Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.39.0-wmf.22
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Gadget
Gadget talk
Gadget definition
Gadget definition talk
Paĝo:Edgar Allan Poe - La Maskfesto de la Ruĝa Morto.pdf/1
104
10944
62749
51569
2022-07-30T07:42:05Z
Marqnt98
3774
/* Provlegita */
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Marqnt98" /></noinclude>{{f|'''LA MASKFESTO DE LA RUĜA MORTO'''|c|g=200%}}{{f|De {{sc|Edgar Allan Poe}}
''El la angla lingvo tradukis Afomo''|c}}
{{tab}}La Ruĝa Morto jam de longe dezertigis la landon. Nenia pesto iam antaŭe estis tiel mortiga, aŭ tiel abomeninda. Sango estis ĝia Avataro kaj ĝia sigelo — la ruĝo kaj teruro de sango. Estis akraj doloroj, kaj subita kapturniĝo, kaj poste abunda sangado el la poroj, kun mortiĝo. La skarlataj makuloj sur la korpo kaj precipe sur la vizaĝo de la viktimo, estis la pestinterdikto, kiu lin forbaris de la helpo kaj simpatio de liaj kunhomoj. Kaj la tuta atako, progreso, kaj finiĝo de la malsano estis la okazaĵoj de duonhoro.
Sed la Princo Prospero estis feliĉa kaj sentima kaj sagaca. Kiam lia regno estis duone senhomigita, li vokis al si milon da sanaj kaj gajaj amikoj el inter la gekavaliroj de sia kortego, kaj kun tiuj ĉi foriris en la profundan apartecon de unu el siaj kastelecaj abatejoj. Tiu ĉi estis vasta kaj grandioza konstruaĵo, kreaĵo de la ekscentra sed majesta gusto de la princo mem. Fortika kaj alta muro ĝin enzonis. La muro havis pordojn el fero. Enirinte, la korteganoj alportis fornojn kaj masivajn martelojn, kaj kunforĝis la riglilojn. Ili decidis lasi nenian rimedon por eniro aŭ eliro pro subitaj impulsoj de malespero aŭ de frenezo interne. La abatejo estis abunde provizita per nutraĵoj. Per tiuj antaŭzorgoj ili povus spiti la kontaĝion. La ekstera mondo prizorgu sin mem. Dume, malsaĝe estas bedaŭri, aŭ pripensi. La princo estis provizinta ĉiujn rimedojn por plezuro. Estis histrionoj, improvizistoj, baletistinoj, muzikistoj; estis Beleco, estis vino. Ĉio ĉi kaj sendanĝereco estis interne. Ekstere estis la “Ruĝa Morto.”
Estis ĉirkaŭ la fino de la kvina aŭ sesa monato de sia apartiĝo, kaj dum la pesto plej ege furiozis ekstere, ke la Princo Prospero regalis siajn mil amikojn per maskbalo plej nekutime grandioza.
Ĝi estis volupta spektaklo, tiu maskfesto. Sed unue mi rakontu pri la ĉambroj en kiuj ĝi okazis. Estis sep — imperiestra ĉambraro. En multaj palacoj, tamen, tiaj ĉambraroj formas longan kaj rektan perspektivon, kaj la faldeblaj pordoj glitas malantaŭen preskaŭ ĝis la muroj je ĉiu flanko, tiel ke la vido tra la tuta etendo apenaŭ estas obstrukcata. Tie ĉi aferoj estis tre malsimilaj, kiel oni eble atendus pro la princa amo al strangeco. La ĉambroj estis tiel malrekte aranĝitaj ke la vido ampleksis malmulton krom unu samtempe. Troviĝis akuta kurbo je ĉiu dudeko aŭ trideko da metroj, kaj je ĉiu kurbo nova efekto. Dekstre kaj maldekstre, meze de ĉiu muro, alta kaj mallarĝa ogiva fenestro elrigardis sur fermitan koridoron kiu sekvis la serpentadon de la ĉambraro. Tiuj ĉi fenestroj estis el kolorita vitro, kies koloro variis laŭ la ĝenerala nuanco de la dekoracio de la ĉambro en kiun ĝi malfermiĝis. La ĉambro ĉe la orienta fino, ekzemple, estis tapetita blue — kaj brilege bluaj estis ĝiaj fenestroj. La dua ĉambro estis purpura en ornamo kaj tapeto, kaj tie ĉi la vitroj