Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.39.0-wmf.21
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Gadget
Gadget talk
Gadget definition
Gadget definition talk
Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/9
104
15263
62742
57796
2022-07-22T00:03:57Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" />{{rh|6|{{sc|abato prévost}}|}}</noinclude>''{{Vdf|kvietiĝas|malkvietiĝas}}. Ili rapidis for de siaj domoj, kaj alkuris are al malluksa gastejo, antaŭ kies pordo staris du kovritaj ĉaretoj. La ĉevaloj, kiuj estis ankoraŭ jungitaj kaj kiuj ŝajnis premegitaj de laceco kaj de varmeco, montris, ke tiuj du veturiloj estis alvenintaj nur de nelonge. Mi haltis momente por min informi pri la kaŭzo de tiu tumulto; sed min malmulte sciigis la scivola popolamaso, kiu neniel atentis al miaj demandoj, kaj ĉiam antaŭeniris al la gastejo, dum ĉiuj sin interpuŝis unu la alian kun multe da konfuzo. Fine, ĉar pafarkisto vestite de banduliero kaj havante musketon sur la ŝultro, aperis sur la sojlo de la pordo, mi per signo de mano lin venigis al mi. Mi petis de li, ke li al mi konigu la motivon de tiu puŝegado.''
''« Negravaĵo, sinjoro, li diris: dekduo da ĝojovirinoj, kiujn mi kondukas kun miaj kunuloj ĝis Havre-de-Grâce<ref>Elparolu: ''Havr’-de-Gras’''.</ref>, kie ni ilin enŝipigos al Ameriko. Kelkaj inter ili estas beletaj; kaj kredeble tio ekscitas la scivolecon de tiuj bonaj vilaĝanoj. »''
''Mi estus transen irinta post tiu klarigo, se min ne estus haltigintaj ekkrioj de maljunulino, kiu eliris el la gastejo, plektante manojn kaj kriante, ke tio estas barbaraĵo, abomenaĵo, kompatindaĵo.''
''« Kio do okazas? mi diris al ŝi.''
''— Ha! sinjoro, eniru, ŝi respondis, kaj vidu ĉu tiu vidaĵo ne estas kapabla fendi koron. »''
''La scivolo min malsuprenirigis el mia ĉevalo, kiun mi lasis al mia ĉevalzorgisto. Mi malfacile eniris, borante la popolamason, kaj mi vids efektive ion sufiĉe kortuŝantan.''
''Inter la dekdu knabinoj, kiuj estis katenitaj sesope per mezo de l’ korpo, unu vidiĝis, kies mieno kaj''<noinclude><references/></noinclude>
1d77uplaqxlbb7mo6ykgg26id16r89r
Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/191
104
15264
62741
47618
2022-07-22T00:02:39Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" />{{rh|188|{{sc|abato prévost}}|}}</noinclude>en mian koron, komencas produkti fruktojn, pri kiuj li estos baldaŭ kontenta. Li certigis, ke tiel dolĉa certigo donis al li kompensaĵon por ĉiuj laciĝoj de lia vojaĝo.
Ni pasigis kune du monatojn en nova Orléans, atendante la alvenon de ŝipoj de Francujo; kaj fine, nin metinte sur maron, ni prenis teron antaŭ dekkvin tagoj ĉe Havre-de-Grâce. Alveninte, mi skribis al mia familio. Mi sciis per la respondo de mia pli maljuna frato malĝojan novaĵon pri la morto de mia patro, al kiu mi tro rajte tremas, ke miaj konduteraroj estas kunhelpintaj. Ĉar vento estis favora por trafi Calais’on, mi tuj enŝipiĝis, intencante aliri, je kelkaj mejloj for de tiu urbo, al ĝentilhomo de mia parencaro, ĉe kiu mia frato al mi skribas, ke li devas atendi mian alvenon. »<noinclude><references/></noinclude>
j9843cvvth2iymdjh7eyltzf1n3b30z
Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/109
104
15270
62734
62247
2022-07-21T23:59:03Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Taba1964" />{{rh|106|{{sc|abato prévost}}|}}</noinclude>mi povu atendi facile pli bonan fortunon, kiu ŝajne ne povis manki, ĉu per miaj naturaj rajtoj, ĉu per rimedoj de ludo.
Pro tio, dum unuaj semajnoj, mi pensis nur ĝui mian situacion; kaj, pro forto de honoro same kiel pro restaĵo de timado al polico, de tago al tago mi prokrastis rekomenci miajn rilatojn kun la kunligitoj de la hotelo de T…: mi min kontentigis, ludante en malpli malbonfamaj kunvenejoj, en kiuj favoro de l’sorto ebligis, ke mi ne bezonu min humiligi ĝis helpado de industrio. Mi pasigis en urbo parton de tagmezo, kaj mi revenis vespermanĝi en Chaillot, tre ofte akompanita de sinjoro de T…, kies amikeco por ni pligrandiĝis de tago al tago. Manon trovis rimedojn kontraŭ enuo. Ŝi socialligiĝis en najbareco kun kelkaj junaj fraŭlinoj, kiujn printempo alkondukis en tiun lokon. Promenado kaj malgrandaj ekzercoj, taŭgaj por ilia sekso, faris sinsekve ilian okupadon. Ludado, kies limojn ili reguligis, liveris monsumon por pagi veturilon. Ili iris en Boulogne’an<ref>Elparolu: ''Bulonj’''.</ref> arbaron por spiri aeron: kaj en vespero, kiam mi revenis, mi retrovis Manon’on pli belan, pli kontentan, pli pasiplenan, ol iam ajn ŝi estis.
Tamen altiĝis kelkaj nuboj, kiuj ŝajnis minaci la konstruaĵon de mia feliĉeco. Sed ili malkonfuze vaporiĝis; kaj la petola humoro de Manon igis la finon tiel komika, ke mi trovas ankoraŭ dolĉecon en memoro, kiu al mi prezentas ŝian amemon kaj la agrablecon de ŝia spirito.
La sola servisto, kiu faris nian servistaron, iam min prenis aparte por diri, kun multe da embaraso, ke li havas tre gravan sekreton por konigi al mi. Mi lin<noinclude><references/></noinclude>
0y4goq3q3ehrnfzqyysff60dzamukbp
Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/110
104
15271
62739
62248
2022-07-22T00:01:40Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Taba1964" />{{rh||{{sc|manon lescaut}}|107}}</noinclude>kuraĝigis, ke li parolu libere. Post kelkaj ŝanceliĝoj, li komprenigis al mi, ke fremda sinjorego ŝajnis kaptita de granda amo al fraŭlino Manon. La konfuzo de mia sango sin sentigis en ĉiuj miaj vejnoj.
« Ĉu ŝi sentas samon al li? mi interrompis pli rapide, ol ebligis prudento por min sciigi. »
Mia eksciteco lin timigis. Li respondis kun mieno maltrankvila, ke lia sagaceco ne iris tiel malproksimen: sed, rimarkinte, ke de kelkaj tagoj tiu fremdulo venas senmanke en Boulogne’an arbaron, ke li malsupreniras el sia karoso kaj eniras sola en flankan aleon, ŝajnante serĉi okazon por vidi aŭ renkonti la fraŭlinon, li havis ideon, sin kunligi kun liaj servistoj, por ekscii de ili la nomon de ilia mastro, kun kiu ili agas kiel kun itala princo, kaj ke ili mem suspektis ian aman aventuron: li ne povis ricevi aliajn sciigojn, li aldonis tremante, tial ke la princo tiam estis elirinta el arbaro, kaj alpaŝinte al li senfierece, estis petinta de li lian nomon; poste, kvazaŭ li estus diveninta, ke li partoprenas nian servistaron, li lin gratulis, ke li apartenas al la plej ĉarmoplena persono de la tuta mondo.
