĝui diversajn belajn sonĝojn. Sed kiel la sonĝoj de la homoj, tiel ankaŭ ĝiaj sonĝoj prezentis al ĝi ĉiam nur ion travivitan. ::Ĝi ankaŭ iam estis malgranda; laŭ homa kalkulo ĝi havis nun la aĝon de kvara jarcento. Ĝi estis la plej granda kaj plej bela arbo en la arbaro, per sia kapo ĝi elstaris alte super ĉiuj aliaj arboj, kaj de la maro oni ĝin povis vidi jam en granda malproksimeco, ĝi servis al la maristoj kiel orientiĝa signo. Ĝi tute ne pensis pri tio, kiom multe da okuloj ĝin serĉadis. Alte supre en ĝia verda kapo havis siajn nestojn la sovaĝaj kolomboj, la kukolo kriis sian nomon, kaj en aŭtuno, kiam la folioj aspektis kiel martelitaj kupraj lamenoj, aperadis la migrantaj birdoj kaj ripozadis sur ĝi, antaŭ ol flugi trans la maron. Sed nun estis vintro, la arbo staris senfolie, kaj oni povis vidi tre klare, per kiaj arkoj kaj kurbaĵoj etendiĝas ĝiaj branĉoj. Kornikoj kaj monedoj venis kaj sidiĝis sur ĝi amase kaj babilis pri la malmilda tempo, kiu nun komenciĝis, kaj pri tio, kiel malfacile estas en la vintro trovi al si manĝaĵon. ::Ĝuste en la sankta Kristnaska tempo la arbo sonĝis sian plej belan sonĝon; ĝin ni aŭskultu. ::La arbo sentis tute klare, ke estas festa tempo; ŝajnis al ĝi, ke ĝi aŭdas, ke ĉirkaŭe sonas ĉiuj preĝejaj sonoriloj, kaj ĉe tio estis al ĝi en la animo kiel en bela dimanĉo, milde kaj varme. Freŝe kaj verde ĝi etendis sian potencan kapon, la radioj de la suno ludis inter ĝiaj folioj kaj branĉoj, la aero estis plena de la odoro de herboj kaj arbetaĵoj; diverskoloraj papilioj ludis unu kun la alia sinkaptadon, kaj la unutagaj muŝoj dancis, kvazaŭ ĉio ekzistus nur por tio, ke ili dancu kaj ĝoju. Ĉio, kion la arbo dum multe da jaroj travivis kaj vidis ĉirkaŭ si, pretermarŝis nun antaŭ ĝi kiel en festa procesio. Ĝi vidis, kiel kavaliroj kaj sinjorinoj el malnova tempo surĉevale rajdas tra la arbaro kun plumoj sur la ĉapelo kaj kun falko sur la mano. ::La ĉaskorno sonis, kaj la hundoj bojis. Ĝi vidis, kiel malamikaj soldatoj kun brilantaj bataliloj kaj en diverskoloraj uniformoj, kun lancoj kaj halebardoj, starigas siajn tendojn kaj denove ilin forprenas; bivakaj fajroj flamis, kaj sub la larĝe etenditaj branĉoj de la arbo oni kantis kaj dormis. Ĝi vidis, kiel amantaj paroj renkontiĝas ĉi tie en la lumo de la luno kaj entranĉas siajn nomojn, la unuajn literojn, en la grize verdan ŝelon. Citroj kaj Eolaj harpoj estis iam, antaŭ multe da jaroj, pendigitaj de junaj viglaj migrantaj viroj en la branĉoj de la kverko; nun ili denove tie pendis kaj denove sonis tiel ĉarme. La sovaĝaj kolomboj pepis, kvazaŭ ili volus rakonti, kion la arbo nun sentas, kaj la kukolo kriis sian nomon. ::Tiam ĝi eksentis, kvazaŭ nova torento da vivo trafluas ĝin de la plej malgrandaj fibroj de la radikoj ĝis la plej altaj branĉoj, eĉ ĝis la internon de la folioj. La arbo sentis, ke tio donas al ĝi forton, por sin etendi, ĝi sentis per la radikoj, ke ankaŭ malsupre en la tero ekzistas vivo kaj varmo; ĝi sentis, ke ĝia amplekso pligrandiĝas, ĝi kreskis pli kaj pli alten. La trunko etendiĝis supren, ĝi ne haltis, ĝi kreskis ĉiam pli kaj pli, la kapo fariĝis pli plena, dislarĝiĝis, leviĝis supren, ― kaj kun la kreskado de la arbo kreskis ankaŭ ĝia bonfarto, ĝia neesprimeble feliĉiga sopirado atingi ĉiam pli altajn celojn, elkreski ĝis la varma brilanta suno. ::Jam ĝi estis elkreskinta ĝis alte super la nuboj, kie mallumaj amasoj da migrantaj birdoj aŭ grandaj blankaj vicoj da cignoj flugis sub ĝi. ::Kaj ĉiu el la folioj de la arbo povis vidi, kvazaŭ ĝi havus apartan okulon, por ĉion rigardi. La steloj fariĝis videblaj dum la tago, tiel grandaj kaj brilantaj ili estis; ĉiu el ili lumis, kiel paro da okuloj, tiel milde kaj klare. Ili rememorigis pri konataj ĉarmaj okuloj, pri infanaj okuloj, pri la okuloj de la amantaj paroj, kiam ili kunvenis sub la arbo. ::Tio estis senfine feliĉiga momento, tiel plena de ĝojo, kaj tamen meze de la tuta feliĉego ĝi sentis sopiron, ke ĉiuj aliaj arboj de la arbaro tie malsupre, ĉiuj arbetoj, herboj kaj floroj povu leviĝi kune kun ĝi, por ankaŭ senti tiun brilon kaj tiun ĝojon. La potenca kverko en la sonĝo tamen ne estis perfekte feliĉa de tiu tuta belegeco, se ĝi ne povis dividi sian feliĉon kun ĉiuj, kun la grandaj kaj la malgrandaj, kaj ĉi tiu sento tremis en la branĉoj kaj folioj tiel same profunde kaj forte, kiel ĝi povas tremi en brusto de homo. ::La kapo de la arbo moviĝadis, kvazaŭ ĝi ion serĉis kaj ne trovis, ĝi rigardis malantaŭen, kaj tiam penetris al ĝi la odoro de la asperulo kaj baldaŭ ankoraŭ pli forte la odoro de la kaprifolioj kaj de la violoj. Ŝajnis al ĝi, ke ĝi aŭdas, ke la kukolo al ĝi respondas. ::Jes, tra la nuboj montriĝis la verdaj suproj de la arbaro, la kverko vidis, ke la aliaj arboj sub ĝi kreskas kaj leviĝas simile al ĝi. Arbetoj kaj herboj kreskis alte en la aeron, kelkaj elŝiriĝis kun siaj radikoj kaj flugis pli rapide. La betulo atingis la plej grandan altecon; kiel blanka radio de fulmo ĝia gracia trunko serpentforme leviĝis supren, ĝiaj branĉoj ondiĝis kiel verda krepo kaj standardoj. Ĉio, kio estis en la arbaro, eĉ la brunplumeta kano, ankaŭ kreskis, kaj la birdoj sekvis kaj kantis, kaj sur la herba trunketo, kiu ŝvebis kaj flugis simile al longa verda silka rubando, sidis la akrido kaj ludis per la flugilo sur sia tibio. La majskaraboj murmuris kaj la abeloj zumis, ĉiu birdo kantis, kiel ĝi povosciis, ĉie estis kantado kaj ĝojo, tute kiel en la ĉielo. ::"Sed la malgranda ruĝa floro ĉe la akvo ankaŭ devus veni!" diris la kverko, "ankaŭ la blua kampanulo kaj la malgranda lekanteto!" Jes, la kverko volis, ke ili ĉiuj partoprenu. ::"Ni ankaŭ ĉi estas, ni ankaŭ ĉi estas!" aŭdiĝis sonado de ĉiuj flankoj. ::"Sed la bela asperulo de la pasinta somero ... la antaŭa jaro estis tre abunda koncerne konvalojn ... kaj la sovaĝa pomarbo, kiel bele ĝi staris! ... kaj la tuta lukso de la arbaro antaŭ jaroj, antaŭ multe da jaroj! ... se ĝi restus vivanta ĝis nun, ĝi ankaŭ povus partopreni!" ::"Ni ankaŭ partoprenas! Ni ankaŭ partoprenas!" aŭdigis sonado kaj kantado ankoraŭ pli alte supre; ŝajnis, ke ili estis flugintaj antaŭen. ::"Ho, tio estas nekredeble bela!" ĝojkriis la maljuna kverko. "Mi havas ilin ĉiujn, la malgrandajn kaj la grandajn, neniu estas forgesita! Kiamaniere ĉi tiu tuta feliĉego estas ebla kaj imagebla! " ::"En la ĉielo de Dio ĝi estas ebla kaj imagebla!" aŭdigis sonado. ::Kaj la arbo, kiu ĉiam ankoraŭ kreskis, sentis, ke ĝiaj radikoj elliberiĝas el la tero. ::"Ĉi tio estas la plej bona!" diris la arbo; "nun nenia ligilo plu min tenas! Mi povas leviĝi al la Plejaltulo, al Lia lumo kaj brilo! Kaj ĉiujn karajn mi havas ĉe mi, la malgrandajn kaj la grandajn, ĉiuj estas ĉe mi!" ::"Ĉiuj!" ::Tio estis la sonĝo de la kverko; kaj dum ĝi sonĝis, forta ventego blovis super la maro kaj la tero en la sankta Kristnaska nokto. La maro rulis pezajn ondegojn sur la bordon, la arbo krakis, rompiĝis kaj elŝiriĝis kune kun la radikoj, ĝuste en tiu momento, kiam ĝi sonĝis, ke ĝiaj radikoj liberiĝas. Ĝi falis. Ĝiaj tricent sesdek kvin jaroj nun ankaŭ estis nenio alia ol la tago de unutaga muŝo. ::En la Kristnaska mateno, kiam denove montriĝis la suno, la ventego kvietiĝis. Ĉiuj preĝejaj sonoriloj feste sonoris, kaj el ĉiu kamentubo, eĉ el la plej malgranda sur la tegmento de la malgranda kabano, per blueta nubo leviĝis la fumo, kiel de la altaro dum la festo de la Druidoj, oferfumo de danko. La maro fariĝis ĉiam pli kaj pli trankvila, kaj sur granda ŝipo, kiu tie sur la maro dum la nokto trasuferis la malbonan veteron, nun estis suprentiritaj ĉiuj flagoj por la festa Kristnaska soleno. ::"La arbo malaperis! La maljuna kverko, nia orientiĝa signo sur la bordo!" diris la maristoj. "Ĝi falis en ĉi tiu ventega nokto! Kiu ĝin anstataŭos por ni! Neniu tion povas!" ::Tian funebran parolon, mallongan sed bonintencan, ricevis la arbo, kiu kuŝis etendita sur la neĝa kovro ĉe la bordo. Kaj trans ĝin eksonis de la ŝipo solena sankta kanto, kanto pri la Kristnaska ĝojo kaj pri la liberiĝo de la homaj animoj en Kristo kaj pri la eterna vivo: <center> ::„Ĝoju, ĉielo, ĝojkriu, vi finoj de l' tero! ::Di' kaj pekulo paciĝas en plena sincero; ::Pacon kaj ĝojon nun Tiu proklamas, ::Kiu la mondon estigis kaj amas. ::Ĝoju, paŝtant' kaj paŝtatoj!“ </center> ::Tiel sonis la malnova kanto, kaj ĉiu tie sur la ŝipo per la kanto kaj per la preĝo sentis sin tiel alte. kiel sentis sin la arbo en sia lasta, sia plej bela sonĝo. <center>🙝🙟</center> lzfdu6mjt8p86zkr44jf7nd7owxoy7q Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/IV/Ĉapitro 2 — Abocolibro 0 6576 62973 54124 2022-08-11T04:03:32Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Abocolibro | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 1 — Lasta sonĝo de maljuna kverko|Ĉapitro 1 — Lasta sonĝo de maljuna kverko]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 3 — Filino de la marĉa reĝo|Ĉapitro 3 — Filino de la marĉa reĝo]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Kvar'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 2 — Abocolibro'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::Estis iam homo, kiu verkis iom da novaj versoj por la abocolibro, po du vicoj al ĉiu litero, ĝuste tiel, kiel estis en la malnova abocolibro. Li opiniis, ke oni bezonas ion novan, ke la malnovaj versoj estas jam tro tediĝintaj, kaj liaj propraj versoj tre plaĉis al li. La nova abocolibro ĝis nun estis nur skribita, kaj ĝi staris apud la malnova, la presita, en la granda libroŝranko, en kiu staris multe da sciencaj kaj interesaj libroj. Sed al la malnova abocolibro la najbareco estis malagrabla, kaj tial ĝi elsaltis el sia fako kaj samtempe donis tian puŝon al la nova, ke ankaŭ ĉi tiu falis sur la teron kaj ĝiaj nebinditaj folioj disĵetiĝis ĉirkaŭen. ::La malnova abocolibro kuŝis kun la unua paĝo supre kaj ĉi tiu paĝo estas en ĝi la plej grava; sur ĝi staras ĉiuj literoj, la grandaj kaj la malgrandaj. Tiu folio enhavas ĉion, de kio vivas ĉiuj aliaj libroj, la alfabeton, la literojn, kiuj ja estas regantoj en la mondo. Teruran potencon ili enhavas en si; ĉio dependas nur de tio, en kiu ordo ili laŭ komando stariĝas. Ili povas doni vivon kaj morton, ĝojigi kaj malĝojigi. Starante aparte, ili havas nenian signifon, sed kiam ili estas vicigitaj ... ha, kiam Dio esprimis per ili siajn pensojn, tiam al ni aperis pli granda klareco, ol kiom ni povis porti, ni profunde kliniĝis, sed la literoj donis al ni forton por porti. ::Nun ili kuŝis, direktite supren. La koko en la granda "A" radiis per ruĝaj, bluaj kaj verdaj plumoj. Ĝi havis fieran mienon, ĉar ĝi sciis, kion la literoj valoras kaj ke ĝi estas la sola vivanta estaĵo inter ili. ::Kiam la malnova abocolibro falis sur la plankon, la koko ekbatis per la flugiloj, elflugis kaj sidiĝis sur angulo de la libroŝranko, glatigis sin per la beko kaj kokokriis tiel forte, ke la muroj resonis. Ĉiu libro en la ŝranko tage kaj nokte, se ĝi ne estas uzata, staras ordinare kiel en dormo, sed nun ili ĉiuj aŭdis tiun trumpetan vokon, kaj post tio la koko laŭte ekparolis pri la maljustaĵo, kiu estis farita al la maljuna respektinda abocolibro. ::"Oni volas, ke ĉio nun estu nova!" li diris. "Ĉio devas senripoze strebi antaŭen! La infanoj estas tiel saĝaj, ke ili povoscias legi, antaŭ ol ili konas la literojn. "Ili havu ion novan!" diris tiu, kiu verkis la novajn abocoajn versojn, kiuj kuŝas tie disĵetite sur la planko. Mi ilin konas; pli ol dek fojojn mi aŭdis, kiel li laŭte ilin legis al si. Tio faris al li neesprimeblan plezuron! Ne, mi volus defendi miajn proprajn, la bonajn malnovajn versojn kaj la belajn bildojn, kiuj al ili apartenas. Por ili mi batalos, por ili mi kokokrios. Ĉiu libro en la ŝranko konas ilin tre bone. Nun mi tralegos al vi la skribitajn novajn, mi ilin antaŭlegos al vi kun plena trankvileco. Ni eldiru pri tio unuanime nian juĝon, ke ili estas tute sentaŭgaj!" <center> A. Abelo. Abelo ĉiam zumas, zumas, Kaj sian devon ĝi plenumas. B. Baleno. Baleno en la oceano Elspiras akvon per fontano. </center>"Ĉi tiun verson mi trovas vere sensenca!" diris la koko, "sed mi legas plue." <center>C. Citrono. Citrono estas frukto flava, Agrabla, kvankam acidhava. D. Diablo. Diablo estas malbenita, De Dio estas li punita. </center>"Ĉi tion multaj trovos tre bela!" diris la koko, "sed mi tion ne trovas; mi en la libro nenion trovas bela! Pluen!" <center>E. Eskimo. Eskimo loĝas en la nordo, Proksime de l' glacia bordo. F. Fromaĝo. Fromaĝo estas tre ŝatata, El lakto estas ĝi farata. G. Gazeto Gazeto multe nin instruas, Legante ĝin, mi ne enuas. H. Ho. "Ho" ofte signas plendan staton, De l' sorto malfacilan baton. </center>"Kiel do infano povas tion kompreni?" diris la koko. "Estas vero, ke sur la titola paĝo estas dirite. "Abocolibro por grandaj kaj malgrandaj", sed la grandaj havas ion alian por fari, ol legi en la abocolibro, kaj la malgrandaj ĝin ne povas kompreni! Ĉio devas havi limon! Sed pluen!" <center>I. Infano. Infano ofte forte ploras, Eĉ se nenio ĝin doloras. J. Junulo. Junulo! En patrino-tero Vi baldaŭ kuŝos sen espero. </center>"Kia maldelikateco!" diris la koko. <center>K. Kokino. Kokino estas kokedzino, De koko estas ĝi la ino. </center>"Kiel oni povas al infanoj paroli pri familiaj rilatoj!" <center>L. Leono. Leono estas besta nomo. Ĝi estas ankaŭ nom' de homo. M. Mateno. Maten' eklumas, koko krias, Sed kial ― ĝi ja mem ne scias. </center>"Nun mi ricevas malĝentilaĵojn!" diris la koko; "sed mi estas almenaŭ en bona societo, en kompanio kun la leviĝanta suno! Pluen!" <center>N. Nokto. En nokto ni ne vidas sunon, Sed ofte vidas ĉarman lunon. O. Okulo. Okulo ĉion pririgardas, Ne ĉion tamen ĝi ja gardas. P. Parolo. Parol' similas al arĝento Al or' similas la silento. R. Radiko. Radiko en la tero sidas, Kaj la pasanto ĝin ne vidas. S. Seruro. Seruro gardas kontraŭ ŝtelo, Ĉar tio estas ĝia celo. </center>"Permesu al mi nun kokokrii!" diris la koko. "La longa legado lacigas! Oni bezonas iom spiri!" Kaj ĝi kokokriis tiel laŭte, kiel latuna trumpeto, kaj estis plezuro tion aŭdi ― por la koko mem. "Pluen!" <center>T. Tajloro. Tajloro zorgas pri la vestoj Por simplaj tagoj kaj por festoj. U. Unuo. Unuo havas gravan sencon, Valoron, forton kaj potencon. </center>"Ĉio tio pretendas esti profundpensa", diris la koko, "sed mi tion vere ne povas trovi!" <center>V. Vagono. Vagono kuras, kuras, kuras, Rapide ni per ĝi veturas. Z. Zibelo. Tre kara best' estas zibelo Pro sia bela varma felo. </center> ::"Nun ĉio estas finita, sed tio ne estas ankoraŭ ĉio! Nun oni tion presos, kaj poste oni devos tion legi! Per tia fuŝaĵo devas esti anstataŭitaj la malnovaj respektindaj versoj en mia libro! Kion diras pri tio la estimata aŭdantaro, la sciencaj kaj nesciencaj, simplaj kaj kolektitaj verkoj? Kion diras la libroŝranko? Mi finis, nun la aliaj povas agi!" ::La libroj staris, kaj la ŝranko staris, sed la koko flugis returne al sia granda "A" kaj fiere rigardis ĉirkaŭen. "Mi parolis bone, mi kokokriis bone; en tio la nova abocolibro ne povas min imiti! Ĝi certe mortos, ĝi estas jam mortinta! Ĝi ne havas en si kokon!" <center>🙝🙟</center> f2afr2b4z7lu437081zddyarp2uhxa9 Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/IV/Ĉapitro 3 — Filino de la marĉa reĝo 0 6582 62972 54125 2022-08-11T04:03:15Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Filino de la marĉa reĝo | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 2 — Abocolibro|Ĉapitro 2 — Abocolibro]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 4 — Kuristoj|Ĉapitro 4 — Kuristoj]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Kvar'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 3 — Filino de la marĉa reĝo'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::La cikonioj rakontas al siaj idoj tre multe da fabeloj, ĉiuj parolas pri marĉoj kaj marĉejoj; ili estas ordinare alkonformigitaj al la aĝo kaj al la komprenkapablo de la cikoniidoj. La plej malgrandaj idoj estas ravataj, kiam oni diras al ili nur "krible, krable, plurremurre!" Ili trovas tion treege amuza; sed la pli aĝaj jam postulas historiojn kun pli profunda enhavo, aŭ ili volas scii ion pri la familio. El la du plej antikvaj kaj plej longaj fabeloj, kiuj konserviĝis ĉe la cikonioj, unu estas konata de ni ĉiuj, la fabelo pri Moseo, kiu estis metita de sia patrino sur la akvon de Nilo, trovita de la reĝidino, ricevis bonan edukon kaj fariĝis granda homo, kies lokon de enterigo neniu scias. Ĉi tiun historion ĉiu konas. ::La dua ankoraŭ ne estas vaste konata, eble pro tio, ke la loko de ĝia agado estas nia propra lando. La fabelo en la daŭro de mil jaroj estis transigata de unu cikonio-patrino al alia cikonio-patrino, kaj ĉiu el ili rakontis ĝin ĉiam pli bone, kaj ni ĝin nun rakontas plej bone. ::La unua cikonia paro, kiu ĝin rakontis kaj kiu mem ludas rolon en ĝi, havis somerloĝejon sur unu traba domo en Jutlando, ne malproksime de Skagen. Ankoraŭ en la nuna tempo tie troviĝas grandega marĉejo, kiel oni povas vidi el la priskribo de la distrikto. En tiu priskribo estas dirite, ke tie antaŭe estis mara fundo, kiu tamen poste leviĝis. Kelkmejlan spacon okupas tiu marĉejo, ĉirkaŭita ĉiuflanke de malsekaj herbejoj kaj ŝanceliĝanta marĉa tero, kiu produktas nur malmulte da beroj kaj kelke da kriplaj arboj. Preskaŭ ĉiam super ĝi ŝvebas densa nebulo, kaj antaŭ ne tre longa tempo tie ekzistis ankoraŭ lupoj. Ĝi efektive meritis la nomon "Sovaĝa marĉejo", kaj oni povas imagi al si, kiel senvoja, plena de marĉoj kaj lagoj ĝi estis antaŭ mil jaroj. ::Koncerne la detalaĵojn oni jam tiam vidis tion, kion oni vidas nun: la trunkoj de la kanoj havis la saman altecon, la samajn longajn foliojn kaj violbrunajn plumformajn floraĵojn, kiujn ili havas nun; la betulo staris kun blanka ŝelo kaj blankaj, libere pendantaj folioj, kiel nun, kaj koncerne la vivantajn estaĵojn, kiuj tien venadis, la muŝo portis sian krepan veston laŭ la sama fasono, kiel nun, la koloro de la cikonio estis blanka kun nigra kaj kun ruĝaj ŝtrumpoj; sed la homoj en tiu tempo havis alian vestofasonon ol nun. Tamen kiu ajn el ili, ĉu li estis servutulo, ĉu libera ĉasisto, kuraĝis iri sur la marĉejon, tiu havis la saman sorton kiel nun, ili venis, enfalis kaj malleviĝis malsupren al la marĉeja reĝo, kiel oni nomis tiun, kiu regis malsupre en la granda marĉeja regno. Oni efektive povis lin nomi marĉeja reĝo, sed al ni ŝajnis pli bone uzi la esprimon marĉa reĝo; kaj tiel ankaŭ nomis lin la cikonioj. Pri lia regado oni sciis tre malmulte, sed tio eble estas la plej bona. ::Proksime de la marĉejo, tute apude de la Limfjordo, staris la supre dirita traba domo kun masonita kelo, turo kaj tri etaĝoj. Sed sur la tegmento konstruis sian neston la cikonio, la cikonia patrino kuŝis sur la ovoj kaj estis tute certa, ke ŝi feliĉe elkovos. ::Unu vesperon la cikonia patro iom tro longe estis eksterdome, kaj kiam li venis hejmen, li aspektis tre ekscitita kaj rapidema. ::"Mi devas rakonti al vi ion tute teruran!" li diris al la cikonia patrino. ::"Indulgu min!" ŝi diris, "memoru, ke mi kuŝas sur ovoj. Mi povus ektimiĝi, kaj tio efikas sur la ovoj!" ::"Vi nepre devas tion sciiĝi!" li diris. "Ŝi venis ĉi tien, la filino de nia mastro en Egiptujo! Ŝi kuraĝis entrepreni la vojaĝon ĉi tien, kaj ŝi malaperis!" ::"Ŝi, kiu estas el la gento de la feinoj! Rakontu do! Vi scias, ke en la tempo, kiam mi kovas, estas al mi malfacile atendi!" ::"Vi vidas, patrino, ŝi tamen kredis al tio, kion diris la doktoro, kiel vi mem rakontis al mi. Ŝi kredis, ke la marĉeja floro de nia regiono povos helpi al ŝia patro; kaj tial ŝi alflugis ĉi tien en sia pluma vesto kune kun la du aliaj plumprincinoj, kiuj ĉiujare devis veni en la nordon, por sin bani kaj juniĝi. Ŝi alvenis, kaj ŝi malaperis!" ::"Vi rakontas tiel terure malrapide!" diris la cikonia patrino, "la ovoj povas dume malvarmiĝi! Mi ne povas traelporti, kiam vi tiel turmentas mian paciencon!" ::"Mi bone atentis!" diris la cikonia patro; "hodiaŭ vespere, kiam mi iris en la kanaron, kie la marĉa tero povas min porti, subite aperis tri cignoj. En la batado de la flugiloj estis io, kio diris al mi: ‚atentu, tio ne estas veraj cignoj, tio estas nur cignaj haŭtoj!’ Vi tion ja ekkonas, patrino, per la sento, tiel same kiel mi. Vi scias, en kio konsistas la vereco!" ::"Kompreneble!" ŝi respondis; "sed rakontu do al mi fine pri la princino, jam tedis al mi ĉiam aŭdi nur pri cignaj haŭtoj !" ::"Ĉi tie meze de la marĉejo troviĝas, kiel vi scias, siaspeca lago," rakontis plue la cikonia patro. "Se vi iom leviĝos, vi povas de ĉi tie vidi parton de ĝi. Tie apud la kanaro kuŝis trunko de alno. Sur ĉi tiu sidiĝis la tri cignoj, ekbatis per la flugiloj kaj rigardis ĉirkaŭen. Unu el ili deĵetis la cignan haŭton, kaj jen mi rekonis en ĝi la princinon de nia domo en Egiptujo. Ŝi sidis tie kaj havis nenian alian kovron sur si krom siaj longaj nigraj haroj. Mi aŭdis, kiel ŝi petis la du aliajn, ke ili gardobservu ŝian cignan plumaĵon, kiam ŝi subakviĝos, por deŝiri la floron, pri kiu ŝi pensis, ke ŝi ĝin vidas Ili kapjesis, ekflugis supren kaj levis kun si liberan plumveston. ::Strange, kion ili volas fari kun ĝi? mi pensis, kaj kun tia sama demando ŝi ankaŭ kredeble sin turnis al ili. Per siaj propraj okuloj ŝi devis vidi la krimon, kiu estis farata kontraŭ ŝi: kun ŝia plumvesto ili forflugis supren! ‚Subakviĝu!’ ili kriis, ‚vi neniam plu flugos en cigna plumaĵo, vi neniam plu vidos Egiptujon! Restu en la sovaĝa marĉejo!’ Kaj ili disŝiris ŝian plumveston en malgrandajn pecojn, tiel ke la plumoj flugis ĉirkaŭen, kvazaŭ ili estus neĝaj flokoj, kaj la du malbonaj princinoj forflugis." ::"Terure" diris la cikonia patrino, "mi ne povas tion aŭskulti! Sed diru do, kio okazis plue?" ::"La princino ploris kaj ploregis! Ŝiaj larmoj falis sur la trunkon de la alno, kaj subite ĝi komencis moviĝi, ĉar tio estis la marĉa reĝo mem, li, kiu loĝas en la marĉo. Mi vidis, kiel la trunko turniĝis, kaj jen plu ne estis trunko, sed longaj, de ŝlimo kovritaj branĉoj simile al brakoj etendiĝis supren. Tiam la malfeliĉa knabino ektimiĝis kaj saltis sur la ŝanceliĝantan marĉan teron, sed ĉi tiu ne povas porti eĉ min, des malpli ŝin. Tuj ŝi malleviĝis internen de la tero kaj la trunko de la alno iris tien kun ŝi, ĝi estis tio, kio ŝin tiris malsupren. Grandaj nigraj vezikoj montriĝis sur la supraĵo, kaj poste oni vidis plu nenian postsignon. Nun ŝi estas enterigita en la sovaĝa marĉo, neniam ŝi venos kun la floro en Egiptujon. Vi ne povus traelporti la vidaĵon, patrino!"' ::"Similajn aferojn vi en ĉi tiu tempo ne devus rakonti al mi! Tio povas fari malutilon al la ovoj! La princino iel sin savos, ŝi facile ricevos helpon. Se tio estus iu el ni, vi aŭ mi, tiam kompreneble ĉio estus finita!" ::"Mi iros ĉiutage kaj rigardos!" diris la cikonia patro, kaj li tiel agis. ::Pasis longa tempo. ::Unu tagon la cikonio ekvidis, ke el la profundo kreskis verda trunketo, kaj kiam ĝi atingis la nivelon de la akvo, elkreskis el ĝi folio, kiu fariĝis ĉiam pli kaj pli larĝa. Tute apud ĝi formiĝis burĝono, kaj kiam unu matenon la cikonio flugis super ĝi, la burĝono malfermiĝis sub la agado de la varmegaj sunradioj, kaj en ĝia mezo kuŝis ĉarma infano, malgranda knabineto, tiel pura, kvazaŭ ŝi ĵus eliris el bano. Ŝi estis tiel forte simila al la Egipta princino, ke la cikonio komence pensis, ke tio estas ŝi, kiu denove fariĝis malgranda; sed post pli longa pripensado la cikonio tamen trovis, ke estas pli kredeble, ke tio estas infano de ŝi kaj de la marĉa reĝo. Tial ĝi kuŝis en akvolilio. ::"Ĉi tie ĝi ne povas resti!" pensis la cikonio, "en mia nesto ni jam sen tio estas en tro granda nombro, sed jen venas al mi en la kapon ideo! La vikingedzino ne havas infanon, kaj jam ofte ŝi deziris havi tion. Oni diras ja pri mi, ke mi alportas la malgrandajn infanojn, nun mi efektive unu fojon tion faros! Mi flugos kun la infano al la vikingedzino; kia ĝojo tio estos!" ::Kaj la cikonio prenis la malgrandan knabineton, flugis al la traba domo, trabatis per la beko truon en la fenestra aperturo, kiu estis tirkovrita per veziko, metis la infanon sur la bruston de la vikingedzino, kaj poste ĝi flugis al la cikonia patrino kaj rakontis al ŝi ĉion, dum la idoj aŭskultis. Ili nun estis jam sufiĉe grandaj por tio. ::"Vi vidas, la princino ne mortis, ŝi sendis sian infanon supren, kaj ĉi tiu nun estas en bona loko." ::"Tion mi diris ja tuj en la komenco!" respondis la cikonia patrino. "Sed nun pensu iom ankaŭ pri viaj propraj infanoj! Baldaŭ estos la tempo por forveturi; mi sentas jam de tempo al tempo jukadon sub la flugiloj! La kukolo kaj la najtingalo jam forflugis, kaj la koturnoj, kiel mi aŭdis, antaŭdiras favoran venton. Kiom mi konas niajn infanojn, ili sukcese plenumos la marŝekzerciĝojn!" ::Kian ĝojon havis vikingedzino, kiam matene post la vekiĝo ŝi trovis sur sia brusto la malgrandan belan infanon! Ŝi kisis kaj karesis ĝin, sed la infano terure kriis kaj baraktis per la brakoj kaj kruroj; videble ĝi tute ne estis en bona humoro. Fine ĝi endormiĝis de la plorado, kaj kiam ĝi tiel kuŝis, ĝi aspektis tre ĉarme. Al la vikingedzino estis tiel ĝoje kaj bone en la koro, ŝi antaŭsentis, ke nun ankaŭ ĝia edzo kun ĉiuj siaj militistoj venos tiel same neatendite, kiel la infano, kaj tial ŝi kaj la tuta domanaro havis tre multe da laborado, por ĉion meti en bonan ordon. ::La longaj diverskoloraj tapiŝoj, kiujn ŝi mem faris kun siaj servistinoj, kaj en kiujn ŝi enteksis la bildojn de siaj ĉefaj dioj, de Odin, de Thor kaj de Freia, estis nun pendigitaj kiel murornamaĵoj; la servutuloj devis frotpurigi la ŝildojn, kiuj servis por la sama celo, sur la benkojn oni metis kusenojn, kaj sur la fajrejo meze de la ĉambrego oni amasigis sekan brullignon, por ke oni povu tuj fari fajron. La vikingedzino mem forte laboris, tiel ke vespere ŝi estis tre laca kaj bone dormis. ::Kiam matene ŝi vekiĝis, ŝi forte ektimiĝis, ĉar la malgranda infano malaperis sen postesignoj. Ŝi saltleviĝis, ekbruligis pecon da ligno kaj rigardis ĉirkaŭen, kaj jen ŝi ekvidis, ke sur la pieda parto de la lito kuŝis ne la malgranda infano, sed granda malbela rano. Ĝia aspekto elvokis ĉe ŝi grandan abomenon, ŝi kaptis pezan bastonon kaj volis mortigi la ranon, sed ĉi tiu rigardis sin per tiel neordinare malgajaj okuloj, ke la koro ne permesis al ŝi ekbati. Ankoraŭ unu fojon ŝi rigardis ĉiuflanken, la rano kvakis tiel timeme, kvazaŭ ĝi volus elpetegi de ŝi kompaton; ŝi ektremis kaj kuris de sia lito al la fenestro, kiun ŝi ekpuŝe malfermis. En la sama momento leviĝis la suno, ĵetis siajn radiojn rekte sur la grandan ranon en la lito, kaj subite montriĝis, ke la larĝa buŝo de la monstro kuntiriĝis kaj fariĝis malgranda kaj ruĝa, la membroj ricevis plej ĉarman formon, kaj jen tie kuŝis denove ŝia propra malgranda bela infano anstataŭ malbela rano. ::"Kio tio estas!" ŝi diris; "ĉu mi havis malbonan sonĝon? Tio estas ja mia propra plej ĉarma elfa infano, ĝi, kiu kuŝas tie antaŭ mi!" Kaj ŝi kisis ĝin kaj alpremis ĝin al sia koro, sed la infano gratis kaj mordis kiel sovaĝa kateto. ::Nek en tiu tago nek en la sekvanta venis la vikingo, kvankam li estis jam sur la vojo, sed li havis kontraŭ si la venton, kiu nun blovis, por peli la cikoniojn suden. Ĝojo de unu estas ofte malĝojo de alia. ::Post kelke da tagoj kaj noktoj al la vikingedzino fariĝis klare, kia estas la afero kun ŝia malgranda infano. Terura sorĉo estis sur ĝi. En la tago ĝi estis bela kiel luma elfo sed havis malbonan, sovaĝan naturon; sed en la nokto ĝi estis malbela rano, silentema kaj kompatinda, kun malgajaj okuloj. Tie estis du tute malsamaj naturoj, kiuj alternadis kiel ekstere, tiel ankaŭ interne; ĝi venis de tio, ke la malgranda knabineto, kiun la cikonio alportis, en la tago posedis la eksteraĵon de sia patrino, sed samtempe la karakteron de sia patro, dum en la nokto ĝi montris sian parencecon kun li per la formo de sia korpo, havante la menson kaj koron de la patrino. Kiu povus forigi la potencon, kiun tie aperigis ia sorĉa forto? Tio kaŭzis al la vikingedzino zorgojn kaj afliktojn, kaj tamen ŝia koro estis alligita al tiu kompatinda estaĵo, pri kies stato ŝi pensis, ke ŝi nenion devas diri al sia edzo, kiam li revenos, ĉar alie li certe, konforme al la kutimoj kaj moroj, ordonus elĵeti la malfeliĉan infanon sur la landvojon, por ke ĝin prenu, kiu volos. Tion la koro de la bona vikingedzino ne povis permesi, tial ŝi decidis aranĝi, ke ŝia edzo vidu la infanon nur ĉe la lumo de la tago. ::Unu matenon trans la tegmenton brue transflugis la cikonioj; dum la nokto tie ripozis pli ol cent paroj da cikonioj post la grandaj manovroj. Nun ili leviĝis, por flugi suden. ::"Ĉiuj estas pretaj!" oni proklamis; "ankaŭ la inoj kaj infanoj!" ::"Al ni estas tiel facile!" diris la junaj cikonioj. "Jukas kaj tiklas al ni en la piedoj, kvazaŭ nia korpo estus plena de vivantaj ranoj. Kiel belege estas, ke ni povas entrepreni vojaĝon eksterlanden!" ::"Restu en la amaso!" diris patro kaj patrino, "kaj ne laboru tiel senĉese per via babilema beko, tio estas malsaniga por la brusto!" ::Kaj ili ekflugis. ::En la sama tempo aŭdiĝis sonado de kornoj super la erikejo, ĵus elŝipiĝis la vikingo kun ĉiuj militistoj. Ili revenis kun riĉa militakiraĵo de la Galla bordo, kie la popolo, same kiel en Britujo, kun timego kantadis: ::Liberigu nin Dio, de l' sovaĝaj Normandoj! ::Kia vivo, kia gajeco komenciĝis nun en la vikinga kastelo apud la sovaĝa marĉejo! Oni enportis la kruĉojn kun mielakvo en la ĉambregon, oni ekbruligis fajron, oni buĉis ĉevalojn. La odoro de rostaĵo plenigis ĉiujn ĉambrojn. La pastro konsekre aspergis la sklavojn per varma ĉevala sango; la fajro kraketis, la fumo leviĝis sub la plafonon, la fulgo gutadis de la traboj, sed al tio oni estis alkutimiĝintaj. Gastoj estis invititaj kaj ricevis luksan regaladon, intrigoj kaj malicaĵoj estis forgesitaj, oni festenis bonege, kaj por signo de bona humoro oni ĵetadis al si la ĉirkaŭmanĝitajn ostojn reciproke en la vizaĝon. La bardo, duone muzikisto kaj duone militisto, kiu partoprenis en la militiro kaj estis vidanta atestanto de la faroj, kiujn li prezentis, kantis al ili kanton, kiu gloris iliajn grandajn militajn agojn. Ĉiu verso finiĝis per la rekantaĵo: "La fortoj malaperas kaj la generacioj forpasas, al ĉiu venas la morto, sed eterne vivas glora nomo!" Ĉe tio ili ĉiuj frapadis la ŝildojn kaj marteladis per la tranĉilo aŭ per osto sur la tabulo de la tablo, tiel ke regis terura bruo. ::La vikingedzino sidis sur la laŭlarĝa benko en la nefermita festena ĉambrego; ŝi havis sur si silkan veston, orajn braceletojn kaj sukcenajn perlojn. Ŝi estis en sia plej bona paradaĵo, kaj la bardo parolis en sia kanto ankaŭ pri ŝi, rakontis pri la ora trezoro, kiun ŝi alportis al sia riĉa edzo, kaj ĉi tiu estis ravita pri la bela infano, kiun li vidis nur en la tago en ĝia tuta beleco. La sovaĝeco, kiun oni vidis ĉe ĝi, plaĉis al li. La infano povus iam laŭ lia opinio fariĝi bonega ŝildknabino, kiu al neniu fortegulo devus cedi; ŝi ne palpebrumos, se lerta mano per akra glavo dehakos al ŝi la brovojn. ::La kruĉoj de mielakvo estis malplenigitaj, kaj oni alportis aliajn. Tiam oni ne leviĝadis ankoraŭ tiel baldaŭ de festenado; la tiamaj homoj povis ion traelporti. En tiu tempo estis populara la proverbo: "La bruto scias, kiam ĝi de la paŝtejo devas reiri hejmen, sed malprudenta homo neniam konas la mezuron de sia stomako." Ho, oni ĝin konis tre bone, sed inter scii kaj fari estas diferenco. Oni ankaŭ sciis, ke amiko fariĝas teda, se li tro longe sidas en la domo de alia homo, sed malgraŭ tio oni restadis, ĉar viando kaj mielakvo estas bona aĵo. Estis gaje, kaj en la nokto la servutuloj dormadis en la varma cindro, trempadis la fingrojn en la grasa fulgo kaj lekadis ilin. Tio estis stranga tempo! ::Ankoraŭ unu fojon en tiu jaro la vikingo entreprenis militiron, malgraŭ ke jam leviĝis la aŭtunaj ventegoj. Li iris kun siaj militistoj al la Brita bordo, kio, kiel li diris, estas ja "nur transe de la akvo". Lia edzino restis hejme kun sia malgranda knabino, kaj estis certe, ke la edukantino baldaŭ preskaŭ pli amis la malfeliĉan ranon kun la mildaj okuloj, ol la belulinon, kiu gratis kaj mordis. ::La krudaj, malsekaj aŭtunaj nebuloj, antaŭ kiuj falas la folioj, kuŝis super la arbaro kaj super la erikejo; la birdosenplumulo, kiel oni tie nomas la neĝon, alflugis en densaj amasoj, la vintro alproksimiĝis. La paseroj okupis la neston de la cikonioj kaj mokridis siamaniere la forestantajn gemastrojn; kaj ĉi tiuj mem, la cikoniaj gepatroj kun ĉiuj siaj infanoj, kie ili nun estis? <center>🙝🙟</center> ::La cikonioj estis nun en Egiptujo, kie la suno lumis tiel varme, kiel ĉe ni en bela somera tago. Tamarindoj kaj akacioj floris ĉirkaŭe, la luno de Mahometo hele radiis de la templaj kupoloj, tiu aŭ alia paro da cikonioj sidis sur la graciaj turoj kaj ripozis post la longa vojaĝo. Grandaj svarmoj havis neston apud nesto sur la potencaj kolonoj kaj ruiniĝintaj arkaĵo; de temploj kaj sur forlasitaj lokoj. La daktilpalmo etendis sian ŝirman foliaron tre alte, kvazaŭ ĝi volus ludi la rolon de sunombrelo. La blankete-grizaj piramidoj estis distingeblaj kiel siluetoj en la klara aero en la flanko de la dezerto, kie la struto montris, ke li bone povoscias uzi siajn piedojn, kaj la leono kun siaj grandaj saĝaj okuloj sidis kaj rigardis la marmoran sfinkson, kiu kuŝis duone enterigita en la sablo. La akvo de Nilo estis retiriĝinta, la tuta fluejo estis plena de ranoj kaj prezentis por la cikonia familio la plej belan vidaĵon en ĉi tiu lando. La cikoniidoj pensis, ke tio estas trompo de la okuloj, tiel neesprimeble bela ili trovis la vidaĵon. ::"Tiel estas ĉi tie, kaj tion ni havas ĉiam en nia varma lando!" diris la cikonia patrino, kaj la infanoj sentis tikladon en la stomako. ::"Ĉu ni vidos ankoraŭ ion plu?" ili demandis; "ĉu ni penetros pli profunden en la landon?" ::"Tie oni nenion plu povas vidi," diris la cikonia patrino. "Post la luksa regiono komenciĝas nur nepenetrebla arbaro, en kiu la arboj kreskas unu en la alian kaj per pikantaj volvekreskaĵoj estas ligitaj en ne malimplikeblan densaĵon, tiel ke nur la elefanto havas la eblon trafari al si vojon per siaj masivaj piedoj. La serpentoj tie estas por ni tro grandaj kaj la lacertoj tro rapidkuraj kaj viglaj. Se vi volus iri en la dezerton, vi ricevus sablon en la okulojn, se la afero iros bone, sed se ĝi irus malbone, vi trafos en sablan trombon. Ne, ĉi tie estas plej bone; ĉi tie ni havas ranojn kaj akridojn, ĉi tie mi restos kaj vi ankaŭ!" ::Kaj ili restis. La maljunaj sidis en sia nesto sur la gracia minareto, ripozis kaj estis tamen tre okupitaj je glatigado de la plumoj kaj je pripinĉado de la ruĝaj ŝtrumpoj per sia beko. Poste ili elstreĉis la kolojn supren, salutis gravmiene kaj levis la kapojn kun la alta frunto kaj la delikataj glataj plumoj, kaj iliaj brunaj okuloj lumis tre saĝe. La cikoniaj fraŭlinoj promenadis gravmiene inter la sukplenaj trunkoj de la kanoj, ĵetadis kaŝitajn rigardojn sur la aliajn junajn cikoniojn, faradis interkonatiĝojn kaj englutadis ĉe ĉiu tria paŝo unu ranon aŭ svingadis tien kaj reen malgrandan serpenton, kio, kiel ili opiniis, tre bone alaspektis al ili. Ilia kaptitaĵo estis por ili tre bongusta. La junaj fraŭloj komencadis diversajn malpacojn, batadis unu la alian per la flugiloj, hakadis sin reciproke per la bekoj kaj faradis al si sangajn vundojn, kaj poste tiu aŭ alia fianĉiĝis, la junaj fraŭloj kaj la junaj fraŭlinoj; tio estis ja la vivocelo, kiun ili starigis al si. Ili konstruis nestojn kaj komencis poste denove malpacojn, ĉar en la varmaj landoj ĉiuj havas tre flamiĝeman naturon; tio tamen estis gaja kaj faris precipe al la maljunaj multe da ĝojo. En la okuloj de gepatroj ĉio ĉe la infanoj estas ja bone alaspekta. Ĉiutage ĉi tie estis suna lumo, ĉiutage oni havis sufiĉege por manĝi, oni povis pensi nur pri ĝojoj kaj plezuroj. ::Sed en la riĉa palaco de ilia Egipta dommastro ne estis gaje. La riĉa potenca sinjoro, paralizita en ĉiuj membroj, kuŝis etendita kiel mumio sur lito en la granda salono kun la kolorriĉaj muroj. Parencoj kaj servistoj staris ĉirkaŭ li; senviva li ne estis, tamen oni ankaŭ ne povis vere diri, ke li vivas. La savanta marĉeja floro el la nordaj landoj, kiu devis esti elserĉita kaj deŝirita de tiu, kiu amis lin plej varmege, ĉiam ankoraŭ ne estis alportita. Lia bela juna filino, kiu en cigna vesto flugis trans landojn kaj marojn malproksime norden, estis neniam revenonta. "Ŝi mortis kaj malaperis!" raportis la du hejmen revenintaj virgulinoj. Ili elpensis tutan historion, kies enhavo estis jena: ::"Kiam ni ĉiuj ŝvebis alte en la aero, nin ekvidis ĉasisto kaj ekpafis sagon sur nin. Li trafis nian junan amikinon, kaj malrapide, kantante sian adiaŭon, ŝi falis kiel mortanta cigno en la mezon de la arbara lago. Tie ni enterigis ŝin ĉe la bordo sub bonodora funebra betulo. Sed ni faris venĝon; ni alligis fajron sub la flugilon de la hirundo, kiu havis sian neston sub la kana tegmento de la ĉasisto; ĝi ekbruliĝis, kaj la domo forbrulis en helaj flamoj, en kiuj li pereis kaj kiuj lumis ĝis la funebra betulo trans la lago. Tie ŝi kuŝas, fariĝinte denove tero; neniam ĝi revenos en Egiptujon!" ::Ili ambaŭ ploris, sed cikonia patro, kiu okaze estis aŭskultanto de tiu rakonto, frapis fortege per la beko. ::"Mensogo kaj elpenso!" li diris. "Vere mi tre volonte enpuŝus al ili mian bekon en la bruston!" ::"Por rompi al si la bekon!" diris la cikonia patrino. "Bele vi tiam aspektus! Antaŭ ĉio pensu pri vi mem kaj pri via familio; ĉio alia vin ne devas interesi!" ::"Mi tamen morgaŭ sidiĝos sur la rando de la nefermita kupolo, kiam ĉiuj scienculoj kaj saĝuloj kolektiĝos, por konsiliĝi pri la stato de la malsanulo; eble tiamaniere ili pli alproksimiĝos al la vero." ::Kaj la scienculoj kaj saĝuloj kunvenis kaj parolis multe tre multe, multvorte kaj edife, kion la cikonio tute ne povis kompreni, ― kaj por la malsanulo aŭ por lia filino en la marĉejo efektive nenio rezultis el tio, tamen malgraŭ tio ni povas iom aŭskulti tion, ĉar diversajn aferojn oni ja ofte devas aŭskulti. ::Sed la plej grava nun estos aŭskulti kaj sciiĝi, kio okazis antaŭe, tiam ni pli bone komprenos la historion, almenaŭ ne malpli bone ol la cikonia patro. ::"Amo naskas kaj subtenas la vivon, la plej alta amo naskas la plej altan vivon! Nur per amo povas esti savita lia vivo!" oni diris, kaj la scienculoj asertis, ke tio estis dirita eksterordinare saĝe kaj bone. ::"Tio estas bela penso!" tuj asertis la cikonia patro. ::"Mi ĝin ne tute komprenas!" respondis la cikonia patrino, "kaj la kulpo troviĝas ne en mi, sed en la penso. Cetere tio estas por mi tute indiferenta, mi devas pensi pri aliaj aferoj!" ::Poste la scienculoj komencis profundpensan analizon de la esenco de amo. Ili klarigis, ke ekzistas diferenco inter la amo kiun sentas al si reciproke la gefianĉoj, kaj tiu amo, kiu alligas al si reciproke gepatrojn kaj infanojn, aŭ tiu, kiu en la kalikoj de la kreskaĵoj vekas la sopiron turni sin al la lumo de la suno; ĉio ĉi tio estis elmetata tiel detale kaj science, ke la cikonia patro neniel povis plu ilin sekvi, des malpli tion ripeti. Li fariĝis ĉe tio tute enpensigita, fermis duone la okulojn, kaj dum la tuta sekvanta tago li staris sur unu piedo. Estis al li tre peze porti sian instruitecon. ::Tamen unu aferon la cikonia patro komprenis, ĉar li aŭdis, ke tion egale sincere esprimis simplaj burĝoj, kiel ankaŭ plej grandaj eminentuloj, ― ke por multaj miloj da homoj kaj samtempe por la lando estas malfeliĉo, ke la granda sinjoro kuŝas malsana kaj ne povas denove resaniĝi; ke estus feliĉo kaj beno, se li denove ricevus sian sanon. "Sed kie kreskas la floro, kiu povas ree alporti al li sanon?" Pri tio ĉiuj demandis, serĉis en sciencaj verkoj, en lumantaj bildoj de la steloj, en la vento kaj vetero, serĉis per ĉiuj eblaj rimedoj, kaj fine la scienculoj kaj la saĝuloj eltrovis, kiel ni diris, ke "la amo naskas kaj subtenas la vivon, la vivon de la patro," kaj per tio ili diris pli, ol ili mem komprenis. ::Poste ili ripetis kaj skribis kiel recepton: "la amo naskas kaj subtenas la vivon", sed kiamaniere oni povus pretigi la recepton, ― pri tio oni ne havis respondon. Fine ili venis al unuanima decido, ke la helpo devas veni de la princino, de ŝi, kiu amis sian patron per la tuta koro kaj la tuta animo. Oni fine trovis la rimedon, per kiu la helpo povus esti akirita, kaj en la serĉado pasis pli ol tuta jaro. Ŝi devis en novluna nokto, post la subiro de la luno, iri al la marmora sfinkso ĉe la rando de la dezerto, forrasti la sablon antaŭ la pordo en la piedo de la sfinkso kaj trairi la longan koridoron, kiu kondukas en la mezon de unu el la grandaj piramidoj, kie unu el la potencaj reĝoj de la malproksima antikveco, ĉirkaŭita de granda lukso, kuŝas en mumia ĉirkaŭkovro. ::Tie ŝi devis apogi sian kapon al la mortinto, kaj tiam estus malkaŝite al ŝi, kiamaniere oni povas akiri la vivon kaj savon por ŝia patro. Ĉion ĉi tion ŝi plenumis, kaj en sonĝo ŝi sciiĝis, ke el la profunda marĉo norde en la Dana lando ― la loko estis prisribita al ŝi tute precize ― ŝi devas alporti hejmen la lotusan floron, kiu en la profundo de la akvo estos ektuŝinta ŝian bruston. Tiu floro redonos al li la sanon. ::Por tio ŝi flugis en cigna vesto al la sovaĝa marĉejo. Ĉion ĉi tion sciis la cikonia patro kaj la cikonia patrino, kaj nun ni scias tion pli precize, ol ni sciis antaŭe. Ni scias, ke la reĝo de la marĉo malsuprentiris ŝin al si, ni scias, ke por la siaj en la hejmo ŝi mortis kaj malaperis. Nur la plej saĝa el ili ĉiuj diris ankoraŭ, tiel same kiel la cikonia patrino: "Ŝi iel sin savos!" Kaj tion oni volis atendi, ĉar ion pli bonan oni ne sciis. ::"Mi pensas, mi rabos al la du malbonaj princinoj iliajn cigajn vestojn!" diris la cikonia patro; "tiam ili ne povos veni al la sovaĝa marĉejo kaj fari malbonon. La cignajn vestojn mi kaŝos tie supre, ĝis por ili troviĝos uzo!" ::"Kie do vi volas tie supre ilin kaŝi?" demandis la cikonia patrino. ::"En nia nesto ĉe la sovaĝa marĉejo!" li diris. "Mi kaj niaj plej junaj infanoj ni povas ĉe la transportado reciproke nin subteni, kaj se ili fariĝos por ni tro embarasaj, dumvoje troviĝas ja multe da lokoj, kie ni povas kaŝi ilin ĝis plej proksima transmigro. Unu cigna plumaĵo estus sufiĉa por ŝi, sed du estas pli bonaj. Por vojaĝoj en la nordaj landoj oni devas ĉiam bone sin provizi!" ::"Vi ne ricevos dankon pro tio!" diris la cikonia patrino; "sed vi estas ja la sinjoro! Nur en la tempo de kovado mi havas rajton de voĉo." <center>🙝🙟</center> ::En la vikinga kastelo ĉe la sovaĝa marĉejo, kien la cikonioj flugis en la printempo, al la malgranda knabino estis donita nomo. Oni donis al ŝi la nomon Helga, sed ĉi tiu nomo por tia spirito, kia plenigis la belan estaĵon, estis tro milda. Kun ĉiu monato la infano pli disvolviĝis, kaj en la daŭro de kelke da jaroj, dum kiuj la cikonioj regule faris la saman vojaĝon, aŭtune al Nilo, printempe al la sovaĝa marĉejo, el la malgranda infano fariĝis granda knabino, kaj antaŭ ol oni bone rimarkis, ŝi ekfloris kiel plej belega deksesjara junulino. Sed la bela ŝelo kaŝis en si malmolan kaj maldolĉan kernon; la junulino havis naturon pli sovaĝan, ol eĉ en tiu kruela malluma tempo oni povus ĉe iu trovi. ::Estis por ŝi plezuro trempi siajn blankajn manojn en la varma sango de la oferbuĉita ĉevalo; ŝi tramordadis en sia sovaĝeco la kolon al la nigraj kokoj, kiujn la oferpastro devis buĉi, kaj al sia adoptinta patro ŝi diris tute serioze: ::"Se venus via malamiko kaj ligus ŝnuron al la traboj de nia tegmento kaj levus ĉi tiun senpere super la ĉambro, en kiu vi dormas, mi vin ne vekus, eĉ se mi tion povus fari. Mi tion tute ne aŭdus, tiel ĉiam ankoraŭ bruas la sango ĉirkaŭ mia orelo, sur kiun vi donis al mi vangfrapon antaŭ kelka nombro da jaroj! Ho, mi havas bonan memoron!" ::Sed la vikingo ne kredis al ŝiaj vortoj; simile al ĉiuj aliaj li estis blindigita de sia beleco, li ankaŭ ne sciis, ke la malgranda Helga ĉiutage ŝanĝiĝas interne kaj ekstere. Sen selo ŝi sidadis kiel kunkreskiĝinta kun la ĉevalo, kiu kuradis en plena galopo, kaj eĉ en plej granda danĝero ŝi ne desaltis de ĝi. Tute vestita ŝi ofte ĵetadis sin de la deklivo en la fortan fluon de la golfo kaj naĝadis renkonte al la vikingo, kiam lia boato estis alproksimiĝanta al la tero. De siaj belaj longaj haroj ŝi detranĉis al si la plej longan buklon kaj plektis al si el tio tendenon por la pafarko. ::"Kion oni mem faras, tio estas bone farita!" ŝi diris. ::La vikingedzino konforme al la tempo kaj kutimoj havis firman volon kaj fortan karakteron, sed en komparo kun sia filino ŝi estis milda, timema virino. Ŝi sciis ja ankaŭ, ke sur la terura infano kuŝas sorĉo. ::Kiam la patrino estis en la subtegmento aŭ eliris sur la korton, Helgan tre ofte kaptadis la malbona fantazio sidiĝi sur la rando de la puto, bati ĉirkaŭen per la manoj kaj piedoj kaj poste ĵeti sin en la mallarĝan profundan puton. Tie ŝi konforme al sia rana naturo subakviĝadis kaj poste leviĝadis returne supren, grimpadis kiel kato kaj venadis, abunde gutigante akvon, en la salonon. ::Tamen ekzistis unu ligilo, kiu retenadis Helgan, tio estis la vespera krepusko; tiam ŝi fariĝadis silenta kaj meditema, lasadis sin voki kaj konduki. Tiam la interna sento tiradis ŝin al la patrino, kaj kiam la suno subiĝis kaj ŝia ekstera kaj interna aliformiĝo plenumiĝis, ŝi sidadis silente, malgaje, en sia formo de rano; ŝia korpo tiam estis multe pli granda ol la korpo de ordinara rano, sed ĝuste ĉi tiu cirkonstanco pligrandigis la malbelecon. Ŝi aspektis kiel abomeniga pigmeino kun kapo de rano kaj kun naĝmembrano inter la fingroj. Io senfine malgaja kuŝis en la okuloj, per kiuj ŝi rigardis ĉirkaŭen; voĉon ŝi ne havis, nur sensonan kvakadon ŝi de tempo al tempo aŭdigadis, tute tiel, kiel aŭdigas infano, kiam ĝi ĝemas en sonĝo. Tiam la vikingedzino povis preni ŝin sur siajn genuojn, ŝi forgesis la malbelan formon, ŝi vidis nur la malgajajn okulojn, kaj ofte diradis: ::"Mi preskaŭ dezirus, ke vi ĉiam estu mia muta rano. Pli malbona estas via aspekto, kiam via beleco brilas eksteren." ::Ŝi skribis runojn kontraŭ sorĉo kaj kontraŭ malsano kaj ĵetis ilin sur la malfeliĉan estaĵon, sed pliboniĝo ne aperis. ::"Oni ne povus pensi, ke ŝi estis tiel malgranda kaj kuŝis en akvolilio!" diris unu fojon la cikonia patro; "nun ŝi estas tuta homo kaj mirinde simila al sia Egipta patrino. Ĉi tiun ni neniam plu vidis! Ŝi ne saviĝis, kiel diris vi kaj la scienculoj. Ĉiujare mi flugis laŭlonge kaj laŭlarĝe super la tuta sovaĝa marĉejo, sed ŝi neniam donis ian signon pri si. Mi eĉ konfesos al vi, en la jaroj, kiam mi venis ĉi tien kelke da tagoj antaŭ vi, por ripari la neston kaj ordigi tion aŭ alian, mi ĉiufoje flugadis tien kaj reen tra tuta nokto, kvazaŭ mi estus strigo aŭ vesperto, ĉiam super la akvo ĉi tie, sed tute sen ia sukceso. Ĝis nun ankoraŭ kuŝas tute sen ia utilo la du cignaj vestoj, kiŭjn mi kun niaj infanoj trenis de Nilo ĉi tien; tio estis sufiĉe malfacila, ni bezonis por tio tri plenajn vojaĝojn. Nun ili jam de tre longa tempo kuŝas sur la fundo de nia nesto, kaj se iam okazos fajro, se la traba domo forbrulos, tiam ankaŭ ili malaperos!" ::"Kaj malaperos nia bona nesto!" diris la cikonia patrino. "Pri tio vi pensas malpli ol pri la plumvestoj kaj pri via marĉeja princino. Vi devus prefere tuj malsupreniri al ŝi kaj resti en la marĉo. En rilato al via propra familio vi estas malbona patro, tion mi jam diris al vi, kiam mi la unuan fojon kovis. Ke nur la sovaĝa vikinga knabinaĉo ne pafu al ni aŭ al niaj infanoj sagon en la flugilojn! Ŝi ne scias ja, kion ŝi faras. Ni vivas ja ĉi tie de pli longatempe ol ŝi, tion ŝi devus pripensi! Ni neniam forgesas nian devon, ni donas ĉiujare nian imposton, plumon, ovon kaj birdidon, kiel la justeco kaj leĝo postulas. Ĉu vi pensas, ke tiam, kiam ŝi estas ekstere, mi kuraĝas iri malsupren, kiel antaŭe kaj kiel mi faradis en Egiptujo, kie mi komunikiĝadis kun la homoj tute familiare kaj enrigardadis en pladojn kaj potojn? Ne, mi sidas ĉi tie supre kaj koleras pri ŝi, tiu knabinaĉo! Kaj mi koleras ankaŭ pri vi! Vi devis tiam trankvile lasi ŝin en la akvolilio, tiam ŝi nun ne estus ĉi tie!" ::"Vi estas multe pli estiminda ol via parolo!" diris la cikonia patro; "mi konas vin pli bone, ol vi mem vin konas!" ::Kaj li faris salton, du fortajn batojn per la flugiloj, streĉis la piedojn malantaŭen kaj ekflugis pluen, aŭ pli ĝuste eknaĝis, tute ne movante la flugilojn. Kiam li estis jam sufiĉe malproksime, li faris ankoraŭ unu fortan flugilbaton, la suno prilumis liajn blankajn plumojn, kaj lia kolo kaj kapo streĉiĝis antaŭen. Oni povis samtempe admiri en li forton kaj energion. ::"Li tamen ĉiam ankoraŭ estas la plej bela el ĉiuj" pensis la cikonia patrino, "sed mi tion ne diros al li." <center>🙝🙟</center> ::Frue, jam en la tempo de rikoltado, ĉi tiun fojon revenis la vikingo kun militakiraĵo kaj kaptitoj. Inter ĉi tiuj troviĝis juna Kristana pastro, unu el tiuj viroj, kiuj persekutis la malnovajn diojn de la nordaj landoj. El la lasta tempo oni ofte parolis en la ĉambrego kaj ankaŭ en la virina ĉambro pri la nova religio, kiu jam disvastiĝis en ĉiuj pli sudaj landoj kaj per la sankta Ansgario penetris jam eĉ alte norden. Eĉ la malgranda Helga aŭdis pri la kredo je la blanka Kristo, kiu pro amo al la homoj sin fordonis, por ilin savi. Tio, kiel oni ordinare diras, en unu orelon al ŝi eniris kaj el la dua eliris. Senton por amo ŝi, kiel ŝajnis, havis nur tiam, kiam ŝi en la ŝlosita ĉambreto ricevadis la mizeran formon de rano. Sed la vikingedzino aŭskultis, kaj ŝi sentis sin mirinde impresita de la rakontoj kiuj cirkuladis pri la filo de la sole vera Dio. ::La viroj, kiuj revenis el la militiro, rakontis pri la belegaj temploj el ĉirkaŭhakitaj multekostaj ŝtonoj, kiuj estis konstruitaj por la honoro de tiu, kies ordono estis la amo. Kelke da pezaj oraj vazoj artiste faritaj oni alportis kun si hejmen, kaj ĉiu el ili eligadis strangan spican odoron. Tio estis incensiloj, kiujn la Kristanaj pastroj svingadis antaŭ la altaro, sur kiu neniam fluis sango, sed nur la konsekrita pano kaj vino aliformiĝadis en lian korpon kaj lian sangon, kiun li estis fordoninta por la ankoraŭ ne naskitaj generacioj. ::La kaptitan junan Kristanan pastron, ligitan per ŝnuroj je la manoj kaj piedoj, oni metis en la profundan ŝtonan kelon de la traba domo. Bela li estis, "bela kiel Baldur", diris la vikingedzino, kaj lia suferado ŝin kortuŝis, dum la juna Helga postulis, ke oni tratiru al li ŝnuron tra la genuo kaj alligu lin al la vostoj de sovaĝaj bovoj. ::"Tiam mi ellasus la hundojn. Hu, antaŭen trans la marĉo al la erikejo! Tio estus gaja vidaĵo!" ::Tamen la vikingo ne volis, ke li ricevu tian morton, sed morgaŭ li, kiel neiganto kaj persekutanto de la altaj dioj, estis oferota sur la ŝtono de sango en la arbareto; nun la unuan fojon oni tie estis oferontaj homon. ::La juna Helga petis la permeson, ke ŝi aspergu per lia sango la bildojn de la dioj kaj la popolon. Ŝi akrigis sian brilantan tranĉilon, kaj kiam unu el la grandaj furiozaj hundoj, kiuj en granda kvanto troviĝis sur la korto, transkuris super siaj piedoj, ŝi enpuŝis al ĝi la tranĉilon en la flankon. "Tio estas farata por elprovi!" ŝi diris. La vikingedzino afliktite rigardis la sovaĝan, malbonan knabinon, kaj kiam venis la nokto kaj ŝia filino aliformiĝis korpe kaj anime, ŝi kun malĝoja animo eldiris sian aflikton per varmaj vortoj. ::La malbela rano kun la prisorĉita korpo staris antaŭ ŝi kaj fiksis sur ŝi siajn brunajn malgajajn okulojn, aŭskultis kaj ― kiel ŝajnis ― kun homa prudento komprenis ŝiajn vortojn. ::"Neniam, eĉ antaŭ mia edzo, eliris el mia buŝo eĉ unu vorto pri tio, pro kio mi per vi nun duoble suferas!" diris la vikingedzino. "En mia koro loĝas pli da suferado pro vi, ol kiom mi mem povus pensi. Granda estas la amo de patrino, sed via koro ĉiam estis nealirebla por amo. Via koro estas malvarma kaj marĉa! Kiamaniere vi venis en mian domon?" ::Tiam stranga tremo trakuris la korpon de la malbela