estis purpuraj. La tria estis tratute verda, kaj tiaj estis la fenestroj. La kvara estis meblita kaj lumigita oranĝkolore — la kvina blanke — la sesa viole. La sepa ĉambro estis ĉirkaŭ-vualita per nigraj veluraj tapetaĵoj kiuj kovris la plafonon kaj murojn, falante en pezaj faldoj sur tapiŝon el la sama ŝtofo kaj koloro. Sed, nur en ĉi tiu ĉambro, la koloro de la fenestroj ne respondis je la dekoracio. La vitro ĉi tie estis skarlata — malpale sangkolora. Nu, nenie en la sep ĉambroj troviĝis lampo aŭ kandelabro, inter la amaso da oraj ornamaĵoj kiuj kuŝis dise metitaj aŭ pendis de la plafono. Nenia lumo elvenis el lampo aŭ kandelo en la tuta ĉambraro. Sed en la koridoroj kiuj laŭiris la ĉambraron staris, kontraŭ ĉiu fenestro, peza tripiedo, portanta brulantan fajrkorbon, kiu sendis siajn radiojn tra la kolora vitro kaj tiel brilege iluminis la ĉambron. Kaj per tio produktiĝis multego da brilkoloraj kaj fantaziaj aperaĵoj. Sed en la okcidenta aŭ nigra ĉambro la efekto de la fajrlumo, kiu fluis sur la malhelajn tapetaĵojn tra la sangnuanca vitro, estis ekstreme terura, kaj kaŭzis tiel sovaĝan aspekton<noinclude><references/></noinclude>
d06f1yqoamh07w9r4534cetf7w42sdj
Paĝo:Miĥalski - Prologo, 1929.pdf/3
104
11892
62751
50521
2022-07-30T07:48:00Z
Marqnt98
3774
/* Provlegita */
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Marqnt98" /></noinclude>{{f|PROLOGO|c|int|g=300%|antau=1em|post=1em}}<noinclude><references/></noinclude>
lj51z90s2au89lkgwl6jeqcwkuqva8h
Paĝo:Miĥalski - Prologo, 1929.pdf/7
104
11895
62753
50565
2022-07-30T07:49:42Z
Marqnt98
3774
/* Provlegita */
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Marqnt98" /></noinclude>{{f|Eŭgeno MIĤALSKI|etm|c|antau=1em|g=150%}}
{{---|10em}}
{{f|PROLOGO|c|g=450%|int|antau=0.6em}}
{{f|Jubilea Kolekto
de
Originalaj Poemoj
1918–1928|g=150%|c|post=1em}}
{{f|1929
''SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
ELDONA FAKO KOOPERATIVA / LEIPZIG''|c}}
<noinclude><references/></noinclude>
qvjzze02j9n1k66ehl43m5igafrbipk
Paĝo:Miĥalski - Prologo, 1929.pdf/1
104
11896
62750
50499
2022-07-30T07:46:19Z
Marqnt98
3774
/* Provlegita */
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Marqnt98" /></noinclude>{{f|Eŭgeno MIĤALSKI|etm|c|antau=2em|g=150%}}
{{---|10em}}
{{f|'''PROLOGO'''|c|g=450%|int|antau=0.6em}}
{{f|Jubilea Kolekto
de
Originalaj Poemoj
1918–1928|g=150%|c|post=3em}}
{{f|'''SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA'''
'''ELDONA FAKO KOOPERATIVA / LEIPZIG'''|c|post=1em}}
<noinclude><references/></noinclude>
32pjn1pdz68bse22e05d4x9h01waat2
Paĝo:Miĥalski - Prologo, 1929.pdf/8
104
11898
62754
50569
2022-07-30T07:50:34Z
Marqnt98
3774
/* Provlegita */
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Marqnt98" /></noinclude>{{c|''Ĉiuj aŭtorrajtoj estas rezervitaj.''}}
{{---|5em}}
{{c|''Permeson traduki kaj eldoni''
''oni povas ricevi de Sennacieca''
''Asocio Tutmonda, 23, rue Boyer,''
''Paris (XXe).''}}
{{---|5em}}
{{c|''La interna titolbildo estas de-''
''segnita de 16-jara artisto.''}}
{{---|5em}}
{{c|''Eld. 1929.''{{tab|5|em}}''Eldonkvanto: 2000 ekz.''}}<noinclude><references/></noinclude>
ruhodzvxbyhcq62cj9fpcz3ltom1wae
Paĝo:Miĥalski - Prologo, 1929.pdf/9
104
11899
62755
50570
2022-07-30T07:50:55Z
Marqnt98
3774
/* Provlegita */
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Marqnt98" /></noinclude>