Mi malpacience atendis la sekvon de tiu rakonto. Li ĝin finis per timoplenaj senkulpigoj, kiuj, laŭ mia opinio, nur estis kaŭzitaj de miaj malprudentaj agitaĵoj. Vane mi lin instigis, ke li daŭrigu, nenion kaŝante. Li al mi certigis, ke li scias nenion plu, kaj ke, ĉar tio, kion li al mi ekrakontis, estis okazinta dum la antaŭa tago, li ne estis revidinta la servitojn de l’princo. Mi lin kuraĝigis ne nur per laŭdoj, sed plie per grava rekompenco: kaj, ne montrante eĉ la plej malgrandan malfidon al Manon, mi al li rekomendis per plej trankvila tono, ke li observu ĉiujn klopodojn de la fremdulo.
Funde lia teruro lasis en mi kruelajn dubojn. Eble ĝi estis kaŭzo, ke li silentis pri parto de vero. Tamen<noinclude><references/></noinclude>
jkvdb657g3raffq6r6cp3yqw6tvalgp
Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/106
104
15272
62738
60450
2022-07-22T00:01:01Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Taba1964" />{{rh||{{sc|manon lescaut}}|103}}</noinclude>tuje, se li volas havi komplezon halti kun mi momente ĉe iaj komercistoj. Mi ne scias, ĉu li kredis, ke mi faris tiun proponon, por interesigi lian malavarecon, aŭ se tio devenis de simpla ekmovo de bela animo, sed, konsentinte eliri tuje, li min kondukis al la komercistoj, kiuj provizis lian hejmon: li elektigis de mi kelkajn teksaĵojn pli superajn valore ol tion, kion mi intencis fari; kaj kiam mi min preparis pagi, li absolute malpermesis, ke vendisto ricevu de mi eĉ unu moneron. Tiu ĝentilaĵo estis farita tiel afable, ke mi kredis povi frofiti tion senhonte. Ni prenis kune la vojon al Chaillot, en kiun mi alvenis kun malpli da maltrankvileco, ol kiam mi estis elirinta. »
''Ĉar la kavaliro des Grieux estis uzinta pli ol unu horon por fari tiun rakonton, mi petis de li, ke li iom ripozu kaj kun ni sociiĝu en la vespermanĝo. Nia atento opiniigis al li, ke ni estis aŭskultintaj lin plezure. Li certigis, ke ni trovos ion ankoraŭ pli interesan en la sekvo de lia historio: kaj kiam ni estis finintaj la vespermanĝon, li daŭrigis laŭ tiuj terminoj:''<noinclude><references/></noinclude>
sbpqnngw102pcnnl3ltozxu8fm1rpdu
Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/111
104
15274
62735
62249
2022-07-21T23:59:25Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Taba1964" />{{rh|108|{{sc|abato prévost}}|}}</noinclude>post kelkaj pripensoj, min tiel forlasis miaj timadoj, ke mi sentis bedaŭron, ĉar mi estis doninta tiun signon de malforteco. Mi ne povis fari al Manon krimon, ke ŝi estas amata. Tre verŝajne ŝi ne konis sian triumfon: kaj kian vivon mi havos, se mi estas kapabla malfermi tiel facile al ĵaluzeco la enirejon de mia koro? La morgaŭan tagon mi revenis Parizon, havante nenian projekton krom rapidigi la progreson de mia fortuno, ludante pli gravajn monsumojn, por ke, estante pli riĉa, mi povu sen malfacileco forlasi Chaillot’on, tuj kiam io ajn min maltrankviligos. Vespere mi eksciis nenion kapablan malutili al mia ripozo. La fremdulo estis reveninta en Boulogne’an arbaron: kaj kredante sin rajtigita, per tio, kio okazis en antaŭtago, alpaŝi al mia konfidenciulo, li parolis al li pri sia amo, sed laŭ terminoj, kiuj konjektis nenian konsenton kun Manon. Li lin demandis pri mil detaloj. Fine li provis lin interesi al siaj projektoj, promesante gravegan rekompencon; kaj eltirinte leteron, kiun li tenis preta, vane al li proponis kelkajn luidorojn, por ke li ĝin donu al sia mastrino.
Du tagoj pasis sen alia okazintaĵo. La tria estis pli ventega. Mi eksciis, revenante el urbo iom malfrue, ke Manon, dum sia promenado, sin disigis momente for de siaj kunulinoj, kaj ke, ĉar la fremdulo, kiu ŝin sekvis laŭ malgrande interspaco, alproksimiĝis al ŝi post signo farita de ŝi, ŝi al li donis leteron, kiun li ricevis kun ĝojoplenaj elmontroj. Sed li havis tempon ilin montri, nur kisante la literojn, ĉar tuje ŝi estis forkurinta. Sed ŝi ŝajnis eksterordinare ĝoja dum restaĵo de l’ tago; kaj de kiam ŝi estis veninta hejmen, tiu humoro ne ŝin forlasis. Kompreneble mi tremetis je ĉia vorto.
« Ĉu vi estas certa, mi diris malĝoje al mia servisto, ke viaj okuloj vin ne erarigis? »<noinclude><references/></noinclude>
k6cjr7i7fa9y5vpr5m61lajgebhmns2
Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/112
104
15275
62740
62250
2022-07-22T00:01:57Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Taba1964" />{{rh||{{sc|manon lescaut}}|109}}</noinclude><nowiki />
Li prenis ateste ĉielon pri sia bonfido. Mi ne scias al kio la turmentoj de mia koro min estus fortirintaj, se Manon, kiu aŭdis min revenantan, ne estus alkurinta al mi kun ŝajno de malpacienco kaj plendoj pro mia malrapideco. Ŝi ne atendis mian respondon por min premi per karesoj; sed kiam ŝi vidis sin solan kun mi, ŝi min fortege riproĉis, ke mi kutimas reveni tiel malfrue. Ĉar mia silento al ŝi lasis liberecon por daŭrigi, ŝi diris, ke de tri semajnoj mi ne pasigis tagon tutan kun ŝi; ke ŝi ne povas toleri tiel longajn forestadon; ke ŝi petas almenaŭ unu tagon de tempo al tempo, kaj ke morgaŭ ŝi volas min vidi apud ŝi de mateno ĝis vespero.
« Mi ĉeestos tie ĉi, ne dubu pri tio, mi respondis per tono iom kolereta. »
Ŝi ne ŝajnis multe atenti mian ĉagrenon; kaj en ekmovo de ĝojo, kiu efektive ŝajnis al mi strange vivega, ŝi faris mil plaĉindajn pentraĵojn pri la maniero laŭ kiu ŝi pasigis tagon.
« Stranga knabino, mi diris al mi mem: kion mi devas atendi de tia komenco? »
La aventuro de nua unua disigo revenis en mian spiriton. Tamen mi kredis vidi en la fundo de ŝia ĝojo kaj de ŝiaj karesoj signojn de vereco, kiuj akordiĝis kun ŝajnoj.
Ne estis malfacile al mi alĵeti la malĝojecon, kontraŭ kiu mi ne povis min defendi dum vespermanĝo, sur malgajnon, kiun mi estis farinta en la ludado. Mi konsideris kiel tre profitplene por mi, ke la ideo ne forlasi Chaillot’on dum sekvanta tago estu deveninta de ŝi mem. Tio al mi gajnigis tempon por miaj decidoj. Mia ĉeesto forigis ĉiuspecajn timadojn por la morgaŭo: kaj se mi rimarkos nenion, kiu min devigos eksplodigi miajn eltrovojn, mi jam estis decidinta, ke en la posta tago<noinclude><references/></noinclude>
cgglwf1t7dzvoj155d08impyrrxref8
Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/113
104
15295
62736
47705
2022-07-21T23:59:51Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" />{{rh|110|{{sc|abato prévost}}|}}</noinclude>mi transportos mian loĝejon en urbon, en kvartalon, en kiu mi havos nenian konatiĝon kun princoj. Tiu aranĝo al mi igis pasigi nokton pli trankvilan: sed ĝi ne demetis de mi la doloron, ke mi estu rajtigita tremi por ia nova malfideleco.
