Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.39.0-wmf.23
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Gadget
Gadget talk
Gadget definition
Gadget definition talk
Aŭtoro:Stanislavo Belov
102
18652
62841
62834
2022-08-05T11:19:21Z
RG72
132
wikitext
text/x-wiki
{{aŭtoro2
|nomo = Stanislavo
|familinomo = Belov
|lastainicialo = B
|bildo = XXth-conference-of-Gazprom's-young-scientists 40.jpg
|naskiĝjaro = 1974
|mortjaro =
|ŝtato = Rusia
|profesio = Ĵurnalisto
|profesio2 = Historiisto
|biografio = '''Stanislavo Belov''' estas rusia ĵurnalisto kaj historiisto.
|vikipedio = Stanislavo Belov
|vikicitaro =
}}
== Verkoj ==
=== Recenzoj pri Esperanto-libroj ===
* ''[[Amo inter ruinoj: bela fabelo pri enigma lando]]'' — [https://archive.ph/wip/xIFqx Persona blogo]
=== Sciencaj artikoloj pri historio ===
* ''[[“Baldaŭ venos fino al la komĉjoj…” (kontraŭkomunismaj onidiroj en la 1920-aj jaroj)]]'' — [https://archive.ph/wip/l0IPw Persona blogo]
* ''[["Baldaŭ Trockij kontraŭ Lenin militos" (onidiroj pri milito en la 1920-aj jaroj)]]'' — [https://archive.ph/wip/QL3S3 Persona blogo]
* ''[[Juda loĝantaro de Tobolska gubernio fine de la 19-a jarcento: socio-demografia portreto (laŭ materialoj de la censo de 1897)]]'' — [https://archive.ph/wip/2Ngdc Persona blogo]
=== Popularigaj artikoloj pri historio ===
* ''[[Boris Ŝĉerbina – heroo de Siberio, Ukrainio kaj Armenio]]'' — [https://archive.ph/lXMHH Persona blogo]
* ''[[Visockij kaj la aŭtoj: la vivstilo – nesingarda]]'' — [https://archive.ph/wip/dUp1o Persona blogo]
* ''[[Siberiaj negocistoj – reguloj kaj tradicioj]]'' — [https://archive.ph/pGhbf Persona blogo]
* ''[[Hitler kaputt!]]'' — [https://archive.ph/wip/ZzgZ8 Persona blogo]
=== Publikigo de rememoroj ===
==== Stalin-reprezalioj ====
* ''[[Patro de aktorino aŭ Vojo al Gulago kaj reen]]'' — [https://archive.ph/wip/fUrDu Persona blogo]
==== Dua mondmilito ====
* ''[[«Ne por medaloj mi batalis...»]]'' — [https://archive.ph/wip/dLAFU Persona blogo]
==== Afgana milito (1979-1989) ====
* ''[[Du militoj de Paŭlo Danilĉenko]]'' — [https://archive.ph/wip/RHsaC Persona blogo]
* ''[[«Mi sonĝas pri Afganio...» (rememoroj de sovetia paraŝutisto)]]'' — [https://archive.ph/wip/BU4Wp Persona blogo]
* ''[[Medaloj neniam abundis aŭ Du jaroj en la afgana armeo]]'' — [https://archive.ph/wip/28XO9 Persona blogo: Parto I] [https://archive.ph/hruUv Parto II]
10qjffzdb96dfo4ym7nlnz9xq8lrxlf
62843
62841
2022-08-05T11:32:46Z
RG72
132
wikitext
text/x-wiki
{{aŭtoro2
|nomo = Stanislavo
|familinomo = Belov
|lastainicialo = B
|bildo = XXth-conference-of-Gazprom's-young-scientists 40.jpg
|naskiĝjaro = 1974
|mortjaro =
|ŝtato = Rusia
|profesio = Ĵurnalisto
|profesio2 = Historiisto
|biografio = '''Stanislavo Belov''' estas rusia ĵurnalisto kaj historiisto.
|vikipedio = Stanislavo Belov
|vikicitaro =
}}
== Verkoj ==
=== Recenzoj pri Esperanto-libroj ===
* ''[[Paradizo ŝtelita: kontraŭdiraj impresoj]]'' — [https://archive.ph/wip/SOy7N Persona blogo]

0g5f1wro1q33oec15eojf9jrm25fopz
62849
62843
2022-08-05T11:46:17Z
RG72
132
/* Recenzoj pri Esperanto-libroj */
wikitext
text/x-wiki
{{aŭtoro2
|nomo = Stanislavo
|familinomo = Belov
|lastainicialo = B
|bildo = XXth-conference-of-Gazprom's-young-scientists 40.jpg
|naskiĝjaro = 1974
|mortjaro =
|ŝtato = Rusia
|profesio = Ĵurnalisto
|profesio2 = Historiisto
|biografio = '''Stanislavo Belov''' estas rusia ĵurnalisto kaj historiisto.
|vikipedio = Stanislavo Belov
|vikicitaro =
}}
== Verkoj ==
=== Recenzoj pri Esperanto-libroj ===
==== pri Esperanto-libroj ====

3vbppa1hxd3fiqptv0za6klzjaztxji
62850
62849
2022-08-05T11:46:48Z

[[Kategorio:Rusiaj esperantistoj]]
90subeff0b3jqzstfpbq15owj3osykd
62851
62850
2022-08-05T11:47:40Z

{{DEFAŬLTORDIGO:Belov, Stanislavo}}
[[Kategorio:Rusiaj esperantistoj]]
svxfhtijeewu2xggqm5xwpvsh1xq1cv
Amo inter ruinoj: bela fabelo pri enigma lando
0
18686
62839
62838
2022-08-05T10:48:25Z
RG72
132
/* Resumo */
wikitext
text/x-wiki
{{paĝokapo2
| titolo = Amo inter ruinoj: bela fabelo pri enigma lando
| aŭtoro = Stanislavo Belov
| tradukinto =
| sekcio =
| antaŭa =
| sekva =
| jaro =
| notoj =
| vikipedio =
| vikicitaro =
| kategorioj = Historio de Sovetunio
}}
'''Post vidi proponon recenzi la libron de Trevor Steele “Amo inter ruinoj” mi tuj akceptis ĝin – ne pro tio ke mi speciale ŝatis la verkojn de tiu ĉi aŭtoro (mia antaŭa recenzo pri “Paradizo ŝtelita”[1] ne estis favora), sed ĉar mi opiniis ke la romanon kies intrigo disvolviĝas en la disfalanta Sovetunio prefere juĝu homo kiu persone spertis tiun ĉi epokon. Do mia pritakso nature dividiĝas je du partoj – la beletra kaj historia.'''
== Serĉante la amon ==
Unue mi mallonge prezentu la intrigon. En 1990 juna aŭstralia esperantisto Travis Siganoff veturas al Sovetunio. Li estas maldekstrema, do esperas trovi alternativon al kapitalisma socio kaj samtempe – novan amon. Lia antaŭa amatino forlasis lin, ĉar li malsukcesis kontentigi ŝian seksan apetiton. Amorado havas sufiĉe grandan lokon en tiu ĉi verko, pli ĝuste en la konduto de la ĉefaj herooj.
En Kievo li rapide elreviĝas en la virino al kiu ŝi veturis, ĉar lia korespondamikino Marina (ankaŭ esperantistino) preferas havi en lito du partnerojn samtempe (unu el kiuj estas ŝia edzo Paŝa) al kio la vojaĝanto evidente ne pretas. Tamen ŝi rapide (post kvin minutoj) agnoskas sian eraron kaj lasas lin serĉi sian vojon.
Post migri al Talino li trovas tie alian esperantistinon – la belan estoninon Virve. Ŝi estas koramikino de enigma esperantisto Arimantas (poste li evidentiĝas esti bandito), sed post lia murdo en krima interpafado baldaŭ transiras al sia nova amo – nia aŭstraliano. Ĉio ĉi disvolviĝas en tradicia esperanto-medio (kluboj, kongresoj ktp) sur fono de la agonianta Sovetunio.
== Glata, sed plata ==
Esperantistoj ŝatas fanfaroni, ke Esperanto havas riĉan kulturon, inkluzive la originan literaturon. Espereble tiu aserto pravas, tamen mi ĝis nun ne povas konfirmi ĝin surbaze de la personaj spertoj. Inter malmultaj esperanto-aŭtoroj kies verkojn mi legis, impresis min nur Spomenka Štimec, Cezaro Rossetti kaj Baldur Ragnarsson, kiujn mi facile imagus tradukitaj kaj bone akceptitaj ekster Esperantujo. Aliaj verkistoj, eĉ sufiĉe popularaj kiel Lena Karpunina kaj István Nemere, laŭ mia opinio apartenas al la senfina tendaro de la amatoroj, interesaj nur ene de sia amika aŭ samideana rondo. Mi pensas ke Trevor Steele apartenas al la lasta grupo kaj “Amo inter ruinoj” nur firmigis tiun ĉi opinion.
Li scias rakonti kaj parolas glate, evidente ankaŭ lia buŝparolo estas same vigla kaj senerara. Mi ĝis nun rememoras lian eseon en “Beletra Almanako”[2] kiel brilan ekzemplon de humurplena rakonto. Apenaŭ kredindas ke ambaŭ tekstoj estis verkitaj de la sama homo. Mi klarigu.
La ĉefa problemo mi konsideras palecon de la personoj. Ĉiuj herooj estas senvivaj, kvazaŭ paperpupoj eltranĉitaj el la kartono kaj ĉiam turnitaj al la leganto per unu flanko. Ili paŝas, pensas, komunikas, amoras, sed ĉion faras monotone, seriozmiene kaj nekredinde racie. En la romano agadas la plej diversaj homoj: juna aŭstraliano, lia estona koramikino, maljuna esperanto-verkisto, bandito-esperantisto (jes ja!), dekoj da aliaj personoj, sed ĉiuj parolas per la sama voĉo kaj tio estas la voĉo de la aŭtoro.
La dialogoj estas senvivaj kaj eĉ amoras la herooj kvazaŭ laŭ skemo. Jen ekzemple la sceno kie Marina venas en liton de Travis kaj provas amori kun li dum ŝia edzo subrigardas ĉe la pordo.
== “Marina, ĉu ni fermu – eĉ ŝlosu – la pordon?” ==
“Mi promesis al Paŝa, ke se li ne rajtas partopreni, almenaŭ li povos de tempo al tempo spekti”.