estaĵo, kvazaŭ la vortoj ektuŝis ian nevideblan ligilon inter la korpo kaj la animo; grandaj larmoj aperis en ĝiaj okuloj. ::"Via tempo de puno ankaŭ iam venos!" diris la vikingedzino; "terura ĝi estos ankaŭ por mi! Estus pli bone, se vi, estante ankoraŭ malgranda infano, estus elĵetita sur la landvojon kaj la malvarmo de la nokto lulus vin en la morton!" Kaj la vikingedzino ploris per maldolĉaj larmoj kaj kolere kaj afliktite eliris malantaŭ la ledan tapiŝon, kiu pendis malsupren de la plafona trabo kaj dividis la ĉambron. ::La ŝrumpinta rano sidis tute sola en la angulo; ĝi estis muta, sed post kelka tempo ĝi eligis duone sufokitan ĝemon. Estis tiel, kvazaŭ en profunda doloro en la angulo de ĝia koro naskiĝis nova vivo. La malbela estaĵo faris unu paŝon antaŭen, aŭskultis, faris denove unu paŝon kaj kaptis per mallertaj manoj la pezan stangon, kiu estis antaŭsovita antaŭ la pordo. Senbrue ĝi eltiris la stangon, singarde ĝi forprenis la ŝtipeton, kiu estis ŝovita sub la anson. Poste ĝi prenis la brulantan lampon, kiu staris en la antaŭa parto de la ĉambro; estis tiel, kvazaŭ firma volo donis al ĝi forton. Ĝi eltiris la feran bolton el la fermita plankpordo kaj ŝtelece malsupreniris al la malliberulo. Ĉi tiu dormis. La rano ektuŝis lin per sia malvarma malseka mano, kaj kiam li vekiĝis kaj ekvidis antaŭ si la malbelan figuron, li ektremis kiel de malbona vizio. La monstro eltiris sian tranĉilon, distranĉis la ligilojn de la malliberulo kaj faris al li signon, ke li ĝin sekvu. ::Li vokis sanktajn nomojn, faris la signon de kruco, kaj kiam li vidis, ke la figuro staras senŝange, li diris: ::"Feliĉa estas tiu, kiu agas prudente en rilato al malaltulo, la Eternulo lin savos en la malbona tago! ― Kiu vi estas? Kiamaniere vi havas la eksteraĵon de besto kaj tamen estas plena de favorkoreco?" ::La rano faris al li signon kaj kondukis lin malantaŭ kaŝantaj tapiŝoj laŭlonge de malplena koridoro ĝis en la stalon, kie ĝi montris al li ĉevalon. Li saltis sur la ĉevalon, sed la rano ankaŭ sidiĝis antaŭe kaj tenis sin forte je la kolharoj de la besto. La kaptito ĝin komprenis, kaj en rapida trotado ili rajdis laŭ vojo, kiun li neniam povus trovi, eksteren al la libera stepo. ::Li forgesis ĝian malbelan formon, li sentis nur la favorkorecon kaj kompaton de la Eternulo, aperigitan per ĉi tiu monstro; li eldiris piajn preĝojn kaj kantis sanktajn kantojn. Tiam ĝin atakis tremo; ĉu tio estis la forto de la preĝo kaj la potenco de la kantoj, kiuj ĉi tie sin elmontris, aŭ ĉu tio estis la malvarmo de la mateno, kiu estis jam proksima? Kion ŝi povis senti? Ŝi elrektiĝis, volis haltigi la ĉevalon kaj desalti, sed la Kristana pastro tenis ŝin per ĉiuj fortoj, laŭte kantis kanton, kiu povus forigi la sorĉon, kiu enigis ŝin en la malbelan ranan formon, kaj la ĉevalo pli sovaĝe ekkuris antaŭen, la ĉielo fariĝis ruĝa, la unua radio de la suno trarompis la nubon, kaj la klara lumfonto kaŭzis la aliformiĝon, ŝi denove estis la juna belulino kun la demona malbona spirito. Li tenis en siaj brakoj la plej belan junan virinon! kaj eksentis teruron pro tio, li desaltis de la ĉevalo kaj haltigis ĝin, pensante, ke nova pereiga sorĉaĵo blindigas liajn okulojn. Sed la juna Helga ankaŭ per unu salto estis sur la tero, la mallonga infana jupeto atingis nur ĝis ŝiaj genuoj; la akran tranĉilon ŝi eltiris el sia zono kaj ĵetis sin sur la surpriziton. ::"Mi vin atingos!" ŝi kriis, "mi vin atingos, kaj mi enpuŝos al vi la tranĉilon en la korpon! Vi estas ja pala kiel la morto! Sklavo! Senbarbulo!" ::Ŝi atakis lin; en malfacila batalo ili luktis unu kun la alia, sed ŝajnis, ke nevidebla potenco donis forton al la Kristana viro. Li tenis ŝin forte, kaj la maljuna kverko tute apud lia flanko prezentis por li helpon, ĉirkaŭante kaj implikante ŝiajn piedojn, kiuj elglitiĝis sub ĝiaj duone elteriĝintaj radikoj. Tute apude de la loko de batalo ŝprucis fonto; li aspergis per la freŝa akvo ŝian bruston kaj vizaĝon, ordonis al la malpura spirito eliri kaj faris super ŝi krucosignon laŭ Kristana moro, sed la bapta akvo ne havas forton tie, kie samtempe el interne ne fluas fonto de kredo. ::Kaj tamen li ankaŭ ĉi tie estis la pli forta; pli ol forto de viro kuŝis en lia agado kontraŭ la batalanta malbona potenco, kiun ĝi venkis. Ŝi mallevis siajn brakojn kaj rigardis kun admirantaj okuloj tiun viron, kiu ŝajnis al ŝi potenca sorĉisto, potenca en la sekreta arto. Mallumajn, fatalajn runojn li laŭte legis; misterajn signojn li faradis en la aero. Nek antaŭ la brilanta hakilo nek antaŭ la akra tranĉilo ŝi eĉ palpebrumus, se li tion svingus antaŭ ŝiaj okuloj, sed ŝi ektremis, kiam li faris al ŝi sur la frunto kaj sur la brusto la signon de kruco. Kiel malsovaĝa birdo ŝi nun sidis, klininte la kapon al la brusto. ::Milde li parolis al ŝi pri la ama ago, kiun ŝi en tiu nokto faris rilate al li, kiam ŝi en la malbela formo de rano venis al li, disigis liajn ligilojn kaj rekondukis lin al la lumo kaj al la vivo. Ŝi ankaŭ, li diris, estas ligita, ligita per pli kruelaj ligiloj ol li, sed ŝi ankaŭ venos al lumo kaj vivo per li. Al la sankta Ansgario en Hedeby li ŝin venigos; tie en la Kristana urbo la sorĉo dissolviĝos. Sed li ne povas konduki ŝin tien antaŭ si sur la ĉevalo, eĉ se ŝi sidus trankvile kaj bonvole. ::"Malantaŭ mi vi devas sidi sur la ĉevalo, ne antaŭ mi! Via sorĉa beleco havas potencon, kiu devenas el malbono, mi ĝin timas, ― kaj tamen mi venkos en Kristo!" ::Li stariĝis genue kaj ekpreĝis pie kaj sincere. Ŝajnis, kvazaŭ la silenta arbara naturo per tio fariĝis sankta preĝejo, la birdoj komencis kanti, kvazaŭ ankaŭ ili apartenus al la nova komunumo, kaj la sovaĝa mento bonodoris, kvazaŭ ĝi volus anstataŭi altaron kaj incensojn. Laŭte li proklamis la vortojn de la Sankta Skribo: ::"La lumo el supre nin vizitis, por lumi al tiuj, kiuj sidas en la mallumo kaj en la ombro de la morto, por gvidi niajn piedojn al la vojo de la paco!" ::Kaj li parolis pri la sopirado de la kreitaĵo, kaj dum lia parolado haltis la ĉevalo, kiu estis portinta ilin en sovaĝa kurado, kaj movetadis la longajn trunketojn de la rubusarbeto, tiel ke la maturaj sukoplenaj fruktoj falis al la malgranda Helga en la manon kaj sin mem proponis kiel refreŝigaĵon. ::Pacience ŝi lasis sin levi sur la dorson de la ĉevalo kaj sidis tie kiel somnambulino, kiu ne vekiĝis kaj tamen ne vagas. La Kristana viro kunligis du branĉojn tiel, ke ili formis krucon, kiun li tenis rekte en la mano, kaj poste ili ekrajdis tra la arbaro, kie la denseco fariĝis ĉiam pli granda, la vojo ĉiam pli mallarĝa, kie la vojo fine eĉ tute ĉesiĝis. La prunelarbo baris al ili la vojon kiel bartrabo, kiun oni devis ĉirkaŭrajdi; el la fonto fariĝis ne fluanta rivereto, sed staranta marĉo, kiun oni ankaŭ devis ĉirkaŭrajdi. Forton kaj freŝecon elspiradis la pura arbara aero, kaj ne malpli granda forto fluis el la mildaj vortoj, kiuj sonadis en kredo kaj en Kristana amo, plenaj de kora deziro konduki al lumo kaj vivo ŝin, kiu estis jam venkita de la unua impreso. ::La guto da pluvo, kiel oni diras, kavigas la malmolan ŝtonon, la ondoj de la maro iom post iom rondigas la angulecan pecon da roko, la roso de la Dia favorkoreco, kiu nun la unuan fojon falis sur la malgrandan Helgan, kavigis la malmolaĵon, rondigis la akraĵon. Estas vero, ke tuj oni tion ne povis rimarki, ŝi mem tion ne konsciis; ankaŭ la ĝermo en la tero ĉe la refreŝiga malsekeco kaj la varma radio de la suno ne scias ja, ke ĝi kaŝas en si kreskaĵon kaj floron. ::Kiel la kantado de la patrino nerimarkeble restas en la menso de la infano kaj ĉi tiu imite balbutas la simplajn vortojn, ne komprenante ilin, ĝis ili poste fariĝas al ĝi pli kaj pli klaraj, tiel ankaŭ ĉi tie efikis la vorto, tiu Dia forto, kiu feliĉigas ĉiujn, kiuj kredas je ĝi. ::Ili rapide forlasis la arbaron, trapasis la erikejon kaj denove senvojan arbaron, kaj vespere ili renkontiĝis kun rabistoj. ::"Kie vi ŝtelis la belan pupeton?" ili kriis; ili haltigis la ĉevalon kaj detiris la du rajdantojn, ĉar ili estis en tre granda nombro. La pastro havis nenian alian batalilon krom la tranĉilo, kiun li estis elŝirinta el la manoj de la malgranda Helga, kaj per ĝi li kuraĝe batadis ĉirkaŭen. Unu el la rabistoj eksvingis sian hakilon, sed la juna Kristano feliĉe saltis flanken, alie li estus trafita, tamen la tranĉflanko de la hakilo penetris profunde en la kolon de la ĉevalo, tiel ke la sango elŝprucis fonte kaj la besto falis teren. Tiam la malgranda Helga, kvazaŭ vekita el profunda dormo, ektremis kaj ĵetis sin sur la ĝemegantan beston. La Kristana pastro stariĝis antaŭ ŝi, por ŝin defendi kaj ŝirmi, sed unu el la rabistoj frapis per sia peza fera martelo lian frunton, tiel ke ĝi frakasiĝis kaj la sango kaj cerbo ekŝprucis ĉirkaŭen; senviva li falis teren. ::La rabistoj kaptis Helgan je ŝiaj blankaj brakoj; en la sama momento la suno subiris, la lasta radio estingiĝis, kaj ŝi aliformiĝis en malbelan ranon. La blankete verda buŝo dislarĝiĝis ĝis duono de la vizaĝo, la brakoj fariĝis maldikaj kaj mukaj, la manoj kun naĝmembrano dislarĝiĝis en formo de ventumilo! Tiam la rabistoj terurite ŝin ellasis; ŝi staris inter ili kiel malbela monstro, eksaltis laŭ sia rana naturo pli alten ol ŝia propra alteco kaj malaperis en la densejo. Tiam la rabistoj komprenis, ke ili havas aferon kun sekreta sorĉa forto, kaj kun timego ili forkuris de la terura loko. <center>🙝🙟</center> ::La plenluno leviĝis, baldaŭ ĝi komencis disĵetadi brilon kaj lumon, kaj el la arbetaĵoj elrampis la malgranda Helga en sia malbela rana haŭto. Ŝi haltis apud la kadavro de la Kristana pastro kaj apud sia mortigita ĉevalo kaj rigardis ilin per okuloj, kiuj ŝajnis larmantaj. La rana kapo eligis apartspecan kvakadon, kiel infano, kiu komencas plori. Ŝi ĵetis sin jen sur unu, jen sur la alian, alportis akvon en sia mano, kiu kaŭze de sia naĝmembrano fariĝis pli granda kaj pli kava, kaj verŝis sur ilin. Ili estis senvivaj, ili restis senvivaj! Ŝi tion komprenis. Baldaŭ povis veni la sovaĝaj bestoj kaj manĝi iliajn korpojn; ne, tio ne devis okazi! Tial ŝi elfosis kavon en la tero, tiel profunde, kiel ŝi povis, ŝi volis fari por ili tombon, sed por la fosado ŝi povis uzi nur fortan branĉon de arbo kaj siajn manojn; ĉe tio tamen la naĝmembrano inter la fingroj tiel streĉiĝis, ke ĝi disŝiriĝis kaj la sango komencis flui. Ŝi komprenis, ke ŝia laboro ne sukcesos. Tiam ŝi alportis akvon, lavis la vizaĝon de la mortinto, kovris ĝin per freŝaj verdaj folioj, altrenis grandajn branĉojn kaj metis ilin sur lin kaj ŝutis sur tion foliojn. Poste ŝi prenis la plej pezajn ŝtonojn, kiujn ŝi povis trovi, metis ilin super la senvivajn korpojn kaj ŝtopis la aperturojn per musko. Nun ŝi opiniis, ke la tomba monteto estas sufiĉe fortika kaj kontraŭgardita, sed dum tiu malfacila laborado pasis la nokto, la suno aperis, ― kaj jen la malgranda Helga staris en sia tuta beleco, kun sangantaj manoj kaj la unuan fojon kun larmoj sur la ruĝiĝantaj virgaj vangoj. ::Tiam ĉe la aliformiĝo estis tiel, kvazaŭ en ŝi du naturoj batalas pri regado; ŝi tremis, rigardis ĉirkaŭen, kvazaŭ ŝi vekiĝis el terura sonĝo, alkuris al la gracia fago, por havi ian apogon, kaj poste subite ŝi simile al kato grimpis sur la supron de la arbo kaj forte alkroĉiĝis. Tie ŝi sidis kiel timeganta sciureto, sidis en la daŭro de la longa tago en la profunda arbara izoliteco, kie, kiel oni ja diras, ĉio estas senviva kaj silenta! Senviva! Flugis tie kelke da papilioj unu ĉirkaŭ la alia en ludo aŭ en malpaco; troviĝis tie tute apude kelke da formikejoj, el kiuj ĉiu estis loĝata de centoj da laboremaj estaĵeto;, kiuj svarmadis tien kaj reen. En la aero dancis sennombraj kuloj, svarmo apud svarmo; amasoj da zumantaj muŝoj preterflugis, libeloj kaj aliaj flugilaj bestetoj, la lumbriko elrampis el la malseka tero, la talpoj fosis, ― krom tio estis silente, senvive ĉirkaŭe, senvive en tiu senco, en kiu oni komprenas ĉi tiun vorton. Neniu atentis la malgrandan Helgan, krom la garoloj, kiuj flugis ĉirkaŭ la supro de la arbo, sur kiu ŝi sidis; kun kuraĝa scivoleco ili saltetis laŭlonge de la branĉoj ĝis ŝi. Unu ekrigardo el ŝiaj okuloj ilin forpelis, sed per tio ŝi ne fariĝis pli komprenebla por ili kaj ankaŭ ne por si mem. ::Kiam la vespero alproksimiĝis kaj la suno komencis subiĝi, la alif^ormiĝo devigis ŝin denove moviĝi. Ŝi malleviĝis laŭ la trunko, kaj kiam la lasta radio de la suno estingiĝis, ĝi sidis malsupre en la ŝrumpinta formo de rano, kun disŝirita naĝmembrano sur la manoj, sed la okuloj radiis nun per tia bela brilo, kiun ili antaŭe ne havis eĉ en ŝia bela formo. Tio estis plej mildaj, piaj knabinaj okuloj, kiuj lumis el la rana masko; ili atestis pri ŝia profunda animo, pri ŝia homa koro. La belaj okuloj komencis verŝi larmojn, ploris per pezaj larmoj, kiuj malpezigas la koron. ::Apud la aranĝita tomba monteto kuŝis ankoraŭ la kruco, kiu estis farita el branĉoj, la lasta faritaĵo de li, kiu nun estis mortinta kaj transirinta en alian mondon. La malgranda Helga ĝin levis, kaj, cedante al subita ideo, ŝi ĝin plantis inter la ŝtonoj super li kaj la mortigita ĉevalo. Ĉe la malĝoja rememoro ekfluis ŝiaj larmoj, kaj en tiu korstato ŝi gratis la saman signon sur la tero ĉirkaŭ la tombo, ― la plej bela enfermo, kiun oni povas imagi al si, ― kaj jen, dum ŝi per ambaŭ manoj gratis la signon de kruco, ŝia naĝmembrano defalis kiel disŝirita ganto, kaj kiam ŝi sin lavis en la fonto kaj kun granda miro vidis siajn blankajn manojn, ŝi denove faris la signon de kruco en la aero inter si kaj la mortinto. Tiam ektremis ŝiaj lipoj, tiam ekmoviĝis ŝia lango, kaj la nomo, kiun ŝi dum la rajdado tra la arbaro plej ofte aŭdis kantatan kaj parolatan, eksonis el ŝia buŝo. Ŝi ĝin elparolis: "Jesuo Kristo!" ::Tiam defalis la rana ĉirkaŭkovro, ŝi estis la juna belulino, ― sed ŝia kapo lace kliniĝis, ŝiaj membroj bezonis ripozon, ― ŝi dormis. ::Tamen ŝia dormo estis nur mallonga; en noktomezo ŝi vekiĝis; antaŭ ŝi staris la mortigita ĉevalo, radianta, plena de vivo; el ĝiaj okuloj kaj la vundita kolo lumis apartspeca brilo. Apud ĝi montriĝis la mortigita Kristana pastro. "Pli bela ol Baldur!" dirus la vikingedzino, kaj tamen li estis kvazaŭ en flamoj. ::En liaj grandaj mildaj okuloj kuŝis tia alta seriozeco, ili proklamis tiel justan juĝon, lia rigardo estis tiel penetranta, ke mirinda lumo heligis la plej internajn korfaldojn de la elprovitino. La malgranda Helga tremis, kaj ŝiaj rememoroj vekiĝis kun tia forto, kiel tio iam fariĝos ĉe la lasta juĝo. Ĉio bona, kion oni iam faris al ŝi, ĉiu ama vorto, kiu iam estis parolita al ŝi, fariĝis kvazaŭ vivanta. Ŝi komprenis, ke la amo estis tiu forto, kiu ŝin tenis rekte en la tagoj de elprovado, en kiuj ni, naskitoj de animo kaj marĉo, agas kaj strebas. Ŝi komprenis, ke ŝi sekvis nur la impulsojn de siaj korinklinoj kaj ke per si mem ŝi nenion faris. Ĉio, kio estis donita al ŝi, ĉio staris sub pli alta gvidado. Ŝi kliniĝis profunde, humile, honte antaŭ tiu, kiu kredeble povis legi en ĉiu faldo de ŝia koro; kaj en tiu momento ŝi sentis kvazaŭ fajreron de la puriga flamo, fajreron de la flamo de la sankta spirito. ::"Vi filino de la marĉo!" diris la Kristana pastro, "el marĉo, el la tero vi venis, ― nun vi leviĝos denove el la tero. La sunradio en vi, konsciante sian korpon, reiras al sia naskiĝfonto, ne la radio el la suno, sed la radio el Dio! Neniu animo pereos, sed longa estas la vojo tra la pasantaĵo, ĝi estas forkuro de la vivo al la eterneco. Mi venas el la lando de la mortintoj; vi ankaŭ iam transmigros el la profundaj valoj en la lumantan montolandon, kie loĝas la favorkoreco kaj perfekteco. Mi ne kondukas vin en Hedebyon al Kristana bapto, antaŭe vi devas krevigi la akvan kovron super la profunda marĉo, vi devas eltiri supren la vivantan radikon de via vivo, vi devas fari amajn agojn, antaŭ ol povos veni la konsekro." ::Kaj li levis ŝin sur la ĉevalon kaj donis al ŝi oran incensilon, similan al tiu, kiun ŝi antaŭe vidis en la vikinga kastelo. Dolĉa kaj forta bonodoro fluis el ĝi. La nefermita vundo sur la frunto de la mortinto lumis kiel radianta diademo; li prenis de la tombo la krucon, levis ĝin supren, kaj nun ili ekflugis antaŭen tra la aero, super la bruanta arbaro, super la montetoj, en kiuj estis enterigitaj la grandeguloj kaj kie ili en la nokto sidis sur siaj mortigitaj ĉevaloj. La potencaj figuroj leviĝis, elrajdis kaj haltis supre sur siaj gigantaj tombaj montetoj. En la lunlumo brilis la ora ringo ĉirkaŭ ilia frunto, ilia mantelo flirtis en la vento. La drako, kiu gardis la trezorojn, levis sian kapon kaj rigardis ilin. La gnomoj rigardis de altaĵoj kaj el sulkoj, ĉie aperis ruĝaj, bluaj kaj verdaj lumoj, kiujn ili portis en la manoj; tiu gaja svarmado similis al la fajreroj en la cindro de forbrulanta papero. ::Super arbaro kaj erikejo, riveretoj kaj marĉoj ili flugis ĝis la sovaĝa marĉejo; super ĝi ili ŝvebis en grandaj rondoj. La Kristana pastro levis alte la krucon, kiu malproksimen radiis oran brilon, kaj el lia buŝo sonis la kantado de meso. La malgranda Helga kunkantis, kiel infano akompanas la kantadon de sia patrino. Ŝi svingadis la incensilon, kiu eligadis altaran bonodoron tiel fortan, tiel miraklofaran, ke la kanoj per tio ekfloris. Ĉiuj ĝermoj rapide elkreskis el la profunda grundo, ĉio, kio havis vivon, streĉiĝis supren; simile al teksita flortapiŝo etendiĝis tavolo da akvolilioj, kaj sur ĝi kuŝis dormanta virino, juna kaj bela. La malgranda Helga pensis, ke ŝi vidas sin mem, sian spegulan bildon en la trankvila akvo. Tio, kion ŝi vidis, estis ŝia patrino, la edzino de la marĉreĝo, la princino de la regiono de Nilo. ::La mortinta Kristana pastro ordonis levi la dormantinon sur la ĉevalon, sed ĉi tiu malleviĝis sub la ŝarĝo, kvazaŭ ĝia korpo estus nur kadavra tuko, flirtanta en la aero; sed signo de kruco faris la aeran fantomon fortika, kaj ĉiuj tri rajdis, ĝis ili atingis firman grundon sub la piedoj. ::Tiam kokokriis la koko en la kastelo de la vikingo, kaj la fantomoj dissolviĝis en nebulon, kiun la vento forrulis; sed la patrino kaj la filino staris unu kontraŭ la alia. ::"Ĉu tio estas mi mem, kiun mi vidas en la profunda akvo?" diris la patrino. ::"Ĉu tio estas mi mem, kiun mi vidas en la brilanta ŝildo?" vive ekkriis la filino; kaj ili alproksimiĝis al si reciproke, brusto al brusto, brako al brako. Plej forte batis la koro de la patrino, kaj ŝi tion komprenis. ::"Mia infano! Floraĵo de mia propra koro! Mia lotuso el la profunda akvo!" ::Kaj ŝi ĉirkaŭprenis sian infanon kaj ploris; la larmoj estis la ama bapto de la malgranda Helga. ::"En cigna plumaĵo mi venis ĉi tien kaj deĵetis ĝin!" rakontis la patrino. "Tra la ŝanceliĝanta marĉa grundo mi malleviĝis profunde en la ŝlimon de la marĉo, kiu fermiĝis ĉirkaŭ mi kiel muro; sed baldaŭ mi eksentis pli freŝan fluon; ia forto tiris min pli profunden, ĉiam pli profunden. Miaj palpebroj malleviĝis pro stranga dormemeco, mi ekdormis, mi sonĝis. Ŝajnis al mi, ke mi denove kuŝas en la Egipta piramido, sed ke antaŭ mi troviĝas ankoraŭ la ŝanceliĝanta alna trunko, kiu naĝis sur la supraĵo de la marĉo. Mi rigardis la fendojn de la arba ŝelo, kaj ili lumis per ĉiaj eblaj koloroj kaj akceptis la formon de ĉiaj eblaj hieroglifoj. La loko, kiun miaj okuloj fiksis, prezentis la ĉirkaŭkovron de mumio. Ĝi disŝiriĝis, kaj el ĝi eliris la miljara reĝo, la mumia figuro, nigra kiel peco, nigre brilanta kiel arbara limako aŭ kiel la grasa nigra grundo de la marĉejo; mi ne sciis, ĉu tio estas la marĉreĝo ĉu la mumio de la piramido. Li ĉirkaŭplektis min per siaj brakoj, kaj mi havis la senton, kvazaŭ mi devas morti. Vivon mi denove eksentis nur per tio, ke ia siaspeca varmo fariĝis sentebla sur mia brusto kaj sur ĝi malgranda birdo ekbatis per la flugiloj, pepis kaj kantis. De mia brusto ĝi flugis supren al la malluma, peza plafono, sed per longa verda rubando ĝi estis alligita al mi. Mi aŭdis kaj komprenis la tonojn de ĝia sopirado: Liberecon! sunlumon! al la patro! Tiam mi ekpensis pri mia patro en la suna lando de la hejmo, ekpensis pri mia vivo, pri mia amo! Kaj mi malligis la ligilon, lasis la birdon forflugi-hejmen al la patro. Depost tiu horo mi neniam plu sonĝis; mi dormis per peza kaj longa dormo, ĝis en la nuna momento tonoj kaj bonodoro min levis kaj liberigis!" ::La verda rubando, kiu ligis la patrinan koron kun la flugiloj de la birdo, kie ĝi nun flirtis, kie ĝi kuŝis forĵetita kaj forgesita? Nur la cikonio ĝin vidis siatempe; la rubando estis la verda trunketo, la banto estis la brilanta floro, la lulilo de tiu infano, kiu nun plene elkreskis kiel perfekta belulino kaj denove ripozis ĉe la patrina brusto. ::Kaj dum ili staris brako ĉe brako, la cikonia patro flugis ĉirkaŭ ili, poste ĝi sin direktis returne al sia nesto, prenis la cignajn vestojn, kiuj dum jaroj estis tie konservataj, kaj ĵetis po unu al ĉiu el la du virinoj. La plumaj kovroj firme ĉirkaŭfiksiĝis sur ili, tiel ke ili baldaŭ leviĝis de la tero en la formo de du blankaj cignoj. ::"Nun ni reciproke intertraktu!" diris la cikonia patro; "nun ni povas nin reciproke kompreni, kvankam niaj bekoj havas malsamajn fasonojn. Estas tre feliĉe, ke vi venis hodiaŭ nokte; morgaŭ ni jam plu ne estas ĉi tie, la patrino, mi kaj la infanoj! Ni flugas suden! Jes, rigardu min bone! Mi estas ja malnova amiko el la Nila lando, kaj la patrino ankaŭ estas tio sama, kvankam ŝia beko ne ĉiam klakas tiel, kiel sentas ŝia koro. Ŝi ĉiam pensis ke la princino iel saviĝos! Mi kun la infanoj altrenis ĉi tien la cignajn vestojn! Ha, kiel ĝoja mi estas kaj kia feliĉo tio estas, ke mi estas ankoraŭ ĉi tie. Kiam komencos tagiĝi, ni forflugos de ĉi tie. Ni havas grandan societon da cikonioj! Ni flugos antaŭe, vi flugu ĉiam post ni, tiam vi ne forkliniĝos de la vojo. Mi kun la infanoj ankoraŭ speciale observos vin!" ::"Kaj la lotusa floro, kiun mi devis alporti," diris la Egipta princino, "ĝi en cigna plumaĵo flugos ĉe mia flanko; la floron de mia koro mi havas ĉe mi, tiel mia tasko estas do plenumita. Hejmen! Hejmen!" ::Sed Helga diris, ke ŝi ne povas forlasi la Danan landon, antaŭ ol ŝi ne estos vidinta ankoraŭ unu fojon sian adoptintan patrinon, la amplenan vikingedzinon. Ĉiu bela rememoro, ĉiu ama vorto, ĉiu larmo, kiun la adoptinta patrino estis plorinta, subite stariĝis klare antaŭ la animo de Helga, kaj en ĉi tiu momento ŝi preskaŭ sentis, ke tiun patrinon ŝi plej multe amas. ::"Jes, ni devas flugi al la vikinga domo!" diris la cikonia patro; "tie atendas ja la patrino kun la infanoj! Kiel ili elmetos la okulojn kaj laborigos la klakbekon! Estas vero, ke la patrino nun ne parolas tre multe, ŝi parolas mallonge kaj koncize, sed ŝiaj sentoj estas pli bonaj ol kiel ŝi ŝajnigas. Mi tuj iom ekklakos, por anonci nian alvenon!" ::Kaj la cikonia patro ekklakis per la beko kaj ekflugis kun la cignoj al la vikinga kastelo. ::Tie ĉiuj ankoraŭ kuŝis en profunda dormo; nur malfrue en la nokto la vikingedzino endormiĝis. Ŝi kuŝis en granda timego pri la malgranda Helga, kiu jam de tri tagoj malaperis kun la Kristana pastro. Ŝi videble helpis al li saviĝi, ĉar la ĉevalo, kiu nun forestis el la stalo, estis ŝia. Per kia potenco ĉio ĉi tio plenumiĝis! La vikingedzino ekpensis pri la mirakloj, kiuj fariĝadis per Kristo kaj per tiuj, kiuj kredis je li kaj lin sekvis. La ŝanĝiĝantaj pensoj en ŝia sonĝo akceptis la formon de realaj bildoj. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi sendorme kaj meditante sidas ankoraŭ sur sia lito, dum ekstere sur la lando kuŝas densa mallumo. ::Aperis ventego, ŝi aŭdis la ruliĝadon de la maro okcidente kaj oriente, de la Norda maro kaj de la akvoj de Kategat. La grandega serpento, kiu ĉirkaŭtenis la teron en la profundo de la maro, konvulsie kuntiriĝis. Alproksimiĝis la nokto de la dioj, Ragnarok, kiel la idolanoj nomis la tagon de la lasta juĝo, kiam ĉio devis perei, eĉ la altaj dioj. La korno sonis laŭtege, kaj trans la ĉielarkon rajdis la dioj, vestitaj per ŝtalo, por batali la lastan batalon; antaŭ ili flugis la flugilhavaj ŝildistinoj, kaj en la fino de la vico estis la figuroj de la mortintaj gigantoj. La tuta aero ĉirkaŭ ili lumis en la brilo de la nordlumo, sed la mallumo fine venkis. Tio estis terura momento. ::Kaj tute apude de la terurita vikingedzino sidis sur la tero la malgranda Helga en sia malbela formo de rano; ŝi ankaŭ tremis kaj alpremis sin al sia adoptinta patrino, kiu prenis ŝin sur la genuojn kaj tenis ŝin ĉirkaŭprenite plene de amo, kiel ajn abomeninda estis por ŝi la rana eksteraĵo. La aero resonadis de batoj de glavoj kaj de bastonegoj, de siblantaj sagoj, kiuj elverŝiĝis super ŝi kiel ĉion ŝutkovranta hajlego. Venis la horo, kiam la ĉielo kaj tero devis perei, la steloj devis fali kaj ĉio devis forbruli. Sed ŝi sciis ankaŭ, ke devas naskiĝi nova ĉielo kaj nova tero, ke greno devas ondigi tie, kie nun la maro ruliĝas sur la senfruktan sablan grundon, ke ekregos la nenomebla Dio kaj ke Baldur, la milda, la ĉarma, liberigita el la regno de la mortintoj, devas leviĝi al li. Li venis, la vikingedzino lin vidis, ŝi rekonis lian vizaĝon, ― tio estis la Kristana pastro, la kaptita. ::"Kristo!" ŝi laŭte ekkriis, kaj ĉe la elparolado de la nomo ŝi metis kison sur la frunton de sia malbela rana infano. Tiam la rana haŭto defalis kaj la malgranda Helga staris tie en sia tuta beleco, milda kiel neniam antaŭe kaj kun radiantaj okuloj. Ŝi kisis la manojn de sia adoptinta patrino, benis ŝin pro ŝia tuta prizorgado kaj amo, kiun ĉi tiu havigis al ŝi en la tagoj de la mizero kaj de la elprovado; ŝi dankis ŝin pro la elparolo de la nomo, kiun ŝi ripetis: Kristo. Poste la malgranda Helga leviĝis en la formo de potenca cigno, majeste ŝi etendis siajn flugilojn, kaj kun bruo ŝi ekflugis supren, kiel kiam amasoj da migrantaj birdoj komencas sian vojaĝon. ::Ĉe tio la vikingedzino vekiĝis, kaj de ekstere penetradis ankoraŭ al sia orelo la sama bruo de fortaj flugilbatoj. Ŝi sciis, ke tiam estis la tempo, kiam la cikonioj formigras; de ili kredeble venis la bruo. Ŝi volis ankoraŭ unu fojon vidi ilin antaŭ ilia formigro kaj diri al ili adiaŭ. Ŝi leviĝis, eliris sur la balkonon, kaj sur la supro de la tegmento de la flanka konstruaĵo ŝi ekvidis vicon da cikonioj, kaj de ĉiuj flankoj ĉirkaŭ la korto trans la altajn arbojn flugis grandaj balanciĝantaj amasoj, sed ĝuste antaŭ ŝi sur la rando de la puto, kie Helga tiel ofte sidadis kaj timigadis ŝin per sia sovaĝeco, sidis nun du cignoj kaj rigardis ŝin per siaj saĝaj okuloj. Tiam ŝi rememoris sian sonĝon, kiu staris ankoraŭ antaŭ ŝi tiel vive, kvazaŭ ĝi estus realaĵo. Ŝi pensis pri la malgranda Helga en formo de cigno, ŝi pensis pri la Kristana pastro kaj eksentis sin subite mirinde ĝoja en sia koro. ::La cignoj batis per siaj flugiloj, klinis siajn kolojn, kvazaŭ ili ankaŭ volus esprimi sian saluton, kaj la vikingedzino etendis al ili siajn brakojn, kvazaŭ ŝi tion komprenus, kaj ridetis sub larmoj kaj diversaj pensoj. ::Tiam kun flugilbatoj kaj klakado leviĝis ĉiuj cikonioj por la vojaĝo al sudo. ::"Ni ne atendos la cignojn!" diris la cikonia patrino. "Se ili volas flugi kun ni, ili venu. Ni ne povas resti ĉi tie, ĝis ĉiuj birdoj estos formigrintaj. Estas ja io bela vojaĝi tiel familie, ne kiel la fringoj kaj batalkokoj, ĉe kiuj la viroj flugas aparte kaj la virinoj aparte. Parolante inter ni, tio tute ne estas konvena. Ha, kian strangan flugilbatadon havas tiuj cignoj!" ::"Ĉiu flugas laŭ sia maniero!" respondis la cikonia patro. "La cignoj flugas en oblikva direkto, la gruoj triangule kaj la numenioj en serpentforma linio." ::"Ne parolu al mi pri serpentoj, kiam ni flugas ĉi tie supre!" interrompis lin la cikonia patrino. "La infanoj ricevus apetiton, kiun ni ne povus kontentigi!" <center>🙝🙟</center> ::"Ĉu tie malsupre estas la altaj montoj, pri kiuj mi aŭdis?" demandis Helga en la cigna plumaĵo. ::"Tio estas fulmotondraj nuboj, kiuj portiĝas sub ni," respondis la patrino. ::"Kio estas tiuj blankaj nuboj, kiuj troviĝas tiel alte?" demandis Helga. ::"La montoj, kiujn vi tie vidas, estas kovritaj per eterna neĝo!" respondis la patrino; kaj ili flugis trans la Alpojn al la blueta Mediteranea maro. ::* * * :: ::"Afriko! La marbordo de Egiptujo!" ĝojkriis en sia cigna formo la filino de Nilo, kiam ili alte el la aero ekvidis blanketeflavan ondforman strion, ŝian hejmon. ::Ankaŭ la birdoj ekvidis la celon de sia migrado kaj plirapidigis sian flugadon. ::"Mi flarsentas Nilan ŝlimon kaj malsekajn ranojn!" diris la cikonia patrino. "Jam bone svarmas kaj jukas! Nun vi baldaŭ kontentigos vian tikladon de la palato. Vi ankaŭ vidos la marabuon, la ibison kaj la gruojn. Ili apartenas ĉiuj al nia familio, sed mankas al ili multe, por esti tiel belaj kiel ni. Ili tenas sin tre grandsinjore, precipe la ibiso. La Egiptoj ĝin tro eldorlotis, ili eĉ ŝtopas ĝin per bonodoraj herbaĵoj, kion ili nomas balzami. Mi preferas lasi ŝtopi min per vivantaj ranoj; mi pensas, tia estas ankaŭ via opinio, kaj ĝi estos kontentigita. Pli bone estas havi ion en la ventro, dum oni ankoraŭ vivas, ol servi al parado post sia morto. Tio estas mia opinio, kaj ĝi estas ĉiam ĝusta!" ::"La cikonioj alvenis!" oni diris en la riĉa domo ĉe la bordo de Nilo, kie en la nefermita ĉambrego sur molaj, per leoparda felo kovritaj kusenoj kuŝis etendite la reĝa sinjoro, ne vivante kaj ankaŭ ne mortinte, esperante je la lotusa floro el la profunda marĉo en nordo. Parencoj kaj servistoj staris ĉirkaŭ li. ::Kaj en la ĉambregon enflugis la du belegaj blankaj cignoj, kiuj venis kune kun la cikonioj. Ili deĵetis la blindige blankajn cignajn vestojn kaj jen tie staris du belaj virinaj figuroj, tiel similaj unu al la alia, kiel du gutoj da roso. Ili sin klinis super la palan kadukan maljunan viron, ili ĵetis malantaŭen siajn longajn harojn, kaj dum la malgranda Helga sin klinis super la avon, liaj vangoj ruĝiĝis, liaj okuloj ricevis brilon kaj nova vivo ekfluis tra la paralizitaj membroj. La maljunulo sane kaj plijunigite leviĝis. La filino kaj la nepino tenis lin en siaj brakoj kiel por ĝoja matena saluto post longa turmenta sonĝo. <center>🙝🙟</center> ::Ĝojo regis en la tuta palaco kaj ankaŭ en la cikonia nesto, sed en ĉi tiu ĝi estis kaŭzita ĉefe de la bona manĝaĵo, de la svarmado de ranoj; kaj dum la scienculoj rapide skizis per supraĵaj konturoj la historion de la du princinoj kaj de la saniga floro, kiu estis granda okazintaĵo kaj beno por la domo kaj la lando, la cikoniaj gepatroj rakontis la historion al sia familio en sia maniero sed nur tiam, kiam ili ĉiuj estis sataj, ĉar alie ili ja havus ion alian por fari ol aŭskulti historiojn. ::"Nun vi ja fariĝos io!" flustris la cikonia patrino, "tio estas tre kredebla!" ::"Ho, kio mi povus fariĝi!" diris la cikonia patro, "kaj kion do mi faris? Nenion!" ::"Vi faris pli ol ĉiuj aliaj! Sen vi kaj niaj infanoj la du princinoj neniam plu revidus Egiptujon kaj certe ne rehavigus al la maljunulo la sanon. Vi fariĝos io! Vi certe ricevos doktoran titolon, kaj niaj estontaj infanoj tiam estos naskitaj doktoroj, kaj iliaj infanoj tiam atingos ankoraŭ ion pli. Cetere vi jam nun aspektas kiel Egipta doktoro, almenaŭ en miaj okuloj!" ::La scienculoj kaj saĝuloj disvolvis kiel fundamentan penson, kiel ili tion nomis, kiu tiriĝis tra la tuta okazintaĵo, la sentencon: "Amo donas vivon!" Kaj la klarigon por tio ili donis en diversaj manieroj: "La varma sunradio estas la Egipta princino, ŝi malleviĝis al la marĉreĝo, kaj de ŝia ĉirkaŭpreno naskiĝis....!" ::"Mi ne povas tiel precize ripeti la vortojn!" diris la cikonia patro, kiu aŭskultis de sur la tegmento kaj devis raporti pri tio en la nesto. "Ĉio, kion ili diris, estis tiel ŝraŭbita kaj komplikita, tiel terure saĝa, ke ili tuj ricevis rangojn kaj donacojn, eĉ la kuiristo ricevis grandan ordenon, ― tio estis kredeble pro la bona supo!" ::"Kaj kion vi ricevis?" demandis la cikonia patrino; "ili ne devis ja forgesi la plej gravan, kaj tio estas vi! La scienculoj ĉe la tuta historio nur faris bruon. Sed via distingo espereble ankoraŭ venos!" ::Malfrue en la nokto, kiam la paco de la dormo kuŝis super la denove feliĉa domo, la okuloj de unu persono ankoraŭ ne fermiĝis, kaj tio estis ne la okuloj de la cikonia patro, kvankam li supre sur unu piedo staris en la nesto kaj dormis gardstarante, ― ne, la malgranda Helga ankoraŭ ne dormis, ŝi elkliniĝis super la balkonon kaj rigardis en la klaran aeron supren al la grandaj lumantaj steloj, kiuj brilis pli klare kaj pli pure ol en la alta nordo kaj tamen estis la samaj steloj. Ŝi pensis pri la vikingedzino ĉe la sovaĝa marĉo, pri la mildaj okuloj de sia adoptinta patrino, pri la larmoj, kiujn ŝi ploris pro la malfeliĉa rano-infano, kiu nun en lukso kaj en stelbrilo staras ĉe la bordo de Nilo en la ĉarmega printempa aero. Ŝi pensis pri la amo en la brusto de la idolana virino, pri la amo, kiun ŝi montris al mizera estaĵo, kiu en formo de homo estis sovaĝa besto kaj en formo de besto estis abomeninda por la vido kaj por la ektuŝo. Ŝi rigardis la lumantajn stelojn, kaj ŝi pensis pri la brilo, kiun radiis la frunto de la mortinto, kiam ili flugis super la arbaro kaj la marĉo. Tonoj eksonis en ŝia rememoro, vortoj, kies elparoladon ŝi estis aŭdinta, kiam ili rajdis kune kaj ŝi sidis profunde emociita, vortoj pri la ĉefa fonto de la amo, de la plej alta amo, kiu ampleksas ĉiujn generaciojn. ::Jes, kio ne estis donita, akirita, atingita! La pensoj de la malgranda Helga prezentis al si tage kaj nokte la tutan sumon de ŝia feliĉo, kaj ĉe la konsiderado de tio ŝi staris kiel infano, kiu rapide turnas sin de la doninto al la dono, al ĉiuj belegaj donacoj. Ŝi kvazaŭ dissolviĝis en la ĉiam pligrandiĝanta feliĉo, kiu povis veni. Per mirakloj ŝi estis ja levata al ĉiam pli alta ĝojo, al ĉiam pli alta feliĉo, kaj en tio ŝi unu tagon tiel perdis la orientiĝon, ke ŝi plu ne pensis pri la doninto. Tio estis la memfido de ŝia juneca spirito, kiu fordonis sin al ŝiaj fieraj revoj. Ĉe tio ŝiaj okuloj brilis; sed en tiu momento el ŝiaj revoj elŝiris ŝin granda bruo malsupre sur la korto. Ŝi rimarkis, ke tie du grandaj strutoj rapide kuras en malvasta rondo. Neniam antaŭe ŝi vidis tiun beston, tian grandan, tian mallertan kaj malgracian birdon; la flugiloj aspektis kiel pritranĉitaj, la birdo faris la impreson, kvazaŭ iu ĝin difektis, kaj ŝi demandis, kio fariĝis al ĝi. La unuan fojon ŝi aŭdis la legendon, kiun la Egiptoj rakontas al si pri la struto. ::Bela iam estis ĝia gento, grandaj kaj fortaj ĝiaj flugiloj. Unu vesperon la potencaj birdoj de la arbaro diris al ĝi: "Frato, ĉu ni flugu morgaŭ, se Dio volos, al la rivero, por trinki?" La struto respondis: "Mi tion faros!" Kiam komencis tagiĝi, ili ekflugis, antaŭe alten, renkonte al la suno, la okulo de Dio, ĉiam pli kaj pli alten, la struto multe antaŭ ĉiuj aliaj. Plena de fiero ĝi flugis al la lumo. Ĝi fidis sian forton kaj ne la doninton de tiu forto; ĝi ne diris: "se Dio volos!" Tiam la anĝelo de juĝo fortiris la vualon de antaŭ la suno, kaj en la sama momento ekbrulis la flugiloj de la birdo; mizere ĝi falis sur la teron. G~i kaj ĝia raso neniam plu povas leviĝi; kiam ĝin atakas timo, ĝi komencas kuri kaj maltrankvile kuras ronde en mallarĝa spaco; tio estas averto por ni homoj, ke ĉe ĉiuj niaj pensoj, ĉe ĉiu entrepreno ni diru: "se Dio volos!" ::Helga enpensiĝinte klinis sian kapon, rigardis la kuradantan struton, vidis ĝian timegon kaj vidis ĝian naivan ĝojon ĉe la vido de sia propra granda ombro sur la blanka lunlumita muro. Seriozeco profunde enradikiĝis en ŝia koro kaj menso. Riĉa, feliĉa vivo estis akirita, estis atingita, ― kio fariĝos nun, kio ankoraŭ venos? La plej bona, "se Dio volos!" <center>🙝🙟</center> ::En la unuaj tagoj de la printempo, kiam la cikonioj denove ekflugis norden, la malgranda Helga prenis sian oran braceleton, engravuris en ĝi sian nomon, alvokis per kapsigno la cikonian patron, metis al li la oran ringon ĉirkaŭ la kolon kaj petis lin, ke li transdonu ĝin al la vikingedzino, kiu vidos el tio, ke ŝia adoptita filino vivas, estas feliĉa kaj ĉiam ankoraŭ ame ŝin memoras. ::"Estas peze ĝin porti!" diris al si la cikonia patro, kiam li eksentis ĝian ŝarĝon ĉirkaŭ sia kolo; "sed oron kaj honoron oni ne devas forĵeti sur la vojon. Ili tie norde devos konfesi, ke la cikonio alportas feliĉon!" ::"Vi alportas oron, kaj mi alportas ovojn!" diris la cikonia patrino, "sed vi alportas nur unu fojon, mi tion faras ĉiujare! Sed dankon neniu el ni ricevas! Tio ĉagrenas!" ::"Oni havas la konscion de sia merito, patrino!" diris la cikonia patro. ::"Sed tion vi ne povas porti ekstere sur la brusto!" diris la cikonia patrino; "gi donas nek favoran venton nek manĝaĵon!" ::Kaj ili forflugis. ::La malgranda najtingalo, kiu kantis en la tamarinda arbetaĵo, ankaŭ intencis baldaŭ forflugi norden. Tie ĉe la sovaĝa marĉejo la malgranda Helga ofte estis ĝin aŭdinta; ŝi volis sendi per ĝi sciigon pri si, ŝi komprenis ja la lingvon de la birdoj depost tiu tempo, kiam ŝi flugis en cigna plumaĵo. La najtingalo certe sin komprenos. Ŝi petis ĝin, ke ĝi flugu en la fagarbaron sur la Jutlanda duoninsulo, kie estis aranĝita la tombo el ŝtonoj kaj branĉoj, ŝi komisiis al ĝi peti ĉiujn malgrandajn birdojn, ke ili gardu tie la tombon kaj kantadu super ĝi kantojn. ::Kaj la najtingalo forflugis, kaj la tempo forflugis! <center>🙝🙟</center> ::Ĉirkaŭ la rikolta tempo la aglo staris sur la piramido kaj ekvidis majestan karavanon de riĉe ŝarĝitaj kameloj kaj multekoste vestitaj armitaj homoj sur laŭte spiregantaj arabaj ĉevaloj. Tio estis belegaj blankaj ĉevaloj, iliaj ruĝetaj nazotruoj estis en senĉesa moviĝado, kaj iliaj grandaj densaj kolharoj pendis malsupren ĝis la maldikaj piedoj. Riĉaj gastoj, reĝa princo el Arabujo, bela, kiel princo devas esti, faris sian enveturon en la fieran domon, sur kiu la cikonia nesto nun staris malplena. Ĝiaj loĝantoj nun troviĝis ja en lando norda, sed devis baldaŭ reveni. Kaj ili alvenis ĝuste en tiu tago, kiam ĉi tie ĝojo kaj gajeco atingis la plej altan gradon. Edziĝofesta gajeco nun regis, kaj la malgranda Helga, en silka vesto kaj brilanta de juveloj, estis la fianĉino. La fianĉo estis la juna Araba princo. Ambaŭ okupis la honorajn lokojn ĉe la tablo kaj sidis inter la patrino kaj la avo. ::Sed ŝi ne rimarkis la brunajn virajn vangojn de la fianĉo, sur kiuj krispiĝis la nigra barbo, ŝi ne rimarkis liajn fajrajn mallumajn okulojn, kiuj estis fiksitaj sur ŝi, ŝi rigardis eksteren, supren al la brilanta, fajreranta stelo, kiu radiis al ŝi el la ĉielo. ::Jen ekstere en la aero eksonis fortaj flugilbatoj, la cikonioj revenis. Kiel ajn laca de vojaĝo estis maljuna cikonia paro kaj kiel ajn forte ĝi bezonis ripozon, ili tamen tuj flugis malsupren sur la balustradon de la verando, ĉar ili jam aŭdis, kia festo estas solenata. Ĉe la limo de la lando oni jam sciigis al ili, ke la malgranda Helga lasis ilin pentri sur la muro, ĉar ili ambaŭ apartenis ja al ŝia historio. ::"Tio estas granda distingo por ni!" diris la cikonia patro. ::"Tre malgranda!" diris la cikonia patrino, "malpli da honoro ili ja ne povis fari al ni!" ::Kiam Helga ilin ekvidis, ŝi leviĝis kaj eliris al ili sur la verandon, por karesi al ili la dorson. La maljuna cikonia paro klinis la kolojn, kaj la plej junaj infanoj tion ankaŭ vidis kaj sentis sin honoritaj. ::Helga rigardis supren al la brilanta stelo, kiu lumis ĉiam pli kaj pli hele. Kaj inter ĝi kaj ŝi moviĝadis figuro ankoraŭ pli klara ol la aero kaj tamen rimarkebla. Ĝi alŝvebis tute proksimen al ŝi; tio estis la mortinta Kristana pastro. Li ankaŭ venis al ŝia edziĝa festo, venis el la ĉiela regno. ::"La brilo kaj la belegeco tie supre superas ĉion, kion konas la tero!" li diris. ::La malgranda Helga preĝis tiel profunde, tiel kore, kiel ŝi neniam antaŭe preĝis, ke estu permesite al ŝi nur por unu sola minuto enrigardi, nur unu solan rigardon ĵeti en la ĉielan regnon al la Patro. ::Kaj li levis ŝin al la eterna brilo, al la eterna belegeco; torento da tonoj kaj pensoj ŝin trafluis. Ne sole ekstere ŝin ĉirkaŭis brilo kaj ĉiela muziko, en ŝi mem ankaŭ eklumis kaj eksonis. Vortoj ne povas tion eldiri. ::"Nun ni devas iri returne, oni rimarkis vian foreston!" li diris. ::"Nur ankoraŭ unu rigardon!" ŝi respondis, "nur ankoraŭ unu mallongan minuton!" ::"Ni devas reveni sur la teron, ĉiuj gastoj foriras!" ::"Nur unu rigardon, la lastan!" ::Denove la malgranda Helga staris sur la verando, ― sed ĉiuj torĉoj ekstere estis estingitaj, ĉiuj lumoj en la edziĝa ĉambro malaperis, la cikonioj malaperis, gastojn oni plu ne vidis, oni plu ne vidis la fianĉon, ĉio en la tri mallongaj minutoj estis kvazaŭ forblovita. ::Tiam la malgranda Helga eksentis timon, kaj ŝi eniris tra la malplena granda ĉambrego en la plej proksiman ĉambron. Fremdaj soldatoj tie dormis; ŝi malfermis la flankan pordon, kiu kondukis en ŝian propran ĉambron, kaj dum ŝi pensis, ke ŝi staras en ĝi, ŝi staris ekstere en la ĝardeno; tiel antaŭe ja ne estis ĉi tie. Ruĝete lumetis la ĉielo, estis ĉirkaŭ komenciĝo de la tago. ::Pasis nur tri minutoj en la ĉielo, sed granda nokto sur la tero. ::Ŝi ekvidis la cikoniojn; ŝi alvokis ilin, parolis en ilia lingvo, kaj la cikonia patro turnis la kapon, aŭskultis kaj alproksimiĝis. ::"Vi parolas nian lingvon!" li diris, "kion vi deziras? Kio vin venigis ĉi tien, vi fremda virino?" ::"Tio estas ja mi, la malgranda Helga! Ĉu vi min ne konas? Antaŭ tri minutoj ni parolis unu kun la alia, tie sur la verando! " ::"Tio estas eraro," diris la cikonio; "ĉion ĉi tion vi nur sonĝis!" ::"Ne, ne!" ŝi ekkriis kaj rememorigis al li pri la vikinga kastelo, pri la sovaĝa marĉejo kaj pri la vojaĝo ĉi tien. ::Tiam la cikonia patro palpebrumis per la okuloj. "Tio estas ja malnova historio, kiun mi aŭdis el la tempo de mia prapraavino. Jes, efektive ĉi tie en Egiptujo ekzistis iam princino el Danujo, sed antaŭ multaj centoj da jaroj ŝi malaperis en la vespero de sia edziĝo kaj ŝi neniam plu revenis! Tion vi povas legi eĉ sur la monumento ĉi tie en la ĝardeno. Sur ĝi estas ja skulptitaj cignoj kaj cikonioj, kaj tute supre staras vi mem en blanka marmoro." ::Tiel efektive estis. La malgranda Helga tion vidis, komprenis kaj stariĝis surgenue. ::La suno montriĝis, kaj kiel iam sub ĝiaj radioj faladis la rana ĉirkaŭkovro kaj montriĝadis la bela figuro, tiel nun en la lumo leviĝis bela figuro, pli klara, pli pura ol la aero, radio de lumo ― supren al la Patro. ::La korpo disfalis en cindron; tie, kie ĝi estis starinta, kuŝis nun forvelkinta lotusa floro. <center>🙝🙟</center> ::"Tio estis ja nova finiĝo de la historio!" diris la cikonia patro; "tian mi ne atendus! Sed ĝi tre bone plaĉas al mi!" ::"Kion diros pri tio la infanoj?" demandis la cikonia patrino. ::"Jes, tio kompreneble estas la plej grava!" diris la cikonia patro. <center>🙝🙟</center> [[en:Hans Andersen's fairy tales (Robinson)/The Marsh King's Daughter]] [[ru:Дочь болотного царя (Андерсен/Ганзен)]] ouuyqdyrbxkjktt1al560anigbppqx2 Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/IV/Ĉapitro 4 — Kuristoj 0 6585 62971 54126 2022-08-11T04:02:29Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Kuristoj | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 3 — Filino de la marĉa reĝo|Ĉapitro 3 — Filino de la marĉa reĝo]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 5 — Sonorila profundo|Ĉapitro 5 — Sonorila profundo]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Kvar'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 4 — Kuristoj'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::Premio estis destinita, eĉ du premioj estis destinitaj, malgranda kaj granda, pro plej rapida kurado, ne pro unufoja kuro, sed pro egalmezura rapideco de kurado en la daŭro de tuta jaro. ::"Mi ricevis la unuan premion!" diris la leporo. "Devas ja esti justeco, kiam en la decidantaro troviĝas membroj de la propra familio kaj bonaj amikoj; sed ke la limako ricevis la duan premion, tion mi trovas preskaŭ ofenda por mi!" ::"Ne!" asertis la barila paliso, kiu estis atestanto ĉe la disdono de la premioj, "diligenteco kaj bona volo ankaŭ devas esti atentataj, tion diris multaj estimindaj personoj, kaj tion mi ankaŭ trovis tre ĝusta. Estas vero, ke la limako uzis duonon da jaro, por veni trans la sojlon de la pordego, sed ĉe tiu streĉita laborado, kio ĝi ĉiuokaze estis por ĝi, ĝi rompis al si la femuron. Ĝi vivis ekskluzive nur por sia kurado, kaj krom tio ĝi kuris ankoraŭ kun sia domo! Ĉio ĉi tio estas atentinda, ― kaj tial ĝi ricevis la duan premion!" ::"Min oni ja ankaŭ povus konsideri!" diris la hirundo; "pli rapida ol mi, mi pensas, montriĝis neniu, kaj kie nur mi ne estis! malproksime, malproksime, malproksime!" ::"Ĝuste tio estas via malfeliĉo", respondis la barila paliso; "vi tro multe vagas! Kiam komencas frosti, vi tuj strebas ĉiam antaŭen, ekster la landon. Vi ne havas patriotismon! Vin oni ne povas konsideri!" ::"Sed se mi dum la tuta vintro kuŝis en la marĉejo!" diris la hirundo, "tradormis la tutan tempon, ĉu en tia okazo mi povas esti konsiderata?" ::"Havigu al vi ateston de la vulpo, ke vi tradormis duonon de la tempo en la patrujo, tiam oni povos konsideri vin ankaŭ! " ::"En efektiveco mi meritus la unuan premion, ne la duan!" diris la limako. "Mi scias tre certe, ke la leporo kuris nur pro timemeco, kiam ĝi pensis, ke prokrasto estus danĝera; sed mi kontraŭe faris mian kuradon tasko de mia vivo, kaj en la servado mi fariĝis kriplulo. Se iu devis ricevi la unuan premion, ĝi certe estis nur mi sola. Tamen mi ne volas komenci malpacon pro tio, ion similan mi malestimas!" ::Kaj ĝi kraĉis. ::"Mi povas garantii per mia tuta elokventeco, ke ĉiu el la premioj, almenaŭ koncerne mian voĉon en tiu afero, estas donita nur laŭ tute justaj konsideroj!" diris la malnova termezura stango en la arbaro, kiu estis membro de la decidanta juĝantaro. "Mi ĉiam agas orde, kun pripenso kaj prikalkulo. Ĉe ĉiu disdonado mi gvidis min per io difinita, mi ĉiam decidas laŭ alfabeta ordo. La nomoj de la leporo kaj de la limako ambaŭ komenciĝas per ‚L’; sed la leporo havas post la ‚L’ la literon ‚e’ kaj la limako la literon ‚i’, kaj ĉar ‚e’ staras en la alfabeto antaŭ ‚i’, tial mi aljuĝis la unuan premion al la leporo kaj la duan al la limako. Ĉiam en ĉiu afero devas esti ordo! Oni devas havi ion, per kio oni sin gvidas." ::"Se mi ne estus unu el la juĝantoj, mi donus la voĉon por mi mem," diris la mulo, kiu ankaŭ apartenis al la asesoroj. "Oni devas konsideri ne sole la rapidecon, sed oni devas atenti ankaŭ aliajn aferojn, ekzemple la cirkonstancon, kiom multe oni havas la kapablon tiri. Tamen mi ĉi fojon tion ne akcentus, ankaŭ ne la saĝecon de la leporo, ke ĝi dum sia forkurado subite saltas flanken kaj per tio falsvojigas la homojn. Ne, ekzistas ankoraŭ io, al kio multaj atribuas grandan gravecon kaj kion oni neniel devas lasi sen atento, ― ĝi estas tio, kion oni nomas la belo. Tion mi atentis; mi rigardis la belajn, bone elkreskintajn orelojn de la leporo; estas plezuro admiri ilian longecon! Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi vidas min mem, kiam mi estis ankoraŭ malgranda, kaj tial mi donis por la leporo mian voĉon." ::"Silentu, silentu!" diris la muŝo. "Mi ne faros longan paroladon, mi faros nur mallongan rimarkon. Tion mi scias, ke mi kurantaŭiĝis pli ol je unu leporo. Antaŭ nelonge mi al unu el la plej junaj leporoj rompis la malantaŭajn piedojn. Mi sidis sur la lokomotivo antaŭ fervoja vagonaro; tion mi ofte faras, ĉar tie oni plej bone povas observi sian propran rapidecon. Unu juna leporo kuris en granda distanco antaŭe; ĝi ne suspektis, ke mi estas ĉi tie. Fine ĝi devis forflankiĝi de la vojo, sed ĉe tio la lokomotivo transveturis al li la malantaŭajn piedojn, ĉar mi sidis sur la lokomotivo. La leporo restis kuŝante, mi veturis pluen. Ĉi tio certe estas sufiĉa, por ke mi estu ĝia venkanto? Sed mi ne pretendas pri la premio!" ::"Mi opinias," pensis la sovaĝa rozo, sed ĝi tion ne diris, ĉar ĝi ne havas la naturon paroli, kvankam povus esti tre bone, se ĝi tion farus, ― "mi opinias, ke la suna radio devus ricevi la unuan premion kaj al tio ankaŭ la duan. Ĝi en unu momento traflugas la nemezureblan vojon de la suno ĝis ni kaj venas kun tia forto, ke la tuta naturo per tio vekiĝas. Ĝi estas tiel bela, ke ĉiuj rozoj ruĝiĝas kaj komencas bonodori. La alta estraro, kiu eldiris la verdikton, videble tute ĝin ne rimarkis. Se mi estus la sunradio, tiam mi farus al ĉiu el ili sunfrapon, ― sed tio farus ilin plej efektive frenezaj, kaj tiaj ili sen tio fariĝos. Mi nenion diras!" pensis la sovaĝa rozo. "Paco estu en la arbaro! Estas bele flori, bonodori kaj refreŝiĝi, vivi en la legendoj kaj kantoj! La sunradio postvivos ja nin ĉiujn!" ::"En kio konsistas la unua premio?" demandis la lumbriko, kiu estis tro longe dorminta kaj nur nun alvenis. ::"En libera aliro al brasika ĝardeno!" diris la mulo. "La premion proponis mi! La leporo nepre devis ĝin ricevi, kaj tial mi, kiel pensanta kaj aktiva membro de la juĝantaro, saĝe prenis sub atenton la utilecon por tiu, kiu ĝin devis ricevi; nun la leporo estas tute prizorgita. La limako ricevis la permeson sidi sur la muro, kiu ĉirkaŭas la brasikan ĝardenon, kaj varmigi sin en la suno, kaj krom tio ĝi ricevis la oficon de unu el la juĝantoj por kura konkurso. Estas bone havi inter la juĝantaro unu specialiston! Mi devas konfesi, ke mi atendas multe de la estonteco, ĉar ni jam faris tiel bonan komencon." <center>🙝🙟</center> == Eksterajk ligiloj == * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=084&l=da&r=en Andersen Fairy Tales] - angle - dane * [http://hca.gilead.org.il/races.html Gilead] s31ie9q7nsitrja7c2rzivky3fheyi1 Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/IV/Ĉapitro 5 — Sonorila profundo 0 6586 62970 54127 2022-08-11T04:02:19Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Sonorila profundo | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 4 — Kuristoj|Ĉapitro 4 — Kuristoj]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 6 — Malbona princo (Legendo)|Ĉapitro 6 — Malbona princo]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Kvar'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 5 — Sonorila profundo'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::"Ting-tang, ting-tang!" oni aŭdas el la sonorila profundo en la rivereto de Odense. Kia rivereto tio estas? Ĝin konas ĉiu infano en la urbo Odense; ĝi fluas malantaŭ la ĝardenoj, de la kluzo ĝis la akva muelejo sub la lignaj pontoj. En la rivereto kreskas flavaj akvolilioj, brunpluma junko kaj nigraj velursimilaj bastonuloj, altaj kaj grandaj. Maljunaj salikoj kun multe da krevoj kaj fendoj, kreskante kurbe kaj oblikve, sur la flanko de la tiel nomata Monaĥa marĉejo kaj ĉe la blankigejo pendas malproksime en la akvon; sed rekte kontraŭe troviĝas ĝardenoj unu apud la alia, ĉiu aranĝita kaj vartata malsame ol la aliaj; unuj havas belajn florojn kaj laŭbojn, estas puraj kaj elegantaj kiel juvelujo, aliaj havas nur brasikon aŭ tute ne estas videblaj por la okulo de rigardanto, ĉar grandaj siringaj arbetoj etendiĝas kaj pendas larĝe super la fluanta akvo, kiu en kelkaj lokoj estas tiel profunda, ke oni ne povas atingi la fundon per remilo. ::Antaŭ la malnova instituto por fraŭlinoj troviĝas la plej profunda loko, kiun oni nomas la sonorila profundo, kaj tie loĝas la nikso! Dum la tago, kiam la suno lumas tra la akvo, li dormas, sed en stellumaj noktoj kaj ĉe lunlumo li leviĝas super la akvon. Li estas tre maljuna; la avino diris, ke ŝi aŭdis pri li de sia avino; li vivas tre solece kaj havas neniun, kun kiu li povus interparoli, krom la granda malnova preĝeja sonorilo. Iam ĝi pendis en la preĝeja turo, sed nun ekzistas plu nenia postsigno de la turo nek de la preĝejo, kiu havis la nomon de la sankta Albano. ::"Ting-tang, ting-tang!" sonadis la sonorilo, kiam la turo ankoraŭ staris; kaj unu vesperon, kiam la suno estis subiĝanta kaj la sonorilo estis en la plej granda svingiĝado, ĝi deŝiriĝis kaj ekflugis tra la aero; la metalo brilis arde en la ruĝaj radioj. ::"Ting-tang, ting-tang! Nun mi iras en la liton!" kantis la sonorilo kaj flugis en la rivereton Odense kaj ĝuste en la plej profundan lokon, kiu tial ankoraŭ nun estas nomata la sonorila profundo. Sed ĝi ricevis nek dormon nek ripozon. Ĉe la nikso ĝi sonas kaj sonoras tiel, ke iufoje tio estas aŭdebla eĉ tra la akvo, kaj multaj asertas, ke tio signifas, ke mortos unu el la loĝantoj de la urbo. Sed ne por tio sonoras la sonorilo, ne, ĝi interparolas kun la nikso, kiu nun ne estas plu sola. ::Kaj kion la sonorilo rakontas? Ĝi estas tiel maljuna, tiel maljuna; kiel ni diris, ĝi jam ekzistis longe antaŭ ol la avino de la avino naskiĝis, kaj tamen ĝi koncerne sian aĝon estas nur infano en komparo kun la nikso, kiu estas maljuna, silentema, stranga persono, kun pantalonoj el angila haŭto kaj kun kamizolo el fiŝaj skvamoj ornamita per akvolilioj, kun junko ĉirkaŭ la haroj kaj lemno en la barbo, kaj tio ne tute bele aspektas. ::Multe da tempo oni bezonus, por transdoni ĉion, kion la sonorilo rakontas. Ĝi rakontas senĉese, tre ofte la samajn aferojn, jen mallonge jen longe, kiel diktas al ĝi la kaprico, ĝi rakontas pri malnovaj tempoj, pri la kruelaj, la mallumaj tempoj. ::"Supren en la turon de la preĝejo de la sankta Albano, en kiu pendis la sonorilo, venis unu monaĥo, kiu estis juna kaj bela, sed meditema kiel neniu alia. Li rigardis tra la fenestreto trans la rivereton, kies fluejo tiam estis larĝa, trans la lagon, kiu kuŝis sur la loko de la nuna marĉejo, li rigardis trans la herbejon al la ‚Monaĥina monteto’ kontraŭe, kie staris la monaĥinejo, el kies ĉeloj briletis lumo. Li konis ŝin bone, kaj li pensis pri tio, kaj lia koro forte batis ĉe la rememoro.... ting-tang, ting-tang!...." ::Jes, tiajn aferojn rakontis la sonorilo. ::"En la turon iam venis la idiota sklavo de la episkopo, kaj kiam mi, la sonorilo, kiu estas fandita el kupro, malmola kaj peza, svingiĝadis tien kaj reen, mi povus frakasi al li la frunton. Li sidiĝis rekte sub mi kaj ludis per du pecetoj da ligno, kvazaŭ ili estus kordinstrumento, kaj li kantis ĉe tio: ‚Nun mi povas laŭte kanti tion, kion mi aliloke ne kuraĝas flustri, kanti pri ĉio, kio estas tenata kaŝite tie malantaŭ seruro kaj riglilo. Tie estas malvarme kaj malseke! La ratoj formanĝas ilin vivantajn! Neniu scias pri tio, neniu aŭdas pri tio! Nun ankaŭ ne, ĉar la sonorilo sonoras tiel laŭte: ting-tang, tingtang.’" ::"Estis iam reĝo, oni lin nomis Knut; li klinadis sin antaŭ episkopo kaj monaĥo, sed kiam li surmetis tro pezajn impostojn kaj parolis nur malmildajn vortojn, la popolo kaptis batalilojn kaj stangojn kaj forpelis lin, kvazaŭ li estus sovaĝa besto. Li forkuris en la preĝejon kaj ŝlosis la portalon kaj pordon; la ekscitita popolamaso eksieĝis la preĝejon. La pigoj kaj kornikoj kaj ankaŭ la monedoj timegiĝis de la krioj kaj bruo. Ili flugadis en la turon kaj returne, ili rigardis malsupren al la popolamaso kaj enrigardis tra la fenestroj en la preĝejon kaj laŭte kriis, kion ili vidis. ::La reĝo Knut kuŝis antaŭ la altaro kaj preĝis, liaj fratoj Eriko kaj Benedikto staris garde kun eltiritaj glavoj, sed la servisto de la reĝo perfidis sian sinjoron. Oni sciis ekstere, kie oni povas lin trafi, kaj iu ĵetis ŝtonon tra la fenestro, kaj la reĝo falis senviva. La sovaĝa amaso kaj la svarmoj da birdoj kriis kaj bruis, kaj mi ankaŭ kriis, mi kantis kaj sonoris: ting-tang, ting-tang!" ::"La preĝeja sonorilo pendas alte, vidas malproksime ĉirkaŭ si, ricevas vizitojn de la birdoj kaj komprenas ilian lingvon, la vento bruas al ĝi tra aperturoj kaj sontruoj, tra ĉiu fendo, kaj la vento scias ĉion, ĝi havas tion el la aero, kaj ĉi tiu ampleksas ĉion, kio vivas, penetras en la pulmojn de la homo, scias ĉion, kio fariĝas aŭdebla, ĉiun vorton kaj ĉiun ĝemon! La aero tion scias, la vento tion rakontas, la preĝeja sonorilo komprenas ĝian lingvon kaj elsonoras tion antaŭ la tuta mondo: ting-tang, ting-tang!" ::"Sed ĉion ĉi tion aŭdi kaj scii fariĝis por mi tro multe, mi ne havis la eblon ĉion elsonori! Mi fariĝis tiel laca, mi fariĝis tiel peza, ke la trabo rompiĝis kaj mi elflugis en la aeron kaj de tie en la plej profundan lokon de la rivereto, kie loĝas la nikso, sola kaj soleca; kaj ĉe li mi rakontas ĉiam, kion mi aŭdis kaj kion mi scias: ting-tang, ting-tang!" ::Tiel sonas el la sonorila profundo en la rivereto Odense, la avino tion rakontis. ::Sed nia instruisto diras: "Ne ekzistas sonorilo, kiu sonoras tie malsupre. Kaj ĝi ne povus tion fari! Kaj tie malsupre ne loĝas nikso, ĉar niksoj ne ekzistas!" Kiam ĉiuj preĝejaj sonoriloj sonoras tiel gaje, tiam li diras, ke sonoras ne la sonoriloj, sed nur la aero, ke la sonon aperigas la aero. Tion, diris la avino, asertis ankaŭ la sonorilo. Pri tio ili ambaŭ konsentas, kaj tial tio estas certa. "Gardu vin, atentu!" diras ambaŭ. ::La aero scias ĉion! Ĝi estas ĉirkaŭ ni, ĝi estas en ni, ĝi parolas pri niaj pensoj kaj agoj, kaj ĝi parolas tion pli longe ol la sonorilo malsupre en la profundo de la rivereto Odense, ĝi parolas tion en la grandan profundon de la ĉielo, tiel malproksimen, ĉiam kaj eterne, ĝis eksonas la sonoriloj de la ĉiela regno: ting-tang, ting-tang! <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == [[en:The Bell Deep]] [[da:Klokkedybet]] [[ru:Колокольный омут (Андерсен/Ганзен)]] * [http://hca.gilead.org.il/belldeep.html Gilead] * [http://www.andersenstories.com/en/andersen_fairy-tales/the_bell_deep Andersen Fairy Tales] isur8t93h1v9cf11z4jeexg3xgyqthc Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/IV/Ĉapitro 6 — Malbona princo (Legendo) 0 6603 62969 54128 2022-08-11T04:02:04Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Malbona princo | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 5 — Sonorila profundo|Ĉapitro 5 — Sonorila profundo]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 7 — La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj|Ĉapitro 7 — La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Kvar'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 6 — Malbona princo'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::Estis iam malbona kaj malhumila princo, kies ĉiuj pensoj estis direktitaj nur al tio, ke li akiru ĉiujn landojn de la mondo kaj ke lia nomo estu timegata. Kun fajro kaj glavo li iris tra la mondo; liaj soldatoj piedpremadis la grenon sur la kampo kaj forbruligadis la domojn de la vilaĝanoj, tiel ke la ruĝa flamo konsumadis la foliojn de la arboj kaj la fruktoj karbigite pendis sur la nigrigitaj branĉoj. Ofte ia malfeliĉa patrino kaŝis sin kun sia nuda suĉinfano malantaŭ la fumantaj muroj; sed la soldatoj ne konis kompaton, ili traserĉis ĉiujn angulojn, kaj kiam ili ŝin trovis kun ŝia infano, tiam ilia diabla ĝojo vere komenciĝis. Malbonaj spiritoj ne povus esti pli malbonaj gastoj. ::Sed la princo opiniis, ke tute ne povas esti alie. Kun ĉiu tago kreskis lia potenco, lian nomon ĉiuj timis, kaj feliĉo akompanis ĉiujn liajn entreprenojn. El la militakiritaj urboj li fortrenis kun si oron kaj grandajn trezorojn; en lia reĝurbo kolektiĝis tia riĉeco, kian oni nenie povus trovi. Li konstruigis belegajn palacojn, preĝejojn kaj arkadojn, kaj ĉiu, kiu vidis tiujn belegajn konstruaĵojn, ekkriis: "Kia granda princo!" Ili ne pensis pri la mizero, kiun li venigis sur la aliajn landojn, ili ne aŭdis la ĝemojn kaj plorkriojn, kiuj sonis el la forbruligitaj urboj. ::La princo ĝojis ĉe la vidado de sia oro, ĉe la vidado de siaj belegaj konstruaĵoj kaj pensis tiam kiel la amaso: "Kia granda princo! Sed mi devas havi pli, multe pli! Nenia potenco devas esti simila al mia, des pli esti pli granda!" Kaj li iris milite kontraŭ ĉiujn siajn najbarojn kaj venkis ilin ĉiujn. La venkitajn reĝojn li, veturante tra la stratoj, alkatenigis per oraj ĉenoj al sia kaleŝo; kaj kiam li sidis ĉe la tablo, ili devis kuŝi antaŭ liaj piedoj kaj la piedoj de liaj korteganoj kaj nutri sin per la paneroj, kiujn oni ĵetadis al ili. ::Jen la princo ordonis starigi sian statuon sur la urbaj placoj kaj en la reĝaj palacoj, li eĉ postulis, ke ĝi staru en la preĝejoj antaŭ la altaro de Dio; sed la pastroj diris: "Princo, vi estas granda, sed Dio estas pli granda, ni ne kuraĝas tion fari." ::"Bone," diris la malbona princo, "en tia okazo mi volas venki ankaŭ Dion!" En la malhumileco kaj malsaĝeco de sia koro li konstruigis eksterordinaran ŝipon, per kiu li povis veturi en la aero; ĝi estis kolorriĉa kiel vosto de pavo kaj ŝajnis esti garnita per mil okuloj, sed ĉiu okulo estis tubaperturo de pafilo. Meze en la ŝipo sidis la princo, li bezonis nur alpremi risorton, tiam miloj da kugloj flugis al sia celo, kaj la pafiloj tuj denove ŝargiĝis. Cent fortaj agloj estis aljungitaj al la ŝipo, kaj ĝi leviĝis renkonte al la suno. Profunde malsupre kuŝis la tero; en la komenco ĝi kun siaj montoj kaj arbaroj faris impreson de replugita kampo, kie la verdaĵo elvidiĝas el la renversitaj terpecoj, poste ĝi similis al plata geografia karto, kaj baldaŭ ĝi tute kovriĝis per nebulo kaj nuboj. ::Ĉiam pli kaj pli alten flugis la agloj. Tiam Dio sendis unu solan el siaj sennombraj anĝeloj, kaj la malbona princo ekpafis kontraŭ lin per unu fojo el ĉiuj siaj mil pafiloj. Sed la kugloj resaltis kiel hajlo de la lumantaj flugiloj de la anĝelo; unu guto da sango, nur unu sola guto elŝprucis el blanka flugila plumo kaj falis sur la ŝipon, en kiu sidis la princo. Kun bruliga ardo ĝi eniris en la ŝipon, pezege premis ĝin malsupren kaj puŝis ĝin kun terura rapideco al la tero. La fortaj flugiloj de la agloj frakasiĝis, la vento bruis ĉirkaŭ la kapo de la princo, kaj la nuboj ĉirkaŭe, kiuj kolektiĝis el la fumo de la cindrigitaj urboj, formis minacantajn bildojn; jen ili similis al mejle grandaj kankroj, kiuj etendis kontraŭ lin siajn fortajn pinĉilojn, jen al ruliĝantaj rokpecoj kaj fajrokraĉantaj drakoj. Duone mortinta la princo kuŝis en la ŝipo, kiu fine pendiĝis inter la densaj branĉoj de arbaro. ::"Mi volas venki Dion!" li diris, "mi tion ĵuris, mia volo plenumiĝu!" En la daŭro de sep jaroj li konstruigis artoplenajn flugmaŝinojn kaj forĝigis fulmajn radiojn el plej malmola ŝtalo, ĉar li volis krevigi la fortikaĵon de la ĉielo. El ĉiuj siaj landoj li kolektis grandajn armeojn, kiuj, kiam ili estis starigitaj en vicoj, homo apud homo, kovris la spacon de multe da mejloj. Ili suriris sur la maŝinojn, la reĝo mem jam alproksimiĝis al sia, sed tiam Dio subite sendis svarmon da kuloj, unu solan malgrandan svarmon. ::Ĝi ĉirkaŭsvarmis la reĝon kaj pikis al li la vizaĝon kaj la manojn. Plena de kolero li eltiris sian glavon, sed li batis nur la malplenan aeron, la kulojn li ne povis trafi. Tiam li ordonis alporti multekostajn tapiŝojn kaj envolvis sin, kaj neniu pikilo de kulo povis penetri tra ĝi. Sed unu sola kulo sidiĝis sur la interna flanko de tapiŝo; ĝi enrampis en la orelon de la princo kaj tie pikis lin. Tio brulis kiel fajro, la veneno penetris en la cerbon, li forĵetis de si la tapiŝojn, disŝiris siajn vestojn kaj dancis nude antaŭ la krudaj sovaĝaj soldatoj, kiuj nun mokis la frenezan princon, kiu volis ataki la regnon de Dio kaj estis venkita jam de unu malgranda kulo. <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://hca.gilead.org.il/wicked_p.html Gilead] * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=018&l=en&r=da Andersen Fairy Tales] - angle kaj dane [[cs:Zlý kníže]] [[en:The Wicked Prince]] [[ru:Злой князь (Андерсен/Ганзен)]] sdso3sw5w0zbjk8mqm9hpomw9v02pcf Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/IV/Ĉapitro 7 — La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj 0 6605 62968 54129 2022-08-11T04:01:52Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki ►{{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 6 — Malbona princo (Legendo)|Ĉapitro 6 — Malbona princo]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 8 — Knabino, kiu paŝis sur panon|Ĉapitro 8 — Knabino, kiu paŝis sur panon]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Kvar'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 7 — La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::Kiam la vento blovas super la herbo, tiam ĉi tiu krispiĝas kiel trankvila akvo, sed kiam la vento blovas super la greno, tiam ĉi tiu ondiĝas kiel la maro; tio estas la danco de la vento. Aŭskultu tamen, kion ĝi rakontas; ĝi ĉion laŭte elkantas, kaj tio sonas alie en la arboj de la arbaro ol tra la truoj, fendoj kaj krevoj de la muro. Ĉu vi vidas, kiel la vento tie supre pelas la nubojn, kvazaŭ ili estus ŝafaro? Ĉu vi aŭdas, kiel la vento ĉi tie malsupre krias tra la korta pordo, kvazaŭ ĝi estus la gardisto kaj trumpetus per korno? Mirinde ĝi siblas en la kamentubon kaj en la kamenon; la fajro ĉe tio flamas pli gaje kaj kraketas, enlumas en la ĉambron, kaj tiam ĉi tie estas varme kaj komforte, tiel ke oni volonte sidas kaj aŭskultas. Nun la vento rakontu! Ĝi scias fabelojn kaj historiojn, pli ol ni ĉiuj kune. Aŭskultu do, kiel ĝi rakontas: ::"Hu-u-u!" tia estas rekantaĵo de ĝia kanto. <center>🙝🙟</center> ::Ĉe la granda Belto staras malnova kastelo kun dikaj ruĝaj muregoj", rakontas la vento. "Mi konas ĉiun ŝtonon, mi vidis ĝin jam antaŭe, kiam ĝi troviĝis ankoraŭ en la kastelo de Marsk Stig. La posedanto malriĉiĝis, la ŝtono denove leviĝis kaj formis novan muregon, novan kastelon, en alia loko, la kastelon Borreby, kiu staras ankoraŭ nun. ::Mi vidis kaj konis la alte nobelajn virojn kaj virinojn, la ŝanĝiĝantajn generaciojn, kiuj tie loĝis. Nun mi rakontos pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj! ::Kun fiere levita kapo li iradis, li estis el reĝa devenantaro. Li povosciis pli ol peli cervon kaj malplenigi kruĉon, ― tion oni baldaŭ vidos, diris li mem. ::Rigide lia edzino en vestoj el orŝtofo iradis sur la frotpurigita pargeta planko; belegaj tapetoj kovris la murojn, kaj la artiste skulptitaj mebloj estis multekostaj kaj grandvaloraj. Arĝentajn kaj orajn vazojn ŝi alportis en la domon; germana biero kuŝis en la kelo; nigraj fajraj ĉevaloj blekis en la stalo; granda riĉeco montriĝis ĉie en la kastelo Borreby. ::Ankaŭ infanoj tie troviĝis; tri elegantaj knabinoj, Ido, Johanino kaj Anno-Doroteo. Mi memoras la nomojn ankoraŭ tre precize. ::Tio estis riĉaj homoj, tio estis grandsinjoraj homoj, naskitaj kaj elkreskintaj en lukso! "Hu-u-u!" kantis la vento, kaj poste ĝi rakontis plue. ::"Tie mi ne vidis, kiel en la aliaj malnovaj kasteloj, ke la altmoŝta sinjorino sidas kun ŝiaj servistinoj en la ĉambrego kaj turnas la ŝpinilon; ŝi ludadis la bonsonan liuton kaj kantadis, tamen ne ĉiam la malnovajn patrujajn kantojn, sed kantojn en fremda lingvo. Tie regis vivo kaj societemeco, eminentaj fremduloj venadis de proksime kaj de malproksime, muziko sonadis, pokaloj sonadis, mi ne povis superbrui ilin!" diris la vento. "Tie regis malhumileco kun lukso kaj riĉeco, sinjoreco, sed ne Dio!" ::"Estis ĝuste la vespero de bela Maja tago," rakontis la vento, „mi venis de okcidente, mi estis ruiniginta la ŝipojn ĉe la okcidenta bordo de Jutlando, mi estis kurinta trans la erikejon kaj la arbarverdan marbordon kaj venis nun senspire trans la Belton. Ĉe la bordo de Zelando mi kuŝiĝis por ripozi, proksime de la kastelo Borreby, kie staris ankoraŭ la arbaro kun belegaj kverkoj. ::La junuloj el la ĉirkaŭaĵo elvenis kaj kolektis branĉaĵon kaj branĉojn, la plej grandajn kaj plej sekajn, kiujn ili povis trovi. Ili iris kun tio en la vilaĝon, metis tion en formo de amasetoj, ekbruligis ilin, kaj knabinoj kaj knaboj dancis ĉirkaŭ ili kun kantado.“ ::"Mi kuŝis silente", diris la vento, „sed senbrue mi blovis sur unu branĉon, kiu estis kuŝigita de la plej bela junulo. Ĝi ekflamis, flamis pli alte ol ĉiuj aliaj. Li estis la elektito, li fariĝis la reĝo de la festo kaj antaŭ ĉio elektis al si inter la knabinoj sian reĝinon. Estis ĝojo, estis gajeco, pli granda ol en la kastelo Borreby. <center>🙝🙟</center> ::Al la kastelo veturis en ora kaleŝo kun ses ĉevaloj la altmoŝta sinjorino kaj ŝiaj tri filinoj, tiel elegantaj, tiel junaj, tri ĉarmaj floroj: rozo, lilio kaj pala hiacinto. La patrino mem estis luksa tulipo, ŝi salutis neniun el la tuta kolektiĝinta societo, kiu haltis en sia amuziĝo kaj riverencis kaj salutis per la piedoj; oni povus pensi, ke la sinjorino timis, ke de saluto ŝi rompiĝus. ::La rozo, la lilio kaj la pala hiacinto, jes, mi vidis ilin ĉiujn tri! Kies reĝinoj ili iam fariĝos? mi pensis. Ilia elektito estos fiera kavaliro, eble eĉ princo! ::Hu-u-u! ::La kaleŝo veturis kun ili pluen, kaj la vilaĝanoj daŭrigis sian dancadon. ::"Sed en la nokto, kiam mi leviĝis," rakontis la vento, "la altmoŝta sinjorino kuŝiĝis, por neniam plu leviĝi. Ŝin trafis tio, kio trafas ĉiujn homojn, tio estas nenio nova. Valdemaro Doe dum unu momento staris serioze kaj enpensiĝinte; la plej fiera arbo povas fleksiĝi, sed ne rompiĝi, diris ia voĉo en li. La filinoj ploris, kaj ĉiuj en la kastelo viŝis al si larmojn el la okuloj, sed sinjorino Doe forflugis, ― kaj mi ankaŭ flugis pluen! Hu-u-u!" diris la vento. <center>🙝🙟</center> ::Mi revenis, mi ofte revenadis, trans Funen kaj la akvon de Belto, kaj mi ripozis ĉe la bordo proksime de Borreby, apud la belega kverka arbaro. Tie havis siajn nestojn la maraglo, la arbaraj kolomboj, la blue-nigraj korvoj kaj eĉ la nigra cikonio. Estis frua sezono, kelkaj havis ovojn, aliaj havis jam idojn. Ha, kiel ili flugadis, kiel ili kriadis! Oni aŭdis frapojn de hakilo, unu post la alia. La arbaro estis elhakota, Valdemaro Doe volis konstrui multekostan ŝipon, militan ŝipon, triferdekulon, kiun la reĝo certe aĉetos, kaj tial la arbaro estis elhakata, la rekonilo de la maristoj, la loĝejo de la birdoj. Kun timego flugadis tien kaj reen alaŭdfalko, kies neston oni detruis; la maraglo kaj ĉiuj arbaraj birdoj devis forlasi sian hejmon, flugadis senplane kaj kriadis de timo kaj kolero; mi komprenis bone ilian malĝojon kaj iliajn vortojn. La kornikoj kaj monedoj kriis moke tute laŭte: "For el la nesto! For el la nesto! For, for!" ::Meze de la arbaro apud grupo de laboristoj staris Valdemaro Doe kun siaj tri filinoj, kaj ĉiuj ridis pri la sovaĝa angora kriado de la birdoj. Nur la plej juna filino, Anno-Doroteo, sentis kompaton en sia koro, kaj kiam oni volis faligi ankaŭ duone velksekiĝintan arbon, sur kies nudaj branĉoj havis sian neston la nigra cikonio, kies idoj scivole rigardis el la nesto, ŝi petis por ĝi, ŝi petis kun larmoj en la okuloj, kaj tial oni permesis, ke la arbo kun la nesto de la nigra cikonio restu. Tio cetere estis nur malgrava afero. ::Oni hakis, oni segis, ― oni konstruis triferdekulon. La lulilo de la konstruisto estis starinta nur en malgrava kabano, sed nobelaj moroj kaj nobelaj manieroj lin distingis. La frunto kaj la okuloj atestis pri lia saĝeco kaj lia kapableco, kaj Valdemaro Doe volonte aŭskultadis, kiam li rakontis. Ankaŭ la malgranda Ido volonte aŭskultadis, la plej aĝa, dekkvinjara filino; kaj dum li estis konstruanta ŝipon por la patro, li konstruis por si mem ĥimerkastelon, en kiu li kaj la malgranda Ido sidis kiel edzo kaj edzino, kaj tio efektive fariĝus, se nur la kastelo estus konstruita el ŝtonoj kaj ĉirkaŭita de remparoj kaj fosoj, ĝardenoj kaj arbaroj. Sed ĉe sia tuta saĝeco la majstro tamen estis nur malriĉa birdo, kaj kion havas por fari la pasero en la rondo de la gruoj? Hu-u-u! Mi forflugis, kaj li ankaŭ forflugis, ĉar oni ne permesis al li resti, kaj la malgranda Ido paciĝis kun tio, ĉar ŝi devis paciĝi. <center>🙝🙟</center> ::En la ĉevalejo blekis la nigraj ĉevaloj, kiuj meritis admiradon, kaj oni ilin admiris. La admiralo estis sendita de la reĝo mem, por pririgardi la novan militan ŝipon kaj trakti pri la aĉeto. Li eldiris laŭte sian admiron pri la fajraj ĉevaloj; mi bone tion aŭdis,“ diris la vento; „mi sekvis la sinjorojn tra la malfermita pordo kaj disĵetis la pajlerojn kiel orajn fadenojn antaŭ iliajn piedojn. Valdamaro Doe volis havi oron, la admiralo volis havi la nigrajn ĉevalojn, tial li tiel ilin laŭdis, sed tio ne estis komprenita, kaj tial ankaŭ la ŝipo ne estis aĉetita. Ĝi staris, kovrita per tabulegoj, ĉe la bordo, kiel arkeo de Noa, kiu neniam iris sur la maron. Hu-u-u! Kaj tio estis ploreginda afero. ::En la vintro, kiam neĝa kovro kuŝis sur la kampo, kiam naĝanta glacio plenigis Belton kaj mi ĝin puŝis al la bordo,“ rakontis plue la vento, „venis korvoj kaj kornikoj, unuj pli nigraj ol la aliaj, en grandaj svarmoj; ili sidiĝis sur la dezerta, senviva, soleca ŝipo ĉe la bordo kaj kriis raŭke kaj plendis pri la arbaro, kiu malaperis, pri la multaj belegaj birdaj nestoj, kiuj estis detruitaj, pri la senrifuĝaj maljunaj birdoj, pri la senrifuĝaj birdidoj, kaj ĉio fariĝis por la malnova neuzeblaĵo, por la fiera ŝipo, kiu estis neniam elnaĝonta. ::Mi blovis en la neĝon, tiel ke ĝi gaje ekturniĝis; ĝi alte amasiĝis ĉirkaŭ la ŝipo kaj sur ĝi. Mi aŭdigis al ĝi mian voĉon, por ke ĝi povu rimarki, kion vento havas por diri. Mi povas laŭdi min, ke mi kunlaboris kiom mi povis, por ke ĝi kolektu al si sperton. Hu-u-u! ::Kaj la vintro foriris, vintro kaj somero, ili foriris kaj foriras tiel same, kiel mi foriras, kiel forbloviĝas la neĝo, kiel forfalas la floraĵo de la pomarbo kaj kiel forskuiĝas la folioj. For, for! ankaŭ la homoj formalaperas! ::Sed ankoraŭ la filinoj estis junaj, la malgranda Ido estis rozo belaspekta kiel tiam, kiam la ŝipkonstruisto ŝin vidis. Ofte mi ludis kun ŝiaj longaj brunaj haroj, kiam ŝi enpense staris apud la pomarbo en la ĝardeno kaj ne rimarkis, ke mi ŝutas al ŝi floraĵojn sur la harojn, kiuj disliberiĝis, kaj ŝi rigardis la ardantan sunon kaj la oran ĉielon tra la mallumaj arbetaĵo; kaj arboj de la ĝardeno. ::Ŝia fratino Johanino estis kiel lilio, brilanta kaj rigida; kun fiere levita kapo ŝi iradis, kaj, simile al sia patrino, ŝi neniam respondis al afabla saluto, timante, ke de resaluto ŝi povus rompiĝi. Volonte ŝi iradis en la grandan salonon, kie pendis la portretoj de la prapatroj; la virinoj sur la portretoj havis sur si veluron kaj silkon kaj malgrandajn ĉapeletojn kun riĉa perla brodaĵo sur la plektitaj haroj. Tio estis belaj virinoj! Iliajn edzojn oni vidis vestitajn en ŝtalo aŭ en multekostaj manteloj, subŝtofitaj per sciuraj feloj, kaj kun blueta kolkrispo. La glavo estis zonita ĉirkaŭ la femuro, ne ĉirkaŭ la lumbo. Kie iam pendos sur la muro la portreto de Johanino, kaj kiel aspektos ŝia nobela edzo? Pri tio ŝi pensis, pri tio ŝi flustris, mi tion aŭdis, kiam mi tra la longa koridoro enkuris en la salonon kaj elkuris returne. ::Anno-Doroteo, la pala hiacinto, nur dekkvarjara infano, estis silentema kaj meditema; la grandaj akvobluaj okuloj aspektis enpensigitaj, sed ĉirkaŭ la buŝo ludis infana rideto, mi ne povis ĝin forblovi, kaj mi tion ankaŭ ne volis. ::Mi renkontis ŝin en la ĝardeno, en la interkrutejo kaj ĉe la kamplimoj, kie ŝi kolektis herbojn kaj florojn, pri kiuj ŝi sciis, ke ŝia patro povas ilin uzi por trinkaĵoj kaj gutoj, kiujn li povosciis distili; Valdemaro Doe estis malhumila kaj fiera, sed ankaŭ multescia kaj sperta. Oni tion bone sciis, oni flustris al si pri tio diversajn rakontojn. Fajro brulis en lia kameno eĉ en somero; la pordo de la ĉambro estis ŝlosita; tage kaj nokte li laboradis senlace en sia laboratorio, sed li ne parolis pri tio multe; la fortojn de la naturo oni devas primajstri sekrete. Li esperis, ke li baldaŭ ellernos la plej bonan arton ― la arton fari oron. ::Tial el lia kameno ĉiam montriĝadis fumo, tial tie kraketadis kaj flamadis. Jes, mi ankaŭ tion vidis!“ rakontis la vento. „Lasu tion, lasu tion! mi kantis tra la kamentubo; restos nur fumo, vaporo, haladzo kaj cindro! Vi forbruligos ĉe tio vin kaj la viajn! Hu-u-u! Lasu tion, lasu tion! Sed li ne forlasis sian entreprenon. ::La belegaj ĉevaloj en la stalo, ― kio fariĝis el ili? Kio fariĝis el la malnovaj arĝentaj kaj oraj vazoj en la kestoj, el la bovinoj sur la kampo, el la bieno kaj la kastelo? Jes, ili fandiĝis, fandiĝis en la fandujo, kaj oro tamen ne montriĝis. ::Fariĝis malplene en la grenejo kaj en la provizejo, en la kelo kaj en la subtegmento. Ju pli malbone staras la homoj, des pli da musoj. Unu fenestra vitro krevis, alia rompiĝis, mi ne bezonis eniri tra la pordo,“ diris la vento. „Kie fumas la kamentubo, tie oni kuiras manĝaĵon, la kamentubo tie efektive fumis, sed ĝi englutis ĉiujn tagmanĝojn pro la ruĝa oro. ::Mi blovis tra la pordego de la kastelo kiel gardisto, kiu trumpetas per la korno, sed tie estis neniu gardisto,“ diris la vento. „Mi turnis la ventmontrilon sur la tegmento tiel, ke ĝi knaris, kvazaŭ la gardisto ronkus sur la turo, sed neniu gardisto tie troviĝis. Ratoj kaj musoj tie troviĝis; malriĉeco kovris la tablon, malriĉeco sidis en la vesta ŝranko kaj en la manĝaĵkorbo; la pordo deŝoviĝis de la hokoj, ricevis fendojn kaj krevojn. Mi eniradis kaj eliradis,“ diris la vento, „tial mi ĉion bone scias. ::En la fumo kaj cindro, en ĉagreno kaj sendormaj noktoj griziĝis la haroj en la barbo kaj ĉe la tempioj, la haŭto fariĝis sulka kaj flava, la okuloj brilis per avida serĉado de oro, de la atendata oro. ::Mi blovis al li fumon kaj cindron en la vizaĝon kaj en la barbon; anstataŭ la oro venis ŝuldoj. Mi kantis tra la rompitaj fenestraj vitroj kaj tra la fendoj de la muroj, mi blovis eĉ en la dormĉambron de la filinoj, kie iliaj vestoj kuŝis senkoloriĝintaj kaj diafanaj, ĉar ili devis esti uzataj tre longe. Tian kanton oni al la infanoj en la lulilo ne kantis! La iama grandsinjora vivo aliformiĝis en vivon mizeran! Mi estis ankoraŭ la sola, kiu kantis en la kastelo!“ diris la vento. „Mi zorgis pri tio, ke la neĝo ilin kovru; oni diras, ke tio varmigas; brullignon ili ne havis, la arbaro estis elhakita, kie do ili povus preni lignon? Estis tiel malvarme, ke la neĝo kraketis sub la piedoj. Mi kuradis tra la aŭdotruoj kaj koridoroj, sur la frontono kaj muroj, por konservi mian viglecon kaj freŝecon. En la kastelo la nobelaj filinoj pro la malvarmo kuŝis en la lito; la patro ŝovis sin sub la felon, per kiu li ŝin kovris. Estis nenio por manĝi, nenio por hejti, jen grandsinjora vivo! H-u-u-u! Lasu tion! Sed tion sinjoro Doe ne volis kompreni. ::"Post la vintro venas la printempo," li diris, "post malbonaj tempoj venas bonaj, ― sed oni devas ilin pacience atendi, atendi! Nun la bieno estas garantidonita, nun estas la plej ekstrema tempo, ― kaj certe venos la oro! Je Pasko!" ::Mi aŭdis, kiel li flustris al araneo en ĝia ŝpinaĵo: "Vi lerta malgranda ŝpinisto, vi instruas al mi elteni. Se via ŝpinaĵo disŝiriĝas, vi komencas denove de la komenco kaj alkondukas al fino! Se denove disŝiriĝas, vi senlace denove komencas la laboron, de la komenco, de la komenco! Tiel oni devas agi, kaj tia persisteco estas rekompencata." ::Estis Paska mateno, la sonoriloj sonoris, la suno ludis sur la ĉielo. Febre li estis maldorminta, kuirinta kaj malvarmiginta, miksinta kaj distilinta. Mi aŭdis, kiel li ĝemis simile al senespera animo, mi aŭdis, kiel li preĝis, mi rimarkis, ke li retenas la spiron. La lampo finis sian bruladon, li tion ne rimarkis; mi blovis sur la ardantajn karbojn, ili prilumis lian krete blankan vizaĝon, kiu de tio iom ruĝetiĝis, liaj okuloj estis profunde enkaviĝintaj, ― sed jen ili fariĝis pli kaj pli grandaj, tiel ke ili preskaŭ elŝoviĝis el siaj kavoj. ::Vidu la alĥemian glason! Io brilas en ĝi! Ĝi estas ardanta, pura kaj peza! Per tremanta mano li ĝin levis, per tremanta lango li ekkriis: "Oro! oro!" Li ricevis kapturnon; mi povus blovi sur lin," diris la vento, "sed mi blovis nur sur la ardantajn karbojn kaj mi sekvis lin tra pordo en tiun ĉambron, en kiu suferis de frosto liaj filinoj. Lia kamizolo estis kovrita de cindro, kiu sidis ankaŭ en lia barbo kaj en liaj konfuzitaj haroj. Li alte elrektiĝis, levis sian riĉan trezoron en la rompebla glaso kaj ekkriis, radiante de ĝojo: "Trovite! trovite! oro!" Li montris la glason, kiu brilis en la radioj de la suno. Sed lia mano tremis, la alĥemia glaso falis sur la plankon kaj rompiĝis en mil pecojn. Krevis la lasta veziko de lia feliĉo. Hu-u-u! Kaj mi forkuris el la kastelo de la orfaristo. ::En malfrua tempo de la jaro, en la mallongaj tagoj, kiam en tiun regionon venas la nebulo kun sia vualo kaj ŝprucigas el ĝi malsekajn gutojn sur la ruĝajn berojn kaj senfoliajn branĉojn, mi venis en plej bona humoro, blovis iomete, blovbalais la ĉielon kaj derompis la velksekiĝintajn kaj putrantajn branĉojn. Tio ne estas granda laboro, sed oni devas ĝin fari. En alia maniero estis balaate ankaŭ en la kastelo Borreby ĉe Valdemaro Doe. Lia malamiko Ove Ramel el Basnas aĉetis per aŭkcio la kastelon kaj la tutan meblaron. Mi tamburis sur la krevintaj fenestraj vitroj, frapis per la ruiniĝintaj pordoj, fajfis tra la fendoj kaj truoj: Hu-u! Mi volis forpreni de sinjoro Ove la deziron resti ĉi tie. Ido kaj Anno-Doroteo ploris per sangaj larmoj; Johanino staris rigida kaj pala kaj mordis al si la fingron, ke ĝi sangis. Jes, tio multe povis helpi! Ove Ramel volis permesi al sinjoro Doe, ke li restu dum sia tuta vivo en la kastelo, sed li ne ricevis dankon pro sia propono. Mi aŭskultis. Mi vidis, kiel la senhava sinjoro pli fiere levis sian kapon, streĉis sian kolon, kaj mi direktis ventan puŝon kontraŭ la kastelon kaj la maljunajn tiliojn, tiel ke la plej dika branĉo rompiĝis, kvankam ĝi ne estis putra. Ĝi kuŝis antaŭ la pordo kiel balailo, por la okazo, se iu volos balai kaj estos forbalaita; tiel mi pensis en mi. ::Tio estis malfacila, suferiga tago, malbona momento por teni sin rekte, sed la spirito estis fiera, la nuko estis rigida. ::Krom la vestoj sur la korpo ili posedis nenion; sed ne, ili havis ankoraŭ ankaŭ la alĥemian glason, kiu antaŭ nelonge estis aĉetita kaj estis plenigita per la kolektitaj rompitaĵoj de la perdita trezoro, de tiu trezoro, kiu tiom multe promesis, sed tiom malmulte plenumis. Valdemaro Doe kaŝis ĝin sur sia brusto, poste li prenis sian bastonon en la manon, kaj la iam tiel riĉa sinjoro forlasis kun siaj tri filinoj la kastelon Borreby. Mi malvarmetigis liajn varmegajn vangojn, mi karesis lian grizan barbon kaj liajn longajn blankajn harojn, mi kantis, kiel mi nur povis: Hu-u-u! Tio estis la fino de la riĉa lukso. ::Ido kaj Anno-Doroteo iris dekstre kaj maldekstre de li. Johanino returnis sin sub la portalo. Sed kion tio povis helpi, la feliĉo ja ne volis sin returni! Ŝi rigardis la ruĝajn ŝtonojn de la muregoj, kiuj devenis ankoraŭ el la kastelo de Marsk Stig, ŝi pensis pri liaj filinoj: ::„De l' plej aĝa la manon la plej juna ekkaptis, ::En la mondon nun ambaŭ elvagis!“ ::Ĉu ŝi eble pensis pri tiu kanto? Ĉi tie ili estis triope, kaj la patro ankaŭ estis kun ili! Ili ekiris laŭlonge de la vojo, sur kiu ili tiel ofte veturis en kaleŝo, ili iris petadi almozojn kun la patro, ili iris al la argila dometo, kiun ili luis pro kvin spesmiloj por jaro, tio devis fariĝi ilia nova grandsinjora loĝejo kun malplenaj muroj kaj malplenaj pladoj. Kornikoj kaj monedoj flugis super ili kaj kriis moke: "For el la nesto! For el la nesto! For, for!" kiel kriis la birdoj en la arbaro de Borreby, kiam la arboj estis elhakataj. ::Sinjoro Doe kaj liaj filinoj tion aŭdis; mi blovis al ili ĉirkaŭ la oreloj, ĉar ne estis peninde tion aŭskulti. ::Tiel ili enloĝiĝis en la argila dometo, ― kaj mi forkuris trans marĉojn kaj kampojn, tra nudaj bariloj kaj senfoliaj arbaroj, al la libera maro, al fremdaj landoj. Hu-u-u! Kaj tion mi faras ĉiujare, ĉiujare.“ ::Kio fariĝis kun Valdemaro Doe, kio fariĝis kun liaj filinoj ? La vento rakontas: ::„La lasta membro de la familio, kiun mi vidis, vidis la lastan fojon, estis Anno-Doroteo, la pala hiacinto, ― ŝi tiam estis maljuna kaj fleksiĝinta, tio estis duonon da jarcento poste. Ŝi vivis pli longe ol ĉiuj, ŝi sciis la sorton de ĉiuj. ::Sur la erikejo proksime de la urbo Viborg staris la nova eleganta domo de la preposto el ruĝaj ŝtonoj kaj kun dentita frontono; la fumo grase leviĝadis el la kamentubo. La milda dommastrino kaj la ĉarmaj filinoj sidis en la balkonaĵo kaj rigardis trans la ornamajn arbetaĵojn de la ĝardeno al la bruna erikejo. Kion ili rigardis! Ili rigardis la cikonian neston tie sur la kaduka domo. La malabundaj restaĵoj de la iama tegmento estis kovritaj de musko kaj de sempervivo; la ĉefan ŝirmon prezentis la nesto de cikonio, kiun tenis en bona stato la cikonio, dum ĉio alia estis elmetita al ruiniĝado. ::Tio estis domo nur por rigardi, ne por tuŝi. Mi devis tie agi singarde,“ diris la vento. „Pro la nesto de la cikonio oni lasis la domon stari; en ĉiu alia rilato ĝi estis ja kiel birdotimigilo sur la erikejo. La cikonion la domanoj de la preposto ne volis forpeli, tial la kaduka dometo restis kaj la malriĉa estaĵo en ĝi povis ne malhelpate uzi la mizeran loĝejon. Ĝi povis danki pro tio la Egiptan birdon, aŭ eble tio estis la danko de tiu birdo pro tio, ke la malfeliĉulino iam petis por la nesto de ĝiaj nigraj sovaĝaj fratoj en la arbaro de Borreby? Tiam ŝi, la malfeliĉulino, estis juna infano, tre pala hiacinto en la nobela ĝardeno. Ŝi memoris tion ĉion, ŝi, Anno-Doroteo. "Ho, ho!" Jes, la homoj povoscias ĝemi, kiel tion faras la vento en junko kaj kanoj. "Ho! Sonoriloj ne sonoris super via tombo, Valdemaro Doe! La malriĉaj lernejaj knaboj ne kantis, kiam la estinta posedanto de Borreby estis metata en la teron! Ho, ĉio ja finiĝas, ankaŭ la mizero. Fratino Ido fariĝis edzino de vilaĝano; tio estis por nia patro la plej kruela elprovo! Lia bofilo mizera servutulo, kiu de sia sinjoro povis esti kondamnata al la plej malhonoraj punoj! Nun estas al li bone sub la tero, kaj al vi ankaŭ, Ido! Sed al mi ne venis ankoraŭ la fino, al mi, profundaĝa maljunulino, al mi, malfeliĉa estaĵo! Liberigu min, ho granda Sinjoro!" ::Tia estis la preĝo de Anno-Doroteo en la mizera dometo, kiun oni pro la cikonio lasis stari. ::Al la plej kuraĝa kaj plej forta el la fratinoj mi donis mian helpon. Kiaj estis ŝiaj pensoj, tiaj estis ankaŭ ŝiaj agoj. En la vestoj de malriĉa ŝipservisto ŝi iris en servadon al ŝipisto; ŝi estis neparolema kaj malbonhumora, sed en sia profesio ŝi estis diligenta kaj senlaca. Nur grimpi ŝi ne povosciis. Tial mi forblovis ŝin trans la ŝiprandon, antaŭ ol iu eksciis, ke ŝi estas virino, kaj per tio mi certe agis bone,“ diris la vento. <center>🙝🙟</center> ::Estis Paska mateno, tiel same kiel tiam, kiam Valdemaro Doe pensis, ke li eltrovis la arton fari oron; tiam inter la kadukaj muroj sub la cikonia nesto mi aŭdis preĝejan kanton, la lastan kanton de Anno-Doroteo. ::Tie ne ekzistis ia fenestra vitro, estis nur truo en la muro la suno venis simile al ora globo kaj enrigardis tra la truo, kian brilon ĝi disvastigis! Ŝiaj okuloj fermiĝis, ŝia koro disŝiriĝis! Estus ja tute tiel same, ankaŭ se la suno en tiu mateno ne prilumus la malfeliĉulinon. ::La cikonio donis al ŝi protekton kaj ŝirmon ĝis ŝia morto! Mi kantis super ŝia tombo!“ diris la vento. „Mi kantis super la tombo de ŝia patro, mi scias, kie estas lia kaj kie estas ŝia tombo, neniu alia tion scias. ::Novaj tempoj, aliaj tempoj! Malnova landvojo fariĝas plugtero, tombejo fariĝas libera landvojo, ― kaj baldaŭ venas la vaporo kun sia vico da vagonoj kaj brue kuras super la tomboj, kiuj estas forgesitaj kiel la nomoj. Hu-u-u! ::Tio estas la historio pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj. Rakontu ĝin pli bone, vi aliaj, se vi povas!“ diris la vento kaj forturniĝis. ::Kaj ĝi forflugis. <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://hca.gilead.org.il/the_wind.html Gilead] * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=086&l=en&r=da Andersen Fairy Tales] pgqv7p0oai62vv2hecoqwj9dxvyp7ww Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/IV/Ĉapitro 8 — Knabino, kiu paŝis sur panon 0 6607 62967 54130 2022-08-11T04:01:08Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Knabino, kiu paŝis sur panon | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 7 — La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj|Ĉapitro 7 — La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 9 — Turgardisto Ole|Ĉapitro 9 — Turgardisto Ole]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Kvar'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 8 — Knabino, kiu paŝis sur panon'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::Vi certe aŭdis pri la knabino, kiu paŝis sur panon, por ne malpurigi siajn ŝuojn, kaj pri tio, kian malbonan sorton ŝi poste havis. Tio estas skribita kaj ankaŭ presita. ::Estis iam malriĉa infano, fiera kaj malhumila; depost sia plej frua aĝo ŝi montris jam malbonajn trajtojn de karaktero. Estante ankoraŭ tre malgranda knabineto, ŝi amuziĝadis per tio, ke ŝi kaptadis muŝojn, elŝiris al ili la flugilojn kaj lasis ilin poste rampi. Ŝi kaptadis majskarabojn kaj sterkoskarabojn, metis ĉiun sur pinglon, poste tenis antaŭ ĝiaj piedetoj verdan folion aŭ peceton da papero, kaj la malfeliĉa besteto forte alkroĉiĝis al tio kaj turnadis sin ĉiuflanken, por liberiĝi de la pinglo. ::"Jen la skarabo legas!" diradis la malgranda Inger, "vidu, kiel ĝi turnas la folion!" ::Kiam ŝi elkreskis, ŝi fariĝis nur pli malbona, ne pli bona; sed ŝi estis bela, kaj tio estis ŝia malfeliĉo, ĉar alie la mondo traktus ŝin pli severe, ol oni tion faris. ::"Kontraŭ vi oni devas uzi akrajn punrimedojn!" diris ŝia propra patrino. "Estante infano vi ofte faris al mi doloron, kiam vi ludis sur miaj genuoj; mi timas, ke kiam vi estos plenkreska, vi faros doloron al mia koro." ::Kaj tion ŝi bedaŭrinde faris. ::Jen ŝi venis en servadon al altklasaj homoj en la kamparo; ili traktadis ŝin kiel sian propran infanon, vestadis ŝin tiamaniere, kaj ŝia malhumileco de tio kreskis. ::Kiam pasis unu jaro, ŝiaj gesinjoroj diris al ŝi: "Vi devus unu fojon viziti viajn gepatrojn, kara Inger!" ::Kaj ŝi iris, sed nur por sin montri. Ili vidu, kiel eleganta ŝi fariĝis. Sed kiam ŝi atingis la enirejon de la vilaĝo kaj vidis, kiel la junaj knabinoj kaj junuloj ĉe la lageto babilas unuj kun la aliaj, kaj ŝi ekvidis, ke ŝia patrino sidas sur ŝtono kun fasko da brulligno, kiun ŝi estis kolektinta al si en la arbaro, kaj ripozas, tiam Inger ekiris returne; ŝi hontis, ke ŝi, kiu estas tiel elegante vestita, havas kiel patrinon tian almozulan virinon, kiu kolektas lignon. Ŝi tute ne bedaŭris, ke ŝi iris returne, ŝi estis nur kolera. ::Pasis denove duono da jaro. ::"Vi devus iam iri hejmen kaj viziti viajn maljunajn gepatrojn, kara Inger!" diris ŝia mastrino. "Jen vi havas grandan tritikan panon, vi povas ĝin preni kun vi por ili; ili ĝojos, kiam ili vin vidos." ::Inger metis sur sin sian plej bonan veston kaj siajn novajn ŝuojn; ŝi levis alte siajn elegantajn vestojn kaj iris tre singarde, por ke ŝiaj piedoj restu puraj kaj elegantaj, kaj pro tio oni ja ne povas fari al ŝi riproĉon. Sed kiam ŝi atingis la vojeton, kiu kondukis trans la marĉon kaj sur kiu staris akvo kaj formiĝis kotkavo, ŝi ĵetis en la koton la panon por paŝi sur ĝin kaj transiri kun sekaj piedoj; sed dum ŝi per unu piedo staris sur la pano kaj levis la duan piedon, la pano malleviĝis kun ŝi ĉiam pli kaj pli profunden, ŝi malaperis, kaj oni povis vidi nur nigran vezikkovritan marĉon. ::Tiel rakontas la historio. ::Kien ŝi venis? Ŝi venis malsupren al la marĉistino, kiu faras bieron. La marĉistino estas la onklino de la elfaj knabinoj; ĉi tiuj estas sufiĉe konataj, oni ilin prikantis kaj pentris, sed pri la marĉistino la homoj scias nur tion, ke ŝi faras bieron, kiam en somero la herbejoj vaporas. Ĝuste en ŝian bierfarejon Inger malleviĝis kaj tie oni ne povas longe elteni. Ŝlima truo estas preskaŭ palaco en komparo kun la bierfarejo de la marĉistino. Ĉiu barelo malbonodoras tiel, ke la homoj svenas de tiu odoro; alte amasigitaj unu sur la alia staris la bareloj, kaj se inter ili ie montriĝis malgranda aperturo, tra kiu oni povus sin trapuŝi, tion malhelpis malsekaj bufoj kaj grasaj limakoj, kiuj tie kuŝis intervolvitaj en formo de abomeninda bulo. Tien falis la malgranda Inger; tiu tuta abomeninda vivanta svarmo estis tiel glacie malvarma, ke ŝi tremis per ĉiuj membroj kaj ĉiam pli kaj pli rigidiĝis. Malgraŭ ĉiuj penoj ŝi ĉiam ankoraŭ estis fiksita al la pano, kaj ĉi tiu ŝin tiris malsupren, kiel peco da sukceno altiras peceton da papero. ::La marĉistino estis hejme, la bierfarejo ĝuste en tiu tago estis pririgardata de la diablo kaj de lia avino. Ĉi tiu estas maljuna, tre veneneca virino, kiu neniam estas senlabora. Ŝi neniam eliras, ne prenante kun si sian manlaboron; ankaŭ ĉi tie ŝi havis ĝin kun si. Ŝi kudris diversajn bagatelojn, por enŝovi ilin al la homoj en la ŝuojn, por ke ili perdu sian trankvilecon kaj sian pacon; ŝi brodis mensogojn kaj trikis senpripensajn vortojn, kiuj falis sur la tero, ĉion ŝi interkudris por malbono kaj pereo. Jes, ŝi povosciis kudri, brodi kaj triki, la maljuna avino! ::Ŝi ekvidis Ingeron, surmetis siajn okulvitrojn kaj pririgardis ŝin ankoraŭ unu fojon. "Tio estas knabino kun kapabloj!" si diris, "mi petas, ke oni donu ŝin al mi kiel memorigaĵon pri mia ĉitiea vizito. Ŝi povas servi kiel altaŭga postamento en la antaŭĉambro de mia nepo." ::Kaj ŝi ricevis ŝin. Tiamaniere la malgranda Inger venis en la inferon. Tien la homoj trafas ne ĉiam rekte, ili povas ankaŭ per malrekta vojo tien veni, se ili havas konforman kapablon. ::Tio estis senfine longa antaŭĉambro; oni ricevis kapturnon, kiam oni rigardis antaŭen, kaj ankaŭ kapturnon, kiam oni rigardis malantaŭen. Tie staris granda amaso da homoj, kiuj perdis jam ĉiujn siajn fortojn; ili atendis, ke oni malfermu al ili la pordon de favorkoreco. Ili povis longe atendi! Grandaj, grasaj, anasirantaj araneoj ĉirkaŭŝpinis iliajn piedojn per miljaraj teksaĵoj, kaj ĉi tiuj premligis kiel piedŝraŭboj kaj tenis kiel feraj ĉenoj; kaj krom tio en ĉiu animo estis maltrankvileco, turmenta maltrankvileco. La avarulo staris, forgesinte la ŝlosilon de sia monkesto, kaj la ŝlosilo, kiel li bone sciis, sidis en tiu kesto. Estus tro longe, se oni volus priskribi ĉiujn suferojn kaj turmentojn, kiuj tie estis sentataj. Por Inger tio estis terura sento, stari kiel postamento; de malsupre ŝi estis alligita kaj alforĝita al la pano. ::"Tion oni havas, se oni volas konservi purajn piedojn!" ŝi diris al si mem. "Ho, kiel ĉiuj min rigardaĉas!" Jes, efektive ĉiuj ŝin rigardis; iliaj malbonaj deziroj lumis el iliaj okuloj kaj parolis, kvankam ili eĉ tute ne movis la buŝon; ili havis teruran aspekton. ::"Estas kredeble plezuro min rigardi!" pensis la malgranda Inger, "mi havas belan vizaĝon kaj bonajn vestojn!" Kaj ŝi faris movadon per ŝiaj okuloj, ĉar ŝia nuko estis tro rigida por tio. Ha, kiel ŝi malpuriĝis en la bierfarejo de la marĉistino! Pri tio ŝi antaŭe ne pensis. La vestoj estis kovritaj kvazaŭ de unu sola granda ŝlima makulo; limako alkroĉiĝis al ŝiaj haroj kaj frapadis ŝin regule sur la nukon, kaj el ĉiu faldo de ŝia jupo elrigardis bufo, kiu bojis kiel astma mopso. Estis tre malkomforte. "Sed la aliaj ĉi tie ankaŭ aspektas terure!" ŝi diris al si, por sin mem konsoli. ::Sed la plej malbona afero estis la terura malsato, kiu ŝin turmentis; ĉu ŝi ne povis klini sin kaj derompi peceton de la pano, sur kiu ŝi staris? Ne, la dorso fariĝis rigida, la brakoj kaj manoj estis rigidaj, ŝia tuta korpo estis kiel statuo, nur siajn okulojn ŝi povis movadi en la kapo, turnadi tute ĉirkaŭen, tiel ke ŝi povis rigardi malantaŭen, kio prezentis abomenindan aspekton. Poste venis la muŝoj, ili rampis super la okulojn, antaŭen kaj malantaŭen; ŝi palpebrumis per la okuloj, sed la muŝoj ne forflugis, ĉar ili ne povis, iliaj flugiloj estis elŝiritaj, ili povis nur rampi. Kia turmento tio estis! Kaj al tio ankoraŭ la malsato; baldaŭ ŝi havis la senton, kvazaŭ ŝiaj intestoj sin mem formanĝas kaj ŝi fariĝas interne tute malplena, terure malplena. ::"Se tio longe daŭros, mi ne eltenos!" ŝi diris, sed ŝi devis elteni kaj la turmento daŭris plue. ::Jen brulanta larmo falis sur ŝian kapon, ĝi ruliĝis trans ŝia vizaĝo kaj brusto rekte sur la panon; falis ankoraŭ unu larmo, falis multaj. Kiu ploras pri la malgranda Inger? Ĉu ŝi ne havis patrinon sur la tero? La larmoj de malĝojo, kiujn patrino ploras pri sia infano, ĉiam ĝin atingas, sed ili ĝin ne liberigas, ili bruligas, ili faras suferojn ankoraŭ pli grandaj. Kaj jen tiu netraelportebla malsato, kaj la nepovado atingi la panon, sur kiun ŝi estis paŝinta per sia piedo! Fine ŝi havis la senton, kvazaŭ ĉio en si konsumiĝis, ŝi ŝajnis al si mem kvazaŭ maldika interne malplena trunko de kano, kiu ensuĉas en sin ĉiun sonon. Ŝi aŭdis klare ĉion, kio supre sur la tero estis dirata pri ŝi, kaj tio, kion ŝi aŭdis, estis nur mallaŭda kaj severa. Ŝia patrino efektive ploris per sinceraj larmoj, el profunde afliktita koro, sed ŝi tamen ankaŭ diris: "Post malhumileco venas la falo! Tio estis via malfeliĉo, ho Inger! Kiel vi afliktis vian patrinon!" ::Ŝia patrino kaj ĉiuj supre konis ŝian pekon, sciis, ke ŝi pasis sur panon, enteriĝis kaj malaperis. La paŝtisto de bovinoj tion rakontis, li vidis tion de altaĵo. ::"Ho, kiel forte vi afliktis vian patrinon, Inger!" diris la patrino; "jes, mi tion antaŭvidis!" ::"Ho, se mi neniam estus naskita!" pensis ĉe tio Inger, "estus al mi multe pli bone. Nun nenio povas helpi, ke mia patrino afliktiĝas." ::Ŝi aŭdis, kiel ŝiaj gemastroj, tiuj bonaj homoj, kiuj estis por ŝi kiel gepatroj, diris: "Ŝi estis peka infano! Ŝi ne respektis la donojn de Dio, ŝi tretis tion per la piedoj; ne estas espereble, ke la pordo de favorkoreco malfermiĝos por ŝi." ::"Ili devus teni min pli severe!" pensis Inger; "ili devus elpeli el mi miajn malbonajn inklinojn, se mi ilin havis." ::Ŝi aŭdis, ke oni verkis versojn pri ŝia peko kaj malboneco. La titolo de la kanto estis: "Malhumila knabino, kiu paŝis sur panon, por ne malpurigi siajn ŝuojn"; kaj la kanto cirkulis tra la tuta lando ::"Kiel multe mi devas pro tio aŭdi kaj suferi!" pensis Inger. "La aliaj ankaŭ devus esti punataj pro siaj pekoj. Jes, tiam oni havus multe por puni. Ha, kiel mi estas turmentata!" ::Kaj ŝia menso fariĝis ĉiam pli kaj pli obstina. ::"Oni devas ĉi tie en ĉi tiu societo fariĝi pli bona! Sed mi ne volas fariĝi pli bona! Vidu, kiel ili min rigardaĉas!" ::Kaj ŝia koro fariĝis kolera kontraŭ ĉiuj homoj. ::"Nun ili tie supre havas ion por rakonti! Ha, kiel mi estas turmentata!" ::Jen ŝi aŭdis, ke oni rakontas al la infanoj ŝian historion, kaj la infanoj nomis ŝin malpia Inger. "Ŝi estis tiel malbona," ili diris, "tiel abomeninda, oni devis ŝin dece puni!" ::Ĉiam la infanaj buŝoj parolis senkompatajn vortojn pri ŝi. ::Sed unu tagon, kiam kolero kaj malsato mordis interne en ŝia malplena korpo kaj ŝi aŭdis, ke oni eldiris ŝian nomon kaj rakontas ŝian historion al senkulpa infano, al malgranda knabineto, ŝi ekaŭdis, ke la infano ĉe la rakontado pri la malhumila, ornamiĝema Inger ekploris. ::"Sed ĉu ŝi neniam plu revenos supren?" demandis la malgranda knabino. Kaj oni respondis al ŝi: ::"Ŝi neniam plu revenos supren!" ::"Sed se ŝi petos pardonon kaj promesos, ke ŝi tion neniam plu faros?" ::"Sed ŝi ne volas peti pardonon!" oni respondis. ::"Mi tiel forte dezirus, ke ŝi tion faru!" diris la malgranda knabineto kaj estis tute senkonsola. "Mi volonte fordonus mian pupan dometon, se oni permesus al ŝi reveni supren. Estas tiel terure al la malfeliĉa Inger!" ::Tiuj vortoj trafis la koron de Inger, ili tre agrable ŝin tuŝis. La unuan fojon nun troviĝis iu, kiu diris: "malfeliĉa Inger!" kaj aldonis nenion pri ŝia malvirto. Malgranda senkulpa infano ploris kaj petis por ŝi; al ŝi fariĝis tiel strange en la koro, ŝi volus mem plori, sed ŝi ne povis plori, kaj tio estis turmento. ::Supre pasis la jaroj, sed malsupre fariĝis nenia ŝanĝo, kaj ŝi aŭdis malpli ofte sonojn, penetrantajn al ŝi de supre; oni malpli parolis pri ŝi. Sed jen unu tagon ŝi aŭdis ĝemon: "Inger, Inger! Kiel vi min afliktis! Mi tion antaŭvidis!" Tio estis ŝia mortanta patrino. ::De tempo al tempo ŝi aŭdis, kiel ŝian nomon eldiris ŝiaj malnovaj gemastroj, kaj la mastrino kun sia milda koro diradis: "Ĉu mi iam vin revidos, Inger? Oni ne scias, kien oni povas veni!" ::Sed Inger komprenis, ke ŝia bona mastrino neniam povas veni tien, kie ŝi mem estas. ::Tiel denove pasis iom da tempo, longa kaj maldolĉa. ::Jen Inger denove aŭdis eldiron de ŝia nomo kaj vidis, ke super ŝi brilas kvazaŭ du helaj steloj. Tio estis du mildaj okuloj, kiuj sur la tero fermiĝis. Depost tiu tempo, kiam la malgranda knabineto senkonsole ploris pri "la malfeliĉa Inger", pasis tiom multe da jaroj, ke el la infano fariĝis maljuna virino, kiun nun Dio volis voki al si; kaj ĝuste en tiu momento, kiam ŝiaj pensoj forliberiĝis de ŝia tuta vivo kaj direktiĝis supren, ŝi rememoris, kiel ŝi, estante malgranda infano, devis maldolĉe plori ĉe la aŭskultado de tiu historio. Tiu tempo kaj tiu impreso tiel vive staris antaŭ la animo de la maljuna virino en la horo de ŝia morto, ke ŝi tute laŭte ekpreĝis: "Certe mi ankaŭ, simile al Inger, ne respektis la donojn de via beno, certe mi ankaŭ estis malhumila, sed vi en via favorkoreco ne lasis min fali, sed vi tenis min rekte! Ne forlasu min en mia lasta horo!" ::Kaj la okuloj de la maljunulino fermiĝis, kaj antaŭ la okuloj de ŝia animo malfermiĝis la vido en la kaŝitaĵon, kaj ĉar Inger okupis ŝiajn lastajn pensojn, tial ŝi vidis ŝin, vidis, kiel profunden ŝi estis tirita, kaj ĉe tiu vido la pia virino ekploris kiel infano, ŝi staris en la ĉiela regno kaj ploris pri la malfeliĉa Inger. La ploro kaj la preĝo sonis kiel eĥo malsupren en la kaviĝintan malplenan ŝelon, kiu ĉirkaŭkovris la katenitan turmentatan animon; ĉi tiu venkiĝis de la neniam esperita amo, kiu subite estis sentigita al ŝi: anĝelo de Dio ploris pri ŝi. Per kio ŝi meritis tiun favoron! ::La turmentata animo trarigardis spirite ĉiujn agojn de sia tera vivo kaj ektremis sub larmoj tiel, kiel Inger neniam estis havinta la kapablon plori. Malĝojo kaj aflikto pri si mem plenigis ŝin, ŝajnis al ŝi, ke neniam povas malfermiĝi por ŝi la pordo de favorkoreco, kaj dum ŝi tion konsciis en plej profunda konsterniteco, subite ekbrilis radio malsupren en la inferan abismon. La radio alproksimiĝis kun forto pli granda ol la forto de ia suna radio, kiu disfandas la neĝan homon, kiun la knaboj starigis sur la korto; kaj tiam, pli rapide ol la neĝa floko, kiu falis sur la varman buŝon de infano kaj fandiĝas, vapore dissolviĝis la ŝtoniĝinta figuro de Inger. Malgranda birdo fulmorapide ekflugis supren al la homa mondo, sed timeme ĝi tremis antaŭ ĉiuj vivantaj estaĵoj kaj serĉis por si rapide kaŝiĝejon en malluma truo, kiun ĝi trovis en ruiniĝinta muro. Tie ĝi sidis kaj kaŭris, tremante per la tuta korpo; neniun sonon ŝi povis eligi el si, ĉar mankis al ĝi voĉo. ::Longan tempon ĝi tie sidis, antaŭ ol ĝi povis trankvile vidi kaj senti la tutan belegecon, kiu tie ĝin ĉirkaŭis. Jes, belegeco ĝin ĉirkaŭis. La aero estis tiel freŝa, la luno lumis tiel hele, la arboj kaj arbetaĵoj odoris tiel dolĉe. Kaj estis tiel agrable kaj komforte tie, kie ĝi sidis, ĝia pluma vesto estis tiel pura kaj delikata. Ha, kiel ĉio kreita estas plena de amo kaj belo! Ĉiuj tiuj pensoj, kiuj emociis la bruston de la birdo, volis elverŝiĝi per kanto, sed la birdo ne povis kanti. Volonte ĝi kantus kiel la kukolo kaj najtingalo en printempo. La bona Dio, kiu aŭdas ankaŭ la mutan glorkanton de la vermo, aŭdis ankaŭ ĉi tiun glorkanton, kiu leviĝis per dankaj akordoj kaj sonis kiel la psalmo en la brusto de David, antaŭ ol ĝi ricevis vortojn kaj melodion. ::Tiuj kantoj sen vortoj en la daŭro de semajnoj ĉiam pli potence ŝveligis la bruston de la birdo; ili devis eliĝi ĉe la unua flugilbato de bona faro, sed sen tiu faro tio ne estis ebla. ::Jen alproksimiĝis la sankta Kristnaska festo. Unu vilaĝano tute apude de la muro starigis stangon kaj alligis al ĝi nedraŝitan avenan garbon, por ke ankaŭ la birdoj sub la ĉielo havu gajan Kristnaskan feston kaj agrablan festenon en tiu tempo, kiu memorigas pri la Savinto. ::La suno leviĝis en la Kristnaska mateno kaj prilumis la avenan garbon, kaj ĉiuj pepantaj birdoj alflugis al la manĝdonanta stango. Tiam ankaŭ el la muro aŭdiĝis pepado; la ĉiam pli fortiĝanta penso esprimiĝis per sonoj, la malforta pepado estis himno de ĝojo, la penso pri bona faro estis vekita, kaj la birdo elflugis el sia truo. En