Kiam mi vekiĝis, Manon al mi anoncis, ke, kvankam mi pasigos tagon en mia apartamento, tamen ŝi pretendas, ke pro tio mi ne havu ŝajnon pli malordigitan ol kutime, kaj ke ŝi volas, ke miaj haroj estu preparitaj de ŝia propra mano. Ili estis tre belaj. Tio estas amuzo, kiun kelkafoje ŝi donis al si. Sed ŝi alportis pli da zorgoj, ol mi neniam ŝin vidis fari en tiu okupado. Por ŝin kontentigi mi estis devigita sidiĝi antaŭ ŝian tualettablon kaj toleri ĉiujn malgrandajn serĉadojn, kiujn ŝi provis por min plibeligi. Dum ŝi laboradis, ofte ŝi turnigis mian vizaĝon al si: kaj apogante siajn ambaŭ manojn sur miajn ŝultrojn, ŝi min rigardis kun avida scivoleco. Poste montrinte sian kontenton per unu aŭ du kisadoj, ŝi reprenigis de mi mian staton por daŭrigi sian agon. Tiu petolaĵo min okupis ĝis horo de tagmanĝo. La fervoro, per kiu ŝi tion faris, ŝajnis al mi tiel natura, kaj ŝia gajeco tiel malmute odoris artifikon ke, ne povante akordigi ŝajnojn tiel konstantajn kun projekto de nigra perfido, pli ol unu fojon mi estis tentita malfermi al ŝi mian koron, kaj min liberigi el ŝarĝo, kiu komencis min pezi. Sed ĉiumomente mi esperis, ke tiu malfermigo venos de ŝi, kaj antaŭtempe mi faris al mi pri tio feliĉegan triumfon.
Ni reeniris en ŝian tualetejon. Ŝi ekreordigis miajn harojn; kaj pro komplezo mi estis cedanta al ĉiuj ŝiaj voladoj, kiam oni venis nin averti, ke la princo de… petas por ŝin vidi. Tiu nomo min varmigis ĝis kolero.
« kion do? mi ekkriis, ŝin repuŝante, kiu? kia princo? »<noinclude><references/></noinclude>
27yab43jo68qsrxim1g4cs7o4s25j0k
Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/6
104
15951
62716
55645
2022-07-21T23:31:15Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" />{{c|— 4 —}}</noinclude>{{Vdf|stante|konstante}} sekvis ĝiajn progresojn kun ĝojo, feliĉa pri tio, ke mi almenaŭ havis la okazon en antaŭaj jaroj, kunlabori en Germanujo por ebligi la kreon de tiu Societo kaj por disvastigi nian karan Esperanton.
Al la Germana Esperantista Societo mi kore deziras daŭran, brilan prosperadon, ĝis kiam fine nia plej alta celo estos atingita.
Berlin, Marto 1909.
{{Dekstra|{{gsp|Jean Borel}}}}
{{f|'''Antaŭparolo al la 4a eldono'''|c}}
Post 16 jaroj, kiam nova eldono de tiu ĉi libreto fariĝas necesa, tralegante ĝin, mi trovas malmulton ŝanĝotan, pruvo por tio, ke malgraŭ la daŭra evoluo kaj konstanta pliriĉiĝo de Esperanto, nia lingvo gardas sian unuecan korektecon, dank’ al sia fortika fundamenta bazo.
La malfacilaj tutmondaj cirkonstancoj travivitaj de post la kreo de nia Esperanto Biblioteko Internacia malhelpis tiel rapidan progresadon de tiu kolekto, kiel ni deziris; tamen ĝi komencis efektivigi sian programon kaj posedas jam 35 verketojn kun enhavoj tre malsimilaj kaj tradukojn el 14 diversaj lingvoj. La ĉiama favoro montrita al nia Biblioteko de la Esperantistoj de ĉiuj landoj permesas al ni, esperi la realigon de nia plano.
Recco (Italujo), Oktobro 1925.
{{Dekstra|{{gsp|Jean Borel}}}}<noinclude><references/></noinclude>
c5c6zazp82ia2a3pra6xreworsa44w4
Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/10
104
16315
62743
60998
2022-07-22T00:04:24Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Taba1964" />{{rh||{{sc|manon lescaut}}|7}}</noinclude>''vizaĝo konformiĝis kun ŝia nuna situacio tiel malbone ke en ĉiu alia stato mi estus opiniinta, ke ŝi estas unuaranga persono. Ŝia malĝojeco, la malpureco de ŝiaj tolaĵoj kaj de ŝiaj vestaĵoj ŝin tiel malmulte malbeligis, ke ŝia vidaĵo al mi inspiris respekton kaj kompaton. Tamen ŝi penis sin deturni, tiom kiom ŝiaj katenoj tion ebligis, por ke ŝian vizaĝon ne povu rigardi la ĉeestantoj. La penado de ŝi farita por sin kaŝi estais tiel natura, ke ĝi ŝajnis deveni de sento de modesteco. Ĉar la ses gardistoj, kiuj akompanis tiun malfeliĉan bandon, estis same en la ĉambro, mi prenis la ĉefon aparte, kaj petis de li klarigon pri la sorto de tiu bela knabino. Li povis min sciigi nur laŭ maniero tute ĝenerala.''
''« Mi ŝin eltiris el Hospitalo, li diris, laŭ ordonoj de lia polica generalleŭtenanta Moŝto. Verŝajne ŝi ne estis enfermita en ĝin por virtaĵoj. Kelkajn fojojn, mi ŝin demandis sur la vojo: sed ŝi obstine nenion respondis. Sed kvankam oni ne ordonis, ke mi indulgu al ŝi pli ol al la aliaj, tamen mi ŝin iom respektetas, ĉar ŝajnas al mi, ke ŝi valoras iom pli ol ŝiaj kunulinoj. Jen estas junulo, aldonis la pafarkisto, kiu povos multe pli bone ol mi vin instrui pri la kaŭzo de ŝia malfeliĉaĵo. Li ŝin akompanis de nia eliro el Parizo, kaj ne ĉesas plori, eĉ unu momenton. Devige li estas aŭ ŝia frato, aŭ ŝia amanto. »''
''Mi min turnis al la angulo, en kiu sidis tiu junulo. Li ŝajnis entombigita en profundan revadon. Neniam mi vidis figuron de doloro pli vivantan. Li estis tre simple vestita; sed oni rimarkis, de la unua ekrigardo, ke li havas nobelnaskecon kaj bonedukitecon. Mi alproksimiĝis al li: li sin levis; kaj mi malkovris en liaj okuloj, sur lia vizaĝo kaj en ĉiuj liaj movadoj ŝajnon tiel delikatan kaj tiel nobelan, ke mi sentis min nature eman utili al li.''<noinclude><references/></noinclude>
ko9nexlosswqbftu62duwtdyqrrixiq
Vikifontaro:Indeksigendaj libroj
4
16439
62715
60948
2022-07-21T21:21:48Z
Lepticed7
3194
/* La Sankta Biblio */
wikitext
text/x-wiki
Tiu paĝo listas la librojn sen skanaĵoj, sed kun ekzistantaj indeksoj. La tekstoj devas esti dividataj en paĝoj. Pri libroj sen indeksoj, vidu [[Vikifontaro:Libroj sen indekso]].