“Ho Dio! Ne! Kara Marina, bonvolu vesti vin. Mi faros same. Jes, mi volas dormi kun vi, sed nur dormi. Mi esperas ke vi kompenas”.
Marina volis ion diri, sed rezignis. Ŝi vestis sin kaj ekkuŝis apud li, sed ne provis plu tuŝi lin. Subite ŝi eksidis kaj lasis fali la kapon kaj preskaŭ plorante diris, “Trevis, pardonu milfoje! Nun mi vere hontas! Nun mi estas la malnova Marina, kiu ankoraŭ ne renkontis Paŝa. Nun mi vin komprenas. Pardonu! Ni ne amoros, sed bonvolu resti mia amiko...”.
Rapidega evoluo por la virino, kiu kutimas al partnerŝanĝo kaj rigardismo, ĉu ne? Tro rapida por kredigi min. Se Konstantin Stanislavski legus tion li certe ripetus sian faman: “Mi ne kredas!”
== Etoso aŭtentika ==
Por esti justa unue mi laŭdu la verkon. Ĝi enhavas plurajn misojn rilate detalojn, sed ĝenerala etoso estas priskribita korekte kaj trafe. Sovetunio estas koloso sur argilaj piedoj. Ekonomia kolapso, daŭra lukto en la potenco, kresko de naciismo en la baltiaj landoj, banditoj ĉantaĝas la unuajn komercistojn, ĉie regas ĥaoso kaj necerteco – vere, tiel estis. Mi naskiĝis en 1974, do sufiĉe ĝuis la sovetian epokon, perestrojkon kaj la postajn eventojn.
La aŭtoro trafe rimarkigas ke Miĥail Gorbaĉov estis tiutempe tre nepopulara figuro en sia lando, kontraste al Boris Jelcin, kiu estis lia plej forta oponanto. En la okcidenta mondo la sovetia prezidanto ĝis nun estas adorata kiel homo, kiu detruis la “impreion de malbono” kaj venkis komunismon de interne dum la sovetianoj memoras lin ĉefe kiel malfortan babilemulon, kies ekonomiaj reformoj fiaskis, same kiel la politikaj. En 1990-1991 li aspektis trivita pajlopupo, kiu plu alkroĉiĝis al la Komunisma Partio kaj strikta federacia potenco, kiuj jam perdis ĉian aŭtoritaton.
Katastrafoj sekvis unu la alian, sed li nur balbutis ke li ne faris tion, ne ordonis, eĉ ne sciis, do ne respondecas. En la kapoj ĉiam pli forte leviĝis la demando: “Se li estas ŝtatestro, li devas scii kaj respondeci. Se li ne scias, nek respondecas pri sia propra lando – kial li ne foriras?”
Viktimoj de la armena pogromo. Bakuo, 1990.
Sendo de armeaj trupoj al Bakuo en januaro 1990 sekvigis pereon de 130 ĝis 170 homoj. Dispelo de manifestacio en Tbiliso en aprilo 1990 finiĝis je 19 mortintoj. Atako kontraŭ la televidstacio en Vilno en januaro 1991 rezultiĝis je mortigo 15 kaj vundiĝo 900 homoj. En tiuj tagoj rokmuzikisto Jurij Ŝevĉuk kantis: “Ĝiba malbono rampas laŭ Litovio...” (Ĝibo en la rusa estas “Gorb”, do ĉiuj komprenis la aludon) kaj plejparto de miaj samaĝuloj subtenis lin.
“Ni atendas ŝanĝojn!” kantis alia rok-idolo Viktor Coj kaj tiuj vortoj iĝis devizo de la generacio kaj la tempo. Ni postulis ŝanĝojn kaj la ĉefa espero estis la agresema opozicia prezidanto de Rusia SFSR Boris Jelcin. Ni damnos lin kiel alkoĥolulon, korupciulon kaj friponon, sed tio okazos poste. En 1990 ni preskaŭ amis lin.
Ĉio ĉi vidiĝas en la libro. Dankon la aŭtoro, tiukampe vi vere sukcesis.
Sub branĉoriĉa oksikoko
Ĉu vi iam ĝuis ombron de oksikoko? Tiu ĉi planto altas ne pli ol 20 cm, sed la rusoj ĝuas ĝin tre ofte – plejparte helpe de okcidentaj filmoj kaj libroj, kies aŭtoroj ne estas tro skrupulaj.
Branĉoriĉa oksikoko – tiel la rusoj nomas fabelecajn historiojn pri sia lando. Ni renkontas ilin ĉiupaŝe kaj se antaŭe tio indignigis, do nun ni jam nur ridas. Speciale famas pri tio Holivudo, kiu kreis la plej brilajn ekzemplojn tiaspecajn. Ĉu vi memoras Lev Andropov el la usona filmo Armagedono? La rusan astronaŭton el la kosmostacio “Mir”, kiu flugis en senpezeco, en ĉapo-uŝanko, ĉiam ebria kaj riparis la maŝinaron frapante ĝin per ferstago? Li estis eĉ pli amuza ol rusaj banditoj el “Turisto”, kiuj pro iu nekomprenebla kialo parolis ukraine (evidente por la usonanoj ĉiuj eks-sovetianoj samas). Mi jam ne parolu pri “Anna Karenina” (tiu kun Sophie Marceau), kie la cara oficiro Vronskij portas sovetiajn epoletojn, drinkas brandon el vodko-glasetoj kaj parolas pri la bolŝevikoj (en 1879!).
Kio kaŭzas tion? Manko de informoj kaj maldeziro serĉi ilin. Ordinara okcidentano havas en sia kapo iom da belaj rusaj klasikaĵoj (Ĉeĥov-Dostojevskij-Tolstoj), teruraĵojn el “Arkipelago Gulago” de Aleksandr Solĵenicin kaj amuzajn kozakojn el animaciaĵoj de Walt Disney. Ĉio ĉio kunfandiĝas en unu bildo, kiu estas aplikata al iu ajn periodo de la rusia historio. Kaj disfloras la oksikoko...
Mi legis ke Trevor Steele loĝis iam en Orienta Eŭropo aŭ almenaŭ havas personajn spertojn pri tiu ĉi regiono. Tio senteblas en la romano, kiu enhavas multe da detaloj (nomoj, historiaj eventoj ktp), riceveblaj nur persone aŭ helpe de sperta konsultanto-denaskulo. Tamen evidente tiu vivperiodo estis mallonga aŭ konsultado malsufiĉa. Do aperis pluraj eraroj kaj fuŝoj. Mi listigis la plej okulfrapajn, dividante ilin je du partoj: la historiaj kaj la lingvaj.
== Historio kaj vivkutimoj ==
''Virve rakontas: en 1939 post anekso de Estonio “NKVD-agentoj mortpafis mian avon kiel “kosmopoliton” (p. 18).''
Kampanjo kontraŭ la intelektuloj akuzataj en adorado de la okcidentaj idealoj (do nomitaj “kosmopolitoj”) komenciĝis en 1948 kaj daŭris ĝis la morto de Stalin en 1953. Ĝi celis bridi dubojn, kiuj povus aperi en la kapoj de sovetiaj civitanoj kiuj vidis la pli riĉan vivon en la kapitalismaj landoj dum liberigo de Eŭropo.
La kampanjo havis fortan antisemitisman akcenton, do plejparto de viktimoj estis judaj artistoj kaj aktivuloj. Multaj estis maldungitaj, kritikataj, ne plu publikigataj ktp. Nur du “kosmopolitoj” estis mortpafitaj – sed ambaŭ estis judoj kaj okazis tio en 1949, dek jarojn post la anekso de Estonio.
''“Gulago Mordva, koncentrejo por virinoj” (p. 20)''
Gulago estas mallongigo de la Ĉefa administracio de la puntendaroj kaj malliberejoj – sekcio de NKVD (poste la Ministerio pri internaj aferoj, poste tiu pri justico), kiu regis la malliberejojn en Sovetunio en 1930-1956. Do tio estas nomo de la prizonsistemo, ne de iu ajn malliberejo. En Sovetunio kaj nun en Rusio ĝi estas uzata nur kiel historia termino. Politika prizonulo povus paroli pri lager (puntendaro) aŭ tjurma (prizono, fermita konstruaĵo), sed ne gulago. Mi aldonu ke mordva estas nomo de la ĉevolga etno, kies respubliko nomiĝas Mordvio. Evidente la aŭtoro celis la lastan. Kaj kompreneble neniu nomus tion koncentrejo – la sovetianoj tro bone memoras la Duan mondmiliton, dum kiu pereis 27 milionoj da niaj samlandanoj, el ili pluraj en la naziaj koncentrejoj.
''“Li [Gorbaĉov] probable savis la vivon de... dekmiloj da aliaj homoj [el gulago]” (p. 21)''
Denove konfuzo de malsamaj historiaj periodoj. De 1956 ĝis 1987 pro la kontraŭŝtataj krimoj en Sovetunio estis kondamnitaj 8145 homoj. Maksimuma puntempo estis 10 jaroj. Dekmiloj da politikaj prizonuloj, savitaj de neevitebla pereo estas nura fantaziaĵo.
''Papirosij (p. 84)''
La aŭtoro asertas, ke tio egalas al cigaredoj. Tamen por tiuj lastaj estas uzata preskaŭ samsona rusa vorto sigareti, dum papirosi havas esperanto-version papirosoj kaj signifas nur specon da cigaredoj – sen filtro kaj en maldika papero.
''“Se vi simple foriras de iu loĝloko al alia sen speciala permeso, vi vane klopodos registriĝi aliloke. Kaj se vi ne estas registrita, vi havos grandajn problemojn, eble vi estos arestita” (p. 63).''
Denove la aŭtoro konfuzas malsamajn epokojn. La deviga registriĝo estis enkondukita en Sovetunio en 1932 kiel parto de la novkreita pasporta sistemo. En la 1930-aj jaroj tio vere kreis malfacilaĵojn por la homoj, sed poste reguloj grave ŝanĝiĝis. En la priskribata periodo ĉiujare dekmilionoj da homoj libere migradis tra Sovetunio, pro kio nunaj pensiuloj ofte havas parencojn tra la tuta lando. Registriĝi je nova loko estis facile (krom Moskvo kaj Leningrado) kaj eĉ se oni ne faris tion ĝustatempe maksimuma puno estis... 10 rubloj (inĝeniero lukris normale 120 monate, foje pli).