la ĉiela regno oni bone sciis, kia birdo tio estis. ::La vintro estis akra, la akvoj profunde glaciiĝis, la birdoj kaj bestoj de la arbaro trovadis nur tre malmulte da manĝaĵo. La malgranda birdo elflugis sur la landvojon kaj serĉis kaj trovis tie aŭ alie en la glitveturilaj tersulkoj ian grajneton; dum la eljungado ĝi trovis kelke da panpecetoj, el kiuj ĝi tamen manĝis nur malmulte, sed ĝi alvokis ĉiujn aliajn malsatiĝintajn paserojn, por ke ili trovu ĉi tie manĝaĵon por si. Ĝi flugis en la vilaĝojn kaj urbojn, serĉis ĉirkaŭe, kaj ĉie, kie bona mano estis ŝutinta panpecetojn por la birdoj, ĝi manĝis mem nur malmulte da pecetoj kaj donis ĉion ceteran al la aliaj. ::En la daŭro de la vintro la birdo kolektis kaj disdonis tiom multe da panpecetoj, ke ili kune havis la pezon de la tuta pano, sur kiun la malgranda Inger estis paŝinta, por ne malpurigi siajn ŝuojn; kaj kiam la lasta panpeceto estis trovita kaj fordonita, la grizaj flugiloj de la birdo fariĝis blankaj kaj etendiĝis. ::"Jen mara alaŭdo flugas trans la maron!" diris la infanoj, kiuj vidis la blankan birdon; jen ĝi subakviĝis en la maron, jen ĝi leviĝis en la helan sunlumon. Estis tia brilo, ke oni ne povis vidi, kien ĝi flugas. La infanoj diris, ke ĝi flugas rekte al la suno. <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=087&l=en&r=da Andersen Fairy Tales] - angle kaj dane * [http://hca.gilead.org.il/girl_who.html Gilead] * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/hersholt/TheGirlWhoTrodOnTheLoaf_e.html The Hans Christian Andersen Center] lwtye2z8cmet70h9tzbxea3ktzkoyb6 Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/IV/Ĉapitro 9 — Turgardisto Ole 0 6608 62966 54131 2022-08-11T04:00:59Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Turgardisto Ole | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 8 — Knabino, kiu paŝis sur panon|Ĉapitro 8 — Knabino, kiu paŝis sur panon]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 10 — Anneto|Ĉapitro 10 — Anneto]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Kvar'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 9 — Turgardisto Ole'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::"En la mondo ĉio iras supren kaj malsupren, malsupren kaj denove supren! Nun mi ne povas leviĝi pli alten!" diris la turgardisto Ole. "Supren kaj malsupren, malsupren kaj denove supren, tio estas la sorto de la plejmulto. En efektiveco ni fine ĉiuj fariĝas turgardistoj kaj rigardas la vivon kaj la aferojn de supre." ::Tiel parolis sur la turo Ole, mia amiko, la maljuna gardisto vigla, parolema homo, kiu ŝajne ĉion eldiradis kaj tamen tre multe kaŝis en sia koro. Li estis infano de bonaj homoj; kelkaj asertis, ke li estas filo de konferenca konsilano. Li estis studinta, li estis helpanto de instruisto, helpanto de sakristiano, sed kion tio povis helpi! Tiam li loĝis ĉe la sakristiano kaj devis havi en la domo ĉion senpage. Tiam li estis, kiel oni diras, ankoraŭ juna kaj eleganta: li postulis, ke liaj botoj estu polurataj, sed la sakristiano volis, ke ili estu nur ŝmirataj, kaj pro tio ili malpaciĝis. Unu parolis pri avareco, la alia parolis pri vanteco, la ciro fariĝis nigra kaŭzo de malamo, kaj tial ili disiĝis. Sed tion, kion li postulis de la sakristiano, li postulis ankaŭ de la mondo, ciron, kaj li regule ricevadis ankaŭ nur ŝmiraĵon. Tial li iom post iom apartiĝis de ĉiuj homoj kaj fariĝis ermito; sed ermitejon kun la necesaj vivrimedoj oni en granda urbo povas trovi nur sur la preĝeja turo; tien li leviĝis kaj fumadis sian pipon solece. ::Li rigardadis malsupren kaj rigardadis supren, meditadis ĉe tio, kaj li rakontis siamaniere pri tio, kion li vidis kaj kion li ne vidis, kion li legis en libroj kaj en si mem. Mi ofte pruntis al li legaĵon, bonajn librojn, kaj laŭ la personoj, kun kiuj oni havas interrilatojn, estas difinata la propra valoro de homo. Li, kiel li diris, ne estis amanto de la anglaj romanoj pri guvernantinoj kaj ankaŭ ne de la francaj romanoj, kiuj estas preparitaj el vento kaj sekvinberaj trunketoj, ne, li volis havi biografiojn, librojn pri la mirindaĵoj de la naturo. Mi vizitadis lin almenaŭ unu fojon ĉiujare, ordinare tuj post la Nova Jaro. Li tiam havis ĉiam tion aŭ alian, kun kio kunligiĝis liaj pensoj ĉe la renoviĝo de la jaro. ::Mi rakontos pri du vizitoj, kaj, kiom mi povos, mi uzos liajn proprajn vortojn. ::Unua vizito ::Inter la libroj, kiujn mi lastfoje pruntis al Ole, troviĝis libro pri la silikoj, kiu precipe interesis lin kaj okupis liajn pensojn. ::"Jes, ili estas veraj maljuneguloj, tiuj silikoj!" li diris, „kaj tamen oni preterpasas ilin senpense! Tiel mi mem agadis sur la kampoj kaj ĉe la bordo, kie ili kuŝas en granda kvanto. Tie oni paŝas sur la pavimŝtonojn, tiujn restaĵojn el la plej antikvaj ruinoj de la antikva tempo! Tiel mi mem agadis. Nun ĉiu pavimŝtono havas mian respekton! Mi dankas pro la libro, kiu plenigis mian tutan animon, forigis malnovajn pensojn kaj kutimojn kaj vekis en mi la deziron legi pluajn tiaspecaĵojn. La romano de la tero estas tamen la plej rimarkinda el ĉiuj romanoj! Estas domaĝe, ke oni ne povas legi la unuajn partojn, ĉar ili estas verkitaj en lingvo, kiun ni ne lernis. Oni devas legi en la tertavoloj, en la silikoj, en ĉiuj periodoj de la tero, kaj nur tiam en la sesa parto aperas la agantaj personoj: sinjoro Adam kaj sinjorino Eva. ::Por multaj legantoj tio estas iom malfrua, ili volas ilin havi tuj, sed por mi estas tute egale. Tio estas romano plena de aventuroj, kaj ni ĉiuj ludas en ĝi rolon. Ni moviĝas kaj ŝoviĝas kaj restas sur la sama loko, sed la globo turniĝas, ne elverŝante sur nin la oceanon. La ŝelo, sur kiu ni iras, estas fortika, ni ne trafalas ĝin. Kaj krom tio ĝi estas historio, kiu tiras sin tra milionoj da jaroj kaj ĉiam kun progresanta disvolviĝo. Dankon pro la libro pri la silikoj! Tio estas personetoj, kiuj povoscias ion rakonti. Ĉu ne estas interese, se oni de tempo al tempo estas atentigata pri tio, ke ni estas nenio, eĉ se oni sidas tiel alte kiel mi, kaj samtempe estis memorigata pri tio, ke ni ĉiuj, eĉ kun ciro, estas nur rapide malaperantaj formikoj sur la malgranda tera monteto, eĉ se ni estas formikoj kun ordenaj rubandoj, formikoj kun reputacio kaj aŭtoritato. Oni sentas sin tiel rimarkinde juna flanke de tiuj milionjaraj maljunaj respektindaj silikoj. Mi legis la libron en la Novjara vespero kaj tiel enprofundiĝis en ĝin, ke mi tute forgesis mian ordinaran plezuron de la Novjara nokto, la observadon de la preterpasado de la ‚sovaĝa armeo’. Nu, tion vi eble tute ne konas? ::La veturado de la sorĉistinoj sur balaila bastono estas sufiĉe konata, ĝi okazas en la Valpurga nokto kaj direktiĝas al Blocksberg, sed ni ĉi tie en Danujo ankaŭ havas sovaĝan armeon, ĝi estas enlanda, nuntempa, kaj en la Novjara nokto ĝi direktiĝas al la insulo Amager. Ĉiuj malbonaj poetoj kaj poetinoj, komponistoj, gazetistoj kaj konataj artistoj, ĉiuj, kiuj estas tute sentaŭgaj, rajdas en la Novjara nokto tra la aero al la insulo Amager. Ili sidas rajde sur siaj penikoj aŭ anseraj plumoj, la ŝtalplumo ne povas ilin porti, ĝi estas tro rigida. Mi vidas tion, kiel mi diris, en ĉiu Novjara nokto; la plejmulton el ili mi povus montri per ilia nomo, sed ne estas peninde okupi sin per ili. Ili ne volas, ke la homoj ion sciiĝu pri ilia Amagera veturo sur anseraj plumoj. Mi havas parencinon, kiu estas fiŝistino kaj, kiel ŝi diras, liveras la insultajn vortojn al tri estimataj gazetoj. ::Ŝi estis tie mem kiel invitita gasto, sed oni ŝin elportis, ĉar ŝi mem ne atribuas grandan valoron al la ansera plumo kaj ankaŭ ne povoscias rajdi; ŝi tion rakontis al mi. Duono de tio, kion ŝi rakontas, estas mensogo, sed la dua duono jam sufiĉas. Kiam ŝi estis tie, komenciĝis la soleno per kantado; ĉiu el la gastoj tenis antaŭ si skribitan sian propran kanton, kaj ĉiu kantis sian, ĉar ĝi estis la plej bona. Poste ili ekmarŝis per malgrandaj anaroj; la procesion malfermis tiuj, kiuj havis la destinon agadi per la buŝo; ili formis la grandajn sonorilojn, al kiuj ili kutimis ĉion alpendigi. Poste iris la malgrandaj tamburistoj, kiuj eltamburas ĉion el la familioj. Tie estis farata konateco kun tiuj, kiuj skribas, ne donante sian nomon, tio estas kie ŝmiraĵo estas prezentata sub la nomo de ciro. ::Tie estis la ekzekutisto kaj lia servisto, kaj la servisto estis la plej akra kaj plej batema, alie oni lin ne estimus; tie estis la honesta balaaĵisto, kiu fosas en la balaaĵbareloj kaj ilin renversas kaj pri ĉio diras "bone, tre bone, bonege!" Meze de la komuna gajeco subite rapide elkreskis trunko, arbo, grandega floro, granda fungo, tuta tegmento. Tio estis la fremdlabora kolono de la estimata kunvenintaro, ĝi portis ĉion, kion ĝi donis al la mondo en la malnova jaro. Fajreroj simile al fajraj flamoj ŝprucis el ĝi; tio estis ĉiuj fremdaj pensoj kaj ideoj, per kiuj ili estis ornamintaj siajn verkojn kaj kiuj nun denove elŝiriĝis kaj eksplodis kiel artaj fajraĵoj. Estis tre gaje, diris mia parencino. Cetere ŝi aldonis ankoraŭ multe da aliaj aferoj, kiuj estis tre mordantaj kaj tamen sufiĉe interesaj; sed mi tion ne ripetos, oni devas aparteni al la bonaj homoj, ne al la rezonistoj. ::Vi tamen komprenos, ke se oni estas informita pri la tiea festo tiel bone kiel mi, estas tre alloge observi dum ĉiu Novjara nokto la flugon de la sovaĝa armeo. Se en iu jaro mi ne trovas tie kelkajn, kompense montriĝas aliaj novaj. Sed en ĉi tiu jaro mi tute forgesis observi la gastojn. Mi ruliĝis kun la rulaĵo, kun la silikoj, mi ruliĝis tra milionoj da jaroj, mi vidis, kiel la rokoj supre en la nordaj landoj kun krakego falas, mi vidis, kiel ili naĝas sur glaciegoj, longe antaŭ ol estas konstruita la arkeo de Noa, mi vidis, kiel ili falas sur la fundon kaj denove leviĝas sur rifo, sur tiu, kiu elstariĝis el la akvo kaj diris: "Mia nomo estu Zelando!" Mi vidis, kiel ili fariĝas kovejo de birdoj, kiujn ni hodiaŭ plu ne konas, mi vidis ilin kiel loĝejon de sovaĝaj hetmanoj, kies nomoj malaperis. ::Nur malmultaj, en kiuj la hakilo engravuris siajn runojn, fariĝis objekto de tempokalkulo; sed ĉe ĉiuj tiuj meditoj mi forgesis la tempon kaj horon. Tiam subite falis tri aŭ kvar belegaj falsteloj, ili eklumis, miaj pensoj ricevis alian direkton. Vi scias ja, kio estas falstelo? Tion la scienculoj ordinare ne scias. Mi havas mian propran opinion pri tio, mi tion klarigas tiamaniere: Ofte oni silente eldiras dankon kaj benon sur iun, kiu faris ion belan kaj bonan; ofte la danko estas sensona, sed ĝi ne falas sur la teron. Mi prezentas do al mi, ke la sunlumo ĝin levas kaj la sunradio alportas ĝin sur la kapon de la bonfarinto. Se tuta popolo dum longa tempo esprimas sian dankon, tiam la danko venas en la formo de plena bukedo kaj falas en la formo de falstelo sur la tombon de la bonfarinto. Kiam mi vidas falstelon, precipe en la Novjara nokto, estas por mi vera ĝojo eltrovi per pripensado, kiun la dankesprimo celas. ::Ĝi estas granda penso, ĝoja penso, se oni scias, ke iam falstelo falos sur nian tombon; estas vero, ke kun mia tombo tio ne okazos, neniu sunradio min dankos, ĉar ĉi tie troviĝas nenio, kio meritus dankon. Mi ne atingos ciron,“ diris Ole, "mia sorto en la mondo estas ricevi ŝmiraĵon." ::Dua vizito ::Estis Novjara tago, kiam mi unu fojon denove iris sur la turon. Ole parolis pri la glasoj, kiuj estas malplenigataj ĉe la transiro de la malnova guto al la nova guto, kiel li nomis la jaron. Kaj li elmetis al mi sian historion pri la glasoj, kaj la esenco de liaj ideoj estis jena: ::"Kiam en la Novjara nokto la horloĝo batis dekdu, la homoj ĉe la tablo leviĝas kun plena glaso kaj trinkas je la sano de la nova jaro. Oni komencas la jaron kun la glaso en la mano, por drinkistoj tio estas bona komenco! Oni komencas la jaron per enlitiĝo, por mallaborulo; tio ankaŭ estas bona komenco La dormado en la daŭro de la jaro ludos grandan rolon, la glasoj ankaŭ. Ĉu vi scias, kio loĝas en la glasoj?" li demandis. „Jes, tie loĝas sano, ĝojo kaj petolemeco, tie loĝas ĉagreno kaj maldolĉa malfeliĉo. Se mi nombros la glasojn, mi nombros kompreneble la grandaĵojn, kiujn la glaso kaŭzas ĉe la diversaj homoj. ::Vidu, la unua glaso, ĝi estas la glaso de la sano! En ĝi kreskas la herbo de la sano, ĝi ĉirkaŭvolvas la arbon de la vivo, kaj en la fino de la jaro vi povas sidi en la laŭbo de la sano. ::Prenu la duan glason. El ĝi leviĝas malgranda birdo, kiu pepas senkulpe gaje, tiel ke la homo aŭskultas kaj eble kunkantas la vivo estas bela, ni ne perdu la bonan humoron, kuraĝe antaŭen! ::El la tria glaso leviĝas malgranda flugilhava knabeto, oni ne povas lin nomi anĝela infano, ĉar li havas sangon kaj menson de koboldo, ne por inciti, sed por fari ŝercojn. Li sidiĝas malantaŭ nia orelo kaj elflustras al ni viglan ideon; li kuŝiĝas sur nia brusto kaj varmigas nin, tiel ke ni fariĝas petolemaj, ni fariĝas spritulo laŭ la opinio de la aliaj spritaĵistoj. ::En la kvara glaso troviĝas nek herbo nek birdo nek knabeto; en ĝi kuŝas la limlinio de la prudento, kaj tiun limlinion oni ne devas transpaŝi. ::Se vi prenas la kvinan glason, tiam vi ploras pri vi mem, al vi fariĝas tiel bone kaj samtempe tiel malgaje, vi fariĝas tiel kortuŝita, aŭ via koro en ia alia maniero elmontriĝas; el la glaso kun laŭta bruo elsaltas princo karnavala, babilema kaj petolema. Li vin kuntiras, vi forgesas vian dignon, se vi ĝin havas, vi forgesas pli, ol kiom estas al vi permesite forgesi. Ĉio estas danco, kanto kaj bruo; la maskoj vin fortiras, la filinoj de la diablo, en tulo kaj silko, ili venas kun disliberigitaj haroj kaj belaj membroj, ― forŝiru vin, se vi povas. ::La sesa glaso! Ha, en ĝi sidas Satano mem, malgranda, bele vestita, elokventa, treege komplezema vireto, kiu vin perfekte komprenas, pri ĉio diras, ke vi estas prava, via propra Mi! Li venas kun lanterno kaj akompanas vin hejmen. Ekzistas malnova legendo pri la sanktulo, kiu devis elekti unu el la sep mortmeritaj pekoj, kaj li elektis tiun, kiu ŝajnis al li la plej malgranda, la drinkemecon, sed en ĝi li faris ankaŭ la ses aliajn pekojn. La homo kaj la diablo intermiksas sian sangon, tio fariĝas ĉe la sesa glaso, kaj tiam abunde kreskas en ni ĉiuj malbonaj ĝermoj. Ĉiu el ili fariĝas potenca, kiel la Biblia grajno de sinapo, elkreskas kiel arbo, kaj al la plejmulto tiam restas nenio alia por fari ol migri en la fandofornon kaj lasi sin refandi. ::Tio estas la historio pri la glasoj!“ diris la turgardisto Ole, "kaj oni povas ĝin prezenti kiel kun ciro, tiel ankaŭ kun gudro; mi miksas ambaŭ en egalaj kvantoj!" ::Tio estis la dua vizito ĉe Ole; se vi deziras aŭdi pli, oni devas fari pluajn vizitojn. ::Depost tiam pasis jaroj, kaj el la infanoj fariĝis homoj. ::Belega domo staris en la urbo, ĝi estis plena de belegaĵoj, ĉiuj volis ilin vidi, eĉ homoj el ekster la urbo venis, por tion admiri. Kiu, laŭ via opinio, el la infanoj, pri kiuj ni rakontis, povis diri, ke tiu domo estas lia? Nu, kredeble estas facile diveni? Ne, ne tiel facile. La domo apartenis al la malgranda malriĉa knabo; io tamen fariĝis el li, kvankam lia nomo estis tre simpla ― Thorwaldsen. ::Kaj la tri aliaj infanoj? El tiuj infanoj, kiuj apartenis al la nobelara deveno, mona kaj spirita, neniu faris ion eminentan, kio meritus mencion, neniu superis la aliajn. Sed bonaj kaj bravaj homoj tamen fariĝis el ili; ili havis en ŝi bonan grundon. Tio, kion ili tiam pensis kaj parolis, estis nur infana babilado. <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://hca.gilead.org.il/towerkee.html Andersen Fairy Tales] - angle * [http://hca.gilead.org.il/towerkee.html Gilead] * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/hersholt/OleTheTowerKeeper_e.html The Hans Christian Andersen Center] 03aoscgdxfp0gl3fq9wda5w4643v9fa Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/IV/Ĉapitro 10 — Anneto 0 6609 62965 54106 2022-08-11T03:58:03Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Anneto | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 9 — Turgardisto Ole|Ĉapitro 9 — Turgardisto Ole]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 11 — Infana babilado|Ĉapitro 11 — Infana babilado]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Kvar'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 10 — Anneto'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::Anneto estis kiel lakto kaj sango, juna kaj gaja kaj belaspekta; ŝiaj dentoj estis tiel blankaj, ŝiaj okuloj brulis tiel klare, ŝia piedo estis tiel facila en la dancado, kaj ŝia animo estis ankoraŭ pli facila! Kio povis fariĝi el tio? ― "La abomeninda knabo!" ― Jes, bela li ne estis! Li estis donita por prizorgado al taglaboristino. Anneto estis prenita en la grafan palacon kaj sidis en belega ĉambro en silkaj kaj veluraj vestoj; nenia bloveto de vento devis ŝin tuŝi, neniu devis diri al ŝi ian malbonan vorton, ĉar tio povus fari al ŝi malutilon, kaj kontraŭ tio oni devis ŝin gardi: ŝi mamnutradis la grafan infanon; ĝi estis delikata kiel princo, bela kiel anĝelo. Kiel forte ŝi amis tiun infanon! Ŝia propra infano troviĝis en la loĝejo de la taglaboristino, kie la poto ne estis plena, sed la buŝo estis plena, kaj ordinare neniu tie estis hejme. ::La knabeto ploradis, sed kion neniu aŭdas, tio neniun tuŝas; li ploradis ĝis endormiĝo, kaj en la dormo oni sentas nek malsaton nek soifon, la dormo estas bela elpenso. Kun la tempo ― la tempo kreskigas la malbonajn herbojn, oni diras, ― ankaŭ la knabo de Anneto elkreskis, kvankam li restis malaltkreska; sed kun la familio, kiu pro mono prenis lin al si, li tute kunkreskiĝis. Anneto liberiĝis de li por ĉiam, ŝi estis nun urbanino, vivis en bona stato kaj portis ĉapelon. Sed neniam ŝi iris al la familio de la taglaboristino, ĉi tiu loĝis tro malproksime de la urbo, Anneto tie eĉ nenion havis por fari; la knabo apartenis al la familio, li tie sentis sin bone, por sia vivteno li povis jam mem zorgi, kaj tial li paŝtadis la ruĝan bovinon de Mads Jensen. Gardi brutojn li povosciis, kaj laboron li volis havi. ::La ĉenhundo en palaco sidas en sunlumo fiere sur sia budo kaj bojas kontraŭ ĉiu pasanto, en pluva vetero ĝi enrampas internen kaj kuŝas seke kaj varme. La knabo de Anneto sidadis en sunlumo sur rando de foskavo kaj pritranĉadis pecon da ligno; en printempo li sciis pri tri florantaj fragujoj, kiuj promesis al li riĉan rikolton; la espero pri tio feliĉigis lin, sed ili ne donis fruktojn. En neĝo kaj pluvo li sidadis, kaj la akra vento poste sekigadis al li la vestaĵon sur la korpo. Kiam li venis hejmen, li estis puŝata kaj batata; li estis malbela kaj abomeninda, pri tio ĉiuj konsentis. Li alkutimiĝis al tio, li neniam spertis amon. ::Kiel vivis la knabo de Anneto? Jes, kiel li povis vivi? Lia sorto estis: "neniam sperti amon". ::De la tero la sorto ĵetis lin sur la maron. Li iris en servadon sur mizeran ŝipeton, tie li sidadis ĉe la direktilo, dum la ŝipisto drinkis. Malpura kaj malbela li estis, malvarma kaj manĝegema; oni povus pensi, ke li neniam estis sata, kaj tia li efektive neniam estis. ::Estis malfrua sezono, regis kruda, malseka, ventega vetero. La vento tranĉis glacie tra la dikaj vestoj, precipe sur la maro, kaj malgraŭ tio sur la libera maro naĝis mizera ŝipeto kun nur du homoj, oni povis preskaŭ diri, ke nur kun unu kaj duono da homoj; tio estis la ŝipisto kaj lia servisto. Dum la tuta tago estis nur speco de krepusko, nun fariĝis pli mallume, estis akra malvarmo. La ŝipisto trinkis glaseton da brando, por varmigi interne. Li elprenis la botelon kaj ankaŭ la glaseton, supre ĝi estis sendifekta, sed la piedo estis derompita kaj anstataŭigita per blue farbita ligna ŝtipo. Glaseto da brando, pensis la ŝipisto, efikas bone, sed du efikas pli bone. La ŝipservisto sidis ĉe la direktilo, li tenis ĝin ĉirkaŭprenite per siaj malmolaj malpuraj manoj. Malbela li estis, liaj haroj estis hirtaj, lia kresko estis malalta-dika, preskaŭ kripla; li estis filo de la taglaboristo, sed en la preĝeja libro li estis enskribita kiel filo de Anneto. ::La vento fajfis, la ŝipo flugis rapide! La vento puŝegis la plenblovitan velon, kun ventega rapideco la malgranda ŝipeto tranĉis la ondojn. Ĉio ĉirkaŭe estis kruda, malseka, sed povis fariĝi ankoraŭ pli malbone. Halt'! Kio tio estis? Kio ekpuŝiĝis, kio krevis, kio fariĝis al la ŝipeto? Ĝi turniĝis ĉirkaŭ si mem. Ĉu falis pluvego, ĉu leviĝis ondego? La servisto ĉe la direktilo ekkriis laŭte: "En la nomo de Jesuo!" La ŝipeto surpuŝiĝis sur potencan rifon kaj iris al la fundo kiel malnova ŝuo en la vilaĝa lageto, iris al la fundo, kiel oni diras ordinare, kun siaj homoj kaj musoj. ::Da musoj tie estis sufiĉe, sed da homoj nur unu kaj duono: la ŝipisto kaj la knabo de la taglaboristo. Neniu tion vidis krom la kriantaj mevoj kaj la fiŝoj en la profundo, sed ankaŭ ĉi tiuj ne vidis tion klare, ĉar ili ektimigite saltis flanken, kiam la akvo brue verŝiĝis en la dronantan ŝipon. Nur unu klafton sub la akvo staris la ŝiprompitaĵo; entombigitaj ili estis ambaŭ; entombigitaj, forgesitaj! Nur la glaseto kun la blukolora ligna piedo ne dronis, la ligna ŝtipo tenis gŝin supre. La glaseto portiĝis sur la akvo, por ie disrompiĝi kaj esti alpelita al la bordo, kie kaj kiam? Nu, tio cetere ne estis ja grava! Nun ĝi finis sian servadon kaj estis amita. Kun la filo de Anneto la afero estis alia! Tamen en la ĉiela regno neniu animo povos plu diri: "li neniam estis amita!" ::Anneto vivis en la urbo jam de multe da jaroj, estis nomata sinjorino kaj estis precipe fiera, kiam ŝi parolis pri siaj malnovaj rememoroj, pri la grafa tempo, kiam ŝi veturadis en kaleŝo kaj povis paroli kun grafinoj kaj baroninoj. Ŝia dolĉa grafa infano estis plej ĉarma Dia anĝelo, plej kara animo, kaj ili ambaŭ sin reciproke tre amis. Ili reciproke sin kisis kaj karesis, la knabo estis ŝia ĝojo, duono de ŝia vivo. Nun li estis granda, havis la aĝon de dekkvar jaroj, estis saĝa kaj bela; depost la tempo, kiam ŝi estis portinta lin sur la brakoj, ŝi plu lin ne vidis. Depost multe da jaroj ŝi ne estis en la grafa palaco, estis tre malproksime ĝis tie. ::"Mi devas iam fari rapidan decidon!" diris Anneto. "Mi devas veturi al mia belegaĵo, al mia dolĉa grafa infano. Ha, li certe ankaŭ sopiras pri mi, pensas pri mi, amas min ankoraŭ kiel tiam, kiam li per siaj anĝelaj brakoj pendis ĉirkaŭ mia kolo kaj balbutis: ‚Neto!’ Tio sonis tiel delikate kiel tonoj de violono! Jes, mi devas decidiĝi kaj revidi lin!" ::Ŝi ne veturis fiere, ŝi uzis siajn proprajn piedojn kaj atingis la palacon, kiu ĉiam ankoraŭ estis granda kaj lumanta kiel antaŭe kaj ĉirkaŭita de la sama bela parko. Sed la homoj en la palaco ĉiuj estis por ŝi fremdaj, neniu el ili sciis ion pri Anneto, neniu eĉ suspektis, kian gravan rolon ŝi iam ludis ĉi tie. Sed tion jam diros al ili grafino kaj ankaŭ ŝia propra filo. Ha, kiel ŝi sopiris ekvidi lin! ::Jen Anneto fine estis ĉi tie. Longe ŝi devis atendi, kaj tempo de atendado daŭras tiel senfine longe! Antaŭ ol la gesinjoroj iris al la tablo, oni ŝin vokis al la grafino, kaj ĉi tiu akceptis ŝin tre afable. Sian dolĉan knabon ŝi estis vidonta post la manĝado, kaj por tio oni ŝin denove vokis. ::Kiel granda, longa kaj gracia li fariĝis! Sed la ĉarmajn okulojn kaj la anĝelan buŝon li ankoraŭ havis. Li rigardis ŝin, ne dirante eĉ unu vorton. Certe li ŝin ne rekonis. Li sin turnis kaj volis foriri returne, sed tiam ŝi kaptis lian manon kaj almetis ĝin al sia buŝo. ::"Bone, bone" li diris kaj forlasis la ĉambron, li, la penso de ŝia amo, li kiun ŝi estis aminta plej sincere kaj nun ankoraŭ amis, li, ŝia tuta fiero sur la tero. ::Anneto forlasis la palacon kaj ekvagis malĝoje laŭlonge de la landvojo. Li tenis sin tiel fremde kontraŭ ŝi, havis por ŝi neniun vorton, li, kiun ŝi iam portadis tage kaj nokte kaj nun ankoraŭ portis en la koro. ::Subite granda nigra korvo malleviĝis antaŭ ŝi sur la vojon kaj kriis per raŭka voĉo. "Ho," ŝi diris, "kia malbonaŭgura birdo vi estas!" ::Ŝia vojo kondukis preter la domo de la taglaboristo; la virino staris antaŭ la pordo, kaj ili komencis inter si interparoladon. ::"Vi estas bone nutrita!" diris la taglaboristino; "vi estas dika kaj grasa, viaj aferoj iras bone!" ::"Kial do ne!" respondis Anneto. ::"La ŝipo tiam dronis kun ili!" daŭrigis la taglaboristino la interparoladon. "La ŝipisto Lars kaj la knabo ambaŭ dronis. Nun ĉio finiĝis por ili. Mi ĉiam esperis, ke la knabo iam povos helpi al mi per iom da mono. Al vi li nun farus plu neniajn elspezojn, Anneto!" "Jes, ili dronis!" respondis Anneto kaj plu ne parolis pri tiu afero. Anneto estis malgaja, ĉar ŝia grafa infano ne volis paroli kun ŝi, kun ŝi, kiu lin amis kaj nur por li entreprenis la longan vojon; tio kostis ankaŭ monon. La havita plezuro ne estis granda, sed ĉi tie ŝi ne diris eĉ unu vorton pri tio; ŝi ne volis malpezigi sian koron per ia komuniko al la taglaboristino, ĉar ĉi tiu povus ja pensi, ke ŝi ĉe la grafa familio plu ne estas estimata. Tiam la korvo transflugis super ŝi kaj denove eksonigis sian raŭkan voĉon. ::"La nigra kriisto," diris Anneto, "hodiaŭ senĉese min timigas! " ::Ŝi alportis kun si kafon kaj cikorion; por la malriĉa taglaboristino, kiu longe ne havis tiajn frandaĵojn, tia donaco estis bonfaro, kaj Anneto petis, ke oni pretigu por ŝi ankaŭ unu tason. Dum la kafo estis kuirata, ŝi sidiĝis sur seĝo kaj endormiĝis. Tiam ŝi ekvidis en sonĝo tiun, kiu antaŭe neniam vivis en ŝiaj sonĝoj: ŝi sonĝis pri sia propra filo, kiu en ĉi tiu sama domo estis malsatinta kaj kriinta, kiu elkreskis en malĝojo kaj mizero kaj nun kuŝis en la profunda maro, Dio scias kie. Ŝi sonĝis, ke ŝi sidas tie, kie ŝi efektive nun sidis, kaj la taglaboristino sur la korto kuiras kafon. La odoro de la kafo jam plenigis ĉambron, kaj subite aperis en la pordo mirinda ĉarma estaĵo, bela kiel la grafa infano, kaj la infana figuro diris: ::"Nun la mondo pereas! Tenu vin forte je mi, ĉar vi estas ja ĉiuokaze mia patrino! Vi havas anĝelon en la ĉiela regno! Tenu vin forte je mi!" ::Kaj la figuro ŝin prenis, sed samtempe leviĝis grandega bruo, kiu kredeble estis kaŭzata de la krevanta mondo, kaj la anĝelo leviĝis kaj tenis ŝin forte je la manikoj de la ĉemizo, tiel forte, ke ŝi, kiel ŝajnis al ŝi, leviĝis de la tero. Sed subite io peza alpendiĝis al ŝiaj piedoj, almetiĝis al ŝia dorso; ŝi havis la impreson, kvazaŭ cent virinoj alkroĉiĝis al ŝi kaj kriis: "Se vi saviĝas, ni ankaŭ devas saviĝi! Tenu forte, tenu forte!" Kaj ili ĉiuj alpendiĝis. Tio estis tro multe; "riĉ', raĉ'", la maniko disŝiriĝis, kaj Anneto falegis en grandegan profundon, tiel ke ŝi ĉe tio vekiĝis, ― kaj ŝi estis jam tuj renversiĝonta kun la seĝo, sur kiu ŝi sidis. Ŝia kapo estis tiel konfuzita, ke ŝi tute ne povis rememori, kion ŝi sonĝis, ŝi nur konsciis, ke tio estis io malbona. ::Oni trinkis la kafon, ĉe kio oni multe rakontis, kaj poste Anneto iris al la plej proksima urbo, kie ŝi devis trovi la ŝarĝveturigiston kaj kun li ankoraŭ en la sama nokto veturi al sia hejmo. Sed kiam ŝi renkontis la ŝarĝveturigiston, li asertis, ke antaŭ la sekvanta vespero ili ne povos veturi. Ŝi pripensis, kiom kostos al ŝi la nokta restado, ŝi konsideris la longecon de la vojo kaj prikalkulis, ke, se ŝi ne sekvos la landvojon, sed iros laŭlonge de la marbordo, ŝi ŝparos preskaŭ du mejlojn. Krom tio estis bela vespero kaj plej bela plenluno, per unu vorto ― Anneto decidis iri piede. En la sekvanta tago ŝi povis esti hejme. ::La suno estis subiĝinta, la vesperaj sonoriloj ankoraŭ sonoris, ― ne, tio ne estis la sonoriloj, tio estis ranoj, kiuj kvakis en la marĉoj. Jen ili silentiĝis, ĉio estis silenta; eĉ unu birdon oni ne aŭdis, ĉiuj jam delonge ripozis, kaj la strigo ne estis ankoraŭ hejme. Nenian sonon oni aŭdis en la arbaro aŭ sur la marbordo, laŭlonge de kiu ŝi iris. Ŝi aŭdis la paŝojn de siaj propraj piedoj en la sablo, neniu bato de ondo estis aŭdebla, absoluta silento regis super la akva abismo. Mutaj ili ĉiuj tie estis, la vivantoj kaj la mortintoj. ::Anneto iris kaj pensis, kiel oni diras, pri nenio, ŝi forpelis de si ĉiujn pensojn; tamen la pensoj ŝin ne forlasis, ili neniam nin forlasas, ili nur kuŝas en speco de dormo, la viviĝintaj kiuj trankviliĝis, kiel ankaŭ tiuj, kiuj ankoraŭ ne moviĝis. Sed la pensoj aperas, ili povas ekmoviĝi en nia koro, ili povas ekmoviĝi en nia kapo aŭ subite nin ataki. ::"Bonfaroj alportas benon!" estas skribite. "La peko naskas la morton! " estas ankaŭ skribite. Multaj aferoj estas skribitaj, multaj estas diritaj, oni tion ne scias, oni tion ne memoras. Tiel estis kun Anneto. Sed tio povas subite veni en la kapon, tio povas veni! ::Ĉiuj malvirtoj, ĉiuj virtoj kuŝas en nia koro, en via, en mia; ili kuŝas kiel malgrandaj, nevideblaj grajnetoj. Jen el ekstere venas sunradio, ektuŝo de malbona mano, vi turnas ĝin dekstren, tio povas esti decida, kaj la malgranda grajneto skuiĝas, ĝi ŝvelas, ĝi krevas kaj enverŝas ĉiujn siajn sukojn en vian sangon, kaj tiam vi senhalte ekmoviĝas. Ekzistas pensoj maltrankviligantaj; tiel longe, kiel oni iras kvazaŭ en sonĝo, oni ilin ne havas, sed ili komencas moviĝi! Anneto iris kvazaŭ en sonĝo, la pensoj komencis moviĝi. De unu Kandelfesto ĝis la alia la koro havas multe sur sia kalkultabelo, la kalkulon pri tuta jaro; multe estas forgesite, pekoj per vortoj kontraŭ Dio, kontraŭ nia proksimulo kaj kontraŭ nia propra konscienco. Ni tion ne pripensas, kaj tion ankaŭ Anneto ne faris; ŝi faris nenion malbonan kontraŭ la leĝoj de la lando, ŝi estis opiniata, kiel ŝi sciis, brava, honesta kaj estiminda. ::Kiam ŝi nun iris laŭlonge de la marbordo, ŝi subite ekvidis ke io tie kuŝis. Kio ĝi estas? Ŝi haltis; kion la maro tie elĵetis? Tie kuŝis malnova vira ĉapelo. Kie ĝi povis defali de ŝipo? Ŝi aliris pli proksime, haltis kaj rigardis la ĉapelon. He, kio tie kuŝis! Timo ŝin atakis; sed estis nenio, kion oni devus timi, tio estis mara herbo aŭ junko, kiu kovris longforman ŝtonon kaj aspektis kiel korpo de homo. Tio estis nur junko aŭ mara herbo, ŝi tamen restis timigita, kaj dum ŝi iris pluen, venis al ŝi en la kapon diversaj aferoj, kiujn ŝi aŭdis, kiam ŝi estis infano, la tuta superstiĉo pri la marborda fantomo, la fantomo de tiuj, kiujn la maro elĵetis sur la dezertan bordon kaj kiuj restis tie ne enterigitaj. ::Oni diris, ke la marborda fantomo sekvas la solecan migranton, alpendiĝas al li kaj postulas, ke oni portu ĝin sur la tombejon, por ke ĝi ricevu tombon en Kristana tero. "Tenu forte, tenu forte!" ĝi krias, kiel oni diras. Kiam Anneto ripetis en si mem tiujn vortojn, ŝi subite rememoris sian tutan sonĝon, vivanta ĝi staris antaŭ ŝia animo, kiel la patrinoj kun la krio "tenu forte, tenu forte" alkroĉiĝis al ŝi, kiel la mondo pereis, ŝiaj manikoj disŝiriĝis kaj ŝi forfalis de sia infano, kiu en la horo de juĝo volis ŝin tiri supren. Ŝia infano, ŝia propra karno kaj sango, ŝia infano, kiun ŝi neniam amis, pri kiu ŝi eĉ ne pensis, tiu infano kuŝis nun sur la fundo de la maro, ĝi povis veni kiel marborda fantomo kaj krii:"tenu forte, tenu forte! metu min en Kristanan teron!" Dum ĉi tiuj pensoj iris tra ŝia kapo, ŝi sentis pikadon en siaj piedoj, kaj ŝi iris pli rapide. ::La timo simile al malseka mano kuŝiĝis sur ŝia koro, tiel ke ŝi preskaŭ svenis. Dum ŝi rigardis la maron, la aero ĉirkaŭ ŝi subite fariĝis ĉiam pli kaj pli densa. Aperis peza nebulo kaj kuŝiĝis sur la arbetaĵoj kaj arboj, kio donis al ili strangan aspekton. Ŝi sin returnis, por rigardi la lunon, kiu staris malantaŭ ŝi. Ĝi similis al pala disko sen radioj. Ŝi havis la senton, kvazaŭ io peza kuŝiĝis sur ĉiuj ŝiaj membroj; "tenu forte, tenu forte!" ŝi pensis. Kiam ŝi denove sin returnis kaj ekrigardis la lunon, ŝajnis al ŝi, ke ĝia vizaĝo troviĝas tute proksime antaŭ ŝi kaj ke la nebulo kvazaŭ blanka tola kovro pendas de ŝiaj ŝultroj. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas: "Tenu forte! Metu min en Kristanan teron!" kaj ŝi efektive aŭdis tonon, obtuzan, maltrankviligan, kiu ne povis veni de la ranoj en la marĉo nek de korvoj aŭ kornikoj, ĉar ilin ŝi nenie rimarkis. ::"Enterigu min, enterigu min!" sonis laŭte kaj aŭdeble. Jes, tio estis la marborda fantomo de ŝia infano, kiu kuŝis sur la fundo de la maro kaj ne povis trovi pacon nek ripozon, ĝis ĝi estos portita sur la tombejon kaj oni elfosos por ĝi tombon en Kristana tero. Tien ŝi volis iri, tie ŝi volis fosi tombon. Ŝi ekiris en la direkto al la plej proksima preĝejo, kaj ĉar al ŝi ŝajnis, ke ŝia ŝarĝo fariĝis malpli peza aŭ eĉ tute malaperis, ŝi volis denove iri returne kaj rapidi hejmen laŭ la plej mallonga vojo. Sed tiam io denove ŝin kaptis. "Tenu forte, tenu forte!" Tio sonis kiel kvakado de ranoj, tio sonis kiel plenda kriado de birdoj, tio sonis tute klare: "Enterigu min, enterigu min!" ::La nebulo estis malvarma kaj malseka, ŝia mano kaj ŝia vizaĝo estis malvarma kaj malseka de timo kaj teruro; ekstere ŝi sentis premadon, ŝian internon trafluis amaso da pensoj, kiujn ŝi neniam antaŭe sentis. ::En la daŭro de unu printempa nokto ĉe ni en la nordo la fagarbaro povas eligi burĝonojn kaj ĉe la sunlumo de la sekvanta tago aperi en sia juna luma belegeco; en la daŭro de unu sola sekundo povas disvolviĝi la semitaĵo de niaj pekoj per penso;, vortoj kaj faroj, kiu estas disŝutita en nia ĝisnuna vivo. Ĝi eligas ĝermojn kaj disvolviĝas en la daŭro de unu sekundo, kiam la konscienco vekiĝas, kaj Dio ĝin vekas tiam, kiam ni tion plej malmulte atendas. Tiam nenio plu estas pravigebla, la faro staras kaj atestas kontraŭ ni, la pensoj ricevas teruron pri tio, kion ni portis en ni kaj ne sufokis, ni ricevas teruron pri la semitaĵo, kiun ni ŝutis en malhumileco kaj senpripenseco. La koro enfermas en si ĉiujn virtojn, sed ankaŭ ĉiujn malvirtojn, kaj ili povas prosperi sur la plej malfekunda grundo. ::Kion ni diris ĉi tie per vortoj, tio ondiĝis en la pensoj de Anneto; tio ŝin senfortigis, ŝi falis sur la teron kaj rampis sur ĝi kelkan spacon. "Enterigu min, enterigu min!" io sonis; ha, plej volonte ŝi enterigus sin mem, se nur la tombo estus eterna forgeso de ĉiuj pekoj. Tio estis la serioza horo de vekiĝo kun teruro kaj timego. Kaŭze de ŝia superstiĉo ŝia sango jen bolis, jen rigidiĝis; multaj aferoj, pri kiuj ŝi neniam volus paroli, venis al ŝi en la kapon. Sensone kiel la ombro de nubo en lunlumo traŝvebis antaŭ ŝi aperaĵo, pri kiu ŝi jam antaŭe aŭdis. Tute antaŭ ŝi pretergalopis kvar spiregantaj ĉevaloj, fajro flamis el iliaj okuloj kaj nazotruoj. Ili tiris ardantan kaleŝon, en kiu sidis la malbona bienmastro, kiu loĝis en ĉi tiu regiono antaŭ pli ol cent jaroj. Ĉiun noktomezon li veturas, kiel oni diris, en sian bienon kaj tuj veturas returne. Li ne estis blanka, kiel oni ordinare prezentas al si mortinton, ne, li estis nigra kiel karbo, kiel estingiĝinta karbo. Li kapsalutis Anneton kaj faris al ŝi signojn. "Tenu forte, tenu forte! Tiam vi povos denove veturi en grafa kaleŝo kaj forgesi vian infanon!" ::Ŝi iris pli rapide antaŭen kaj atingis la tombejon. Sed la nigraj krucoj kaj la nigraj korvoj intermiksiĝis antaŭ ŝiaj okuloj. La korvoj kriis, kiel hodiaŭ la korvo estis kriinta, sed nun ŝi komprenis, kion ili kriis. "Mi estas korva patrino, mi estas korva patrino!" diris ĉiu el ili, kaj Anneto sciis, ke tiu nomo rilatas ankaŭ al ŝi; ŝi eble aliformiĝos en tian nigran birdon kaj devos senĉese kriadi, kiel tiu kriis, se ŝi ne sukcesos elfosi la tombon. ::Kaj ŝi ĵetiĝis sur la teron kaj fosis per siaj manoj tombon en la malmola tero, ĝis la sango komencis ŝpruci el ŝiaj fingroj. ::"Enterigu min, enterigu min!" sonis seninterrompe; ŝi timis la kokokrion, ŝi timis la unuan ruĝan strion en la oriento, ĉar se ŝia laboro ne estos finita ĝis tiam, ŝi pereos. Kaj la koko ekkriis, kaj en la oriento montriĝis brileto de lumo, ― la tombo estis elfosita nur duone, glacia mano ekglitis sur ŝia kapo kaj vizaĝo malsupren ĝis la koro. "Nur duono de tombo!" io ĝemis, kaj ombro malrapide forŝvebis returne, al la fundo de la maro. Jes, tio estis la marborda fantomo! Senforte Anneto falis sur la teron, ŝi havis plu nek pensojn nek sentojn. ::Estis luma tago, kiam ŝi denove rekonsciiĝis; du viroj levis ŝin. Ŝi kuŝis ne sur la tombejo, sed sur la marbordo, kaj ŝi estis fosinta antaŭ si profundan truon en la sablo kaj sange vundis al si la fingrojn je rompita glaso, kies akraranda malsupra parto sidis sur blukolora ligna ŝtipo. Anneto estis malsana. Ŝia konscienco miksis la kartojn de la superstiĉo, dismetis ilin kaj prenis el ili informon, ke ŝi nun havas nur duonon da animo, ke la duan duonon forprenis kun si ŝia infano sur la fundon de la maro. Ŝi estis konvinkita, ke neniam ŝi povos akiri favorkorecon de la ĉielo, antaŭ ol ŝi ricevos returne tiun duan duonon, kiu estas retenata en la profundo de la maro. Anneto revenis hejmen; ŝi ne estis plu tiu estaĵo, kiu ŝi estis antaŭe. Ŝiaj pensoj estis kiel interkonfuzita volvaĵo, nur unu fadeno tiriĝis tra ĉiuj ŝiaj pensoj kaj sentoj, la ĉiam revenanta ideo porti la marbordan fantomon sur la tombejon, fosi por ĝi tombon kaj per tio returne akiri sian tutan animon. ::En multaj noktoj ŝi malaperis el la domo, kaj ĉiam oni ŝin tiam trovis sur la marbordo, kie ŝi atendis la fantomon. Tiel pasis tuta jaro; en unu nokto ŝi denove malaperis, sed oni ne povis ŝin retrovi; la tuta sekvanta tago pasis en senfrukta serĉado. ::Kiam vespere la preĝeja servisto eniris en la preĝejon, por sonorigi al la vespera preĝo, li ekvidis Anneton, kuŝantan antaŭ la altaro. Ĉi tie ŝi estis depost la plej frua matena horo, ŝiaj fortoj preskaŭ tute ŝin forlasis, sed ŝiaj okuloj lumis, ŝia vizaĝo havis ruĝetan brilon. La lastaj radioj de la suno falis sur ŝin, glitis brilante sur la altaron kaj origis la brilpurajn bukojn de la Biblio, kiu kuŝis sur ĝi malfermite. Klare oni povis legi la vortojn de la profeto Joel: "Disŝiru viajn korojn, sed ne viajn vestojn, returnu vin al la Eternulo!" ― "Tio estis simpla hazardo!" oni diris, kiel multajn aferojn oni atribuas al la hazardo ::Sur la vizaĝo de Anneto, kiun prilumis la suno, oni povis legi pri paco kaj favorkoreco. Al ŝi estis tiel bone, ŝi diris; ŝi nun denove tute refortiĝis. En ĉi tiu nokto, ŝi diris, ŝin vizitis la marborda fantomo, ŝia propra infano, kaj ĝi diris: vi elfosis por mi nur duonon da tombo, sed dum tre longa tempo vi tenis min entombigite en via koro, kaj tie patrino konservas sian infanon plej bone. Tial ĝi returne redonis al ŝi ŝian perditan duonon da animo kaj kondukis ŝin en la preĝejon. ::"Nun mi estas en la domo de Dio," ŝi diris, "kaj en Lia domo oni estas feliĉa!" ::Kiam la suno estis tute subiĝinta, la animo de Anneto estis tute supre, tie, kie ne ekzistas timo, kiam oni finis sian surteran bataladon; kaj Anneto ĝin finis. <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=089&l=en&r=de Andersen Fairy Tales] - angle kaj dane * [http://hca.gilead.org.il/anne_lis.html Gilead] * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/hersholt/AnneLisbeth_e.html The Hans Christian Andersen Center] 1edg35s2e4n0irsy6m246p97l38ovwn Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/IV/Ĉapitro 11 — Infana babilado 0 6610 62964 54107 2022-08-11T03:57:56Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Infana babilado | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 10 — Anneto|Ĉapitro 10 — Anneto]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 12 — Peco da perlovico|Ĉapitro 12 — Peco da perlovico]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Kvar'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 11 — Infana babilado'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::Ĉe la gesinjoroj grandnegocistoj estis granda kunveno de infanoj, infanoj de riĉaj homoj kaj infanoj de altklasaj homoj. La grandnegocisto estis homo bonstata kaj klera. Li mem estis studinta en la universitato, laŭ la deziro de sia patro, kiu komence estis nur brutkomercisto, sed honesta kaj agema. Tio donis monon, kaj al tio la grandkomercisto ŝuldis sian prosperon. Saĝon li havis, kaj eĉ koron, tamen pri tio oni malpli parolis ol pri lia multo da mono. ::Lin konstante vizitadis altkvalitaj homoj, altkvalitaj per la nobeleco de sia naskiĝo kaj altkvalitaj per nobeleco de la spirito, tiaj, kiuj havis ambaŭ nobelajn titolojn, kaj tiaj, kiuj havis neniun el ili. Tie nun estis kunveno de infanoj, infana amuziĝo, kaj infanoj eldiras libere, kion ili havas en la koro. Inter la malgranda gastaro troviĝis unu plej ĉarma knabino, sed terure fiera. Tion rezultigis la servistoj per siaj kisoj kaj karesoj, sed ne ŝiaj gepatroj, ĉar ili estis tro prudentaj por tio. Ŝia patro estis palacano, kaj tio, kiel ŝi sciis, estis terure grava afero. ::"Mi estas palaca infano!" ŝi diradis. Ŝi povus tiel same bone esti kela infano, ĉar nek la unuan staton nek la duan oni povas atingi per siaj propraj faroj. Krom tio ŝi rakontis al la aliaj infanoj, ke ŝi estas "moŝtnaskita", kaj ŝi diris plue, ke se oni ne estas moŝtnaskita, oni povas fariĝi nenio. Lerni kaj esti tre diligenta nenion helpas, se oni ne estas moŝtnaskita, tiam oni nenion povas atingi. ::"Kaj el tiuj, kiuj havas simplan nomon, neniam povas io fariĝi," ŝi diris. "Oni devas alarkigi la brakojn al la flankoj kaj teni malproksime de si tiujn, kiuj havas simplan nomon." Ĉe tio ŝi alarkigis ŝiajn malgrandajn ĉarmajn braketojn kun la pintaj kubutoj al siaj flankoj, por montri, kiel oni devas agi. Kaj la malgrandaj braketoj estis tiel ĉarmaj; ŝi estis dolĉa infano. ::Sed la malgranda filino de la grandnegocisto tre ekkoleris. La nomo de ŝia patro estis simpla, kaj tial ŝi diris tiel fiere, kiel ŝi povis: ::"Sed mia patro povas, tuj kiam li ekvolus, aĉeti bombonojn je cent spesmiloj! Ĉu via patro tion povas?" ::"Jes, sed mia patro," interrompis ŝin la malgranda filino de verkisto, "povas vian patron kaj ankaŭ vian kaj ĉiujn patrojn meti en la gazeton. Ĉiuj homoj lin timas, diras panjo, ĉar mia patro estas tiu, kiu regas en la gazeto." ::Ĉe tio la knabineto alte levis la kapon, kvazaŭ ŝi estus vera princino, kiu devas sin teni fiere. ::Sed ekstere antaŭ la duone malfermita pordo staris malriĉa knabo kaj enrigardis tra la fendo. La knabo ne havis la rajton eĉ eniri en la ĉambron, tiel malaltstata li estis. Li estis turnadinta la rostostangon por la kuiristino, kaj nun li ricevis la permeson stari malantaŭ la pordo kaj enrigardi al la elegante vestitaj infanoj, kiuj tie gaje amuziĝis, kaj tio estis por li tre multe. ::"Se mi povus ankaŭ esti unu el ili!" li pensis, kaj li aŭskultis, kio tie estis parolata, kaj tio donis sufiĉe da kaŭzo, por esti afliktita. Eĉ unu spesdekon ne havis liaj gepatroj hejme sur la fundo de sia kofro, ili ne havis la rimedojn por aboni gazeton, des pli por ĝin verki, kaj la plej malbona estis ankoraŭ tio, ke la nomo de lia patro, kaj sekve ankaŭ lia, estis tre simpla, kaj el li sekve neniam io fariĝos en la mondo. Tio estis tre malĝojiga. ::Tio estis en tiu vespero. <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=090&l=en&r=es Andersen Fairy Tales] - angle kaj hispane * [http://hca.gilead.org.il/prattle.html Gilead] * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/hersholt/ChildrensPrattle_e.html The Hans Christian Andersen Center] bx1cfx9vbe528bytz8s423rz29pxt6q Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/IV/Ĉapitro 12 — Peco da perlovico 0 6613 62963 54108 2022-08-11T03:57:46Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Peco da perlovico | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 11 — Infana babilado|Ĉapitro 11 — Infana babilado]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 13 — Plumo kaj inkujo|Ĉapitro 13 — Plumo kaj inkujo]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Kvar'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 12 — Peco da perlovico'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::La ĉefa linio de la Danaj fervojoj ligas Kopenhagon kun Korsor. Ĝi estas belega peco da perlovico, kolekto da tiaj perloj, da kiaj Eŭropo nun havas tiel grandan abundon. La plej valoraj perloj el tiu granda perlovico estas nomataj: Parizo, Londono, Vieno, Neapolo. Tiu aŭ alia homo eble opinias, ke tiuj grandaj urboj ne estas la plej belaj perloj el tiu vico, aŭ li montras anstataŭ tio ian nekonatan urbeton, kiu estas lia naskiĝloko, kie loĝas liaj karaj. Jes, ofte tio estas nur malgranda bieneto, malgranda domo, kaŝita inter verdaj bariloj, unu punkto, kiu kvazaŭ forflugas, kiam la vagonaro preterkuras. ::Kiom da perloj troviĝas en la perlovico de Kopenhago ĝis Korsor? Ni rigardu ses, kiuj en la okuloj de la plejmulto aperas kiel la plej rimarkindaj. Malnovaj rememoroj kaj eĉ kantoj donas al tiuj perloj brilon, tiel ke ili lumante vivas en niaj pensoj. ::Ĉe la monteto, sur kiu staras la kastelo de Frederiko la Sesa, kie Oehlenschlager travivis sian vivon, brilas en luksa arbara regiono unu el tiuj perloj, dua kabano de Filemono kaj Baŭcido, la ĉarma hejmo de du amindaj gemaljunuloj. Ĉi tie loĝis Rahbeck kun sia edzino Camma; ĉi tie, sub ilia gastama tegmento, en la vivdaŭro de tuta generacio kolektiĝadis ne malmulte da herooj de la spirito el la agema kaj brua Kopenhago; ĉi tie estis fondita hejmo por la spirito, ― kaj nun.... Ne diru: "ha, kia ŝanĝo!" Ne, eĉ nun ankoraŭ tio estas hejmo de la spirito, varmejo por malsanemaj kreskaĵoj! La flora burĝono, kiu ne estas sufiĉe forta por disvolviĝi, tamen enhavas en si, kvankam kaŝite, ĉiujn ĝermojn por folioj kaj semo. ::Ĉi tie la suno de la spirito lumas en bone vartatan hejmon de la spirito, vivigas kaj vigligas. La mondo de ĉirkaŭe radias tra la okuloj en la neesploreblan profundon de la animo. La hejmo de la idiotoj, ĉirkaŭata de homa amo, estas sankta loko, varmejo por la malsanema kreskaĵo, kiu devas denove esti plantita kaj ekflori en la ĝardeno de Dio. La plej malfortaj koncerne la spiriton nun estas kolektataj tie, kie iam renkontiĝadis la plej grandaj kaj fortaj, interŝanĝadis siajn pensojn kaj leviĝadis supren, ― supren leviĝas ankaŭ nun ankoraŭ la flamo de la animoj en la dua kabano de Filemono kaj Baŭcido. ::La urbo de la reĝaj tomboj ĉe la fonto de Hroar, la malnova Roskilde, kuŝas antaŭ ni. La graciaj turpintoj de la preĝejo leviĝas super la malalta urbo kaj speguliĝas en Isefjord. Nur unu tombon ni ĉi tie elserĉos, ni ĝin rigardos en la emajlo de la perlo. Ĝi ne estas la tombo de la potenca reĝino de la Unio, Margareto, ne, interne de la tombejo, antaŭ kies blanka muro ni tute proksime preterflugas, troviĝas la tombo, nevalora ŝtono ĝin kovras. La reĝo de la orgeno, la granda Dana romantikisto, ĉi tie dormas, la verkinto de niaj plej belaj popolaj kantoj. Roskilde, urbo de la reĝaj tomboj, en la brilo de via perlo ni pririgardos la simplan tombon, sur kies ŝtono estas elhakita liro kaj la nomo: Weyse. ::Nun ni venas al Sigersted apud la urbo Ringsted; la fluejo de la rivero estas malprofunda; la flava greno kreskas tie, kie albordiĝis la boato de Hagbarth, ne malproksime de la virgulina turo de Signes. Kiu ne konas la legendon de Hagbarth, kiu pendis en la kverko, kaj pri la kaĝo de Signes, kiu staris en flamoj, la legendon pri la forta amo? ::"Belega Soro, ĉirkaŭkronita de arbaro!" Nun la silenta monaĥeja vilaĝo ricevis travidon tra la muskokovritaj arboj. Kun okuloj de juneco ĝi el la akademio trans la lagon rigardas al la mondvojo, aŭdas la ĝemadon de la drako-lokomotivo, kiu flugas tra la arbaro. Soro, vi perlo de la poezio, vi kaŝas en vi la polvon de Holberg! Simile al potenca blanka cigno ĉe la profunda arbara lago staras via kastelo de instruiteco, kaj supren al ĝi simile al blanka astrofloro en la arbaro lumas malgranda domo. Piaj kantoj sonas el ĝi malproksimen super la landon, tie estas parolataj vortoj, kiujn aŭskultas eĉ la vilaĝano kaj per ili konatiĝas kun la malaperintaj tempoj de Danujo. La verda arbaro kaj la kantado de la birdoj estas ligitaj inter si, kiel la nomoj Soro kaj Ingemann. ::Pluen al la urbo Slagelse! Kio speguliĝas ĉi tie en la emajlo de la perlo? Malaperis la monaĥejo Antvoskov, malaperis la riĉaj salonoj de la kastelo, eĉ ĝia solece staranta forlasita flankparto. Tamen unu malnova signo ankoraŭ staras, ĉiam renovigata, ligna kruco tie sur la altaĵo, kie en la legenda tempo Hellig Anders, la pastro de Slagelse, vekiĝis, transportita tien dum unu nokto el Jeruzalem. ::Korsor, ― ĉi tie naskiĝis vi, kiu donis al ni: ::„Miksinte ŝercon kun seriozaĵo ::En kantoj pri la Zelandano Knut.“ ::Vi, majstro en vortoj kaj spritaĵoj! La malaperantaj malnovaj remparoj de la forlasita fortikaĵo estas nun ĉi tie la lastaj videblaj atestantoj de la hejmo de via juneco. Kiam la suno subiras, iliaj ombroj montras al la loko, kie staris la domo de via naskiĝo. De ĉi tiuj remparoj vi vidis, kiam vi estis malgranda, kiel "la lun' post la insulo malleviĝas", kaj vi tion senmortigis per via kanto, vi, kiu vagadis tra la labirinto de la mondo kaj trovis, ke ::„Nenie rozoj estas tiel ruĝaj, ::iliaj dornoj tiel nesenteblaj, ::Nenie la lanugo tiel mola, ::Kiel en nia dolĉa infaneco.