== Sinjoro Tadeo ==
* Libro: [[Sinjoro Tadeo]]
* Indekso: [[Indekso:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf]]
== La Revizoro ==
* Libro: [[La Revizoro]]
* Indekso: [[Indekso:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf]]
== Idoj de Orfeo ==
* Libro: [[Idoj de Orfeo]]
* Indekso: [[Indekso:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf]]
== Fabloj de I. A. Krilov ==
* Libro: [[Fabloj de I. A. Krilov]]
* Indekso: [[Indekso:Krilov - Fabloj de I. A. Krilov, 1910, Devjatnin.pdf]]
== Vivo de Zamenhof ==
* Libro: [[Vivo de Zamenhof]]
* Indekso: [[Indekso:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf]]
== Iliado ==
* Libro: [[Iliado]]
* Indekso: [[Indekso:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf]]
== Fundamenta Krestomatio ==
* Libro: [[Fundamenta Krestomatio]]
* Indekso: [[Indekso:Zamenhof - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf]]
== El Parnaso de Popoloj ==
* Libro: [[El Parnaso de Popoloj]]
* Indekso: [[Indekso:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf]]
== La Sankta Biblio ==
* Libroj: [[Malnova Testamento (Zamenhof)]] & [[Nova Testamento]]
* Indekso: [[Indekso:Zamenhof - La Sankta Biblio, 1927.djvu]]
== Ĉu li? ==
* Libro: [[Ĉu li?]]
* Indekso: [[Indekso:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf]]
[[Kategorio:Vikifontaro:Bontenado]]
sbuurxyuf3b5pegqd06ut86u9233v8h
Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/8
104
16473
62717
58126
2022-07-21T23:31:39Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" />{{c|— 4 —}}</noinclude><section begin="grilo"/>najtingalo. — „La laboremaj gren-rikoltistoj”,
respondis la grilo, „aŭdas min kun multa
plezuro, kaj ĉu vi malkonfesos, ke ili estas la
plej utilaj homoj en la homa respubliko?”
„Tion mi ne malkonfesas”, diris la najtingalo;
„sed pro tio vi ne fieriĝu pri ilia aprobo. Al
honorindaj homoj, kiuj donas ĉiujn siajn pensojn
al sia laboro, devas ja manki plej delikataj
sentoj. Ne fieriĝu do pri via kantado, ĝis kiam
la senzorga ŝafpaŝtisto, kiu mem ĉarmege ludas
sur sia fluto, kun silenta ravo vin aŭskultos.”
<section end="grilo"/>
<section begin="leono"/>{{f|'''Leono, bovo, kaprino kaj ŝafo'''|c}}
Bovo, kaprino kaj ŝafo kuniĝis kun leono
kaj foriris kune por ĉasadi. Kiam ili estis
mortigintaj en la arbaro belan kaj grandan
cervon, la leono ĝin dividis en kvar partojn
kaj diris: „La unuan parton prenas mi, ĉar mi
estas leono kaj reĝo de ĉiuj bestoj; la dua estas
mia, ĉar mi estas pli forta ol vi; la tria estas
ŝuldata al mi kiel mia parto de la ĉaskaptajo;
kaj kiu volas havi la kvaran, tiu devas batali
kun mi pro ĝi.” La aliaj devis do foriri
senigitaj, kaj la leono gardis la tutan kaptaĵon
por si.
<section end="leono"/>
<section begin="statuo"/>{{f|'''La bronza statuo'''|c}}
Bronza statuo de bonega artisto fandiĝis
en bula amaso per la varmego de furioza
brulado. Tiu ĉi amaso venis en la manojn
<section end="statuo"/><noinclude><references/></noinclude>
9zdrq7mv9yyite0qnsmrifmmukma9j2
62719
62717
2022-07-21T23:32:20Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" />{{c|— 6 —}}</noinclude><section begin="grilo"/>najtingalo. — „La laboremaj gren-rikoltistoj”,
respondis la grilo, „aŭdas min kun multa
plezuro, kaj ĉu vi malkonfesos, ke ili estas la
plej utilaj homoj en la homa respubliko?”
„Tion mi ne malkonfesas”, diris la najtingalo;
„sed pro tio vi ne fieriĝu pri ilia aprobo. Al
honorindaj homoj, kiuj donas ĉiujn siajn pensojn
al sia laboro, devas ja manki plej delikataj
sentoj. Ne fieriĝu do pri via kantado, ĝis kiam
la senzorga ŝafpaŝtisto, kiu mem ĉarmege ludas
sur sia fluto, kun silenta ravo vin aŭskultos.”
<section end="grilo"/>
<section begin="leono"/>{{f|'''Leono, bovo, kaprino kaj ŝafo'''|c}}
Bovo, kaprino kaj ŝafo kuniĝis kun leono
kaj foriris kune por ĉasadi. Kiam ili estis
mortigintaj en la arbaro belan kaj grandan
cervon, la leono ĝin dividis en kvar partojn
kaj diris: „La unuan parton prenas mi, ĉar mi
estas leono kaj reĝo de ĉiuj bestoj; la dua estas
mia, ĉar mi estas pli forta ol vi; la tria estas
ŝuldata al mi kiel mia parto de la ĉaskaptajo;
kaj kiu volas havi la kvaran, tiu devas batali
kun mi pro ĝi.” La aliaj devis do foriri
senigitaj, kaj la leono gardis la tutan kaptaĵon
por si.
<section end="leono"/>
<section begin="statuo"/>{{f|'''La bronza statuo'''|c}}
Bronza statuo de bonega artisto fandiĝis
en bula amaso per la varmego de furioza
brulado. Tiu ĉi amaso venis en la manojn
<section end="statuo"/><noinclude><references/></noinclude>
fqv8mxowyqlwn6nivarmjnokzkylptu
Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/9
104
16474
62718
58128
2022-07-21T23:32:08Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" />{{c|— 7 —}}</noinclude><section begin="statuo"/>de alia artisto, kaj per sia lerteco li faris el ĝi
novan statuon, malsimilan al la unua laŭ tio,
kion ĝi reprezentis, sed, sama laŭ bongusto kaj
beleco.
La envio ĝin vidis kaj grincigis la dentojn.
Fine ĝi imagis mizeran konsolon: „La bona
viro ne estus stariginta tiun ĉi bonetan pecon,
se la materio de la malnova statuo ne estus
helpinta lin.”
<section end="statuo"/>
<section begin="herkuleso"/>{{f|'''Herkuleso'''|c}}
Kiam Herkuleso estis akceptata en la ĉielon,
li, el ĉiuĵ dioj, unue salutis Junon. La tuta
ĉielo kaj Juno miris pri tio. „Al via
malamikino”, oni kriis al li, „vi montras tian
preferon?” — „Jes, al ŝi mem”, respondis
Herkuleso. „Nur ŝiaj persekutoj donis al mi
okazon, fari la agojn, per kiuj mi meritis la
ĉielon.” La Olimpo konsentis pri la respondo
de la nova dio, kaj Juno repaciĝis.
{{----}}<section end="herkuleso"/><noinclude><references/></noinclude>
er04tzxeo9vv4wjfujxe8d483xpqczs
Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/14
104
16479
62722
58134
2022-07-21T23:33:27Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" />{{c|— 12 —}}</noinclude><section begin="frederiko"/><nowiki />
Tiam la reĝo leviĝis. Dormeme li oscedis,
etendis sin kaj diris: „Ho, se mi nur ne estus
reĝo!”
<section end="frederiko"/>
<section begin="pantalonoj"/>{{f|'''Flikitaj pantalonoj'''|c}}
En tiuj ĉi du vortoj kaj en la multkolore
flikitaj pantalonoj estas tuta mondo da zorganta
patrina amo, da laboraj nokt-horoj kaj
certe ankaŭ multe da larmoj. Kiu tiel lerte
scias fliki, ne povas esti ordinara homo. Nur
per nia propra pripensado pri la vivo de niaj
proksimuloj ni sukcesas kompreni la historion
de la deveno de tiaj flikitaj pantalonoj kaj
kvazaŭ legi el ili la kvanton da laboro kaŝitan
tie, — kaj la admirinda eltrovemo de la
patrina amo estas mokata de multaj! Kiam vi
iam renkontas knabon kun tiel bele flikitaj
vestaĵoj, kiu hontas pri la ridado de siaj
kamaradoj, kriu al li: „Vi estu fiera pro via
patrino, vi ja portas la plej multekostajn
pantalonojn de la mondo!” Ĉu patrina amo
ne estas enteksita en ili, ĉu tio ne estas pli
bela, ol se ili estus trakudritaj per oro, kaj
kiam la knabo ilin portas kun fiereco kaj
dankemo, ĉu tiam ili ne estas vere animoplenaj
pantalonoj?