''“Viktor fakte estis judo, kvankam li, kiel ĉiuj sovetiaj judoj, preferis nomi sin “hebreo” (p. 66).''
En la rusa ekzistas tri vortoj en tiu sencokampo: ''jevrej'' (hebreo), ''iudej'' (judo), ''ĵid'' (judaĉo). Ĝis la fino de la 19a jarcento dominis ''ĵid'' kiu havis neniun negativan sencon kaj markis samtempe etnan kaj religian apartenon (ili koincidis).
Poste ĝin anstataŭis ''jevrej'', kiu ekde la 1920-aj jaroj iĝis normo. Nun ''jevrej'' signifas etnan apartenon, ''iudej'' – la religian (kaj ili ne plu koincidas, ĉar plejparto de la rusiaj judoj estas ateistoj) dum ''ĵid'' estas tre ofenda. Viktor ne preferis nomi sin hebreo, tio simple estis (kaj plu estas) sola uzebla varianto.
''“La Ruĝa Aremo atakis la doganistojn... kaj mortigis multajn” (p. 76).''
Temas pri la eventoj de printempo-somero 1991. Fine de 1990 la registaroj de la baltaj respublikoj, deklarintaj sendependiĝon de Sovetunio, starigis doganejojn laŭlonge de siaj limoj. Tio estis ĉefe simbola akto, krome ili celis preventi elportadon de la varoj dum la kreskanta deficito (la Baltio estis la plej prospera regiono de la lando). Plenumante ordonojn de la federacia registaro oni atakis ilin kiel kontraŭleĝajn instituciojn, batis la doganistojn (ne murdis!) kaj detruis (plej ofte bruligis) la konstruaĵojn. Sed faris tion ne la Ruĝa Armeo (jen plia fuŝo: ekde 1946 ĝi nomiĝis la Sovetia Armeo kaj neniu nomus ĝiajn soldatojn “ruĝarmeanoj” krom ŝerce), sed la specialaj milicaj taĉmentoj (OMON), ĉefe tiuj el Rigo kaj Vilno.
Solaj mortigoj okazis la 31an de julio 1991 en la doganejo apud vilaĝo Medininkai, kie estis murditaj sep homoj. Oni akuzis pri tio la Rigan OMON, kvar milicanoj estis kondamnitaj al la ĝismorta enprizonigo (el ili tri malĉeeste, do plu serĉataj). Mi aldonu ke en aŭgusto 1991 la taĉmento estis evakuita al mia urbo Tjumeno kie transformiĝis al la Tjumena OMON. Mi iom konas la taĉmenton, en septembro 2016 ĉeestis festenon honore al ĝia 25-jariĝo kaj helpis eldoni libron pri ĝia historio. Nun surbaze de ĝi kreiĝas loka filio de la Nacia Gvardio de Rusio.
''“La viroj simple metis slipon sur tablon kaj diris, ke jen la numero de la bankkonto, en kiu Antanas pagu 5% de liaj profitoj” (p. 79).''
Tiel la aŭtoro priskribas ĉantaĝon fare de la baltaj banditoj. Mi povas nur ridegi. Ĉu vere? Ĉu 5%? Ĉu ĝire al bankokonto? En la 1990-aj jaroj ĉantaĝo estis amasa afero, fakte normo por la unuaj komercistoj. Por kriŝa (ĵargone: tegmento) ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj pagis ĉiuj entreprenistoj krom tiuj kun rilatoj en milico, FSB kaj prokurorejo kaj minimume 10% de la enspezoj.
Nun oni ĉantaĝas ĉefe kontraŭleĝajn aŭ apudajn komercojn (bordeloj ktp). La pagoj tradicie iras al obŝĉak (ĵargone: komunumaĵo) – krimula kaso, uzata por subaĉeti prizongardistojn kaj policistojn, aĉeti narkotikaĵojn kaj armilojn, lui kaŝejojn ktp. Ĉu iu imagas fari tiajn pagojn per banka ĝiro? Mia imagopovo kolapsas, ja mi scias kiel aspektis kaj agis banditoj tiutempaj.
''“Malmultaj el ŝiaj konatoj, kaj neniu esperantisto, havis privatan aŭton, krom se ili havis altan rangon en la partio aŭ burokrataro” (p. 72).''
Mi prezentos nur unu ciferon: en 1990 en Sovetunio estis produktitaj 1 260 000 leĝeraj aŭtoj. Ili estis simplaj, sed sufiĉe fortikaj kaj servis almenaŭ po dek jaroj, ofte pli. Iom tro da aŭtoj por la elituloj, ĉu ne? Same fantazia estas aserto pri malebleco havi personan telefonon (p. 80). Pluraj miaj najbaroj kaj parencoj havis ĝin, inkluzive mian avon, kiu loĝis en vilaĝo.
''Rusa Respubliko (p. 103)''
Neniam ekzistis iu ajn Rusa Respubliko, do evidente la aŭtoro celas Rusian Sovetian Federacian Socialisman Respulikon, kiu ekzistis ene de Sovetunio. Eksterlandanoj ofte konfuzas du nociojn, kion neniam faros loĝanto de Rusio: “rusoj” (etno) kaj “rusianoj” (nacio). En Rusio loĝas pli ol 150 etnoj kaj en pluraj regionoj rusoj estas etna malplimulto aŭ preskaŭ tute mankas (kiel en Ĉeĉenio kaj Inguŝio). Pro tio nia lando nomiĝas “Rusia Federacio”, same kiel antaŭe ekzistis Rusia SFSR kaj antaŭe la Rusia imperio. “Rusio por la rusoj” estas slogano de la naciistoj, do almenaŭ la esperantistaro ne sekvu ĝin.
''“Sovetunio kreis unuecan ŝtaton el multaj diversaj landoj kaj landetoj” (p. 119)''
Brila ekzemplo de la erara historia rekonstruo. Surbaze de Sovetunio kreiĝis 15 agnoskitaj kaj pluraj neagnoskitaj ŝtatoj. Sed tio ne signifas ke antaŭe ĝi unuigis ilin. Sovetunio estis la heredanto de la Rusia imperio, nur kun kelkaj perdoj – en 1917 Finnlando kaj Pollando sendependiĝis definitive, Estonio, Latvio kaj Litovio – portempe kaj estis revenigitaj en 1939. Ĝi ne unuigis 15 landojn, sed grandparte kreis ilin kaj respektivajn naciojn. Unuafoje sur la politika mapo de la mondo aperis la ŝtatoj Taĝikio, Kazaĥio, Turkmenio ktp.
Moskvo fakte konturis limojn de tiuj respublikoj kaj nomis homojn interne de ili respektive la taĝikoj, kazaĥoj, turkmenoj ktp. Naciformiĝaj procezoj ne tute finiĝis, do ekzemple en Taĝikio unu jaron post la disfalo de Sovetunio eksplodis sangoverŝa enlanda milito inter la nordaj kaj sudaj taĝikoj kiuj ĝis nun apenaŭ konsideras sin unueca etno.
== La lingvo ==
''Mamuŝka (p. 37)''
La aŭtoro ofte metas en la tekston rusajn vortojn latinskribitajn, sed ne ĉiam trafe. Rusa infano povas karese voki la patrinon mamoĉka aŭ mamula, sed ne mamuŝka. Eble tiel parolas la rumanoj aŭ bulgaroj, sed ne ĉiuj slavoj estas la samaj (mirinde, ĉu ne?).
''Krasnaja Armejskaja (p. 49)''
Evidente temas pri Krasnoarmejskaja (Ruĝarmea) – ĉiam skribata unuvorte.
''Koneŝno (p. 67)''
La aŭtoro tradukas ĝin kiel kompreneble, kvankam pli trafa estas certe, dum por kompreneble pli konvenas razumeeca.
''Tanja Miĥajlovna (p. 90)''
En Rusio oni kutimas voki pli aĝajn, altrangajn aŭ estimatajn homojn laŭ kombino de la persona kaj patra nomoj. Do estas normale ke Travis nomis la direktorinon tiel. Sed en neniu kazo li povus kombini Tanja (familiara formo de Tatjana) kun patronomo – tio aspektus kiel moko.
''Lydia (p. 154, 172)''
Oni ofte uzas literon y por transdoni la rusan sonon ы (kvankam mi ne komprenas tiun solvon). Sed en tiu ĉi ina nomo almenaŭ en la rusa aŭdeblas klara i, do kial nepre sekvi la anglalingvan version?
== Amatora kaj kliŝea ==
Mi aldonu kelkajn vortojn pri la eldonaĵo mem. Bedaŭrinde ili ne estos tre laŭdaj. La papero estas blanka, kovrilo mola, sed sufiĉe fortika, la tiparo normala, la folioj bone algluitaj kaj eĉ ne unu eskapis por la tralego.
Ĝenerale la esperanto-lingvaĵo estas normala – nek eksperimenta, nek anakronisma. Mi nur ne komprenas kial ofte aperas la vorto “afero” en la signifo “aĵo”? Ekzemple “Li prenis aferojn el forno” (p. 38). Ĉu tio estas paŭsaĵo de la angla “thing”? Ankaŭ mi ne tuj komprenis kio estas “subtera trajnservo” (p. 44) kaj nur poste divenis ke temas pri metroo.
Tamen la enpaĝigo estas tre simpla, mi eĉ nomus ĝin amatora. La romano konsistas el pluraj ĉapitroj, sed ili finiĝas kaj komenciĝas subite – antaŭ leganto aperas blanka spaco, sen iuj ajn numeroj, vortoj, vinjetoj aŭ aliaj eldonsignoj. La kovrilo ankaŭ estas simplega – rustkovrita soldata kasko kun granda truo tra kiu elkreskis dianto. Kian rilaton tiu ĉi postmilita bildo havas al la amaventuro de la juna aŭstraliano en la senorda, sed ankoraŭ paca Sovetunio – mi ne komprenis.
== Resumo ==
Al kiu mi ne rekomendu tiun ĉi libron? Ĝi apenaŭ plaĉos al homoj, kiuj bone konas la historion de Sovetunio aŭ loĝis en la lando en la priskribata epoko. Mi same dubas pri la beletremuloj, kiuj kutimas legi altnivelajn prozaĵojn kun vivaj karakteroj, komplika intrigo kaj profunda psikologia analizo.