“ ::La ĉarmaj kantoj de la bona humoro kaj spriteco! Ni plektas al vi florkronon el asperuloj, ĵetas ĝin en la maron, kaj la ondoj portos ĝin al la golfo de Kil, sur kies bordo kuŝas via polvo. Ĝi alportos al vi salutojn de la juna generacio, salutojn el la gepatra urbo Korsor, kie finiĝas la perlovico. ::"Ĝi estas efektive peco da perlovico, la distanco inter Kopenhago kaj Korsor," diris la avino, kiu aŭdis la voĉlegadon de tio, kio estas skribita supre. "Almenaŭ por mi ĝi estas perlovico kaj fariĝis tia antaŭ pli ol kvardek jaroj," ŝi diris. „Tiam ni ne havis vapormaŝinojn; por traveturi tiun vojon, ni uzis tiom da tagoj, kiom da horoj vi nun uzas. Tio estis en la jaro 1815; tiam mi havis la aĝon de dudek unu jaroj; tio estas bela aĝo, kvankam en la tridekaj jaroj oni ankaŭ havas ankoraŭ ĉarman aĝon, ho tiel benitan! En la tempo de mia juneco veturi al Kopenhago estis pli granda maloftaĵo ol nun, al tiu urbo super ĉiuj urboj, kia ĝi estis en niaj okuloj. Miaj gepatroj volis post dudek jaroj denove fari tie viziton, kaj mi estis veturonta kun ili. La vojaĝon ni priparolis jam dum jaroj, kaj nun ĝi devis efektiviĝi! Ŝajnis al mi, kvazaŭ. komenciĝas tute nova vivo, kaj en certa rilato por mi efektive komenciĝis nova vivo. ::Oni kudris, oni pakis, kaj kiam ni efektive devis jam ekveturi, kiom multe da bonaj amikoj venis por diri al ni adiaŭ! Granda estis la vojaĝo, kiun ni havis antaŭ ni! Antaŭ tagmezo ni en la Holstinia kaleŝo de miaj gepatroj elveturis el Odense, tra la tuta strato konatoj kapsalutis nin el la fenestroj, preskaŭ ĝis ni elveturis tra la urba pordego. La vetero estis belega, la birdoj kantis, ĉio estis plezuro kaj ĝojo, oni forgesis, ke la vojo ĝis Slyborg estos longa kaj laciga. Ĉirkaŭ la vespero ni tie alvenis; la poŝto estis venonta nur en la nokto, kaj pli frue la pramŝipo ne foriras; tial ni iris sur la ŝipon. Tie, kiel malproksimen ni povis vidi, kuŝis antaŭ ni la granda akvo, silenta kaj trankvila. ::Ni kuŝiĝis en niaj vestoj kaj dormis. Kiam mi vekiĝis frue matene kaj iris sur la ferdekon, estis tia nebulo, ke sur nenia flanko ni ion povis vidi. Mi aŭdis, kiel la kokoj krias, ŝajnis al mi, ke la suno leviĝas, ke la sonoriloj sonoras. Kie ni povis esti? La nebulo leviĝis, kaj tiam montriĝis, ke ni ĉiam ankoraŭ troviĝas apud Slyborg. Pli malfrue en la tago fine leviĝis neforta vento, sed rekte en kontraŭa direkto. Ni krozis kaj krozis, kaj fine ni havis la feliĉon, ke tuj post la dekunua horo nokte ni atingis Korsoron, uzinte dudek du horojn, por traveturi la kvar mejlojn. ::Estis al ni agrable eliri sur la teron; sed estis mallume, la lampoj brulis malklare, kaj al mi, kiu neniam antaŭe estis en iu alia urbo krom Odense, ĉio aperis tiel tute fremda. ::"Vidu, ĉi tie naskiĝis Baggesen!" diris mia patro, "kaj ĉi tie vivis Birckner." ::Tiam la malnova urbo kun siaj malgrandaj domoj por unu fojo aperis al mi pli hela, pli aminda kaj pli granda; krom tio ni estis tiel ĝojaj, ke ni denove havas firman teron sub la piedoj. Dormi tamen mi ne povis, miaj pensoj estis okupitaj de ĉio nova, kion mi depost antaŭhieraŭ jam vidis kaj travivis. ::La sekvantan matenon ni devis frue leviĝi; ni havis antaŭ ni ĝis Slagelse malbonan vojon kun maloportunaj montoj kaj kun multe da truoj, kaj transe de tiu urbo kredeble ankaŭ ne estis multe pli bone; kaj tamen ni tre volis alveni en la Kankrejo sufiĉe frue, ke ni povu ankoraŭ dum la tago iri al Soro kaj viziti Emilon de Moller, kiel ni lin nomis. Tio estis via avo, mia formortinta edzo, la preposto; li estis tiam studento en Soro kaj ĵus trapasis sian duan ekzamenon. ::Post tagmezo ni alvenis en la Kankrejo; ĝi estis tiam multe vizitata loko, la plej bona gastejo sur la tuta vojo, kaj plej ĉarma regiono, kiel vi ĉiuj devas konfesi, ĝi estas ankoraŭ nun. Brava mastrino tie regis, sinjorino Plambek, ĉio en la domo brilis kaj fulmis de pureco. Sur la muro pendis sub vitro kaj en kadro letero de Baggesen al ŝi, ĝi certe meritis, ke oni ĝin rigardu. Por mi ĝi estis granda rimarkindaĵo. Poste ni iris al Soro kaj trovis tie Emilon. Vi povas kredi, ke li tre ĝojis, kiam li vidis nin, kaj por ni estis ne malpli granda ĝojo vidi lin; li estis tiel bona kaj atentema! Kun li ni pririgardis la preĝejon kun la tombo de Absalon kaj kun la ĉerko de Holberg; ni pririgardis la malnovajn surskribojn de la monaĥoj kaj transŝipiĝis trans la lagon al ‚Parnaso’. ::Tio estis la plej bela vespero, kiun mi memoras. Mi estis tute konvinkita, ke se oni ie en la mondo povas verki poeziaĵon, tio devas esti en Soro, en tiu paco, en tiu belegeco de la naturo. Poste ni iris malsupren laŭ la tiel nomata vojo de la filozofoj, la bela soleca vojo laŭlonge de la marbordo ĝis la Kankrejo ĉe la granda landvojo. Emilo restis kaj manĝis kun ni, miaj gepatroj trovis, ke li fariĝis tre saĝa kaj aspektas tre bone. Li promesis al ni, ke post kvin tagoj li estos ĉe sia familio en Kopenhago kaj kune kun ni; tio estis ja la festo de Pentekosto. La horoj en Soro kaj en la Kankrejo apartenas al la plej belaj en mia vivo. ::La sekvantan matenon ni forveturis tre frue, ĉar ni havis ĝis Roskilde longan vojon kaj devis alveni tie sufiĉe frue, por povi ankoraŭ pririgardi la preĝejon. Krom tio la patro intencis viziti vespere malnovan lernejan kolegon. Tio ankaŭ estis farita. La nokton ni pasigis en Roskilde, kaj en la sekvanta tago, sed ne pli frue ol tagmeze, ĉar tio estis plej mizera, plej multe elveturita vojo, kiun ni devis traveturi, ni alvenis en Kopenhago. Proksimume tri tagojn ni uzis por veni de Korsor al Kopenhago; nun vi povas traflugi la saman vojon en tri horoj. ::La perloj ne fariĝis pli valoraj, tio ne estis ebla, sed ilia laĉo fariĝis nova kaj admirinda. Mi restis kun miaj gepatroj en Kopenhago tri semajnojn; kun Emilo ni estis kune dum tutaj ok tagoj, kaj kiam ni poste revojaĝis al Funen, li nin akompanis ankoraŭ de Kopenhago ĝis Korsor. Tie ni fianĉiĝis, antaŭ ol ni disiĝis. Tial vi povas bone kompreni, ke mi ankaŭ nomas la vojon de Kopenhago ĝis Korsor peco da perlovico. ::Poste, kiam Emilo ricevis oficon de pastro en Assens, ni edziĝis; ni ofte parolis pri la Kopenhaga vojaĝo kaj pri tio, kiel bele estus fari ĝin ankoraŭ unu fojon, sed baldaŭ naskiĝis via patrino, poste ŝi ricevis gefratojn, kaj tiam estis tiom multe por varti, flegi kaj priatenti; kaj kiam la patro estis promociita kaj fariĝis preposto, ĉio ĉi tio estis ĝojo kaj beno, sed en Kopenhagon ni ne venis. Neniam plu mi tien venis, kiel ajn ofte ni pri tio pensis kaj parolis, kaj nun mi fariĝis tro maljuna, mi ne havas plu la forton, por elteni fervojan vojaĝon; kaj tamen mi ĝojas pri la fervojoj. Estas vera beno, ke oni ilin havas. Nun vi povas des pli rapide veni al mi! ::Nun Odense ne estas ja multe pli malproksima de Kopenhago, ol en mia juneco ĝi estis de Nyborg. Vi povas nun tiel same rapide flugi al Italujo, kiom ni devis uzi da tempo, por vojaĝi al Kopenhago! Jes, tio havas valoron! Kaj tamen mi restas hejme, mi lasas la aliajn vojaĝi, lasas ilin veni al mi! Vi tamen ne devas rideti, ke mi sidas tiel trankvile! Mi havas antaŭ mi alian, multe pli grandan vojaĝon ol via, multe pli rapidan ol la vojaĝoj per fervojo: kiam Dio volos, mi veturos supren al la avo, kaj kiam vi estos plenumintaj vian laboron kaj sufiĉe ĝojintaj en ĉi tiu benita mondo, tiam ― mi scias ― vi ankaŭ venos al ni supren, kaj tiam ni tie supre parolos pri la tagoj de nia surtera vivo. Sed eĉ tie, tiel same kiel nun ― vi povas tion kredi al mi, infanoj ― mi diros: "La vojo de Kopenhago ĝis Korsor estas vere peco da perlovico." <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=075&l=en&r=da Andersen Fairy Tales] - angle kaj dane * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/hersholt/AStringOfPearls_e.html The Hans Christian Andersen Center] * [http://visithcandersen.dk/eng-a-string-pearls.htm http://visithcandersen.dk/] ohj99gu73phgp7f4nnuaby7qt1pep5i Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/IV/Ĉapitro 13 — Plumo kaj inkujo 0 6614 62962 54109 2022-08-11T03:57:39Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Plumo kaj inkujo | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 12 — Peco da perlovico|Ĉapitro 12 — Peco da perlovico]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 14 — Infano en la tombo|Ĉapitro 14 — Infano en la tombo]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Kvar'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 13 — Plumo kaj inkujo'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::En la ĉambro de unu poeto oni iam, pririgardante lian inkujon, eldiris la opinion: "Estas rimarkinde, kio povas eliri el ĉi tiu inkujo! Kio nun sekvos plej frue? Jes, estas rimarkinde!" ::"Tiel efektive estas," diris la inkujo. "Estas nekompreneble! Ĝuste tion mi ĉiam asertas!" ĝi diris fiere al la plumo kaj al la aliaj objektoj sur la tablo, kiuj povis tion aŭdi. "Estas efektive rimarkinde, kio povas eliri el mi, jes, estas preskaŭ nekredeble! En efektiveco mi mem ne scias, kio estos la plej baldaŭa, kiam la homo denove komencas ĉerpi el mi. Unu guto el mi sufiĉas por duono da paĝo da papero, kaj kio ne povas stari sur ĝi! Mi estas io tute rimarkinda. El mi sola eliras ĉiuj verkoj de la poeto! tiuj karakterizadoj de aparta homo, kiel li estas kaj vivas, tiel ke la homoj pensas, ke ili lin rekonas; tiuj koraj sentoj, tiu bona humoro, tiuj ĉarmaj priskriboj de la naturo! Mi tion mem ne komprenas, ĉar mi tute ne konas la naturon; ĝi tamen vivas en mi. El mi eliris kaj ĉiam ankoraŭ eliras tiu anaro da ŝvebantaj ĉarmaj knabinoj, maltimaj kavaliroj sur spiregantaj ĉevaloj, gajaj kaj sanaj naturuloj! Jes, mi tion mem ne scias kaj mi nenion pensas ĉe tio." ::"En tio vi estas tute prava!" diris la plumo; "vi tute ne pensas, ĉar se vi pensus, tiam vi komprenus, ke vi nur donas fluidaĵon! Vi donas malsekecon, por ke mi povu eldiri kaj videbligi sur papero tion, kion mi havas en mi; tion mi skribas. La skribanto estas la plumo; pri tio neniu homo dubas; kaj koncerne la poezian arton la plejmulto da homoj komprenas tiom same multe, kiel malnova inkujo." ::"Vi havas nur tro malmulte da sperto!" respondis la inkujo. "Vi servas ja apenaŭ unu semajnon, kaj vi estas jam duone eluzita. Ĉu vi eble imagas al vi, ke vi estas la poeto? Vi estas nur la servisto, kaj mi havis jam multe el via speco, antaŭ ol vi venis, mi havis el la ansera familio, kiel ankaŭ el angla fabriko. Mi estas kompetenta pri anseraj trunketoj kaj pri ŝtalaj plumoj. Mi havis jam multe da ili en servado kaj ricevos ankoraŭ multe, kiam li, la homo, kiu faras por mi la movojn, venados kaj skribados tion, kion li ĉerpas el mia interno. Mi nun nur volus scii, kion li antaŭ ĉio el mi elprenos." ::"Malsaĝa inka tineto!" diris la plumo. ::Malfrue vespere la poeto venis hejmen, li venis el koncertejo, kie li aŭdis bonegan violoniston kaj estis tute plenigita kaj emociita de lia nekomparebla ludado. Mirigan mondon da tonoj li elsorĉis el sia instrumento: jen ĝi sonis kiel sonoraj akvogutoj, perlo post perlo, jen kiel plena ĥoro da pepantaj birdoj, jen ventego bruis tra pinarbaro. Ŝajnis al li, ke li aŭdis ploradon de sia propra koro, sed per melodioj, kiuj sonas el belega voĉo de virino. Estis tiel, kvazaŭ sonis ne nur la kordoj de la violono, sed ankaŭ la ponteto, eĉ la ŝraŭboj kaj la resontabulo; estis eksterordinare! Ĝi estis malfacila kaj tamen aspektis kiel infana ludo, kvazaŭ la arĉo nur simple kuradis tien kaj reen super la kordoj. Oni povus pensi, ke ĉiu devas povi fari tiel same. La violono sonis per si mem, la arĉo ludis per si mem, ili ambaŭ faris la tutaĵon, oni forgesis ĉe tio pri la majstro, kiu ilin gvidis, kiu enspiris al ili vivon kaj animon. Oni forgesis pri la majstro, sed pri li pensis la poeto, pri li li rakontis, kaj li skribis siajn pensojn tiamaniere: ::"Kiel malsaĝa tio estas, se la arĉo kaj la violono volas esti fieraj pri siaj faroj! Kaj tamen ni homoj ja agas tiel tre ofte, la poeto, la artisto, la eltrovinto kaj vojebeniganto en la scienco, la militestro. Ni fanfaronas, ni estas fieraj pri niaj faroj, ― kaj tamen ni ĉiuj estas ja nur la instrumentoj, per kiuj Dio ludas; al Li sola apartenas la gloro! Ni havas nenion, pri kio ni povus esti fieraj." ::Jes, tion la poeto skribis, li skribis tion en formo de parabolo kaj nomis ĝin "La majstro kaj la instrumentoj." ::"Jen vi ricevis vian titolon, sinjorino!" diris la plumo al la inkujo, kiam ili ambaŭ denove estis solaj. "Kredeble vi aŭdis, kiam li laŭte legis al si tion, kion mi skribis?" ::"Jes, kion mi donis al vi por skribi," respondis la inkujo. "Tio estis ja frapo sur vin pro via fiereco! Kaj vi eĉ ne povas kompreni, ke oni mokas vin! Mi donis al vi frapon ĝuste el mia interno! Mi konas ja mian propran mokadon!" ::"Malsaĝa inktruo!" diris la plumo. ::"Skriba ŝtipo!" respondis la inkujo. ::Kaj ĉiu el ili havis la konscion, ke ĝi donis bonan lecionon al la dua, kaj ĝi estas ĉiam agrabla konscio, kiam oni estas konvinkita, ke oni al iu bone servis, tiam oni havas trankvilan dormon, kaj ili ambaŭ havis trankvilan dormon. Sed la poeto ne dormis; liaj pensoj fluis kiel la tonoj de la violono, ruliĝante kiel perloj, bruante tra arbaro simile al la ventego, kiun li sentis en sia propra koro. Li sentis la radion, venantan de la eterna majstro. ::Al li sola apartenas la gloro! <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [[http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=092&l=en&r=it Andersen Fairy Tales] - angle kaj itale * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/hersholt/PenAndInkstand_e.html The Hans Christian Andersen Center] * [http://hca.gilead.org.il/pen_ink.html Gilead] * [http://translate.google.com/translate?hl=da&sl=da&tl=en&u=http://visithcandersen.dk http://visithcandersen.dk/] [[en:The Pen and the Inkstand]] [[cs:Péro a kalamář]] [[ru:Перо_и_чернильница_(Андерсен/Ганзен)]] t2rdcqzw79xq9wx5myclsig96vr5hbn Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/IV/Ĉapitro 14 — Infano en la tombo 0 6615 62961 54110 2022-08-11T03:57:32Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Infano en la tombo | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 13 — Plumo kaj inkujo|Ĉapitro 13 — Plumo kaj inkujo]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 15 — Korta koko kaj ventkoko|Ĉapitro 15 — Korta koko kaj ventkoko]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Kvar'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 14 — Infano en la tombo'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::Estis funebro en la domo, estis funebro en la koroj: la plej juna infano, kvarjara knabo, la sola filo, la ĝojo de la gepatroj kaj ilia espero por la estonteco, mortis. Estas vero, ke ili havis ankoraŭ du pliaĝajn filinojn, el kiuj la maljuna ĝuste en tiu jaro estis konfirmota, kaj ambaŭ estis ĉarmaj, bonaj knabinoj, sed la infano perdita estas ĉiam la plej kara, kaj ĉi tiu estis la plej juna kaj filo. Ĝi estis peza bato de la sorto. La fratinoj malĝojis, kiel malĝojas junaj koroj, tuŝitaj precipe de la doloro de la gepatroj: la patro estis malgaja, sed plej profunde premita estis la koro de la patrino. Tage kaj nokte ŝi estis sur la piedoj, ŝi flegis la malsanan infanon, levadis ĝin kaj portadis sur la manoj. Ĝi estis parto de ŝi mem, tion ŝi sentis kaj konsciis. Ŝi tute ne povis prezenti al si, ke la infano mortis, ke ĝi estos metita en ĉerkon, ke la tombo ĝin baldaŭ ĉirkaŭos. Ŝi estis konvinkita, ke Dio ne povas forpreni de ŝi la infanon; kaj, kiam tio tamen fariĝis kaj estis jam afero senduba, ŝi diris en sia dolora suferado: ::"Dio tion ne sciis, Li havas senkorajn servantojn ĉi tie sur la tero, ili agas laŭ siaj deziroj, ili ne aŭdas la preĝojn de patrino." ::Ŝi perdis sian fidon je Dio, kaj nun atakis ŝin mallumaj pensoj, pensoj pri la morto, timo je la porĉiama morto, timo, ke homo fariĝas polvo en polvo kaj per tio ĉio finiĝas. Ĉe tiaj pensoj ŝi havis nenion, al kio ŝi povus alkroĉiĝi, kaj ŝi falis en senfundan abismon de malespero. ::En la plej malfacilaj horoj ŝi plu ne povis plori. Ŝi ne pensis pri la junaj filinoj, kiujn ŝi havis; la larmoj de la edzo faladis sur ŝian frunton, sed ŝi ne rigardis al li; ŝiaj pensoj ĉiam estis ĉe la mortinta infano, ĉiu spiro de ŝia vivo havis nenian alian celon, krom la peno revoki en sian memoron ĉiun detalon pri sia infano, ĉiun el ĝiaj senkulpaj infanaj vortoj. ::Venis la tago de la enterigo. Kelkajn noktojn antaŭe ŝi ne dormis; ĉirkaŭ la mateno ŝin venkis laceco, kaj ŝi iom ekdormis. En tiu momento oni forportis la ĉerkon en pli malproksiman ĉambron, kaj oni albatis la kovrilon, ke ŝi ne aŭdu la frapojn de la martelo. ::Kiam ŝi vekiĝis, leviĝis kaj volis vidi sian infanon, la edzo diris kun larmoj: ::"Ni albatis la kovrilon; tio estis necesa!" ::"Se Dio estas kruela kontraŭ mi", ŝi ekkriis maldolĉe, "kial do la homoj estus pli bonaj!" ::Kaj ŝi forte ekploris. ::La ĉerkon oni forportis al la tombo. La nekonsolebla patrino sidis apud siaj junaj filinoj, ŝi ilin rigardadis, nevidante ilin, ŝiaj pensoj havis plu nenion komunan kun ŝia cetera familio, ŝi fordonis sin al sia malĝojo, kaj ĉi tiu ŝin pelis sen ordo, kiel la maro pelas ŝipon, kiu perdis la remilojn kaj direktiliston. Tiel pasis la tago de enterigo, kaj multaj aliaj tagoj sekvis kun la sama unuforma peza doloro. Per malsekaj kaj malĝojaj okuloj ŝin rigardadis en la domo la funebrantoj; ŝi ne aŭdis iliajn vortojn de konsolo; kaj cetere kion ili povus diri? Ili ja mem estis tro malgajaj. ::La dormon ŝi kvazaŭ tute plu ne konis, kaj tamen la dormo povus ja esti ŝia plej bona amiko, refortigi ŝian korpon kaj redoni trankvilecon al ŝia animo. Per admonoj oni tamen atingis almenaŭ tion, ke ŝi kuŝiĝis en la liton, kaj ŝi kuŝis silente, kiel dormantino. ::En unu nokto ŝia edzo aŭskultis ŝian spiradon kaj kredis kun certeco, ke ŝi trovis trankvilecon kaj refreŝiĝon; tial li kunmetis siajn manojn, preĝis kaj baldaŭ ekdormis sane kaj forte. Tial li ne rimarkis, ke ŝi leviĝis, surmetis siajn vestojn kaj silente eliris el la domo, por iri tien, kie ŝiaj pensoj restis tage kaj nokte, al la tombo, kiu kaŝis en si ŝian infanon. Ŝi iris tra la ĝardeno, kiu ĉirkaŭis la domon, kaj eliris sur la kampon, kie piedvojeto ĉirkaŭe de la urbo kondukis al la tombejo; neniu ŝin vidis; kaj ankaŭ ŝi vidis neniun. ::Estis bela stelluma nokto, la aero ankoraŭ varma kaj milda, ĉar tiam estis ankoraŭ septembro. Ŝi eniris en la tombejon kaj direktis sin al la malgranda tombo, kiu vidiĝis kiel unu granda kaj bonodora bukedo. Ŝi sidiĝis kaj klinis sian kapon al la tombo, kvazaŭ tra la dika tavolo da tero ŝi povus vidi sian knabeton, kies ĉarman rideton ŝi ankoraŭ tiel bone memoris. La bonkora esprimo de liaj okuloj, eĉ ankoraŭ sur la lito de malsanulo, estis ja neniam forgesebla. Kiel multeparola estis lia rigardo, kiam ŝi sin klinadis super lin kaj prenadis lian delikatan maneton, kiun li mem ne povis levi! Kiel ŝi antaŭe sidis apud lia lito, tiel ŝi sidis nun ĉe lia tombo; sed ĉi tie la larmoj povis libere flui; ili faladis sur la tombon. ::"Vi volas malsupren, al via knabo!" subite diris ia voĉo ĝuste apud ŝi; la voĉo sonis klare kaj profunde, ĝi sonis al ŝi en la koron. ::Ŝi ekrigardis supren, kaj apud ŝi staris homo, kovrita de granda funebra mantelo, kies kapuĉo estis tirita antaŭen super lia kapo. Sed sub la kapuĉo ŝi vidis lian vizaĝon, ĝi estis severa, sed tamen konfidiga, kaj liaj okuloj brilis, kvazaŭ li havus ankoraŭ la aĝon de junulo. ::"Mi volas al mia infano!" ŝi ripetis, kaj en ŝiaj vortoj estis petego de malespero. ::"Ĉu vi kuraĝas sekvi min?" demandis la figuro. "Mi estas la Morto!" ::Ŝi balancis jese la kapon. Tiam subite fariĝis, kvazaŭ ĉiuj steloj super ŝi lumus per la lumo de plenluno; ŝi vidis la belegan diverskolorecon de la floroj sur la tombo, la tera kovro delikate kaj silente forŝoviĝis kiel flugetanta tuko, la patrino malleviĝis, kaj la figuro etendis ĉirkaŭ ŝi sian nigran mantelon. Fariĝis nokto, la nokto de la morto; ŝi malleviĝis pli profunden, ol kiom penetras la tombo-fosilo, la tombejo kuŝis kiel tegmento super ŝia kapo. ::La basko de la mantelo ŝoviĝis flanken; ŝi staris en grandega halo; tre vasta kaj agrabla. Ĉirkaŭe regis krepusko, sed antaŭ ŝi staris ŝia infano, kiu tuj alpremiĝis al ŝia koro. Ĝi ridetis al ŝi kaj brilis per beleco pli granda ol iam antaŭe. Ŝi ekkriis, sed la krio ne estis aŭdebla, ĉar tute proksime de ŝi kaj poste tre malproksime kaj denove tre proksime eksonis laŭta mirinde ĉarma muziko. Neniam anta^ue tiel ravantaj tonoj tuŝis ŝian orelon; ili sonis transe de la noktenigra densa kurteno, kiu apartigis la halon de la granda lando de eterneco. ::"Mia dolĉa, mia kara patrino!" diris ŝia infano. ::Ĝi estis la konata amata voĉo; kaj kisoj sekvis post kisoj en senfina feliĉego. La infano montris en la direkton al la malluma kurteno. ::"Tiel bele ne estas supre sur la tero! Ĉu vi vidas, panjo, ĉu vi vidas ilin ĉiujn? Ĉi tio estas feliĉego!" ::Sed la patrino vidis nenion, eĉ tie, kien la infano montris, nenion krom la nigra nokto; ŝi rigardis per teraj okuloj, ŝi ne vidis tiel, kiel vidis la infano, kiu estis venigita al Dio. Ŝi aŭdis la sonojn, la tonojn, sed ne la vorton, kiun ŝi devis kredi. ::"Nun mi povas flugi, panjo!" diris la infano, "flugi kun ĉiuj aliaj gajaj infanoj rekte al la bona Dio. Mi tre dezirus tion fari, sed se vi ploras, kiel nun, mi ne povas foriĝi de vi, kaj mi tamen tiel dezirus! Ĉu vi ne permesas? Vi ja baldaŭ venos al mi; kara panjo." ::"Ho restu, ho restu!" ŝi respondis, "nur unu momenton ankoraŭ! Unu solan fojon ankoraŭ mi devas rigardi, vin kisi, vin teni en miaj brakoj!" ::Kaj ŝi kisis kaj alpremis al si la infanon. Subite de supre eksonis ŝia nomo; treege plende sonis la tonoj. Kio ĝi estis? ::"Ĉu vi aŭdis?" diris la infano. "Ĝi estas paĉjo, kiu vin vokas!" ::Kaj denove eksonis post kelkaj sekundoj profundaj ĝemoj, kvazaŭ de plorantaj infanoj. ::"Ĝi estas miaj fratinoj!" diris la infano, "panjo, vi ja certe ilin ne forgesis!" ::Kaj ŝi rememoris la restintojn, neesprimebla korpremo ŝin atakis, ŝi ekrigardis antaŭen, kaj senĉese preterflugetadis figuroj, el kiuj kelkajn, kiel ŝi opiniis, ŝi rekonis. Ili flugetis tra la halo de la morto al la malluma kurteno kaj malaperis malantaŭ ĝi. Ĉu aperos ŝia edzo, ŝiaj filinoj? Ne, ilia voko, iliaj ĝemoj sonis ankoraŭ de supre; ŝi preskaŭ tute forgesis ilin pro la mortinto. ::"Panjo, nun sonas la sonoriloj de la ĉiela regno!" diris la infano. "Panjo, nun leviĝas la suno!" ::Kaj torento da blindiga lumo verŝiĝis sur ŝin; la infano malaperis, kaj ŝi sentis, ke ŝi portiĝas supren. ::Fariĝis malvarme ĉirkaŭ ŝi, ŝi levis sian kapon kaj vidis, ke ŝi kuŝas sur la tombejo, super la tombo de sia infano. Sed Dio fariĝis por ŝi en la sonĝo apogo por ŝia piedo, lumo por ŝia prudento; ŝi fleksis siajn genuojn kaj preĝis: ::"Pardonu min, Sinjoro, mia Dio, ke mi volis reteni eternan animon de ĝia flugo, ke mi povis forgesi miajn devojn rilate la vivantojn, kiujn Vi donis al mi!" ::Ĉe tiuj ĉi vortoj ŝi sentis, ke ŝia koro senŝarĝiĝis. Jen la suno aperis, malgranda birdo kantis super ŝia kapo, kaj la sonoriloj de preĝejo sonis por la matena preĝo. Sankta silento etendiĝis ĉirkaŭe, sankte, kiel en ŝia koro! Ŝi rekonis denove sian Dion, rekonis siajn devojn, kaj plena de sopiro ŝi rapidis hejmen. Ŝi kliniĝis super sian edzon, ŝiaj varmaj sinceraj kisoj lin vekis, kaj ŝi ekparolis vortojn, venantajn el la profundo de la koro. Ŝi estis denove forta kaj milda, kiel edzino povas esti, kaj de ŝi venadis nun riĉa fonto de konsolo. ::"Kion Dio faras, estas bone farita!" ::Kaj la edzo ŝin demandis: ::"De kie vi per unu fojo ricevis tiun forton, tiun koron plenan de konsolo?" ::Kaj ŝi kisis lin kaj kisis siajn infanojn. ::"Mi ricevis ĝin de Dio, per mia infano en la tombo." <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://www.andersenstories.com/en/andersen_fairy-tales/the_child_in_the_grave Andersen Fairy Tales] - angle * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/hersholt/TheChildInTheGrave_e.html The Hans Christian Andersen Center] * [http://hca.gilead.org.il/child_in.html Gilead] * [http://www.visithcandersen.dk/e1-barnet-i-graven.htm http://visithcandersen.dk/] - dane [[da:Barnet i Graven]] [[en:The Child in the Grave]] [[cs:Dítě ve hrobečku]] [[pl:Umarłe dziecko]] [[ru:На могиле ребёнка (Андерсен/Ганзен)]] mxnky7xm8sam1xgqwl7lsaq38b0jj1x Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/IV/Ĉapitro 15 — Korta koko kaj ventkoko 0 6616 62960 54111 2022-08-11T03:57:25Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Korta koko kaj ventkoko | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 14 — Infano en la tombo|Ĉapitro 14 — Infano en la tombo]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 16 — „Bela“|Ĉapitro 16 — „Bela“]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Kvar'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 15 — Korta koko kaj ventkoko'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::Estis iam du kokoj, unu sur la sterkejo kaj la dua sur la tegmento, ambaŭ fieraj. Sed kiu el ili estis pli farpova? Diru al ni vian opinion, ― ni tamen restos ĉe nia propra opinio. ::La kokina korto per tabulbarilo estis apartigita de alia korto, sur kiu kuŝis amaso da sterko. Sur ĉi tiu kreskis granda kukumo, kiu havis la konscion, ke ĝi estas kreskaĵo sterkobeda. ::"Al tio oni estas destinata per la naskiĝo!" ĝi diris al si mem. "Ne ĉiuj povas naskiĝi kukumoj, devas ekzisti ankaŭ aliaj vivantaj estaĵoj. La kokinoj, la anasoj kaj la tuta loĝantaro de la najbara korto estas ja ankaŭ kreitaĵoj. Jen mi vidas nun la kortan kokon sur la tabulbarilo; ĝi kompreneble havas alian signifon ol la ventkoko, kiu estas sidigita tiel alte, ke ĝi ne povas eĉ knari, des pli kokokrii. Ĝi havas nek kokinojn nek kokidojn, pensas nur pri si mem kaj ŝvitas per verdigro! Nu, la korta koko estas tute alia koko! Vidu, kiel ĝi marŝas, tio estas danco! Aŭdu, kiel ĝi kokokrias, tio estas muziko! Kie ajn ĝi aperas, oni aŭdas, kio estas vera trumpetisto! ::Se ĝi venus ĉi tien, se ĝi formanĝus min kune kun la folioj kaj trunketo, se mi transirus en ĝian korpon, ho, tio estus feliĉa morto!" pensis la kukumo. Ĉirkaŭ la nokto leviĝis terura ventego; la kokinoj, kokidoj kaj eĉ la koko enrampis ien, por trovi rifuĝon. Kun granda bruo falis la tabulo inter la kortoj; la tegoloj falis malsupren, sed la ventkoko sidis firme, ĝi eĉ ne turnis sin, ĝi tion ne povis fari, kaj tamen ĝi estis juna, freŝe fandita, sed singardema kaj solida. ::Jam depost sia naskiĝo ĝi tenis sin serioze kaj pripenseme, ĝi per nenio similis al la flirtantaj birdoj sub la ĉielo, al la paseroj kaj hirundoj, ĝi malestimis ilin, tiujn pepantajn birdojn, malgrandajn per sia amplekso kaj malgravajn. La kolomboj, ĝi diris, estas eĉ grandaj, blankaj kaj briletantaj kiel perlamoto, en kelkaj rilatoj aspektas kiel speco de ventkoko, sed ili estas dikaj kaj malsaĝaj, ĉiuj iliaj pensoj estas direktitaj nur al plenigado de sia korpo, en la interrilatoj ili estas tute enuigaj. ::La migrantaj birdoj faris al ĝi sian viziton, rakontis pri fremdaj landoj, pri aeraj karavanoj, rakontis terurajn historiojn pri rabobirdoj; la unuan fojon tio estis nova kaj interesa, sed poste la ventkoko rimarkis ke ili sin ripetas, ke ili rakontas ĉiam tion saman, kaj tio estas enuiga. Ili estis enuigaj kaj ĉio estis enuiga. Neniu taŭgis por kompanio, ĉiu estis sengusta kaj triviala. ::"La mondo estas tute sentaŭga!" ĝi diris. "Ĉie babilaĵo kaj klaĉaĵo!" ::La ventkoko estis, kiel oni tion nomas, supersatigita, kaj tio ĉiuokaze farus ĝin interesa por la kukumo, se ĝi nur tion scius. Sed ĝi havis okulojn nur por la korta koko, kaj ĉi tiu nun estis sur la korto ĉe ĝi. ::La tabulbarilo estis faligita, sed la fulmotondro estis finita. ::"Kion vi diros pri tiu stranga kokokrio?" demandis la korta koko siajn kokinojn kaj kokidojn. "Estis en ĝi io kruda, mankis delikateco." ::La kokinoj kaj kokidoj kuris sur la sterkamason, ilin sekvis per kavaliraj paŝoj la koko. ::"Ĝardena kreskaĵo!" diris la koko al la kukumo, kaj en ĉi tiu sola vorto la kukumo rimarkis lian profundan kaj vastan klerecon kaj pro tio tute forgesis, ke li ĝin hakas kaj formanĝas. ::"Feliĉa morto!" ::Kaj la kokinoj venis, kaj la kokidoj venis, kaj kiam unu kuris, la aliaj kunkuris, kaj ili klukis kaj pepis, kaj ili rigardis nur la kokon, ili estis fieraj pri li, li estis de ilia speco. ::"Kokeriko!" li kriis, "la kokidoj baldaŭ fari ĝos grandaj kokinoj, se mi tion proklamos en la monda kokinejo." ::Kaj la kokinoj kaj kokidoj klukis kaj pepis post li. ::Kaj la koko proklamis grandan novaĵon. ::"Koko povas meti ovon! Kaj ĉu vi scias, kio kuŝas en tiu ovo? En ĝi kuŝas bazilisko! Ĝian vidon neniu ĉi tie povas elteni. Tion scias la homoj, kaj nun vi tion ankaŭ scias, vi scias, kio en mi loĝas, vi scias, kia potenca kokineja estaĵo mi estas!" ::Kaj la korta koko ekbatis per la flugiloj, fiere levis supren la kreston kaj denove kokokriis. Ĉiuj kokinoj kaj ĉiuj malgrandaj kokidoj forte tremis, sed ili estis terure fieraj pri tio, ke unu el la iliaj estas tiel potenca kokineja estaĵo. Ili klukis kaj pepis tiel, ke la ventkoko devis tion aŭdi, kaj li tion aŭdis, sed malgraŭ tio sin ne movis. ::"Simpla babilaĵo!" diris la ventkoko al si mem. "La korta koko neniam metas ovojn, kaj mi ne volas tion fari. Se mi volus, mi povus meti ventovon, sed la mondo ne meritas ventovon. Ĉie nur simpla babilaĵo! Nun mi eĉ ne volas plu sidi." ::Kaj tial la ventkoko derompiĝis, sed li ne mortigis la kortan kokon, "kvankam tia estis lia intenco!" diris la kokinoj. Kaj kion diras la moralinstruo? ::"Estas pli bone kokokrii, ol esti supersatigita kaj derompiĝi." <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=093&l=en&r=da Andersen Fairy Tales] - angle * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/hersholt/TheFarmyardCockAndTheWeat_e.html The Hans Christian Andersen Center] * [http://hca.gilead.org.il/cock.html Gilead] * [http://www.visithcandersen.dk/e1-gaardhanen-og-veirhanen.htm http://visithcandersen.dk/] - dane [[cs:Kohout ve dvoře a kohout na střeše]] [[en:The Farm-Yard Cock and the Weather-Cock]] [[ru:Дворовый петух и флюгерный (Андерсен/Ганзен)]] qzd3e5pu2x4y1al5hfdxdl3w3ik9it2 Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/IV/Ĉapitro 16 — „Bela“ 0 6617 62959 54112 2022-08-11T03:57:18Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = „Bela“ | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 15 — Korta koko kaj ventkoko|Ĉapitro 15 — Korta koko kaj ventkoko]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 17 — Historio el la dunoj|Ĉapitro 17 — Historio el la dunoj]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Kvar'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 16 — „Bela“'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::La skulptiston Alfredon vi certe konas? Ni ĉiuj lin konas: li ricevis la oran medalon pro arto kaj sciencoj, li vojaĝis Italujon kaj venis returne. Tiam li estis juna, jes, li eĉ nun estas ankoraŭ juna, tamen ĉiuokaze sep-ok jarojn pli aĝa ol tiam. ::Li revenis hejmen kaj vizitis ankaŭ siajn parencojn en unu el la malgrandaj urboj de Zelando; la tuta urbo sciis pri la fremdulo, sciis, kiu li estas. Por lia honoro unu el la plej riĉaj familioj aranĝis grandan gastakcepton; ĉiu, kiu estis io aŭ havis ion, estis invitita; tio estis grava okazantaĵo, la urbo sciis pri tio, kvankam oni ne anoncis ĝin per publika tamburado. Metiistaj helpantoj kaj infanoj de homoj malgravstataj, eĉ kelkaj el iliaj gepatroj, staris ekstere kaj rigardis la mallevitajn prilumita;n fenestrajn kurtenojn. La nokta gardisto povis imagi al si, ke li akceptas gastojn, tiom multe da homoj staris apud li sur la strato. Ĉie regis gajeco kaj bona humoro, kaj interne en la domo efektive troviĝis la korpiĝinta gajeco kaj bona humoro, sinjoro Alfredo, la skulptisto. ::Li parolis, li rakontis, kaj ĉiuj aŭskultis liajn vortojn kun ĝojo, eĉ kun religia atento, precipe unu nejuna vidvino de oficisto. Por ĉio, kion diris sinjoro Alfredo, ŝi estis kvazaŭ neskribuzita griza papero, kiu ĉion diritan tuj ensorbis kaj petis pri pluaĵo, senfine impresebla, nekredeble senscia, virina Caspar Hauser. ::"Romon mi volus vidi!" ŝi diris, "ĝi certe estas ĉarma urbo kun ĉiuj fremduloj, kiuj tien venas. Priskribu al ni iom Romon! Kiel ĝi aspektas, kiam oni eniras en ĝin tra la pordego?" ::"Tio ne estas facile priskribebla," respondis la juna skulptisto. "Oni venas sur grandan placon; meze de ĝi staras obelisko, kiu havas la aĝon de pli-malpli kvar mil jaroj." ::"Orgenisto!" ekkriis la virino, kiu neniam antaŭe aŭdis la vorton obelisko. Kelkaj gastoj ne povis deteni sin de rideto, ankaŭ ĉirkaŭ la buŝo de la skulptisto aperis io simila al rideto, kio tamen rapide cedis al esprimo de sincera mirego, kiam tute apude de la virino li rimarkis paron da grandaj marbluaj okuloj; ili apartenis al la filino de la parolantino, kaj se oni havas tian filinon, oni ne povas esti malsaĝa. La patrino estis senhalta fonto de demandoj, la filino estis la bela najado de tiu fonto, kiu nedisigeble apartenis al ĝi. Kiel bela ŝi estis! Ŝi estis objekto de pririgardado por skulptisto, sed ne estaĵo por interparolado, kaj ŝi efektive parolis nenion, aŭ almenaŭ tre malmulte. ::"Ĉu la papo havas grandan familion?" demandis la virino. ::Kaj la juna homo respondis tiel, kvazaŭ la demando estus starigita pli ĝuste: "Ne, li ne estas el granda familio!" ::"Ne pri tio mi pensas!" diris la virino. "Mi pensas, ĉu li havas edzinon kaj infanojn?" ::"Al la papo ne estas permesite edziĝi," li respondis. ::"Tio ne plaĉas al mi!" diris la virino. ::Certe ŝi povus demandi kaj paroli pli saĝe, sed se ŝi tiel demandus kaj parolus, ĉu tiam la filino apogus sin al ŝia ŝultro kaj rigardus ŝin kun tiu preskaŭ kortuŝanta rideto? ::Kaj sinjoro Alfredo parolis, parolis pri la kolorriĉeco de Italujo, pri la bluetaj montoj, pri la blua Mediteranea maro, pri la blua sudo, kiu prezentas tian belecon, kian oni en la nordo trovas en pli alta grado nur en la bluaj okuloj de la norda virino. Tio estis dirita kun aludo, sed ĝuste ŝi, kiu devis tion kompreni, ne montris per io, ke ŝi tion komprenis, kaj tio ankaŭ estis ja bela. ::"Italujo!" ĝemis kelkaj. "Vojaĝi!" ĝemis aliaj. "Bele! Belege!" ::"Jes, se mi nun gajnos la grandan loton," diris la vidvino, "tiam ni vojaĝos, mi kaj mia filino. Vi, sinjoro Alfredo, devas esti nia gvidanto. Ni veturos ĉiuj tri kaj ankaŭ kelke da aliaj bonaj amikoj kun ni!" Kaj ĉe tiuj vortoj ŝi gaje faris kapsaluton al ĉiuj. Ĉiu povis pensi, ke li estas la veturonto. "En Italujon ni veturos, sed ni ne vizitos tiajn lokojn, kie ekzistas rabistoj; ni restos trankvile en Romo kaj sur la grandaj vojoj, kie oni estas en sendanĝereco." ::La filino eligis nefortan ĝemon. Kiom multe povas enhavi en si unu ĝemo, aŭ kiom multe povas esti atribuate al ĝi! La juna viro multe atribuis al ĝi. La du bluaj okuloj, kiuj en tiu vespero radiis al li, kaŝis en si trezorojn, trezorojn de la spirito kaj de la koro, riĉajn kiel ĉiuj belegaĵoj de Romo; kaj kiam li forlasis la societon, li estis enamiĝinta, enamiĝinta je la fraŭlino. ::La domo de la vidvino el ĉiuj domoj fariĝis la sola, kiun la skulptisto, sinjoro Alfredo, vizitadis. Oni komprenis, ke tio ne povas estis farata pro la patrino, kvankam parolis nur li kaj ŝi; nur la filino povis esti la magneto, kiu lin altiris. Oni ŝin nomis Kala, tamen ŝia vera nomo estis Karen Malene, ambaŭ nomoj kuntiriĝis en la formon Kala. Ŝi estas bela, sed iom dormema, diris tiu aŭ alia; matene ŝi volonte restadis pli longe en la lito. ::"Al tio ŝi alkutimiĝis detempe de sia infaneco!" diris la patrino; "ŝi ĉiam estis juna Venero, kaj tiaj laciĝas ja tiel facile. Ŝi kuŝas iom longe, sed de tio ŝi havas siajn klarajn okulojn." ::Kia potenco kuŝis en tiuj klaraj okuloj, en tiuj marbluaj akvospeguloj, en tiu kvieta akvo kun la profunda fundo! Tion sentis la juna homo, li sidis fiksite sur la profunda fundo. Li paroladis kaj rakontadis, kaj la patrino demandadis ĉiam tiel same vigle, senĝene kaj naive kiel ĉe la unua renkontiĝo. ::Estis plezuro aŭdi kiel sinjoro Alfredo rakontas. Li rakontis pri Neapolo, pri siaj leviĝoj sur Vezuvion, kaj ĉe tio li montris al ili per akvarelaj pentraĵoj kelkajn ĝiajn erupciojn. La vidvino neniam antaŭe ion aŭdis pri tio aŭ vidis. ::"La ĉielo nin gardu!" ŝi ekkriis, "tio estas ja fajrokraĉa monto! Ĉu neniu povas suferi de tio?" ::"Tutaj urboj jam pereis!" li respondis, "Pompejo kaj Herkulano!" ::"Ha, la malfeliĉaj homoj! Kaj ĉion ĉi tion vi mem vidis?" ::"Ne, neniun el la erupcioj, kiujn mi ĉi tie havas sur la bildoj; sed per unu el miaj propraj pentraĵoj mi montros al vi, kian erupcion mi mem vidis." ::Li prenis skizon, kiun li estis farinta per krajono, kaj la patrino, kiu sidis ankoraŭ tute emociita de la vido de la belkoloraj bildoj, rigardis la palan krajonan skizon kaj ekkriis tute surprizita: ::"Vi vidis, kiel ĝi kraĉis blankan fajron!" ::Por mallonga momento malaperis la estimo de sinjoro Alfredo koncerne la patrinon, sed ĉe la brilo, kiun ĉirkaŭ si disvastigis Kala, li baldaŭ komprenis, ke ŝia patrino ne komprenas pentraĵojn, tio estis ĉio, sed ŝi havis la plej bonan, la plej belan, ŝi havis Kalan. ::Kaj Alfredo fianĉiĝis kun Kala, tio fariĝis tute nature, kaj pri la fianĉiĝo estis anoncite en la urbaj gazetoj. La patrino mendis por si tridek ekzemplerojn, por eltranĉi la koncernan pecon kaj en leteroj sendi al amikoj kaj konatoj. La gefianĉoj estis feliĉaj, kaj la bopatrino ankaŭ, ŝi kvazaŭ samfamiliiĝis kun Thorwaldsen, ŝi diris: ::"Vi estas ja lia daŭrigo!" ::Al Alfredo ŝajnis, ke ŝi diris ion spritan. Kala nenion diris, sed ŝiaj okuloj lumis, rideto ludis ĉirkaŭ ŝia buŝo, ĉiu el ŝiaj movoj estis bela; kaj ŝi estis bela, tion ni ne povas tro sufiĉe diri. ::Alfredo skulptis la bustojn de Kala kaj de la bopatrino. Ili sidis antaŭ li kaj vidis, kiel li per la fingroj glatigas kaj formas la molan argilon. ::"Tio estas nia kulpo," diris la bopatrino, "ke vi mem faras ĉi tiun simplan laboron kaj ne lasas ĝin knedaĉi per iu el viaj helpistoj!" ::"Kontraŭe, estas tre necese, ke mi mem pretigu per argilo la modelon!" li respondis. ::"Ho, vi estas ĉiam eksterordinare galanta!", diris la patrino, kaj Kala silente premis al li la manon, kiam la laboro estis finita. ::Li disvolvis antaŭ ili ambaŭ la belecon de la naturo en la kreitaĵo, kiel la vivantaĵo staras super la mortintaĵo, la kreskaĵo super la ŝtono, la besto super la kreskaĵo, la homo super la besto; kiel la spirito kaj beleco elmontriĝas per la formo, kaj kiel la skulptisto per la elmontrado donas al la teraj figuroj la plej grandan belecon. ::Kala sidis silente, dum liaj elparolitaj pensoj forte ŝin ekscitis, sed la bopatrino diris: ::"Estas malfacile sekvi viajn pensojn, sed iom post iom mi tamen ilin klarigas al mi, kaj se ili en mia kapo eĉ zumas en granda konfuzo, mi ilin tamen tenas firme." ::Kaj lin tenis firme la beleco, ĝi lin plenigis, ekposedis lin kaj regis super li. La beleco lumis el la tuta figuro de Kala, lumis el ŝia rigardo, el la anguloj de ŝia buŝo, eĉ el ĉiuj movoj de ŝiaj fingroj. Tion Alfredo eldiris, kaj li, skulptisto, estis kompetenta pri tio, li parolis nur pri ŝi, pensis nur pri ŝi, ili ambaŭ kunfandiĝis, kaj tial ankaŭ ŝi parolis multe, ĉar li parolis tre multe. ::Tio estis en la tempo de la fianĉeco; nun venis la edziĝa festo kun fianĉamikinoj kaj edziĝaj donacoj, kaj la edziĝa parolo estis eldirita. ::La bopatrino starigis en la edziĝofesta salono sur la supra fino de la tablo la buston de Thorwaldsen, laŭ ŝia ideo li ankaŭ devis esti gasto. Oni kantis kantojn, oni eldiris toastojn, tio estis gaja edziĝofesto, bela paro! "Pigmaliono ricevis sian Galateon", estis dirite en unu el la kantoj. "Jen denove io mitologia!" diris la bopatrino. ::La sekvantan tagon la juna paro forveturis Kopenhagon, por tie enloĝiĝi; la bopatrino ilin akompanis, por, kiel ŝi diris, preni sur sin la maldelikataĵon, tio estas por konduki la mastrumaĵon. Kala estis sidonta sub vitra kloŝo! Ĉio estis nova, brilpura kaj bela! Tiel ili sidis ĉiuj tri kune, kaj Alfredo sidis, kiel diras la proverbo, kiel episkopo en anserejo. ::La sorĉo de la formo lin senprudentigis, li rigardis la ŝelon kaj ne la kernon, kaj tio estas malfeliĉo, granda malfeliĉo en la edzeco. Kiam la ŝelo aerdifektiĝas kaj la ekstera falsbrilaĵo desolviĝas, tiam oni pentas pri sia nesingarda elekto. En granda societo estas tre malagrable rimarki, ke la vesto malordiĝis kaj prezentas malkonvenaĵon, sed ankoraŭ multe pli malagrable estas rimarki en granda societo, ke la edzino kaj bopatrino per malinteligenta babilado elvokas mokadon de aliaj, kaj ne povi havi fidon al si mem, ke oni kovros ĉiufoje la malsaĝaĵon per sprita enmiksiĝo. ::Ofte la junaj geedzoj sidis mano en mano, kaj li parolis, kaj ŝi de tempo al tempo ankaŭ enĵetis vorteton, ĉiam la saman melodion, ĉiam la samajn du-tri tonojn. Spirita venteto leviĝadis nur tiam, kiam aperis Sofio, unu el ŝiaj amikinoj. ::Sofio estis tute ne bela, tamen sen okulincitantaj malbonpunktoj. Estas vero, ke laŭ la aserto de Kala ŝi estis iom kurba, sed certe tio ne estis pli falanta en la okulojn, ol kiom povas rimarki nur intimaj amikinoj. Ŝi estis tre prudenta knabino, tamen absolute ne venis al ŝi en la kapon, ke ŝi povas ĉi tie fariĝi danĝera. Ŝi alportadis refreŝigan aermoviĝon sub la vitran kloŝon, kaj freŝa aero estis necesa, tion ili ĉiuj sentis. Oni devis iom aerumi ĉe ili, kaj tial ili entreprenis vojaĝon, por aerumiĝi. La bopatrino kaj la juna paro ekvojaĝis Italujon. ::"Dankon kaj laŭdon al Dio, ke ni denove estas inter niaj propraj muroj!", diris la patrino kaj la filino, kiam ili en la sekvanta jaro revenis kun Alfredo. ::"Vere ne estas plezuro vojaĝi!", diris la bopatrino; "en efektiveco tio estas enuiga! Pardonu, ke mi tion diras. Mi enuis, malgraŭ ke mi havis apud mi miajn infanojn; kaj kiel multekosta, kiel terure multekosta estas la vojaĝado! Ĉiuj tiuj galerioj, kiujn oni devas viziti, ĉiuj rimarkindaĵoj, je kiuj oni devas plenforme fari ĉasadon! Alie oni ja ne povus doni informojn, kiam oni revenas hejmen kaj estas demandata! Kaj fine oni devas ankoraŭ aŭdi, ke ĝuste tio estas la plej bela, kion oni forgesis rigardi. Post pli longa tempo tiuj eternaj Madonoj sufiĉege tedis al mi; oni fariĝis mem kvazaŭ Madono." ::"Kaj la manĝaĵo, kiun oni al vi donas!" aldonis Kala. ::"Oni ne ricevas eĉ bonordan viandan supon!", diris la patrino. "Ilia kuirarto ne staras tre alte!" ::Kala estis lacigita de la vojaĝo kaj restis, kio estis la plej malbona, daŭre suferetanta. Tiam Sofio enloĝiĝis en ilia domo kaj alportadis utilon. ::Oni devas konfesi, opiniis la patrino, ke Sofio estas kompetenta kiel en la mastrumado, tiel ankaŭ en la artoj. Krom tio ŝi estis tre estiminda, fidela kaj fidinda. Tion si pruvis, kiam Kala malsaniĝis kaj ĉiam pli perdis la sanon. ::Kie la ŝelo estas ĉio, tie la ŝelo devas teni sin forte, alie ĉio pereas. Kaj la ŝelo pereis, ― Kala mortis. ::"Ŝi estis bela!", diris la patrino, "ŝi vere estis io tute alia ol la antikvaĵoj, kiuj estas tiel palaj kaj senkoloriĝintaj! Kala estis freŝa kaj ne tuŝita de la dento de la tempo, kaj tia devas esti belulino!" ::Alfredo ploris kaj la patrino ploris, kaj ambaŭ portis nigrajn vestojn. Por la patrino la nigra koloro estis tre bone alaspekta, kaj ŝi plej longe vestis sin nigre, funebris plej longe kaj malĝojis ankoraŭ pri tio, ke Alfredo denove edziĝis kaj prenis Sofion, kiu tute ne havis belan eksteraĵon ::"Li amas ekstremojn!" diris la bopatrino, "li iris de la plej bela al la plej malbela! Li povis forgesi sian unuan edzinon. La viroj ne havas konstantecon! mia edzo estis alia; li eĉ mortis antaŭ mi." ::"Pigmaliono ricevis sian Galateon!", diris Alfredo; "jes, tiel estis dirite en la edziĝofesta kanto. Mi efektive enamiĝis je la bela statuo, kiu ricevis vivon en miaj brakoj. Sed la parencan animon, kiun sendas al ni la ĉielo, unu el Liaj anĝeloj, kiu povas senti kun ni, pensi kun ni, levi nin, kiam ni estas fleksitaj malsupren, ― tiun mi nur nun trovis kaj akiris. Vi venis, Sofio, ne en beleco de formoj, ne en brilo de radioj, ― sed ĉiam ankoraŭ pli bela, ol estas necese! La ĉefaĵo estas kaj restas ĉefaĵo! Vi venis kaj instruis al la skulptisto, ke lia verko estas nur argilo, nur polvo, nur el argilo farita ŝelo de tiu kerno, kiun ni devas serĉi. Malfeliĉa, malfeliĉa Kala! Nia surtera vivo estas kiel vojaĝa vivo. Supre, kie oni aliĝas al si en reciproka simpatio, ni estis unu por la alia eble duone fremdaj." ::"Tio ne estis amohava juĝo," diris Sofio, "tio ne estis kristana! Supre, kie oni ne svatiĝas, sed kie la animoj, kiel vi diras, aliĝas al si en reciproka simpatio, supre, kie ĉio bela disvolviĝas kaj altiĝas, ŝia animo eble eksonos per tiel plena forto, ke ĝi supersonos la mian, kaj vi ― vi tiam denove, kiel en via unua amo, ekkrios la vortojn: bela, bela!" <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=094&l=en&r=es Andersen Fairy Tales] - angle kaj hispane * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/hersholt/Beautiful_e. The Hans Christian Andersen Center] * [http://hca.gilead.org.il/beauty.html Gilead] * [http://www.visithcandersen.dk/e1-deilig.htm http://visithcandersen.dk/] - dane 5ibmz6e2hmgc44qbm7walaqskbb6f97 Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/IV/Ĉapitro 17 — Historio el la dunoj 0 6618 62958 54113 2022-08-11T03:57:07Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Historio el la dunoj | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 16 — „Bela“|Ĉapitro 16 — „Bela“]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 18 — Pupludisto|Ĉapitro 18 — Pupludisto]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Kvar'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 17 — Historio el la dunoj'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::Ĝi estas historio el la Jutlandaj dunoj, sed ĝi komenciĝas ne tie, ne, tre malproksime, en la sudo, en Hispanujo. La maro estas granda veturvojo inter la landoj. Transportu vin en via imago tien, Hispanujon! Tie estas varme, tie estas bele; tie disvolviĝas la fajroruĝaj granataj floraĵoj inter la mallumaj laŭraj arboj. De la montoj blovetas refreŝiga vento al la oranĝĝardenoj kaj al la belegaj Maŭraj haloj kun la oraj kupoloj kaj pentritaj muroj. Tra la stratoj marŝas infanoj en procesio kun kandeloj kaj flirtantaj standardoj, kaj super ili alte kaj klare etendiĝas la ĉielo kun brilantaj steloj. Sonas kantoj kaj kastanjetoj, junuloj kaj knabinoj svingiĝas en danco sub la florantaj akacioj, dum la almozulo sidas sur la ĉirka^uhakita marmora ŝtono, refreŝigas sin per sukplena akvomelono kaj forrevas sian vivon. La tutaĵo estas kiel bela revo; ho, se oni povus sin tute fordoni al ĝi! Sed tiel agis du junaj freŝe edzigitaj hometoj, kaj al ili ankaŭ estis riĉe donacitaj ĉiuj bonoj de la tero: sano, bona humoro, riĉeco kaj honoro. ::"Ni estas tiel feliĉaj, kiel iu nur povas esti!" ili diris kun plena kora konvinko. Sed ili povus leviĝi al ankoraŭ pli alta grado de feliĉo, tio fariĝus, se Dio donacus al ili filon, kiu similus al ili korpe kaj anime. ::La feliĉa infano estus salutita kun plej granda ĝojo, trovus plej dorloteman amon kaj vartadon, la tutan feliĉon, kiun povas havigi riĉeco kaj grandinflua parencaro. ::Kiel festo pasadis al ili la tagoj. ::"La vivo estas favorkora donaco de la amo, preskaŭ neimageble granda!" diris la edzino, "kaj ĉi tiu abundo de feliĉo ankoraŭ pligrandiĝas, kiel oni diras, en la alia vivo, kaj tiel plue en eterneco! Mi ne povas ampleksi tiun penson." ::"Kaj ĝi certe estas tromemfido de la homoj!" diris la edzo. "En efektiveco tio estas terura fiereco, kredi, ke oni vivos eterne, ke oni fariĝos kiel Dio! Tio estis ja ankaŭ la vortoj de la serpento, kaj ĝi estis la spirito de la mensogo." ::"Vi ne dubas ja pri transmorta vivo?" demandis la juna edzino, kaj ŝi sentis, kvazaŭ la unuan fojon trairas ombro la sunan regnon de ŝiaj pensoj. ::"La kredo tion promesas, la pastroj tion asertas!" respondis la juna viro; "sed ĝuste en mia tuta feliĉo mi sentas kaj komprenas, ke postuli alian vivon post ĉi tiu, daŭrigatan feliĉon, estas fiereco, penso de aroganteco. Ĉu jam en nia surtera ekzistado ne estas donite al ni tiom multe, ke ni povas kaj devas esti kontentaj?" ::"Jes, al ni tio estas donita," diris la juna edzino, "sed al kiom multaj miloj da homoj ĉi tiu vivo fariĝis malfacila elprovado, kiom multe da homoj estas ĵetitaj en ĉi tiun mondon kvazaŭ nur por malriĉeco, malhonoro, malsano kaj malfeliĉo! Ne, se ne ekzistus alia vivo post ĉi tiu surtera, tiam ĉio ĉi tie estus disdividita tro malegale, tiam Dio ne estus la justulo." ::"La almozulo tie malsupre sur la strato havas ĝojojn, kiuj por li estas tiel same grandaj, kiel la ĝojoj, kiujn havas la reĝo en sia riĉa palaco," respondis la juna viro; "kaj ĉu vi ne pensas, ke la ŝarĝbesto, kiu estas vipata, malsatas kaj morte laciĝas per trenado, havas konscion pri la malfacileco de la tagoj de sia vivo? Ĝi sekve kun egala rajto povus postuli alian vivon, nomi tion maljustaĵo, ke ĝi ne estas starigita en pli alta vico da estaĵoj." ::"En la domo de mia patro ekzistas multe da loĝejoj, diris Kristo," rediris la juna virino, "la ĉiela regno estas senlima, tiel same kiel la amo de Dio! Ankaŭ la besto estas kreitaĵo, kaj neniu vivo pereos, tiel mi almenaŭ kredas, sed ĉiu akiros la feliĉon, kiun ĝi povas akcepti kaj kiu estas konforma al ĝia esenco kaj povas sufiĉi al ĝi." ::"Sed al mi nun sufiĉas ĉi tiu mondo!" diris la viro kaj ĉirkaŭplektis per siaj brakoj sian belan ĉarman edzineton. Poste li fumis cigaredon sur la nefermita teraso, kie la malvarmeta aero estis plena de la odoro de oranĝoj kaj kariofiloj. Muziko kaj kastanjetoj sonis de la strato, du steloj brilis malsupren, kaj du okuloj plenaj de amo, la okuloj de lia edzino, rigardis lin kun la eterna vivo de la amo. ::"Tia minuto kiel la nuna plene meritas, ke oni naskiĝu, sentu ĝin kaj poste denove malaperu." Li ridetis, lia edzino kun milda riproĉo levis sian manon, ― kaj la nubo denove malaperis, ili estis tro feliĉaj. ::Ŝajnis, ke ĉio tiel aranĝiĝadis, ke ĝi nur plialtigu ilian honoron, ilian ĝojon, ilian feliĉon. Okazis unu ŝanĝo, sed nur rilate la lokon de loĝado, ne rilate la ĝuadon kaj akiradon de la ĝojoj de la vivo. La juna viro estis sendita de sia reĝo kiel ambasadoro al la imperiestra kortego de Rusujo; tio estis honora posteno, por kiu lia deveno kaj liaj scioj donis al li la rajton. Li posedis grandan havon, ne malpli grandan alportis al li lia juna edzino, ĉar ŝi estis filino de unu el la plej riĉaj kaj eminentaj komercistoj. Unu el la plej grandaj kaj plej bonaj ŝipoj de ĉi tiu devis en tiu jaro ĝuste iri al Stokholmo kaj veturigi al Peterburgo la karajn infanojn, la filinon kaj la bofilon. En la ŝipo ĉio estis aranĝita reĝe, ĉie troviĝis molaj tapiŝoj sub la piedoj, silko kaj lukso. ::Ekzistas malnova kanto pri herooj, kiun ĉiuj konas; ĝi estas nomata: "Angla reĝido"; li ankaŭ veturis sur tia multekosta ŝipo; ĝiaj ankroj estis tegitaj per brilanta oro, kaj ĉiu ŝnurego estis traplektita per silko. Nevole oni devis pensi pri tiu ŝipo, kiam oni vidis la ŝipon, kiu nun eliris el Hispanujo. Sur ambaŭ regis la sama lukso, la sama adiaŭa penso: ::„Dio volu, ke ni nin en ĝojo revidu!“ ::Favora vento blovis de la flanko de la Hispana marbordo, la adiaŭo estis nur mallonga. Ĉe tia veturado ili devis post kelke da semajnoj atingi la celon de sia vojaĝo. Sed kiam ili estis sur la libera maro, la vento kvietiĝis, la maro fariĝis glata kaj trankvila, la akvo brilis, la steloj de la ĉielo brilis, estis ĉarmaj festaj vesperoj en la riĉa kajuto. ::Fine oni tamen ekdeziris favoran venton, sed ĝi ne leviĝis; se blovis ia vento, ĝi ĉiufoje havis kontraŭan direkton. Tiel pasis semajnoj, eĉ plenaj du monatoj, ― nur tiam la vento fariĝis favora, ĝi blovis de sud-okcidento. Kiam ili troviĝis inter Skotlando kaj Jutlando, la vento plifortiĝis, tute kiel en la malnova kanto pri la Angla reĝido: ::„Kaj leviĝis ventego, kaj tuta la maro ::En mallumo kaŝiĝis post densa nubaro. ::Ili ĵetis la ankron kaj nun senkuraĝaj ::Kvietiĝon atendis de l' ondoj sovaĝaj.