<section end="pantalonoj"/>
<section begin="utileco"/>{{f|'''Utileco de l’ telefono'''|c}}
Korespondanto de la „Breslauer Morgenzeitung” skribas:
<section end="utileco"/><noinclude><references/></noinclude>
q81taqgfhox9t4tcsqlhgqz699o2283
Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/15
104
16481
62723
58136
2022-07-21T23:33:38Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" />{{c|— 13 —}}</noinclude><nowiki />
En München, kie mi antaŭe loĝis, mi estis
abonanto de la telefono, kaj miaj rilatoj kun
la fraŭlinoj de l’ telefona oficejo havis amikan
karakteron. Iun nokton, kiam mi revenis
hejmen iom malfrue — eble el la bierejo — mi
rememoris, ke mi devos forvojaĝi per vagonaro
je la 5a matene. Se mi estus irinta en liton,
mi konas min sufiĉe bone por scii, ke mi estus
vekiĝinta nur posttagmeze. Aliflanke, mi ne
posedis vekhorloĝon.
Tiam mi havis bonegan ideon: la reĝa
interurba telefonoficejo povis helpi min el
embaraso.
Mi iras al mia telefonilo kaj sonorigas.
La fraŭlino respondas: — Jen la oficejo…
— Aŭskultu, kara fraŭlino (mi forte akcentis
la vorton „kara”), ĉu vi eble havus la
bonegecon, veki min per telefono je la kvina
precize, mi nepre devas forvojaĝi hodiaŭ
matene.
Mi aŭdis rideton.
— Jes, certe, mi havos tiun bonecon;
dormu bone!
Je la kvina precize bruegis en mia telefono
sonorigado pli taŭga por revivigi mortinton ol
por veki viron dormantan kiel ŝtonaĵo.
En mia dankemo kaj entuziasmo mi tuj
eldiris miajn sentojn per esprimoplenaj paroloj,
sed la fraŭlino de l’ reĝa bavara telefono
ĉesigis la komunikadon kriante:
— Nenian ofendon al la oficistoj, mi petas!<noinclude><references/></noinclude>
kut59mcur87vfpprsoy6z1vv4h7crku
Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/16
104
16497
62724
58210
2022-07-21T23:33:56Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" />{{c|— 14 —}}</noinclude><section begin="fripono"/>{{f|'''La honesta fripono'''|c}}
En urbeto fripono sidis en malliberejo, kaj
li jam estis kondamnita al morto. Li devis
esti senkapigota. Sed estis la tempo de la
grenrikolto, kaj la ekzekutejo troviĝis meze de
la grenkampoj. La urbestraro aŭ la aŭtoritatulo
estis embarasita, ĉar se oni tuj ekzekutus
la friponon, la tuta greno estus dispremata per
la piedoj de la rigardantoj. Oni volonte estus
ankoraŭ gardinta la viron en malliberejo, sed
tio kostus monon, ĉar oni devus lin nutri kaj
vivteni.
La urbestraro venigis la viron al si.
„Aŭdu”, diris la urbestro, „vi komprenos, ke
ni ne povas vin mortigi nun; la tuta greno
estus ja ruinigata. Se vi volas preni sur vin
por kelkaj monatoj vian nutradon, ni lasos vin
iri, sed vi devos reveni almenaŭ ses semajnojn
antaŭ Kristnasko. „Jes”, respondis la
fripono, „mi nutros min, kaj mi ankaŭ prezentos
min en la ĝusta tempo.”
Oni lasis la viron foriri, sed kiu ne revenis
en la ĝusta tempo, oni jam divenas. Tamen
kontraŭ ĉiu atendo kelkajn tagojn antaŭ Kristnasko
la viro prezentis sin kaj petis pardonon
pro tio, ke li ne revenis en la ĝusta momento;
li diris, ke li estis tre malsana kaj ne povis
moviĝi el la loko. Nun li estas tie, kaj oni
povas laŭ plaĉo pendigi aŭ senkapigi lin, kiam
kaj kie oni volas. „Jes”, diris la urbestro,
„tio estas tute bona, sed estas terura {{Vdk|mal|malvarmo}}<section end="fripono"/><noinclude><references/></noinclude>
bos2zvxvduiqnr6pmprjjo8gckflk6a
Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/17
104
16498
62725
58208
2022-07-21T23:34:08Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" />{{c|— 15 —}}</noinclude>{{Vdf|varmo|malvarmo}} ekstere, kaj al la homoj, kiuj dezirus
rigardi la ekzekutadon, frostiĝus nazo kaj
oreloj. Ne! nun ĝi estas vere tro danĝera!
Kaj krome, de kie oni prenus la tempon? La
kristnaskaj kukoj devas esti bakataj. Aŭskultu,
se vi nur ĝis Pasko povus vivteni vin,
tiam ĉiu havos tempon, kaj la vetero ankaŭ
estos pli bona. Vi certe vidos, kion vi faros
por vivi ankoraŭ kelkan tempon. „Jes, bone”,
respondis la viro, „se tio ne povas esti alia,
mi klopodos min vivteni. Verdire mi estus
preferinta, esti liberigata de tiu zorgo;
atendante mi tamen vivtenos min.”
Antaŭ Pasko la fripono denove prezentis
sin; sed ĉe la urbestraro ree estis granda
embaraso, ĉar mortis la urba kasisto, kiu devis
prizorgi ĉiujn enspezojn kaj elspezojn de la
urbo. Oni ne sciis, kiel oni reprovizu la
vakantan oficon, ĉar oni bezonis honorindan
viron, kiu ne trompos la magistraton. „Aŭskultu,
mi scias”, diris la urbestro al la urba
konsilantaro, „mi konas honorindan hometon
por la ofico de urba kasisto.” — „Nu, kiun
do?” demandis la estraro. — „Nian friponon!”
diris la urbestro. „Li certe estas honesta, li
ja revenis du fojojn, dum li estus povinta tiel
facile forkuri.” — „Estas vere”, ĉiuj ekkriis,
„estas vere; venigu la friponon!” — Oni
klarigis al la viro, ke li devas akcepti la
vakantan oficon; tio ja estus al li indiferenta,
se oni ne pendigus lin. — „Nu”, diris la fripono,
„mi tion konsentas akcepti.” — Li akceptis kaj
fariĝis urba kasisto.<noinclude><references/></noinclude>
h2fui5sbm9i1zpf5nxx2kc49fun1msg
Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/11
104
17043
62720
59408
2022-07-21T23:32:53Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Taba1964" />{{c|— 9 —}}</noinclude><section begin="mensogo"/>pardoneblan, eĉ kiel necesegan, vi tamen ne
rajtus fari tion, ĉar vi scias, ke ĉiu mensogo
min ĉagrenas.
{{gsp|Karlo}}: Kia abomena vorto „mensogo”!
Malgranda neveraĵeto ne meritas tiun ĉi nomon.
{{gsp|Rudolfo}}: Jes! Kiu ne evitas la
malgrandajn malveraĵojn, tiu baldaŭ venas al la
grandaj. Oni devas esti singardema antaŭ la
unua paŝo, oni ne povas esti tro severa en tiuj
ĉi principoj!
{{gsp|Karlo}}: Dio mia, kion mi do tiel terurege
mensogis?