Al kiu mi povus rekomendi tiun ĉi libron? Al la ŝatantoj de la verkoj de Trevor Steele kaj al ĉiuj, kiuj deziras iom konatiĝi kun la vivo en Sovetunio en ties lastaj jaroj. Se oni ne estas skrupulema rilate historiajn faktojn kaj kulturajn detalojn, eblos ricevi ĝeneralan imagon pri la respektivaj eventoj. Fakte mi povas imagi preskaŭ iun ajn kun tiu ĉi libro enmane – sur plaĝo, en trajno aŭ dum longa flugo. Neniu literaturo konsistas nur el ĉefverkoj, do se ni havas normalan lingvon, ni devas havi ankaŭ normalan literaturon – kun ties pintoj, fuŝoj kaj meznivelaĵoj, al kiuj laŭ mia opinio apartenas tiu ĉi romano de la fekunda aŭstralia verkisto.
[[Kategorio:Recenzoj]]
[[Kategorio:Libroj]]
[[Kategorio:Sovetunio]]
[[Kategorio:Trevor Steele]]
[[Kategorio:Esperanto-literaturo]]
ekdhi4vzolp26s8ltiugr8g0o0b1of1
Kategorio:Esperanto-literaturo
14
18687
62840
2022-08-05T10:48:49Z
RG72
132
Kreis novan paĝon kun "[[Kategorio:Esperanto|Literaturo]] [[Kategorio:Literaturo]]"
wikitext
text/x-wiki
[[Kategorio:Esperanto|Literaturo]]
[[Kategorio:Literaturo]]
16h7b8f8ei0lcj1e4uejekd9o9iea74
Hitler kaputt!
0
18688
62842
2022-08-05T11:28:27Z
RG72
132
Kreis novan paĝon kun "{{paĝokapo2 | titolo = Hitler kaputt! | aŭtoro = Stanislavo Belov | tradukinto = | sekcio = | antaŭa = | sekva = | jaro = | notoj = | vikipedio = | vikicitaro = | kategorioj = Dua mondmilito }} '''Tio estis furorfrazo de 1945. Ĝi aŭdeblis ĉie – en Francio kaj Norvegio, Pollando kaj Jugoslavio. "Hitler kaputt!” – kun tiuj vortoj kapitulacis elĉerpitaj germanaj soldatoj. "Hitler kaputt!” salutis la Ru..."
wikitext
text/x-wiki
{{paĝokapo2
| titolo = Hitler kaputt!
| aŭtoro = Stanislavo Belov
| tradukinto =
| sekcio =
| antaŭa =
| sekva =
| jaro =
| notoj =
| vikipedio =
| vikicitaro =
| kategorioj = Dua mondmilito
}}
'''Tio estis furorfrazo de 1945. Ĝi aŭdeblis ĉie – en Francio kaj Norvegio, Pollando kaj Jugoslavio. "Hitler kaputt!” – kun tiuj vortoj kapitulacis elĉerpitaj germanaj soldatoj. "Hitler kaputt!” salutis la Ruĝan Armeon kaj ĝiajn aliancanojn homoj en la liberigitaj urboj de Eŭropo. "Hitler kaputt!” skribis niaj avoj sur la ruinoj de Reichstag en Berlino.'''
Pri la baldaŭa morto de la ĉefa militkrimulo parolis la tuta mondo, sed la freneza Adolfo tamen ne hastis morti. Enfosiĝinte profunde sub teron en la plej fortika el siaj bunkroj, li despere alkroĉiĝis al la vivo, plu sendante milinojn da germanoj al la morto pro siaj deliraj ideoj. La nazioj nomis la Trian Regnon “miljara”, tamen ĝi ekzistis nur 13 jarojn kaj disfalis, enteriginte siajn kreintojn. La agonio de la naziismo estis spektaklo terura, sed vere spektinda. Ni rememoru nur kelkajn scenojn.
== Morto super Germanio ==
La 12an de januaro 1945 la Ruĝa Armeo transiris al ofensivo laŭ la tuta Orienta fronto kaj eniris la Trian Regnon. Malantaŭ la sovetiaj armeoj restis Pollando, detruita de la nazioj. La sovetiaj trupoj per bajonetoj kaj kugloj trabatis al si la vojon al Berlino, tra la plej trankvilaj kaj prosperaj partoj de Germanio. Tie neniam okazis militado, nek atingis ilin la britaj kaj usonaj aviadiloj, kies atakoj neniigis plurajn urbojn.
Al Orienta Germanio direktiĝis milionoj da rifuĝintoj el la okcidentaj partoj de la Tria Regno, perdintaj post tiaj bombardoj siajn loĝejojn kaj proksimulojn. Nun ili komprenis, ke baldaŭ vidos persone vizaĝojn de siaj malamikoj kaj ke por multaj tiuj renkontiĝoj estos la lastaj.
La mondo ankoraŭ ne sciis pri milionoj da senkulpuloj, murditaj en la koncentrejoj kaj pri brutalaĵoj de la okupantoj en Sovetunio – en la Vermaĥto funkciis strikta malpermeso foti ekzekutojn kaj ekzekutejojn. Tamen intuicio sugestis al la timiĝintaj burĝoj, ke la rusoj (tiel ili nomis lavangon, ruliĝantan de la Oriento) plenas je malamego kaj ili havas kialojn por venĝi. Ili estis pravaj.
La vojo de la Ruĝa Armeo okcidenten pasis tra konataj kaj por multaj soldatoj gepatraj regionoj, okupitaj de la germanoj komence de la milito. La ruinoj de Kievo kaj Smolensko, bruligitaj vilaĝoj, gigantaj fosegoj plenaj je kadavroj de mortpafitoj – la batalantoj ĵus vidis tion kaj iliaj koroj soifegis justan venĝon.
Cetere iliaj agoj apenaŭ kompareblas kun la kruelaĵoj de la faŝistoj. Rusoj rabis kaj bruligis domojn, ili povis mortigi germanon por kapti lian brakhorloĝon aŭ biciklon, perforti virinon. Sed tio estis spontaneaj faroj de la furiozaj, freneziĝintaj pro kolero soldatoj, pro kio pluraj el ili estis arestitaj kaj iuj eĉ mortpafitaj. Tio ne kompareblis kun la amasa, organizita kaj laŭdita sadismo de la SS-anoj en Rusio kaj Ukrainio. Rusoj ne bruligis malsanulojn en hospitaloj, nek pafis bebojn, nek gasumis maljunulojn kiel tion faris la germanoj. Ili simple marŝis al sia celo. Ilin atendis Berlino.
== Disbombi la Trian Regnon! ==
En la Okcidento oni ĉiam aprezis la homan vivon. La aliancanoj malamegis Hitleron ne malpli ol la rusoj, sed ili tute ne deziris rapidigi falon de la Tria Regno koste de vivoj de siaj soldatoj. Do ili elektis alian vojon – aviadan teroron.
En decembro 1941 okazis la unua atako de britaj bombaviadiloj “sen indiko de konkretaj celoj” – tiel komenciĝis erao de la area bombardado. Baldaŭ al ĝi aliĝis la usonanoj. Nokton post nokto flotegoj el miloj da bombaviadiloj traflugadis Germanion sen alfronti gravajn obstaklojn kaj ĵetadis sian mortigan kargon. Pezaj bomboj trabatadis pluretaĝajn domojn ĝis terkeloj kaj fugasoj ofte eksplodadis post kelkaj horoj, kiam postvivintaj loĝantoj revenis por forigi ruinojn de siaj domoj.
En 1945, kiam la germana kontraŭaviadila defendo fakte ne plu ekzistis, al noktaj aeratakoj de la britoj aldoniĝis la tagaj bombardoj fare de la usonanoj. La ĉefaj celoj estis fabrikoj, kiuj produktis nafton kaj sintezan fuelon, sed ofte oni bombardis ankaŭ loĝatajn areojn. La nazia ĉefurbo estis la plej ŝatata celo de la aliancanoj – kontraŭ Berlino estis direktitaj 450 aviadaj atakoj, pluraj urbopartoj transformiĝis je ruinoj, sub kiuj pereis 50 mil civiluloj.
En februaro 1945 venis vico de Drezdeno pagi krimojn de la germana nacio. 1223 bombaviadiloj laŭvorte kovris ĉielon super la urbo kaj tri sinsekvaj atakoj tute ebenigis ĝin.
Eĉ se la bomboj ne ĉiam trafis siajn celojn, morala damaĝo estis vera terura. La aviadaj atakoj iĝis kvazaŭ natura plago, kiun tute ne eblis rezisti. La aliancanaj bombardoj pelis la germanojn en terkelojn, seniginte ilin je espero kaj volo al rezisto. Nur unu frenezulo en la centro de Berlino plu kriaĉis pri “venkomilito ĝis la fino”. Cetere li havis specialan terkelon.
== Bunkro ==
La 16an de januaro Hitlero lasas sian stabejon en Orienta Prusio kaj revenas al Berlino. Ekde tiu momento kiel lia 13a kaj lasta rezidejo servas la Regnokancelario en la centro de Berlino. Baldaŭ li devis denove subteriĝi, sin kaŝinte en bunkro, konstruita en regnokancelaria ĝardeno de la ministro pri armiloj. persona arkitekto de la führer, Alberto Speer.
Dum longa tempo Adolfo estis tro optimisma pro facilaj venkoj en Eŭropo kaj ideo konstrui propran ŝirmejon venis al li nur en la lastaj monatoj, pro kio fini la konstruadon oni devis jam sub artileria pafado de la proksimiĝanta Ruĝa Armeo.
Tio estis fortikega konstruaĵo, kies loĝantoj nomis ĝin “betona submarŝipo”. Ses enirejoj: tri – el la Regnokancelario kaj tri el la ĝardeno. 37 ŝtupoj kondukas al la unua nivelo, kie troviĝas kuirejo kaj ejoj por servistaro.
La duan nivelon, kuŝantan proksimume 30 metrojn subtere, okupas personaj apartamentoj de Hitlero, ĉambroj de liaj kuracisto kaj persona gardistaro, kaj komunika centro. Ferobetona tegmento dika ĝis 8 metrojn firme protektas la loĝantojn de la “betona submarŝipo” kontraŭ bomboj kaj obusoj. Sed kio protektos ilin kontraŭ ilia propra frenezo?