[[Dosiero:Eŭgeno Miĥalski.jpg|center|250px]]

[[Dosiero:Eŭgeno Miĥalski signature.svg|center|150px]]

<noinclude><references/></noinclude>
ijrw65biv6soyvokrhnx0dj9h7ubxiy
Paĝo:Miĥalski - Prologo, 1929.pdf/11
104
11901
62756
50501
2022-07-30T07:52:51Z
Marqnt98
3774
/* Provlegita */
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Marqnt98" /></noinclude>
{{f|PROLOGO|c|spa=0.5em|g=200%}}{{---|20em}}

{{f|Enkonduko|c|g=150%|antau=1em|post=0.5em}}{{---|3em}}

<poem>
{{tab|2|em}}Al Vi, nekaptebla « os »,
{{tab|1|em}}neniam kaj ĉiam as’anta,
mi sendas poemojn de pensoj-ĥaos’
{{tab|3|em}}el mia menso serĉanta.
{{tab|2|em}}« Is », « As », « Os » —
{{tab|1|em}}tri elementoj de Tuto —
finito, vivato, ĥaos’ —
{{tab|3|em}}problemo de Absoluto.
{{tab|2|em}}Triunuo de hom-superstiĉ’,
{{tab|1|em}}triunu’ de profeta humano,
Vi tra vivo miljaris fetiĉ’,
{{tab|3|em}}Vi — amboso por di’ kaj satano.
{{tab|2|em}}Vi — serĉata de l’ viv’ eliksir’,
{{tab|1|em}}viva akvo, fabel-talismano,
paroksisma freneza delir’,
{{tab|3|em}}temp-maŝino de Wells’a romano.
</poem>

<noinclude><references/></noinclude>
0mntksbtelwlr0o7ajhhlyxoh4n5vb5
Paĝo:Miĥalski - Prologo, 1929.pdf/12
104
11902
62757
50502
2022-07-30T07:54:13Z
Marqnt98
3774
/* Provlegita */
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Marqnt98" /></noinclude><poem>
Sub sekcanta mens-analiz’
{{tab|1|em}}de progresanta scienco
{{tab|2|em}}kun ĝusta skrupula preciz’
{{tab|3|em}}iam klariĝos esenco.
« Is — as » = estiv’
{{tab|1|em}}sekvigas « os »-energion,
{{tab|2|em}}tiel socia viv’
{{tab|3|em}}produktas konscion.
Al Vi, sfinkse-enigma « os »,
{{tab|1|em}}ĝis la scienco Vin solvos,
{{tab|2|em}}kun poezia patos’
{{tab|3|em}}mi florojn-poemojn disvolvos.
Sintezante en vorto-parol’
{{tab|1|em}}ĝiajn fortojn de l’ en’ kaj ekstero,
{{tab|2|em}}mi la menson risortos je Vol’
{{tab|3|em}}sur la vojo al plena libero.
{{tab|2|em}}« Is » — « As » — « Os »
{{tab|1|em}}tri elementoj de l’ Tuto,
finito, vivato, ĥaos’, —
{{tab|3|em}}problemo de Absoluto.
</poem>

{{f|Voznesensk, Januaro 1928.|align=right|g=90%}}
<noinclude><references/></noinclude>
rlnhern2y9bxnb7cmfzndv8bzzvg03z
Paĝo:Miĥalski - Prologo, 1929.pdf/14
104
11921
62758
50504
2022-07-30T07:57:55Z
Marqnt98
3774
/* Provlegita */
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Marqnt98" /></noinclude>
<poem>
::Nervece turnas-turnas mia penso
::foliojn de l’kreiva libr’,
::kaj en sonanta preĝ-incenso
::eknaĝas rememoroj-vibr’.
</poem>

{{f|Voznesensk, 5 Decembro 1923|align=right|g=90%}}

{{f|Al L. Ivn|c|g=150%|antau=1em|post=0.5em}}{{---|3em}}

<poem>
En akordoj de l’kor’ impresema
mi agordis mian kreivon
kaj el vivo banala kaj prema
::mi transiĝis alian vivon.
Per sonoraj sonaroj mi spiris,
promenante en rimo-aleoj,
kaj literajn ensorĉojn mi diris,
::mi, grandegulo-pigmeo.
Sur sonanta ale’ mi renkontis
vivan fonton de vorto-magio, —
mi ne timis plu morton estontan,
::ĉar eternas kreeca genio.
Kaj, vagante sur proza bulvardo,
kie stumpoj glatstultaj fieris,
mi renkontis hazarde vin, bardo,
::vi modeste kaj grize aperis.
</poem>
<noinclude><references/></noinclude>
ag1plrfiak2a48jy5m9lcgaxpbrqg57
Paĝo:Miĥalski - Prologo, 1929.pdf/5
104
12854
62752
50543
2022-07-30T07:48:52Z
Marqnt98
3774
/* Provlegita */
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Marqnt98" /></noinclude>[[Dosiero:Miĥalski_Prologo_kovrilbildo.png|thumb]]<noinclude><references/></noinclude>
akthk9kq73kd2pgkvx8ggjnrragq7dg