{{gsp|Rudolfo}}: Mi demandis vin, kie vi estis
hieraŭ posttagmeze; vi respondis: ĉe s-ro
Schmidt — kaj tio ne estis vera.
{{gsp|Karlo}}: Nu ĵes, pro multaj motivoj vi ne
devis scii, kie mi estis, — sed se vi insistas,
mi ĝin diros al vi!
{{gsp|Rudolfo}}: Ne, mi ne volas ĝin scii, mi
ne plu volas ĝin scii. Tio ŝajnus esti
malkonfido, kaj tio estas nekonata de mi. Mi
scias, ke vi faros nenion malbonan.
{{gsp|Karlo}}: Nu do... kara sinjoro Wassenberg!
{{gsp|Rudolfo}}: Vi povas iri, kien vi volas, mi
ne limas vin en tio. Vi ankaŭ povas kaŝi al
mi, kien vi iras, se vi havas motivon por tio,
mi ankaŭ toleros tion, sed {{gsp|mensogi}} vi ne
rajtas.
{{gsp|Karlo}} : Mi ne refaros ĝin.
{{gsp|Rudolfo}}: Vi jam multfoje tion promesis,
sed vi ne pienumas vian promeson. Ce vi
fariĝis preskaŭ inklino, diri malveron.
<section end="mensogo"/><noinclude><references/></noinclude>
nrmpuj49a8yxoc47npbmgbsx9dkx6cw
Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/12
104
17044
62721
62619
2022-07-21T23:33:07Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Kwamikagami" />{{c|— 10 —}}</noinclude><section begin="mensogo"/>{{gsp|Karlo}}: Vi faras min pli nigra, ol mi estas.
Mi havas kelkafoje plezuron, inciteti aliajn per
malgrandaj eltrovaĵoj, ilin trompeti; tio akrigas
la spiriton, la komprenon.
{{gsp|Rudolfo}}: La mensogo?
{{gsp|Karlo}}: Ho jes! Ĉu vi kredas, ke tio estas
facila?
{{gsp|Rudolfo}}: Kio estas malfacila en ĝi?
{{gsp|Karlo}}: Ion elpensi, ion igi kredinda, ne
embarasiĝi en kontraŭdiroj, por tio estas
necesa spirito, sprito, atento, memregado
— kaj ofte mi diras ion neveran nur por
ekzercadi, por valorigi mian spriton.
{{gsp|Rudolfo}}: Vi serĉas eblajn senkulpigajn
motivojn, sed vi ne sukcesas. Mensogi povas
la plej malsaĝa viro, malsaĝeco plej multe
mensogas.
{{gsp|Karlo}}: Vi volas min elpeli el mia lasta
fortikaĵo.
{{gsp|Rudolfo}}: Jes, ĉar mi volas, ke vi estu
verema.
{{gsp|Karlo}}: Nu, mi volas pliboniĝi. Ĉu vi
ne plu koleras?
{{gsp|Rudolfo}}: Karlo, vi ja komprenas, ke nur
mia inklino, mia amikeco al vi, igas min tiel
paroli. Mi dezirus vidi ĉe mia instruato, kiu
devas honorigi min kaj sin mem, nenian
malperfektecon kaj precipe ne tiun ĉi.
{{gsp|Karlo}}: Tiam vi pardonas min? (Streĉas
al li la manon.)
{{gsp|Rudolfo}} (Streĉas la manon): Nu, mi
konsentas!
{{Dekstra|{{gsp|Benedix}}}}
{{----}}<section end="mensogo"/><noinclude><references/></noinclude>
lwhdl8wi2blggy687yixn6x80szx2rn
Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/18
104
17046
62727
59224
2022-07-21T23:35:37Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Taba1964" />{{c|— 16 —}}</noinclude><section begin="kronprinco"/>{{f|'''Kronprinco Frederiko Vilhelmo kiel kuracisto'''|c}}
Estis en Julio de l’ jaro 1865a. En la
banurbo Karlsbad en Bohemujo restadis
multaj bangastoj. Inter ili troviĝis ankaŭ
sinjoro, kiun ĉiuj respektplene salutis.
Iun tagon tiu ĉi sinjoro promenadis en la
belaj ĝardenoj de la urbo. Iu ekkaptis lin ĉe
la vesto. Li turnis sin, kaj antaŭ li staris
malriĉa knabino, kiu petante levis la manojn
al li kaj petegis almozon.
„Kiu sendas vin por almozpeti, mia infano?“ demandis li afable.
„Mia malsana patrino“, respondis la infano.
„Kie estas via patro?“
„Li mortis. — Ho ve, ni forte malsatas!“
ŝi aldonis ploregante.
„Konduku min al via patrino!“: li diris kaj
iris kun la infano.
La knabineto kondukis lin en ruiniĝantan
dometon. Tie ili supreniris sur du mallarĝaj,
mallumaj ŝtuparoj, ĝis kiam ili alvenis en
mizerega subtegmenta ĉambro. En unu angulo
kuŝis sur pajlo kaj ĉifonoj la malgrasiĝinta,
malsana patrino kun infaneto inter la brakoj.
„Ho, sinjoro doktoro“, ŝi diris per malforta
voĉo, „malprave estas, ke mia filino venigis
vin sekrete. Mi havas neniun pfenigon kaj ne
povas pagi ion.“
La fremda sinjoro diris mallaŭte kelkajn
parolojn al sia servisto, kiu sekvis lin kaj tuj
poste foriris.<section end="kronprinco"/><noinclude><references/></noinclude>
08p1narrfkkxtjxd1smpwtn5oh2sxxz
62728
62727
2022-07-21T23:43:39Z
Kwamikagami
494
/* Proofread */
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Kwamikagami" />{{c|— 16 —}}</noinclude><section begin="kronprinco"/>{{f|'''Kronprinco Frederiko Vilhelmo kiel kuracisto'''|c}}
Estis en Julio de l’ jaro 1865a. En la
banurbo Karlsbad en Bohemujo restadis
multaj bangastoj. Inter ili troviĝis ankaŭ
sinjoro, kiun ĉiuj respektplene salutis.
Iun tagon tiu ĉi sinjoro promenadis en la
belaj ĝardenoj de la urbo. Iu ekkaptis lin ĉe
la vesto. Li turnis sin, kaj antaŭ li staris
malriĉa knabino, kiu petante levis la manojn
al li kaj petegis almozon.
„Kiu sendas vin por almozpeti, mia infano?“ demandis li afable.
„Mia malsana patrino“, respondis la infano.
„Kie estas via patro?“
„Li mortis. — Ho ve, ni forte malsatas!“
ŝi aldonis ploregante.
„Konduku min al via patrino!“: li diris kaj
iris kun la infano.
La knabineto kondukis lin en ruiniĝantan
dometon. Tie ili supreniris sur du mallarĝaj,
mallumaj ŝtuparoj, ĝis kiam ili alvenis en
mizerega subtegmenta ĉambro. En unu angulo
kuŝis sur pajlo kaj ĉifonoj la malgrasiĝinta,
malsana patrino kun infaneto inter la brakoj.
„Ho, sinjoro doktoro“, ŝi diris per malforta
voĉo, „malprave estas, ke mia filino venigis
vin sekrete. Mi havas neniun pfenigon kaj ne
povas pagi ion.“
La fremda sinjoro diris mallaŭte kelkajn
parolojn al sia servisto, kiu sekvis lin kaj tuj
poste foriris.<section end="kronprinco"/><noinclude><references/></noinclude>
o09u6lkde7vwiphreckcqccl2zcav9g
Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/19
104
17047
62729
59225
2022-07-21T23:43:53Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Taba1964" />{{c|— 17 —}}</noinclude><section begin="kronprinco"/>„Cu vi tie havas iun, kiu por vi zorgas?“
li demandis.