La ĉefa ruino de la Tria Regno
La führer ne plu eliras eksteren kaj oni povas kompreni lin. Ĉiuj liaj planoj fiaskis, la esperoj iĝis nura blufo. Al la nazia ĉefurbo impetas hordoj de la “subhomoj”. Nome tiel – Untermenschen (subhomoj) – la nazioj nomis la rusojn, ukrainojn, tatarojn kaj aliajn popolojn, kiujn ili planis ekstermi aŭ sklavigi. Se Hitlero vidus kiel iuj posteuloj de tiuj etnoj pentraĉas svastikon sur muroj kaj babilaĉas pri “rasa pureco”, li certe mortus denove – ĉi-foje pro la ŝoko.
Hitlero ĉiam malŝatis vidi la ruinojn, des pli tiujn de sia ĉefurbo. La ĉefa militkrimulo de ĉiuj popoloj kaj tempoj estis sentema persono. Postulante de siaj subuloj senliman kruelecon kaj pretecon al murdoj, li mem neniam eĉ ĉeestis iujn ekzekutojn. La führer neniam vizitis frontlinion, ĉar li ne toleris vidi la vunditojn aŭ mortigitojn. Tiu murdisto de milionoj ege timis mikrobojn, do senĉese lavis la manojn kaj sekvis pure vegetaran dieton.
Tie, en subtera profundejo, Hitlero definitive sinkis en la mondo de siaj iluzioj, kie eblis io ajn. Tiu subtila hometo, multe babilanta pri la povega arja raso, fine transformiĝis je la vivanta ruino. Li havis nur 56 jarojn, sed jam kun granda peno moviĝis laŭ sia subterejo, trenante la piedojn kaj ofte malbalaciĝante.
Post 20-30 metroj li ĉiam sidiĝas sur benkojn, speciale por li metitajn laŭ koridoroj, aŭ alkroĉiĝas je eskortanta lin SS-ano. La okuloj de Hitlero plenas je sango. Ĉiuj raportoj estas preparataj per speciala tajpmaŝino “por la führer” kun trioble pli granda tiparo, sed eĉ ilin li povas legi nur en la plej fortaj okulvitroj. Lia maldekstra mano senhalte tremas, el la buŝanguloj gutas salivo. Li ofte ĵetas al sia faŭko manplenojn da kuraciloj, inter kiuj abundas stimuliloj kaj… plu konstruas frenezajn planojn.
== Nokta vazo por Hitlero ==
La frenezulo estas ne homo, kiu ne vidas danĝeron, sed homo, kiu ne deziras ĝin vidi. Oni ne pensu ke Hitleron ĉirkaŭis nuraj fanatikuloj kaj idiotoj. Jam en januaro 1945 Alberto Speer prezentis al li raporton, kiu komenciĝis de la vortoj: “La milito estas malgajnita”.
Tamen post vidi la unuan frazon Hitlero ne plu legis ĝin kaj simple ŝovis la paperon en sekurecŝrankon. La 19an de marto li ordonas apliki taktikon de la “bruligita tero”. Tio signifis ke la retiriĝantaj trupoj devas detruadi ĉion – fabrikojn, pontojn, fervojojn – por ke la malamiko kaptu nur la senvivan dezerton. Hitlero tute fajfis pri la sorto de la germana nacio. “Se la milito estos malgajnita, ankaŭ la nacio pereos” resumis li. “Krome, la batalon postvivos nur neplenvaloruloj, ĉar ĉiuj plenvaloruloj estos neniigitaj”.
La ĉefa problemo de la Vermaĥto iĝis manko de la batalantoj. Germanio ne havis tiujn neelĉerpeblajn homajn resursojn, kiuj savis Sovetunion. La totala mobilizo ne konis esceptojn kaj kompatis neniun. Ĉiuj viroj 16 ĝis 60-jaraj kapablaj teni armilojn enmane devis esti tuj mobilizitaj. El lokanoj oni formis taĉmentojn Volkssturm – malbone armitajn kaj apenaŭ trejnitajn. Plejparto de ĵusbakitaj soldatoj revis pri unusola afero – laŭeble pli rapide reveni al siaj familioj.
Sed la morton alportadis ne nur la rusaj bajonetoj kaj brito-usonaj bombardoj. Puntaĉmentoj de SS ĉasadis laŭ la stratoj de Berlino eĉ dum ĝia sturmo, kaptante kaj pendumante ĉiujn, kiujn ili suspektis esti dizertintoj. En tiuj tagoj la puntaĉmentanoj pendumis sur lanternfostoj dekojn da germanaj mezlernejanoj. La knaboj estis ĵus senditaj al kontraŭaviadilaj trupoj kaj multaj el ili forkuris por kelkaj horoj por fiere prezenti sin antaŭ la gepatroj en milita uniformo. Inter malmultaj postvivintoj estis la 15-jara Helmut Kohl, kiu duonjarcenton poste reunuigos Germanion.
Neniu atentis sinpravigojn. La familioj de la dizertintoj, komercistoj de la nigra merkato (alia jam mankis), panikuloj, alvenintoj kun malĝuste aranĝitaj dokumentoj – por ĉiuj ekzistis nur unu verdikto: morto.
Al batalado oni sendis la plej neimageblajn trupojn – tiujn de la sovetia generalo-perfidulo Vlasov, kozakojn, latvajn kaj albanajn SS-anojn, kaj eĉ krimulojn liberigitajn el koncentrejoj. Tiu kanaliaro ofte batalis obstine, konsciante ke ili ne havas ŝancon kapitulaci – plejparton de tiuj bastardoj la rusoj mortpafadis surloke. Malantaŭ la unua defendolinio staris bartaĉmentoj de SS, kiuj dispafis per mitraloj retiriĝintojn – la germanoj estis bonaj lernantoj de la rusoj, kiuj unuafoje aplikis tiun rimedon en 1941.
Inter la lastaj frenezaĵoj de Hitlero estis kontraŭofensivo “Printempa Vekiĝo”, ordonita en marto 1945 ĉe lago Balatono en Hungario. La lastaj resursoj de la Vermaĥto estis ĵetitaj en tiun sensencan buĉadon, kiu haltigis la Ruĝan Armeon por nuraj 10 tagoj.
La führer eksplodegis pro kolero. Li eksigis Henrikon Himmleron gvidinta la operacion, de lia posteno komandanto de la armea grupo “Vistulo”. Estis punitaj ankaŭ la retiriĝintaj tankaj SS-divizioj – 1. SS-Panzer-Division „Leibstandarte SS Adolf Hitler“, 12. SS-Panzer-Division „Hitlerjugend“ kaj SS-Verfügungsdivision. Hitlero ordonis al ili fortranĉi brakbendojn – distingan signon de tiuj elitaj SS-trupoj. Ne eblis imagi pli fortan ofendon al tiuj fidelaj soldataĉoj.
La plej lakona estis respondo de Josef Dietrich, SS-Oberst-Gruppenführer (la plej supera rango en SS post Reichsführer SS, kiun havis nur Henriko Himmlero), kiu komandis la punitajn diviziojn. Li prenis noktovazon, plenigis ĝin per siaj medaloj kaj sendis laŭ adreso: Berlino, la Regnokancelario, al Adolfo Hitlero. Oni ne raportis pri reago de la führer al tiu donaco.
== Disciplinemaj germanoj ==
Deutschland über alles! (Germanio antaŭ ĉio!) asertis la nazia slogano. Sed pli ol ion ajn la germanoj estimis la ordon. Danke al senriproĉa ordo kaj fera disciplino ili sukcesis dum longa tempo kontraŭstari al la preskaŭ tuta mondo. Sed foje la sama disciplino kaj blinda obeemo trafis ilin mem kaj sufiĉe forte… Cetere ni rakontu sinsekve.
La fervoja ponto de urbo Remageno en Rejnlando-Palatinato estis strategie grava objekto. La Ludendorff-ponto kunigis la bordojn de Rejno kaj malfermis la vojon al Ruhr-regiono – la industria koro de la Tria Regno, kie oni forĝis ĝian armilaron. La faŝistoj faris ĉion por transformi tiun ĉi ponton en neatakeblan fortikaĵon. Ĉe ambaŭ flankoj de tiu ĉi monstro el ŝtalo kaj betono, longa je 350 metroj, estis konstruitaj ŝtonaj turoj. En la orienta bordo la fervojo preskaŭ tuj plonĝis en tunelon, traboritan en vertikala roko.
Jam en 1938 estis ellaborita detala skemo de eksplodigo de la ponto. Elektra eksplodigilo estis konektita al ŝarĝo de eksplodaĵo per speciala kablo en metala ŝelo. Ekzistis ankaŭ ebleco eksplodigi la ponton permane – kaze de fuŝo de la elktra eksplodigilo. Antaŭ la ponto sapeistoj kreis minkampon kaze de eksplodo transformiĝontan je profunda kontraŭtanka kavego. Tio devis haltigi malamikon, lasinte tempon por eksplodigi la ponton mem. La respondeca inĝeniero kapitano Karl Friesenhahn perfekte konis sian metion.
La unuan paŝon al la katastrofo la nazioj faris komence de marto 1945, kiam al Remageno venis nova ordono. Antaŭnelonge, eksplodinta usona bombo detonaciigis eksplodaĵon, metitan sub alia ponto ĝuste kiam laŭ ĝi marŝis retiriĝantaj germanaj trupoj. Do oni ordonis al Karl Friesenhahn meti la eksplodaĵon nur se malamiko estos jam 8 km for de la ponto. La eksplodigo mem estis efektivigota nur kaze de ekstrema neceso kaj nur laŭ skriba ordono de la supera oficiro – kapitano Willi Bratge. La 7an de marto venis plia komandestro – majoro Hans Scheller.
Samtage je 13:00 en Remageno aperis la gastoj – usona trupo, kreita speciale por kapti la ponton. Ĝia raporto ŝokis la aliancanajn komandestrojn – la strategia ponto trans Rejno staris nedamaĝita! Laŭ skoltaj informoj la germanoj planis eksplodigi ĝin je 16:00. La usonanoj reagis tuj – al atako! Jam estis preskaŭ la 4a posttagmeze, kiam la avanca usona taĉmento sub freneza pafego trabatis al si la vojon al la ponto. Sed tiumomente antaŭ ili elkreskis muro el fajro, tero kaj ŝtalaj splitoj – la nazioj eksplodigis la minkampon. Restis nuraj sekundoj…
Tiutempe la tri komandestroj – majoro Hans Scheller, kapitano Willi Bratge kaj kapitano Karl Friesenhahn – kaŝis sin en la tunelo ĉe alia bordo de la rivero. Kaj tie ili aranĝis neimgeblan komedion je la pure germana etoso. Bratge postulis de sia estro Scheller ordoni la eksplodigon de la ponto. Tiu ordonis, sed la disciplinema Bratge postulis ripeti ĝin skribe.