“ ::Multe da tempo pasis depost tiam. La reĝo Kristiano la Sepa sidis sur la Dana trono kaj estis tiam juna homo; multe okazis depost tiu tempo, grandaj ŝanĝoj, multe da aliformiĝoj. Lagoj kaj marĉoj fariĝis luksaj herbejoj, dezertaj lokoj fariĝis fekunda tero; sub la ŝirmo de la domoj eĉ sur la okcidenta bordo de Jutlando kreskas pomarboj kaj rozoj, sed, estas vero, oni devas ilin serĉi, ĉar pro la akraj okcidentaj ventoj ili kaŝiĝas en ŝirmitaj lokoj. Oni rememoras tie delonge malaperintajn tempojn, multe antaŭ la regado de Kristiano la Sepa. Kiel tiam, tiel ankoraŭ nun en Jutlando sur spaco de multaj mejloj etendiĝas la bruna erikejo kun siaj tomboj de gigantoj, kun siaj aeraj fenomenoj, kun siaj multfoje kruciĝantaj malebenaj kaj sablaj vojoj. Okcidente, kie grandaj kaj multaj riveretoj enfluas en la golfon, troviĝas vastaj herbejoj kaj marĉoj, ĉirkaŭlimitaj de altaj dunoj, kiuj kun siaj el sablo formiĝintaj pintoj leviĝas antaŭ la maro simile al Alpa montoĉeno. Nur en apartaj lokoj ili estas interrompataj de argilecaj deklivoj, de kiuj ĉiujare la maro per sia giganta buŝo englutas grandajn pecojn, tiel ke la deklivoj kaj montetoj disfalas, kvazaŭ skuitaj de tertremo. Tiel ĝi aspektas ankoraŭ nun, tiel estis antaŭ multe da jaroj, kiam la du feliĉuloj veturis sur la maro en la riĉa ŝipo. ::Estis fino de Septembro, estis dimanĉo kaj suna vetero, la sonado de la preĝejaj sonoriloj penetris al ili el multaj marbordaj vilaĝoj. La preĝejoj de tiu regiono staras kiel ĉirkaŭhakitaj pecegoj da granito, ĉiu el ili estas peco da roko. La Norda maro povus transruliĝi super ili, kaj ili tamen restus starantaj. La plejmulto el ili ne havas turon, la sonoriloj pendas inter du traboj ekstere kaj libere. La Diservo estis finita, la komunumo eliris el la preĝejo sur la tombejon, kie tiam, tiel same kiel nun, troviĝis nek arboj nek arbetaĵoj, kie sur la tomboj oni ne plantis florojn nek metis florkronojn. Senformaj montetoj montras la lokon, kie la mortintoj estas enterigitaj. ::Hirta herbo, vipata de la vento, kovras abunde la tutan tombejon. Eble nur unu tombon ornamas monumento, tio estas aerdifektita ligna ŝtipo, ĉirkaŭhakita en la formo de ĉerko. De kie ĝi venas? Ĝi estas prenita el la okcidente troviŝanta arbaro; el la maro ĝi estas elakvigita. Tie por la loĝantoj de la marbordo kreskas la ĉirkaŭhakitaj traboj, tabuloj kaj arbotrunkoj. La vento kaj la mara nebulo baldaŭ aerdifektas la alplektitajn pecojn da ligno. Tia ŝtipo kuŝis sur unu infana tombo kaj al ĉi tiu aliris unu el la virinoj, kiuj venis el la preĝejo. Ŝi haltis kaj rigardis la duone forputrintan ŝtipon; tuj malantaŭ ŝi stariĝis ŝia edzo. Ili ne diris eĉ unu vorton; li kaptis ŝin je la mano, kaj de la tombo ili iris sur la brunan erikejon, trans marĉan teron, al la dunoj; longe ili iris silente. ::"Hodiaŭ estis bona prediko," diris la viro; "se oni ne havus la bonan Dion, oni havus nenion." ::"Jes," respondis la virino. "Li ĝojigas kaj Li malĝojigas! Li havas la rajton por tio! Morgaŭ nia knabeto finus kvin jarojn, se ni povus lin konservi." ::"Neniu rezultas de tio, ke vi tiel fordonas vin al la malĝojo!" diris la viro. "Li foriris de la suferoj de la surtera vivo; li estas ja tie, kien ni ĉiuj deziras iam veni." ::Ili plu ne parolis kaj iris per firmaj paŝoj al sia domo inter la dunoj. Subite de unu el ili, kie la marborda aveno ne havis la forton por reteni la sablon, leviĝis io simila al forta fuma kolono. Tio estis ekpuŝo de vento, kiu frapis la dunon kaj turnis supren la delikatajn sablajn partojn. Sekvis ankoraŭ unu ventpuŝo, kaj ĉiuj sur ŝnuro pendantaj fiŝoj ekbatiĝis al la muro de la domo, kaj ĉio denove estis silenta; la suno brulis varmege. ::La geedzoj iris en sian domon kaj baldaŭ demetis de si siajn dimanĉajn vestojn. Poste ili rapide iris trans la dunojn, kiuj staris kvazaŭ grandegaj subite en sia moviĝado rigidiĝintaj ondoj el sablo. La blue-verdaj akraj trunketoj de la sabla herbo kaj sabla aveno prezentis sur la blanka sablo almenaŭ kelkan kolordiversecon. Venis ankaŭ kelkaj el la najbaroj, ili helpis al si reciproke tiri la boatojn pli alten sur la sablon; la vento fariĝis pli forta, fariĝis akre malvarme, kaj kiam ili iris returne trans la dunojn, la sablo kaj malgrandaj ŝtonetoj saltadis al ili en la vizaĝon. La altaj ondoj estis kovritaj de blanka ŝaŭmo, kaj la vento debatadis ilian dorson, tiel ke la ŝaŭmo ŝprucis malproksimen ĉirkaŭen. ::Fariĝis vespero, ĉiam pli laŭtiĝanta bruo plenigis la aeron, kriante, plorĝemante kiel armeo da senesperaj spiritoj; ĝi supersonis la ruliĝadon de la maro, kvankam la domo de la fiŝistoj staris tute apud la marbordo. La sablo vipis la fenestrajn vitrojn, kaj de tempo al tempo venis puŝego, kvazaŭ io intencis disskui la domon ĝis la fundamento. Estis mallumege, tamen ĉirkaŭ noktomezo devis leviĝi la luno. ::La ĉielo klariĝis, sed la ventego bruis kun grandega forto super la profunda nigreta maro. La fiŝkaptistoj jam delonge enlitiĝis, sed en tiu terura vetero oni ne povis eĉ pensi pri fermado de okulo. Subite oni ekfrapis je la fenestro, la pordo malfermiĝis kaj iu voĉo kriis: ::"Granda ŝipo rompiĝis sur la lasta rifo!" Tuj la fiŝkaptistoj elsaltis el la litoj kaj metis sur sin siajn vestojn. ::La luno leviĝis; estis sufiĉe lume, por ke oni povu ĉion klare distingi, se nur la fluganta sablo ne malhelpus teni la okulojn malfermite. Estis tia vento, ke oni vere devis sin kontraŭstreĉi al ĝi, kaj nur kun granda malfacileco, ĉe la fortegaj ventpuŝoj ofte povante antaŭeniĝi nur rampante, oni transiris la dunojn, kaj ĉi tie en la aero flugadis simile al cigna lanugo la ŝaŭmo el la maro, kiu ruliĝadis sur la bordon kiel bolanta falakvo. Oni devis efektive havi spertan okulon, por tuj trovi la ŝipon tie ekstere; tio estis belega trimastulo; en tiu momento ĝi ĝuste deŝoviĝis de la rifo kaj troviĝis en la distanco de tri ĝis kvar kabloj de la tero; ĝi naĝis al la bordo, surpuŝiĝis sur la duan rifon kaj alfiksiĝis. Alporti helpon estis ne eble; la maro estis tro malkvieta, ĝi frapadis sur la ŝipon kaj trans ĝin. ::Oni pensis, ke oni aŭdas kriojn de alarmo, mortangorajn vokojn pri helpo, oni vidis la penegan vanan laboradon. Jen venis ondego, kiu simile al frakasanta roko ruliĝis trans la buspriton, kaj ĉi tiu forŝiriĝis, la malantaŭa parto leviĝis alte super la akvon. Du homoj kune saltis en la maron kaj malaperis, ― post momento unu el la plej grandaj ondoj, rompiĝante ĉe la dunoj, elĵetis korpon sur la marbordon, ― tio estis virino, supozeble kadavro. Kelkaj el la virinoj komencis klopodi ĉirkaŭ ŝi kaj opiniis, ke ili rimarkis en ŝi ankoraŭ vivon; tial oni ŝin forportis trans la dunojn en la fiŝkaptistan domon. Ŝi estis tre bela kaj delikata, certe altklasa sinjorino. Oni metis ŝin en la malluksan liton; delikata tolaĵo ne troviĝis en ĝi; por envolvo servis maldelikata lana litotuko, kiu donis varmon. ::Ŝi reviviĝis, sed ŝi kuŝis en deliro, ŝi tute ne sciis, kio kun ŝi fariĝis aŭ kie ŝi troviĝas, kaj tio estis ja bona, ĉar ĉio, kion ŝi amis, kuŝis nun sur la fundo de la maro. Al ili okazis tio, kion la kanto diras pri la Angla reĝido: ::„Kaj ĉirkaŭe aŭdiĝis plorego kaj krio, ::Ĉar la ŝipo rompiĝis, ĝin savos nenio.“ ::Pecoj de la ŝiprompitaĵo, ĉiuspecaj lignoj kaj lignetoj alnaĝis al la bordo; ŝi sola el ĉiuj restis vivanta ĉiam ankoraŭ la vento bruis super la marbordo. Dum kelke da minutoj la malfeliĉa ŝiprompulino estis trankvila, sed baldaŭ aperis doloroj, ŝi kriis angore, malfermis siajn belajn okulojn kaj balbutis kelkajn vortojn, kiujn tamen neniu povis kompreni. ::Kaj jen kompense pro ĉio, kion ŝi suferis kaj travivis, ŝi tenis en la brakoj ĵusnaskitan infaneton. Ĝi devis kuŝi en la riĉa domo sur parada lito kun silkaj kurtenoj; per ĝojkrioj ĝi estus salutita al vivo riĉa je ĉiuj teraj bonoj, kaj nun Dio faris, ke ĝi naskiĝis en la malriĉa angulo; eĉ kison de sia patrino ĝi ne ricevis. ::La fiŝistino almetis la infanon al la brusto de la patrino, kaj ĝi kuŝis ĉe koro, kiu plu ne batis; la patrino mortis. La infano, kiu estis destinita elkreski en feliĉo kaj riĉeco, estis krude ĵetita en la mondon, la maro ĝin ĵetis sur la dunojn, por ke ĝi spertu la sorton de malriĉuloj kaj malfacilajn tagojn. ::Kaj ĉiam denove venas al ni en la kapon la kanto pri tiu reĝido, kiu ankaŭ devis iri tra la vivo en malfacila batalado. ::Sude de Nissumfjord pereis la ŝipo; la kruelaj malhumanaj tempoj, kiam eĉ en la preĝejoj oni petegis pri riĉa ŝiprompa beno, delonge jam pasis. Amo kaj amikaj tendencoj, oferemeco por la ŝiprompuloj montriĝis ĉie, kaj precipe en nia tempo ĝi montriĝis en plej noblaj trajtoj. La mortanta patrino kaj la malfeliĉa infano ĉie, kien la vento ilin estus pelinta, trovus vartadon kaj flegadon, sed nenie pli koran ol ĉe la malriĉa fiŝistino, kiu ankoraŭ hieraŭ kun peza koro staris ĉe la tombo, kiu havis en si ŝian infanon, kiu hodiaŭ finus kvin jarojn, se Dio estus donacinta al ĝi pli longan vivon. ::Neniu sciis, kiu estis la mortinta fremda virino, aŭ de kie ŝi venis. La ruinoj kaj lignopecoj de la ŝipo nenion rakontis pri tio. ::En Hispanujo, en la riĉa domo, neniam estis ricevitaj leteroj aŭ sciigoj pri la filino kaj la bofilo. Ili ne alvenis en sia loko de destino; fortaj ventegoj furiozis en la lastaj semajnoj; oni atendis multe da monatoj. ― "Tute pereis! Ĉiuj pereis!" Tion oni nun sciis. ::Sed tie malproksime sur la dunoj, en la domo de la fiŝisto, alvenis nova malgranda knabeto. ::Kie Dio donas manĝaĵon por du, tie ankaŭ por tria restas ankoraŭ iom da panpecetoj, kaj ĉe la marbordo ĉiam troviĝas ankoraŭ unu porcio da fiŝoj por malsata buŝo. Al la infano oni donis la nomon Georgo. ::"Ĝi certe estas Juda infano," oni diris, "ĝi aspektas tiel brune!" ::"Ĝi povas ankaŭ esti italo aŭ hispano!" diris la pastro. Estas vero, ke ĉiuj tiuj tri gentoj ŝajnis al la fiŝistino egalaj, kaj ŝi sin konsolis nur per tio, ke la infano estas baptita Kristane. La knabo prosperis, la nobela sango elmontriĝis malgraŭ la malluksa nutrado, la infano kreskis kaj ĉiam pli fortiĝis en la maleminenta domo. La dana lingvo, kiel ĝin parolas la loĝanto de la okcidenta Jutlando, fariĝis lia lingvo. La granata kerno el la luksa grundo de Hispanujo disvolviĝis en sablan trunketon sur la Jutlanda marbordo; tiel povas fariĝi kun homo! Per ĉiuj radikfibroj de sia infana koro li alkroĉiĝis al la nova hejmo. Lia sorto estis sperti malsaton kaj malvarmon, la premon kaj mizeron de malriĉeco, sed ankaŭ la plezurojn kaj ĝojojn de malriĉeco. ::La tempo de la infaneco havas siajn lumajn altaĵojn, kies radioj poste lumas tra la tuta vivo. Kiom multe la infano havis por plezuro kaj ludoj! Kun mejloj da spaco kuŝis antaŭ li la tuta bordo, kovrita de ludiloj; mozaika grundo el ŝtonoj, ruga^j kiel koraloj, flavaj kiel sukceno, rondaj kiel ovoj de birdoj; ili kuŝis tie en ĉiuj koloroj, ĉiuj estis ŝlifitaj kaj glatigitaj de la maro. Eĉ la sekiĝintaj skeletoj de fiŝoj, la velksekiĝintaj akvaj kreskaĵoj, la fuko, blanke lumanta, longa kaj mallarĝa kiel tolaj rubandoj, ĉio estis por la okuloj kaj pensoj ludo kaj plezuro; kaj la knabo estis vigla infano, multaj kaj grandaj kapabloj dormetis en li. ::Tre bone li povosciis rememorigi al si la historiojn kaj kantojn, kiujn li estis aŭdinta, kaj tre lertajn fingrojn li havis: li povosciis el ŝtonoj kaj konkoj kunmeti tutajn ŝipojn, kiel ankaŭ bildojn, per kiuj oni povis ornami la ĉambron. Li povoscias plene esprimi siajn pensojn en tranĉskulptita peco da ligno, diris lia adoptinta patrino, kaj tamen la knabo estas ja ankoraŭ tiel malgranda. Krom tio li havis belan voĉon kaj la melodioj facile fluis de lia lango. En lia brusto sonis multaj kordoj, kies tonoj povus elsoni malproksimen en la mondon, se li estus starigita sur alia loko ol la fiŝkaptista domo ĉe la Norda maro. ::Unu tagon marrompiĝis ŝipo; kesto kun neordinaraj floraj bulboj alpeliĝis al la tero; parton el ili oni prenis kaj metis ilin en la kuirpoton, ĉar oni pensis, ke ili servas al manĝado, la aliaj kuŝis kaj putris en la sablo. Ili ne atingis sian destinon disvolvi la kolorriĉecon kaj belegecon, kiu kuŝis en ili. Ĉu la malgranda Georgo havos iam pli bonan sorton? Kun la floraj bulboj ĉio baldaŭ estis finita, li estis ankoraŭ malfacile batalonta dum multaj jaroj. ::Nek al li nek al iu el la aliaj iam venis en la kapon, kiel solece kaj monotone pasas la tago; oni havis multe por fari, por aŭdi kaj por vidi. La maro mem estis granda lernolibro; ĉiun tagon ĝi malfermis novan folion: senventeco, ondiĝado, venteto, ventego, ŝiprompiĝo estis la ĉefaj fenomenoj. Iro en la preĝejon havis la karakteron de festotaga vizito; sed el la vizitoj en la domo de la fiŝkaptistoj precipe unu estis tre agrabla, ĝi okazadis du fojojn ĉiujare, tio estis la vizito de la patrina frato, angilkomercisto, kiu loĝis kelke da mejloj pli norde. Li venadis kun ruĝe farbita veturilo plena de angiloj; la veturilo estis fermita kiel kesto kaj pripentrita per bluaj kaj blankaj tulipoj. Ĝin tiris du flavaj bovoj, kun kiuj Georgo havis la permeson iom ĉirkaŭveturi. ::La angilkomercisto estis spritulo, vigla gasto, ĉiam li havis kun si en la veturilo grandegan botelon plenan de brando; ĉiu ricevadis el ĝi glaseton da brando aŭ, se mankis glasetoj, tiam plenan tason; eĉ Georgo, kiel ajn malgranda li estis, ricevadis plenan fingringon. Tio estas farata, por bone digesti la grasan angilon, diradis la angilvendisto, kaj ĉe tio li rakontadis ĉiam la saman historion, kaj se oni ĉe tio ridis, li rakontis ĝin al la samaj homoj tuj ankoraŭ unu fojon; kaj ĉar Georgo mem en sia juneco kaj en sia vira aĝo ĝin ofte rakontadis kaj alkonformigis al ĝi sian propran agadon, tial ni devas ĝin aŭdi. ::"En la rivero naĝis la angiloj, kaj la angila patrino diris al siaj filinoj, kiam ili petis la permeson naĝi solaj kelkan distancon: "Sed ne iru tro malproksime, ĉar alie venos la abomeninda angilpikisto kaj forprenos vin ĉiujn!" Sed ili iris tro malproksime, kaj el la ok filinoj revenis al la patrino nur tri. Ili ploregis: "Kiam ni estis nur en la distanco de kelke da paŝoj antaŭ la pordo, venis la abomeninda angilpikisto kaj pikmortigis niajn kvin fratinojn!" ― "Ili revenos!" konsolis ilin la patrino. ― "Ne!" respondis la filinoj, ĉar li detiris de ili la haŭton, distranĉis ilin en pecojn kaj rostis ilin." ― "Ili revenos!" diris persiste la patrino. "Sed poste li trinkis brandon!" diris la filinoj. "Aj, aj! en tia okazo ili neniam plu revenos!" plorkriis la patrino; "la brando entombigas la angilon!" ::"Kaj tial oni devas ĉiam trinki glaseton da brando post tiu manĝaĵo!" diris la angilvendisto. ::Kaj ĉi tiu historio fariĝis la ora fadeno, la fadeno de neelĉerpebla bona humoro en la vivo de Georgo. Li ankaŭ volus iri eksteren, "malgrandan distancon laŭlonge de la rivero", tio estas iri kun ŝipo en la mondon, kaj la patrino diris, simile al la angilpatrino: "Ekzistas multe da malbonaj homoj, angilpikistoj!" Tamen iomete, tre malmulte, ekster la dunojn, iomete en la erikejon li devis iri, kaj estis al li permesite iri. Kvar feliĉaj, gajaj tagoj malfermiĝis en lia juna vivo kun brilanta lumo. La tuta beleco de Jutlando, la tuta ĝojo, la tuta sunlumo de la hejmo kuŝis en ili. Li estis ironta al festeno, kvankam en efektiveco tio estis nur festeno postenteriga. ::Bonhava parenco de la fiŝkaptista familio mortis; lia bieneto troviĝis en la interna regiono, "oriente, unu streketon norde", kiel diras la ŝipistoj. La patro kaj la patrino devis tien iri, kaj Georgo kun ili. De la dunoj trans la erikejon kaj marĉejon ili venis al la verda herbejo, tra kiu fluas la rivero Skjarum, la rivero kun la multe da angiloj, kie loĝis la angilpatrino kun siaj filinoj, la samaj, kiujn la malbonaj homoj pikmortigis kaj distranĉis en pecojn. Sed pli bone la homoj ofte ne agis eĉ rilate siajn proksimulojn, la homojn. Ankaŭ la kavaliro Bugge, pri kiu rakontas malnova popola kanto, estis mortigita de malbonaj homoj; kaj kvankam li mem ricevis la alnomon "la bona", li tamen volis lasi mortigi la konstruiston, kiu konstruis por li lian kastelon kun la turo kaj la dikaj muroj, ĝuste sur tiu loko, kie staris Georgo kun siaj adoptintaj gepatroj, kie la rivero Skjarum enfluas en Nissumfjordon. ::La remparon oni povis ankoraŭ vidi, sed ĉirkaŭe estis rubo, nenio krom rubo. Ĉi tie la kavaliro Bugge, kiam la konstruisto forveturis, diris al sia servisto: "Sekvu lin kaj diru: "majstro, la turo disfalas!" Se li sin returnos, tiam mortigu lin kaj forprenu de li la monon, kiun li ricevis de mi; sed se li sin ne returnos, tiam lasu lin iri trankvile!" La servisto obeis, kaj la konstruisto respondis: "La turo ne disfalas; sed de la okcidento iam venos iu en blua mantelo, kaj li disfaligos la turon!" Kaj tio fariĝis cent jarojn poste, kiam la Norda maro enĵetiĝis kaj la turo disfalis. Sed la tiama posedanto de la kastelo, Predbjorn Goldstern, konstruis al si pli supre, kie la herbejo finiĝas, novan kastelon, kaj ĝi staras ankoraŭ, kaj ĝi estas la nuna Slorre-Vosborg. ::Tiun lokon Georgo kun siaj adoptintaj gepatroj devis preteriri; pri ĉiu loko de tie supre oni rakontis al li en la longaj vintraj vesperoj. Nun li mem vidis la kastelon kun ĝiaj duoblaj foskavoj, kun la arboj kaj arbetaĵoj en la ĝardeno. Majeste staris la remparo, ĉirkaŭkreskita de filikoj; sed la plej belaj tamen estis la altaj tilioj, kiuj gracie kaj bele staris alte ĝis la supro de la tegmento kaj plenigis la aeron per plej dolĉa bonodoro. Nordokcidente en la angulo de la ĝardeno staris granda arbetaĵo kun floraĵoj similaj al vintra neĝo meze de somera verdaĵo. Tio estis siringa arbetaĵo, la unua, kiun Georgo vidis florantan en tia beleco. Ĝi kaj la tilioj vivis konstante en lia memoro, la bonodoro kaj beleco de Danujo, kiujn lia infana animo konservis ĝis profunda maljuneco. ::La vojaĝo daŭris senhalte pluen kaj fariĝis pli oportuna, ĉar ĝuste kontraŭe de la kastelo, tie, kie la siringa arbetaĵo staris en plena florado, ili trovis la eblon veturi. Ili renkontiĝis kun aliaj funebrantaj gastoj, kaj ĉi tiuj prenis ilin sur sian veturilon. Estas vero, ke ili ĉiuj tri devis sidiĝi malantaŭe, kaj al tio ankoraŭ sur ligna kesto kun fera garnaĵo, sed ili opiniis, ke malbone veturi estas tamen pli bone ol bone iri. Oni veturis tra la malebena erikejo. La bovoj, kiuj tiris la veturilon, de tempo al tempo haltis, kiam inter la eriko ili trafis freŝan herbloketon, la suno lumis varme, kaj kun miro oni rimarkis en granda malproksimeco nubon da fumo, kiu ondiĝadis supren kaj malsupren kaj tamen estis pli klara ol la aero. Oni povis vidi tra ĝi, oni havis la impreson, kvazaŭ la lumradioj ruliĝas kaj dancas super la erikejo. ::"Tio estas Lokemann, kiu pelas sian ŝafaron," ili diris, kaj tio estis por Georgo sufiĉe dirita. Li opiniis, ke li enveturas rekte en la landon de aventuroj, kaj tamen ĉirkaŭe estis nuda realaĵo. Estis tre silente. ::Granda kaj etendita tie kuŝis la erikejo, sed simile al multekosta tapiŝo; la eriko estis en plena florado, la verdaj juniperaj arbetaĵoj kaj la freŝaj kverkidoj simile al florbukedoj leviĝis el la eriko. Ĉio aspektis tiel alloga kaj invitanta al ruliĝado, se nur ne troviĝus tiom multe da vipuroj! Pri ili oni parolis kaj ankaŭ pri la multe da lupoj, kiuj antaŭe estis ĉi tie, pro kio la graflando ricevis sian nomon. La maljunulo, kiu tenis la kondukilojn, rakontis el la tempo de sia patro, kiel la ĉevaloj ĉi tie ofte devis malfacile batali kontraŭ la nun ekstermitaj sovaĝaj bestoj. Kiam li unu matenon venis ĉi tien, ĉevalo staris super lupo, kiun ĝi mortige frapis kaj tretis per la piedoj, sed la karno sur ĝiaj piedoj estis tute disŝirita. ::Tro rapide iris la veturado tra la malebena erikejo kaj tra la profunda sablo. Ili haltis antaŭ la funebra domo, kie interne kaj ekstere jam svarmis fremduloj; veturiloj staris unu apud la alia, ĉevaloj kaj bovoj promenadis kune sur la malgrasa paŝtejo. Grandaj sablaj dunoj staris tie tiel same kiel hejme ĉe la Norda maro malantaŭ la domo kaj etendiĝis sur granda spaco. Kiamaniere ili venis ĉi tien, tri mejlojn internen de la lando, kaj estis tiel same altaj kaj grandaj kiel ĉe la bordo? La vento pelis ilin supren, ili ankaŭ havis sian historion. ::Oni kantis funebrajn kantojn, kelke da maljunaj homoj ankaŭ ploris, sed cetere, kiel ŝajnis al Georgo, ĉio estis tre gaja. Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj troviĝis en granda abundo, plej belaj grasaj angiloj, post kiuj oni nepre devas trinki glaseton da brando. "Tio helpas digesti!" diris la angilvendisto, kaj pri bona digesto ĉiuj videble tre zorgis. ::Georgo estis interne, kaj Georgo estis ekstere; en la tria tago li sentis sin ĉi tie kiel hejme, kiel en la fiŝkaptista domo kaj sur la dunoj, kie li estis travivinta ĉiujn siajn antaŭajn tagojn. Cetere ĉi tie sur la erikejo ekzistis aliaj trezoroj, ĉi tie estis plene de eriko kaj fragoj kaj mirteloj; grandaj kaj dolĉaj ili ĉie montriĝis en granda abundo; ili staris tiel dense, ke malgraŭ ĉia singardeco oni devis dispremi ilin per la piedoj, tiel ke la ruĝa suko gutis de la eriko. ::Jen troviĝis tombo de giganto, jen troviĝis alia, kolonoj da fumo leviĝis en la freŝan aeron. Tio estis brulo de eriko, kiel oni diris, kiu vespere lumis malproksimen. ::Nun venis la kvara tago, kaj la funebra festeno estis finita; de la landaj dunoj ili devis returne iri al la marbordaj dunoj. ::"Niaj tamen estas la veraj," diris la patro, "ĉi tiuj ne havas forton." ::Oni parolis pri tio, kiamaniere ili venis ĉi tien, kaj ĉio estis eksterordinare komprenebla kaj klara. Sur la bordo estis trovita kadavro, la vilaĝanoj portis ĝin sur la tombejon, kaj de tiu tempo komenciĝis la blovado de la vento kaj la maro malkviete ĵetiĝis sur la teron. Saĝa homo en la paroĥo konsilis malfermi la tombon kaj rigardi, ĉu la enterigito ne kuŝas kaj suĉas sian dikan fingron, ĉar en tia okazo tio montrus, ke tiu, kiun ili enterigis, estas mara homo kaj la maro volas perforte malfermi la tombon, por preni lin. Oni malfermis la tombon, kaj tiam montriĝis, ke efektive li kuŝas kaj suĉas la dikan fingron; tial oni tuj ĵetis lin sur ĉaron, oni aljungis du bovojn, kaj kiel pikataj de tabanoj ili ekkuris kun li tra la erikejo kaj la marĉejo en la maron. Tiam la sabloblovado ĉesiĝis, sed la dunoj ĉiam ankoraŭ staras. Ĉion ĉi tion Georgo aŭdis kaj konservis el la plej feliĉaj tagoj de sia juneco, el la tagoj de la funebra festeno. ::Estis bele eliri, vidi novajn regionojn kaj novajn homojn, kaj li estis elironta ankoraŭ pli. Li estis ankoraŭ nur infano, li ne havis ankoraŭ la aĝon de dekkvar jaroj. Li foriris kun ŝipo, elvenis en la mondon, por ekscii, kion la mondo povas doni; li spertis malbonan veteron, malmildan maron, malbonan spiriton kaj kruelajn homojn. Li fariĝis kajuta servisto. Malsufiĉa manĝado kaj malvarmaj noktoj estis lia porlabora pago, multe da batoj per ŝnurego kaj per pugno li devis sperti. En lia alte nobela Hispana sango estis io, kio bolis, tiel ke koleraj vortoj puŝiĝis el lia ŝaŭmanta buŝo; sed baldaŭ li konvinkiĝis, ke la plej prudenta afero estas reteni tiujn vortojn ĉe si. Li havis ĉe tio preskaŭ tian senton, kian havas la angilo, kiam oni detiras de ĝi la haŭton, kiam oni ĝin distranĉas kaj metas en la kaserolon. ::"Mi revenos," diris en li ia voĉo. Li havis la okazon vidi la Hispanan marbordon, la patrujon de siaj gepatroj, eĉ la urbon, en kiu ili estis vivintaj en feliĉo kaj bonstato; sed li sciis nenion pri la patrujo kaj parencaro, kaj lia familio ankoraŭ malpli sciis pri li. ::La malpura ŝipa bubo ne ricevis eĉ la permeson iri sur la teron; nur en la lasta tago, en kiu la ŝipo staris sur ankro ĉe tiu bordo, oni permesis al li eliri sur la teron. Oni devis fari aĉetojn, kaj li estis komisiita porti la aĉetaĵojn sur la ŝipon. ::Jen Georgo staris en siaj mizeraj vestoj, kiuj aspektis, kvazaŭ ili estus lavitaj en marĉeto kaj sekigitaj en kamentubo. La unuan fojon li, loĝanto de la dunoj, vidis grandan urbon. Kiel altaj estis la domoj, kiel mallarĝaj kaj plenaj de homaj svarmoj estis la stratoj! Unuj puŝis ĉi tien, aliaj tien; estis vera kirligo de urbanoj kaj vilaĝanoj, monaĥoj kaj soldatoj. Ĉie aŭdiĝis bruo kaj krioj, sonado de tintiloj de multe da azenoj kaj muloj, kaj en tiun tutan bruon senĉese ensonadis la preĝejaj sonoriloj. Sur unu flanko sonis kanto kaj muziko, sur alia flanko oni aŭdis marteladon kaj frapadon, ĉar ĉiu metiisto havis sian stablon en la pordo aŭ sur la trotuaro. Al tio la suno brulis tiel varmege, la aero estis tiel peza, oni havis la senton, kvazaŭ oni troviĝus en forno, en kiu ĉie svarmis kaj zumis skaraboj, abeloj kaj muŝoj; Georgo ne sciis, kiel li iras aŭ kiel li staras. ::Jen subite li ekvidis rekte antaŭ si la potencan portalon de la katedralo, kandeloj lumis el la duone mallumaj arkaĵoj, kaj odoro de incensoj plenigis la tutan ĉirkaŭaĵon. Eĉ la plej malriĉa almozulo en ĉifonoj kuraĝis supreniri la altan ŝtuparon kaj eniri. La ŝipano, kiun Georgo akompanis, direktis sin en la mezon de la preĝejo, kaj Georgo troviĝis nun en la templo. Kolorriĉaj pentraĵoj brilis el ora kadraĵo. La Dipatrino kun la infano Jesuo staris sur la altaro inter floroj kaj kandeloj; pastroj en ornato kantis, kaj belaj riĉe vestitaj ĥorknaboj svingis arĝentajn incensilojn. Kian belegecon, kian lukson oni povis tie vidi! Tio trapenetris la animon de Georgo, tio prenis lin tutan sub sian potencon. La preĝejo kaj la kredo de liaj gepatroj faris sur li neordinaran impreson kaj eksonigis en lia animo tian akordon, ke larmoj aperis en liaj okuloj. ::El la preĝejo ili iris sur la vendejon; oni ŝarĝis lin per parto de la aĉetitaj kuiraĵoj kaj manĝaĵoj. La vojo ne estis mallonga, li estis laca, kaj tial li iom ripozis antaŭ granda belega domo, kiun ornamis marmoraj kolonoj, statuoj kaj larĝaj ŝtuparoj. Li apogis sian ŝarĝon al la muro; tiam aperis galonita pordisto, levis kontraŭ lin sian arĝentogarnitan bastonon kaj forpelis lin, lin ― la nepon de la domo; sed neniu en la domo tion sciis, kaj li ankoraŭ malpli ol la aliaj. ::Poste li venis sur la ŝipon, estis puŝata kaj insultata, havis malmulte da dormo kaj multe da laboro, ― tio estis la lernejo de sperto, kiun li devis pasi. Kaj oni diras, ke estas bone, se oni en la juneco havas suferojn, ― jes, jes, se nur la maljuneco poste fariĝas bona. ::La unua kurso de lia ŝipservado finiĝis, la ŝipo troviĝis denove en la golfo de Ringkjobing; li iris sur la teron kaj hejmen, al siaj hejmaj dunoj; sed lia patrino estis mortinta en la tempo de lia vojaĝo. ::La vintro, kiu nun sekvis, estis tre akra. Neĝaj ventegoj blovis super la tero kaj la maro, oni apenaŭ povis ion vidi antaŭ si. Kiel malegale estas dividitaj la sortoj en ĉi tiu mondo! Ĉi tie tiel glacia malvarmo kaj abundega neĝo, dum en Hispanujo regis bruliga sunvarmego; kaj tamen kiam ĉi tie iam estis frosta klara tago kaj Georgo vidis, kiel la cignoj en grandaj amasoj flugas trans la maron, al li ŝajnis, ke oni ĉi tie spiras la plej bonan aeron kaj ankaŭ la somero ĉi tie estas la plej bela. En siaj pensoj li tiam vidis, kiel la erikejo floras kaj estas plena de maturaj sukaj beroj, li vidis, kiel floras la tilioj kaj la siringarbeto apud tiu malnova kastelo; tien li tamen devas iri ankoraŭ unu fojon. ::Blovis la unuaj printempaj ventetoj, la fiŝkaptado komenciĝis, Georgo helpis. Dum la lasta jaro li alte elkreskis kaj fariĝis lerta en ĉiuj siaj moviĝoj. Li estis plena de vivo, li povosciis naĝi kaj fari ĉiaspecajn turniĝojn kaj moviĝojn en la akvo simile al fiŝo. Ofte oni lin avertis, ke li gardu sin kontraŭ la skombraj sablorifoj, ke ili kaptas la plej bonan naĝanton, tiras lin sub la akvon, formanĝas lin, kaj tiam venas lia fino; sed tio ne estis la sorto de Georgo. ::La plej proksimaj najbaroj en la dunoj havis knabon, nomatan Morten, kun kiu Georgo estis en amikaj interrilatoj. Ambaŭ samtempe iris en servadon sur ŝipon, kiu veturis al Norvegujo, ambaŭ ili poste iris kune al Holando, kaj neniam ĝis nun okazis inter ili ia malpaceto. Tamen tio povas ja facile okazi, kaj se oni al tio estas ankoraŭ iom flamiĝema denature, tiam oni facile faras senintence tro fortajn gestojn. Tion Georgo unu fojon faris, kiam ili sur la ŝipo iom malpaciĝis kaj reciproke sin atakis pro ia bagatelo. Ili sidis en la kajuto kaj manĝis el argila plado, kiu staris inter ili; Georgo tenis en la mano sian poŝan tranĉilon kaj svingis ĝin senintence kontraŭ Mortenon. Ĉe tio li samtempe fariĝis pala kiel kreto kaj liaj okuloj malice ekfulmis. Morten nur diris: ::"Ha, vi apartenas do al tiu klaso da homoj, kiuj ĉiam tuj kaptas la tranĉilon!" ::Apenaŭ tio estis dirita, la mano de Georgo tuj malrapide malleviĝis; li ne diris eĉ unu vorton, formanĝis sian tagmanĝon kaj iris al sia laboro. Kiam li revenis de la laboro, li aliris al Morten kaj diris: "Donu al mi tuj frapon sur la vizaĝon! Mi ĝin meritis! Mi havas en mi kvazaŭ ian poton, kiu iufoje superbolas." ::"Nu, ni ne parolu pri tio!" diris Morten, kaj de tiam ili fariĝis preskaŭ duoble bonaj amikoj. Kiam ili poste denove revenis al siaj dunoj en Jutlando kaj rakontis pri ĉio, kion ili travivis, ili rakontis ankaŭ pri tiu malpaceto. "Georgo povas superboli, sed malgraŭ tio li estas honesta homo; Jutlandano li ja ne estas, oni ne povas lin nomi Jutlandano!" Tio estis tre spiritplena rimarko de Morten. ::Ambaŭ ili estis junaj kaj sanaj, bone elkreskintaj kaj kun fortaj membroj, sed Georgo estis pli lerta. ::En Norvegujo la vilaĝanoj transiras en la paŝtistajn dometojn kaj lasas siajn brutojn paŝtiĝi sur la altaĵoj; sur la okcidenta bordo de Jutlando oni starigis meze de la dunoj kabanojn, kiuj estas aranĝitaj el ŝiprompaĵoj kaj kovritaj per erikeja torfo kaj per tavolo da eriko. Ĉirkaŭe ĉe la muroj estas aranĝitaj dormolokoj, kaj ĉi tie jam frue en printempo dormas kaj loĝas la fiŝkaptistoj. Ĉiu havas servistinon, kies laboro konsistas en tio, ke ili provizas la fiŝhokojn per logaĵo, la fiŝkaptistojn ĉe ilia albordiĝo ili akceptas kun varma biero kaj havigas al ili manĝaĵon, kiam ili lace revenas hejmen. Tiuj servistinoj ankaŭ trenas la fiŝojn el la boatoj, tranĉmalfermas ilin kaj ĝenerale havas multe da laboro. ::Georgo, lia patro, kelke da aliaj fiŝkaptistoj kaj iliaj servistinoj loĝis en la sama ĉambro. Morten loĝis en la apuda ĉambro. ::Inter la knabinoj troviĝis unu, nomata Else, kiun Georgo konis de sia plej frua infaneco. Ili ambaŭ vivis tre bone unu kun la alia; en multaj aferoj ili estis samopiniaj, nur ilia eksteraĵo prezentis grandajn kontrastojn. Li havis brunan haŭton, Else havis neĝblankan haŭton kaj linkolorajn harojn; ŝiaj okuloj estis tiel bluaj kiel la mara akvo en la sunlumo. ::Kiam ili unu tagon iris kune kaj Georgo tenis ŝin je la mano, tre forte kaj simplanime, ŝi diris al li: "Georgo, mi havas ion sur la koro. Lasu min esti via servistino, ĉar vi estas por mi kiel frato, sed Morten, kiu min dungis, ― jes, mi kaj li estas gefianĉoj ― sed tio ne meritas, ke oni babilu pri tio al aliaj!" ::Georgo ĉe tiuj vortoj eksentis, kvazaŭ la duna sablo sub liaj piedoj moviĝas. Li ne diris eĉ unu vorton, sed li faris kapmovon, kaj tio signifas ja tion saman kiel "jes". Pli oni ankaŭ ne bezonis. Sed li eksentis subite en sia koro, ke li ne povas toleri Mortenon. Ju pli li pri tio meditis kaj pensis ― kaj tiamaniere li antaŭe neniam pensis pri Else ―, des pli klare fariĝis al li, ke Morten ŝtelis de li la solan, kio estis kara por li, kaj tio nun kompreneble estis Else, nur nun tio fariĝis klara por li. ::Kiam la maro estas iom malkvieta kaj la fiŝkaptistoj direktas sin kun siaj ŝipoj hejmen, rigardu, kiel ili tiam transŝipiĝas trans la rifojn: unu el la homoj staras rekte supre, la aliaj atente lin observas, sidas senmove kun la remiloj, kiujn ili senpere antaŭ la rifo tenas flanke, ĝis tiu homo donas al ili la signon, ke nun venas la granda ondo, kiu levos la boaton; kaj ĝi tiel leviĝas, ke de la tero oni povas vidi la kilon. En la sekvanta momento la ondo ĝin kovras, oni vidas nek la homojn nek la maston, oni povus pensi, ke la maro ion englutis; sed unu momenton poste ĝi denove elakviĝas kiel grandega mara besto, kiu grimpas sur la ondon; la remiloj ekmoviĝas kiel ĝiaj lertaj piedoj. ĉe la dua kaj la tria rifo oni agas tiel same kiel ĉe la unua, kaj jen la fiŝkaptistoj saltas en la akvon, tiras la boaton al la tero, kaj ĉiu frapo de la ondoj ilin helpas kaj donas al la boato bonan ŝovon, ĝis ili venigas ĝin bonrifuĝe al la tero. ::Unu sola malĝusta ordono antaŭ la rifoj, unu sola hezito, kaj ili havus ŝiprompiĝon. ::"Tiam ĉio estus finita kun mi kaj kun Morten ankaŭ!" Ĉi tiu penso venis en la kapon de Georgo sur la maro, kie hazarde lia adoptinta patro serioze malsaniĝis. La febro lin skuis. Estis ankoraŭ nur malgranda distanco antaŭ la ekstrema rifo, kiam Georgo subite leviĝis. ::"Lasu min, patro!" li ekkriis, kaj lia rigardo estis direktita al Morten kaj al la ondoj; sed dum ĉiuj kun plej granda peno tenis la remilojn kaj venis la plej granda ondo, li ekrigardis la palan vizaĝon de sia patro, kaj ― li ne povis sekvi sian malbonan inspiron. La boato feliĉe transiris la rifojn kaj alvenis al la tero, sed la malbona penso kuŝis en lia sango, ĉiam denove bolis kaj fermentis en li la sento de maldolĉeco; la malnova malpaceto el la tempo de ilia servado sur la ŝipo denove reviviĝis en lia memoro; volonte li uzus tiun rapide pasintan malpaceton kiel pretekston por nova malpaciĝo, sed li ne sciis, kiel li komencu la aferon. Morten lin prirabis, tion li sentis, kaj tio estis ja sufiĉa, por persekuti lin per sia malamo. Kelkaj ŝipistoj tion rimarkis, sed Morten nenion rimarkis; kiel ĉiam antaŭe, tiel ankaŭ nun li estis helpema kaj parolema, kaj lia parolemeco eble estis eĉ iom tro granda. ::La adoptinta patro de Georgo devis kuŝiĝi en la lito; ĝi estis fariĝonta lia lito de morto. Li mortis unu semajnon poste, kaj nun Georgo heredis la domon en la dunoj, ĝi estis nur domo malgrandvalora, sed ĝi tamen estis io, tiom multe Morten ne havis. ::"Nun vi certe ne servos plu sur ŝipo, Georgo, sed vi restos por ĉiam ĉe ni?" demandis unu el la maljunaj fiŝistoj. ::Georgo tamen ne havis tian intencon, kontraŭe, li intencis denove iom vidi la mondon. Nia malnova amiko, la angilvendisto, havis en Gammel-Skagen onklon, kiu okupadis sin per fiŝvendado, sed samtempe estis bonhava komercisto kaj posedis propran ŝipon. Li estis rigardata kiel vigla maljuna sinjoro, ĉe kiu servi estas afero nur honora kaj profita. Gammel-Skagen troviĝas en la plej norda parto de Jutlando, tiel malproksime de la dunoj de Georgo, kiel en tiu lando ĝenerale ne povas ekzisti pli granda distanco. Kaj ĝuste tio plej multe plaĉis al Georgo; li ne volis eĉ resti hejme ĝis la edziĝo de Else kaj Morten, kiu devis okazi post kelke da semajnoj. ::Estas nepripensita ago nun forvojaĝi, opiniis la maljuna fiŝkaptisto; nun Georgo havas ja domon, kaj Else certe konsentus preni prefere lin. ::Pri tio Georgo donis tiel mallongan respondon, ke la sencon de liaj vortoj oni ne facile povis kompreni; tamen la maljuna fiŝkaptisto alkondukis al li Elsen; ŝi diris ne multe, sed ŝi diris: "Vi havas nun domon, tion oni devas pripensi." ::Kaj Georgo multe pripensis. ::Ofte la maro leviĝas malkviete kaj alte, sed la homa koro ankoraŭ pli malkviete kaj pli alte. Diversaj pensoj, pezaj kaj maldolĉaj, iris tra la kapo de Georgo; kaj li demandis Elsen: ::"Se Morten ankaŭ havus domon kiel mi, kiun el ni vi tiam pli volonte prenus?" ::"Sed Morten ja ne havas domon kaj ne ricevos domon." ::"Ni tamen supozu por momento, ke li ricevis domon!" ::"Nu, tiam mi supozeble prenus Mortenon, ĉar mi ja elektis lin jam antaŭe! Sed de tio oni ne povas vivi." ::Georgo pensis dum la nokto pri tiu interparolo. Lin maltrankviligis io, pri kio li mem ne povis doni al si kalkulon; sed unu penso, kiu estis pli forta ol lia amo al Else, plene lin okupis. Tial li iris al Morten, kaj tion, kion li tie diris kaj faris, li antaŭe bone pripensis. Li proponis al li pro plej malgranda kaj plej facile plenumebla pago sian domon, li mem, kiel li diris, intencas enservigi sin sur ŝipo, al tio estas direktitaj ĉiuj liaj deziroj. Kiam Else tion aŭdis, ŝi pro ĝojo donis al li kison sur la buŝo, ĉar Mortenon ŝi amis ja plej multe. ::Frue matene Georgo volis forvojaĝi. La antaŭan vesperon, kiam estis jam malfrue, li ekdeziris ankoraŭ unu fojon viziti Mortenon. Li iris, kaj meze de la dunoj li renkontis la maljunan fiŝkaptiston, kiu nenion volis scii pri lia forveturo. Morten, li diris, kredeble povoscias fari amtrinkaĵojn, se ĉiuj knabinoj tiel enamiĝas je li. Georgo ne atentis tiun interparolon, diris adiaŭ kaj iris al la domo, en kiu Morten loĝis. Li aŭdis tie tre laŭtan paroladon; Morten ne estis sola. Georgo ekhezitis; kun Else li tute ne volis renkontiĝi, kaj, bone pripensinte, li ankaŭ ne volis, ke Morten ankoraŭ unu fojon lin danku; tial li ekiris returne. ::En la sekvanta mateno antaŭ tagiĝo li ligis sian pakon, prenis sian manĝaĵkorbon kaj ekiris laŭlonge de la dunoj; oni tie povis iri pli facile ol sur la malfacila sabla vojo; krom tio li faris sufiĉe grandan vojiron flanken, ĉar li volis antaŭe esti en Fjaltring apud Bovbjerg, kie loĝis la angilvendisto, al kiu li promesis, ke li lin vizitos. ::La blua maro estis glata kiel spegulo, konkoj kuŝis ĉie ĉirkaŭe, la ludilo de lia infaneco rompiĝadis sub liaj piedoj. Dum li tiel iris, el lia nazo montriĝis sango; tio estis nur senvalora cirkonstanco, sed eĉ tia povas havi signifon. Kelke da grandaj sangaj gutoj falis sur lian manikon, li forviŝis ilin, haltigis la sangon, kaj ŝajnis al li, ke ĝia perdo malplipezigis al li la kapon kaj la koron. En la sablo floris malgranda mara brasiko; li derompis trunketon kaj fiksis ĝin al sia ĉapelo. Kuraĝa kaj bonhumora li volis esti, li iris ja en la malproksiman mondon, "iom antaŭ la pordon laŭlonge de la rivero", kiel deziris la angilaj infanoj. "Gardu vin kontraŭ la malbonaj homoj, ili vin primortigos, detiros de vi la haŭton, distranĉos kaj metos vin en la kaserolon!" li ripetis al si mem kaj ridetis, li espereble trairos ja la mondon kun nedifektita haŭto. Bona humoro estas bona defendo. ::La suno staris jam alte sur la ĉielo, kiam li atingis la mallarĝan enveturejon, kiu kondukas el la Norda maro en Nissumfjordon. Li ekrigardis malantaŭen kaj rimarkis en sufiĉe granda distanco du rajdantojn, kiujn sekvis aliaj homoj piede; ŝajnis, ke ili tre rapidas, sed lin tio cetere ne povis interesi. ::La boato troviĝis sur la alia flanko de la enveturejo; Georgo vokis, ke ĝi lin prenu; sed kiam li kun la boatisto ne traveturis ankoraŭ duonon de la vojo, aperis la homoj, kiuj tiel rapidis alveni. Ili vokis, ili minacis, ili ordonis en la nomo de la leĝo. Georgo ne komprenis, kion tio povas signifi, tamen li opiniis, ke plej bone estas iri returne; li mem prenis remilon kaj direktis la boaton returne. En la sama momento la homoj ensaltis en la boaton, kaj antaŭ ol li komprenis, kion ili faras, ili ligis al li manojn per ŝnuro. ::"Pro via krimo vi pagos per la vivo," ili diris; "estas bone, ke ni vin kaptis." ::Ili lin akuzis ne pli kaj ne malpli ol pri tio, ke li mortigis homon. Oni trovis Mortenon kun tratranĉita gorĝo. Unu el la fiŝkaptistoj estis renkontinta Georgon hieraŭ malfrue vespere, irantan laŭ la vojo al Morten. Krom tio oni sciis, ke Georgo ne la unuan fojon levis tranĉilon kontraŭ Mortenon. Li do certe estis la mortiginto, kaj nun oni devis meti lin en fidindan gardejon. La vera loko, kien ili devis lin venigi, estis Ringkjobing; sed la vojo estis malproksima, la vento havis la direkton okcidenten, malpli ol duonon da horo oni bezonis por transveturi la golfon, kaj de tie estis nur kvarono de la vojo ĝis Vosborg, kie troviĝis forta kastelo kun remparo kaj foskavo. En la boato troviĝis frato de la tiea ĉefa servisto, li opiniis, ke ili certe ricevos la permeson enŝlosi Georgon dume en la karceron, en kiu estis sidinta la ciganino Longmargareto antaŭ ol oni ŝin ekzekutis. ::La sinpravigadon de Georgo oni ne volis aŭskulti, kelke da sangaj gutoj sur lia ĉemizo parolis kontraŭ li pli konvinke ol ĉio alia. Li konsciis sian senkulpecon, kaj ĉar li ĉi tie ne povis ja elmontri sian pravecon, li submetis sin al sia sorto. ::Ili eliris sur la teron ĝuste apud la malnova remparo, malantaŭ kiu estis starinta la kastelo de la kavaliro Bugge, kien Georgo kun siaj adoptintaj gepatroj siatempe venis al la festeno, al la funebra festeno; tiuj kvar feliĉaj tagoj estis la luma punkto de lia tempo de juneco. Oni denove kondukis lin laŭ la sama vojo tra la herbejo al Vosborg, la siringa arbeto staris en plena florado, la altaj tilioj bonodoris, ŝajnis al li, kvazaŭ li nur hieraŭ estis ĉi tie. ::En la okcidenta flankparto de la kastelo troviĝas la enirejo al la malsupraj lokoj sub la alta ŝtuparo; de tie oni venas en malaltan arkaĵan kelon, el kiu Longmargareto estis kondukita al la ekzekutejo. Ŝi estis formanĝinta kvin infanajn korojn kaj estis konvinkita, ke se ŝi ricevus ankoraŭ du, ŝi akirus la kapablon flugi kaj fari sin nevidebla. En la muro troviĝis malgranda mallarĝa senvitra truo por aero; la ekstere tiel ĉarme odorantaj tilioj ne povis sendi sian refreŝigan odoron tiel profunde malsupren; ĉi tie interne ĉio estis malagrabla, kruda kaj ŝima. Nur unu tabullito staris ĉi tie, sed pura konscienco estas mola kuseno, kaj tial malgraŭ ĉio Georgo povis dormi trankvile kaj kviete. ::La dika tabulega pordo estis ŝlosita, kaj al ĝi estis antaŭŝovita fera stango, sed la inkubo de la superstiĉo, kiel en la sinjora domo, tiel ankaŭ en la ŝipista domo, enrampas eĉ tra serura truo. Georgo sidis en la subtero kaj pensis pri Longmargareto kaj pri ŝiaj teruraj faroj. Ŝiaj lastaj pensoj plenigis ĉi tiun spacon en la nokto antaŭ ŝia ekzekuto. Li rememoris ĉiujn sorĉojn, kiuj estis farataj ĉi tie en la malnova tempo, kiam ĉi tie loĝis la bienmastro Svanwedel, kaj ĉiuj ja sciis, ke la ĉenhundo, kiu staris sur la ponto, ĉiun matenon estis trovata pendigita per sia propra ĉeno super la balustrado. Ĉio ĉi tio plenigis Georgon per tremo, tamen unu sunradio de ĉi tiu loko lumis al li de ekstere internen, tio estis la rememoro pri la floranta siringo kaj pri la tilioj. ::Cetere li sidis tie ne longe, oni forkondukis lin en Ringkjobingon, kie oni lin metis en tiel saman severan malliberejon. ::La tempo, en kiu li vivis, tute ne estis simila al nia; al la kompatinda homo estis tre malfacile. Ne malproksima estis ankoraŭ la tempo, kiam vilaĝanaj domoj kaj eĉ tutaj vilaĝoj estis aligataj al novaj bienoj. Sub tiu regado koĉero kaj servistoj fariĝadis voktoj, kiuj povis kondamni malriĉulon pro plej malgranda eraro al perdo de lia kampo kaj al vergoj sub la malhonora kolono. En tiu aŭ alia loko troviĝis ankoraŭ homo de tiu speco, kaj en Jutlando, malproksime de la reĝurbo Kopenhago kaj de la kleraj bonintencaj regantoj, oni ofte ankoraŭ manipuladis kun la leĝo arbitre, kaj la malplej ĉefa estis tio, ke la afero de Georgo daŭris tre longe. ::Tre malvarme estis tie, kie li sidis. Kiam ĉio finiĝos? Senkulpe li estis ĵetita en suferojn kaj mizeron; tia estis lia sorto! Li havis nun sufiĉe da tempo, por pripensi sian surteran sorton; kial ĝuste li estis tiel punata? Jes, tio, kiel oni diras, iam fariĝos al li klara "en la alia vivo", en tiu, kiu certe nin atendas. La kredo forte estis inokulita al li en la mizera dometo de lia hejmo. Kio ne povis prilumi kaj varmigi la koron de lia patro en la abundeco kaj sunlumo de Hispanujo, tio ĉi tie al li plenigis la koron en malvarmo, kaj malvarmo fariĝis por li konsola lumo, favorkora dono de Dio, kaj ĉi tio neniam estas trompo. ::Jen la printempaj ventegoj fariĝis senteblaj. La ruliĝadon de la Norda maro oni aŭdas en la malproksimeco de mejloj sur la tero, sed nur tiam, kiam la ventego kvietiĝis. Ĝi sonas tiel, kvazaŭ centoj da pezaj veturiloj moviĝus sur malfacila kavoplena vojo. Tiuj sonoj penetradis ĝis en la malliberejon de Georgo, kaj tio donis al li distraĵon. Neniaj malnovaj melodioj povis iri al li pli profunde en la koron ol tiuj tonoj, la ruliĝanta maro, la libera maro, sur kiu oni estas portata tra la mondo, flugas kun la ventoj, kaj kie oni ― kien ajn oni venas ― ĉiam havas kun si sian propran domon, kiel la limako la sian. Oni staras ĉiam sur sia propra grundo, sur la grundo de la hejmo, eĉ en fremda lando. ::Kiel atente li aŭskultadis la profundan ruliĝadon! Kiel forte ondiĝadis en liaj pensoj la rememoroj! Esti libera, libera, feliĉe libera, se eĉ sen plandoj ĉe la ŝuoj kaj kun flikita ĉemizo el maldelikataj fadenoj! De tempo al tempo ĉiam denove ekflamadis en li la malnova fajro de juneco, kaj per kunpremita pugno li batadis la muron. ::Semajnoj, monatoj, tuta jaro pasis, kaj oni kaptis faman friponon, Niels-ŝteliston aŭ la ĉevalvendiston, kiel la popolo lin nomis, ― kaj tiam venis la pli bona tempo, tiam montriĝis, kian grandan maljustaĵon oni faris al Georgo. ::Norde de la Ringkjobinga golfo en unu drinkejo, en la posttagmezo antaŭ la forvojaĝo de Georgo kaj la okazinta hommortigo, renkontiĝis Niels-ŝtelisto kaj Morten. Oni trinkis kelke da glasoj, ne tiom multe por tro eksciti al iu la kapon, tamen sufiĉe por meti en moviĝadon la babileman buŝon de Morten. Li parolis laŭte, fanfaronis, rakontis, ke li aĉetis al si domon kaj intencas edziĝi; kaj kiam Niels demandis, ĉu li havas por tio sufiĉe da mono, Morten fiere frapis la poŝon kaj diris: ::"La mono estas tie, kie ĝi devas esti!" ::Tiu fanfaronado kostis al li la vivon. Kiam li foriris, Niels lin sekvis kaj trapikis al li per tranĉilo la gorĝon, por forpreni de li la monon, kiu ne troviĝis. ::Ĉion ĉi tion oni klarigis detale, sed por ni sufiĉas scii, ke Georgon oni liberigis. Sed kion li ricevis kiel kompenson pro tio, kion li dum longa tempo suferis en malliberejo kaj malvarmo, forpuŝita de la homoj? Nu, oni diris al li, ke li devas senti sin feliĉa, ke li estas senkulpa, ke li povas nun iri sian vojon. La urbestro donis al li kvin spesmilojn por la vojaĝo, kaj kelkaj urbanoj regalis lin per biero kaj bona manĝo. Tie ekzistis ankaŭ bonaj homoj! Ne ĉiuj "pikmortigas, detiras la haŭton kaj metas en la kaserolon." Sed la plej bona estis tio, ke la komercisto Bronne el Skagen, tiu sama, ĉe kiu Georgo antaŭ unu jaro volis sin enserviĝi, ĝuste en tiuj tagoj estis negocafere en Ringkjobing. Li aŭdis pri la tuta afero, komprenis kaj sentis, kiom multe Georgo suferis, kaj tial li decidis aranĝi por li pli bonan vivon, montri al li, ke ekzistas ankaŭ bonaj homoj. ::Post la malliberejo venis nun libereco, ĉiela regno, amo kaj koreco; ankaŭ tion li devis gustumi. Neniu pokalo de la vivo enhavas ekskluzive nur vermuton, neniu bona homo povus regali homon nur per la maldolĉa kaliko da suferoj, des pli tion ne povas fari Dio, la amo mem. ::"Nun ĉio estu enterigita kaj forgesita!" diris la komercisto Bronne, "ni faru bonan dikan strekon tra la lasta jaro. La kalendaron ni forbruligos, kaj post du tagoj ni veturos al la paca, benita, gaja Skagen; ĝi troviĝas en angulo, oni diras; ho, benita forna angulo ĝi estas kun malfermitaj fenestroj en la malproksiman mondon." ::Tio povis esti nomata vojaĝo! Tio povis esti nomata denove bone spiri, el la malvarma mallibereja aero veni en la varman sunlumon! La erikejo estis kovrita de floranta eriko, floroj vidiĝis abunde unu apud la alia, kaj la knabo-paŝtisto sidis sur la tombo de giganto kaj blovis per sia fluto, kiun li eltranĉis al si el ŝafa osto. Montriĝis la Fatamorgano, tiu belega aera fenomeno de la dezertoj, kun ŝvebantaj ĝardenoj kaj naĝantaj arbaroj, kaj samtempe ankaŭ tiu mirinda aera ondo, kiu estas konata sub la nomo "Lokemann, kiu pelas sian ŝafaron." ::Oni vojaĝis supren de Limfjord ĝis Skagen, el kie elmigris la viroj kun la longaj barboj, la Longobardoj, kiam en la tempo de granda malsato sub la reĝo Snio oni volis mortigi ĉiujn maljunulojn kaj infanojn, sed oni aprobis la proponon de unu nobla virino, nomata Gambaruk, kiu tie posedis bienojn, kaj kiu proponis, ke prefere la junaj homoj elmigru el la lando. Pri tio Georgo sciis, tiel instruita li estis; kaj kvankam li ne konis la landon de la Longobardoj transe de la altaj Alpoj, li tamen sciis, kiel tie supozeble aspektas, ĉar li mem en sia knaba aĝo estis ja en la sudo, en la lando de la Hispanoj. Li memoris la tieajn amasojn da fruktoj, la ruga^jn granatajn floraĵojn, la zumadon, murmuradon kaj sonoradon de la abelujoj de la grandaj urboj; plej bele tamen estas en la hejma lando, kaj la hejmo de Georgo estis Danujo. ::Fine ili atingis "Vendilskaga"n, kiel Skagen estas nomata en malnovaj Norvegaj kaj Islandaj skriboj. Sur la spaco de mejloj, nur en tiu aŭ alia loko interrompate de dunoj kaj plugteraj kampoj, etendiĝas kaj jam tiam etendiĝis la malnova Skagen kun sia okcidenta kaj orienta urbo ĝis la lumturo proksime de "Grenen". Domoj kaj bienetoj troviĝis, kiel ankoraŭ nun, disĵetite inter kunkunblovitaj sablaj montetoj, kiuj ofte ŝanĝas sian formon. De ĉiuj flankoj al la okulo prezentiĝas vera dezerto, kie la vento plensence ruliĝas en la sablo kaj kie mevoj, maraj hirundoj kaj sovaĝaj cignoj tiom multe krias, ke la oreloj doloras. Unu mejlon sudokcidente de "Grenen" troviĝas "La Monteto" aŭ Malnova Skagen, kaj tie loĝis la komercisto Bronne, tie de nun devis vivi Georgo. ::La domo estis gudrita, la flankaj konstruaĵoj anstataŭ tegmento havis sur si renversitan boaton, porkostaloj estis konstruitaj el ŝiprompaĵoj, barilo tie ne ekzistis, ĉar por kio oni ĝin bezonus! Sed sur ŝnuroj pendis en longaj vicoj, unu vico super la alia, tranĉmalfermitaj fiŝoj, por ke ili sekiĝu en la vento. La tuta bordo estis ankoraŭ kovrita de putrantaj haringoj, la reto ja apenaŭ estis ĵetita en la akvon, oni jam tiradis plenajn ĉarojn da haringoj sur la teron; estis tro multe da ili, oni ĵetadis ilin returne en la maron, aŭ oni lasadis ilin kuŝi kaj putri. ::La edzino kaj la filino de la komercisto kaj eĉ ĉiuj domanoj ĝojkriante iris renkonte, kiam la patro denove revenis hejmen. Kia premado de manoj, kriado kaj tumulto! Kaj kian ĉarman vizaĝeton kaj kiajn du ĉarmajn okulojn havis la filino! ::En la domo estis hejmece, kaj oni tie bone vivis. Pladoj kun fiŝoj estis metitaj sur la tablon, pleŭronektoj, kiujn eĉ reĝo nomus belega manĝaĵo; vino el la vinberĝardenoj de Skagen, la granda maro; la vinberoj elpremite ruliĝadis sur la teron, kiel en bareloj, tiel ankaŭ en boteloj. ::Kiam la patrino kaj la filino sciiĝis, kiu Georgo estas kaj kiel senkulpe kaj malfacile li suferis, tiam iliaj okuloj ekbrilis al li duoble pli afable kaj milde, kaj plej afable brilis la okuloj de la filino, la ĉarma fraŭlino Klaro. Li trovis amoplenan feliĉan hejmon en malnova Skagen, tio estis tre bonfara por lia koro, kaj la koro de Georgo ja multe spertis, ankaŭ la maldolĉan lagon de amo, kiu hardas aŭ moligas. La koro de Georgo estis ankoraŭ tiel mola, tiel juna, en ĝi troviĝis neokupita loketo. Estis tial efektive tre feliĉa cirkonstanco, ke fraŭlino Klaro post tri semajnoj estis veturonta per ŝipo al Christianssand en Norvegujo, por viziti onklinon kaj pasigi ĉe ŝi la vintron. ::Dimanĉon antaŭ la forveturo ili ĉiuj estis en la preĝejo, por komuniiĝi. Granda kaj bela estis la preĝejo, Skotoj kaj Holandanoj konstruis ĝin antaŭ kelke da jarcentoj, en malgranda distanco de la nuna urbo. Ĝi fariĝis iom kaduka, kaj la vojo supren kaj malsupren tra la profunda sablo estis tre malfacila, tamen oni faradis al si la rilate malgrandan penon, por veni en la domon de Dio, kanti sanktan preĝon kaj aŭskulti predikon. La alte amasiĝinta moviĝema sablo leviĝis jam ĝis super la ĉirkaŭbara muro de la tombejo, tamen ĝis nun oni ĉiam ankoraŭ havis la eblon ŝirmi kontraŭ la sablo la tombojn. ::Tio estis la plej granda preĝejo sur la norda flanko de Limfjord. La virgulino Mario staris sur la altaro en natura grandeco, kun ora krono sur la kapo kaj kun la infano Jesuo sur la brako. En la ĥorejo estis skulptitaj la sanktaj apostoloj, kaj supre sur la muro oni vidis la portretojn de la malnovaj urbestroj kaj urbaj konsilanoj de Skagen kun iliaj subskriboj. La katedro estis ornamita per multekosta tranĉskulptaĵo. La suno ĉarme lumis en la preĝejon, kaj ĝiaj radioj falis sur la latunan lustron kaj sur la malgrandan ŝipon, kiu pendis malsupren de la plafono. ::Georgon ekposedis sankta, infane pura sento, tiel same kiel tiam, kiam li, estante ankoraŭ duone infano, staris en la riĉa Hispana preĝejo, sed ĉi tie li havis en si la konscion, ke li ankaŭ apartenas al la komunumo. ::Post la prediko okazis la ceremonio de la komunio, li ricevis kun la aliaj la panon kaj la vivon, kaj hazarde okazis, ke li genuis tuj apude de fraŭlino Klaro. Sed liaj pensoj estis direktitaj plene al Dio kaj al la sankta ceremonio, tiel ke nur kiam ili leviĝis, li rimarkis, kiu estis lia najbaro; li vidis, kiel sur ŝiaj vangoj deruliĝis pezaj larmoj. ::Du tagojn post tio ŝi forveturis Norvegujon; Georgo laboradis en la domo kaj okupadis sin je la fiŝkaptado, kaj en tiu tempo oni povis kapti ankoraŭ pli da fiŝoj ol nuntempe. Ĉiun dimanĉon, kiam li sidis en la preĝejo kaj direktis siajn okulojn al la bildo de la patrino Mario sur la altara pentraĵo, liaj okuloj rigardis ankaŭ dum momento tiun lokon, kie fraŭlino Klaro estis genuinta flanke de li, kaj li pensis pri ŝi, li pensis pri tio, kiel kore bona ŝi estis en rilato al li. ::Venis la aŭtuno kun pluvo kaj neĝo; la akvo staris kaj kovris la tutan ĉirkaŭaĵon de la urbo, la tero ne povis enpreni en sin la tutan akvon, oni devis vadi aŭ eĉ veturi per boato. La ventego ĵetis ŝipojn unu post la alia sur la mortodonajn rifojn, estis neĝoventegoj kaj sabloventegoj, la sablo leviĝis ĉirkaŭ la domoj kaj amasiĝis tiel alte, ke la homoj elrampis tra la kamentuboj. Sed en ĉi tiu regiono tio estis nenio eksterordinara. Kompense estis varme kaj komforte en la loĝejoj, erikeja torfo kaj ŝiprompaĵa ligno kraketis en la fornoj, kaj la komercisto Bronne voĉlegis el malnova kroniko, legis pri la reĝido Hamlet el Danujo, kiu transŝipiĝis el Anglujo Jutlandon kaj donis batalon apud Bovberg. Lia tombo estis apud Ramme, en la distanco de nur kelke da mejloj de la loĝejo de nia malnova konato, la angilvendisto. Tomboj de gigantoj staris tie sur la erikejo centope, ili formis kvazaŭ unu solan grandan tombejon; la komercisto Bronne mem vizitis la tombon de Hamlet. Oni parolis pri la malnova tempo, pri la najbaroj, la Angloj kaj Skotoj, kaj Georgo tiam kantis la kanton pri la "Angla reĝido", pri la belega ŝipo kaj pri tio, kiel ĝi estis aranĝita: ::„Orkovrita ĝi estis de rando ĝis rando, ::Portis vortojn de Dio, simbolojn de l' lando. ::Virgulinon tre belan kaj plenan de ĉarmo ::La reĝido karesis kun amo kaj varmo.