„Ne“, respondis la virino, „mi havas neniun
parencon, kiu povus zorgi por mi. Dum kiam
mia edzo vivis, ĉio estis tute bona. De kiam li
mortis, mi laboris tage kaj nokte por nutri nin.
Sed nun mi malsaniĝis, kaj la bezono estas
tiom pli granda. Ho, miaj kompatindaj infanoj!“
La sinjoro donis al la knabino monon kaj
diris: „Tuj iru por aĉeti panon kaj vinon!“
Baldaŭ revenis la malgrandulino kun pano
sub la brako kaj botelo da vino en la mano.
La sinjoro malfermis la botelon kaj enverŝis
vinon en glason por la malsanulino. Poste li
detranĉis por ĉiu pecon da pano kaj donis ĝin
al ili por manĝi.
„Dio rekompencu vin pro tio!“ diris la
virino kun larmoj en la okuloj.
Tuj poste eniris kuracisto, kiun la servisto
estis serĉinta. Respektplene li kliniĝis antaŭ
la fremda sinjoro, kaj laŭ ties deziro esploris
la malsanan virinon. Dume la sinjoro nerimarkite metis monbileton sur la tablon kaj
eliris.
Fininte la kuracisto diris al la malsanulino,
ke li de nun revenos ĉiutage, kaj ke ŝi ne bezonas turmentiĝi pro la pago; li ricevis
la ordonon, pagi la medikamentojn al la
apotekisto.
„Kiu do estis la fremdulo?“ mirigite demandis la virino.<section end="kronprinco"/><noinclude><references/></noinclude>
dqjsqrp4nznindatv80znfkeduydq7l
62730
62729
2022-07-21T23:45:58Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Taba1964" />{{c|— 17 —}}</noinclude><section begin="kronprinco"/>„Cu vi ne havas iun, kiu por vi zorgas?“
li demandis.
„Ne“, respondis la virino, „mi havas neniun
parencon, kiu povus zorgi por mi. Dum kiam
mia edzo vivis, ĉio estis tute bona. De kiam li
mortis, mi laboris tage kaj nokte por nutri nin.
Sed nun mi malsaniĝis, kaj la bezono estas
tiom pli granda. Ho, miaj kompatindaj infanoj!“
La sinjoro donis al la knabino monon kaj
diris: „Tuj iru por aĉeti panon kaj vinon!“
Baldaŭ revenis la malgrandulino kun pano
sub la brako kaj botelo da vino en la mano.
La sinjoro malfermis la botelon kaj enverŝis
vinon en glason por la malsanulino. Poste li
detranĉis por ĉiu pecon da pano kaj donis ĝin
al ili por manĝi.
„Dio rekompencu vin pro tio!“ diris la
virino kun larmoj en la okuloj.
Tuj poste eniris kuracisto, kiun la servisto
estis serĉinta. Respektplene li kliniĝis antaŭ
la fremda sinjoro, kaj laŭ ties deziro esploris
la malsanan virinon. Dume la sinjoro nerimarkite metis monbileton sur la tablon kaj
eliris.
Fininte la kuracisto diris al la malsanulino,
ke li de nun revenos ĉiutage, kaj ke ŝi ne bezonas turmentiĝi pro la pago; li ricevis
la ordonon, pagi la medikamentojn al la
apotekisto.
„Kiu do estis la fremdulo?“ mirigite demandis la virino.<section end="kronprinco"/><noinclude><references/></noinclude>
annr2v6unaic26tqiwrbyeqzlggsuba
62731
62730
2022-07-21T23:52:55Z
Kwamikagami
494
/* Proofread */
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Kwamikagami" />{{c|— 17 —}}</noinclude><section begin="kronprinco"/>„Cu vi ne havas iun, kiu por vi zorgas?“
li demandis.
„Ne“, respondis la virino, „mi havas neniun
parencon, kiu povus zorgi por mi. Dum kiam
mia edzo vivis, ĉio estis tute bona. De kiam li
mortis, mi laboris tage kaj nokte por nutri nin.
Sed nun mi malsaniĝis, kaj la bezono estas
tiom pli granda. Ho, miaj kompatindaj infanoj!“
La sinjoro donis al la knabino monon kaj
diris: „Tuj iru por aĉeti panon kaj vinon!“
Baldaŭ revenis la malgrandulino kun pano
sub la brako kaj botelo da vino en la mano.
La sinjoro malfermis la botelon kaj enverŝis
vinon en glason por la malsanulino. Poste li
detranĉis por ĉiu pecon da pano kaj donis ĝin
al ili por manĝi.
„Dio rekompencu vin pro tio!“ diris la
virino kun larmoj en la okuloj.
Tuj poste eniris kuracisto, kiun la servisto
estis serĉinta. Respektplene li kliniĝis antaŭ
la fremda sinjoro, kaj laŭ ties deziro esploris
la malsanan virinon. Dume la sinjoro nerimarkite metis monbileton sur la tablon kaj
eliris.
Fininte la kuracisto diris al la malsanulino,
ke li de nun revenos ĉiutage, kaj ke ŝi ne bezonas turmentiĝi pro la pago; li ricevis
ankaŭ la ordonon, pagi la medikamentojn al la
apotekisto.
„Kiu do estis la fremdulo?“ mirigite demandis la virino.<section end="kronprinco"/><noinclude><references/></noinclude>
4uu2f5wtdsn7vpxbd0rszuvjgxkrlry
62732
62731
2022-07-21T23:57:16Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Kwamikagami" />{{c|— 17 —}}</noinclude><section begin="kronprinco"/>„Cu vi ne havas iun, kiu por vi zorgas?“
li demandis.
„Ne“, respondis la virino, „mi havas neniun
parencon, kiu povus zorgi por mi. Dum kiam
mia edzo vivis, ĉio estis tute bona. De kiam li
mortis, mi laboris tage kaj nokte por nutri nin.
Sed nun mi malsaniĝis, kaj la bezono estas
tiom pli granda. Ho, miaj kompatindaj infanoj!“
La sinjoro donis al la knabino monon kaj
diris: „Tuj iru por aĉeti panon kaj vinon!“
Baldaŭ revenis la malgrandulino kun pano
sub la brako kaj botelo da vino en la mano.
La sinjoro malfermis la botelon kaj enverŝis
vinon en glason por la malsanulino. Poste li
detranĉis por ĉiu pecon da pano kaj donis ĝin
al ili por manĝi.
„Dio rekompencu vin pro tio!“ diris la
virino kun larmoj en la okuloj.
Tuj poste eniris kuracisto, kiun la servisto
estis serĉinta. Respektplene li kliniĝis antaŭ
la fremda sinjoro, kaj laŭ ties deziro esploris
la malsanan virinon. Dume la sinjoro nerimarkite metis monbileton sur la tablon kaj
eliris.
Fininte la kuracisto diris al la malsanulino,
ke li de nun revenos ĉiutage, kaj ke ŝi ne bezonas turmentiĝi pro la pago; li ricevis
ankaŭ la ordonon, pagi la medikamentojn al la
apotekisto.
„Kiu do estis la fremdulo?“ mirigite demandis la virino.<section end="kronprinco"/><noinclude><references/>
{{rh|Legolibreto.||2}}</noinclude>
2ev1nuun5h02vi1xczi5oyhtw57rke0
Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/49
104
17078
62726
62683
2022-07-21T23:34:35Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Kwamikagami" />{{c|— 47 —}}</noinclude><section begin="richelieu"/><nowiki />
. . . . . . Richelieu ne kredis, ke li jam
atingis sian celon, nek persone nek rilate al la
aferoj de la mondo aŭ de Francujo, kaj li ankoraŭ gvidadis la ŝtatan ŝipon kun akre
rigardanta okulo kaj la kutima certeco, kiam
en 1642 li estis trafata de nova atako de sia
malsano. Mortante li diris, ke li neniam havis
malamikon, kiu ne estis ankaŭ la malamiko
de la ŝtato. La identigo de liaj personaj
interesoj kun tiuj de l’ ŝtato, kiu faris lian
forton dum la vivo, akompanis lin ĝis la morto.