Post ricevi la deziratan paperon li impetis al Friesenhahn, kiu kuŝis ĉe la tunela enirejo – li ĵus rekonsciiĝis post kontuzo. Sed eĉ la kontuzita germano memoris, ke li devas plenumi nur la ordonon, ricevitan en skriba formo. Bratge forkuris reen… La tempo estis perdita. La eksplodo okazis tro malfrue kaj jam ne atingis sian celon – la ponto plu staris surloke. Post momento laŭ ĝi elanis usonaj infanterianoj kaj sapeistoj, tranĉinte laŭvoje ĉiujn kablojn. La ponto trans Rejno estis kaptita.
== Repago ==
Hitlero malamegis la judojn. Same kiel la ciganojn. La rusojn li malestimegis kiel malsuperan rason, same kiel la polojn, ukrainojn, belorusojn, tatarojn… La judojn kaj ciganojn li konsideris preskaŭ blatoj – abomenaj disvastigantoj de ĉiaj infektoj kaj malpuraĵoj, totale ekstremendaj.
Pri aliaj etnoj estis iom pli komplike, ja ili tro abundis por la fina solvo. Ĝis la fino de la milito mankis tempo okupiĝi pri tiaĵoj, tamen lia pozicio estis klara – en la Oriento haveblis troa loĝantaro. Entute li planis ekstermi ne malpli ol 40 milionojn de la rusoj, grandparte lasinte ilin morti pro malsato. Samtempe tio liberigus la terenojn por la germanaj koloniistoj.
Tiuj planoj restis nerealigitaj (tempo ne sufiĉis), sed la solvo de la “juda problemo” estis preskaŭ tute plenumita ĝis printempo 1945. El sep milionoj da eŭropaj judoj preskaŭ ses milionoj estis murditaj. Mortpafi surloke tiom grandan nombron da homoj, el kiuj unu miliono estis infanoj, ne eblis – eĉ spertaj ekzekutistoj apenaŭ eltenus tioman nervostreĉiĝon. Do aperis reto de la koncentrejoj, “fabrikoj de la morto”, kie murdoj okazis amase kaj kadavroj estis produktataj kvazaŭ amasvaroj sur ĉenstablo. Aŭŝvico, Dachau, Ravensbrück, Majdanek – ĉiutage al tiuj adresoj venis dekoj da trajnoj kun homoj de la tuta Eŭropo. Plejparto de ili tuj direktiĝis al gaskameraoj, nur malmultaj plu vivis ioman tempon – ĉefe por priservi kremaciejojn.
La prizonulojn gardis SS-anoj el la divizio SS-Totenkopfverbände (Morta kapo), plejparte ĝisostaj sadistoj, kiujn oni trejnis speciale, alkutimigante al la vido de sango, turmentoj kaj dolorkrioj de la torturitoj – tio nomiĝis “edukado de la necesa krueleco”. Ĉio okazinta en la koncentrejoj estis tute sekreta, do alvenintoj neniukaze povis lasi ilin. Forkurante, la nazioj eksplodigadis la kremaciejojn, bruligadis la arkivojn kaj mortigadis la malliberulojn por kaŝi spurojn de siaj krimoj. Sed foje ili fuŝis…
Komence de aprilo avancaj trupoj de la aliancanoj eniris Dachau, la koncentrejon 10 km for de Munkeno.
Ili ne povis imagi tiaĵon: miloj, dekmiloj da kadavroj ĉie, stoplitaj kun la germana akurateco.
Luko de unu el tankoj malfermiĝis, el ĝi eltiriĝis usona majoro. Lin salutis la juna komandanto de la koncentrejo SS-Obersturmführer Heinrich Skodzensky, ĉarmulo en brile cizitaj botoj.
Li videble ĝuis sian aspekton: “Heil Hitler! Mi transdonas al vi la koncentrejon Dachau. La totala nombro de homoj 30 mil, malsanuloj 2340, ekstere 27 mil kaj 560 – la gardistaro”.
La usonano estis ŝokita. Post ekregi sin li simple sputis en la flegitan faŭkon de la komandanto kaj montris al li sidlokon en alveninta armea ĵipo: “Sit down!” (Sidiĝu!). La aŭto malaperis post la tendara pordego. Sekvan minuton aŭdiĝis du pafoj. Al Dachau venis repago.
Ene de unu horo la tuta gardistaro estis disŝirita de la prizonuloj, aliajn mortigis la usonanoj. Germanio ne meritis kompaton.
== La lasta sturmo ==
La 16an de aprilo je la 5a matene laŭ moskva tempo (en Berlino estis la 3a) la Ruĝa Armeo leviĝis por sia lasta sturmo – komenciĝis la batalo ĉe Berlino.
Artileriaj kanonoj viciĝis je kelkaj kilometroj, sendistance unu de la alia kaj la fajra ondo tute vorviŝis la unuan defendolinion.
Komenciĝis la malfacilegaj stratbataloj, pli ĝuste urbaj bataloj kiel nomis ilin partopreninto de la sturmo, heroo de Stalingrado generalo Vasilij Ĉujkov.
La faŝistoj aranĝis forte protektitajn pafejojn en ĉiuj stratangulaj domoj kaj iri al ofensivo laŭlonge de la stratoj egalus al sinmortigo. Do al batalo ekis specialaj sturmotaĉmentoj, formitaj el elektitaj trupoj.
La sturmistoj iris inverse – trans la stratojn.
Kutime atakon ekis artileriistoj, trabatante en muroj vojon por infanterio. Poste, ŝirmata de mitralistoj, sturmogrupo impetis en konstruaĵon kaj rapidege eliris al nova linio – en sekva domo aŭ korto. Ilin sekvis subtena grupo, kiu forpurigis la konstruaĵon de la nazioj, kaj flamĵetistoj forbruligantaj la plej obstinajn faŝistojn el iliaj kaŝejoj. Domon post domo, kvartalon post kvartalo…
== Morto en subterejo ==
La 15an de aprilo al la bunkro venis anĝelo. “Anĝelo de la morto” – tiel baptis Eva Braun la SS-gardistaro de la führer, kiu tuj komprenis kion signifas ŝia alveno. Eva venis al sia Adolfo de la Bavaraj Alpoj, kie en speciale aranĝita bunkro ŝi pasigis plejparton de la milito. Ŝi ĉiam restis en ombro de sia idolo, plejparto de la germanoj ekscios pri ŝi nur post ŝia morto. Tio estis la lasta ĝoja novaĵo por Hitlero. Baldaŭ lin perfidos la plej fidindaj kamaradoj.
La 20an de aprilo la führer festis sian lastan naskiĝtagon. La rusoj gratulis lin per fortega artileria pafado kaj atingis riveron Spree. Generaloj admonadis lin forlasi la ĉefurbon, sed li restis necedema: “Mi decidis morti en Berlino!” Tamen plejparto de liaj kamaradoj tute ne planis morti kaj samvespere forflugis el la urbo. Göring, Himmler, Ribbentrop, Speer – ili zorgis jam pri aliaj aferoj. Malfeliĉo trafis nur Joseph Goebbels, Gauleiter de Berlino – la führer persone telefonis lin kaj invitis al sia rezidejo. Ne eblis rifuzi tian proponon. Je la sama tago pordoj de la subterejo por ĉiam fermiĝis malantaŭ Goebbels, lia edzino kaj ses iliaj infanoj.
La 23an de aprilo venis telegramo de Reichsmarschall Hermann Göring, kiu postulis transdoni al li la tutan povon en la Tria Regno. La furioziĝinta Hitlero eksigis la favorulon de ĉiuj postenoj kaj ordonis tujan areston. Sed mankis jam fortoj plenumi tion.
La 25an de aprilo la rusoj kaj la aliancanoj renkontiĝis ĉe rivero Elbo, 50 km for de Berlino. La fratiĝo kaj interŝanĝado de suveniroj daŭris ĝis vespero. En tiu tago pereis la lasta espero de la führer, kiu estis certa ke la renkontiĝo de la Ruĝa Armeo kun la aliancanoj nepre sekvigos konfliktojn kaj novan militon – ĉi-foje pri influzonoj en Eŭropo.
La 28an de aprilo venas sciigo pri sekretaj intertraktoj, kiujn faris kun la Okcidento Henriko Himmlero – lia unua viculo kaj oficiala sukcedonto, portinto de la fiera titolo “nacia gvidanto”. La “fidela Henriko” proponis al la usonanoj kapitulacon de Germanio! Mankis duboj – tio estas la fino.
Informo pri la morto de Benito Mussolini ĝisbatis Hitleron. Lokaj partizanoj kaptis la ĉefan faŝiston de Italio kun lia amatino Clara Petacci, ekzekutis kaj pendigis iliajn kadavrojn piedojn supren sur lanternoj ĉe benzinstacio en Milano. Homamaso sputis sur la kadavrojn, superĵetis ilin per bastonfrapoj kaj ĵetis ŝtonojn kontraŭ ilin. La aludo de la sorto estis tro evidenta por ne kompreni ĝin.
La saman nokton Hitlero deklaras pri sia decido mortigi sin: “Mi ne deziras pasigi reston de la vivo kiel eksponaĵo en la Moskva zoo”. Nokte de la 28a al la 29a de aprilo en la bunkro tremanta pro frapoj de la sovetia artilerio, okazis nupto de Adolfo Hitlero kaj Eva Braun. La novgeedzoj ĵuris pri sia senriproĉa arja deveno kaj manko de heredaj malsanoj.
Je la 4a nokte Hitlero subskribas sian politikan testamenton. Matene la 30an de aprilo li adiaŭis la plejajn proksimulojn, asistantojn kaj gardistaron, skribis la lastajn leterojn. Li ekzamenis je sia amata gardihundo Blondie kiel efikas la preparita por li veneno. Ĝi efikis bone. Je 15:21 Hitlero kaj Eva lastan fojon eniris sian apartamenton.