“ ::Precipe ĉi tiun verson Georgo kantis kun kora sento, liaj okuloj ĉe tio mirinde lumis, cetere ili ja de lia naskiĝo estis tiel nigraj kaj radiantaj. ::Kantado kaj legado alternadis reciproke, bonstato estis sentebla en la domo, la familia vivo ampleksis ĉiujn en la domo, kaj ĉio estis bone tenata. La frotpurigitaj stanaj teleroj brilis, sub la plafono pendis kolbasoj kaj ŝinkoj, da vintraj ŝtofoj tie estis granda abundo. Ion similan ni eĉ nun ankoraŭ povas trovi en multaj riĉaj vilaĝanaj bienetoj de la okcidenta bordo, kie troviĝas neelĉerpebla provizo de manĝaĵoj kaj en la ĉambroj regas plej granda pureco. Al tio oni ĝuste en nia tempo trovas tie tute rimarkindan gradon de saĝeco kaj bona humoro. Gastamo tie regas kiel en la tendo de Arabo. ::Depost tiuj kvar feliĉaj tagoj de sia juneco, kiam Georgo estis invitita al la funebra festeno, li neniam plu travivis tian feliĉan tempon kiel nun, kaj tamen mankis fraŭlino Klaro, sed ŝi ne mankis en la pensoj kaj paroloj. ::En Aprilo devis iri ŝipo al Norvegujo, kaj Georgo estis kunveturonta. Tio kompreneble multe pligrandigis lian bonan humoron; ankaŭ, kiel diris patrino Bronne, lia eksteraĵo multe pliboniĝis, kaj estis plezuro lin rigardi. ::"Kaj ne malpli granda plezuro estas rigardi vin," diris la maljuna komercisto. "Georgo enportis vivon en la vintrajn vesperojn kaj ankaŭ en nian patrineton! Vi fariĝis nun pli juna, vi aspektas bone kaj bele! Sed vi ankaŭ tiam estis la plej bela knabino en Viborg, kaj tio signifas tre multe, ĉar tie mi ĉiam trovis la knabinojn la plej belaj." ::Georgo nenion diris al tio, ĉar ne konvenis, sed li pensis pri unu knabino el Skagen, kaj al ŝi li ŝipveturis, kaj la ŝipo ĵetis ankron en la haveno de Christianssand. Dank' al favora vento li atingis sian celon post duono da tago. ::Unu matenon komercisto Bronne iris al la lumturo, kiu staras en granda malproksimeco de Malnova Skagen, tute apude de "Grenen". Kiam li alvenis sur la turo, la karboj sur la turniĝanta disko estis delonge estingiĝintaj kaj la suno staris jam alte. Sur la spaco de tuta mejlo de la plej ekstrema pinto de la bordo etendiĝis sablorifoj sub la akvo. Antaŭ ili hodiaŭ montriĝis kvar ŝipoj, kaj ŝajnis al li, ke inter ili li rimarkas per la lorno la "Karen Bronne", kiel estis nomata lia ŝipo. Kaj efektive tiel estis, la ŝipo estis alproksimiĝanta; Klaro kaj Georgo estis sur la ŝipo. La lumturo kaj preĝeja turo de Skagen aperis al ili kiel ardeo kaj cigno sur la blua akvo. Klaro sidis sur la ferdeko kaj vidis, kiel iom post iom elakviĝas la dunoj. Se la vento restus tiel favora, ili povus post unu horo atingi la hejmon; tiel proksime ili estis de ĝi kaj de la ĝojo, ― tiel proksime ili estis de la morto kaj de morta angoro. ::Subite rompiĝis tabulo en la ŝipo, la akvo penetris internen; oni penis ŝtopi la fendon, ĉiuj pumpiloj komencis labori, ĉiujn velojn oni suprentiris, oni pendigis supre la flagon de alarmo. Ili estis en la distanco de ankoraŭ unu mejlo de la tero, oni vidis fiŝkaptistajn boatojn, sed en granda malproksimeco, la vento pelis ilin al la tero, la ondoj ankaŭ helpis, sed tio ne sufiĉis, la ŝipo komencis droni. Georgo forte ĉirkaŭprenis Klaron per sia dekstra brako. ::Per kiaj okuloj ŝi rigardis lin, kiam li en la nomo de Dio ĵetis sin kun ŝi en la maron! Ŝi eligis krion, sed ŝi povis esti certa, ke li ŝin ne forlasos. ::Kion kantis la kanto: ::„Virgulinon tre belan kaj plenan de ĉarmo ::La reĝido karesis kun amo kaj varmo,“ ::tion faris Georgo en la horo de angoro kaj danĝero. Nun alportis al li grandan utilon la cirkonstanco, ke li estis bona naĝisto; per la piedoj kaj per unu brako li penis naĝi antaŭen, la duan brakon li tenis forte ĉirkaŭ la juna knabino. Kiam li volis iom ripozi, li faris akvotretadon kaj uzis ĉiujn artaĵojn, kiujn li konis, por konservi tiom da fortoj, ke li povu atingi la teron. Li aŭdis, ke ŝi ekĝemas, li sentis, ke ŝi konvulsie ektremas, kaj li tenis ŝin des pli forte. Unu sola ondo transĵetiĝis super ŝi; la fluo denove ŝin levis. La akvo estis tiel profunda, tiel klara, ke al li dum unu momento ŝajnis, ke li vidas en la profundo briletantan skombran rifon, aŭ eble tio estis la Levjatano mem, kiu volis ilin engluti. La nuboj ĵetadis ombron sur la akvon, kaj poste denove aperadis lumantaj sunradioj. Kriantaj birdoj en grandaj amasoj flugis super li, kaj la sovaĝaj anasoj, kiuj peze kaj dormeme naĝis sur la akvo, kun timego ekflugis supren antaŭ la naĝanto. Sed liaj fortoj, kiel li sentis, elĉerpiĝadis; ĝis la tero estis ankoraŭ distanco de kelkaj kabloj, sed venis helpo, alproksimiĝis boato. Tamen sub la akvo staris ― li tion klare vidis ― blanka, sovaĝokule lin rigardanta figuro.... ondo lin levis, la figuro ĵetis sin sur lin.... li sentis ekpuŝon, antaŭ li fariĝis nokto, lia konscio malaperis. ::Sur la sablorifo staris ŝiprompitaĵo, la maro ĝin kovris, la blanka bekfiguro de la ŝipo estis apogita al ankro, kaj ĝia ankra fero elstaris ĝuste ĝis la nivelo de la akvo. Georgo, kiun la fluo kun granda forto pelis antaŭen, surpuŝiĝis sur ĝin. Senforta li falis kun sia ŝarĝo, sed la sekvanta ondo denove levis lin kaj la knabinon. ::La ŝipanoj kaptis ilin kaj tiris ilin en la boaton, la sango fluis de la vizaĝo de Georgo, li estis kiel senviva, sed la knabinon li tenis tiel forte, ke oni perforte devis ŝin liberigi el lia brako kaj mano. Kadavre pala, senviva kaj etendita ŝi kuŝis en la boato, kiu remis al Skagen. ::Ĉiuj rimedoj vane estis uzitaj por revivigi Klaron; ŝi mortis kaj restis mortinta. Dum longa tempo li estis naĝinta kun kadavro; por mortintino li laboris kaj elĉerpis siajn fortojn. ::Georgo ankoraŭ spiris; lin oni portis al la plej proksima domo en la dunoj. Iu kvazaŭ subĥirurgo, kiu troviĝis sur tiu loko, sed kiu laŭ sia profesio estis forĝisto kaj butikisto, provizore bandaĝis Georgon, ĝis oni en la sekvanta tago povis venigi kuraciston el Gjorring. ::La cerbo de la malsanulo estis atakita, li kuŝis en furiozeco kaj eligadis sovaĝajn kriojn; sed en la tria tago li fariĝis senkonscia, lia vivo, kiel ŝajnis, pendis nur sur unu fadeno, kaj se ĝi disŝiriĝus, tio, laŭ la opinio de la kuracisto, estus la plej bona, kion oni povus deziri al Georgo. ::"Ni petu Dion, ke li evitu la morton; li tamen restos ja homo." ::Kaj efektive, la vivo tenis lin forte, la fadeno ne volis disŝiriĝi, sed la fadeno de rememoroj disŝiriĝis, ĉiuj mensaj kapabloj malaperis, kaj tio estis terura. Restis nur vivanta korpo, korpo, kiu estis ricevonta returne sian sanon. ::Georgo restis en la domo de la komercisto Bronne. ::"Li ricevis ja sian mortigan malsanon per tio, ke li faris superhomajn penojn por savi al ni nian infanon," diris la maljuna homo; "nun li estas nia filo." ::Oni nomis Georgon idioto, tio tamen ne estis la ĝusta esprimo; li estis kiel instrumento, kies kordoj malstreĉiĝis kaj ne povas plu soni. Nur por unu sola momento, por malmulte da minutoj ili streĉiĝis, kaj ili eksonis. Malnovaj melodioj eksonis, apartaj taktoj, bildoj, ravantaj bildoj disruliĝis. Poste li denove sidis kun rigida rigardo kaj senpense; ni povas supozi, ke li ne suferis; la nigraj okuloj perdis sian brilon, ili similis al nigra spirnebulita vitro. ::"Malfeliĉa idiota Georgo!" oni diradis. ::Tia estis li, kiu sub la koro de sia patrino estis portata por tiel riĉa kaj feliĉa surtera vivo, ke "estis fiereco, terura malhumileco" deziri al si vivon post la tera aŭ kredi je ĝi. Ĉiuj grandaj kapabloj de la animo estas do forĵetitaj? Nur malfacilaj tagoj, doloro kaj trompiĝo estis lia sorto. Li estis belega bulbo, elŝirita el sia riĉa tero kaj ĵetita en la sablon, por forvelki! Ĉu la estaĵo, kreita laŭ la bildo de Dio, havis neniam pli bonan, pli altan valoron? Ĉu la tutaĵo estis kaj estas nur ludo de la hazardo? Ne! La amo de Dio devis kaj volis doni al li en alia vivo kompenson pro ĉio, kion li ĉi tie suferis kaj je kio li estis senigita. "La Eternulo estas favorkora, kaj Lia boneco daŭras eterne." Ĉi tiujn vortojn el la psalmoj de Davido kun kredo kaj konsolo parolis la pia maljuna komercistedzino, kaj la preĝo de ŝia koro estis, ke Dio baldaŭ liberigu Georgon de liaj suferoj, por ke li povu eniri en la vivon eternan. ::Sur la tombejo, kie la sablo flugadis trans la muron, kuŝis la enterigita Klaro. Ŝajnis, ke Georgo absolute ne pensas pri tio, ĝi ne apartenis al la rondo de liaj pensoj, kiu konsistis nur el fragmentoj el delonge malaperinta tempo. Ĉiun dimanĉon li akompanis la familion en la preĝejon kaj sidis tie silente kaj kun senpensa rigardo. Unu tagon li dum la kantado eligis ĝemon, liaj okuloj eklumis, ili estis direktitaj al la altaro, al tiu loko, kie li antaŭ pli ol unu jaro genuis kune kun sia mortinta amikino, li eldiris ŝian nomon, paliĝis, kaj larmoj ekfluis sur liaj vangoj. ::Oni elkondukis lin el la preĝejo, kaj li diris, ke li sentas sin bone; al li ne ŝajnis, ke io al li mankas, li ne havis ian rememoron pri tio. Tiel konfesis li, kiun Dio suferigis, kiun Dio ŝajne forĵetis. ― Kaj Dio, nia kreinto estas plej saĝa kaj plej amanta, ― kiu povas dubi pri tio? Nia koro kaj nia prudento tion komprenas, la Biblio tion konfirmas: "Lia boneco daŭras eterne!" ::En Hispanujo, kie inter oranĝoj kaj laŭroj estas ĉirkaŭblovataj de varmaj ventetoj la oraj Maŭraj kupoloj, kie sonas kantado kaj kastanjetoj, en belega domo sidis seninfana maljunulo, la plej riĉa komercisto. Tra la stratoj iris infanoj en procesio kun kandeloj kaj flirtantaj standardoj. Kiom multe el sia riĉeco li plej volonte fordonus, por posedi ankoraŭ siajn infanojn, sian filinon, aŭ ŝian infanon, kiu eble neniam ekvidis la lumon de ĉi tiu mondo, kaj kiamaniere ĝi povus ekvidi la lumon de la eterneco, de la paradizo? "Malfeliĉa infano!" ::Jes, malfeliĉa infano! Efektive ankoraŭ infano, kaj tamen havanta jam la aĝon de pli ol tridek jaroj, ― tiun aĝon Georgo atingis en Malnova Skagen. ::La fluganta sablo kuŝiĝis sur la tomboj ĝis la supra rando de la preĝeja muro; tamen la mortantoj volis kaj devis esti enterigataj ĉi tie, apud la antaŭe mortintaj, apud la parencoj kaj la karaj personoj. La komercisto Bronne kaj lia edzino kuŝis ĉi tie apud sia infano sub la blanka sablo. ::Estis frua sezono, la tempo de la ventegoj; la dunoj fumis; la maro ĵetadis altajn ondojn; la birdoj flugadis en grandaj amasoj, kiel nuboj en ventego, kriaĉante super la dunoj. Ŝiprompiĝoj sekvis unu la alian sur la rifoj kaj sablaĵoj. ::Unu posttagmezon, kiam Georgo sola sidis en la ĉambro, subite komencis iom tagiĝi en lia animo; lin atakis la sento de ia speciala maltrankvileco, kia atakis lin ofte en liaj pli junaj jaroj kaj peladis lin sur la dunojn kaj sur la erikejon. ::"Hejmen! hejmen!" li diris. Neniu lin aŭdis. Li eliris el la domo, al la dunoj, la sablo kaj malgrandaj ŝtonetoj batadis lian vizaĝon kaj turniĝadis ĉirkaŭ li. Li iris rekte al la preĝejo. La sablo, kiu amasiĝis ĉe la muro, atingis jam la altecon de duono de la fenestroj, sed sur la vojeto antaŭ la preĝejo la sablo estis forŝovelita, la pordo de la preĝejo ne estis ŝlosita kaj ĝi estis facile malfermebla. Georgo eniris. ::Blekegante flugis la vento super la urbo Skagen; tio estis uragano, kiun oni ne memoris jam de tre longa tempo, vere terura vetero. Sed Georgo estis en la domo de Dio, kaj dum ekstere malleviĝis la malluma nokto, en li fariĝis lume, tio estis la lumo de la animo, kiu neniam plene estingiĝas. Li sentis, kiel la peza ŝtono, kiu kuŝis sur lia kapo, senbrue deruliĝis. Ŝajnis al li, ke li aŭdas la sonadon de la orgeno, sed tio estis la ventego kaj la ruliĝanta maro. Li sidiĝis en preĝeja seĝo, kaj la kandeloj ekbrulis, unu apud la alia, tia granda kvanto, kian li vidis nur en Hispanujo. Kaj ĉiuj bildoj de la malnovaj urbaj konsilanoj kaj urbestroj fariĝis vivantaj, ili eliris el la muro, kie ili staris de multe da jaroj, kaj sidiĝis en la ĥorejo. La pordoj de la preĝejo malfermiĝis, kaj eniris ĉiuj mortinto; feste vestitaj en la kostumoj de sia tempo; ili venis sub la sonoj de bela muziko kaj sidiĝis en la seĝoj Tiam eksonis sankta kanto simile al la ruliĝanta maro, kaj liaj maljunaj adoptintaj gepatroj de la Huusbyaj dunoj ankaŭ estis ĉi tie, kaj la maljuna komercisto Bronne kun sia edzino, kaj flanke de ili, tute apude de Georgo, sidis ilia milda ĉarma filino. Ŝi donis al Georgo la manon, kaj ili iris al la altaro, kie ili iam antaŭe genuis, kaj la pastro kunmetis iliajn manojn kaj konsekris ilin al vivo en amo. Supre ekbruis sonoj de trombonoj, admirindaj kiel infanaj voĉoj plenaj de sopiro kaj de ĝojo, ili fariĝis plenaj orgenaj sonoj, uragano de plenaj, majestaj tonoj, ĉarmaj por la orelo kaj tamen tiel potencaj, ke ili povis krevigi tombajn ŝtonojn. ::Kaj la ŝipo, kiu pendis en la ĥorejo, malleviĝis antaŭ ili ambaŭ; ĝi fariĝis granda, belega, kun silkaj veloj kaj oritaj velstangoj, ĉiu ŝnurego estis traplektita per silko, kaj la ankroj estis el ruĝa oro, tute tiel, kiel estis dirite en la malnova kanto. Kaj la gefianĉoj iris sur la ŝipon, kaj la tuta preĝeja komunumo sekvis, kaj tie troviĝis sufiĉe da loko kaj da belegeco por ili ĉiuj. La muroj kaj arkaĵoj de la preĝejo floris kiel la siringa arbetaĵo kaj la bonodoraj tilioj, milde bruetis la branĉoj kaj folioj. Ili kliniĝis, disŝoviĝis, kaj la ŝipo leviĝis kaj eknaĝis kun ili tra la maro, tra la aero. ĉiu preĝeja lumo estis malgranda stelo, kaj la ventoj kunigis sian voĉon kun la preĝeja kantado, kaj ĉiuj kantis kune: ::"En amo, al majesto!" ― "Neniu vivo perdiĝu!" ― "Feliĉe kaj ĝoje! Haleluja!" ::Kaj ĉi tiuj vortoj estis liaj lastaj en ĉi tiu mondo, rompiĝis la ligilo, kiu katenis la senmortan animon. ― Nur senviva korpo kuŝis en la malluma preĝejo, super kiu bruis la vento kaj ĉirkaŭblovis ĝin per fluganta sablo. <center>🙝🙟</center> ::La sekvanta tago estis dimanĉo, la komunumo kaj la pastro venis al la Diservo. La vojo ĉi tien estis malfacila, preskaŭ neirebla kaŭze de la sablo, kaj nun, kiam ili estis ĉi tie, tuta sabla monto estis ĉi tie amasiĝinta ĝis alte super la pordo de la preĝejo. La pastro voĉlegis mallongan preĝon kaj diris, ke Dio mem ŝlosis la pordon de Sia domo, ke ili devas nun iri kaj ie konstrui por Li novan domon. ::Poste ili kantis kanton kaj ekiris returne hejmen. ::Georgon oni ne povis trovi, nek en la urbo, nek inter la dunoj, kie oni lin serĉis. Oni diris, ke la ondoj, ruliĝantaj ĝis alte sur la sablon, fortiris lin. ::Lia korpo kuŝis entombigita en la plej granda sarkofago, en la preĝejo mem. Dio en ventego ĵetis teron sur lian ĉerkon, la peza tavolo da sablo kuŝis kaj ankoraŭ nun kuŝas super ĝi. ::La flugsablo kovris la potencajn arkaĵojn, dunaj kreskaĵoj kaj sovaĝaj rozoj kreskas super la preĝejo, super kiu la migranto paŝas al ĝia turo, kiu simile al grandega tomboŝtono, tre malproksime videbla, elstaras el la sablo kaj montras al la ĉielo. Neniu reĝo ricevis pli belan tombon! Neniu malhelpas la ripozon de la mortinto, neniu tion scias aŭ sciis antaŭ ĉi tiu rakonto, ― la ventego ĝin kantis al mi inter la dunoj. <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=095&l= Andersen Fairy Tales] - angle kaj hispane * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/hersholt/AStoryFromTheSandDunes_e.html The Hans Christian Andersen Center] * [http://hca.gilead.org.il/story_fr.html Gilead] * [http://www.visithcandersen.dk/e1-en-historie-fra-klitterne.htm http://visithcandersen.dk/] - dane 9ysidjwr7diqtl1ue8r74gugw8icr1o Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/IV/Ĉapitro 18 — Pupludisto 0 6619 62957 54114 2022-08-11T03:56:50Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Pupludisto | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 17 — Historio el la dunoj|Ĉapitro 17 — Historio el la dunoj]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 19 — Du fratoj|Ĉapitro 19 — Du fratoj]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Kvar'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 18 — Pupludisto'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::Sur la vaporŝipo troviĝis nejuna sinjoro kun tia gaja vizaĝo, ke, se tio ne mensogis, li devis esti la plej feliĉa homo sur la tero. Tia li ankaŭ estas, li diris; mi aŭdis tion el lia propra buŝo; li estis Dano, mia samlandano, kaj migranta direktoro de teatro. Sian tutan personaron li portis ĉiam kun si, ĝi kuŝis en granda kesto; li estis pupludisto. Lia denaskiĝa bona humoro, li rakontis, estis purigita kaj perfektigita de lernanto de la politeknika lernejo, kaj per tiu eksperimento li fariĝis plene feliĉa. En la komenco mi ne bone lin komprenis, sed tiam li klare elmetis antaŭ mi sian tutan historion kaj jen ĝi estas. ::"Mi donis prezentadon", li diris, „en la poŝtejo de Slagelse, kaj mi havis brilantan prezentejon kaj brilantan publikon; esceptinte kelke da maljunaj virinoj, tio estis sole nekonfirmitaj infanoj. Subite aperas nigre vestita persono kun studenta eksteraĵo, ĝi sidiĝas, kaj ĝi ridas ĉiam en la ĝustaj lokoj, aplaŭdas en la ĝustaj lokoj, per unu vorto ĝi estas tute neordinara rigardanto. Mi devis nepre scii, kiu li estas, kaj mi aŭdis, ke li estas lernanto de la politeknika lernejo, kiun oni elsendis, por klerigi la popolon en la provincoj. Precize je la oka horo mia prezentado finiĝis, la infanoj devis ja frue iri dormi, kaj oni devas ankaŭ pensi pri la oportuneco de sia publiko. ::Je la naŭa horo la politeknikisto komencis sian prelegon kaj siajn eksperimentojn, kaj nun mi miaflanke estis lia aŭskultanto. Estis efektive interese aŭdi kaj vidi. La plejparto iris, kiel oni diras, trans mian kapon, tamen tio estis por mi klara: se ni, homoj, povas ion tiaspecan elpensi kaj elkalkuli, tiam ni en efektiveco devas elteni pli multe, antaŭ ol oni ŝovas nin en la teron. Tio, kion li faris antaŭ ni, estis malgrandaj mirakloj, kaj tamen ĉio iris bone, kaj li montris al ni la naturan reciprokan rilaton. En la tempoj de Moseo kaj de la profetoj tia politeknika lernanto fariĝus unu el la saĝuloj de la lando, kaj en la mezaj jarcentoj oni lin forbruligus. Mi ne dormis dum la tuta nokto, kaj kiam mi en la sekvanta vespero donis prezentadon kaj la politeknikisto denove aperis, mi ricevis plej bonan humoron. ::Mi aŭdis pri unu aktoro, ke en siaj roloj li pensadis nur pri unu sola ĉarmulino el ĉiuj rigardantoj, por ŝi li ludadis, forgesante pri la tuta cetera publiko. La politeknikisto estis mia "ŝi", mia sola rigardanto, por kiu mi ludis. Post la fino de la prezentado oni elvokis ĉiujn pupojn, kaj min la politeknikisto invitis al si por glaso da vino. Li parolis pri mia pupa komedio, kaj mi parolis pri lia scienco, kaj mi opinias, ke ni ambaŭ havis grandan plezuron unu de la alia; sed la lasta vorto tamen restis mia, ĉar en lia parolado estis multe, pri kio li mem ne povis doni al si kalkulon, ekzemple pri la sperta regulo, ke peco da fero, kiu falas tra spiralo, fariĝas magneta. ::Jes, kio tio estas? La spirito venas sur ĝin, de kie ĝi venas? Tio, mi pensas, estas tiel same, kiel kun la homoj de ĉi tiu mondo; Dio faligas ilin tra la spiralo de la tempo, kaj tiam la spirito venas sur ilin, kaj tiam aperas ia Napoleono, Luter aŭ simila persono. "La tuta mondo estas vico da mirindaĵoj," diris mia nova amiko, "sed ni tiel alkutimiĝis al ili, ke ni nomas ilin aferoj ĉiutagaj." Kaj li parolis kaj klarigis, fine estis al mi tiel, kvazaŭ li deprenus la ŝelon de mia cerbo, kaj mi honeste konfesis, ke se mi ne estus jam maljuna ulo, mi tuj irus en politeknikan lernejon kaj lernus la artifikojn de la mondo, kaj malgraŭ tio mi estis unu el la plej feliĉaj homoj. ::"Unu el la plej feliĉaj!" li ekkriis, malrapide elparolante ĉiun vorton kaj speciale akcentante. "Ĉu vi efektive estas feliĉa?" li demandis. "Jes," mi diris, "mi estas feliĉa, kaj en ĉiuj urboj, en kiuj mi aperas kun mia societo, mi estas bonvenata. Estas vero, ke ekzistas unu deziro, kiu de tempo al tempo atakas min kiel koboldo, kaŭzas al mi veran turmenton kaj forprenas de mi la bonan humoron, kaj tio estas: fariĝi direktoro de vivanta trupo, de vera homa societo." ― "Vi deziras do, ke viaj pupoj fariĝu vivantaj, vi deziras, ke ili fariĝu veraj aktoroj," li demandis, "kaj ke vi mem ludu la rolon de direktoro? Ĉu vi efektive kredas, ke vi tiam estus plene feliĉa?" ::Li tion ne kredis, sed mi tion kredis, kaj ni parolis tion kaj alion kaj fine tamen staris sur la sama punkto, sed la glasojn ni tamen interfrapis. La vino estis tre bona, sed en ĝi kredeble troviĝis ia sorĉa forto, ĉar alie la tuta historio finiĝus per tio, ke mi iom ebriiĝus. Tiel tamen ne estis, miaj okuloj estis klaraj kaj ne nebulitaj. Mi havis la impreson, kvazaŭ subite sunlumo heligis la ĉambron, la vizaĝo de la politeknikisto radiis, kaj mi nevole devis pensi pri la antikvaj dioj, kiam ili ankoraŭ vagadis sur la tero en eterna juneco. Tion mi ankaŭ diris al li, kaj li ridetis. Mi povus ĵuri, ke li estas vestmaskita dio aŭ almenaŭ devenas el la familio de ia dio. ::Kaj efektive li estis tia, ― mia plej alta deziro estis efektiviĝonta, la pupoj estis fariĝontaj vivantaj kaj mi estis fariĝonta direktoro de homa trupo. Ni trinkis; li pakis ĉiujn miajn pupojn en la lignan keston, alligis ĝin al mia dorso kaj poste faligis min tra spiralo. Mi aŭdas ankoraŭ, kiel mi peze falis; mi kuŝis sur la tero kaj la tuta societo elsaltis el la kesto. La spirito venis sur ilin ĉiujn, ĉiuj pupoj aliformiĝis en bonegajn artistojn, tion asertis ili mem, kaj mi estis nur la direktoro. Ĉio estis preta por la unua prezentado; la tuta trupo volis paroli kun mi, kaj la publiko ankaŭ. La dancistino asertis, ke se ŝi ne starus sur unu piedo, la teatro farus fiaskon, ke ŝi estas en ĉiu rilato majstrino, kaj ŝi postulis, ke ŝi estu traktata konforme al tio. ::La pupo, kiu ludis la rolon de imperiestrino, postulis, ke oni ankaŭ ekster la scenejo honoru ŝin kiel imperiestrinon, ĉar alie ŝi perdus la necesan sintenadon. La juna homo, kiu estis uzata por eniri kun letero, tenis sin tiel same grave, kiel unua amanto, ĉar la malgrandaj personoj, li diris, en artista tutaĵo havas tian saman gravecon kiel la grandaj. La heroo postulis, ke lia tuta rolo konsistu nur el lokoj energiaj, ĉar ilin oni ordinare aplaŭdas. La primadono volis ludi nur en ruĝa tualeto, ĉar tia estas al ŝi plej bone alaspekta, ― ŝi absolute ne volis aperi en blua vesto. Ĉio faris sur mi la impreson de botelo plena de muŝoj, en kiu mi sidis meze interne, kaj mi estis la direktoro. ::Mi ne povis spiri, mi perdis la kapon, mi estis tiel mizera, kiel homo nur povas fariĝi. Ŝajnis, ke mi trafis en tute novan homan generacion, mi deziris, ke mi ilin ĉiujn havu denove en la kesto kaj mi neniam estu fariĝinta direktoro. Mi tion diris al ili tute rekte, ke ili en efektiveco estas ja nur pupoj, kaj tiam ili mortigis min. Mi kuŝis en mia ĉambro sur la lito. Kiamaniere mi de la politeknikisto venis tien, tion li eble scias, mi tion ne scias. La luno lumis sur la plankon, kie la kesto de la pupoj kuŝis renversite kaj ĉiuj pupoj disĵetite. Kiel brasikoj kaj rapoj kuŝis la grandaj kaj malgrandaj, ĉiuj interkonfuzite. Sed mi ne estis mallaborema; rapide mi elsaltis el la lito, kaj ĉiuj pupoj iris denove en la keston, unuj kun la kapo antaŭen, aliaj kun la piedoj. Mi fermis la kovrilon kaj sidiĝis supre sur la kesto. ::Tio estis bildo pentrinda! Ĉu vi povas tion imagi al vi? Mi tion vidas ankoraŭ nun. "Nun vi restos ĉi tie," mi diris, "kaj neniam plu mi deziros, ke vi ricevu karnon kaj sangon!" Mi ricevis plej gajan humoron, kaj mi estis la plej feliĉa homo. La politeknikisto min sanigis. Plena de feliĉo mi sidis sur la kesto kaj mi endormiĝis sur ĝi, kaj en la sekvanta mateno ― en efektiveco estis jam tagmezo, sed tiun matenon mi dormis neordinare longe ― mi ĉiam ankoraŭ sidis sur ĝi, feliĉa, tre feliĉa, ĉar mi konvinkiĝis, ke mia antaŭa sola deziro estis malsaĝa. Mi demandis pri la politeknikisto, sed li plu ĉi ne estis, li malaperis kiel la Grekaj kaj Romaj dioj. Kaj depost tiu tempo mi ĉiam estis la plej feliĉa homo. ::Mi estas feliĉa direktoro, mia personaro ne rezonas, la publiko ankaŭ ne, ĝi ĝojas el la tuta koro. Libere mi povas kuiri al mi ĉiujn miajn teatraĵojn. El ĉiuj komedioj mi prenas al mi la plej bonajn partojn, kiuj plaĉas al mi, kaj neniu koleras pri tio. Dramoj, kiuj en la granda teatro nun estas malŝatataj, sed al kiuj la publiko antaŭ tridek jaroj kuradis, aŭskultadis ilin tre kortuŝite kaj sincere ploradis ĉe tio, ― ilin mi nun protektas. Mi ludas ilin antaŭ la etuloj, kaj la etuloj ploras, kiel iam ploris patro kaj patrino. Mi prezentas la dramon "Johanino Montfaucon" kaj similajn kortuŝantajn teatraĵojn, sed mallongigite, ĉar la infanoj ne tre ŝatas longan aman babiladon, ili volas: malfeliĉe, sed rapide. Jam mi travojaĝis Danujon laŭlonge kaj laŭlarĝe, mi konas ĉiujn kaj mi ankaŭ estas konata. Nun mi transiros en Svedujon, kaj se mi ĉi tie havos sukceson kaj akiros sufiĉe da mono, mi aliĝos per la tuta korpo kaj animo al la Skandinava partio, alie ne; tion mi diras al vi, ĉar vi estas mia samlandano.“ ::Kaj mi, kiel samlandano, kompreneble tuj rakontas tion pluen, simple nur por rakonti. <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=134&l=en&r=da Andersen Fairy Tales] - angle kaj dane * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/hersholt/ThePuppetShowMan_e.html The Hans Christian Andersen Center] * [http://hca.gilead.org.il/puppet_s.html Gilead] * [http://www.visithcandersen.dk/e1-marionetspilleren.htm http://visithcandersen.dk/] - dane e43ze4m5ag248yi4teb8z0x4k49bt55 Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/IV/Ĉapitro 19 — Du fratoj 0 6620 62956 54115 2022-08-11T03:56:42Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Du fratoj | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 18 — Pupludisto|Ĉapitro 18 — Pupludisto]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 20 — Malnova preĝeja sonorilo|Ĉapitro 20 — Malnova preĝeja sonorilo]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Kvar'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 19 — Du fratoj'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::Sur unu el la Danaj insuloj, kie malnovaj juĝejoj vidiĝas sur la grenkampoj kaj inter potencaj arboj de la fagarbaroj, troviĝas malgranda urbeto kun ruĝaj tegmentoj sur la malaltaj domoj. En unu el ili super ardantaj karboj kaj en varmega vaporo estis preparataj rimarkindaj aĵoj. Oni kuiris en vitraj glasoj, oni kirlis kaj distilis, en pistujoj oni pistis spicojn. Ĉion gvidis nejuna sinjoro. ::"Oni devas atendi, ĝis venos la ĝusta!" li diris, "jes, la ĝustan, la veran en ĉio kreita oni devas ekkoni kaj sin teni je tio." ::En la ĉambro sidis ĉe la brava patrino du el ŝiaj filoj, ankoraŭ malgrandaj, tamen jam kun disvolvitaj pensoj. Pri la ĝusto kaj vero parolis al ili ankaŭ la patrino, kaj ankaŭ ke oni devas sin teni je la vero, ke ĝi estas la vizaĝo de Dio en ĉi tiu mondo. La pli aĝa el la knaboj aspektis petolema kaj kuraĝa, li amis legi pri la fortoj de la naturo, pri la suno kaj la steloj; nenia fabelo ŝajnis al li pli bela. Ho, kia feliĉo kredeble estas, se oni povas veturi por fari malkovrojn, aŭ elpensi, kiamaniere oni povas fari imitaĵon de la flugiloj de birdoj kaj poste havi la eblon flugi! Jes, tio povas esti nomata trovi la ĝuston! La patro estas prava, kaj la patrino estas prava; la vero kunkuntenas la mondon. ::La pli juna frato estis pli silentema kaj tute fordonis sin al la libroj. Kiam li legis pri Jakob, ke li kovris sin per felo de kaprido por simili al Esav kaj per tio trompe rabi de li la rajton de unuenaskiteco kaj la benon de lia patro, li kolere pugnigis sian malgrandan manon, plena de indigno kontraŭ la trompinto. Kiam li legis pri tiranoj kaj pri ĉiuj maljustaĵoj kaj malbonaĵoj, kiuj estis farataj en la mondo, tiam larmoj staris en liaj okuloj. La penso pri la justo, pri la vero, kiu nepre devas venki, tute lin okupis. Unu vesperon, kiam la knabo estis jam en la lito, sed la kurtenoj ne estis ankoraŭ tute kuntiritaj kaj la lumo iris ĝis lia lito, li kuŝis kun sia libro kaj legis ankoraŭ ĝis la fino la historion pri Solon. ::Kaj liaj pensoj eksvingiĝis kaj portis lin mirinde malproksimen. Ŝajnis al li, ke lia lito aliformiĝis en ŝipon kun plene levitaj veloj. Ĉu li sonĝis, aŭ tio estis io alia? Li glitis super ruliĝanta akvego, super la altaj ondoj de la tempo, li aŭdis la voĉon de Solon. Bone kompreneble kaj tamen fremdlingve sonis la Dana devizo: "Per leĝo oni devas konstrui landon." ::Kaj la genio de la homa raso staris en la malriĉa ĉambro, klinis sin super la liton kaj kisis la frunton de la knabo. "Fariĝu forta en honoro kaj forta en la bataloj de la vivo. Kun vero en via brusto flugu al la lando de la vero!" ::La pli aĝa frato ne estis ankoraŭ en la lito, li staris ĉe la fenestro kaj rigardis la nebulajn figurojn, kiuj leviĝis de la herbejo. Tio ne estis elfaj knabinoj, kiuj tie dancis, kiel iam diris al li maljuna honesta servistino. Li havas jam pli bonajn sciojn pri tio, estis vaporo, kiu estis pli malpeza ol la aero kaj tial leviĝis. Falis falstelo, kaj en la sama momento la pensoj de la knabo leviĝis de la vaporoj de la tero alte supren al la brilanta meteoro. La steloj de la ĉielo brilis, oni havis la impreson, kvazaŭ longaj oraj fadenoj pendis de ili malsupren al la tero. ::"Flugu kun mi!" io kantis kaj sonis en la koro de la knabo; kaj la potenca genio de la homaj generacioj portis lin pli rapide ol birdo, ol sago, ol ĉio tera, kio povas flugi, eksteren en la senliman universon, kie radioj, irantaj de stelo al stelo, ligis unu kun la alia la korpojn de la universo. Nia tero turniĝadis en la maldensa aero, vilaĝoj aperis dense unu tute apud la alia. Tra la sferoj sonis la vortoj: ::"Kio estas proksima, kio estas malproksima, se la potenca genio de la spirito vin levas!" ::Kaj ĉiam ankoraŭ la knabo staris ĉe la fenestro kaj rigardis eksteren, la pli juna frato kuŝis en sia lito, la patrino vokis ilin per iliaj nomoj: ::"Anders kaj Hans Christian!" ::Danujo ilin konas, la mondo konas ambaŭ fratojn ― Oersted. <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://hca.gilead.org.il/two_bro.html Andersen Fairy Tales] - angle kaj dane * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/hersholt/TwoBrothers_e.html The Hans Christian Andersen Center] * [http://hca.gilead.org.il/two_bro.html Gilead] * [http://www.visithcandersen.dk/e1-to-broedre.htm http://visithcandersen.dk/] - dane 52zu2krtxjyoxeaoyzqf7aqauv7zfiy Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/IV/Ĉapitro 20 — Malnova preĝeja sonorilo 0 6621 62955 54117 2022-08-11T03:56:35Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Malnova preĝeja sonorilo | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 19 — Du fratoj|Ĉapitro 19 — Du fratoj]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 21 — Dekdu per la poŝto|Ĉapitro 21 — Dekdu per la poŝto]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Kvar'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 20 — Malnova preĝeja sonorilo'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::En la Germana lando Vurtembergo, kie la akaciaj arboj tiel bele floras ĉe la landvojo kaj la pomarboj kaj pirarboj en aŭtuno fleksiĝas sub sia granda abundo da fruktoj, troviĝas urbeto, nomata Marbach. Ĝi apartenas al la tre malgrandaj urbetoj, sed ĝi havas belan situacion ĉe la rivero Neckar, kiu preterkuras urbojn, malnovajn kavalirajn kastelojn kaj verdajn vinberĝardenojn, por miksi sian akvon kun la akvo de la fiera Rejno. ::Estis malfrua sezono, la ruĝkoloraj vinberaj folioj velke pendis malsupren, verŝiĝis abunda pluvo, kaj la malvarma vento fariĝadis ĉiam pli forta; por la malriĉuloj tio ne estis agrabla tempo. La tagoj estis mallumaj, kaj ankoraŭ pli mallume estis en la malnovaj malgrandaj domoj. Unu el tiuj domoj staris kun frontono direktita al la strato, kun malaltaj fenestroj, malriĉa kaj malgrava laŭ sia aspekto, kaj tia ankaŭ estis la familio, kiu loĝis en ĝi, sed ĝi estis honesta kaj laborema, kun timo al Dio en la trezorejo de sia koro. Ankoraŭ unu infanon Dio estis baldaŭ sendonta al ili. La horo alvenis, la patrino kuŝis en doloroj kaj angoro; subite de la proksima preĝeja turo eksonis al ŝi la tonoj de la sonorilo, tiel profunde, tiel solene. Tiam estis festa horo, kaj la sonoj de la sonorilo plenigis la preĝantan virinon per religia sento kaj fido. Ŝiaj pensoj leviĝis kun sincera amo al Dio, kaj en la sama momento ŝi naskis malgrandan filon kaj eksentis sin senfine ĝoja kaj feliĉa. Ŝajnis, kvazaŭ la sonorilo sur la turo elsonas ŝian ĝojon en la urbon kaj en la landon. Du malgrandaj infanaj okuloj ŝin rigardis, kaj la haroj de la infano lumis, kvazaŭ ili estus oritaj. La mondo akceptis la infanon en la malluma Novembra tago per sonado de sonorilo. La patro kaj la patrino kisis ĝin, kaj ili enskribis en sia Biblio: "La dekan de Novembro de la jaro 1759 Dio donacis al ni filon"; kaj poste estis aldonite, ke la filo ĉe la bapto ricevis la nomojn "Johann Christoph Friedrich". ::Kio fariĝis el la malgranda knabo, la malriĉa knabo el la malgrava urbo Marbach? Nu, tion neniu tiam sciis, eĉ ne la malnova preĝeja sonorilo, kvankam ĝi pendis alte kaj sonoris kaj kantis la unua por li, kiu estis poste kantonta la mirinde belan kanton pri la ‚Sonorilo’. ::La knabeto kreskis, kaj la mondo kreskis en liaj okuloj kaj pensoj. Liaj gepatroj formigris en alian urbon, sed bonaj amikoj de ili restis en la malgranda Marbach, kaj tial la patrino kun la infano iam venis tien vizite. La knabo havis la aĝon de nur ses jaroj, sed li jam sciis ion el la Biblio kaj el la piaj psalmoj. Jam pli ol unu vesperon li estis aŭdinta de sia malgranda kana seĝo, kiel la patro voĉlegis la fablojn de Gellert kaj la Mesiadon de Klopstock. Varmegajn larmojn li kaj lia je du jaroj pli aĝa fratino verŝis ĉe la legado pri la sorto de tiu, kiu akceptis la morton sur la kruco por la liberigo de ni ĉiuj. ::Ĉe la unua vizito en Marbach la urbo ne multe ŝanĝiĝis; estis ja ankoraŭ ne longe depost tiu tempo, kiam ili elmigris. La domoj staris kiel antaŭe kun pintaj frontonoj, malrektaj muroj kaj malaltaj fenestroj. Sur la tombejo aperis novaj tomboj, kaj tute apud la muro staris nun en la herbo la malnova sonorilo, kiu estis falinta de sia alta loko, krevis kaj ne povis plu sonori; sur ĝia loko nun troviĝis jam nova sonorilo ::La patrino kaj la filo iris sur la tombejon, ili staris antaŭ la malnova sonorilo, kaj la patrino rakontis al sia malgranda knabo, kiel la sonorilo servis dum kelke da jarcentoj, sonoradis por bapto de infanoj, por edziĝa ĝojo kaj por enterigo; ĝi anoncadis festan ĝojon kaj alarmon pri brulo; ĝi prikantadis la iradon de tuta homa vivo. Kaj neniam la knabeto forgesis tion, kion la patrino rakontis, ĝi resonadis en lia brusto, ĝis ĝi ĉe li, kiam li estis jam viro, ricevis la formon de kanto. Kaj la patrino rakontis al li, kiel tiu malnova sonorilo sonoris kaj kantis al ŝi en la koron konsolon kaj ĝojon en la horo de angoro, kiam Dio donacis al ŝi ŝian malgrandan knabon. Kaj la knabeto rigardis kun pia sento la grandan malnovan sonorilon, klinis sin kaj kisis ĝin, kvankam ĝi estis malnova kaj krevinta kaj staris nun senvalore meze de herbo kaj urtiko. ::En la rememoroj de la malgranda knabo, kiu elkreskis en malriĉeco, ĝi ne ĉesis vivi. Longa kaj malgrasa, ruĝhara kaj plena de lentugoj, tia li estis, sed li posedis du okulojn klarajn kaj helajn kiel profunda akvo. Kiel li fartis? Li fartis bone, enviinde bone! Per plej alta favora decido lia princo akceptis lin en tiun sekcion de la militista lernejo, en kiu troviĝis la infanoj de la pli altklasaj homoj, kaj tio estis honoro, feliĉo. Li portis duonbotojn, rigidan kolkovrilon kaj pudritan perukon. Scioj estis instruataj al li sub la konstantaj komandoj: "Marŝ'!" "Halt'!" "Front'!" El tio jam povis io fariĝi. ::La malnova sonorilo certe estis venonta iam en fandofornon, sed kio el ĝi fariĝos? Nu, tion oni neniel povis antaŭdiri, kaj tiel same oni neniel povis antaŭdiri, kio iam elvenos kaj elsonos el la sonorilo en la juna brusto. Ĝi havis en si metalon, kiu laŭte eksonoris, kiu eksonoris malproksimen en la mondon. Ju pli malvaste fariĝis inter la lernejaj muroj kaj ju pli laŭtege tondris la komando "Marŝ'!" "Halt'!" "Front'!", des pli fortaj sonoj eliĝis el la brusto de la junulo, kaj li kantis tion, kio vivis en li, en la rondeto de siaj kamaradoj, kaj la tonoj sonis trans la limojn de la lando. Sed ne por tia celo li ricevis senpagan lernadon, vestojn kaj manĝadon. Li havis la numeron de la najleto, kiu devis esti en la granda horloĝa meĥanismo, al kiu ni ĉiuj devas aparteni por nia propra palpebla profito. Kiel malmulte ni mem nin komprenas! Kiel do la aliaj, eĉ la plej bonaj homoj, povus nin kompreni! Sed ĝuste per la premo kreiĝas la multekosta ŝtono. La premo tie estis; ĉu iam en la daŭro de la tempo la mondo ekkonos la juvelon? ::Estis granda festo en la ĉefurbo de la landreganto. Miloj da lampoj lumis, raketoj flugis alten. Tiu brilo ne malaperas el la memoro kaŭze de tiu, kiu samtempe kun ĝi kun larmoj kaj doloro penis nerimarkate atingi fremdan teron. Li devis forlasi la patrujon, forlasi la patrinon, ĉiujn siajn karajn, aŭ perei en la torento de la ordinareco. ::Al la malnova sonorilo estis bone, ĝi staris ŝirmita ĉe la Marbacha preĝeja muro! La vento blovis super ĝi kaj povus rakonti al ĝi pri tiu, ĉe kies naskiĝo ĝi sonoris, rakonti, kiel malvarme ĝi blovis super li, kiam li antaŭ nelonge tute senfortiĝinte falis en la arbaro de la najbara lando, kie lia tuta riĉeco kaj lia tuta espero je la estonteco konsistis nur en la manuskripto de "Fiesko". La vento povus rakonti pri liaj unuaj protektantoj, ĉiuj artistoj, kiuj unu post la alia forŝteliĝis de la prelegado kaj preferis amuziĝi per kegloj. La vento povus rakonti pri la pala forkurinto, kiu dum semajnoj, eĉ dum monatoj loĝis en mizera drinkejo, kie la mastro insultadis, furiozadis kaj drinkadis, kie regis bruta gajeco, dum li kantis pri sia idealo. Malfacilaj tagoj, mallumaj tagoj! La koro devas mem suferi kaj sperti tion, kion ĝi iam per kanto proklamos al la mondo. ::Mallumaj tagoj, malvarmaj noktoj pasis super la malnova sonorilo; ĝi tion ne sentis, sed la sonorilo en la homa brusto sentas sian malbonan tempon. Kiel fartis la juna homo? Kiel fartis la malnova sonorilo? La sonorilo venis malproksimen, pli malproksimen ol kiom oni antaŭe povis ĝin aŭdi de ĝia alta loko sur la turo. Kaj la juna homo? La sonorilo en lia brusto sonoris pli malproksimen, ol kiom lia piedo povis migri aŭ lia okulo povis vidi, ĝi sonoris kaj sonoras ankoraŭ nun trans la oceanon, ĉirkaŭe super la tuta tero. Ni aŭdu tamen antaŭe pri la preĝeja sonorilo! El Marbach oni ĝin forigis, oni ĝin vendis kiel malnovan kupraĵon, kaj ĝi devis migri en Bavarujon en la fandofornon. Kiel kaj kiam ĝi tien venis? Nu, tion la sonorilo mem rakontu, se ĝi povas, tio ne estas grava; sed tion oni scias certe, ke ĝi venis en la ĉefurbon de Bavarujo. Pasis multe da jaroj depost tiam, kiam ĝi defalis de la turo; nun ĝi estis fandota, ĝi estis servonta por la elfando de honora monumento, de la statuo de unu Germana spirita heroo. Aŭdu do, kiel okazis, mirinde kaj belege iras la aferoj en la mondo. En Danujo, sur unu el la verdaj insuloj, kie kreskas la fago kaj kie leviĝas la multaj tomboj de gigantoj, vivis tre malriĉa knabo. Li havis sur si lignajn ŝuojn, kaj li portadis en malnova tuko manĝaĵon al sia patro, malriĉa lignaĵisto. La malriĉa knabo fariĝis la fiero de sia lando, li kreis belegajn marmorajn figurojn, kiuj kaŭzis admiron de la mondo, kaj ĝuste li estis tiu, kiu ricevis la honoran komision formi per argilo la figuron de nekomparebla grandeco, de radianta beleco, por ke ĝi povu esti fandita el metalo, ― la figuron de tiu knabo, kies nomon la patro enskribis en sia Biblio: Johann Christoph Friedrich. ::Kaj en la formon fluis la ardanta metalo, la malnova preĝeja sonorilo. Neniu pensis pri ĝia hejmo, neniu pensis pri ĝia ĉesiĝinta sonorado; la sonorilo fluis kun la alia metalo en la formon kaj formis la kapon kaj la bruston de la statuo, kiu nun staras en Stutgarto antaŭ la malnova palaco, sur tiu loko, kie li, kiun ĝi prezentas, dum sia vivo iradis luktante kaj strebante, sub la premado de la mondo, li, la knabo el Marbach, la edukato de la Karola lernejo, la forkurinto, la granda senmorta poeto de Germanujo, kiu kantis pri la liberiginto de Svisujo kaj pri la de Dio inspirita virgulino de Francujo. ::Estis suna tago, flagoj flirtis de turoj kaj tegmentoj de la reĝurbo Stutgarto, la preĝejaj sonoriloj sonoris por festo kaj ĝojo, nur unu sonorilo silentis, ĝi brilis en la klara sunlumo, ĝi brilis de la vizaĝo kaj brusto de la starigita statuo. Pasis ĝuste cent jaroj depost tiu tago, kiam la sonorilo sur la turo de Marbach sonoris ĝojon kaj konsolon al la suferanta patrino, kiu estis naskanta sian infanon, malriĉan en la malriĉa domo, sed iam estontan riĉan homon, kies trezorojn benas la mondo; cent jaroj pasis depost la naskiĝo de la poeto de noblaj virinaj koroj, de la prikantanto de la grando kaj belo, depost la naskiĝo de Johann Christoph Friedrich Schiller. <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=109&l=en&r=da Andersen Fairy Tales] - angle kaj dane * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/hersholt/TheOldChurchBell_e.html The Hans Christian Andersen Center] * [http://hca.gilead.org.il/old_chur.html Gilead] * [http://www.visithcandersen.dk/e1-den-gamle-kirkeklokke.htm http://visithcandersen.dk/] - dane 6824qxvi9cl3sunbd09tiu78zu2tizf Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/IV/Ĉapitro 21 — Dekdu per la poŝto 0 6622 62954 54118 2022-08-11T03:56:27Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Dekdu per la poŝto | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 20 — Malnova preĝeja sonorilo|Ĉapitro 20 — Malnova preĝeja sonorilo]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 22 — Sterkskarabo|Ĉapitro 22 — Sterkskarabo]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Kvar'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 21 — Dekdu per la poŝto'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::Estis terure malvarme, la ĉielo estis stelklara, neniu venteto moviĝis. "Bum!" oni rompis poton je la pordo. "Paf!" oni signalis per kanono la alvenon de la nova jaro. Estis Silvestra vespero; jen la horloĝo batis dekdu. ::"Trateratra!" la poŝto alvenis. La granda poŝta kaleŝo haltis antaŭ la urba pordego, ĝi venigis en si dekdu personojn, pli ĝi ne povis enpreni, ĉiuj lokoj estis okupitaj. ::"Hura! Hura!" oni kriis en la domoj, en kiuj la homoj festis la Silvestran vesperon, kaj ĝuste nun ili leviĝis kun plenaj glasoj kaj toastis vivuon al la nova jaro. ::"Sanon kaj kontentecon en la nova jaro!" ili proklamis, "karan edzineton, plenan sakon da oro, finon de ĉiuj zorgoj!" ::Jes, tian deziron oni esprimis, kaj poste oni interfrapis la glasojn, kaj ― la poŝto haltis kun la fremdaj gastoj, la dekdu vojaĝantoj, antaŭ la urba pordego. ::Kiaj personoj tio estis? Ili havis pasportojn, ili havis ĉe si vojaĝan pakaĵon, jes, donacojn por vi kaj por mi kaj por ĉiuj homoj en la urbo. Kiuj estis la fremduloj? Kion ili volas kaj kion ili alportis? ::"Bonan matenon!" ili diris al la gardostaranto ĉe la pordego. ::"Bonan matenon!" respondis ĉi tiu, ĉar la horloĝo ja estis jam batinta dekdu. ::"Via nomo? Via profesio?" demandis la gardostaranto tiun, kiu la unua eliris el la kaleŝo. ::"Rigardu en la pasporto!" diris la homo. "Mi estas mi!" Li estis efektive plena viro, envolvita en ursa pelto kaj kun peltaj botoj sur la piedoj. "Mi estas tiu, je kiu tre multaj homoj esperas. Venu morgaŭ, tiam vi ricevos novjaran donacon! Mi ĵetas ĉirkaŭen spesojn kaj spesmilojn, mi faras donacojn, mi eĉ donas balojn, plenajn tridek unu balojn, pli da noktoj mi ne disponas. Miaj ŝipoj englaciiĝis, sed en mia kontoro estas varme. Mi estas grandkomercisto kaj mi estas nomata Januaro. Mi havas ĉe mi nur kalkulojn." ::Poste venis la sekvanta; li estis ŝercemulo, li estis aranĝisto de komedioj, maskobaloj kaj ĉiaj elpenseblaj amuziĝoj. Lia pakaĵo konsistis el granda barelo. ::"Ĝi donos al ni por la karnavalo multe da materialo por gajeco," li diris. "Mi volas gajigi aliajn kaj ankaŭ min, ĉar el la tuta familio mi havas la plej mallongan vivon; mi atingos nur la aĝon de dudek ok tagoj, eble oni aldonos ankoraŭ unu tagon; sed la diferenco ne estas granda. Hura!" ::"Ne kriu tiel laŭte," diris la gardostaranto. ::"Ho, mi havas la rajton tion fari!" respondis la viro, "mi estas princo Karnavalo, kaj mi vojaĝas sub la nomo Februaro." ::Nun venis la tria; li aspektis kiel enkorpigita malsato, sed malgraŭ tio li tenis la kapon tre alte, ĉar li estis parenco de la "kvardek kavaliroj", kaj krom tio li estis veterprofeto. Tio cetere ne estas grasa ofico, kaj tial li al ĉiuj laŭdis la fastadon. Lia ornamo konsistis en bukedo da violoj, kiun li portis en la butontruo. ::"Marto, marŝ'!" ekkriis la kvara kaj donis puŝon al sia antaŭirinto. "Marto, marŝ'! eniru en la gardistejon, ĉi tie troviĝas punĉo, mi ĝin flaras!" Sed tio tute ne estis vera, li volis nur fari al li Aprilan trompon. Per tio la kvara ulo sin enkondukis. Lia vigla karaktero plaĉis ĉe la unua vido, li tamen ne multe faris, li havis tro multe da festoj. "Supren kaj malsupren, tio al mi plaĉas!" li diris; "pluvo kaj sunlumo, eliri kaj eniri! Mi estas komisario de transloĝiĝoj, mi estas funebra invitisto, mi povoscias ankaŭ ridi, ankaŭ plori. Mi havas someran ŝtofon en mia kofro, estus tamen malsaĝe fari uzon de ĝi. Jen mi estas! Por parado mi portas silkajn ŝtrumpojn kaj mufon." ::Nun el la poŝta kaleŝo eliris sinjorino. ::"Fraŭlino Majo!" ŝi diris. Strange, ŝi portis somerajn vestojn kaj samtempe galoŝojn. Ŝi havis sur si suke-verdan silkan jupon, ŝiaj haroj estis ornamitaj per anemonoj kaj samtempe tiel forte odoris konvalojn, ke la gardostaranto devis terni. "Dio vin benu!" Per ĉi tiu afabla saluto ŝi sin prezentis. Ŝi estis ĉarma, kaj krom tio ŝi estis kantistino, ne tia, kiajn oni trovas en la teatroj, sed kiajn oni trovas en la arbaro; ne sub tendojn, ne, en la freŝan verdan arbaron ŝi iris kaj kantis por sia propra plezuro. En sia tualeta kesteto ŝi havis la "Lignogravuroj" de Christian Winther, ĉar ili estas kiel la fagarbaro mem, kaj "Malgrandaj versaĵo; de Richard", ili estas kiel konvaloj. ::"Nun venas la sinjorino, la juna sinjorino!" oni ekkriis en la kaleŝo, kaj tiam venis la sinjorino, juna kaj eleganta, fiera kaj bela. Oni povis tuj vidi, ke ŝi estis naskita por festi la "Sep Dormantojn". Festenon ŝi aranĝis en la plej longa tago, por ke oni havu tempon formanĝi ĉiujn diversajn manĝaĵojn. Ŝi havis rimedojn por veturi en propra kaleŝo, tamen ŝi simile al la aliaj venis per la poŝto, por montri per tio, ke ŝi ne estas fiera. Cetere ŝi ne vojaĝis sola, ŝi estis akompanata de sia pli juna frato Julio. ::Li estis sufiĉe korpulenta, portis somerajn vestojn kaj pajlan ĉapelon. Da pakaĵo li havis kun si nur malmulte, ĉar en la varmego ĝi estus por li tro laciga. Li havis ĉe si nur banmantelon kaj naĝpantalonojn; tio ne estas tre multe. ::Nun venis patrino, sinjorino Aŭgusto, pogranda fruktistino, posedantino de pli ol unu da fiŝujoj, vilaĝanino en granda krinolino. Ŝi estis grasa kaj varmega, ĉie ĉiam ĉeestis kaj mem iradis kun la bierbareleto al la homoj sur la vendejon. "Oni devas manĝi sian panon en ŝvito de sia vizaĝo," tia estis ŝia devizo. "Tio estas skribita en la Biblio, poste oni povas ankoraŭ aranĝi arbaran feston kaj doni aŭtunan festenon." Ŝi estis patrino. ::Nun venis denove viro, pentristo laŭ sia profesio, majstro en afero de koloroj, ― tion spertis la arbaro, ĝiaj folioj devis ŝanĝi sian koloron, kvankam ne malprofite, se li nur volis. Ruĝan, flavan, brunan aspekton baldaŭ ricevis la arbaro. La majstro povosciis fajfi kiel la nigra sturno, li estis lerta laboranto, kaj sian bierkruĉon li ĉirkaŭvolvis per brune-verdaj volvotrunkoj de lupolo. Tio ornamis, kaj pri ornamoj li estis kompetenta. Jen li staris kun sia farbujo, kiu estis lia tuta vojaĝa pakaĵo. ::Post li venis la bienposedanto; li pensis nur pri la tempo de semado, pri plugiloj kaj preparado de kampoj, iomete ankaŭ pri la ĉasplezuro. Li havis kun si hundon kaj pafilon, lia poŝo estis plena de nuksoj; oni aŭdis senĉese: klak! klak! Terure multe da pakaĵo li trenis kun si, interalie ankaŭ anglan plugilon. Lia tuta parolado koncernis nur aferojn agrikulturajn; oni tamen ne multe povis kompreni kaŭze de konstanta tusado kaj spiregado de lia sekvanto; tio estis Novembro, kiu nun elpaŝis. ::Li havis kataron, teruran kataron, tiel ke li prefere povus uzi litotukon anstataŭ poŝtukon, kaj tamen li devas helpi al la servistinoj, li diris, la malvarmumo jam pasos, kiam li komencos haki lignon, kaj tion li volis fari, ĉar li estis profesia lignosegisto. La vesperojn li pasigadis en pretigado de glitiloj, ĉar li sciis, ke post kelke da semajnoj oni fervore uzos tiun gajan ŝuaĵon. ::Nun la lasta venis la maljuna avineto kun la fajropoto; estis al ŝi tre malvarme, sed ŝiaj okuloj brilis kiel du klaraj steloj. Ŝi portis florpoton kun malgranda abieto. "Ĝin mi zorge vartados, por ke ĝi ĝis la Kristnasko fariĝu granda, atingu de la planko ĝis la plafono kaj paradu per brulantaj kandeloj, oritaj pomoj kaj nuksoj kaj aliaj ornamoj. La fajropoto varmigas kiel kahela forno, mi prenas el la poŝo la fabellibron kaj voĉlegas al la infanoj, tiel ke ĉiuj infanoj en la ĉambro fariĝas silentaj, sed la pupoj sur la arbo fariĝas vivantaj kaj la malgranda vaksa anĝelo sur la plej supra pinto de la arbo skuas siajn oritajn flugilojn, deflugas de la verda supro kaj kisas ĉiujn en la ĉambro, ankaŭ la malriĉajn infanojn, kiuj staras ekstere kaj kantas la Kristnaskan kanton pri la stelo super Betlehem." ::"La kaleŝo povas nun forveturi," diris la gardostaranto; "la tuta dekduo estas jam ĉi tie. Nun antaŭhaltu alia kaleŝo!" ::"Antaŭe la dekdu eniru!" ordonis la deĵoranta kapitano. "Ĉiun fojon nur unu! La pasporton mi konservos; por ĉiu ĝi valoras por la daŭro de unu monato; kiam la monato finiĝos, mi notos sur la pasporto, kiel ĝia posedanto kondutis. Estu tiel bona, sinjoro Januaro, volu eniri!" ::Kaj li eniris. ::Kiam la jaro estos pasinta, mi diros al vi, kion la dekdu alportis al vi, al mi kaj al ni ĉiuj. Nun mi tion ne Scias, kaj supozeble ili mem tion ne scias, ― ĉar stranga estas la tempo, en kiu ni vivas. <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=100&l=en&r=da Andersen Fairy Tales] - angle kaj dane * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/hersholt/TwelveByTheMail_e.html The Hans Christian Andersen Center] * [http://www.visithcandersen.dk/e1-tolv-med-p http://visithcandersen.dk/] - dane ru62a1j02f6ncs9pj1ez3rmomiiji50 Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/IV/Ĉapitro 22 — Sterkskarabo 0 6623 62953 54119 2022-08-11T03:56:20Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Dekdu per la poŝto | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 21 — Dekdu per la poŝto|Ĉapitro 21 — Dekdu per la poŝto]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 23 — Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta|Ĉapitro 23 — Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Kvar'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 22 — Sterkskarabo'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::La ĉevalo de la imperiestro ricevis orajn hufumojn, po unu ora hufumo sur ĉiu piedo. ::Kial ĝi ricevis orajn hufumojn? ::Ĝi estis la plej bela besto, havis graciajn piedojn, saĝajn okulojn kaj kolharojn, kiuj pendis ĉirkaŭ ĝia kolo kiel silka vualo. Ĝi portis sian sinjoron en fumo de pulvo kaj en pluvo de kugloj, ĝi aŭdis la kantadon kaj sibladon de kugloj. Ĝi mordis kaj batis ĉirkaŭ si kaj partoprenis en la batalado, kiam la malamikoj penetris antaŭen. Per unu salto ĝi transgalopis la ĉevalon de la falinta malamiko, savis al sia imperiestro la kronon el ruĝa oro, savis al sia imperiestro la vivon, kio valoris pli ol la ruĝa oro, kaj tial la ĉevalo de la imperiestro ricevis orajn hufumojn, po unu ora hufumo sur ĉiu piedo. ::Tiam elrampis la sterkskarabo. ::"Antaŭe la grandaj, poste la malgrandaj," ĝi diris; "ne laŭ la grandeco oni devas juĝi." Kaj ĝi etendis siajn maldikajn piedetojn. ::"Kion vi volas?" demandis la forĝisto. ::"Orajn hufumojn!" respondis la skarabo. ::"Via prudento certe estas ne en normala stato!" diris la forĝisto. "Vi volas ankaŭ havi orajn hufumojn?" "Orajn hufumojn!" respondis obstine