„Mortis granda politikisto“ diris Ludoviko XIII., eksciante pri lia morto; personan
bedaŭron li ne esprimis. En tiu ĉi parolo
troviĝas klarigo aŭ senkulpigo pri lia tuta
sintenado dum la vivo.
Kiel ajn juĝis la samtempanoj kaj la
posteuloj pri Richelieu, dividitaj inter admiro
kaj malamo, teruro kaj honoro, — li estis viro,
kiu engravuris la postsignon de sia spirito sur
la frunton de l’ jarcento. Al la burbona
monarĥio li donis ĝian superecon. La epoko
de Hispanujo estis pasinta, la epoko de
Francujo estis alveninta.
{{dextre|{{gsp|Leopold von Ranke}}|deŝovo=3em}}
<center>·············:⫶:·············</center><section end="richelieu"/><noinclude><references/></noinclude>
c37ir68q36sbhqw8ktyy2a8i9f7qui8
Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/17
104
17357
62733
61078
2022-07-21T23:58:17Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lepticed7" />{{rh|14|{{sc|abato prévost}}|}}</noinclude>sed tiam, ne nur tiu difekto ne min haltigis, sed kontraŭe
mi aliris al la estrino de mia koro. Kvankam ŝi estis
ankoraŭ pli juna ol mi, tamen ŝi akceptis miajn ĝentilaĵojn,
ne ŝajnante embarasita. Mi petis de ŝi, kio ŝin
altiris al Amiens, kaj ĉu ŝi havas en tiu urbo ian personon
de ŝi konitan. Ŝi respondis simplanime, ke ŝi estis
sendita en ĝin de siaj gepatroj, por fariĝi monaĥino.
Nur de unu momento amo estis en mia koro, tamen
ĝi min tiel klerigis, ke mi konsideris tiun projekton
kiel baton pereigan por miaj deziroj. Mi parolis laŭ
maniero, kiu komprenigis al ŝi miajn sentojn; ĉar ŝi
estis multe pli sperta ol mi: malgraŭ ŝia malkonsento
oni ŝin sendis al la monaĥinejo, kredeble por haltigi ŝian
emon al plezuro, kiu jam estis montriĝinta, kaj kiu
kaŭzis poste ĉiujn ŝiajn malfeliĉaĵojn kaj la miajn. Mi
kontraŭbatalis la kruelan intencon de ŝiaj gepatroj per
ĉiuj motivoj, kiujn al mi povis inspiri mia naskiĝanta
amo kaj mia elokventeco skolastika. Ŝi neniel afektante
montris nek severecon nek malŝaton. Ŝi diris, post
momento de silento, ke ŝi tro antaŭvidas, ke ŝi estos
malfeliĉa, sed kredeble tia estas la volo de ĉielo, ĉar ĝi
liveras al ŝi neniun rimedon por tion eviti. La mildeco
de ŝiaj rigardoj, la ĉarma mieno malgaja, kiun ŝi havis
elparolante tiujn vortojn, aŭ prefere la supereco de mia
fatalo, kiu min altiris al mia pereo, ne permesis, ke mi
eĉ unu momenton ŝanceliĝu en mia respondo. Mi
certigis al ŝi, ke se ŝi bonvolas iom konfidi al mia honoro
kaj al la senfina amemo, kiun ŝi jam inspiris al mi,
mi uzos mian vivadon por ŝin liberigi el la tiraneco de
ŝiaj gepatroj, kaj ŝin feliĉigi. Kiam mi pripensas al tio,
milfoje mi mire min demandas, de kie en tiu momento
venis al mi tiom da maltimo kaj tiom da facileco por
esprimi miajn sentojn: sed oni ne diigus amon, se ĝi
ne farus miraklojn. Mi aldonis mil konvinkajn aferojn.<noinclude><references/></noinclude>
quxkf30jjmpr8u3dqqb02r1kmyesqb0
Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/105
104
17806
62737
62245
2022-07-22T00:00:13Z
Kwamikagami
494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Taba1964" />{{rh|102|{{sc|abato prévost}}|}}</noinclude>de Lescaut. Li diris, ke, pensante, ke oni povas suspekti, ke li partoprenis la formeton de Manon, li estis irinta tiumatene al Hospitalo, kaj ke li petis por ŝin vidi, ŝajnigante ne scii tion, kio okazis; ke oni tiel malmulte pensis kulpigi ĉu lin ĉu min, ke oni kontraŭe rapidis al li konigi tiun aventuron kiel strangan novaĵon, kaj ke oni miris, ke knabino tiel beleta kiel Manon, estis decidinta forkuri kun lakco; ke li nur respondis malvarme, ke li ne miras pro tio, ĉar oni faras ĉion por libereco. Li daŭrigis, rakontante, ke de tie li iris al la domo de Lescaut, esperante trovi min kaj mian ĉarmoplenan amatinon; ke la posedanto de la domo, kiu estas karosisto, li certigis, ke li vidis nek ŝin nek min; sed ke ne estas mirinde, ke ni ne eniris en lian domon, se ni devis veni tien nur por vidi Lescaut’on, ĉar sendube ni estis eksciintaj, ke li estis mortigita proksimume en la sama tempo. Antaŭ du horoj ĉirkaŭe, unu el amikoj de Lescaut, korpogardisto kiel li, venis por lin vidi, kaj al li proponis ludi. Lescaut gajnis tiel rapide, ke la alia post unu horo estis malgajninta cent skudojn, tio estas, sian tutan monon. Tiu malfeliĉulo, vidante sin sen unu monero, petis de Lescaut, ke li bonvolu prunti al li la duonon de la sumo de li perditan; kaj pro ia malfacileco naskita de tiu okazo, ili sin disputis reciproke kun treega kolero. Lescaut rifuzis ekstereniri por meti la spadon en la manon; kaj la alia ĵuris, lin forlasante, ke li rompos lian kapon; kaj li tion plenumis dum vespero mem. Sinjoro de T... havis honestecon aldoni, ke li estis estinta tre maltrankvila pri ni, kaj li daŭrigis proponi al mi siajn servojn. Mi sen ŝanceliĝo al li sciigis la lokon de nia rifuĝejo. Li petis de mi, ke mi opiniu bone, se li venus vespermanĝi kun ni.
Ĉar mi ne havis plu ion por fari, krom preni tolaĵojn kaj vestojn por Manon, mi diris, ke ni povas eliri<noinclude><references/></noinclude>
dqrqoopl2ox8im8k0r5vjfot8vkxwk4
Indekso:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf
106
18646
62712
2022-07-21T21:17:24Z
Lepticed7
3194
Kreis novan paĝon kun ""
proofread-index
text/x-wiki
{{:MediaWiki:Proofreadpage_index_template
|Tipo=book
|Titolo=[[Ĉu li?]]
|Subtitolo=
|Aŭtoro={{de|Henri Vallienne}}
|Tradukinto=
|Eldonejo=
|Eldona_loko=
|Jaro=1908
|Fonto=pdf
|Bildo=1
|Progreso=NP
|Serio=
|Paĝoj=<pagelist />
|Enhavo=
|Rimarkoj=
}}
6zvycy4ftkk7kf1sxk76uujnoawdw5v
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/4
104
18647
62713
2022-07-21T21:18:28Z
Lepticed7
3194
/* Sen teksto */
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="0" user="Lepticed7" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude>
15kao14tdmtj1bc8w6x345153986pi5
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/8
104
18648
62714
2022-07-21T21:19:03Z
Lepticed7
3194
/* Sen teksto */
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="0" user="Lepticed7" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude>
15kao14tdmtj1bc8w6x345153986pi5