Dek minutojn poste, sekvante la anticipan ordonon, la gardistoj malfermis la pordojn. La führer mortigis sin pafinte al la kapo. Apude kuŝis Eva, preminta en la dentoj ampolon kun kalia cianido. Oni ĉirkaŭvolvis iliajn korpojn en litkovrilojn kaj forportis al la ĝardeno. Tranĉeo, benzino, ekbruliginta papero…
La scenaro ripetiĝos sekvan tagon, sed jam kun aliaj aktoroj. Je 20:30 Joseph Goebbels kaj lia edzino Marta unuafoje dum lastaj tagoj eliris la bunkron. Tie, malsupre ili lasis senvivajn korpojn de siaj ses infanoj, ĵus venenitaj de ilia patrino. SS-deĵorinto dufoje pafis kontraŭ iliaj nukoj.
La korpojn oni superverŝis per benzino kaj ekbruligis. En tiu momento ekbrulis la bunkro mem kaj ĝiaj lastaj enestantoj kvazaŭ terkelaj ratoj impetis eksteren…
== La venko! ==
La 30an de aprilo ĉirkaŭ la 22a finiĝis ĝenerala forpurigado de la Reichstag de la naziaj bandoj. Restaĵoj de la garnizono sin kaŝis en tuneloj kaj terkeloj, de kie oni forbatadis ilin du sekvajn tagojn. La 1an de majo falis la Regnokancelario. Batalo ĉe la bunkro ne okazis. Reichsleiter Martin Bormann faris la lastan enskribon en sia taglibro: “Mardo, la 1a de majo: Provo trabati la blokadon”. Alivestita kiel civilulo li provis kaŝiĝi, sed estis mortigita per obusa eksplodo. Liajn restaĵojn oni trovis en Okcidenta Berlino en 1972 dum konstruaj laboroj.
La 21an de majo ĉe kontrolejo apud Hamburgo angla patrolo detenis Reichsführer SS Henrikon Himmleron. Klopodante maski sin, li forrazis la lipharojn, metis nigran bendon sur la maldekstran okulon kaj vestiĝis kiel ordinara soldato. Oni rekonis lin kaj alivestis en brita uniformo, suspektante ke en kudrolinioj povas kaŝiĝi veneno. Malspertaj en tiaj aferoj frontuloj ne havis ideon ekzameni la buŝon de la kaptito. Tion ordonis oficiro, veninta post du tagoj por pridemandi lin. Ekpanikinte, la “sentima” murdisto dentopremis la kaŝitan en dento ampolon kun kalia cianido kaj post 12 minutoj direktiĝis al la infero.
Aliaj gvidantoj de la Tria Regno trenis siajn vivojn iom pli longe kaj estis subigitaj al la internacia tribunalo en Nurenbergo. Unu el ili, Hermann Göring denove trompis ĉiujn – nokte la 15an de oktobro 1946 li prenis venenon, kaŝe alportitan al lia prizonĉelo.
Je 1:11 nokte la 16an de oktobro al la eŝafodo en speciala kamerao de la Nurenberga prizono iris Joachim von Ribbentrop. Lin sekvis la histeria agitisto Alfred Rosenberg, la freneza antisemito Julius Streicher, la juĝisto-murdisto Wilhelm Frick, generaloj Wilhelm Keitel kaj Alfred Jodl, kaj kelkaj aliaj. Sed tio okazos poste dum nun…
Matene de la 2a de majo, la unuaj en la bunkron subiĝis rusaj kuracistinoj. Ili ekvidis ŝlimkovritajn betonajn murojn, lasitajn armilojn kaj montegojn de malplenaj boteloj.
La 7an de majo je 2:41 nokte Germanio kapitulacis. Tio okazis en Reims en la stabejo de la usona generalo Dwight D. Eisenhower. La batalagado devis ĉesi je 23:59 nokte de la 7a al la 8a de majo. La milito finiĝis.
Ekde tiam la 8a de majo estas festata en la okcidentaj landoj kiel la Venkotago en Eŭropo. La rusia Venkotago estas festata unu tagon poste, ĉar Stalin rifuzis agnoski la subskribojn faritan en la stabejo de Dwight D. Eisenhower. Li postulis ripeti la ceremonion – nepre en Berlino kaj kun ĉeesto de la marŝalo Georgo Ĵukov. La aliancanoj ne kontraŭis dezirojn de la “onklo Joe”.
Ekzakte meznokte de la 8a al la 9a de majo en Berlino en iama kantino de milit-inĝeniera lernejo la aliancanoj akceptis la plenan kaj senkondiĉan kapitulacon de Germanio. Tio estis la venko.
ocb4vo9kiq3pfseb70xkz6995m2j924
Paradizo ŝtelita: kontraŭdiraj impresoj
0
18689
62844
2022-08-05T11:39:47Z
RG72
132
Kreis novan paĝon kun "{{paĝokapo2 | titolo = Paradizo ŝtelita: kontraŭdiraj impresoj | aŭtoro = Stanislavo Belov | tradukinto = | sekcio = | antaŭa = | sekva = | jaro = | notoj = | vikipedio = | vikicitaro = | kategorioj = }} '''Kiam la redakcio de Beletra Almanako turnis sin al mi kun la peto recenzi ĉi romanon mi dubis pri praveco de tiu decido. Mi ja estas nek verkisto[1], nek kritikisto, nura libroŝatanto kaj legemulo. “Se..."
wikitext
text/x-wiki
{{paĝokapo2
| titolo = Paradizo ŝtelita: kontraŭdiraj impresoj
| aŭtoro = Stanislavo Belov
| tradukinto =
| sekcio =
| antaŭa =
| sekva =
| jaro =
| notoj =
| vikipedio =
| vikicitaro =
| kategorioj =
}}
'''Kiam la redakcio de Beletra Almanako turnis sin al mi kun la peto recenzi ĉi romanon mi dubis pri praveco de tiu decido. Mi ja estas nek verkisto[1], nek kritikisto, nura libroŝatanto kaj legemulo. “Sed ni bezonas nome vidpunkton de ordinara leganto”, respondis Jorge Camacho. Nu, tiukaze elekto estis sufiĉe trafa.'''
Aparte plaĉis al mi nomo de la aŭtoro – Trevor Steele, fama esperanto-verkisto el Aŭstralio, kun kiu mi havis eblecon interkonatiĝi kaj almenaŭ mallonge interparoli dum la lasta UK en Hanojo. Mi ankoraŭ ne legis liajn antaŭajn verkojn, sed lia eseo “Aventuroj de naivulo en la oceano de literatura businnes”[2] ĉarmis min per sia trafa kaj subtila ironio, kiu ĉiam elmontras saĝan homon. Sed nun antaŭ mi estis la romano – verko multe pli ampleksa (223 paĝoj) kaj tute serioza.
== Rakonta teksaĵo ==
Sen malkaŝi la tutan intrigon, mi rakontu ĝian enhavon tre koncize kaj ĉirkaŭe. Brita historiisto vojaĝas al Tasmanio por esplori historion de formorto de tieaj aborigenoj. Li scias, ke ĉefa figuro de tiu procezo estas lia samlandano George Augustus Robinson, kies rolon li strebas riveli kaj precizigi. Sekvas vico da renkontiĝoj kun reprezentantoj de la iama kolonia administracio, lokuloj kaj lasta vivanta aborigenino Trukanini. Surbaze de iliaj rakontoj la historiisto iom post iom rekonstruas kronikon de la tragedio. Finfine li renkontas en Anglio Robinson-on mem, kio donas finajn strekojn al ties psikologia portreto. Feliĉe en fora kolonio la esploristo trovas ion pli gravan ol nuraj informoj kaj tio ŝanĝas lian propran vivon.
Eble el mia resumo leganto povus konkludi, ke temas pri senĉesaj intervjuoj kaj sciencaj esploroj, do mi hastas detrui tiun impreson. La verkisto uzas malsamajn literaturajn rimedojn kaj inter ili rekta dialogo estas uzata sufiĉe (laŭ mi eĉ tro) malofte. Fakte antaŭ niaj okuloj sekvas kelkaj historifluoj. La unua estas strikte ligita al la menciita esploristo, kies ĉefa rolo estas lanĉi laŭvican etapon de la rakonto kaj poste resumi ĝian enhavon. La dua rakontofluo prezentas vicon da eventoj, okazintaj antaŭ multaj jaroj. Ili malmerĝas el memoro de atestantoj, sed disetendiĝas antaŭ ni kvazaŭ rakontataj de iu demiurgo, sen indiki rolon de la rakontanto kaj lian lokon en tiuj okazaĵoj. Fakte tiel aŭdiĝas voĉo de la aŭtoro, tre forta kaj laŭ mia gusto eĉ troa. Cetere miaj impresoj pri la libro estas kontraŭdiraj, do mi preferis dividi ilin je du partoj.
== Plaĉoj ==
Kio plaĉis al mi en ĉi romano? Plej multe interesis min la historio mem. Mi finis historian fakultaton, 15 jarojn laboris kiel historiisto en muzeo de Tjumena provinco (Siberio, Rusio), verkis dekojn da sciencaj artikoloj kaj eldonis libron. Do mia intereso estas tute natura kaj komprenebla. Sed mi opinias, ke tasmania tragedio alvokos atenton de ne nur fakuloj, ĉar temas pri la okazaĵo pli grava ol nura malapero de plia indiĝena etno. Tiu historio starigas antaŭ ni strategian demandon: ĉu entute eblas kunvivado de la du malsamaj mondoj – tiu moderna kaj aborigena, formiĝinta antaŭ jarcentoj aŭ eĉ miljaroj?
== George Augustus Robinson ==
La tutmonda historio donas multajn ekzemplojn de ekstremado de gentoj fare de aliuloj. Krueleco ĉiam sidis en homa koro, do respondo al rezisto de lokuloj ofte estis tre severa kaj rezultigis plenan neniigadon. Foje iuj etnoj malaperis pro neglekto aŭ hazarda amasiĝo de negativaj kondiĉoj – epidemio, malsato, ktp.
Sed ĉi-kazo tute malsamas. La tasmaniaj aborigenoj estis nek laŭcele ekstermataj, nek ignorataj. La brita administracio simple ne sciis, kion fari al tiuj homoj, kies teron nun okupas koloniistoj. La aborigenoj ne volis akcepti eŭropan vivmanieron kaj pensadon, ili nomadis en arbaroj kaj fojfoje atakis britojn, plejparte senkulpajn paŝtistojn kaj terkultivistojn. Kaj jen alvenas ideo de apartigo, kies promocianto kaj realiganto iĝis George Augustus Robinson.