la skarabo. "Ĉu mi ne estas tiel same bona kiel la granda besto, kiu ĉiam estas priservata, striglata, vartata kaj ricevas bonan manĝadon kaj drinkadon? Ĉu mi ne apartenas ankaŭ al la stalo de la imperiestro?" ::"Sed kial la ĉevalo ricevas orajn hufumojn?" demandis la forĝisto. "Ĉu vi tion tute ne komprenas?" ::"Kompreni? Mi komprenas almenaŭ tion, ke tio estas malŝato kontraŭ mi," diris la skarabo, "tio estas ofendo, ― kaj nun mi tial eliras en la malproksiman mondon." ::"Forportu vin!" ridante diris la forĝisto. ::"Malĝentilulo!" diris la skarabo kaj eliris tra la pordo de la stalo, flugis malgrandan distancon kaj troviĝis en beleta malgranda florĝardeno, kie oni sentis la odoron de rozoj kaj lavendo. ::"Ĉu ĉi tie ne estas belege?" demandis malgranda makulkolora kokcinelo. "Kiel dolĉe odoras kaj kiel bele estas ĉi tie!" ::"Mi alkutimiĝis al io pli bona," respondis la skarabo. "Vi nomas tion ĉi tie bela? Ĉi tie oni ja eĉ ne havas sterkejon." ::Kaj ĝi iris pluen kaj trafis en la ombron de levkojo; sur levkojo rampis raŭpo. ::"Kiel bela estas la mondo!" diris la raŭpo; "la suno estas tiel varma! Ĉio estas tiel ĝoja kaj kontenta, kaj kiam mi iam endormiĝos kaj mortos, kiel ili tion nomas, mi poste denove vekiĝos kaj estos papilio." ::"Ne imagu al vi tro multe!" diris la skarabo; "nun ni flugas ĉirkaŭen kiel papilioj! Mi venas el la stalo de la imperiestro, sed neniu en ĝi, eĉ ne la persona ĉevalo de la imperiestro, ĝi, kiu fieras kun miaj formetitaj oraj hufumoj, imagas al si ion similan. Ricevi flugilojn! Flugi! Jes, nun ni flugas!" Kaj ĉe tiuj vortoj ĝi ekflugis. "Mi ne volas koleri, sed mi tamen koleras." ::Ĝi falis sur grandan pecon da herbotero. Ĉi tie ĝi iom kuŝis kaj poste endormiĝis. ::Ho ve! Kia pluvego ekverŝiĝis! La skarabo vekiĝis de la plaŭdado de la akvo kaj volis tuj enrampi en la teron, sed ĝi ne povis tion fari. Ĝi ruliĝis, ĝi naĝis sur la ventro kaj sur la dorso, pri flugado oni eĉ ne povis pensi, ĝi certe neniam foriros vivanta de ĉi tiu loko. Ĝi kuŝis tie, kie ĝi kuŝis, kaj ĝi tie restis. ::Kiam la pluvo iom kvietiĝis kaj la skarabo elpalpebrumis al si la akvon el la okuloj, ĝi ekvidis antaŭ si ion blankan; tio estis tolo, kiu devis blankiĝi. La skarabo rapidis tien kaj enrampis en faldon de la malseka tolo. Certe ĝi tie ne kuŝis tiel komforte kiel en la varma sterko en la stalo; sed troviĝis nenio pli bona, kaj tial ĝi kuŝis tie dum tuta tago kaj tuta nokto; la pluvo ne ĉesis. Frue matene la skarabo denove elrampis; ĝi estis tre kolera pro la malbona vetero. ::Du ranoj sidis sur la tolo; iliaj helaj okuloj lumis de raviteco. "Ĉarmega vetero!" diris unu el ili. "Kiel ĝi refreŝigas! Kaj la tolo tiel bone konservas la akvon; tiklas kaj jukas al mi en la malantaŭaj piedoj, kvazaŭ mi devus naĝi." ::"Mi volus nur scii," diris la dua, "ĉu la hirundo, kiu vagas tiel malproksimen, ĉu en siaj multaj vojaĝoj eksterlanden ĝi trovis ie pli bonan klimaton ol la nia. Tia pluvo, tia malsekeco! estas tute tiel, kvazaŭ oni kuŝus en malseka foskavo. Se oni pri tio ne ĝojas, tiam oni vere ne amas sian patrujon." ::"Vi certe neniam estis en la stalo de la imperiestro?" demandis la skarabo. "Tie la malsekeco estas varma kaj spica. Al tio mi alkutimiĝis; tio estas la klimato, kiu plej bone al mi plaĉas, sed bedaŭrinde oni ne povas preni ĝin kun si en la vojaĝon. Ĉu ne ekzistas ĉi tie en la ĝardeno ia sterkejo, kie altklasaj personoj, kiel mi, povus loĝi kaj senti sin hejmece?" ::Sed la ranoj ĝin ne komprenis aŭ ne volis ĝin kompreni. ::"Mi neniam demandas duafoje," diris la skarabo, kiam ĝi estis demandinta tri fojojn kaj ricevis nenian respondon. ::Trairinte ian distancon pluen, ĝi renkontis krevpecon de poto; ĉi tiu en efektiveco ne devis kuŝi ĉi tie, sed ĉar ĝi jam kuŝis, ĝi prezentis ŝirmon. Ĉi tie loĝis kelke da forfikulaj familioj. Ili ne postulis grandajn spacojn, sed nur socian kunvivadon. Precipe la virinoj distingiĝis per granda patrina amo, kaj tial ankaŭ ĉiu el ili opiniis siajn idojn la plej belaj kaj plej saĝaj. ::"Nia filo fianciĝis," diris unu el la patrinoj. "La dolĉa senkulpeco! Lia plej alta celo estas enrampi iam en la orelon de pastro. Li estas tiel aminda kaj infaneca, kaj lia fianĉiĝo tenas lin malproksime de ĉiuj diboĉaĵoj. Ekzistas nenio pli ĝojiga por patrino." ::"Nia filo," rakontis alia patrino, "apenaŭ elrampis el la ovo, li jam komencis gaje ludi. En li bolas, li devas fari la kutimajn junulajn malsaĝaĵojn. Tio vere estas granda ĝojo por patrino! Ĉu ne vere, sinjoro skarabo?" Laŭ la eksteraĵo de la skarabo ili vidis, ke li estas fremdulo. ::"Vi ambaŭ estas pravaj!" diris la skarabo, kaj tiam oni lin invitis, ke li venu pli proksimen, kiom li havis la eblon rampi sub la potpecon. ::"Nun vi devas vidi ankaŭ niajn malgrandajn forfikulojn," diris tria kaj kvara el la patrinoj. "Ili estas la plej ĉarmaj infanoj kaj tiel amuzaj! Ili neniam estas malbonkondutaj, krom la okazo, kiam ili havas ventrodoloron, sed tion oni ja ricevas tre facile en ilia aĝo." ::Kaj poste ĉiu patrino rakontis pri siaj infanoj, kaj la infanoj enmiksis sin en la paroladon, kaj ili uzis la forkon, kiun ili havis malantaŭe ĉe la vosto, por pinĉi la skarabon je lia barbo. ::"Sed ili ĉion tuj rimarkas, la malgrandaj petoluloj!" diris la patrinoj, spiregante de patrina amo. Sed la skarabon tio ĉagrenis, kaj tial ĝi demandis, ĉu la sterkejo ne troviĝas ie proksime. ::"Ho, ĝi troviĝas malproksime, malproksime en la mondo, transe de la foskavo," diris unu forfikulo; "tiel malproksime, ke, kiel mi esperas, neniu el miaj infanoj iam venos tiel malproksimen, ĉar tio estus mia morto." ::"Mi tamen provos iri tiel malproksimen," respondis la skarabo kaj foriris sen adiaŭdiro. Tiel estas plej bonmaniere. ::Ĉe la foskavo ĝi renkontis multajn el sia speco, ĉiuj estis sterkskaraboj. ::"Ĉi tie ni loĝas!" ili diris. "Estas al ni tre varme. Ĉu estas permesite al ni havi la kuraĝon inviti vin al ni? La vojaĝo certe vin lacigis." ::"Tute vere," respondis la skarabo. "Dum pluva vetero mi kuŝis sur tolo, kaj pureco estas por mi tute speciale sentebla. Mi ankaŭ ricevis artriton en unu el la flugilartikoj, ĉar mi devis stari en trablovo sub potpeco. Estas vera ĝuo, kiam oni fine denove venas al siaspeculoj." ::"Vi eble venas de la sterkejo?" demandis la plej aĝa. ::"Pli alte!" respondis la skarabo. "Mi venas el la stalo de la imperiestro, en kiu mi naskiĝis kun oraj hufumoj. Mi vojaĝas kun sekreta komisio, pri kiu vi ne devas min demandi, ĉar mi tion ja ne diros al vi." ::Post tio la skarabo iris malsupren en la grasan ŝlimon. Ĉi tie sidis tri junaj sterkskarabaj fraŭlinoj, kiuj honteme ridetis, ĉar ili ne sciis, kion ili devas diri. ::"Ili ankoraŭ ne estas fianĉigitaj," diris la patrino, kaj ili denove komencis rideti, sed nun pro embaraso. ::"Eĉ en la stalo de la imperiestro mi ne vidis pli belajn!" galante respondis la vojaĝanta skarabo. ::"Ne malbonigu al mi miajn knabinojn kaj ne parolu kun ili, se vi ne havas pli realajn intencojn; sed vi ilin havas, kaj mi donas al vi mian benon." ::"Hura!" ekkriis la aliaj, kaj tiamaniere la skarabo subite vidis sin fianĉigita. Antaŭe fianĉiĝo, poste edziĝo; ekzistis ja nenio, por kio oni bezonus atendi. ::La sekvanta tago pasis tre bone, la postsekvanta pasis jam pli malrapide, sed en la tria tago estis ja necese pensi pri manĝaĵo por la edzino kaj eble ankaŭ por infanoj. ::"Mi lasis min kapti neatendite," diris la skarabo al si mem, "tial mi havas la rajton ankaŭ miaflanke fari al ili neatenditaĵon...." ::Kaj li tion faris. Li malaperis; li forestis la tutan tagon, li forestis la tutan nokton, ― kaj la edzino fariĝis pajla vidvino. La aliaj skaraboj asertis, ke ili bedaŭrinde akceptis en la familion kompletan vagiston. La virino nun estis por ili ŝarĝo. ::"En tia okazo ŝi povas denove resti ĉe mi kiel virgulino," diris la patrino, "resti ĉe mi kiel mia infano. Fi al la abomeninda kotanimulo, kiu ŝin trompe forlasis!" ::Nia skarabo dume troviĝis denove sur la landvojo; sur folio de brasiko ĝi transŝipiĝis trans la foskavon. Ĉirkaŭ la mateno venis subite du homoj, ili rimarkis la skarabon, prenis ĝin, turnis ĝin ĉiuflanken, kaj ili ambaŭ estis mireginde instruitaj, precipe la knabo. "Alaho vidas la nigran skarabon en la nigra ŝtonaĵo de la nigra roko! Ĉu ne tiel estas skribite en la Korano?" li demandis, kaj li tradukis la nomon de la skarabo en la lingvon latinan kaj priskribis ĝian rason kaj ĝian naturon. La pli aĝa scienculo ne konsilis preni la skarabon hejmen; oni tie havas tiel same bonajn ekzemplerojn, li diris, kaj tio ne estis ĝentila parolo laŭ la opinio de la skarabo. Tial ĝi elflugis el lia mano, kaj, ĉar ĝiaj flugiloj elsekiĝis, ĝi flugis sufiĉe grandan distancon kaj atingis la oranĝerion, kie unu fenestro estis so^vita supren, kaj tial la skarabo tre oportune povis englitigi sin kaj sin enfosi en la freŝan sterkon. "Ĉi tie estas belege kaj bonguste!" ĝi ekkriis. ::Baldaŭ ĝi endormiĝis kaj sonĝis, ke la ĉevalo de la imperiestro pereis kaj sinjoro la sterkskarabo ricevis ĝiajn orajn hufumojn kaj la promeson, ke ĝi ricevos ankoraŭ du. Kiel agrabla, kiel ĝojiga estas tia sonĝo! Kiam la skarabo vekiĝis, ĝi elrampis kaj rigardis ĉirkaŭen. Kia lukso estis ĉi tie en la oranĝerio! Grandaj ventumilformaj palmoj staris gracie kaj alte, la suno faris ilin kvazaŭ travideblaj, kaj sub ili kreskis abundo da verdaĵo kaj lumis floroj ruĝaj kiel fajro, flavaj kiel sukceno kaj blankaj kiel freŝe falinta neĝo. ::"Ĝi estas nekomparebla beleco! Kiel delikatan guston tio kredeble havas, kiam ĉiuj ĉi tiuj kreskaĵoj komencas putri!" diris la skarabo. "Ĝi estas bonega manĝprovizejo. Ĉi tie certe loĝas membroj de mia familio. Mi iom esploros kaj rigardos, ĉu mi povos trovi iun, kun kiu oni povas interrilati. Mi estas konvenaspekta, tio estas mia fiero!" Kaj ĝi serĉis ĉie kaj pensis pri sia sonĝo pri la mortinta ĉevalo kaj pri la akiritaj oraj hufumoj. ::Subite ia mano ĉirkaŭis la skarabon; ĝi estis kunpremita kaj turnata tien kaj reen. ::La malgranda filo de la ĝardenisto kaj unu el liaj kamaradoj troviĝis en la oranĝerio, ili vidis skarabon kaj volis amuziĝi per ĝi. Oni volvis ĝin en vinberan folion kaj metis en varman pantalonan poŝon. Ĝi turniĝadis tien kaj reen, sed ricevis pro tio fortan premon per la mano de la knabo, kiu rapide iris kun ĝi al granda lageto en la fino de la ĝardeno. Ĉi tie la skarabo estis metita en malnovan rompitan lignan ŝuon, kies supra parto defalis. La knabo starigis en ĝi stangeton kiel maston kaj alligis al ĉi tiu per lana fadeno la skarabon. Ĝi devis prezenti ŝipiston kaj forŝipiĝi. ::La lageto estis sufiĉe granda, la skarabo opiniis, ke ĝi estas oceano, kaj tiel miregis, ke ĝi falis sur la dorson kaj baraktis per la piedetoj. ::La ligna ŝuo fornaĝis, en la akvo estis sufiĉe rimarkebla fluado; kiam la ŝipeto tro malproksimiĝis de la bordo, unu el la knaboj tuj tiris supren siajn pantalonojn kaj venigis ĝin returne. Sed kiam ĝi denove estis en plena kurado, oni vokis la knabojn. Ili rapide foriris kaj forlasis la lignan ŝuon. Ĝi ĉiam pli malproksimiĝis de la tero, ĉiam antaŭen; al la skarabo estis tre malbone en la koro. Flugi ĝi ne povis, ĉar ĝi estis ja fortike alligita al la masto. ::Ĝi ricevis viziton de muŝo. ::"Ni havas hodiaŭ tre belan veteron," komencis la muŝo la interparoladon. "Ĉi tie mi povas ripozi, ĉi tie mi povas sidi en la sunlumo. Vi vivas efektive tre agrable kaj komforte!" ::"Vi babilas, kiel vi komprenas! Ĉu vi ne vidas, ke mi estas fortike alligita?" ::"Sed mi ne estas alligita," respondis la muŝo kaj forflugis. ::"Nun mi konas la mondon," diris la skarabo. "Ĝi estas malnobla mondo, mi estas la sola konvena estaĵo en ĝi! Antaŭe oni rifuzas al mi orajn hufumojn, poste mi devas kuŝi sur malseka tolo, stari en trablovo, kaj fine oni ankoraŭ altrudas al mi edzinon. Kiam mi faras rapidan paŝon en la malproksiman mondon kaj vidas, kion oni povas havi kaj kion oni devus havi, venas tia homa bubaĉo, alligas min kaj fordonas min al la sovaĝa maro. Kaj dume la ĉevalo de la imperiestro promenas kun oraj hufumoj! Ĉi tio min plej multe kolerigas. Sed dankon kaj kunsenton oni ne povas atendi en ĉi tiu mondo! Mia biografio estas tre instrua kaj interesa, sed kion tio povas helpi, se neniu ĝin ekscios! La mondo cetere eĉ tute ne meritas ekscii ĝin, alie ĝi en la stalo de la imperiestro donus al mi orajn hufumojn samtempe kun la ĉevalo, kiam ĝi etendis siajn piedojn. Se mi ricevus orajn hufumojn, mi fariĝus honoro por la stalo. Nun la stalo min perdis kaj la mondo min perdis, ĉio estas finita!" ::Sed ne ĉio ankoraŭ estis finita. Venis boato kun kelke da junaj knabinoj. Ili troviĝis flanke de la ligna ŝuo, eltiris ĝin el la akvo, kaj unu el la knabinoj elprenis malgrandan tondilon, distranĉis la lanan fadenon, ne difektante la skarabon, kaj kiam ili eliris sur la bordon, ŝi metis ĝin en la herbon. ::"Rampu, rampu! Flugu, flugu, se vi povas!" ŝi diris; "libereco estas bela afero." ::Kaj la skarabo enflugis ĝuste en la malfermitan fenestron de granda konstruaĵo; laca ĝi falis sur la delikatan, molan, longan kolhararon de la imperiestra ĉevalo, kiu staris en la stalo, kiu estis la hejmo de ĝi kaj de la skarabo. Ĝi forte alkroĉiĝis al la kolhararo, sidis tie iomete kaj iom post iom mallaciĝis. "Jen mi sidas sur la amata ĉevalo de la imperiestro, mi sidas sur ĝi kiel rajdanto! Kion mi diras! Ha, nun fariĝas al mi klare! Tio estas bona ideo kaj tute vera. Kial la ĉevalo ricevis orajn hufumojn? Pri tio demandis min ankaŭ li, la forĝisto. Nun mi komprenas; pro mi la ĉevalo ricevis orajn hufumojn!" ::Kaj ĉi tiu ideo metis la skarabon en bonan humoron ::"En vojaĝoj oni fariĝas komprenema!" ĝi diris. ::La radioj de la suno falis rekte sur ĝin, la suno lumis tiel belege. "La mondo tamen ne estas tiel malbona," diris la skarabo, "oni nur devas ĝin kompreni." La mondo denove estis bela, ĉar la ĉevalo de la imperiestro ricevis orajn hufumojn pro tio, ke la sterkskarabo estis rajdonta sur ĝi. ::"Nun mi tamen malsupreniros kaj rakontos al la aliaj membroj de la familio, kiom multe oni faris por mi. Mi rakontos ĉiujn agrablaĵojn, kiujn mi ĝuis dum mia eksterlanda vojaĝo, kaj mi diros al ili, ke mi nun restos hejme tiel longe, ĝis la ĉevalo eluzos siajn orajn hufumojn." <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=101&l=en&r=da Andersen Fairy Tales] - angle kaj dane * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/hersholt/TheBeetle_e.html The Hans Christian Andersen Center] * [http://www.visithcandersen.dk/il-skarnbassen.htm http://visithcandersen.dk/] - dane * [http://hca.gilead.org.il/beetle.html Gilead] [[cs:Chrobák]] [[da:Skarnbassen]] [[en:The Beetle Who Went on His Travels]] qy25la7m5b84mvo3mvj2pa98gei5iy7 Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/IV/Ĉapitro 23 — Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta 0 6624 62952 54120 2022-08-11T03:56:02Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 22 — Sterkskarabo|Ĉapitro 22 — Sterkskarabo]] | posta = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 24 — Neĝulo|Ĉapitro 24 — Neĝulo]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Kvar'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 23 — Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::Nun mi volas rakonti al vi historion, kiun mi aŭdis, kiam mi estis ankoraŭ malgranda knabo, kaj ĉiufoje, kiam mi depost tiam ĝin rememoris, ĝi ŝajnis al mi ĉiam pli bela. Kun la historioj estas tiel same, kiel kun multaj homoj: ju pli aĝaj, des pli belaj ili fariĝas, kaj tio estas agrabla. ::Vi certe estis jam en la kamparo, vi vidis veran malnovan vilaĝanan domon kun pajla tegmento. Musko kreskas sur ĝi, nesto de cikonio estas sur la supro de la tegmento. La cikonio neniam mankas; la muroj estas malrektaj, la fenestroj estas malaltaj, kaj nur unu el ili estas malfermebla. La bakforno elstaras kiel malgranda dika ventro, kaj la siringa arbetaĵo kliniĝas super la barilon, apud kiu troviĝas marĉeto kun anaso aŭ junaj anasidoj ĝuste sub la kripla saliko. Krom tio troviĝas ankaŭ ĉenhundo, kiu bojas kontraŭ ĉio kaj ĉiu. ::Ĝuste tia vilaĝana dometo staris tie en la kamparo, kaj en la dometo loĝis paro da maljunaj homoj, vilaĝano kaj vilaganino. Kvankam ili posedis tre malmulte, ili havis ankoraŭ ion superfluan, tio estis ĉevalo, kiu ordinare paŝtiĝadis ĉe la foskavoj apud la landvojo. Patro rajdadis sur ĝi en la urbon, la najbaroj pruntadis ĝin kaj faradis pro tio iajn kontraŭservojn, tamen estus pli profite por la maljuna paro vendi la ĉevalon aŭ interŝanĝi ĝin kontraŭ tio aŭ alio, kio donus pli grandan profiton. Sed kontraŭ kio interŝanĝi? ::"Tion vi, patreto, komprenos plej bone!" diris la virino. "Nun ĝuste estas foiro en la plej proksima vilaĝo, rajdu tien, vendu la ĉevalon aŭ faru bonan interŝanĝon. Kion vi faras, estas ĉiam ĝusta. Rajdu al la foiro!" ::Kaj ŝi ligis al li la kravaton, ĉar tion ŝi povosciis pli bone ol li; ŝi ligis al li duoblan banton, kio donis al li tre entrepreneman aspekton, brosis al li la ĉapelon per la manplato, kisis lin sur la varma buŝo, kaj poste li vigle elrajdis sur la vendota aŭ interŝanĝota ĉevalo. Jes, patro povosciis rajdi vigle. [[dosiero:Nye Eventyr og Historier II s 23 - Hvad Fatter gjør, det er altid det Rigtige.png|thumb|300px|center|<center>Ilustraĵo de [https://en.wikipedia.org/wiki/Lorenz_Fr%C3%B8lich Lorenz Frølich] (1820–1908)</center>]] ::La suno brulis, nenia nubeto troviĝis sur la ĉielo. Sur la vojo estis polvo. Multaj foiranoj en veturilo, sur ĉevalo aŭ sur siaj propraj piedoj vivigis la ordinare senhoman landvojon. Regis granda suna varmego, kaj nenie sur la tuta vojo oni vidis ian ombran loketon. ::Nia maljuna amiko renkontiĝis kun kamparano, kiu pelis bovinon, bovinon tiel ĉarman, kiel bovino nur povas esti. "Ĝi certe donas belan lakton!" li pensis, "mi eble povus fari bonan interŝanĝon! Aŭskultu, vi kun la bovino!" li diris, "ni iom babilu unu kun la alia! Vidu, mi opinias, ke ĉevalo kostas pli ol bovino; sed estas indiferente! De bovino mi havus pli da profito. ĉu vi volas interŝanĝi?" ::"Tre volonte!" diris la homo kun la bovino, kaj ili faris la interŝanĝon. ::La negoco estis finita, kaj nun la vilaĝano povus iri returne, ĉar li atingis ja la celon de sia vojaĝo; sed ĉar li eliris kun la intenco viziti la foiron, li volis nun iri al la foiro, por ĝin rigardi; kaj tial nia amiko pelis sian bovinon pluen. Li iris rapide, kaj la bovino iris rapide, kaj tial ili baldaŭ atingis unu homon, kiu kondukis ŝafon. Tio estis bona ŝafo, sana kaj abunde kovrita de lano. ::"Tion mi volus havi!" pensis la vilaĝano. "Ĉe niaj foskavoj ne mankus al ĝi herbo, kaj en la vintro oni povus preni ĝin al si en la loĝejon. En efektiveco estus por ni pli ĝuste teni ŝafon ol bovinon. Ĉu ni faros interŝanĝon?" ::Nu, la homo, al kiu apartenis la ŝafo, kompreneble faris tion volonte, kaj tiamaniere la interŝanĝo estis farita, kaj la vilaĝano iris kun sia ŝafo laŭlonge de la landvojo. Sur piedvojeto, kiu kruciĝis kun la landvojo, li ekvidis homon kun granda ansero sub la brako. ::"Ha, pezan anseron vi tie portas!" ekparolis al li la vilaĝano "Kian grason kaj kiajn plumojn ĝi havas! Ĝi bone aspektus en nia marĉeto! Tiam patrino havus do ion, por kio ŝi povus kolekti siajn ŝelojn! Ofte ŝi diris: "bone estus, se ni havus anseron!" Nun ŝi povas ĝin ricevi, kaj ŝi ĝin ricevos! Ĉu vi volas interŝanĝi? Pro via ansero mi donos al vi la ŝafon kaj ankoraŭ sinceran dankon!" ::Nu, tion la alia certe volis, kaj tiamaniere ili faris interŝanĝon; la vilaĝano ricevis la anseron. Li troviĝis proksime de la urbo, la puŝiĝado sur la vojo pligrandiĝis, estis svarmado de homoj kaj bestoj. Ĉiuj iris laŭlonge de la vojo, preter la terpoma kampo de la ŝosea impostisto; sur tiu kampo staris alligita la kokino de la impostisto, por ke ĝi ne forkuru en la ĝenerala konfuzo kaj ne malaperu por ĉiam. La kokino palpebrumadis per unu okulo kaj aspektis sufiĉe bone. "Kluk, kluk!" ĝi kriadis; kion ĝi pensis ĉe tio, mi ne povas diri, sed kiam la vilaĝano ĝin ekvidis, li pensis: tio estas la plej bela kokino, kian mi iam vidis, ĝi estas pli bela ol la kokino de la pastro; mi volus ĝin havi. Kokino ĉiam trovas por si grajnon, ĝi preskaŭ mem povas zorgi pri si! Mi opinias, ke estus bona interŝanĝo, se mi ricevus ĝin pro la ansero. "Ĉu vi volas interŝanĝi kun mi?" li demandis. "Interŝanĝi?" demandis la alia, "nu, tio ne estus tre malbona!" Kaj ili faris la interŝanĝon La ŝosea impostisto ricevis la anseron, kaj la vilaĝano la kokinon. ::Dum sia vojaĝo al la urbo li certe plenumis ne malmulte da faroj. Krom tio estis tre varme kaj li estis laca. Gluto da brando kaj peco da pano estis necesa por li. Ĉar li troviĝis ĝuste antaŭ drinkejo, li volis eniri, sed en la sama momento la drinkejmastro volis eliri; la vilaĝano renkontiĝis kun ĉi tiu, kiu portis ĝissupre plenigitan sakon, ĝuste en la pordo. ::"Kion vi havas en la sako?" demandis la vilaĝano. ::"Putrajn pomojn!" diris la alia, "tutan plenan sakon por la porkoj." ::"Tio estas ja grandega kvanto! Mi dezirus, ke patrino tion vidu. Ni havis en la pasinta jaro nur unu solan pomon sur la maljuna arbo apud la stalo. Ni devis konservi la pomon, kaj ĝi staris sur la komodo, ĝis ĝi tute malboniĝis. Ĉiuokaze tio montras certan bonhavecon," diris nia patrino. Sed ĉi tie ŝi povus vidi grandegan bonhavecon! Jes, mi dezirus, ke ŝi tion vidu. ::"Nu, kion vi donos pro tio?" demandis la mastro. ::"Doni? Mi donos interŝanĝe mian kokinon!" Kaj li donis interŝanĝe la kokinon, ricevis la pomojn kaj eniris en la drinkejon rekte al la bufedo. Sian sakon kun la pomoj li apogis al la forno; sed ke en ĝi estis forta fajro, pri tio li ne pensis. En la ĉambro troviĝis multe da fremduloj, ĉevalkomercistoj, bovkomercistoj kaj ankaŭ du angloj, kaj ĉi tiuj ĉiuj estas tiel riĉaj, ke iliaj poŝoj disŝiriĝas de la multego da oraj moneroj; en aferoj de vetado ili estas tre kompetentaj, kaj pri tio vi tuj aŭdos. ::"Sss! sss! Kio estis tiu stranga sono ĉe la forno? La pomoj komencis rostiĝi." ::"Kio tio estas?" Tion ili baldaŭ sciiĝis, la tutan historion pri la ĉevalo, kiu estis interŝanĝita kontraŭ bovino kaj tiel ĉiam pli malsupren ĝis la putraj pomoj. ::"Atendu, jen vi ricevos batojn de patrino, kiam vi venos hejmen!" diris la angloj. ::"Mi ricevos kisojn, ne batojn!" respondis la vilaĝano. "Nia patrino diros: kion patro faras, estas ĉiam ĝusta!" ::"Ĉu ni vetu?" ili demandis. "Tutajn barelojn da oraj moneroj!" ::"Mi estos kontenta de unu buŝelo!" respondis la vilaĝano, "sed mi povas proponi vete nur buŝelon da pomoj kaj ankaŭ min mem kaj patrinon." ::"Bone, bone!" ili diris, kaj tiamaniere la veto estis farita. ::La veturilo de la drinkejmastro haltis antaŭ la pordo, la angloj eniris, la vilaĝano eniris, la putraj pomoj estis metitaj en la veturilon, kaj fine ili alveturis antaŭ la domo de la vilaĝano. ::"Bonan vesperon, patrino!" ::"Dankon, patreto!" ::"Nian ĉevalon mi bone interŝanĝis!" ::"Jes, vi tion komprenas!" diris la virino, kaptis lin ĉirkaŭ la korpo kaj forgesis pri la sako kaj pri la fremduloj. ::"Mi interŝanĝis la ĉevalon kontraŭ bovino!" ::"Dankon al Dio pro la lakto!" diris la virino. "Nun denove venos sur nian tablon laktaj manĝaĵoj, butero kaj fromaĝo. Tio estis bela interŝanĝo!" ::"Jes, sed la bovinon mi denove interŝanĝis kontraŭ ŝafo!" ::"Tio certe estas ankaŭ pli bona!" diris la virino. "Vi agas ĉiam pripensite. Por ŝafo ni havas tute sufiĉe da herbo. Nun ni povas havi ŝafan lakton, ŝafan fromaĝon kaj lanajn ŝtrumpojn, eĉ lanajn noktajn jakojn. Tion bovino ne donas; ĝi perdas siajn harojn! Vi estas tre pripensema kaj prudenta homo!" ::"Sed la ŝafon mi interŝanĝis kontraŭ ansero!" ::"Ĉu efektive ni havos en ĉi tiu jaro Sanktmartenan anseron, patreto? Vi ĉiam pensas nur pri tio, ke vi faru al mi ĝojon! Tio estis ĉarmega ideo de via flanko! La anseron ni povas alligi tie sur la herbo, kaj tiam ĝi ĝis la Sankta Marteno fariĝos ankoraŭ pli grasa!" ::"Sed la anseron mi denove interŝanĝis kontraŭ kokino!" diris la edzo. ::"Kokino! Tion mi nomas bona interŝanĝo," diris la edzino; "la kokino metas ovojn, ĝi ilin elkovas, ni ricevos kokidojn, ni ricevos tutan kokinaron! Ĝuste tion mi kaŝite deziris al mi!" ::"Jes, sed anstataŭ la kokino mi prenis interŝanĝe sakon da putraj pomoj!" ::"Nun mi devas vin kisi!" ekkriis la virino plena de ĝojo. "Dankon al vi, mia kara edzo! Mi ion rakontos al vi. Kiam vi forestis, mi havis la intencon prepari por vi tre bonan manĝaĵon: ovaĵon kun ŝenoprazo. La ovojn mi havis, la ŝenoprazon mi ne havis. Tial mi iris al la edzino de la lernejestro. Mi scias certe, ke ili havas ŝenoprazon, sed la virino estas avarulino, tiu maljuna azenino! Mi petis, ke ŝi pruntu al mi iom. Prunti! ŝi diris, nenio kreskas en nia ĝardeno, eĉ putra pomo tie ne troviĝas; eĉ tion mi ne povus al vi prunti! Nun mi povas prunti al ŝi dek, kaj eĉ plenan sakon! Kia ĝojo, patreto!" Kaj ŝi kisis lin sur la buŝo. ::"Tio plaĉas al mi!" diris unu el la angloj. "Ĉiam pli malsupren, kaj tamen ĉiam egale ĝoja! Tio efektive meritas oron!" Kaj al la vilaĝano, kiu ricevis ne puŝojn, sed kisojn, ili donis barelon da oraj moneroj. ::Jes, tio ĉiam estas rekompencata, se la edzino konscias kaj konfesas, ke patro estas pli saĝa kaj ke ĉio, kion li faras, estas ĉiam ĝusta. ::Vidu, tio estas bona historio! Mi aŭdis ĝin, kiam mi estis malgranda infano, kaj nun vi ankaŭ ĝin aŭdis kaj vi scias, ke kion patro faras, ĉiam estas ĝusta. <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=102&l=en&r=da Andersen Fairy Tales] - angle kaj dane * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/hersholt/WhatTheOldManDoesIsAlways_e.html The Hans Christian Andersen Center] * [http://www.visithcandersen.dk/il-fatter.htm http://visithcandersen.dk/] - dane * [http://hca.gilead.org.il/old_man.html Gilead] [[cs:Co dělal, vždy dobře udělal]] [[da:Hvad Fatter gjør, det er altid det Rigtige]] [[en:Fairy tales of Andersen (Paull)/What the Old Man does is Always Right]] [[it:Quaranta novelle/Quel che fa il babbo è sempre ben fatto]] [[pl:Co ojciec czyni, jest zawsze słuszne]] cdkq6ocgknrio4vwapd68ajh0cqhixp Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/IV/Ĉapitro 24 — Neĝulo 0 6625 62951 54123 2022-08-11T03:55:34Z Kwamikagami 494 wikitext text/x-wiki {{Paĝokapo | titolo = Fabeloj de Andersen (Zamenhof) | aŭtoro = Hans Christian Andersen | tradukinto = L. L. Zamenhof | sekcio = Neĝulo | antaŭa = [[Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 23 — Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta|Ĉapitro 23 — Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta]] | posta = [[Fabeloj de Andersen (Zamenhof)|Fabeloj de Andersen (Zamenhof)]] | kvalito = 3 }} <center><big>'''Libro Kvar'''</big></center> <center><big>'''Ĉapitro 24 — Neĝulo'''</big></center> <div class="prose"><div style="text-align:justify"> ::"Bongrade krakas en mi, tiel belege malvarme nun estas!" diris la neĝulo. "La akra vento efektive povas enblovi al iu vivon! Kaj kien malaperis la ardanto, kiu tiel rigardaĉis min?" Li pensis pri la suno, kiu ĵus subiris. "Li ne palpebrumigos min, mi povoscias forte teni miajn pecojn!" ::Du grandaj triangulaj pecoj de tegolo servis al li kiel okuloj. Lia buŝo estis peco de malnova rastilo, kaj pro tio ĝi havis dentojn. ::Li naskiĝis sub hurakrioj de la knaboj, lin salutis la tintado kaj vipkrakado de glitveturiloj. ::La suno subiris, la plenluno leviĝis, ronda kaj granda, klara kaj bela en la blua aero. ::"Jen li denove aperas de alia flanko", diris la neĝulo. Li pensis, ke tio estas la suno, kiu denove montriĝis. "Mi dekutimigis lin, ke li plu ne ardu sur min kaj ne rigardaĉu min! Nun li povas pendi tie kaj disvastigi tiom da lumo, ke mi povu vidi min mem. Mi nur dezirus scii, kiamaniere oni povas aranĝi por moviĝi de la loko. Mi tiel forte volus forlasi mian lokon! Se mi povus tion fari, mi irus nun malsupren sur la glacion por glitkuri, kiel mi vidis, ke la knaboj tion faras. Sed mi ne povoscias kuri." ::[[dosiero:Hca ill 0094.jpg|thumb|300px|center|<center>Ilustraĵo de [https://en.wikipedia.org/wiki/Lorenz_Fr%C3%B8lich Lorenz Frølich] (1820–1908)</center>]] ::"For, for!" bojis la maljuna ĉenhundo. Ĝi estis iom raŭka, ĝi estis tia depost la tempo, kiam ĝi ĉesis esti ĉambra hundo kaj kuŝi sub la forno. "La suno jam instruos al vi kuri! Tion mi vidis en la pasinta jaro ĉe via antaŭulo. For, for, kaj for ili estas ĉiuj!" ::"Mi vin ne komprenas, kamarado!" diris la neĝulo. "Ĉu vi volas diri, ke tiu supre instruos al mi kuri?" Li pensis pri la luno. "Li bele forkuris antaŭe, kiam mi lin rigide rigardis, kaj nun li alŝteliĝas denove de alia flanko." ::"Vi nenion scias," diris la hundo, "sed vi estas ja nur antaŭ tre nelonge kreaĉita! Tio, kion vi nun vidas, estas la luno, kaj tio, kio subiris, estis la suno. Morgaŭ ĝi venos denove kaj certe instruos al vi kuri malsupren en la foskavon. La vetero baldaŭ ŝanĝiĝos, tion mi sentas laŭ la stato de mia maldekstra malantaŭa piedo; mi sentas en ĝi doloron. Ni ricevos ŝanĝon de la vetero." ::"Mi lin ne komprenas," diris la neĝulo al si mem, "sed mi sentas, ke li aludas al mi pri ia malagrablaĵo. Tiu, kiu min priradiis kaj rigardaĉis kaj kiun li nomas suno, ne estas mia amiko, tion diras al mi mia sento." ::"For, for!" bojis la hundo, turnis sin trifoje kaj poste kuŝiĝis en sia dometo por dormi. ::Efektive la vetero ŝanĝiĝis. Densa kaj malseka nebulo kuŝiĝis matene sur la tuta ĉirkaŭaĵo. Mallonge antaŭ la leviĝo de la suno komenciĝis malgranda blovado. La vento estis glacia, la frosto tremigis, sed kia belega vido prezentiĝis, kiam leviĝis la suno! Ĉiuj arboj kaj arbetaĵoj staris kovritaj de prujno. La regiono similis al tuta arbaro da blankaj koraloj. Estis tiel, kvazaŭ ĉiuj branĉoj estas kovritaj de blindige blankaj floraĵoj. La senfine multaj kaj delikataj disbranĉiĝoj, kiujn oni en la somero ne povas vidi pro la multo da folioj, nun prezentiĝis tute klare, tiel blindige blanke, kvazaŭ blanka brilo fluis el ĉiu aparta branĉo. ::La betulo moviĝadis en la vento, estis en ĝi vivo, kiel en la arboj en somera tempo. Estis mirinde bele! Kiam la suno lumis, ha, kiel la tutaĵo brilis kvazaŭ ĝi estus pudrita per diamanta polvo, kaj sur la neĝa kovro brilis grandaj diamantoj. Aŭ oni ankaŭ povus pensi, ke brulas sennombra kvanto da malgrandaj lumetoj, ankoraŭ pli blankaj ol la blanka neĝo. ::"Estas mirinde belege," diris unu juna knabino, kiu kun juna viro eliris en la ĝardenon kaj haltis ĝuste apud la neĝulo, rigardante de tie la brilantajn arbojn. "Pli belan vidaĵon oni eĉ en somero ne havas!" ŝi diris, kaj ŝiaj okuloj radiis. ::"Kaj tian ulon kiel ĉi tiu oni tiam eĉ tute ne havas," respondis la juna viro, montrante la neĝulon. "Li estas bonega!" ::La juna knabino ridetis, kapsalutis la neĝulon kaj dancetante ekiris kun sia amiko trans la kraketantan neĝon. ::"Kiuj estis tiuj du personoj?" demandis la neĝulo la ĉenhundon. "Vi estas pli aĝa sur la korto ol mi, ĉu vi ilin konas?" ::"Kompreneble!" diris la hundo. "Ŝi min ja karesis, kaj li ofte donis al mi oston; ilin mi ne mordas." ::"Sed kion ili ĉi tie prezentas?" demandis la neĝulo. ::"Ili estas gefianĉoj!" respondis la hundo. "Ili volas kune loĝi en unu budo kaj primordeti ostojn. For, for!" ::"Ĉu ili ambaŭ havas tian saman valoron kiel vi kaj mi?" demandis la neĝulo. ::"Ili apartenas ja al sinjoraro," respondis la hundo. "Oni efektive scias tre malmulte, se oni nur hieraŭ naskiĝis, tion mi vidas ĉe vi! Mi estas maljuna kaj posedas sciojn, mi konas ĉiujn ĉi tie sur la korto. Kaj estis iam tempo, kiam mi ne staradis ĉi tie en la malvarmo kaj alligita al ĉeno. For, for!" ::"La malvarmo estas bonega," diris la neĝulo. "Rakontu, rakontu! Sed ne kraktintu tiel per via ĉeno, ĉar tiam tuj io kraketas en mi." ::"For, for!" bojis la hundo. "Mi estis hundeto, malgranda kaj beleta, kiel oni diris. Tiam mi kuŝadis interne en la palaco sur velura seĝo, mi kuŝadis sur la genuoj de la plej altaj gesinjoroj. Oni min kisadis sur la buŝo, kaj oni viŝadis al mi la piedojn per brodita poŝtuko. Oni min nomadis "Plejbeleta", "Belpiedulo". Sed poste mi fariĝis tro granda por ili, kaj tial ili fordonis min al la mastrumistino. Mi ekloĝis en la kelloĝejo; de la loko, kie vi staras, vi povas rekte enrigardi tien. Vi povas enrigardi en la ĉambreton, en kiu mi estis sinjoro, ĉar tio mi estis ĉe la mastrumistino. ::Kvankam tio estis malpli grava loko ol supre, ĉi tie tamen estis pli agrable. Mi ne estis tiel premata kaj ĉien trenata de la infanoj kiel supre. Mi havis tiel same bonan manĝaĵon kiel antaŭe kaj en multe pli granda kvanto. Mi havis mian propran kusenon, kaj krom tio tie troviĝis forno, kio, precipe en tia tempo kiel nun, estas la plej bela objekto en la mondo! Mi rampadis tute sub ĝin, tiel ke mi tute malaperadis. Ho, pri tiu forno mi sonĝadas ankoraŭ nun! For, for!" ::"Ĉu forno tiel bele aspektas?" demandis la neĝulo. "Ĉu ĝi estas simila al mi?" ::"Ĝi estas ĝuste la malo de vi! Ĝi estas karbe nigra kaj havas longan kolon kun latuna tamburo. Ĝi manĝegas brullignon tiel, ke la fajro ŝprucas el ĝia buŝo. Oni devas sin teni flanke de ĝi, super ĝi aŭ sub ĝi; tiam ĝi disvastigas senfine agrablan varmon. De tiu loko, kie vi staras, vi povas ĝin vidi tra la fenestro." ::La neĝulo enrigardis kaj efektive ekvidis nigran poluritan objekton kun latuna tamburo. La fajro lumis antaŭen sur la plankon. Al la neĝulo fariĝis tre strange en la animo. Li havis senton, pri kiu li mem ne povis doni al si klarigon. Li eksentis ion, kion li ne konis, sed kion konas ĉiuj homoj, se ili ne estas neĝuloj. ::"Kaj kial vi ĝin forlasis?" demandis la neĝulo. Lia sento diris al li, ke tio kredeble estis bela virina estaĵo. "Kiel vi povis forlasi tian lokon?" ::"Oni min devigis tion fari," diris la hundo. "Ili min elĵetis kaj alligis min al la ĉeno. Mi mordis en la piedo la plej junan sinjoridon, ĉar li forpuŝis de mi la oston, kiun mi mordetis; mi havis la rajton fari venĝon. Sed ili koleris min pro tio, kaj de tiu tempo mi devis kuŝi ĉi tie sur ĉeno kaj mi perdis mian klaran voĉon. Aŭskultu, kiel raŭka mi estas. For, for! Tio estis la fino de la kanto!" ::La neĝulo plu ne aŭskultis; li rigardis senĉese en la kelan loĝejon de la mastrumistino, rigardis en la ĉambron, en kiu staris la forno sur siaj kvar feraj piedoj kaj montriĝis en sia tuta grandeco, kiu ne estis malpli ol la grandeco de la neĝulo. ::"Mi sentas en mi tian strangan kraketadon!" li diris. "Ĉu mi neniam povas tien veni? Tio estas senkulpa deziro, kaj niaj senkulpaj deziroj devus ja plenumiĝi. Tio estas mia plej granda deziro, mia sola deziro, kaj estus preskaŭ maljuste, se ĝi ne plenumiĝus. Mi devas eniri, mi devas apogi min al ĝi, eĉ se mi devus rompi la fenestron!" ::"Tien vi neniam envenos!" diris la hundo; "kaj se vi efektive venus al la forno, tiam vi estus for, for!" ::"Mi jam nun estas preskaŭ for," diris la neĝulo. "Mi pensas, ke mi rompiĝas." ::La tutan tagon tiel staris la neĝulo kaj rigardis tra la fenestro. En la krepusko la ĉambro fariĝis ankoraŭ pli alloga. El la forno iris tia milda lumo, kiun nek la suno nek la luno povas doni, kiel povas lumi nur la forno, se io en ĝi troviĝas. Kiam la pordo malfermiĝadis, la flamo elŝoviĝadis, tia estis ĝia kutimo. La blanka vizaĝo de la neĝulo tiam kovriĝadis per flamkolora ruĝo, kaj ankaŭ lia brusto lumadis per ruĝeta brilo. ::"Mi ne eltenos," li diris. "Kiel bele ĝi aspektas, kiam ĝi elŝovas la langon!" ::La nokto estis tre longa, sed al la neĝulo ĝi ne ŝajnis tia. Li staris enprofundiĝinte en dolĉaj pensoj, kaj li frostiĝis tiel, ke li kraketis. ::Frue matene la fenestroj de la kelo estis glacikovritaj; ili havis sur si la plej belajn glaciajn florojn, kiajn nur povas deziri neĝulo, sed ili nevidebligis la fornon. La fenestraj vitroj ne volis degeli, li ne povis vidi sian amatinon. Kraketadis, knaradis, estis tia frosta vetero, pri kiu neĝulo devas ĝoji, sed li ne ĝojis. Li povus senti sin feliĉa, sed li ne estis feliĉa, li havis fornodoloron. ::"Tio estas malbona malsano por neĝulo," diris la hundo; "Mi ankaŭ iam havis tiun malsanon, sed mi ĝin eltenis. For, for! Nun la vetero baldaŭ ŝanĝiĝos." ::Kaj efektive la vetero ŝanĝiĝis, fariĝis vetero degela. ::La degelado fariĝis pli granda, la neĝulo fariĝis pli maldika. Li nenion diris, li ne plendis, kaj tio estas malbona antaŭsigno. ::Unu matenon li disfalis. Tie, kie li estis starinta, oni vidis ion similan al balaila bastono. Ĉirkaŭ ĉi tiu objekto, kiu devis lin teni sur si, la knaboj estis aranĝintaj lin. ::"Nun mi povas kompreni lian sopiradon!" diris la hundo. "La neĝulo havis en la korpo fornan skrapilon; ĝi estis tio, kio moviĝadis en li. Nun ĉio pasis por li. For, for!" ::Kaj baldaŭ ankaŭ la vintro pasis. ::"For, for!" bojis la hundo; sed la malgrandaj knabinoj kantis sur la korto: <center> ::„Elkresku floroj, ĉarmaj, belaj! ::Fariĝu kampoj verde helaj! ::Birdetoj venu, jam varmiĝas, ::La vintro tute jam finiĝas. ::Ku-ku, kvi-vi! ku-ku, kvi-vi! ::Rapide venu sun' al ni!“ ::Nun neniu plu pensas pri la neĝulo. </center> <center>🙝🙟</center> == Eksteraj ligiloj == * [http://www.andersenstories.com/language.php?andersen=103&l=en&r=da Andersen Fairy Tales] - angle kaj dane * [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/hersholt/TheSnowMan_e.html The Hans Christian Andersen Center] * [http://www.visithcandersen.dk/e1-sneglen-og-rosenhaekken.htm visithcandersen.dk] - dane * [http://hca.gilead.org.il/snow_man.html Gilead] [[cs:Sněhulák]] [[da:Sneemanden]] [[en:The Snow Man]] [[pl:Bałwan ze śniegu (Andersen)]] [[ru:Снегур (Андерсен/Ганзен)]] nvpvct9strrecxxsk5qsdqwc0jcv39h Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/14 104 9434 62902 62891 2022-08-10T22:07:54Z Kwamikagami 494 /* Proofread */ proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Kwamikagami" /></noinclude>{{f|''ANTAŬPAROLO DE L’ REDAKTINTO.''|c|g=110%|antau=2em}} {{tab}}En la nuna antaŭparolo mi ne okupiĝos pri la biografio kaj propaganda agado (ankaŭ per si mem ja ne malŝatebla) de Felikso Zamenhof, ĉar tion la leganto havos la eblon ekscii el la artikoloj en ĉi libro kolektitaj kaj verkitaj de diversaj aŭtoroj. Mi kolektis ĉiujn artikolojn disponeblajn kaj ŝajnas, ke en ili la vivo kaj agado de Felikso Zamenhof estas plenplene elĉerpita. Nenio plu estas aldonebla. Mia tasko estas en la nunaj linioj pristudi lian personecon kiel verkiston, aŭ pli ĝuste, pristudi ne la aŭtoron mem, nur lian verkaron.<br> {{3*d}} {{tab}}Eble ŝajnos al multaj paradokso tio, kion mi baldaŭ diros. Eble eĉ herezaĵo. La efektiva stato tamen ne ŝanĝiĝos pro tio. La nomo Zamenhof — ŝajne — devus pro sia fameco esti fieriga. Ja tiun nomon nuntempe la tuta mondo konas. Multegaj urboj estas fieraj posedi tiunomajn stratojn. Aliaj urboj sopiras havi monumentojn honore je tiu nomo. Kaj tamen. Jen io stranga: ekzistas ankaŭ homoj, al kiuj tiu nomo baris la vojon al gloro. Jes! Tia estis la sorto de Dro Felikso Zamenhof. {{nop}}<noinclude><references/> {{c|7}}</noinclude> 9blgio3n0tjj7yvp1mrzp8fi78381lu 62903 62902 2022-08-10T22:09:16Z Kwamikagami 494 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Kwamikagami" /></noinclude>{{f|''ANTAŬPAROLO DE L’ REDAKTINTO.''|c|g=110%|antau=2em}} En la nuna antaŭparolo mi ne okupiĝos pri la biografio kaj propaganda agado (ankaŭ per si mem ja ne malŝatebla) de Felikso Zamenhof, ĉar tion la leganto havos la eblon ekscii el la artikoloj en ĉi libro kolektitaj kaj verkitaj de diversaj aŭtoroj. Mi kolektis ĉiujn artikolojn disponeblajn kaj ŝajnas, ke en ili la vivo kaj agado de Felikso Zamenhof estas plenplene elĉerpita. Nenio plu estas aldonebla. Mia tasko estas en la nunaj linioj pristudi lian personecon kiel verkiston, aŭ pli ĝuste, pristudi ne la aŭtoron mem, nur lian verkaron.<br> {{3*d}} Eble ŝajnos al multaj paradokso tio, kion mi baldaŭ diros. Eble eĉ herezaĵo. La efektiva stato tamen ne ŝanĝiĝos pro tio. La nomo Zamenhof — ŝajne — devus pro sia fameco esti fieriga. Ja tiun nomon nuntempe la tuta mondo konas. Multegaj urboj estas fieraj posedi tiunomajn stratojn. Aliaj urboj sopiras havi monumentojn honore je tiu nomo. Kaj tamen. Jen io stranga: ekzistas ankaŭ homoj, al kiuj tiu nomo baris la vojon al gloro. Jes! Tia estis la sorto de Dro Felikso Zamenhof. {{nop}}<noinclude><references/> {{c|7}}</noinclude> 4id9qsymu3k2g2lug173oubavbbpz99 62905 62903 2022-08-10T22:18:25Z Kwamikagami 494 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Kwamikagami" /></noinclude>{{f|''ANTAŬPAROLO DE L’ REDAKTINTO.''|c|g=110%|antau=2em}} En la nuna antaŭparolo mi ne okupiĝos pri la biografio kaj propaganda agado (ankaŭ per si mem ja ne malŝatebla) de Felikso Zamenhof, ĉar tion la leganto havos la eblon ekscii el la artikoloj en ĉi libro kolektitaj kaj verkitaj de diversaj aŭtoroj. Mi kolektis ĉiujn artikolojn disponeblajn kaj ŝajnas, ke en ili la vivo kaj agado de Felikso Zamenhof estas plenplene elĉerpita. Nenio plu estas aldonebla. Mia tasko estas en la nunaj linioj pristudi lian personecon kiel verkiston, aŭ pli ĝuste, pristudi ne la aŭtoron mem, nur lian verkaron.<br> {{***}} Eble ŝajnos al multaj paradokso tio, kion mi baldaŭ diros. Eble eĉ herezaĵo. La efektiva stato tamen ne ŝanĝiĝos pro tio. La nomo Zamenhof — ŝajne — devus pro sia fameco esti fieriga. Ja tiun nomon nuntempe la tuta mondo konas. Multegaj urboj estas fieraj posedi tiunomajn stratojn. Aliaj urboj sopiras havi monumentojn honore je tiu nomo. Kaj tamen. Jen io stranga: ekzistas ankaŭ homoj, al kiuj tiu nomo baris la vojon al gloro. Jes! Tia estis la sorto de Dro Felikso Zamenhof. {{nop}}<noinclude><references/> {{c|7}}</noinclude> sssg0dhvexd78smmdlnjt3zp4qn2cj9 Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/264 104 9448 62914 62871 2022-08-10T22:53:57Z Kwamikagami 494 /* Proofread */ proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Kwamikagami" /></noinclude>{{f|OFICIALAJ INFORMOJ DE {{SIC|J. C. K.|I. C. K.}}|c|g=110%|antau=2em}} Ĝuste en la tagoj, kiam la esperantistaro tutmonda festas la 74-an datrevenon de la naskiĝotago de sia majstro, atingas min la dolora sciigo: mortis D-ro Felikso Zamenhof. La vizitintoj de la postmilitaj kongresoj certe memoras la simpatian, preskaŭ ĉiam bonhumoran, etstaturan majstrofraton, kiu en la lastaj jaroj estis {{SIC|[pres-eraro, interŝanĝinta la lineojn]|fariĝinta}} kvazaŭ la tradicia reprezentanto de l’ {{SIC|[pres-eraro, interŝanĝinta la lineojn]|Zamenhofa familio}} ĉe la universalaj kongresoj. Liaj paroladetoj, plenaj de la spirito de lia frato, ofte donis al la fermaj kunsidoj ilian ĝustan solenecon. Kaj niaj legantoj memoras liajn parte bonhumorajn, sed trafajn, parte seriozajn poemetojn kaj artikolojn, kiujn li verkis ĉu okaze de la naskiĝdato {{SIC|[pres-eraro, interŝanĝinta la lineojn]|de sia}} frato, ĉu ĉe aliaj gravaj okazoj, sub la pseŭdonimo FeZ. Bedaŭrinde li ne povis partopreni la Jubilean Kongreson, kie la neĉeesto de reprezentanto de l’ familio Zamenhof estis sentata de multaj kongresanoj kiel grava manko. Kaj bedaŭrinde li ankaŭ ne plu povis, okaze de la nunjara datreveno de la naskiĝtago de D-ro L. L. Zamenhof, verki por Heroldo ion karan je la memoro kaj honoro de sia frato. {{nop}}<noinclude><references/> {{c|257}} {{rh|<small>Verkoj de FeZ</small>||<small>17</small>}}</noinclude> kt4yy01fvwbsqwikb868naeu6bblnxo Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/24 104 9461 62909 55305 2022-08-10T22:45:59Z Kwamikagami 494 /* Proofread */ proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Kwamikagami" /></noinclude>{{f|MARŜO DE MARISTOJ.|c|g=110%|antau=2em}} <poem> Kuraĝe ni puŝu nin for de la bordo, Milvoĉe ektonu la kanto, Mileĥe resonu potenca akordo De l’ kant’ nia pri Esperanto. ::Bruventoj minacas kaj krucas la vojon, ::Sed mokas danĝeron remanto, ::kaj kantas l’ esperon, kaj kantas la ĝojon — ::La kant’ nia pri Esperanto. Kaj tranĉas marondojn kuraĝe ŝipeto, Al cel’ difinita naĝanta, Ĝin gvidas, inspiras ĝin verda steleto Kaj kant’ nia pri Esperanto. </poem> {{c|1889.}}<noinclude><references/></noinclude> 9q9ayj99v8sq97i4qxblr2cbsfueyu2 62910 62909 2022-08-10T22:47:56Z Kwamikagami 494 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Kwamikagami" /></noinclude>{{f|MARŜO DE MARISTOJ.|c|g=110%|antau=2em}} <poem> Kuraĝe ni puŝu nin for de la bordo, Milvoĉe ektonu la kanto, Mileĥe resonu potenca akordo De l’ kant’ nia pri Esperanto. ::Bruventoj minacas kaj krucas la vojon, ::Sed mokas danĝeron remanto, ::kaj kantas l’ esperon, kaj kantas la ĝojon — ::La kant’ nia pri Esperanto. Kaj tranĉas marondojn kuraĝe ŝipeto, Al cel’ difinita naĝanta, Ĝin gvidas, inspiras ĝin verda steleto Kaj kant’ nia pri Esperanto. </poem> {{c|1889.}}<noinclude><references/> {{c|17}}</noinclude> ts6vl4r3fjvhzchhosaeo9p1l8t2d2u 62911 62910 2022-08-10T22:49:14Z Kwamikagami 494 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Kwamikagami" /></noinclude>{{f|MARŜO DE MARISTOJ.|c|g=110%|antau=2em}} <poem> Kuraĝe ni puŝu nin for de la bordo, Milvoĉe ektonu la kanto, Mileĥe resonu potenca akordo De l’ kant’ nia pri Esperanto. ::Bruventoj minacas kaj krucas la vojon, ::Sed mokas danĝeron remanto, ::kaj kantas l’ esperon, kaj kantas la ĝojon — ::La kant’ nia pri Esperanto. Kaj tranĉas marondojn kuraĝe ŝipeto, Al cel’ difinita naĝanta, Ĝin gvidas, inspiras ĝin verda steleto Kaj kant’ nia pri Esperanto. </poem> {{c|1889.}}<noinclude><references/> {{c|17}} {{rh|<small>Verkoj de FeZ</small>||<small>2</small>}}</noinclude> gnack6e6sueeqop50hyvf6pv1pd4mxk Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/22 104 9469 62913 55282 2022-08-10T22:51:37Z Kwamikagami 494 /* Not proofread */ proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Kwamikagami" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude> 22p9m1r9yn506go1snjvycwvo3wo2is Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/23 104 9470 62908 55294 2022-08-10T22:34:48Z Kwamikagami 494 /* Not proofread */ proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Kwamikagami" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude> 22p9m1r9yn506go1snjvycwvo3wo2is 62912 62908 2022-08-10T22:51:01Z Kwamikagami 494 /* Proofread */ proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Kwamikagami" /></noinclude><noinclude><references/> <small>F. kiado: Bleier Vilmos. &mdash; Pestvidéki Nyomda Vácos. &mdash; F. v.: Bénik Gvula</small></noinclude> apeqdl3iupr7riljr5pz55iarksuop9 Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/15 104 9480 62904 62894 2022-08-10T22:17:43Z Kwamikagami 494 /* Proofread */ proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Kwamikagami" /></noinclude><nowiki /> Kiel? Ekridetas la leganto — F. Z. ja estas unu el la plej konataj Esperantistoj de l’ mondo. Jes! Sed… Se Felikso ne estus la frato de l’ Majstro, se li ne portus la saman nomon, li estus nun konata ne nur kiel »Frato de Majstro«. Pro siaj grandaj nepritakseblaj meritoj li certe okupus unu el la plej vidiĝantaj lokoj en la Esperantuja Panteono. Li estus fama, kiel individuo, metinta — krom la senĉesan kunlaboron por la Esperanta movado — ankaŭ multege da energio, laboro por la literaturo de Esperanto. Li estus fama, kiel 47-jara senlaca originala verkisto. F. Z. ja lasis al ni belegan trezoron, kiun prave ni povus nomi kalejdoskopo de l’ Esperanta literaturo ekde ĝia naskiĝo ĝis nun, historia kriterio de l’ Esperanta literaturo. Sufiĉas ekkoni ian el liaj verkoj por havi imagon kiel statis la literaturo de Esperanto en tiu epoko… Speciale ŝatindaj tiusence estas liaj verkoj en la komencaj jaroj. Mi ne volas ĉi loke tuŝi la »primariecon« de la plej malnovaj Esperantistoj, (ni diru: Grabowski aŭ Belmont), sed mi ne estos malproksima de vero, se mi supozos, ke estis Felikso Zamenhof, kiu la unua provis la paroleblecon — kun la Majstro — de Esperanto, ke estis li la unua, kiu komencis verki en Esperanto, malgraŭ, ke historie ni scias, ke estis Grabowski, kiu ''publikigis'' la unuan verkon Esperantan (tradukan: La neĝa blovado). Sed ''originalan'' literaturon esperantan iniciatis ĝuste F. Z. Kiu scias? Eble eĉ antaŭ ol Esperanto ekzistis publike. Vere, ni vidas sur la paĝoj de »La Esperantisto« nur en 1889 liajn unuajn verketojn. Sed — kiam li ilin ''kreis'' — ni ne havas la eblon ekscii (kaj certe neniam jam scios).<br> {{***}} Kiu trastudos la nunan libron, venos al la {{hws|kon|konkludo,}}<noinclude><references/> {{c|8}}</noinclude> dj51xhz3lt6b2pkyiuj3xvv9uk31u83 Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/16 104 9481 62906 62893 2022-08-10T22:31:27Z Kwamikagami 494 /* Proofread */ proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Kwamikagami" /></noinclude>{{hws|kludo,|konkludo,}} ke kun Dro Felikso Zamenhof malsupreniris en la tombon ne nur la frato de l’ Majstro, ne nur fervora Esperantisto, agema membro de plej gravaj institucioj (I. C. K., U. E. A., P. E. D., k. t. p.), sed ankaŭ tre tre talenta verkisto, pensulo, moralisto, etikulo kaj… poeto en unu persono. Kun kia facileco fluas liaj ritmoj kaj rimoj jam en la jaro 1889, kiam Esperanto estis ankoraŭ en vindaĵoj, kiam — kiu scias? — eble ankoraŭ neniu revis pri poezio en Esperanto. Kaj se ni akceptos en konsideron ke eĉ dudek jarojn pli malfrue, la plej fama poeto esperanta, inĝ. Antoni Grabowski, estis devigita deklari batalon kontraŭ la t. n. »adasismo« (ke oni ne rimu en Esperanto pere de gramatikaj finaĵoj aŭ sufiksoj), — malgraŭ ke ja en la naciaj lingvoj tiu sistemo estas allasebla — ni devas veni al la konkludo, ke F. Z. jam antaŭe scipovis verki vere talente. Jen ekzemple:<br> {{f|Kuraĝe ni puŝu nin for de la bordo,<br>Milvoĉe eksonu la kanto,<br>Mileĥe resonu potenca akordo<br>De l’ kant’ nia pri Esperanto.|maldekstra=4em}}{{f|Marŝo de maristoj. — 1889.|maldekstra=8em}} {{tab}}Ĉu la ritmo ne fluas? Ĉu havante en niaj vicoj nur tiajn poetojn estus bezone deklari militon kontraŭ adasismo? Sed — ja ankoraŭ pli frue, ĉar en 1888 F. Z. donacas al ni belegan, tre profundpensan poemon: »Vizito de la steloj sur la tero.« Jen verko, kiun ja neniu nacia poezio hontus alkalkuli al sia titolaro. Aŭ la versaĵo »Bruas vento«, en kiu kvazaŭ vive aperas la dinamiko de ĉiu aparta vorto:<br> {{f|Rondas, bruas, arbojn skuas,<br>Bruemulo vento|maldekstra=4em}}<noinclude><references/> {{c|9}}</noinclude> d200vhscngrnj5xi640013w6qxku86o Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/20 104 9485 62907 55260 2022-08-10T22:33:22Z Kwamikagami 494 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Wierzbowski" /></noinclude>literaturo dum diversaj epokoj. En la lastaj jaroj ja tio ne lasas sin rimarki. Ĉar preskaŭ ĉiuj verkoj estis jam siatempe ie ajn publikigitaj,<ref>Post ĉiu verko estas menciite, kie ĝi estis aperinta. Se sub iu ne troviĝas tia mencio, tiam oni devas kompreni, ke ĝin mi prenis el la restinta paperujo. (Sekve ankoraŭ nenie aperinta.) — ''E. W.''</ref> mi ne volis en la nuna kolekto prezenti al la leganto ion ŝanĝitan kaj tial dum la redaktado mi penis preskaŭ ''nenion'' korekti en la verkaro. Nur tre malofte enmetado de l’ artikolo aŭ translokigado de l’ adjektivoj (antaŭ la substantivojn) estis jam nepre bezona. Ofte ankaŭ — kiel la leganto rimarkos — mi penis aldoni piednotojn kun klarigoj (laŭeble). Mi ne okupos pli la atenton de l’ leganto kaj finos ĉi tiun antaŭparolon en kiu mi volas ankaŭ speciale danki al la vidvino de l’ Aŭtoro, sinjorino Heleno Zamenhof, kiu per sia eksterordinara afableco kaj fakta kunhelpo, ebligis al mi kolekti ĉiujn verkojn kaj eldoni ilin. Dro F. Z. kiel la leganto konvinkiĝas, multe, tre multe donacis al nia lingvo. Li meritas lokon plej vidindan. Li meritas monumenton. Kaj per eldono de lia plena verkaro mi esperas kovri la ŝuldon de l’ esperantista legantaro. Kun fiero Dro Felikso Zamenhof rajtus diri: ''Exegi monumentum aere perennius.'' Varsovio, 1935.<br> {{f|'''''Edvardo Wiesenfeld L. K.'''''|align=right|g=120%|spa=0.1em}} ''P. S.'' Eble estos interese aldoni, ke la verkaro de F. Z. en pola lingvo estas ne malpli multnombra.<br><noinclude><references/></noinclude> cetj6vp5tfuxg3tk8qm03hg53ph7709