Tiun planon oni apenaŭ povus nomi fripona aŭ naiva. Disapartigi la du komunumojn, donante al ĉiu sian terenon kun apartaj rajtoj kaj privilegioj – ĉu malbona ideo? Verŝajne pro tio la sperto de la aŭstralia “protektanto de aborigenoj” iĝis fundamento de postaj agadoj pri indiĝenoj de Ameriko.
Tamen rezulte de tio, post multa kaj pena laboro la tasmaniaj aborigenoj finfine formortas. Ĉiuj klopodoj evidentiĝis vanaj. Plano fiaskis. Ĉu senevite? Mi dubas.
Mi loĝas en Tjumeno, la unua rusa urbo en Siberio. Kiam en la fino de la 16-a jarcento rusaj pioniroj alvenis tiun regionon, ĝi jam estis loĝata. En suda parto loĝis la siberiaj tataroj[3] kaj buĥaroj[4], en pli nordaj areoj nomadis la ĥantoj, mansoj, selkupoj kaj nenecoj. La rusoj alvenis kun armiloj enmane, do ilia unua renkontiĝo kun la aborigenoj estis milita kaj sufiĉe sangoverŝa. Sed nun, post pli ol kvar jarcentoj en mia regiono daŭre loĝas ĉiuj supremenciitaj etnoj kaj ties populacio senĉese kreskas. Ĉu miraklo? Ne, temas pri normala sekvo de la ŝtata politiko.
La Rusia ŝtato ekde sia naskiĝo estis komunumo por pluraj etnoj. Tio eblis danke al la ĉefa principo de la ŝtata etnoreligia politiko: reganto interesiĝu pri tributoj kaj impostoj, sed ne pri religio kaj etno de siaj regatoj. Post kiam establiĝis rusaj urboj kaj fortresoj en Siberio, lokaj indiĝenoj plejparte ĝuis liberan vivon en siaj tradiciaj lokoj kaj nur en destinita tempo pagis imposton al caraj reprezentantoj. Fojfoje ili opiniis sin ĝenataj de la rusoj, ekzemple rusaj kamparanoj kiuj fondis vilaĝon apud ilia tereno. Tiukaze la siberiaj tataroj sendis al vojevodoj depeŝon kun priskribo de sia malĝojo kaj preskaŭ ĉiam rusa administracio subtenis kaj kontentigis indiĝenojn, eĉ se por tiu necesis transloki tutajn rusajn vilaĝojn. “Por ke ne ĝenu indiĝenojn” – mi ofte rekontis tiun vortformulon en la arkivaj dokumentoj.
Rezulte de tio nun niaj aborigenoj suferas pli de troa ŝtata zorgado ol de ties manko. Mia amiko etnografo, antaŭnelonge reveninta el la Jamala tundro, rakontas, ke internulejoj por lokaj nenecoj estas tiom ŝikaj kaj senzorgigaj (ili eĉ ne pliordigas siajn ĉambrojn – tion faras specialaj kunlaborantoj), ke post fini lernejon junaj nencoj ne volas reveni al tradicia vivo en tundro, tro pena kaj malfacila por ili.
Do verŝajne brita administracio ankaŭ havis elekton aŭ almenaŭ eblecon ekhavi ĝin – ĉu izoli aborigenojn aŭ disdividi kun ili tiujn insulojn. Laŭ mi temas plejparte pri grava deira eraro: la britoj ne kontentiĝis pri nura kunvivado, ili bezonis “normaligi” lokulojn per trudo de siaj religio, vestoj kaj vivkutimoj tre fremdaj al tasmanianoj. Aktiva enmiksiĝo en aborigenan vivon sen bezonataj konoj, rezultiĝis je tragedio – tiukaze vere senevita.
== Malplaĉoj ==
Kio malplaĉis al mi en tiu verko? Laŭ mia gusto en la romano estas tro da aŭtora ĉeesto. La aŭtoro ne tiom priskribas al ni okazaĵojn, kiom strikte prenas leganton je la mano kaj kondukas tra rakontata de li historio. Li kvazaŭ ne tute konfidas al siaj roluloj, do post ĉiu pli malpli grava okazaĵo komentas kaj klarigas al ni, kio kaj kial vere okazis. Laŭ mi pentritaj de Steele personoj pli gajnus, se li permesus al ili iom pli da libera spirado, donus al ili spacon por manevri, agi memstare kaj riveli siajn trajtojn.
Oni ne povas diri, ke ĉiuj roluloj estas nur unuflankaj, ja Trevor Steele estas tro saĝa kaj sperta verkisto por eviti nigrablankan kaptilon. Li montras, ke eĉ protagonisto George Augustus Robinson iusence amis tiujn aborigenojn kaj ĝuis ilian akompanon. Sed ĝenerale la bildo estas sufiĉe simpla: racia kolonia administracio, tute indeferenta al sorto de la aborigenoj, bonkoraj tasmanianoj kiuj pereas kiel herberoj plagitaj de neatendita frosto, kaj friponulo Robinson kiu trouzas konfidon de ambaŭ flankoj por siaj monavidaj kaj karieraj celoj.
La verkisto entute, laŭ mia gusto, tro detale klarigas al leganto ĉion okazantan – ĉu temas pri agoj, pensoj aŭ travivaĵoj de roluloj. Anstataŭ doni al oni eblecon pensi kaj diveni mem, li prezentas unusolan version de ĉio. Eble tion kaŭzas elektita de li maniero rakonti la historion. Se la aŭtoro cedus pli da loko al dialogoj, permesante al kreitaj de li karakteroj disvolviĝi iom pli libere, do ni aŭdus ilian rektan voĉon forme de dialogoj – sen perado de rerakontanto. Ni ja scias, ke foje laŭkure elbuŝigita vorto povas signifi multon kaj tute transversi nian imagon pri iu homo. Sed pupoj plejparte silentas, parolas nur pupgvidanto.
== Resumo ==
Nu, iel aŭ tiel, mi finlegis ĉi verkon. Kaj mi devas agnoski, ke, se komenco de la romano ŝajnas al mi iom ordinara, do ĝian finon mi konsideras vera sukceso. Lasta sceno kaj aparte lasta vorto, elparolita unu el ĉefroluloj, ĝisradike detruas pli malpli paceman bildon de senbrua kaj preskaŭ natura estingiĝo de la tasmania etno. Neniu kvieto, paco kaj graco – nur ŝoko kaj tragedio senespera, en tiu ĉi kaj transa mondo. Steele montras tion al ni per unusola vorto kaj tuj mallevas kurtenon. Majstra gesto, dankon.
P.S. Kelkaj vortoj pri la eldonaĵo mem. Mi legis ciferecan version de la libro en epub-formato. Siatempe mi legis en Monato[5] detalan artikolon pri ĉi afero, post kio decidis akiri PocketBooke, kiel plej konvenan al esperanto-tekstoj. Nun mi abonas epub-version de Monato, tralegis tiel multajn esperanto-librojn kaj forte sugestis tion al ĉiuj. Ĉi-kaze mi povas diri, ke la eldonaĵo estas akurate kaj profesie preparita. Tajperaroj preskaŭ tute mankas. Cifereca versio funkcias tute glate kaj senprobleme.
[1] Fine de 2012 mi venkis en publicista fako de la literatura konkurso Fakel (eo: torĉo), post kio estis rekomendita kaj laŭdire jam akceptita kiel ano de la Verkista Asocio de Rusio. Sed mi daŭre ne konsideras min vera verkisto, do kontraŭis tiun akcepton, kaŭzinte malkontenon de la asocia estraro.
[2] Trevor Steele. Aventuroj de naivulo en la oceano de literatura businnes. BA. 2008. N 3. p. 52-55.
[3] Etno, kies lingvo kaj eĉ aspekto grave diferencas de tiuj de la volgaj (kazanaj) tataroj kaj de la krimeaj tataroj.
[4] Posteuloj de elmigrintoj el Buĥaro en Centra Azio – taĝikoj, uzbekoj, ka. Ĝis la 1920-aj jaroj la buĥaroj konsideris sin aparta etno, sed nun tute asimiliĝis al la tataroj.
[5] Paŭl Peerafaerts. De Gutenberg al Ipad. Legeblas ĉi tie.
[[Kategorio:Recenzoj]]
[[Kategorio:Libroj]]
[[Kategorio:Aŭstralio]]
[[Kategorio:Trevor Steele]]
[[Kategorio:Esperanto-literaturo]]
h0rsbnfzdugdpxgd0wb43zrt2ep42ha
62845
62844
2022-08-05T11:42:05Z

== Referencoj ==

hfhpjnz68j0yzncri9m18ogqwonsasm
Kategorio:Trevor Steele
14
18690
62846
2022-08-05T11:43:16Z
RG72
132
Kreis novan paĝon kun "{{DEFAŬLTORDIGO:Steele, Trevor}} [[Kategorio:Verkistoj]] [[Kategorio:Esperantistoj]] [[Kategorio:Esperanto-literaturo]] [[Kategorio:Aŭstralianoj]]"
wikitext
text/x-wiki
{{DEFAŬLTORDIGO:Steele, Trevor}}
[[Kategorio:Verkistoj]]
[[Kategorio:Esperantistoj]]
[[Kategorio:Esperanto-literaturo]]
[[Kategorio:Aŭstralianoj]]
fkyuas2p419i51l1odygwg47cm5004a
62847
62846
2022-08-05T11:43:46Z
RG72
132
wikitext
text/x-wiki
{{DEFAŬLTORDIGO:Steele, Trevor}}
[[Kategorio:Verkistoj]]
[[Kategorio:Esperanto-literaturo]]
[[Kategorio:Aŭstraliaj esperantistoj]]
0jtumb2oe5le7hrh2hp53yvzs4rkt9w
Kategorio:Aŭstraliaj esperantistoj
14
18691
62848
2022-08-05T11:44:31Z
RG72
132
Kreis novan paĝon kun "[[kategorio:esperantistoj laŭ landoj|Aŭstralio]] [[kategorio:Aŭstralio|esperantistoj]] [[kategorio:Esperanto-movado en Aŭstralio|esperantistoj]]"
wikitext
text/x-wiki
[[kategorio:esperantistoj laŭ landoj|Aŭstralio]]
[[kategorio:Aŭstralio|esperantistoj]]
[[kategorio:Esperanto-movado en Aŭstralio|esperantistoj]]
4rxjmqbq0l6zdoofq8zo5dtcxv4xt0n